La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2026 Geo

La Enhavo

2

Ne batu maltrankvile

Pastro subite mortis pro kormalsano. Kuracisto demandas la vidvinon:

– Kiel tio okazis?

Ŝi ekploras.

– La kompatindulo kutimis amori min en la sama takto kiel la preĝeja sonorilo. Kaj merkredon, kiam estis incendio en la najbara domo, venis tiu stulta aŭto de fajrobrigado, ”ding, ding, ding, ding”.

Demando: Kial la junulinoj mallevas la okulojn, kiam aŭdas amkonfeson?

Respondo: Por kontroli la verecon de la deklaro.

Plej granda potenco kuŝas en la komenco

Du amikinoj parolas pri la mirinda eco de la ostroj, kiu laŭdire pliigas la viran sekskapablon. Unu dubas:

– Mi ne kredas, ke tio estas ĝusta. Hieraŭ vespere mia edzo manĝis dekduon da ostroj, sed efikis nur sep.

Triope

En vintrostacio junulino vane serĉas ĉambron. Fine en hotelo oni proponas al ŝi:

– Ni havas tre larĝan liton en ĉambro jam okupita de du sinjoroj. Eble ili akceptos vin.

Efektive la du junaj viroj, iom timemaj, bonvolas dividi la liton kun la belulino, kaj invitas ŝin dormi meze de la lito.

La sekvan matenon ambaŭ junuloj aspektas elĉerpitaj, lacepelitaj, forkonsumitaj. Male la knabino streĉiĝas kaj gaje rakontas:

– La tutan nokton mi sonĝis, ke mi skias, kaj mi tiel vigle puŝadis miajn skibastonojn, ke mi gajnis ĉiujn kurkonkursojn.

Pro unu bovino

Kruko kaj Baniko pasigas du semajnojn en la kamparo. Multo estas nova por ambaŭ urbanoj. Iam la farmisto, ĉe kiu ili loĝas, petas ilin konduki bovinon al la virbovo.

– Volonte, – respondas Kruko.

Kaj la amikoj foriras kun la bovino. Post kvin horoj ili revenas kun lacegajn mienoj. La farmisto demandas:

– Kio do okazis?

– Malgraŭ niaj klopodoj tiu bovinaĉo tiel baraktis, ke ni ne sukcesis surdorsigi ŝin antaŭ la taŭro.

Mirinda donaco ĉiela

Antaŭ operacio flegistino razas la subventron de paciento.

Post tri minutoj li murmuras:

– Vi ne bezonas plu teni ĝin, fraŭlino. Nun ĝi staras mem.

”Ne eble!” ŝi al mi rediras

Virino petas konsilon de advokato:

– Mi deziras eksedziniĝi, ĉar mi ne povas akordiĝi kun mia edzo.

– Sinjorino, ĉu ne estus eble al vi interesiĝi pri la samaj aferoj kiel li? Kio lin interesas?

– La blondulinoj.

Permesu al mi, ke en ligo mi via, Amikoj varmegaj, por vi estu tria!

Tri virineskaj junuloj vizitas banejon. Ĉar ĉiuj unuopaj ĉeloj estas okupitaj, ili akceptas komunan duŝejon. Post unu horo, nevidante ilin eliri, la banejestro malpacience frapas la pordon de la duŝejo.

– Ĉu okazis io?

Junulo respondas per akuta voĉo:

– Jes, falis la sapo, kaj neniu kuraĝas sin klini por preni ĝin.

Alia urbo, alia moro

Emiro kunigas siajn okdek konkubinojn kaj deklaras:

– Karaj miaj, mi devas forlasi vin.

Ĉiuj ekkrias:

– Kial?

Kun malaplomba mieno la emiro murmuras:

– Mi enamiĝis al alia haremo.

Fama stelulino, tutmonde konata pro siaj aŭdacaj dekoltaĵoj, trapasas Bervalon. Honore al ŝi la urbestro organizis bankedon.

Ankaŭ ĵurnalisto de Heroldo de Bervalo estas invitita, kaj vespere lia edzino demandas lin:

– Nu, kian robon ŝi surhavis?

– Mi ne scias, mi ne povis rigardi sub la tablon.

(por kapitano)

Nesciante ke peĉo

konvenas al likado, la ŝipestro

proksimigis sian

tubon al pruo.

La unua trovita

Knabo enkuras bervalan policejon.

– Tuj venu. Antaŭ la pordo fiulo draŝas al mia patro la kapon.

Policano eliras kaj efektive vidas du virojn, kiuj diligente pugnadas sur la trotuaro.

– Atendu, etulo, mi tuj disigos ilin. Kiu estas via patro?

– Mi ne scias. Ĝuste tial ili kverelas.

Li rakontas al mi historion tute nekredeblan

Nokte sinjorino Kruko vekas la edzon:

– Ĵus vi kriis: Penela, Penela. Kiu estas tiu Penela, pri kiu vi sonĝas?

– He… ĉu Penela? Jes, Penela, kompreneble. Penela estas ĉevalino, dank’ al kiu mi hieraŭ gajnis kvin mil stelojn ĉe vetkurado.

Li redormiĝas.

La sekvan vesperon, kiam Kruko revenas hejmen, lia edzino malmilde sciigas lin:

– Hodiaŭ trifoje telefonis via ĉevalino!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.