La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

26

Vojaĝo interne de mia ĉambro

Revenante vespere de vojaĝo, Baniko vidas fremdajn virajn vestaĵojn en sia dormoĉambro. Lia edzino ŝajnas tre embarasita en la lito. Suspektante, ke io estas ne en ordo, Baniko priserĉas la loĝejon kaj efektive trovas nudan viron en la formetejo.

Li kolere eltiras lin el la kaŝejo kaj krias:

– Mi konas vin, mi jam vidis vin. Kiam? Kie?

– Pasintmonate en la ŝranko.

Kruko proponas maldecajn agojn al junulino. Ŝi rifuzas:

– Neniam antaŭ la edziniĝo.

– Do mi atendu ĝis post via edziniĝo.

Maljunulo deklaras al Kruko:

– Mi neniam fumis, mi neniam drinkis, mi neniam amoris, kaj tial mi povos baldaŭ festi mian centan naskiĝtagon.

– Kiamaniere?

Vivo de plantoj

Vespere junaj gefratoj diskutas en sia ĉambro pri la deveno de la infanoj.

– Oni trovas ilin en rozoj, – diras la plej juna.

– Ne, en brasikoj. Kion vi penas pri tio, Joĉjo?

La dekjara Joĉjo kompateme ridetas pri tia nescio kaj moke respondas:

– Jen en rozoj, jen en brasikoj.

Post unu horo oni aŭdas el la apuda dormoĉambro de la gepatroj ritman litoknaradon.

– Kion do ili faras? – demandas la plej juna.

Joĉjo rikanas:

– Ĝardenlaborojn!

Kiu devas, tiu elekti ne povas

Modelan farmobienon vizitas ges-oj Kruko. En angulo de stalo atendas fortika virbovo. La gvidisto klarigas:

– Tie estas la geiĝejo.

Sinjorino Kruko montras egan intereson.

– Kiom da sekskuniĝoj plenumas tiu bovo?

– Proksimume dek aŭ dek du ĉiutage.

Sinjorino Kruko turnas sin al la edzo kun riproĉa mieno.

– Ĉu vi aŭdis? Dek aŭ dek du!

– Eble, sed li ŝanĝas ĉiufoje la inon.

La Fundamento

Sinjorino Baniko revenas hejmen kun multekosta koliero.

– Rigardu, karulo, kion mi gajnis per tombola bileto.

Post kelkaj tagoj Baniko miras, vidante sian edzinon vestita per vizonpelta mantelo.

– Jes, karulo, mi gajnis tiun mantelon per tombola bileto.

Sed mi estas nun tre laca. Ĉu vi povus prepari al mi banon?

– Volonte.

Sinjorino Baniko malvestas sin kaj iras en la banĉambron.

– Karulo, kial vi verŝis tiel malmulte da akvo en la bankuvon?

– Karulino, mi ne volas, ke vi difektu vian tombolan bileton, malsekigante ĝin.

Universala skribo

En arkeologia instituto profesoro diktas malnovegiptan tekston.

La studentoj, kiuj jam de pluraj jaroj lernis la hieroglifojn, nun diligente desegnas hometojn, birdetojn kaj aliajn ĉiuspecajn signoj.

Kiam la profesoro diktas ”La reĝino donis al la faraono grandan plezuron”, studento klinas sin al najbaro kaj demandas:

– Kiel vi skribis ”grandan plezuron”?

– Per malgranda piĉo.

– Panjo, ĉu estas vere, ke la anĝeloj havas flugiloj?

– Jes.

– Ili do povas flugi?

– Certe.

– Ĉu ankaŭ nia servistino povas flugi?

– Kial tiu demando?

– Hieraŭ paĉjo nomis ŝin ”anĝelo mia” kiam li kisis ŝin.

– Ŝi forflugos morgaŭ matene.

Stranga heredaĵo

Dezirante resti juna laŭ la fama metodo de profesoro Voronof, okdekjarulo greftis al si ĉimpanzajn testikojn. Nun li estas feliĉega, ĉar lia edzino gravediĝis.

En kliniko li malpacience atendas la rezultojn de la akuŝo.

Kiam la pordo de la atendejo malfermiĝas, li impetas al la flegistino:

– Nu, fraŭlino, ĉu knabo aŭ knabino?

– Ni ankoraŭ ne povas ekscii tion, ĉar ĝi tuj saltis kaj grimpis sur ŝrankon.

Kion vi pripensas, tio al vi venas

Du amikinoj babilas:

– Malgraŭ multaj baraktoj mi ne sukcesis akiri vizonpeltan mantelon. Kiel do vi sukcesis?

– Tute simple. Mi ne baraktis.

Montru moneron, ĉio fariĝos

Diboĉema maljunulo sidas apud infanludejo kaj rigardas per lascivaj okuloj ŝnursaltantajn knabinojn. Al tiu, kiu saltas plej alten, li donas plurfoje bombonojn. Tiam proksimiĝas knabino, kiu senhonte deklaras:

– Se vi donacos al mi 20 stelojn, mi montros al vi, kie oni operaciis min pri apendicito.

Salivumante pro voluptemo, la maljunulo tuj donas al ŝi la 20 stelojn. Ŝi tiras lin en apudan dezertan straton, montras al li domon kaj forkuras, ridante:

– Jen en tiu kliniko oni min operaciis.

Estro ne malsatas

Riĉulo invitis junan laboristinon de sia fabriko al vespermanĝo en luksa restoracio. Jam de longe li amindumas la belulinon, kaj li esperas, ke nun venis la ŝanco konkeri ŝin.

Ĉetable la malriĉa laboristino mendas ĉiujn plej multekostajn manĝaĵojn: kaviaron, palinuron, alaŭdan hepataĵon, ĉampanon…

Kun iom malmodesta tono la riĉulo diras al ŝi:

– Vi verŝajne ne manĝas ofte tiajn aĵojn en via familio.

– Jes, sed en mia familio neniu volas kuŝi kun mi.

En Heroldo de Bervalo aperis anonceto: ”Luebla al fraŭlo luksa apartamento kun marmora banĉambro, televidilo, telefono, k.t.p.”

Malgraŭ la tre alta prezo iu sinjoro sonorigas ĉe la indikita adreso. La pordon malfermas bela virino tute nuda. La fraŭlo, mirante, demandas:

– Kiu vi estas?

– K.t.p.

Diligenta kolegaro

Virino estas graveda. Ŝi baldaŭ havos sian dekduan infanon.

La kuracisto, balancante la kapon, demandas ŝin:

– Ĉu via edzo do ne estas singarda?

– Li estas, sed la aliaj ne.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.