La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

7

Abunde kaj redunde

Viro renkontas iaman instruiston.

– Ĉu vi rekonas min? Mi estas Prusto, via lernanto antaŭ dudek jaroj.

– Ne.

– Nun mi estas patro de dek du infanoj.

– Ha! nun mi memoras pri vi. Prusto, kiu neniam atentis.

Ne ekzistas terno sen nazo

Baniko vespere revenas hejmen kaj diras al sia edzino:

– Mi estas maltrankvila. Jam de du semajnoj, kiam mi eliras el mia oficejo, iu nekonato preterpasas kaj rikanas: ”Kokrito, fia kokrito”.

– Karulo, – respondas sinjorino Baniko, – vi scias, ke mi amas vin. Ne atentu la stultaĵojn de nekonata ŝercemulo.

La sekvan tagon, kiam Baniko forlasas la oficejon, la nekonato flustras al li:

– Denuncanto, fia denuncanto.

Renkontante ĝibulon, pederasto ekkrias:

– Ha, kia bela brusto!

Mastro en vojo – servantoj en ĝojo

Riĉulo, revenante de vojaĝo, vidas en la salono sian serviston trinkanta konjakon kaj fumanta cigaron. Li skoldas la serviston:

– Mian konjakon, miajn cigarojn! Kial ne mian edzinon?

– Sinjoro, bedaŭrinde ne mi, sed la ŝoforo gajnis ŝin ĉe pokerludo.

En la radio okazas la konata ludo je duobligo aŭ ĉionperdo.

La demandato gajnas por ĉiu bona respondo certan monsumon.

Post ĉiu demando li rajtas retiriĝi de la ludo. Se li ludas plu, li aŭ gajnas la duoblon respondante ĝuste, aŭ perdas ĉion respondante malĝuste.

Pastro, kiu volis gajni monon, por ripari sian preĝejon, anoncis sin al la ludo, kaj ĝis nun sukcese respondis ĉiujn demandojn. La ludestro diras al li:

– Pastra moŝto, ĝis nun vi gajnis 20 mil stelojn. Ĉu vi volas ludi plu?

La pastro longe hezitas kaj fine decidiĝas:

– Jes.

– Jen la sekva demando: ”Kion diris sankta Jozefo, kiam li eksciis, ke Maria estas graveda?”

La pastro cerbumas, ŝvitas, angoras. Li koleras kontraŭ si mem, ke li daŭrigis la ludon, kaj fine murmuras:

– Kial mi idioto antaŭe ne retiriĝis?

– Jes, pastra moŝto, jes! La respondo estas ĝusta. Vi gajnis 40 mil stelojn!

En juneco logas, en maljuneco tedas

60-jarulo surprizas junulon, kiu eliras el lia dormoĉambro, butonumante sian pantalonfendon. Sur la litrando sidas la samaĝa edzino kun embarasita mieno.

La 60-jarulo diras al la junulo per riproĉa voĉo:

– Mi ne komprenas, ke tion faris vi, kiu ne estas devigita.

Unu vidvino

Juna vidvino ne plu povas elteni sian truditan ĉastecon. Ĝis nun ŝi rezistis al la invitoj de sia najbaro, kiu bonvolus ŝin konsoli. Sed hodiaŭ vespere ŝi sentas sin tiel sola, tiel malforta, kaj plie baldaŭ fulmotondros…

Kiam ŝi frapas la pordon de la najbaro, tiu tuj komprenas, ke la frukto estas matura. Post kelkaj minutoj la vidvino estas en liaj brakoj, kaj ŝi ne protestas, kiam li komencas senvestigi ŝin. Vidante lian nudan korpon, ŝi rememoras pri la mortinta edzo, kaj genuiĝante antaŭ la glora viraĵo de la najbaro, ŝi prenas ĝin per ambaŭ manoj, proksimigas ĝin al sia vango kaj plorĝemas:

– Ho! Kial vi forlasis min tiel frue? Nun mi estas sola en la vivo. Ĉiunokte mi pensas pri la ĝuoj, kiujn vi donis al mi. Mi memoras niajn frenezajn amorludojn…

La vidvino plorsingultas kaj lamentas plu:

– Mi estas tiel juna, kaj vi estas en alia mondo…

Tiam la najbaro ekkrias malpacience:

– Ha! ne. Ĉu vi venis por fiki aŭ por telefoni?

Espero katolika

Du kanonikoj babilas:

– Ĉu vi kredas, ke ni spertos antaŭ nia morto la edziĝorajton de la katolikaj pastroj?

– Se ne ni mem, do almenaŭ niaj infanoj.

Por ĉiu faro estas horo

Sur placo de Bervalo savarmeanoj provas konverti gapulojn.

Linda junulino, vestita per uniformo, predikas:

– Gefratoj, kiu konas la estonton? Hodiaŭ mi estas en la brakoj de mia edzo, morgaŭ mi eble estos en la brakoj de la Sinjoro.

Ŝercemulo demandas:

– Ĉu vi estos libera postmorgaŭ?

Le phénomène congrès

Okazas en Bervalo Esperanta junulara kongreso.

Fraŭlino Kruko revenis je la dua matene de la interkona vespero. Dum la matenmanĝo ŝia patro demandas, ĉu la kunveno estis interesa.

– Ne, paĉjo, ĝi estis enuiga.

– Kial do vi revenis tiel malfrue?

– Tial ke mi dum longa tempo ne sukcesis retrovi mian kalsoneton.

Remaĉi – jen plej simple kaj facile

Du amikinoj deziras gajni monon per siaj logaĵoj. Ili turnas sin al luksa bordelo kaj petas la estrinon dungi ilin por kelkaj horoj ĉiun posttagmezon. La parigistino rimarkigas:

– Fraŭlinoj, tio ne estas tiel facila, kiel vi pensas. Mi direktas modelan firmaon, kaj li klientoj plendus, se mi proponus al ili senspertajn amatorinojn. Ĉiuj deĵorantinoj en tiu domo devis komence fari tre severan ekzamenon. Ili nun konas perfekte la teorion kaj la praktikon de ĉiaj voluptoj.

– Ankaŭ ni estas pretaj prepari tiun ekzamenon.

– Bone, jen lernolibroj. Lernu ilin parkere.

Ambaŭ amikinoj diligente laboras, studas tage kaj nokte, faras praktikajn ekzercojn. Iam kandidatino, ne vidante sian kunulinon, maltrankvile demandas la bordelestrinon:

– Ĉu vi scias, kie estas mia amikino?

– Ha! la kompatindulino hieraŭ sufokiĝis ĉe la buŝa ekzameno.

Baniko fanfaronas:

– En mia vivo mi jam faris multajn kokritojn.

Sinjorino Baniko modeste diras:

– Sed mi faris nur unu.

El la Biblio

– Sinjoro paroĥestro, diras pedelo, post kiam mi pasigis la hieraŭan vesperon kun amikoj, mi konstatis, ke iu ŝtelis mian oran poŝhorloĝon.

Post pripenso la pastro konsilas:

– Invitu viajn amikojn kaj legu al ili la 20an ĉapitron de la Eliro. Kiam vi citos la okan ordonon de Dio: ”Ne ŝtelu”, certe akuzos sin vole nevole la ŝtelinto.

Post du tagoj la pedelo ĝoje diras al la paroĥestro:

– Fine mi retrovis mian horloĝon.

– Do, ĉu vi vidas, kiel efikas la legado de la Biblio?

– Jes, kiam mi venis al la sepa ordono: ”Ne adultu”, mi subite rememoris, ke mi forgesis mian horloĝon sur la noktotablo de la sakristianino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.