La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IV

"1. SEJM estas formo de kunagado inter junularaj E-kluboj (grupoj), komunaj E-kluboj aŭ iliaj junularaj sekcioj.

La ce!oj de SEJM estas disvastigo, diskonigo kaj praktika utiligo de Esperanto por propagandi la sovetan ideologion kaj ia kulturon de sovetaj popoloj eksterlande surbaze de la proleta internaciismo kaj paca kunekzistado samkiel por !a ekkono de la vivo kaj kulturo en eksteriando pere de Esperanto.

SEJM bazas sian agadon sur aktualaj decidoj kaj dokumentoj de la partiaj, komsomolaj, sovetaj instancoj kaj edukas siajn membrojn en la spirito de soveta patriotismo kaj proieta internaciismo. (…)

7. La oficiala kaj labora lingvo de SEJM estas la internacia lingvo Esperanto. Laŭbezone estas uzeblaj ankaŭ aliaj lingvoj".

(El la Regularo de SEJM)

"… En niaj sovetiaj respubiikoj oni inde celebras gravajn datrevenojn de la lokaj (naciaj) progresemaj kulturagantoj, elstaraj filoj kaj filinoj de la nacio. Ni, esperantistoj, povas tion fari ankaŭ pli vaste, eĉ tut-sovetie. Materialojn, kiujn ni preparas tiuokaze por niaj kluboj, ni povas tajpi en keikaj ekzempleroj, eble eĉ multobligi per pli modernaj iloj, kaj sendi al tiuj kluboj kaj rondoj, kiuj tion deziras, kun kiuj ni interkonsentis pri interŝanĝo de koncemaj materiaioj".

(Aktuale– 12– 197…)

Amiko Saŝka ne sukcesis konvinkiĝi pri neceso lerni Esperanton dum ilia kvinjara kunstudado kaj kunloĝado. Niko ne akceptis tion kiel malvenkon. Saŝka ĉiam estis okupata, ĉiam fluganta ien. Jen oni lin vidis instrukcii komisarojn por konstrutaĉmentoj, tamen vi jam ne trovus lin tie – jam li estis ĉe pentristoj, mendanta novajn agitilojn, aŭ en la katedro de sociaj sciencoj, kontrolanta la liston de elpaŝontoj dum studenta konferenco. La sekalkoloraj haroj, la bluaj okuloj, ankoraŭ la abundaj lentugoj kvazaŭ substrekis demokratiecon de ties posedanto. Tiam li tre plaĉis al Niko, kaj ili preskaŭ senkverele loĝis en unu ĉambro de komunejo. Foje venadis la patro de Saŝka, partia funkciulo en Jamburg. Vane serĉinta la filon, li sidis kun Niko kaj kontente grumblis:

– Kuradas ie, aktivulaĉo! Nu same kiel mi en juno! Se li eĉ unu ekzamenon fiaskos dum la sesio, montros mi al li la aktivadon!

Tamen ĉiusesie ĉio estis finiĝanta normale. Saŝka, neofte preninta lernolibrojn, iamaniere ricevadis taŭgajn poentojn, ankaŭ stipendion. Kun tiom bona memorkapablo li povus eĉ la Leninan stipendion akiri, – foje opiniis Niko laŭtvoĉe. Saŝka nur mansvingis. Ha, travivos li sen tiuj rubloj, papaĉjo ne avaras dume…

Partianiĝis Saŝka jam en la dua kurso. "Kreski" li komencis eĉ pli frue, kaj al la lasta studjaro estis atinginta postenon de la dua sekretario de komsomola komitato, firma posteno, cetere, multe helpanta Nikon dum trabatado de diversaj pozitivaj decidoj por la Klubo de Internacia Amikeco.

Ankaŭ en Jamburg li nur du monatojn sidis en la velda fako, poste foriris en la komsomolan komitaton de "Fosforit" kun antaŭaŭgurata soci-gvida kariero. Li, tamen, ne forgesis la studentan amikecon, nek la gajajn vesperojn en najbara knabina komunloĝejo, nek boatmarŝojn kun noktaj fajroj kaj ĉipa blanka vino, nek forajn konstrutaĉmentojn en jakutia tajgo. Amikeco ilia daŭris. Ol sen troa kolero moketis iliajn neoftajn "rememor-vesperojn" ĉe nepra botelo, nur ĉiufoje persvadante Saŝka-n serioziĝi kaj finfine elekti unu el multaj adorantinoj.

– Nu-u, ĉu kvar estas multe? – ridis Saŝka.

Nome Saŝka prezentis Nikon al Aleksej Filippoviĉ Udalov, la unua sekretario de uzina partia komitato. Aprobo de la lasta estis bezonata por organizi Esperanto-klubon, por ricevi ejon kaj subtenon de la sindikato.

Graseta, solida, kvardekjaraĝa laŭaspekte, Udalov akceptis ilin kiel gastama mastro. Li nenion kaj neniam aŭdis pri Esperanto, sed zorgis ne elmontri tion, kaj aprobis la aferon, kiam ektemis pri internacia edukado de junularo.

– Bone, tr-re bone, junulo! Tiun ĉi agadsferon ni dume ne tuŝis, – kontente, gravmiene li elparolis la vortojn. – Mankis entuziasmulo, – juna, plenforta, – kaj jen vi aperis. Estas bone, ke al ni venas tiaj bravaj novicoj kun supera klero. Aleksandron mi konas ekde la malsekaj vindoj. Ankaŭ la patron delonge – digna viro! Kun vi, espereble ni ankaŭ amikiĝos, ĉu ne?

– Mi esperas, – respondis Niko,

– Ankaŭ turisto li estas sperta! – aldonis gravsignife Saŝka.

– Ĉu vere? – ekradiis Aleksej Filippovie. – Ha, rimarkeblas! Firma dorso… Bicepsoj surloke… Ĉu vi naĝistas?

– Ne, mi estas akvoturisto. Mi kanotas.

– Ĉar-rme, junulo! Nikolaj Grigorjeviĉ, ĉu ne? Do eble ni eĉ iam kune elrampu pli proksimen al naturo. Komsomola tradicio – vi scias – kun iom da "varmigilo", ĉu ne?

Tiel aperis Esperanto-kurso en la lernejo, patronata de "Fosforit".


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.