La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por plenkreskuloj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


Kruko kaj Baniko en Bervalo

Aŭtoro: Louis Beaucaire

©2026 Geo

La Enhavo

23

Kiu frapas, al tiu oni malfermas

Jam de pluraj tagoj hotelestro provas delogi novan servistinon.

La koketulino ne volas cedi. La voluptemo frenezigas lin.

Iun nokton li supreniras al ŝia subtegmenta ĉambro kaj diskrete frapas la pordon:

– Manjo, mi petas, enlasu min.

– Ne.

Pasas momento. Li frapas pli forte. Ŝi tuj malŝlosas la pordon, kiam aŭdas la sezamon:

– Manjo, ĉu vi divenas, per kio mi frapas vian pordon?

Jam teni min ne povas mi facile

Juna lernanto sidas sur la unua benko de la klaso. Li anoncas sin per fingroklako:

– Fraŭlino, mi vidas viajn genuojn.

La juna instruistino estas koketa sed severa.

– Tuj eliru sur la korton por horduono.

En la sekva tago la knabeto subite deklaras:

– Fraŭlino, mi vidas viajn nigrajn ĵartelojn.

– Vi estas senhonta infano. Tuj foriru kaj restu unu tagon hejme.

Post kelkaj tagoj la juna lernanto sidiĝas, sed baldaŭ ekstaras kaj eliras el la klaso. La instruistino vokas lin:

– Kien vi iras, Beĉjo?

– Pro ĉio, kion mi ĵus vidis, mi prenas dusemajnan libertempon.

Veku, ho veku, veku konstante

Kruko ferias en malgranda vilaĝo. Promenante tra la stratoj, li miras pri la granda nombro de infanoj videblaj ĉie en la vilaĝo. Li demandas drinkejmastron:

– Diru al mi, kial la ĉi tiea loĝantaro estas tiom naskema?

– Tute simple. Nur pro la trajno de 6h 05.

– Mi ne komprenas.

– Ĉiutage la trajno je 6h 05 vekas ĉiujn loĝantojn. Estas tro frue por ellitiĝi kaj tro malfrue por reekdormi. Kio do restas, por okupiĝi en la lito?

La feino

– Vi estas por mi feino. Via loĝejo aspektas kiel fea kastelo.

Nia amo estas kvazaŭ fe-rakonto.

– Ĉu vi estus feliĉa ferii ĉe mi?

– Jes, tutan semajnon inter viaj fe-muroj.

Ŝipestro rakontas

En drinkejo apud la bervala haveno sidas malgaja junulino.

Proksimiĝas maristo:

– Kio estas al vi, fraŭlino?

– Ve, mi venis de malproksime por migri al Aŭstralio, sed mi ne havas monon.

– Mi povas helpi vin. Venu sur mian ŝipon, kaj mi kaŝos vin.

Du fojojn ĉiutage la maristo vizitas la belan vojaĝantinon kaŝitan en la holdo, por alporti al ŝi manĝaĵon. Jam dekomence li komprenigis ŝin, ke lia helpo estas ne tute neprofitema.

Ŝi ne rezistas, ĉar ŝi scias, ke ŝi devas iel pagi la maran veturon, kaj cetere iom da amorado rompas la monotonecon de ŝia izolejo.

Post du semajnoj en la holdo subite aperas la ŝipestro.

– Kion vi faras ĉi tie?

– Kompatu min, sinjoro kapitano. Mi deziras iri ĝis Aŭstralio.

– Kion vi fantazias? Al Aŭstralio! Ĉu vi ne scias, ke mia pramŝipo veturas ok fojojn ĉiutage de la okcidenta Bervalo al la orienta Bervalo kaj reen?

Facila vento

Fraŭlino konsultas maljunan kuraciston:

– Sinjoro doktoro, jam de tri monatoj mi estas maltrankvila.

Mi timas, ke mi estas graveda.

Li esploras ŝin.

– Ne, fraŭlino. Trankviliĝu. Vi suferas pro iom da nervozeco.

Vi havas nur aeron en la abdomeno.

Post tri pluaj monatoj la ventro de la fraŭlino konsiderinde rondiĝas. Ŝi reiras al la kuracisto.

– Kredu min, fraŭlino. Vi havas nur aeron en la ventro.

Post tri monatoj la fraŭlino naskas belegan bebon.

Iam ŝi promenas, puŝante sian infanĉareton sur la trotuaro.

Preterpasas la maljuna kuracisto, kiu intertempe tute forgesis ŝin. Li rigardas en la ĉareton.

– Ho! kiel ĉarma estas tiu infano! Kiel do nomiĝas tiu bela knabeto?

Ŝi laŭte krias al li:

– Li nomiĝas Furzo!

La verda koro

Instruistino volas provi la imagopovon de la lernantoj. Ŝi prenas sian naztukon kaj svingas ĝin. Ŝi demandas la knabojn laŭvice:

– Kion vi imagas ĉe tio?

Iu respondas, ke li pensas pri velŝipo, alia – pri adiaŭantoj, alia – pri sekiĝantaj tukoj.

– Bone, bone. Kaj vi, Krukido, pri kio vi pensas?

– Pri nudaj virinoj.

– Kiel do vi povas pensi pri tio?

– Mi ĉiam nur revas pri nudaj virinoj.

Nova, naiva servistino laboras ĉe Baniko. De sia oficejo Baniko telefonas hejmen:

– Diru al sinjorino Baniko, ke mi venos hodiaŭ pli malfrue.

Ŝi trankvile enlitiĝu, atendante min.

– Bone, sinjoro. Mi sciigos la sinjorinon. Sed kiun mi anoncu?

Farita ne refariĝos

Milionulo Ŝimalok enmigris en Bervalon. Iam li aperas en unuaranga kliniko kaj klarigas al la ĉefkuracisto:

– Doktoro, mi deziras vi kastri mi.

– Sinjoro, tio estas grava afero, kaj mi ne scias, ĉu…

– Mi mono havi, mi povi pagi, mi volas vi mi kastri.

Post longa hezito la kirurgo cedas al la peto de Ŝimalok kaj operacias lin. Post la anestezo Ŝimalok vekiĝas en dulita ĉambro.

Lia kunulo demandas:

– Ĉu ankaŭ vi igis vin cirkumcidi?

– Cirkumcidi! Jen la vorto mi vane serĉi du monatoj en Plena Vortaro.

Kie maldike, tie rompiĝas

Alia riĉa homo venas en la saman klinikon:

– Sinjoro doktoro, mi deziras, ke vi detranĉu unu centimetron de mia vira organo.

La kuracisto jam aŭdis tiom da strangaj deziroj, ke li akceptas.

Du tagojn post la operacio la paciento petas:

– Sinjoro doktoro, fortranĉu ankoraŭ unu centimetron.

La kirurgo obeas. Sed li miras, kiam la ulo poste diras al li:

– Nun bonvolu rekudri la unuan centimetron al la ceteraĵo.

– Mi tute ne komprenas, kion vi volas.

– Tio estas tamen facile komprenebla. Kiam mi bezonas mian membron, mi konstatas, ke ĝi ĉiam kurbiĝas en la mezo.

Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara

Tri amikoj komparas la logaĵojn de siaj respektivaj edzinoj.

– La mia havas rondajn mamojn, kiel pomoj.

– Mi multe ŝatas la pirformajn mamojn de la mia.

– Ha! mi estas pli enviinda ol vi ambaŭ. La mamoj de mia edzino estas tiel molaj, ke mi povas doni al ili ajnajn fruktoformojn.

(por cisterciano)

Frapisto ne

penetru en tiun

tendon: ĝi estas

rezervita al paca

skermo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.