La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

15

La perfekta edzino

De multaj jaroj fraŭlo atendas idealan edzinon. Al siaj amikoj li ĉiam asertas, ke taŭga virino devas havi tri kvalitojn: ŝi estu:

– ŝparema en la kuirejo – aristokrata en la salono – malĉasta en la dormoĉambro.

Iam la amikoj ekscias, ke li edziĝis. Renkontante lin, ili tuj demandas, ĉu lia edzino vere posedas la tri postulatajn kvalitojn.

Kun malgaja mieno li respondas:

– Jes, sed ne ĝustaloke. Ŝi estas aristokrata en la kuirejo, malĉasta en la salono kaj ŝparema en la dormoĉambro.

Konsiloj pri higieno

Kelnero alportas teleron da supo kun dikfingro profunde trempita en la buljono. Gasto indignas pro tiu senĝenaĉeco.

– Pardonu, diras la kelnero. Mi havas panarison, kaj la kuracisto preskribis al mi varmon.

– Fi! Tio estas ja netolerebla porkaĵo! Vian polekson prefere ŝovu en vian postaĵon!

– Pardonu, sinjoro, sed tion mi povas fari nur dum paŭzoj inter la pladoj.

Kuracisto: – Mi havas por vi ĝojigan sciigon, sinjorino.

Pacientino: – Ne sinjorino, fraŭlino.

Kuracisto: – Mi havas por vi malĝojigan sciigon, fraŭlino.

La alaska stafeto

Kruko vizitas bervalanojn, kiuj instalis meteorologian staci75 on ĉe la norda poluso. Dum vespera festo ili klarigas al li, ke ĉiu vizitanto devas unue eltrinki per unu gluto botelon da viskio, due amori eskiminon kaj trie mortigi blankan urson.

Kruko eltrinkas la botelon da viskio kaj per ŝancela paŝo eliras en la malvarmegan nokton. Post horo li revenas kun malklara rigardo kaj triumfa mieno:

– Kie mi trovu la mortigotan eskiminon?

Aŭ ĉio, aŭ nenio

Ordonema junulo kutimiĝis, ke oni tuj cedu al liaj kapricoj.

Iam, renkontinte belan virinon, li diras al ŝi:

– Mi volas amori vin.

– Ĉu ni iru en vian loĝejon aŭ en la mian?

– Se vi jam nun komencas diskuti, ni ne plu parolu pri tio.

Vi ne interesas min.

Kara panjo

Sur la plaĝo familio prepariĝas por banado. Sinjorino Kruko rimarkas, ke ŝi forgesis la naĝkalsoneton de la edzo.

– Surmetu do la salivtukon de nia bebo.

Post naĝo Kruko revenas al sia familio, dirante:

– Mi ŝatus scii, kial stultulinoj ridas, rigardante min.

Tiam sinjorino Kruko atentigas sian edzon pri la skribo brodita sur la salivtuko: ”Fariĝu granda kaj fortika, por plezurigi panjon”.

Viro konfesas al psikiatro:

– Sinjoro doktoro, mi enamiĝis al ĉevalo.

– Ĉu virĉevalo, aŭ ĉevalino?

– Kompreneble, al ĉevalino, sinjoro doktoro. Mi ja ne estas nenormala.

Elementoj de absoluta geometrio

La sama psikiatro ekzamenas pacienton. Li montras al tiu desegnaĵojn.

– Kion sugestas al vi tiujn du paralelaj linioj?

– Mi vidas viron kaj virinon, kiuj estas pretaj amori.

– Kaj tiu kvadrato?

– Tio estas ĉambro, kie ili tuj amoros.

– Kaj tiu ĉi triangulo?

– Jam ili faras al si reciproke…

– Bone, bone, sufiĉas. Mi diagnozas akutan seksan perverson.

La paciento protestas kolere:

– Perversa estas vi mem, sinjoro doktoro, kiu montras al mi tiom da pornaĵoj!

Maĉi kaj remaĉi

Juna servistino admiras novan, multekostan vizonpeltan mantelon de sia mastrino, iu nekonata aktorino.

– Nu, diras tiu ĉi, estas facile: mi renkontis sinjoron, kiu donacis al mi 15 mil stelojn.

Post jaro la servistino venas kun same bela peltaĵo. Al la miranta mastrino ŝi klarigas:

– Estas facile: mi renkontis cent sinjorojn, kaj ĉiu donacis al mi 150 stelojn.

”Pru! halt’!” – ”Kio estas?” – ”Risorto rompiĝis”

En hotelĉambro juna ĵus edziĝinta paro dediĉas sin tiom arde, vigle kaj ofte al la dolĉaj ludoj de volupto, ke poste okazanta tertremo ne sukcesas veki la dormantojn. Feliĉe la hotelo ne ruiniĝas, sed estas forte difektita.

La direktoro, mirante, ke la geedzoj ne forkuris kiel la aliaj hotelgastoj, rapidas la ilia ĉambro. La juna viro vekiĝas kaj, vidante la murojn fenditaj, la fenestrajn vitrojn rompitaj kaj la plankon plena da rubo, murmuras:

– Bonvolu pardoni nin. Ni pagos la damaĝojn.

La vojo

Ĉe vojrando staras junulino, kiu volas petveturi. Post kelkaj minutoj haltas ŝarĝaŭto. Ŝi demandas:

– Kien vi veturas?

– Al Bervalo.

– Mi intencas libertempi en Bervalo. Ĉu mi rajtas kunveturi?

– Volonte.

Nun la junulino sidas apud la ŝoforo. Post momento li diras al ŝi:

– Strange estas, ke mi hodiaŭ veturigas jam la trian gravedan virinon.

– Mi ja ne estas graveda, ekkrias la vojaĝantino.

– Eble, – respondas la kamionisto. – sed ni ankoraŭ ne venis al Bervalo.

Ripetado estas plej bona lernado

Vakeroj provas dresi sovaĝajn taŭrojn. Laŭvice ili lude rajdas la ribelemajn bestojn. Unu virbovo tamen tiom baraktas, ke ĝis nun deĵetis ĉiujn vakerojn. Ĉirkaŭ la areno staras turistoj, kaj la vakeroj promesas kvin mil stelojn al la persono, kiu sukcesos resti sur la dorso de la nevenkita taŭro. Giganta dikega virino ordonas al sia edzo:

– Ne iru. Mi ne volas, ke vi rajdu tiun monstron. Vi estas freneza. Restu ĉi tie!

La edzo aspektas kiel malfortika nano apud la dikmuskolulino, sed li forkuras en la arenon kaj saltas sur la taŭron. La sovaĝa bovo stampfas, prancas, baŭmas, provas ĉiel skufaligi la vireton, sed vane. Tiu sukcesas resti almenaŭ kvaronhoron sur la dorso de la besto.

Aklamita de ĉiuj ĉeestantoj, li revenas al sia edzinego kaj diras fiere:

– Nu, ĉu vi vidis, karulino?

– Jes, tio estas nekredebla. Kiel vi sukcesis?

– Same, kiel kun vi, kiam vi havis kokluŝon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.