La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVII

"Laŭ unuanima decido de nia konferenco la postenon de TEJO-Komitatano devis okupi s-ano… Ni sendis al UK de TEJO nian rekomendon antaŭ du semajnoj, kaj ĝi, verŝajne, malfruis. Antaŭvidinte tion, ni petis, ke nian proponon transdonu la prezidanto de SSOD-Komisiono. Sed okazis tio, kion ni ne antaŭvidis: Ii prikonsultis tion kun sia estro, kaj tiu diris, ke devas esti partiano… Ĉar SSOD-anoj estas pli vojaĝivaj ol ni, povas okazi, ke SEJM neniun sukcesos sendi al UK, sed ili venos kaj havos propran rekomendon. Ĉu necesas averti TEJO-anojn, ke, se ili kunpuŝiĝos kun du paralelaj diversaj rekomendoj, ili sekvu la nian kaj ignoru tiun de SSOD?"

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

"…Igis min mediti la funebra parolo pri la "forpasanta" SISTEMO. Kiu do estas tiu sistemo, kiun forpasigas la aŭtoro? Ĝi estas nia SEJM-sistemo de organizita kaj koordinita interkluba kuniaboro. Kaj ni jam konsentis dum la lasta konferenco, ke heredinda eŝtas preskaŭ ĉio, sed ne "unuopaj trafaj eroj" (pri idealoj kaj finaj celoj ni ne parolu). Certe, fari "historiaĵo" la sistemon, kiun ni kune kreadis dum muftaj jaroj, estas multe pii facile, o! krei almenaŭ ion similan".

(Aktuale – 3 – 197…)

Neniu tro atentis, ke Niko iĝis eĉ pli pala kaj moroza ol dum hieraŭaj diskutoj. Similan humoron havis multaj. Nur kun ioma entuziasmiĝo gekoj disprenis la alportitajn suplementojn. Same, preskaŭ sen atento estis akceptitaj liaj vortoj pri urĝa forveturo. Post hieraŭa reciproka kotoverŝado, ("Perfiduloj!", "Vi nenion komprenas en la ŝtataj aferoj!", "Ne vi kreis – vi ne rajtas likvidi!" ktp), do post tiu "amikeca" opiniinterŝanĝo kelkaj forveturis jam vespere. La kaŭzon de sia fuĝo Niko diris ĉe la trajno nur al Galka, kies doloraj larmoj pro lia forveturo estis ne imititaj – li sentis tion…

Lin brakumis Avisonjo. Apenaŭ movanta sin, ŝi estis tamen la sola irkapabla persono en la hejmo. Anna Borisovna estis forveturigita urĝe en kuracejon pro korspasmo. Lev Gustavoviĉ, oĉjo Leo, kutime gastama kaj feste brua, sidis nun en la ĉambro de Marina; dutagaj grizaj hareroj kovris lian sulkozan vizaĝon, la lipoj kunpremiĝis dolore, kaj orfe staris sur la planko lia sola piedo apud la dua krurumo, pendanta malplene. Li nur metis la manon sur la ŝultron de alveninta Niko kaj premetis ĝin.

Nenio ŝanĝiĝis en tiu ĉambro depost lia lasta vizito. Nur iuj stultaj, nenecesaj kartonaj skatoloj sur la planko faris la impreson de iu preparado por transloĝiĝo, subita forveturo; ankaŭ la spegulo, ŝirmita per nigra tuko estis la morna makulo en tiu iam gaja loko. Du kompatindaj, suferantaj homoj apudis, kaj eĉ ne unu trankviligan vorton Niko povis trovi por ili, ĉar lia sufero estis la sama.

– Kion ŝi faris al si, Nikoŝa! Kion ili diris al ŝi, ke ŝi faris tion? Inkvizitoroj! – flustris Avisonjo; la silenta ploro sufokigis ŝin. Niko silentis, nur glatis la maljunajn ŝultrojn.

La ĉielo finfine ekkompatis la urbegon, du semajnojn senpluvan. Dematene pezaj nuboj venis de la golfo, amasiĝis super polva strataro, ekfulmis, ektondris, kaj al la tagmezo forta, freŝiga, vivon portanta pluvego dum du horoj forlavis la spurojn de iama sekeco.

Dume neniu venis el la parencoj, do Niko komencis fari bezonatajn funebrajn aferojn. Kun plasta saketo, kie estis la vestaĵoj, preparitaj de Marina, li veturis per humida trolebuso al Meĉnikov-malsanulejo, al juĝ-medicina kadavrejo. Tien oni forprenis de-sur la strato la rompitan korpon.

Duonhoron li vagadis, transsaltante freŝajn flakojn, en tiu malsanuleja kvartalo, antaŭ ol trovis bezonatan ejon. Kelkaj homoj kun la sama aflikto, kun la sama plago atendis silente en la vestiblo. Iu sidis, metinte kubutojn sur genuojn kaj apoginte frunton sur manplatojn. Iu paŝadis senhalte malrapide, kurbiĝinta en sia malfeliĉo. Viroj, virinoj… Po unu ili eniradis la ĉambron de servistoj. Venis la vico por Niko.

– Kiu ŝi estis por vi? – demandis maljuna servistino.

– Fratino, – firme, senmedite respondis Niko. – Mi volas vidi ŝin.

– Vi ne rajtas vidi ŝin tuj. Ĉu vi alportis vestaĵojn? Donu, ĵinso… vi povas tion ne scii, junulo, sed la ortodoksa religio ne permesas enterigi virinon en pantalono…

– Estas ŝia deziro.

– Nu bone. Iru al juĝmedicinisto. Dum vi preparas ĉiujn necesajn paperojn, mi vestos ŝin kaj transportos tien, kie vi povos ŝin vidi.

Horon poste Nikon, jam atendantan ĉe la pordo, ŝi vokis al negranda halo. Kvar malfermitaj ĉerkoj sur veturiloj staris tie. Inter iuj avino kaj viro kun vundita frunto kuŝis Marina. Niko rigidiĝis, ekvidinte ŝin. Ŝia tute pura, pale flaviĝinta vizaĝo kun trankvile fermitaj okuloj estis ĉi tie la sola juna kaj nobla. Tute fremda, tute hazarda en tiu ĉi loko, inter murditaj krimuloj kaj forgesita avino. Enda por vivo, ne por morto. Niko atente rigardis la konatajn trajtojn.

Kiu ŝi estis por li en vero? Ĉu fratino? Jes. Ankaŭ fratino. Tute klare venis al lia memoro la bildo el tiu estonia arbaro, kie ili konatiĝis. Dum baltia tendaro ŝi kaj li, venintaj kun siaj geavoj, estis la piej junaj esperantistoj el inter la tendaranoj. Foje li diris:

– Ĉu vi havas tondilon? Mi devas tondi ungojn sur la manoj. Sed per la maldekstra mano mi ne kapablas tondi la dekstran. Helpu, a?

– Jes, – ŝi respondis, – mi donos al vi la tondilon kaj montros, kiel tondi per la maldekstra mano. Sed vi tion faros mem. Aliokaze vi neniam lernos tion fari…

Ŝi estis nur unu jaron pli aĝa ol li. Multe pli racia, multe pli saĝa. Tamen, neniam trofiera, neniam aroganta. Niko la unua aŭdis ŝiajn novajn versojn. Siajn sekretojn ili konfidis unu al alia. Ŝian internan ĉarmon kaj ŝian prudenton li admiris. Li ĵaluzetis dum ŝiaj enamiĝoj, pri kiuj ŝi ankaŭ rakontis al li. Sed neniam li allasis propran logon al ŝi. Ŝi estis amikino la plej fidinda, amikino por tuta vivo. Sed ŝi estis virino, malforta, sopiranta pri defendo, pri apogo. Li ne sukcesis defendi ŝin.

Klininte sin al la ĉerko, Niko tuŝis per siaj lipoj la malvarmajn lipojn de Marina.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.