La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por plenkreskuloj |
Kruko kaj Baniko en BervaloAŭtoro: Louis Beaucaire |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Kruko kaj Baniko promenas en la kamparo. Sur izola herbejo ili vidas sidantan knabinon, kiu trikas, paŝtante virbovon.
Baniko demandas ŝin:
– Fraŭlino, ĉu vi scias, kioma horo estas?
La paŝtistino, kiu sidas apud la bovo, kaptas ties dikajn testikojn, levas ilin kaj post kelkaj sekundoj diras:
– Sinjoro, estas la deka kaj duono.
Kruko kaj Baniko interŝanĝas mirajn rigardojn kaj paŝas plu. Ĉar ili ĝis nun neniam aŭdis pri tia horloĝa scienco, ili revenas post kvaronhoro al la knabino. Ĉu vi povus nun diri al ni, kioma horo estas?
La paŝtistino flankenmetas la trikaĵon, kaptas la testikojn de la bovo kaj, mane pesante ilin, deklaras:
– Estas la deka kaj kvardek minutoj.
– Fraŭlino, ĉu vi povas klarigi al ni, kiel vi scias tion tiom precize?
– Jes, estas simple. Kiam mi levas la ĉurujon de Standardo, mi vidas la preĝejan horloĝon en la vilaĝo.
Fraŭlino vizitas amikinon kaj petas ŝin:
– Ĉu mi povus promenigi vian bebon dum kelkaj horoj?
– Volonte. Sed kial vi estas subite tia helpema?
– Mi nur deziras timigi certan viron.
Kruko vizitas novan bordelon. La virinoj estas ja belaj, sed li trovas la tarifojn ekscesegaj. Oni konsilas al li:
– Supreniru al la unua etaĝo.
Sur la unua etaĝo la virinoj estas preskaŭ same belaj, sed ili estas tamen tro multekostaj, po 5 mil steloj.
Kruko marĉandas, kaj ĉiufoje oni sendas lin al la supra etaĝo. Ĉiufoje la voluptovendistinoj fariĝas malpli belaj, malpli junaj kaj malpli karaj. Fine Kruko veturas per lifto al la lasta etaĝo, trovas malplenan ĉambron kaj legas tie surskribon:
MEMSERVO
100 stelojn
Tre moderna paro interŝanĝas impresojn post freneza nokto pasigita en senbridaj ludoj kun diboĉaj amikoj.
– Karulino, ĉu vin mi amoris sur la sofo en la malluma salono?
– Je kioma horo, karulo?
Paĉjo, vi diris al mi, ke viro devas ĉiam esti galanta kaj cedi sian seĝon al sinjorino. Tamen, sur tiu malnova foto, vi sidas kaj panjo staras.
– Jes, estis ĝuste post nia edziĝonokto. Ŝia postaĵo doloris, kaj miaj kruroj estis tiom malfortaj…
Avo, patro kaj filo el turka familio ĉeestas kongreson en Bervalo.
Revojaĝante hejmen, ili interŝanĝas impresojn. La filo diras:
– Ha! kian afablecon havas la bervalaninoj!
– Kian teknikon! – ekkrias la patro.
– Kaj kian paciencon! – balbutas la avo.
Baniko revenas hejmen pli frue ol kutime. Lia fileto krias al li:
– Paĉjo, paĉjo, ogro ĵus kaŝis sin en la vestoŝranko.
Efektive Baniko malkovras en la ŝranko sian amikon Kruko vestita per nura litotuko. Li riproĉas lin:
– Kruko, ĉu vi ne hontas? Kial vi tiom timigis la knabeton?
Somere du amikinoj babilas sur la plaĝo de Bervalo. Unu asertas:
– Mi estas preta fari ĉion ajn, por ricevi peltmantelon.
Ŝi efektive faras ĉion ajn, ricevas la mantelon … sed vintre jam ne povas ĝin butonumi.
– Kial mi aĉetu aŭton? Mi havas tiom da amikoj, kiuj posedas aŭton. Tiel mi povas veturi senkoste.
– Vi pravas. Same mi restas fraŭlo. Mi havas tiom da amikoj, kiuj havas edzinon.
Knabineto ĉeestas lavadon de sia frateto. Ŝi demandas:
– Panjo, kial li havas kraneton? Ĉu ankaŭ mi havos tian poste?
La patrino, distriĝinte, respondas:
– Jes, se vi bone kondutos.
Kaj post pripenso ŝi aldiras:
– Se vi malbone kondutos, vi havos eĉ plurajn.
– Kio estas la tri plej bonaj aĵoj en la mondo?
– Bona viskio antaŭe kaj cigaredo poste.
Preĝo de pia viro:
– Sankta Josefo, faru, ke mi neniam edziĝu. Se mi edziĝos, ke mi ne estu kokrita. Se mi estos kokrita, ke mi ne sciu pri tio. Se mi ekscios pri tio, ke tio estu al mi tutegala.
En termofonta stacio Kruko galante deklaras al juna, bela oficistino:
– Pasintjare mi venis ĉi tien pro miaj kruroj. Nun mi revenis pro la viaj.
Baniko surprizas sian edzinon kuŝanta en la dormoĉambro kun fremda viro. Li ekblekas:
– Mi tuj mortigu lin!
Ŝi protestas:
– Ne faru tion. Ĉu vi memoras pri la pelta mantelo gajnita per la loterio?
– Ĉu ĝi estis de li?
– Jes. Kaj ĉu vi memoras pri la aŭto, la unua premio de la bervala tombolo?
– Jes. Ĉu ĝi estis de li?
– Certe.
Tuj Baniko kuras al la lito, tiras la kovrilon sur la nudan korpon de la timanta amoranto kaj murmuras kun zorgoplena mieno:
– Atentu, amiko, ke vi ne malvarmumu.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.