|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
![]() Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
En drinkejo sinjoro ekvidas sinjorinon, kiu staras sola ĉe angulo de la bufedo. Li proksimiĝas kaj flustras al ŝi:
– Ĉu mi rajtas regali vin per iu trinkaĵo?
Ŝi krias laŭte:
– Kion? Ĉu kuŝi kun mi?
La kelneroj kaj gastoj rigardas la sinjoron kun malaproba mieno. Li estas tre konfuzita, kaj denove flustras:
– Sinjorino, vi certe miskomprenis min.
Ŝi krias eĉ pli laŭte:
– Kio? Kun edziĝinta viro! En hotelo!
Konfuzegita, li reiras al sia loko, dum la ĉeestantoj murmuras minacojn.
Post momento la sinjorino proksimiĝas al li kaj diras:
– Bonvolu senkulpigi min. Mi estas profesorino pri psikologio, kaj mi nur studas la reagojn de la publiko.
Tiam li blekas:
– Kiom? Ĉu tri mil stelojn?
Kun revolvero enmane bandito perforte eniras dormoĉambron de Baniko. La geedzoj ĵus prepariĝis al enlitiĝo. Per kreto la bandito desegnas cirklon sur la planko kaj minace ordonas al Baniko:
– Vi staru en la cirklo. Se vi eliros el ĝi, mi pafmortigos vin.
Poste la bandito kaptas sinjorinon Baniko, puŝas ŝin sur la liton kaj perfortas antaŭ la okuloj de la edzo. Kvarfoje li atencas ŝin, kaj frumatene forkuras el la dormoĉambro. Tiam Baniko ekridegas. Lia edzino miras:
– Mi ne komprenas, kial tia teruraĵo tiom gajigas vin.
– Jes, mi eliris du fojojn el la cirklo, sed li eĉ ne rimarkis.
Li ĵus konatiĝis kun ŝi sur strato. Nun ili estas en hotela ĉambro.
Kiam ŝi senvestiĝas, li timas, ke ŝi estas neplenaĝa.
– Kiom vi aĝas?
– 13 jarojn.
– Rapide revestu vin kaj foriru.
– Kial? Ĉu ankaŭ vi estas superstiĉa?
– Sinjoro Régulo Pérez eble forestas dum la somero. Tiam Karmena estos utila al ni kiel interpretistino dum niaj ferioj en Tenerifo.
(por restoraciistino)
La sepjara Jelino pelas bovinon sur strato. La paroĥestro, preterpasante, demandas ŝin:
– Kien do vi iras, etulino?
– Mi kondukas nian bovinon al virbovo, sinjoro paroĥestro.
La pastro indignas, ke junan animon povos endanĝerigi tia spektaklo.
– Ĉu do via patro ne povus okupiĝi pri tio?
– Ne, sinjoro paroĥestro. Tion devas fari virbovo.
Juna naivulino ĵus pasigis ĉe onklo Kruko la unuan edziĝonokton.
Matene informiĝas Kruko:
– Nu, ĉu mi povas esperi baldaŭ esti praonklo?
– Jes, respondas ls simplanimulino, mi havos kvin ĝemelojn.
En hotelon venas invertito vestita tiel, ke skribado de la gastoslipo embarasas la pordiston. Ĉe la rubriko ”sekso” la pordisto demandas:
– Ĉu vira?
– Jes, – miaŭas la ulo. – sed ne fanatike.
(por konciliano)
La paroĥestro de Bervalo devas vojaĝi al episkopa urbo. Vespere, promenante en mallarĝaj stratoj malantaŭ la katedralo, li estas tentata de publikulino. Lia karno iĝas malforta, kaj li pekas.
Post dek tagoj li rimarkas, ke tiu kulpo ne restis sen sekvo.
Li decidas konsulti maljunan, kompreneman kuraciston.
– Sinjoro paroĥestro, vi havas belegan blenoragion. Mi tuj preskribos al vi efikan kuracilon.
– Sed, sinjoro doktoro, mi ne povos prezenti vian recepton al la apotekisto. Li estas fanatika kontraŭklerikalulo, kaj li mokos min.
– Nur diru al li, ke vi suferas karbunklon.
La apotekisto tuj komprenas, pri kio temas. Kun ruza mieno li demandas:
– Nu, sinjoro paroĥestro, kiel do vin atakis tiu karbunklo?
– Tute okaze mi renkontis amikon. Tiu amiko invitis min al manĝo. Okaze en la menuo estis kuniklaĵo. La kuniklo verŝajne havis karbunklon.
La apotekisto donas la preskribitan kuracilon kaj aldonas skatoleton da kondomoj, dirante:
– Sinjoro paroĥestro, se okaze vi denove renkontos amikon, kiu okaze invitos vin al manĝo, dum kiu estos okaze surtabligita kuniklaĵo, kiu povus okaze havi karbunklon, surmetu do antaŭe tion sur la pinton de via … forko.
Por la bervala hospitalo estas serĉataj novaj flegistinoj. Profesoro pridemandas kandidatinojn:
– Fraŭlino, kiu organo povas senlace dilatiĝi dudek sinsekvajn fojojn?
– Fi, sinjoro profesoro, mi estas senpeka junulino, kaj mi ne rajtas respondi tiajn ŝokajn demandojn.
– Fraŭlino, unue temas pri la pupilo, due ni ne bezonas vin, kiel flegistinon, kaj trie mi povas antaŭdiri al vi grandajn disrevi ĝojn en la vivo.
Bervalanino iras al kuracisto.
– Sinjoro doktoro, mi ŝatus havi infanon, kaj mi ne sukcesas.
– Sinjorino, bonvolu senvestiĝi kaj kuŝiĝi ĉi tie.
– Sed, sinjoro doktoro, mi preferus, ke la infano estu de mia edzo.
Oni ĵus eltiris el la bervala golfo viron, kiu estis dronanta.
Nun li kuŝas sur la plaĝo, kaj pluraj homoj provas revivigi la sveninton. Uzata estas la buŝalbuŝa tekniko. La policestro de Bervalo, inteligenta oficisto (kia estas cetere ĉiu policano), rimarkigas:
– Tia procedo ne taŭgas, ĉar liaj dentoj estas forte kunpremitaj.
Ni prefere enblovu al li aeron tra la anuso. Por tio oni bezonas nur ŝalmon.
Ŝalmo estas enigita en la postaĵon de la savoto, kaj dek helpemuloj siavice plenblovas la inteston de la kompatindulo.
Ankaŭ Kruko estas petata malplenigi siajn pulmojn por tiu nobla tasko. Li komence eligas la ŝalmon, turnas ĝin kaj enigas la alian pinton en la postaĵon.
– Kial vi faris tion? – demandas la policestro.
– Mi nur zorgas pri higieno. Mi ne volas meti mian buŝon al objekto jam suĉita de multaj fremduloj.
Kruko sukcesis delogi sian sekretariinon. Nun, anhelante pro la ĵusa barakto, ili kuŝas sur ŝia lito kaj ripozas momenton.
Kruko sentas konsciencriproĉojn. Li murmuras:
– Ho, kiel mi kuraĝos prezentiĝi antaŭ mia familio, antaŭ miaj amikoj, post kiam mi pekis du fojojn?
– Ĉu du fojojn?
– Jes, kompreneble – ĉu vi ne deziras, ke ni tuj rekomencu?
Policano vizitas maljunulinon, kiu plendis, ke viro promenas ĉiutage tute nuda en loĝejo situanta sur la alia flanko de la strato.
– Jes, sinjoro policano, li eĉ senhonte plenumas sian edzan devon antaŭ miaj okuloj.
La policano proksimiĝas al la fenestro.
– Sinjorino, mi vidas nenion.
– Atendu. Se vi metos seĝon sur la tablon, kaj se vi grimpos sur la seĝon, vi povos vidi ĉion.
Aviadisto ĵus klarigis al la pasaĝeraro:
– Ni flugas dek mil futojn alte, dekstre vi vidas la Alpojn, maldekstre insuleton. Post dekdu minutoj ni surteriĝos en Bervalo.
Li tute forgesas malŝalti la mikrofonon kaj diras plu al la dua piloto:
– Ĉu vi scias, kiom mi nun ŝatus? Malvarman viskion kaj varman virinon.
Timante, ke la konversacio fariĝos ankoraŭ pli ŝoka, la ste113 vardino impetas al la pilotejo, sed maljuna pasaĝerino haltigas ŝin kaj diras kun maliceta mieno:
– Fraŭlino, vi forgesis la viskion.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.