La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

33

Malafrodizio

Angla edzo: – Ĉu mi dolorigis vin?

Lia edzino: – Tute ne. Kial vi demandas?

La edzo: – Tial ke vi iom moviĝetis.

Kolekto aprobita

Kruko invitas novan amikinon en ekskluzivan restoracion kun apartaj manĝosalonetoj speciale instalitaj por intimaj renkontiĝoj.

Kruko eliras por lavi la manojn. Dume la junulino legas la menuon de la mendita lunĉo: kaviaro, ĉampano, leporaĵa raguo, burgonja vino, glaciaĵo, kontraŭkoncipa pilolo.

Kapitano sciigas kolonelon:

– Mi havas en mia roto rekruton, kiu pasie vetas. Kaj li gajnas ĉiujn vetojn.

La kolonelo venigas la kuriozan soldaton.

– Nu, mi aŭdis, ke vi ofte vetas kaj gajnas ĉiujn vetojn.

– Jes, sinjoro kolonelo. Ekzemple, mi povas veti kun vi je mil steloj, ke vi havas hemoroidojn.

– Vi ne havas ŝancon kun mi, junulo. Kontrolu mem.

La kolonelo mallevas sian pantalonon, montras sian glatan postaĵon kaj ricevas la mil stelojn de la soldato. Poste li telefonas al la kapitano:

– Via rekruto ĵus perdis veton kun mi.

– Ha, sinjoro kolonelo, mi ne havis tempon por sciigi vin, ke li vetis kun mi je 10 mil steloj, ke vi montros al li vian postaĵon.

Amikino rakontis al kuracistedzino, ke ŝi vidis ŝian edzon kun prostituitino. Demandita, la doktoro respondas:

– Temis pri profesiaj rilatoj.

– Ĉu la rilatoj koncernis vian aŭ ŝian profesion?

Infanoj ne konas limojn

Patro: – Vi estas fiulo. Neniam via patrino kaj mi ricevis kontenton de vi ekde via naskiĝo.

Filo: – Sed verŝajne naŭ monatojn antaŭ mia naskiĝo.

Frukto malpermesita estas plej bongusta

Du knabinoj marĉandas en fruktobutiko:

– Kiom kostas du bananoj?

– Po dudek steloj. Se vi prenos tri, ili kostos ope kvindek stelojn.

Post mallonga interkonsiliĝo la knabinoj deklaras:

– Ni prenu tri. La trian mi manĝos.

Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko

Misiisto venis unuafoje al izola vilaĝo, en kiu li volas konigi la veran Dion kaj la eŭropan civilizacion. Indiĝeno, kiu scipovas kelkajn Esperantajn vortojn, servas kiel la interpretisto.

Ĉiu frazo de la prediko estas proksimume tradukata al la konvertotoj, kiuj kunvenis sur la placo de la vilaĝo. Post ĉiu frazo la indiĝenoj krias laŭte: vukra! vukra!

La misiisto estas tre kontenta, opiniante, ke la aŭskultantaro forte aprobas liajn parolojn, ĝis la interpretisto invitas lin post la prediko viziti la nekredeble malpuran vilaĝon, en kiu libere vagas nigraj porkoj. Tiam, en aparte kota angulo, la interpretisto avertas:

– Atentu vi ne paŝi en vukra!

Avinjo demandas, kio estas hipokritulo.

– Iu, kiu agrable traktas onin antaŭe kaj malagrable malantaŭe.

– Ha! via avo estis do granda hipokritulo.

Kune kaptite, kune punite

– Mi aŭdis, ke via edzo estas en malsanulejo.

– Jes, tie li kuŝas pro siaj genuoj.

– Pro siaj genuoj?

– Jes, sur ili mi trovis blondulinon.

Laŭ la agoj de l’homo estas lia nomo

En Barcelona bordelo la aferoj prosperas. La deĵorantinoj ĉasas la klientojn sur la apudaj trotuaroj, kaj ĉiufoje kiam ili kuntrenas novan trafiton en la diboĉejon, ili laŭte diras sian nomon al la pordistino. Post sia giĉeto tiu notas la enirojn, por kalkuli la luprezon de la ĉambroj. Ŝia krajono kuras:

– Anita Lopez!

– Maria Moreno!

Kruko, kiu libertempas en Barcelono, venas ne senintence en la malĉastejan kvartalon. Brula, invita okulumo de bela putino sufiĉas por konvinki Krukon sekvi ŝin en la bordelon.

Pasante antaŭ la giĉeto de la pordistino, ŝi diras:

– Dolores la Picho!

Kruko murmuras kompateme:

– Ne mirinde, se doloras vin la piĉo, fraŭlino. En tia metio…

Sed tio almenaŭ pruvas, ke la aferoj iras bone.

Neceso ne estas kareso

Viro seksardas. Lia amikino klarigas, ke ŝiaj monataĵoj ne ebligas al ŝi kvietigi lian voluptemon. Li flustras ion en ŝian orelon. Ŝi ribelas:

– Neeble pro miaj hemoroidoj.

Tiam li blekas:

– Se vi diros al mi, ke vi ankaŭ havas dentodoloron, mi draŝos al vi la dorson!

Peko malnova perdas pekecon

Bigotino konfesas:

– Patro, mi trompis mian edzon.

– Kiom ofte?

– Nur unu fojon, la 21an de oktobro 1937.

– Tion vi jam rakontis al mi centfoje!

– Jes, estas tiel agrable rememori pri tio.

La mizero de l’fundo

Baniko, kiu ŝatas naĝi nuda, trovis por tiu plezuro tute senhoman parton de la bervala plaĝo. Post la naĝado volante eliri el la maro, li vidas kun konfuzo fremdan virinon, kiu sidas apud liaj vestaĵoj. Li naĝas plu kaj hazarde trovas sur la fundo de la maro malnovan kaserolon. Li kaptas ĝin kaj tenante antaŭ sia generilo, alpaŝas la virinon kun riproĉa mieno.

– Ĉu vi scias, sinjorino, ke vi sidas ĝuste apud miaj vestaĵoj?

– Ĉu vi scias, sinjoro, ke en via kaserolo ne estas fundo?

Du stratulinoj renkontiĝas en la bervala parko.

– Dio mia, ĉu vi ricevis novan peltmantelon?

– Ba, estas nur io, kion mi kunflikis.

– Flantazie!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.