La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

29

Aĝo tro matura ne estas plezura

Maljuna aktoro konsultas kuraciston:

– Sinjoro doktoro, mia kuzo estas 80-jara kiel mi. Tamen li regule plenumas sian edzan devon. Plie li diris al mi, ke li kontentigas du fojojn ĉiusemajne sian amorantinon kaj ke li ofte vizitas bordelon. Sinjoro doktoro, mi ŝatus esti kiel li.

Kion mi faru?

– Faru kiel li: mensogu.

La telefono sonoras. Baniko prenas la aŭskultilon.

– Ne, ĉi tio ne estas la informejo pri la stato de la vojoj.

Baniko malŝaltas kaj turnas sin al la edzino, klarigante:

– Iu idioto demandis, ĉu la vojo estas libera.

Al la afero!

Post vizito al sia amikino, kiu estas sola en la gepatra domo, juna viro petas:

– Mi deziras ankoraŭ rapide kisi vin, antaŭ ol foriri.

– Nu, konsentite, sed komencu tuj, ĉar post horo venos mia panjo.

Valoron de objekto ni ekkonas post difekto

En kupeon eniras viro kun ok infanetoj. Iu rimarkigas:

– Vi havas grandan familion.

– Ili ne estas miaj idoj.

– Vi verŝajne estas edukisto.

– Ne, mi vendas kondomojn pogrande, kaj nun mi reportas plendojn de kelkaj klientoj al mia fabriko.

La filino de policano rakontas al sia patro:

– Hieraŭ vespere mi flirtis kun junulo, kiu poste ne volis diri al mi sian nomon. Feliĉe mi notis liajn fingrospurojn.

– Mi ne komprenas. De kelka tempo tute ne vendiĝas la verkoj de Zamenhof.

Kiu volas mensogi, devas bone memori

Kruko konatiĝis kun junulino sur la strato. Li proponas:

– Mi mendos ĉambron en la hotelo Bonveno. Venu post unu horo kaj diru, ke vin atendas via edzo, sinjoro Kruko.

Post horo la delogita junulino efektive aperas ĉe la hotelakceptejo kaj demandas:

– En kiu ĉambro loĝas mia edzo?

– Kiel vi nomiĝas, sinjorino?

– Krulo aŭ Krugo, mi ne ĝuste memoras.

Ĉambroluigantino: – Mi kredis pasintnokte, ke vi revenas hejmen kun viro.

Bela luantino: – Ve! ankaŭ mi kredis, ke ĝi estas viro.

En sia korto ĉiu kok’ estas forta

Kamparano aĉetis novan kokon, por anstataŭi la maljunan birdokortestron. La maljuna koko petas sian junan kolegon:

– Amiko, lasu al mi almenaŭ unu aŭ du kokinojn.

– Ne, – fiere respondas la juna koko. – De nun mi estas la estro de ĉiuj kokinoj. Vi povas malaperi en la kuirpoton.

– Donu al mi unu ŝancon. Ni faru vetkuron. Ĉu vi vidas la pomujon ĉe la fino de herbejo? Tiu, kiu atingos ĝin unua, estos la reĝo de la birdokorto. Sed pro mia granda aĝo bonvolu lasi min starti tri sekundojn antaŭ vi.

Kun malhumila rikano la juna koko akceptas, kaj ili ekkuras unu post la alia. Subite pafo trafas la junan kokon, kiu falas senviva.

Kun fumanta fusilo enmane, la kamparano murmuras:

– Mi ne komprenas. De kelka tempo oni vendas al mi nur pederastiajn kokojn.

(por venkita generalo)

Pro via alta rango

vi iris sub la jugon

kun ploro.

Ĉiu ”li” havas sian ”ŝi”

Fermante siajn pantalonfendojn, du junaj paŝtistoj rigardas per revaj okuloj du beletajn kaprinojn, kiuj revenas al la grego.

Unu murmuras al sia kunulo:

– Ĉu vi jam aŭdis, ke iuj naŭzaj urbanoj faras ĝin kun virinoj?

Vera opinio montriĝas en ebrio

Kruko estas ebria. Dum li revenas hejmen, putino provas delogi lin:

– Venu do, bela knabego. Tio kostos 2 mil stelojn.

– Ne, tio estas tro multekosta.

Iom pli malproksime negrino proponas siajn malkarajn servojn:

– Venu en mian ĉambron. Tio kostos al vi 500 stelojn.

Kruko hezitas kaj foriras, sed li estas tiel konfuzita, ke li ne atentas la trafiklumojn kaj transpasas la straton je malpermesita momento.

Policano vokas lin:

– Vi proksimiĝu kaj donu al mi 500 stelojn.

Kruko longe observas la policanon per malklaraj okuloj kaj, skuante la kapon, balbutas:

– Ha, ne! Por tiu prezo al mi pli plaĉas la negrino ol vi.

Dum operacio la grafino Mambolino, narkotite, plurfoje murmuras:

”Emilo, Emilo”.

En la sekva tago la kirurgo vizitas la operaciitan nobelinon en ŝia klinika ĉambro.

– Nun, sinjorino grafino, dank’ al mia arto vi havas denove knabinajn mamojn. Postmorgaŭ vi povos reveni hejmen.

Salutu sinjoron Emilo de mi.

– Ho! sinjoro doktoro, de kiam vi konas mian novan ŝoforon?

Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo

Baniko profitis restadon en Parizo por aĉeti modan kostumon.

Revenante al Bervalo, li decidas ŝanĝi la veston en la vagonaro, por fari surprizon al sia edzino. Li iras al la necesejo, malvestas sin, post mallonga hezito ĵetas la malnovan kostumon tra la fenestro kaj malfermas la kartonan ujon de la pariza konfekciejo.

Ve! erare la vendisto enpakis bebovestaron.

Svatiĝanto: – Sinjoro, mi deziras edziĝi al via filino Lumila.

Estonta bopatro: – Juna viro, ĉu vi almenaŭ amas infanojn?

Svatiĝanto: – Infanojn mi ja amegas!

Estonta bopatro: – Vi estas tre bonŝanca: Lumila havas jam tri.

En fajrobrigado sonoras la telefono.

– Ha lo! Ĉi tie parolas fraŭlino Kruko. Junulo provas eniri mian ĉambron tra la fenestro.

– Tio koncernas la policon. Kial vi telefonas al la fajrobrigado?

– Tial ke lia ŝtupetaro estas tro mallonga.

De superfluo malboniĝas la ĝuo

Bela juna virino vizitas Banikon.

– Sinjoro, vi ne konas min, sed mi scias, ke via edzino estas la amatino de mia edzo. Mi decidis, ke ni ambaŭ venĝu nin.

Tiel estas farite.

– Ni ankoraŭ foje venĝu nin.

Tiel estas refarite.

– Ni venĝu nin denove.

Baniko dediĉas sin al la tria kompensaĵo. Sed, kiam la juna virino instigas lin al plua venĝado, li murmuras:

– Mi sentas, ke mi jam ne estas tiom kolera…

Ne ĉiu papereto estas blanka bileto

Mondumanino jam de longe kutimiĝis pagi la kuraciston per siaj propraj naturaĵoj. Iufoje la edzino de la kuracisto malkovras en lia poŝo vizitkarton de ŝi kun surskribo: ”Rajtigilo por unu amnokto”.

La mondumanino ege miras, kiam ĉe ŝia pordo iam aperas 60-jara ĉifona vagulo kaj prezentas la vizitkarton, sur kiu la kuracistedzino alskribis: ”Pagenda al portanto”.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.