La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XII

"En novaj kondiĉoj, kiam Esperanto-movadon en Sovetunio oni taksas aliel ol antaŭe, la graveco de SEJM piialtiĝas. Ni dume estas sola landskale organizita kolektivo, kaj nun ni devas labori eĉ pli firme kaj fruktodone, pruvante la taŭgecon de niaj organizaj metodoj. Antaŭ nia forumo, la jam 12-a SEJM-konferenco, ĉiuj aktivutoj pripensu realajn proponojn, pritaksu freŝajn ideojn, sobre rigardante tra la spektro de novaj kondiĉoj kaj eblecoj, ne troigante kaj ne konstruante aerajn kastelojn. Trarigardu viajn malnovajn kajerojn, eble tie troviĝas multaj ideoj, kiuj siatempe estis utopiaj aŭ tro larĝaj kaj tial ne realigeblaj tiam, sed eventuale taŭgaj nun…

Do, preparu viajn proponojn kaj ideojn, por ke la 12-a konferenco de SEJM-konsilantaro, dediĉita al 60-jara jubileo de komsomolo, trapasu vigle kaj fruktodone".

(Aktuale – 6– 197…)

"Dum siaj unuaj jaroj SEJM minimume trifoje skribis al CK de komsomolo, prezentante detalajn raportojn pri sia agado kaj petante aŭspicion. Unuafoje la respondo ĉefmotivis, ke pri ni okupiĝu SSOD, duafoje, post nia argumentado, ke SSOD ne taŭgas, venis lakona respondo "la demando estas esplorata", triafoje, nia interesiĝo pri !a rezultoj de tiu "esplorado" restis senreeĥa".

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Nokton li pasigis en trajno. Vespere pluvis magre, kaj tiu kota vagonaro kun nuraj sidlokoj, sendigne portanta la nomon "Juneco", naskis tristajn pensojn, verŝajne, en ĉiuj veturantoj. Ili grumblis apud la vagonoj, ĉar konduktoroj ne rapidis malfermi pordojn, malgraŭ ke la trajno delonge staris ĉe kajo. La brigado de studentoj-vagonservistoj, vestitaj en konstrutaĉmentan uniformon, ŝancelombre disiris el la estra vagono al la siaj, malfermis la pordojn kaj tuj foriris dormi. Ĉiuj ili estis sufiĉe ebriaj. Eble, festis ion en la estra vagono, – pensis Niko. En la grumblanta, skandala torento da pasaĝeroj li estis movata al sia loko, kaptis ĝin, ĵetis sian tekon sur breton, sidiĝis, klakis per apogilo de la seĝo kaj duonkuŝe forgesis ĉion en la ŝvita peza sonĝo.

Saŝka, aŭ iu tre simila al li, en malpura SKT-uniformo, ebrie ridis kaj strange grimacis, rakontante barbozan anekdoton:

– Jen. Nia sovetia sportisto faras matenan gimnastikon dum eksterlanda turneo en franca parko. Dum li puŝas sin per manoj supren-malsupren, kuŝante sur herbo, venas policisto kaj diras: "Mesje, via madam' jam estas foririnta!". Mi rakontis tion hieraŭ nokte al Svetka el la sesa komunloĝejo (vi ŝin konas!), farante kun ŝi la samon, kion la sportisto faris sen damo. Ŝi ri-i-idis! Kial vi ne ridas, fiulo!?

Saŝka kaptas pafilon kun bajoneto, levas ĝin super duonkuŝanta Niko.

– Ĉesu, – stertoras Niko, mi jam ridas – vidu!

Sed Saŝka svingas per la pafilo kaj la bajoneto trapikas la apogseĝon de Niko tute proksime al la kolo.

Niko eksaltas, kaptas la pafilon, dekroĉas kaj forĵetas la bajoneton, komencas fuĝi. Saŝka furioze pafas lin. Kugloj zumas ĉe la kapo. Niko ekstaras, alkurinte al aŭtovojo, kie koloraj busoj preterflugas lin. Niko svingas al ĉiu stiristo: "Haltu! Haltu!".

Saŝka proksimas jam, levas la pafilon kaj per nekonata voĉo diras: "Aha! Ni estas venintaj!"…

Aha! Ni estas en Moskvo, – ripetas najbaro apude sidanta. Frumatena suno enrigardas la vagonon tra kotaj fenestroj, kaj tie, trans la fenestroj, videblas komenco de bonega tago sur kajoj de la Leningrada stacidomo. Niko frotas la okulojn per kusenetoj de la manplatoj, forpelante la naŭzan sonĝon, kaptas sian tekon kaj eliras en la matenan freŝon. Laŭ la ĉiam brua Komsomola placo li malrapide paŝas al Kalanĉovka, enspiras moskvan aeron, gapas al sudnaciaj butikumantoj, aĉetas freŝan moskvan ĵurnalon ĉe apudurbaj kajoj kaj eniras kun amaso en elektrotrajnon de Serpuĥova itinero. Li apenaŭ sukcesas tralegi la ĵurnalon antaŭ ol eliri polvan apudmoskvan kajon. Restas nur demandi la vojon, paŝi dudek minutojn tra urbeto, poste laŭ betula aleo rekte al ripozeja pordego kaj…

– Hej, gekoj, kiun mi vidas! Kuru ĉiuj al mi, Niko venis! Salut', Niko!

Kelkaj jam kuras al li – manpremas, brakumas, kisas. Li venis sian rondon; konataj kaj karaj vizaĝoj ĉirkaŭas lin. Tiu idilia sento…

– Nu, kien vi kaŝis nian Olga-n, feŭdulo? Ne volas eĉ montri sian belan edzineton al la publiko, ha!

– Ha! Ŝi restis simila al si! – diras Niko. – Jen, vidu!

Li tuj tiras el la poŝo kaj montras al la amaseto fotaĵojn.

Fortiĝas kontentaj krioj:

– Jen, kian belan edzinon edukis por vi nia klubo! Kaj kian heredanton ŝi al vi donacis! Princo! Ĉarmulo!

– Pagu! Pagu tuj ion! Aliokaze ni anoncos vian filon komuna havaĵo de SEJM!

– Ha! Tiu centrubla inĝeniero pagos, atendu! Li, verŝajne, turmentas tie nian Olga-n. El la kuirĉambro ne ellasas!

– Tamen ne! – daŭrigas la ludon Niko. – Ŝi ankaŭ banĉambron vizitas foje… por lavi tolaĵojn… vestojn…

– Ne, neniam mi vidis similan edzaĉon!

Ridas ĉiuj antikvaj konatuloj, la multjara rondo familia. Ankaŭ novaj vizaĝoj rimarkeblas. Jeĉjo prezentas al li kelkajn bravajn orientanojn. Jen Ivanovo venigis novan generacion da aktivulinoj – vere la urbo de fianĉinoj. Jen Samarkand – tute nekonata antaŭe, sed tre agrabla knabo estas tiu Ravil… Kreskas do la rondo.

Ies rigardon Niko sentas de la dekstra flanko. Li turnas la kapon. Senfundaj okuloj vokas la atenton aroge, malkaŝe. Niko ne komprenas, tamen:

– Saluton! Ni konatiĝu, ĉu?

– Salu-uton! Ni estis konatiĝintaj antaŭ du jaroj. Certe, vi min ne memoras. Mi venis en la tago, kiam vi estis forveturanta. Mi estas Galka. Apudmoskvo – Klimovsk.

– Aha, Galka! Jam mi rememoris – nur la harojn vi havis tiam multe pli kurtajn, ĉu ne?

– Jes, ja! kontente plaŭdas la nigraj ondoj.

"Nu Galka, do Galka…" – pensas Niko iom maltrankvile.

Mateno pasas. Eĉ ne unu nubeto makuligas la helbluan puron, de kie sur la teron falas inundo da sunradioj. Plezure akceptas la varmon ĉiuj loĝantoj de larĝa ronda florbedo en centro de la ripozejo. Meze, en la florbedo ruĝas-blankas buntaj dalioj, ilin ĉirkaŭas blua rondo da teneraj flogoj, sekvas cirklo da diverskoloraj leonfaŭkoj; la cirklospacon plej proksiman al la brika florbeda rando kovras amaso da flavruĝaj nasturcioj. El ties delikataj tigoj kaj helverdaj folietoj produktas kolierojn kelkaj esperantistaj infanoj preskaŭ nudaj. La eksteran cirklon formas SEJM-aktivularo, kunsidanta sur ordinaraj parkaj apogbenkoj. Ĉiuj ili estas vestitaj samkiel la infanoj – varmego ja! Ĉi-cirklo estas la unua kunsido de SEJM-konferenco.

La solena malfermo kun salutoj lokaj, kun sidado vestite en sufoka salono feliĉe okazis hieraŭ. Niko evitis tion. Nun ĉio pasas kvazaŭ laŭ kutima ordo.

– Nia klubo havis malfacilaĵojn en la jaro. La kulturdomo forprenis nian ejon laŭordone de la kultura fako de gorkorno. Sed la agado daŭras. Funkciis kurso, kiun sukcese finis ok personoj. Estis kelkaj prelegoj…

– La klubo havas sukceson: ĝi sukcesis oficialiĝi kiel klubo de internacia amikeco ĉe sindikata klubo… Kial vi ridas? Jes, la klubo ĉe klubo – nenio ridindas! Se konsideri tridek ses kursfinintojn kaj du grandajn ekspoziciojn…

– Kamaradoj, estu disciplinemaj! En novaj kondiĉoj ni, eble, ne sukcesos raportadi kaj sunbruniĝi samtempe. Reprezentantoj de Leningrado forestas. Kiu povas ion informi pri Leningrado?

Niko levas la manon, sed antaŭ ol la prezidanto donas al li parolrajton, levas sin de sur la benko najbaro Jefim el Tiĥvin. Denove ĉiuj ridas – por raportado li, krom naĝpantaloneton, vestis ankaŭ kravaton.

– Ridu, ridu! En novaj kondiĉoj vi ne plu ridos tiel. Nur aliel.

– Kamarado Trosman, mi petas persone vin: estu pli serioza. Estimu la aŭskultantojn kaj ties tempon!

…Unuvorte – plene kutima raportado. Kial maltrankvilo kreskas? Zagurĉenko el Omsk… Berzinŝ el Riga… Hoopsalu el Tallinn, denove Trosman – jam pri Tiĥvin… Prelegoj, kursoj, televidaj (oho!) kaj radioelsendoj, artikoloj, ekspozicioj, forprenitaj aŭ ricevitaj klubejoj. Normala vivo. Tamen, io estas stranga. Jen – Viktoro, prezidanta la kunsidon, anoncis ne klubajn raportojn, sed informojn pri la kluba vivo – kial do? Nu, ni vidu post tagmanĝo. Sed antaŭ la tagmanĝo nepras trovi ian akvokuvon, naĝi, plonĝi, plaŭdi, – iru, gekoj, kune, – utilas ĉio ĉi post la sunsidado.

– Rivero mankas. Lago mankas. Baseno estas en apuda pionira tendaro, – klarigas aborigenoj.

– Do, kuru ni! – kaj la amaseto duonsalte-duonkure fluas la montritan direkton, trans lignan barilon, kaj – jen la akvo! Verdire, ĝi estas porinfana ranujo, tie ĉi apenaŭ eblas naĝi. Tamen, por malsekigi sin mem, por elspiri plezure, ekplaŭdi ŝaŭme, tiri kaj trempi en la akvujon iun belulinon, kontente aŭdi ŝian ekjelpon – por ĉio ĉi la baseno plene taŭgas.

– Nikoĉjo! En la akvo vi estas pli gaja ol en la kunsido. Ĉu vi enuis?

– Ne enuis, sed estis en zorgoj.

– Kiaj zorgoj? Ĉu vi jam pri la familio eksopiris?

– Multon vi scios – baldaŭ iĝos avino – memoru! Jen, tenu! – Niko frapas per manplato la akvon, kaj ŝiadirekten flugas ĉielarko da diverskoloraj ŝpruceroj.

– Ha-ha! Por esti avino necesas komence almenaŭ patriniĝi!

– Nu, tio tute simplas!

– Ne diru!

Ĉiuj elrampas sur la pioniran herbejeton por sekiĝi. Niko estas jam forgesinta pri sia maltrankvilo.

– Ĉu ni organizu legejon vespere? – proponas Ljoĉjo.

– Certe! Post la noktomezo. Tiom longe ni ne legis – preskaŭ jaron! Do – al nia dometo, gekoj, – invitas Eugeno.

– Bele! Mi havos surprizon por vi, – flustras Jefim.

– Novan kanton, ĉu ne? – scivolas Svetulja.

– Ho jes! Novan kanton pri "novaj kondiĉoj".

Kaj Niko "enhakiĝas". Jen kio turmentis lian cerbon. Novaj kondiĉoj! Tiun ĉi vortkunmeton Niko jam kelkfoje legis en "Aktuale". Ankaŭ en la raportoj kelkfoje sonis "novaj kondiĉoj". Ian kaŝitan minacon Niko sentas en la vortetoj. Iel kaŝete, time, nevole la komitatanoj aludas pri la estonta oficialiĝo… Ankaŭ Marina ne aperas – ŝi ja promesis!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.