|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
![]() Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Centjarulo asertas al alia maljunulo:
– Mi havas mirindan memorkapablon. Ekzemple, mi nete memoras pri la rondaj mamoj de mia nutristino.
Lia kunulo diras:
– Mia memoro iras multe pli malproksimen. Mi ankoraŭ havas antaŭ la okuloj la dimanĉon, kiam mi iris promeni en paĉjo kaj vespere revenis en panjo.
Apud nudistejo staras granda avertilo: ”Atentu la pederastojn”.
Kuraĝulo tamen iras plu.
Li denove trafas eĉ pli grandan avertilon: ”Nepre atentu la pederastojn”.
Post dek metroj staras malgranda 30-centimetra avertilo. La kuraĝulo kliniĝas. Li apenaŭ havas tempon por legi: ”Atentu…”
Jam farite!
En teksindustria fabriko pendas avertiloj: ”Laboristinoj kun malstriktaj jupoj atentu la maŝinojn”. Ŝercemulo krajone ŝanĝis la surskribon: ”Laboristinoj kun striktaj jupoj atentu la maŝinistojn”.
Kruko venas malfrue en la oficejon. Lia estro riproĉas:
– Kial vi venas je la dekunua anstataŭ je la naŭa?
– Mi atendas bebon.
– Ha, brave! Mi gratulas vin. Ĉu la naskiĝo baldaŭ okazos?
– Post naŭ monatoj.
En bervala kinejo maljuna fraŭlino nerve agitiĝas pro geamantoj, kiuj sidas antaŭ ŝi kaj senĉese interŝanĝas kisojn kaj malĉastajn karesojn. Fine ŝi laŭte protestas:
– Se vi venis por spekti filmon, restu kvietaj. Alie iru do en hotelan ĉambron.
La junulo turnas sin al ŝi, rikanante:
– Mi ŝatus. Se almenaŭ vi povus konvinki mian amikinon…
(por sodomisto)
Apotekisto devis lasi la novan komizon sola por mallonga tempo.
– Ĉu io okazis dum mia foresto?
– Venis nur unu kliento, kiu petis kuracilon kontraŭ tusado, kaj mi vendis al li botelon da tiu medikamento.
– Nekapablulo, tio ja estas drasta laksigilo!
– Nu, ne malbone. Baldaŭ li ne plu kuraĝos tusi.
Gesinjoroj Kruko ferias kun gesinjoroj Baniko en pariza hotelo.
Sinjorino Baniko konfidas al sinjorino Kruko:
– Mia edzo jam ne estas tiel arda, kiel antaŭ dekkvin jaroj.
Mi scias, ke sinjoro Kruko posedas sorĉajn ŝtrumpetojn, kiuj revigligas la viron. Ĉu vi ne povus pruntedoni ilin al mi por mia edzo?
– Jes, sed ne forgesu poste redoni ilin al mi.
Baniko devas surmeti la sorĉajn ŝtrumpetojn, kaj li tuj sentas egan pasion, kiu stimulas al nekutima amoremo. Sinjorino Baniko estas ravita. En la sekva mateno ŝi konsilas al sia edzo:
– Resurmetu do tiujn ŝtrumpetojn.
Li obeas. En tiu momento juna servisto alportas la matenman ĝon en la ĉambron. Baniko kaptas lin, tiras en angulon, senpantaloniĝas kaj ekatencas.
– Haltu, haltu! – krias sinjorino Baniko. – Vi surmetis la ŝtrumpetojn inverse.
La 6-jara Puĉjo rakontas al sia samaĝa kamarado Roĉjo:
– Hieraŭ, dum miaj gepatroj forestis, mi vidis ion amuzan.
Kiam mi eniris en la salonon, mia granda frato luktis sur sofo kontraŭ la servistino. Ili estis tute nudaj.
– Kaj kiu venkis?
– Mi ne scias. Mia ĉeesto ĝenis ilin.
– Kiu diris tion al vi?
– Mia frato rapide signalis per la postaĵo, ke mi tuj eliru.
En la edukejo Nia Sinjorino de Bervalo profesoro prelegas pri moralo. Ĵus li nigre pentris la teruran sorton de la malĉastuloj, kaj finas la lekcion per admirinde kortuŝa frazo:
– Pro unu horo da ĝuo oni ofte devas pentofari dum tuta sia vivo. Ĉu iu havas demandojn?
Granda lernantino anoncas sin:
– Mi ŝatus scii, kiamaniere oni povas daŭrigi la ĝuadon dum tuta horo.
Junaj geedzoj konsultas kuraciston. Li diagnozas malfortecon kaŭzitan de troa seksumado.
– Mi komprenas vian impeton, sed vi devus bridi viajn dezirojn.
Mi konsilas al vi geiĝi nur dum R-tagoj (mardo, merkredo, vendredo), kaj dum la ceteraj tagoj kuŝi en apartaj litoj.
La junaj geedzoj penas sekvi la rekomendon, sed tio estas malfacila. Post la vendreda karna festo, la edzo detenas sin sabate, detenas sin dimanĉe, kaj poste li ne plu povas. Lia ardo puŝas lin al la lito de la edzino. Ŝi miras:
– Kiu tago estas hodiaŭ?
– Lundro!
Sur kampara vojo Krukon trafas paneo. Preterveturas ĉarma aŭtistino. Ŝi haltas kaj demandas:
– Kio okazis?
– Mia motoro difektiĝis kaj estas neriparebla.
– Noktiĝas. Vi ne povas resti ĉi tie. Venu kun mi.
Ŝi kondukas lin al bela domo, en kiu ŝi loĝas sola.
Ŝi preparas koktelojn, iras ŝanĝi la veston kaj baldaŭ revenas en diafana negliĝo. La koktelojn sekvas lunĉo, ĉampano, konjako, dolĉa muziko. Kruko estas ege ekscitita, kiam la belulino proponas al li:
– Iru en la dormoĉambron, mi tuj venos al vi.
Li enlitiĝas. Baldaŭ ŝi aperas en sia admirinda nudeco kaj kuŝiĝas apud li. Ŝi premas sin al li, puŝas lin, skuas lin, ĝis li falas kaj … vekiĝas sur planko en sia ĉambro.
– Idioto, – krias sinjorino Baniko. – Ĉu denove inkubo?
Revenante post longa vojaĝo Baniko trovas sian amikon Kruko en sia dormoĉambro. Tute nuda Kruko risortas kun sinjorino Baniko sur la geedza lito, kaj ili per siaj ĝemoj, krioj kaj blekoj pruvas, ke la dudorsula ludo ne malplaĉas al ili.
Baniko metas sian valizon surplanken kaj admonas la adultantojn:
– Vi, mia edzino, ĉu vi ne memoras, kiom da jaroj ni vivis kune en plena feliĉo? Antaŭ dek jaroj vi ĵuris al mi, ke vi eterne restos fidela. Kaj vi, Kruko, mi ĉiam konsideris vin mia plej fidinda amiko. Mi ofte helpis vin, kiam vi bezonis min. Ĉu vi ankoraŭ scias, ke … sed, mil diabloj! almenaŭ haltu, dum mi parolas al vi!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.