La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Afanasij Matvejeviĉ vundis la kolon kaj la dekstran vangon, forskrapante grizajn harstumpojn de sur la sulkoza vizaĝo. Certe, lampo en la banĉambro estas kroĉita nekonvene, dekstre de spegulo, sed ne ĝi estis la kaŭzo. Certe, razklingo estis freŝa, akrega, sed ne ĝi… Simple – ĝis nun tremis la manoj post la hieraŭa saŭnado kun Udalov. Eĥ, Aljoŝka, senkora vi estas frukto, speciale drinkigas min, la oldulaĉon, ĉiam ĝis porkida jelpado, – pensis li, gluante plastropecetojn sur la freŝajn vundojn.
Li tute ne memoris, kiu kaj kiam venigis lin hejmen hieraŭ. Verŝajne, Arkaŝa – tio estis lia konstanta devo. Ljuba, la ekdemilita vivokunulino, tre malkontentis hodiaŭ matene, hontigis, mokis la nenion memorantan kaj apenaŭ ion komprenantan Afanasij Matvejeviĉ. Dank'al dio, familio de la filo Konstantin ne venis hieraŭ vespere, do vidis lian belstaton nur Ljuba. Jen – fidela, komprenema edzino! Mokis-mokis, sed du botelojn da biero tiris ŝi el fridujo por ke.li iom plibonigu sian humoron.
Tamen, punon li tutegale ricevis. La punlaboron. Hieraŭ, dum li kuŝis senkonscia, telefonis Konstantin kaj petis, ke la avino aŭ la avo tamen vizitu ian gepatran kunvenon pri la nepo. Ĉar mem Konstantin kaj Annuŝka, lia edzino, jam antaŭe planis kinejon.
– Aha, malindulo! – kisis Ljuba kalvaĵeton en la kapmezo de Afanasij Matvejeviĉ. – Hieraŭ vi diboĉis, ĉu? Do hodiaŭ nur provu rifuzi. Al la sepa – en la lernejon, por gepatra kunveno.
– Mia bona, kia gepatra kunveno – geava! Sed kial do – somero surstrate! Lernejo ferias.
– Vidu, ke ne ĉiuj ferias. Kaj ne ĉiuj diboĉas! Tiu lingvo-kurso, kiun nia nepo vizitas, baldaŭ marŝos turiste al Estonio. Verŝajne, necesas solvi ion pri mono. Aŭ pri manĝo.
– Kiu kurso? Kia marŝo? – penis kapti la avo, sed la damnita kapo ne emis akcepti ian ajn informon.
– Normala kurso. Lingvon lernas la infanoj. Ŝajnas, ke Esperanto – ĉu vi mem ne memoras, marasmulo grizhara? La nepo jam orelojn trazumis pri ĝi!
– Esperanto… – balbutis Afanasij Matvejeviĉ. – Esperanto… Pene, tre pene tiris li el la memoro la hieraŭan vesperon. Ion tie Aljoŝka Udalov parolis. Ion tian pri Esperanto, jes. Ion malbonan… aŭ nemalbonan. Ne, tamen ion malbonan.
– Nu bone, avinjo mia. Iros mi tien – ja iam devas mi ekscii, pri kio sin okupas nia amata aĉulo, – li finglutis bieron el jam dua botelo. Petokule boris Ljuban.
– Sufiĉas, sufiĉas! – refutis ŝi, kaj li ekŝvebis al la laboro, en la sindikomon kun tute senpensa kaj nepensokapabla kapo.
Tamen, la tago pasis pace. Eĉ tri horojn li sukcesis tradormi en la ripozĉambro malantaŭ sia kabineto, gardata de Katenjka, la sekretariino. Kaj nun, preskaŭ plene refreŝiĝinta al la vespera tempo, li sidis kune kun deko da aliaj gepatroj-geavoj en lerneja klaso. Kunvenigis ilin tiu vigla, afabla knabo, Nikolaj… Ajratov, jes, kiun Afanasij Matvejeviĉ plurfoje renkontadis en la sindikomo, sed okupiĝis pri li Maja Miĥajlovna, la vicprezidantino sindikoma pri kulturamasa laboro.
– Karaj gepatroj! – iom ĝenite parolis Nikolaj. – Mi ĝojas konatiĝi kun vi. Viajn geknabojn mi dum !a lernojaro jam ekkonis sufiĉe. Ili plaĉas al mi tre-tre.
– Ankaŭ vi al ili reciproke. La mia multe rakontis pri vi, – diris graseta virino belvizaĝa, kiun Afanasij Matvejeviĉ ne konis.
– Ĉu vi estas la panjo de Alla? – rediris Nikolaj. – Ŝi tre similas al vi. Bone, do ĉu mi devas rakonti al vi ion pri la okupo de viaj infanoj, pri Esperanto, aŭ vi jam estas informitaj?
– Estas ni informitaj! Ĝissate! – ekĝojis, ekridis la gepatroj-geavoj.
– Mi eĉ paroli povas… – plezurvoĉe grumblis alta, ostoza viro. – Andrej min igis lerni la vortojn kune.
– Aĥa, do vi estas la avo de Andrjuŝa Belokopitov, – ekĝojis Nikolaj. – Tre kapablan nepon vi havas, Andrej Vasiljeviĉ. Ankaŭ la avon li havas elstaran – li verkis pri vi rakonton en Esperanto, bonegan rakonton.
– Trolaŭdis, verŝajne, bubaĉo… – kontente murmuris Andrej Vasiljeviĉ.
– Tamen mi scivolus iom pli detale… – kun ĝeno neatendita elparolis Afanasij Matvejeviĉ. – Certe, la nepo rakontis, sed ne tre atente mi aŭskultis…
– Nu, ne, – Nina, konata al Afanasij Matvejeviĉ arganistino el la superfosfata metiejo, senpacience elparolis. – Afanasij Matvejeviĉ, demandu vian Paŝkan, li ĉion povas rakonti, same kiel al mi Slavka rakontadas. Estas multaj demandoj – ja niaj infanoj foriras por du semajnoj ien. Ĉu tiel, Nikolaj. Grigorjeviĉ?
Oho, pensas Afanasij Matvejeviĉ, ili jam la knabon plenanome vokas, Ja li estas nur verŝajne kvin-ses jarojn pli aĝa ol iliaj infanoj! Kaj Nikolaj pacience daŭrigas:
– Afanasij Matvejeviĉ, vere ni multon devas priparoli… Pavel estas eĉ tro ravita pro la lingvo, li eĉ legis multon pri ĝi memstare – petis min doni literaturon pri la temo. Do, li certe rakontos… Mi kun viaj infanoj piediras al Estonio post monato. Mi supozas, ke la gepatroj havos multajn demandojn.
– Jes, jes! – tuj haste leviĝis ŝminkita onjo delonge pasiginta sian mezaĝon. – Mia nepinjo estas tiom delikata. Tiom hejmeca! Tiom nesperta! Kaj vi, Nikolaj Grigorjeviĉ, pardonu, vi estas tiom juna. Ĉu vi povas plene respondeci kaj garantii sekuran revenon de mia Anĝela?
– Jes, mi povas, – ridetis Nikolaj; ial plaĉis al Afanasij Matvejeviĉ lia rideto, – certe jes. La marŝo estas tradicia, kun antaŭaj kursanoj ni efektivigis la similajn en pasintaj du someroj. Spertis mi dum nia lasta elurbiĝo, ke Anĝela estas vere tre hejmeca knabino. Sed al ŝi tre plaĉas turista vivo; ŝajnas al mi, ke nia dusemajna marŝado instruos kaj edukos ŝin.
– Kiom kostos la marŝo entute? Vidu, mi laboras sola… kvar infanoj, la edzino sidas hejme kun la plej eta… – prononcas, ne leviĝante eĉ, tre laca laŭaspekte viro blondhara.
– Vi scias, Sergej Zaĥaroviĉ, – bravulo Nikolaj ellernis ĉies nomojn, pensas Afanasij Matvejeviĉ plezure, – la geknaboj, certe – kiuj volis, ricevis eblecon dum monato labori en la fervojo. La laboro ne estis tro peza, ankaŭ la salajro ne tro alta, tamen… Tamen ni devas danki la sindikomon de nia uzino, – li kapgestis al Afanasij Matvejeviĉ, – pro ioma aldona helpo. Ĉio kune sufiĉas por la marŝo, vi ne devas ion alpagi.
– Nu, ne mi, la sindikomo decidis… – gapis Afanasij Matvejeviĉ al la dankoplenaj rigardoj, En vero, li eĉ ne sciis pri tiu monhelpo, verŝajne Maja Miĥajlovna ion subvenciis el la kultura fonduso preter li. Sed nun li estis kontenta.
– Tamen, pardonu min, – denove leviĝis la avino de Anĝela. – Ankoraŭ unu grava demando min maltrankviligas! Du semajnoj – estas dekkvar noktoj! Mi esperas, ke ili dormos dise, knaboj kaj knabinoj – aparte… Nu, vi estas plenaĝa homo, vi devas kompreni. Ĉu mi ne eraras?
– Ni havas tri tendojn, ĉiu – por kvar personoj, – informis Niko kaj glatis siajn nigrajn krispajn harojn ial. – Ni havas dekdu personojn en la grupo marŝonta; mi kaj dek unu geknaboj. Inter ili ses knabinoj kaj kvin knaboj. Neniel ni sukcesos dormi dise. Bella Vikentjevna, tamen mi volas vin konvinki, kiel sperta turisto – neniam dum junularaj turistaj marŝoj knabinoj kaj knaboj dormas dise. Ĉiam miksite, kaj, kredu al mi, nenia malbono okazas. Ankaŭ en nia kompanio ne okazos…
– Ha, neserioza demando estis, – grumblis Andrej Vasiljeviĉ. – Ni pridiskutu nun jenon – kion manĝos niaj infanoj tie?
– Bella Vikentjevna, iom ofendita, sidiĝis kaj ne plu parolis, dum la ceteraj aktivege diskutadis, kiom da kaĉo, stufviando, nudelo kaj lardo prenu la infanoj. Sed en hazarda paŭzo ŝi subite ekĝemis:
– Sed mia Anĝela tute ne spertas kuiri!
– La knabinoj instruos! La marŝo instruos! – kelkaj reeĥis.
Poste ili ĉiuj same vigle pridiskutis aliajn kunprenendaĵojn – manĝilaron, vestaĵojn, kontraŭkulaĵojn. Eĉ Afanasij Matvejeviĉ proponis nepre fiŝkaptilojn kunpreni, almenaŭ al Paŝka li certe donos eĉ du. Lanternojn, kandelojn, alumetojn… Ĉiuj vere viglis kaj aktivis, eble, eĉ pli ol la infanoj mem. Sed subite Afanasij Matvejeviĉ rememoris la hieraŭon. Li rememoris, kion en vero diris Aljoŝka Udalov pri Esperanto. Ke malrekomendas la obkomo okupiĝi pri tiu lingvo. Kaj li ekstaris de ĉe la lernobenko.
– Pardonu, Nikolaj Grigorjeviĉ, – elparolis li. – Jen estas la demando, kiun mia nepo Pavel certe ne sukcesos respondi. Mi havas la informojn, ke la partio ne rekomendas vastigi kaj propagandi Esperanton. Pro kia kaŭzo, ĉu vi povas klarigi?
Ĉiuj eksilentis, rigardante la knabon. Tiu denove glatis la harojn, tiris tuketon el poŝo kaj viŝis la kolon.
– La Partio, – diris li, – se temas pri la tuta Partio, neniel povas malrekomendi uzon de Esperanto. Ja Esperanto helpas la noblan aferon – amikigas homojn el diversaj landoj. Ĉu ne la samon postulas la partia strebo al proleta internaciismo? Ĉu niaj ĵurnaloj, eĉ sportaj, ne havas supre la sloganon "Proletoj de ĉiuj landoj, unuiĝu?"
– Jes, havas… – embarase reeĥis Afanasij Matvejeviĉ. – Sed la superaj instancoj… la obkomo… la Centra Komitato… mi havas la informojn, ke ili… ne tre aprobas. Ne rekomendas do, fakte.
– Mi diru honeste, Afanasij Matvejeviĉ, – malrapide prononcis Nikolaj, proksimiĝante al li, dum alproksimiĝis ankaŭ ĉiuj ceteraj. – Mi diru, ke mi neniam vidis ian ajn dokumenton, per kiu la Centra Komitato aŭ la obkomo anoncu tiun ĉi stultan malrekomendon. Miaopinie, ĝi ne ekzistas, ne povas ekzisti, ĉar ĝi kontraŭas bazajn principojn de la Partio. Nur apartaj personoj pro iaj kaŭzoj povas malŝati tiun noblan aferon. Ĉu vi opinias, estimataj gepatroj, ke viaj infanoj iĝos malpli bonaj, ellerninte Esperanton?..
…En la malfrua, sed vere diafana, hela vespero paŝis trankvila Afanasij Matvejevie, babilante pri la infanaj aferoj kun Andrej Vasiljeviĉ, kiu loĝis en la apuda kvinetaĝa domo. Animon sian li sentis purigita, nur ie, plej profunde zumis la voĉeto: "Eĥ, Aljoŝka Udalov, kanajlo vi estas multfoje. Sed, bedaŭrinde, kundrinki mi devas kun vi. Estas ĝi super miaj deziroj…".
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.