La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2026 Geo

La Enhavo

13

En la vagono

Trajno ĵus eliris el tunelo. En kupeo, por ke la aliaj vojaĝantoj ne aŭdu lin, juna viro flustras en la orelon de sia novedzino:

– Se mi konjektus, ke la tunelo estas tiom longa, mi profitus tion.

Ŝi ekkrias:

– Kio? Ĉu tio ne estis vi?

Mi amis junulinon

Baniko renkontas Krukon, kiu havas malgajan mienon.

– Kial vi aspektas tiel malĝoja? Ĉu vi funebras ies morton?

– Tute male. Mi baldaŭ havos infanon.

– Tio ja devus feliĉigi vin.

– Ne, ĉar mi ne imagas, kiel sciigi pri tio mian edzinon.

En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo instruistino demandas:

– Ĉu vi povas nomi kelkajn fruktojn?

– Jes. Pomo, piro, ĉerizo, banano kaj … he … kaj … he … la benata frukto de via ventro.

Ho, kiom estis mi kisata…

En julio okazas en Bervalo unu el la plej gravaj junularaj Espkongresoj (853 partoprenantoj).

Sur la plaĝo promenas tri junaj bervalaninoj. En soleca loko ili subite haltas antaŭ viro, kiu dormas tute nuda kun gazeto malfermita sur la vizaĝo.

– Tio ne estas mia edzo, – diras la unua.

– Nek la mia, – diras la dua.

La tria aldonas:

– Li ankaŭ ne estas kongresano.

El la vivo de netaŭgulo

– Kio estas viaj ŝatokupoj?

– Ĉaso kaj virinoj.

– Kaj kion vi ĉasas?

– Virinojn.

Quo vadis?

En la katolika edukejo Nia Sinjorino de Bervalo estas festo por la grandaj lernantinoj de la lasta klaso.

Ili ĵus finis la studadon, kaj la monaĥino-direktorino demandas ilin, kion ĉiu faros post laso de la edukejo.

– Mi, – diras Volta. – estos misiistino, por konverti la kompatindajn sovaĝulojn.

– Belege. Tio plaĉos al Dio. Kaj vi, Poleta?

– Patrina moŝto, mi estos kuracistino kaj tiel kvietigos homajn suferojn.

– Bone, tre bone. Kaj vi, Armina?

– Mi simple estos edzino kaj patrino.

– Ankaŭ tio estas laŭdinda. Kaj vi, mia eta Prelunta?

– Mi fariĝos prostituitino.

– Kion vi diris?

– Jes, patrina moŝto, mi intencas fariĝi prostituitino.

– Ha! Dio estu dankata! Unue mi komprenis ”protestantino”.

Ni dankas la venton

Instruistino poezie klarigas al la lernantoj la misteron de la reproduktado:

– Kiel la vento portas semojn de planto al planto kaj fekundigas ilin, tiel naskiĝas la infanoj.

Juna klasano rimarkigas:

– En la dormoĉambro ne blovas vento.

Agordu la brustojn

Virino venas al kuracisto.

Sinjoro doktoro, unu mia mamo estas pli longa ol la alia.

– Tio estas kurioza. Bonvolu demeti la mamzonon.

Efektive, dum la dekstra mamo estas bele ronda, la maldekstra disfaldiĝas, malvolviĝas kaj falas teren. La kuracisto estas perpleksita.

– Sinjorino, eble vi havas specialajn seksajn kutimojn?

– Ho, ne, sinjoro doktoro. Nur mia edzo kutimas teni mian mamon enmane, dum li ekdormas.

– Tio ne estas nenormala. Mi konfesas, ke ankaŭ mi ŝatas nokte karesi la bruston de mia edzino, kaj ŝi tamen ne havas pro tio mamon dekoble pli longan ol la alia.

– Sed eble vi kaj via edzino ne dormas kiel ni en apartaj ĉambroj.

Truon de honoro flikos neniu tajloro

Li: – Ĵuru al mi, ke mi estas via unua amoranto.

Ŝi: – Jes, karulo, mi ĵuras. Sed mi ŝatus scii, kial ĉiuj viroj ĉiam postulas de mi la samon.

Deksepjarulo invitas mondumaninon.

– Ĉu vi volas danci kun mi?

– Mi ne dancas kun infano.

– Pardonu, sinjorino. Mi ne rimarkis, ke vi estas graveda.

Normandaj rakontoj

Du bovinoj interŝanĝas rememorojn pri siaj lastaj ferioj. La unua sopirĝemas:

– Ha! kiel bela, kiel arda estis la taŭro, kiun mi renkontis en Hispanujo!

La dua rikanas:

– En Normandujo mi konatiĝis kun enuiga bovo, kiu ĉiutage parolis nur pri sia operacio.

Kiu demandas, tiu ne eraras

Baniko fiere klarigas al Kruko:

– Mi neniam havis seksrilatojn kun mia edzino antaŭ la edziĝo. Ĉu vi?

– Mi ne scias, Baniko. Memorigu min do pri ŝia fraŭlina nomo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.