La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"…Mi ne estas kontraŭ bona interna kluba agado. Komuna kantado, "amika rondo", Esperantujo, "samideano" – tio ĉi estas bezonata por kreado de bela Esperanto-medio… Sed nuna tasko – praktike realigi la sekvan punkton de la SEJM-regularo: "SEJM agas, kunlaborante kun partiaj, komsomolaj, ŝtataj kaj sociaj instancoj", – tio, kion ni nomas kutime "Oficialaj instancoj". Ni devas per granda, ofte malfacila, laboro meriti agnoskon kaj oficialiĝon. Tio signifas, ke ni laboru ne por Esperanto, sed per Esperanto! Mi opinias, ke la slogano de nuna momento devas esti: Per Esperanto – por sociutila laboro!"
(Aktuale–7–197…)
"Proksimiĝas granda evento en la vivo de nia lando – la XXV-a kongreso de KPSU… La kongreso signas nun ĉiujn flankojn de la socia vivo, kaj kompreneble ankaŭ ni, esperantistoj, ne devas resti indife-rentaj.
La komitato de SEJM… pridiskutis la demandon pri prepariĝo de SEJM al la kongreso. Venis pluraj interesaj proponoj.
Antaŭ la kongreso la kluboj, havantaj intensan internacian korespondadon, povas fari ekspoziciojn surbaze de leteroj de progresemaj esperantistoj, ekzemple, pri la temo "Progresemaj esperantistoj pri la pacama ekstera politiko de KPSU kaj Soveta ŝtato".
Oni ne forgesu nepre sendi salutleterojn kaj telegramojn al la kongreso. En niaj mesaĝoj ni evitu nemodestajn postulojn, sed emfazu nian pretecon agi por bono de la socio, plialtigi la porpacan kaj internaciisman agadon.
…Ju pli aktive la SEJM-kluboj efektivigos la iniciatojn, ligitajn kun la kongreso, des pli da aŭtoritato ni gajnos ekster la movado".
(Aktuale – 5– 197…)
– Planu por sabato Narvon, ĉu-ĉu? – krias Ol el la kuirĉambro. – Denove tra la tuta urbo forestas viando, ovoj…
– Paa-ĉjo, ko-ko aĉetu, ĉu-ĉu! – ripetas eĥe Vovĉjo.
"Ĉu-ĉu" estas ilia familiaĵo; la dikvanga Vovĉjo tiel elparolas ĝin, ke rido kaj tenero skuas Nikon.
– Aĥ, vi, ĉuĉuĉjo mia! – krias li, flugante en la kuirĉambron. – Certe paĉjo aĉetos. Sed ne en Narvo – en Leningrado.
– Por kio – Leningradon? – Ol demandas.
– Prespermeso… Mi devas tamen ricevi ĝin por la agita folio. Ankaŭ al SEJM-konferenco por kelkaj tagoj…
– Aŭdacu, do. Sed magazenojn ne forgesu, amata nia. – Ol viŝas la manojn, metas ilin sur la ŝultrojn de Niko kaj kisetas lin sub la atenta rigardo de Vovĉjo.
… Niko ne memoras precize, kiamaniere ili konatiĝis tiam, en la tendaro. Sed li ĵuras, ke rimarkis Olga-n tuj, kiam liberiĝis de peza tornistro, jam en elektrotrajno. Kutime, se li ekĵuras, Ol rebatas, ke, unue, nenio rimarkinda estis, due, li estis dum tuta vojo al la tendarejo okupata pri senĉesaj aferaj paroloj kun iu SEJM-estrarano. Jen tion ŝi rimarkis, rimarkinte ankaŭ lin.
– Estis tiel, – konstatas Niko. – Sed estus ne oportune tuj salti al nekonata modesta lernantinjo, kvankam blonda kaj simpatia…
Ĉe la unua lignofajro, tamen, ili jam sidis apude. Tute hazarde! Eĉ la kiso unua okazis ĉe lignofajro. Sed iom poste. Ne, ne dum "jupi-ja", simple…
Antaŭe, dum koncerto, kiam ŝi enmanigis kamomilojn al la bardo Ĵeĉjo kaj kisis lian barbozan vangon, Niko apenaŭ eltenis tion. Ĵeĉjo pro siaj kantoj bonŝancis kun ĉiuj knabinoj interkisiĝi! Niko kantas nur en bona kampanio, kaj ne versas entute. Dio ne donis… Dum tri horoj li, enviante Ĵeĉjon penis elpensi almenaŭ kvar bonajn liniojn. Sensukcese, nenio plaĉis al li el tiuj elpensaĵoj. Do, li decidis legi al Olga versojn de Blok, kiujn li abunde memoris. Feliĉe, tiujn versojn admiris ankaŭ ŝi. Ĉiuvespere post bruaj tendaraj tagoj ili ĝissate recitadis la ŝatatajn versliniojn unu al alia.
Same en tiu vespero ekstertempe ili vagadis en arbareto, recitis, babilis, ridis, spektante erinacon kapti muson ĉe betula ŝtipo. Ili karesis unu la alian pervorte, permane, perkise. Nur la juna luno povus atesti varmon de iliaj humidaj lipoj kaj feliĉon de la amantaj okuloj. Ilia fora estonto estis klara por ili samkiel la plej proksima, kaj ĉio okazis inter ili kvazaŭ jam delonge decidita ago. Nur iom hastis ili en siaj nespertaj karesadoj. Nur incite dancis kandelombroj en la tendo. Nur la vestaĵoj malhelpis, do – estis formetitaj… Kaj la mateno, bedaŭrinde, venis kontraŭ ilia komuna dezirego, ke iom prokrastiĝu tiu mateno. Kaj sur la silka sunbruna haŭto du blankaj montetoj rompis la spiron de Niko…
Tiel ŝi iĝis lia Ol. Tamen, nur post unu jaro, jam kun la inĝeniera diplomo, ŝi venis al Jamburg. La diplomo restis preskaŭ sentaŭga, ĉar kelkajn monatojn poste Ol instaliĝis en ilia unuĉambra paradizo por atendi venon de la pisemulo Vovĉjo; tiu aperis tute ĝustatempe, 4200, blu-verdaj okuloj de Ol, 52 centimetroj kaj la nazeto iom platiĝanta al pinto. Nome pro la simila nazo la patron oni karesnomis "Anasido".
Mem Niko trafis ĉi-urbeton pro insista invitado. Invitis Saŝka, kies patro estis tie iu altranga "tubero". Invitis varbisto de ĉi-tiea uzinego "Fosforit". Dum distribuo de laborlokoj inter diplomantoj li atakis Nikon per promesoj. La uzinego akre bezonis junan inĝenieron pri veldo, diris li, tial la estroj ĉion faros por Niko, – li komencis fleksi la fingrojn kalkulante, – kontentigan salajron (140 rublojn por komenco!), bonan ĉambron en komunloĝejo (kun unusola najbaro!), knabinon junan trovos (ŝerco!), tamen, se Niko efektive edziĝos, li tuj ricevos unuĉambran apartamenton. Luksaj avantaĝoj, – mem taksu, – nur cent kilometrojn ĝis Leningrado, nur tridek – ĝis la Balta maro, apudas arbaroj, lagoj, fungoj, beroj… Edeno!
Niko interne jam konsentis, sed demandis, ĉu, interalie, estas en la urbo esperantistoj? Ho, en nia fabela urbo ĉio estas, – kantis la varbisto. "Oni ne pafas en Jamburg", – jen la proverbo loka, kiu atestas pacan kaj feliĉan vivon de la urbanoj. Sendube en tiu feliĉa amaso (kiel vi diris?) – jes, eksperantistoj, ŝajne ankaŭ troveblas.
La urbeto vere nemalbonas. Antaŭ la dudeka jaro ĝi havis la denaskan nomon Jamburg. Klaĉis aborigenoj, ke la nomo devenas de la rusa vorto "jama" (kavo) kaj la germana "burg" (urbo), sume, do, – "kavourbo". La rubkavo de Leningrado – diris oni, aludante, ke tien ĉi dum multaj jaroj oni forsendadis ŝtelistojn, putinojn kaj aliajn fiulojn el la apuda urbego (kie tamen ial tuj aperadis la novaj). Proksimeco de Estonio elforĝis la decidon de nova registaro, kaj Jamburg ricevis novan nomon – de la pereinta estona bolŝeviko. Neniom ĝi ŝanĝis vivon de la urbeto; aborigenoj, fakte, ne akceptis la novan nomon, restis ĝi nur oficiala.
Niko ne aprobis la aborigenan version. Por siaj gastoj-esperantistoj li elpensis la propran.
– Jen, – rakontis li, – staris sur tiu loko io pli ampleksa ol vilaĝo. Se eksterlandaj negocanoj demandis la lokanojn, ĉu estas vilaĝo, tiuj fiere respondis, ke ne vilaĝo, sed Jam Urbo. Eksterlandanoj malbone posedis Esperanton, do, ili kripligis la nomon al Jamburg.
– Sed tiam Esperanto ankoraŭ ne ekzistis! – Ridis gastoj.
– Esperanto ĉiam ekzistis! – Refutis Niko kaj montris ŝildon super la bierejo, – jen, legu:
"Nubo"
Li kutimis venigi gastojn al sufiĉe antikva preĝejo, la sola funkcianta en la urbeto. Du aliajn okupis "Fosforit" por stokigi siajn kemiaĵojn, destinitajn por lokaj agrikulturistoj. Tamen ili ankaŭ montrendis, ĉar konserviĝis kelkloke freskoj de la deksepa jarcento; ankaŭ ne ĉiuj granitaj kaj marmoraj tomboŝtonoj estis forigitaj, – apud la preĝejoj antaŭ du jarcentoj oni entombigis famajn urbanojn, – kaj vi povus legi pri la "sklavo Dia, negocisto Semjon Kurjakin" aŭ pri la "nobla vidvino de la heroo de Krimea kampanjo, Jevdokia Nefedova". Ĉiuj ĉi tomboŝtonoj kun krucoj kaj antikvaj ĉizliteroj kuŝis dum jarcentoj en la apudpreĝeja betularo, sed la nigro de polurita ŝtono aspektis tute freŝa.
Ankaŭ al Marina la loko plaĉas. Ili venas ĉi-tien foje kun Ol kaj Vovĉjo, foje – duope dum oftaj vizitoj de Marina al Jamburg. Marina estas amikino, antikva, kiel tiuj ŝtonoj, diras Niko. Ol komprenis tion preskaŭ tuj post momenta ĵaluzo. Ekde tiam, samkiel antaŭ tio, venadas Marina ilian hejmon, babilas pri diversaj aferoj, elpensadas gajajn ludojn por Vovĉjo, kuiras kun Ol ion bongustan. Ŝiaj vizitoj iom post iom iĝis malgranda familia festo.
Jes ja, ili amikas dum multaj jaroj. Niko foje eĉ senrezulte ĝis koleriĝo konvinkadis Saŝka-n, ke ne sentas al Marina la tradician viran emon.
– Ha, ne povas esti, ĉiuj ili egalas! – murmuris Saŝka…
Nu, la afero fora, sed Marina vere havas ian ĉarmon. Ĉiuj ŝiaj sentoj tuj videblas en la grizaj okuloj. Sed nur tie. La vizaĝo, kiun konataj pentristoj trovis simila al tiu de mezepokaj flamandaj bildoj, la vizaĝo vere alloga – preskaŭ kvietas silente. La okuloj kapablas memstare ĝoji, malami, petoli, sopiri… Antaŭ kelkaj jaroj ili sincere admiris la mondon, kaj la admiro estis transirinta tiamajn ŝiajn versojn kaj kantojn… Nun ŝi ne plu amas tiun-ĉi bizaran socion. Multo okazis….
Ili duope paŝas silente al la duonforgesita stacidomo, kie nur du trajnoj aperas dumtage – al Tallinn kaj el. Ili silentas ankaŭ en la polvaj stratoj, kvazaŭ ne maturiĝis ankoraŭ la rakontendaĵo. Nur en la betularo trankvila, apud la tomboŝtonoj:
– Ni sidiĝu…
– Li forveturis! – diras ŝi akute. – Nia fetorujo forpelis lin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.