|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
![]() Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Kruko freneze enamiĝis al nova, juna, belega instruistino de bervala lernejo. Li ofte sendas al ŝi amleterojn kaj brulajn poemojn, sed vane. Ŝi ne volas lasi sin delogi. Ŝi eĉ tiel malpacienciĝas, ke foje kolere krias al li sur la strato:
– Sinjoro, per viaj versaĵoj mi viŝas mian postaĵon.
Tuj Kruko reprenas sian Parnasan Gvidlibron kaj skribas al la belulino:
”Amleteroj miaj ne paniku;
Ofte viŝo estas tre bonfara.
Tiu viŝpapero komuniku
Mian venon al la tru’ najbara.”*
* Tiu poemo des pli efikis la malmolkorulinon, ke ĝi estas kantebla laŭ la fama melodio de Menu de Ménil (16.7.1860 – 28.3.1930).
En litvagono juna paro ĝuas sian edziĝovojaĝon, dediĉante sin al voluptaj ludoj. Dum la dolĉa plenumado de geedzaj devoj, ŝi balbutas per svena voĉo:
– Karulo, faru al mi infanon.
– Jes.
– Ni nomu lin Deziderato.
– Jes.
Ĝuste en la momento, kiam ili atingas la kulminon de la feliĉego, la trajno ial subite haltas, kaj la viro estas abrupte ĵetita sur la vagonan plankon. La edzino ekkrias:
– Karulo, ĉu vi kontuziĝis?
– Ne, mia amatino, sed Deziderato frakasis sian kapon kontraŭ la fenestron.
Vespere sensperta junulino promenas tra la kamparo kun sia fianĉo. Li kisas kaj karesas ŝin. Post momento li devas iom malproksimiĝi, por malpezigi sian vezikon. En la luna lumo la tremanta virgulino vidas tion, kio baldaŭ faros ŝin virino.
Plorante, ŝi konfesas al la fianĉo:
– Bonvolu min senkulpigi, sed mi ĵus nevole vidis la amplekson de via viraĵo. Ni ne povas geedziĝi, ĉar tia monstraĵo neniam adaptiĝos al mia delikata juvelo.
La junulo provas konsoli la naivulinon:
– Ne timu, karulino. Antaŭe mi rabotigos ĝin.
Post kelkaj semajnoj venas la edziĝo kaj la edziĝonokto.
Subite la ĝukrioj de la juna edziniĝinto sonoregas tra la tuta domo, kaj la gastoj iom miras, kiam aŭdas ŝin laŭte ĝemi:
– Ho, karulo, realguu la rabotaĵojn.
Fraŭlino Kruko iras kun sia patrino al kuracisto.
– Bonvolu senvestiĝi, fraŭlino.
– Sed, sinjoro doktoro, estas mi kiu malsanas, – diras la patrino.
– Nu, bone, sinjorino. Montru al mi vian langon.
– Mi scivolas, ĉu ili nun interpaciĝis, ĉar li svingas la blankan flagon.
Vagulo sonorigas ĉe la pordo de Baniko:
– Mi malsatas.
Gesinjoroj Baniko estas bonkoraj. La vagulo estas invitita al la vespermanĝo. Li estas granda viro kun muskola korpo, kaj li manĝas, manĝas, manĝegas. Li dezirus preni ankoraŭ dekan pecon da fromaĝo, sed Baniko sciigas, ke li estas laca kaj oni retiriĝu por la nokta dormo.
Gesinjoroj Baniko havas nur unu liton, kaj sinjorino Baniko devas kuŝi inter la du viroj. Ŝin forte emociis la aspekto de la atleta vagulo. Nun lia senpera kontakto en varma lito ege ardigas ŝian voluptaman korpon, kaj ŝi sopiras al frenezaj, malpermesitaj noktaj ĝuoj. Kiam ŝi aŭdas la ronkadon de sia edzo, ŝi puŝas la kunkuŝanton per la kubuto kaj flustras:
– Nu, ek! Ne hezitu, li dormas.
La vagulo tuj ekstaras, kuras en la kuirejon kaj manĝas la tutan fromaĝon.
Kruko proksimiĝas al heĝo por kontentigi la naturan bezonon.
Dum li malbutonas sian pantalonfendon, li vidas la junan Dorisa, kiu jam ofte komplezis al multaj viroj de Bervalo.
Kaŭrante sur la alia flanko de la heĝo, ankaŭ ŝi aŭdigas murmuron de la ĉarma kaskadeto. La ĉeesto de Kruko neniom ĝenas ŝin, kaj ŝi diras al li afable:
– Je via sano, sinjoro Kruko.
– Je via sano, etulino. Ĉu vi ne volus, ke ni tintigu niajn … glasojn?
En trajno vigle interparolas du belaj fraŭlinoj. Ili aĉetis multajn nilonajn ŝtrumpojn, kiuj estas pli malmultekostaj eksterlande.
Sed baldaŭ la trajno venos al la landlimo, kaj la junulinoj timas la doganon. En la sama kupeo sidas gajmiena, dika pastro, kiu trankvile legas sian brevieron.
– Bonvolu pardoni nin, pastra moŝto. Ĉu vi ne povus helpi nin?
– Kiel do?
– Kaŝante kelkajn nilonajn ŝtrumpojn sub via sutano.
– Sed kion mi diru, se la doganistoj demandos min? Mi ne rajtas mensogi.
– Vi certe trovos lertan respondon.
Li akceptas. La trajno venas al la landlimo. Doganisto priserĉas la vojaĝantojn. Subite li demandas la ekleziulon:
– Kion do vi tenas sub via sutano?
La pastro respondas trankvile:
– Ion dolĉan por la femuroj de la sinjorinoj.
La doganisto ekridas, frapas la ŝultron de la pastro kaj eliras el la kupeo, dirante:
– Vi almenaŭ estas ŝercema friponeto.
La grafino Mambolino organizas kunvenon, al kiu ŝi invitis la tutan mondumanaron de Bervalo. Ĉar la dekoracio estas por ŝi grava afero, ŝi nepre bezonas ruĝan papagon, kies koloro harmoniu kun la salonaj tapetoj kaj ŝia nova robo. La grafino venigas lakeon:
– Burniro, trovu ruĝan papagon por hodiaŭa vespero.
Burniro vane serĉas ruĝan papagon en la magazenoj de la urbo. Fine birdovendisto konsilas al li:
– En la bordelo de la Haveno-strato, No 7, estas ruĝa papago.
Eble vi povus liu ĝin por unu tago.
Efektive Burniro revenas en la domon de la grafino kun bela ruĝa papago.
Vespere la luksa birdo tronas en la granda salono. Ekvidante la grafinon, ĝi grakas:
– Ha, la bordelestrino estas nova.
La grafino svenas, kaj la ĉeestantaj sinjorinoj rapidas al ŝi.
La papago laŭte blekas:
– Tiujn putinojn mi ne konas.
La protesta klukado de la mondumaninoj altiras la sinjorojn el apuda salono. Vidante ilin, la papago ekkrias:
– Ha! Sed la bordelaj gastoj estas ĉiam la samaj.
– Sinjoro prezidanto, mi denove varbis anon por nia grupo…
Jes… Jes… Kompreneble ”aktiva membro”.
Soldatoj skribas al fama dikmama stelulino, por peti de ŝi memoraĵon.
Ŝi sendas unu el siaj mamzonoj. Post kelkaj tagoj ŝi ricevas leteron de la soldatoj: ”Dankon pro via donaco. Ni ege ĝojis pri la belega hamako”.
Tri mikroboj en stomako ĵus aŭdis maltrankviligajn sciigojn.
La posedanto de la stomako intencas preni laksigilon.
– Terure, – diras la unua mikrobo. – Mi tuj forkuru en la inteston.
– Ankaŭ mi, – diras la dua.
Kaj ili forlasas la stomakon. La tria mikrobo estas kuraĝa. Ĝi preferas atendi, ĉar la stomako estas vera paradizo. Tamen, post unu horo sonas alarmo. Ĝi aŭdis la vorton ”apoteko”.
Tiam ankaŭ ĝi malfermas la stomakan pordon. Sur la alia flanko ĝi retrovas siajn du kunulojn.
– Nu, kion vi ankoraŭ faras ĉi tie?
– Ve, ni maltrafis la fekaĵon de la 3h 17, nun ni atendas tiun de la 4h 23.
Elegantan sinjorinon de jam kelka aĝo atakas bandito en dezerta kvartalo.
– La monon!
– Mi havas nenion en mia mansaketo.
Li puŝas la virinon al muro kaj longe priserĉas ŝin. Ĉie li serĉas tre maldiskrete. Kiam li ĉesigas la esploradon, nenion trovinte, ŝi balbutas:
– Ho, daŭrigu. Mi subskribos al vi ĉekon.
(por sportisto)
La restoracio Bonsupo en Bervalo estas mondfama pro sia higieno.
Fremda gasto demandas kelneron:
– Ĉu estas vere, ke vi ne rajtas tuŝi ion ajn per la fingroj?
– Estas vere. Rigardu.
La kelnero havas ŝnureton ĉirkaŭ la kolo. Li tiras la finon de la ŝnureto el la brustopoŝo. Al ĝi estas ligita kulereto.
– Per tiu kulereto mi donas al vi ĉion, kion vi volos: salon, pipron k.t.p.
La kelnero havas ĉirkaŭ la kolo alian ŝnureton, kies ekstremaĵo estas kaŝita en la pantalonfendo.
– Por kio utilas tiu ŝnureto? – demandas la gasto.
– Sinjoro, kiam mi iras al necesejo, ĉar mi rajtas tuŝi nenion per la manoj, mi eltiras mian ”kranon” per la ŝnureto.
– Sed kiel vi remetas ĝin en la pantalonon, ne tuŝante ĝin?
– Sinjoro, por tio mi uzas mian kulereton.
Kruko manĝas en luksa restoracio kun belega blondulino ĵus trafita sur la strato. Ĉe apuda tablo sidas eleganta virino, kiu ridetas al li. Post duonhoro ŝi donas al kelnero papereton por Kruko. Sur ĝi ŝi notis: ”La junulino, kun kiu vi manĝas, estas nur mia ĉambristino. Krome ŝi surhavas robon de mi”.
Kruko redonas la papereton al la kelnero, skribinte: ”Trankviliĝu. Ŝi ne surhavos ĝin longe”.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.