La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

KANTOJ DE MIKAELO BRONŜTEJN

***

Kaj denove martas spite al desper'.
Mia amiko, kiel vi fartas
Ie sur la Ter'?
Ĉirkaŭ ni pasioj bobelas,
Ĉirkaŭ ni nescioj ribelas,
Sed varmigas korojn espere
Marta harmoni', do diru:
Ĉu ankaŭ vi – kun ni?

Estas nun karesoj ĉe l'raporta pint'.
Mia amiko, multis promesoj
Ankaŭ en pasint'!
Do, en la momento decida,
Rampu for el kvieto sida.
"Onklo diras, do, – onklo faros!" –
Vana opini', do, diru:
Ĉu ankaŭ vi – kun ni?

Urĝa en realo staras la problem', –
Mia amiko, – flugo aŭ falo –
Vi elektu mem.
Via voĉo kaj mia voĉo
Kunu en aprob' kaj riproĉo.
Ĉiuj kune por la voĉ' komune
Sonu en uni'! Respondu:
Ĉu ankaŭ vi – kun ni?

***

Jen – land' venenita, sopira socio,
Tusanta en ŝlim' de elasta moralo.
Kliniĝis, veninta pro tim' aŭ racio,
Ĉe sankta pordego de la katedralo.
Jen – knaboj aŭdacaj en tagoj minacaj
Sendube aspiras la fremdan heredon
Kun nomo de Dio, sed pravas la scio:
Ne havas la dubon – ne trovos la kredon.

Momentaj impetoj, turmentaj sekretoj
Nin pelas al pado, ŝancela, balanca…
La viv' kontinuas, kaj ni ekenuas
En iro ĉiame sencela kaj danca.
Ferminta l'okulojn, ŝtopinta l'orelojn,
Kudrinta la buŝon per firma fadeno,
Mi, certe, ĝisvivus la tagojn pli belajn,
Eĉ eble ĝis mem la mesia alveno.

Ne dubas la manoj, al ŝtipo ligitaj, –
Misagas, misgvidas en ajna aranĝo…
Por mi nur la planoj, jam realigitaj,
Fariĝas sendubaj – ne eblas la ŝanĝo.
Samkiel benato, prapatro Sokrato,
Ĉe sojlo de I'tombo kun kredo duobla
Mi diros konscie, ke ĉiam kaj ĉie
Mi preĝis al dubo, al Dubo, la nobla.

En nokto makabra
Sur ŝvita kusen'
Nestiĝis eterne
Mordanta inkubo.
Ne gajas mi kun,
Sed ne povas mi sen
Kreskantaj interne
Radikoj de l'dubo.

***

Bonan vesperon, karaj amikoj!
Plenas denove la festa salon'.
Post niaj vojoj, glataj kaj pikaj,
Vere hodiaŭ akceptas la bon'.

Kiel kutime tagoj rapidas…
Ni post la arboj arbaroj ne vidas, –
Venas la fuĝas venko kaj famo, –
Bonas iamo.

Sed – novaj vojoj, novaj impresoj.
Kuras antaŭen jaroj kaj prezoj, –
Fora feliĉo, nigra balzamo, –
Belas iamo.

Iam okazis: en via brusto
Trilas aŭtuno printempa koruso, –
Fajra fantomo flugas la amo, –
Dolĉas iamo.

Tamen ja multas gajnoj kaj perdoj.
Ŝajne aperas utilaj spertoj, –
Trompas la spert' – senripetas la samo,
Vokas iamo.

Kaj ĉio daŭras – plago kaj bono.
Plenos denove la festa salono, –
Daŭras la vivo, gardu esperon, –
Bonan vesperon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.