La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"Materialojn de !a 17-a Kongreso de VLKSM – por eksteriando!
En julio la komitato de Junuiaraj Organizaĵoj (KMO) eldonis en esperanto materiaiojn de ia 17-a Kongreso de VLKSM. Sonda ekspedo de la broŝuro eksterlanden (Svedio) montris, ke tie estas konsiderinda kvanto da esperantistoj, politike favoraj al ni. Ili povus utiligi la broŝuron laŭ ĝia destino, manifestonte poste sian interesiĝon pri tiaj esperanto-dokumentoj ĉe KMO kaj komsomola CK.
Karaj gesamideanoj! Eltrovu ni inter niaj korespondantoj (burĝa kaj tria mondo precipe) niajn politikajn sirnpatiulojn, kiuj dezirus ricevi la broŝuron kaj apliki ĝin en sia socia aktivado".
(Aktuale– 12– 197…)
"Mi kompilis artikolon pri la temo de la 25-a KPSU-Kongreso por kelkaj revuoj. En tiu artikolo, certe, la ĉefa ero estos, ke ĉiuj subtenas la pacan politikon de USSR kaj komunista Partio, kaj nur pretere, se estos ebieco, mi mencios, ke multaj proponis Esperanton kiel ilon de interproleta komunikado".
(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)
– Bonan tagon, Avisonjo! Ĉu vi bonfartas? Jen – por vi la diantoj freŝaj.
– Aĥ, mia bona Nikoŝa, la sola kavaliro vi restis inter niaj vizitantoj! – Sofia Igorevna, kiun Niko, kvazaŭ plenrajta ano de la familio Majer, nomas Avinjo aŭ Avisonjo, proksimigas al li la sulkan vangon por kiso. – Dankon, dankon… Florojn mi ŝatas. Tamen, kial vi ne rezervu ilin por pli juna damo? – Ŝi okulsignas al la dekstra ĉambro.
– Por pli juna mi ankaŭ havas! – Niko tiras bukedon el teko kaj demande rigardas Avisonjon. Ankoraŭ kun rideto kisante ŝin, li rimarkis ian streĉon kaj maltrankvilon en ŝiaj movoj.
Avisonjo havas preskaŭ okdek jarojn. Spite al tioma jarpezo, klinanta ŝin al tero, ŝi estas preskaŭ samalta kun Niko. Ŝi rigardas prudente kaj rekte lin, afliktiĝintan, kaj duonvoĉe diras:
– Io malbonas al Mariŝka… Provu paroli kun ŝi – vi mem vidos.
La horloĝego, duoble pli maljuna ol Avisonjo, iom stertore batas ses fojojn. Ŝanĝinte la ŝuojn je pantoflojn, Niko frapas la fermitan pordon:
– Ĉu mi rajtas eniri, Marin'?
– Eniru, Niko, – respondas ŝia voĉo. Normala. Tro normala.
– Pardonu – mi ne renkontis vin… morgaŭ mi havas ekzamenon, do, skribas iomete.
Ŝi trankvile fermas kajeron, levas sin de-ĉe la tablo. Kisetas Nikon, prenante la florojn. Kiel ĉiam.
– Sidiĝu, Niko! – kun trankvila rideto Marina forprenas librojn de apogseĝo. – Ĉu por longe al Piter? Ĉu vi planas noktumi ĉe ni?
"Eraris Avisonjo, – pensas Niko. – Ĉio estas en ordo".
– Ne, mi ne restos. Per nokta trajno mi forveturas al Moskvo. Al SEJM-konferenco, ie apude, en Sĉerbinka. Mi esperis, ke ni veturos kune, tamen – via ekzameno…
– Jes, la ekzameno. Eble mi venos poste. Sed dume tiu marksisma-leninisma filozofio min turmentas…
– Ha, mi komprenas. Ĉu ankaŭ la lastajn elpaŝojn de nia gvidoro vi devas trastudi?
– Ho jes, tion – unuavice.
– Diablo prenu tiun oldan babilemulon!
– Niko, li ja estas via partiestro!
– Ne tian estron mi revus havi…
– Ĉu vi la samon diras dum viaj partiaj kunvenoj?
– Ne. Sed tie temas tute pri alio: pri la plano, kiu devas esti plenumata, sed ne estas; pri persona respondeco de ĉiu komunisto pro tiu fakto…
– Ĉu helpas tio?
– La babilado? Certe, neniom.
– Do, ĉu ne tedis jam al vi?
– Al ĉiuj tedis. Tamen, ni revenas al nia malnovega temo… Ŝanĝu ni al iu alia, ĉu?
– Bone. Diru, Niko, ĉu neniu el via Jamburg interesiĝas pri mi lastatempe? Aŭ pri Li?
– Neniu dume. Ol demandis, ĉu mi vizitos vin, transdonis salutegon. Sed pri Li mi kun neniu parolis. Estas via afero; pardonu – nia.
– Estas nun la tempo, kiam multaj interesiĝas pri niaj aferoj.
– Kio okazis, Marinka?
– Nenio terura, dume. Nur iuj el la interesiĝantoj venis al ni hejmen eĉ. Serĉas ion…
– Aĥ jen kio! Versimile la certuloj venis al ĉiuj Liaj lernintoj.
– Ne al ĉiuj… Bonas, ke la gepatroj ripozas en Karelio. Avisonjo kun la "gastoj" parolis… Niko…
– Parolu.
– Niko, eble… eble vi ne vizitu nin dum monato… aŭ du. Ĉar tiuj vizitoj povas noci vin, fuŝigi la reputacion… ekzemple, eksterlanden oni vin ne lasos.
– Nu, Marinka! – paliĝas lia vizaĝo. – Ĉu vi vere ekpensis, ke mi eĉ por momento…
– Pardonu, Niko. Mi, vere, diris ne tion. Laciĝis, ŝajne. Via amikeco estas por mi tre grava, kaj mi esperas, ke ni restos la samaj ĝis la fino.
– Bele. Do ni havas multon da tempo. Ja ne proksimas la fino.
– Jes… eble.. Ĉu vi aŭdis ion pri la poeto Brodskij?
– Ne. Nenion aŭdis, – konfesas Niko.
– Mirinda poeto. Mi prenis retajpaĵon de liaj versoj ĉe amikino. Jen, prenu por legi dumvoje. Al vi plaĉos… Eniru, Avisonjo, bona mia, eniru!
La avino eniras senbrue. Rigardas atente al Marina, kaŝe palpebrumas al Niko kaj invitas:
– Teo pretas, nepetoj, venu!
– Dankon, Avinjo, mi portos ĝin ĉi tien. Sed vi distru Nikon dum kvin minutoj.
– Kion vi opinias, Nikoŝa, – duonlaŭte komencas Avisonjo, kiam ili restas duope, – ĉu tiu traserĉo vundis ŝin?
– Estu trankvila, Avinjo. Nia Marinka aspektas bonorde. Sed – la traserĉo – ĉu serioze?
– Ts-s. Mi ne ĉion diris al ŝi. Imagu, li speciale venis, tiu viraĉo, por pridemandi min pri la Instruisto. – Ĉu li vizitadis nian loĝejon? – Kompreneble, jes. Tamen, neofte. Li estas serioza scien– cisto, tre okupata… Pri kio ni parolis, ho! – Pri literaturo, ĉefe, ekzemple, pri Puŝkin, kiel elstara tradukisto… Krome – pri kuirarto, jes, li multe laŭdis miajn kuiraĵojn. La torton "Florkrono de Hamburgo"… Ne, estimata civitano, mi ne deflankiĝas. Vi petis respondi detale – mi respondas. Jes, li donacis kelkajn librojn al ni. Al mi, persone, – volumeton de Verhaern. Kiu? Ĉu Verhaern? Estimata e… e… li ne plu ie loĝas. Li mortis en la dek-sesa. Jes, antaŭ la revolucio. Kaj ne en Ruslando. Krome… por Marinka la Instruisto donacis du proprajn librojn. Jen – eldonejo "Naŭka". Jen estas la aŭtografoj – tre estiminda kaj afabla viro! Ne, mi ne rajtas doni ilin al vi. Se vi, civitano, havas motivon por konfiski – montru dokumenton. Ne havas. Bone. Ĉu li alportis iam malpermesitajn librojn? Tamen, pri kiuj temas? Ne, ne alportis. Bedaŭrinde… bedaŭrinde, ke vi ne konas Verhaern… brila poeto! Jes, civitano, mi estas maljuna. Sed – virino. Kaj mi ne ŝatas, se iu alparolas min tiel! – Jen, kiel mi kun li parolis, – finas Avisonjo kun rideto. – Ja nun estas ne la tridek oka! Nur pri Mariŝka mi malkvietas!
– Eble ŝi iomete laciĝis lastatempe. Sed ŝi aspektas eĉ tro kvieta.
– Oĥ, donu Dio! Ĉu vi plu instruas Esperanton al infanoj?
– Ne nur al infanoj. Avisonjo, mi volus inviti vin al nia klubo. Vi tiel brave rakontis en la Domo de Amikeco pri SEU antaŭmilita, pri SAT-kongreso en Leningrado! Ĉu vi konsentos ripeti ĉion ĉi por niaj kursanoj?
– Volonte, Nikoŝa! Jam ne estas mi tiom vojaĝema, kiel antaŭ kvin jaroj. Sed ni esperu, ke mi bonfartos por veni al Jamburg. Oni tie ne pafas – vi diris, ĉu ne?
– Tute ĝuste. Antaŭdankon, do ni atendas vin, Avisonjo! Restu, trinku teon kun ni!
– Dankon, ne. Mi evitas trinki multe da teo. Espereble vi trovos ian temon por ne enui sen mi.
Ŝi forpaŝas same mirinde senbrue, kaj li denove restas kun Marinka. Certe, ili havas multon por diri, kaj ili parolas. Rakontas Niko pri siaj estroj, pri siaj bataloj. Rakontas Marina pri filozofio de Berdjaev, kiun ŝi malkovris antaŭnelonge. Niko entuziasmiĝas, eĉ provas diskuti, sed venkas logiko, kaj tiu estas en ŝiaj vortoj… Kaj la antikva horloĝo prudente stertoras ĉiun duonhoron…
– Marina, mi pri tio neniam demandis… sed – kial vi ne akiru bebon? Multaj, mi scias, estus feliĉaj edziĝi al vi.
Stranga sulketo dum kurta momento fluas laŭ ŝia vizaĝo kaj malaperas.
– Kial vi demandas pri tio hodiaŭ?
– Ĉar hodiaŭ vi ŝajnas iom malfeliĉa. Infanoj feliĉigas.
– Ĉu mi aspektas malfeliĉa? Ha! – Ŝi penas imiti gajan humoron, sed – estingiĝas abrupte. – Estas tro komplika demando… Mi opinias: kiu ne ĉiam komprenas la sencon de propra vivo, tiu ne rajtas doni la vivon al iu alia.
– Sed infano per si mem donas sencon vivi!
Ne ĉiam. Laŭ mi, infano devas esti malfeliĉa pro la patrino. Tamen… vi jam devas kuri al la trajno, ĉu ne?
…Jam en la krepusko de Izmajlovskij-avenuo, paŝante al metrostacio "Teĥnoloĵka", Niko komprenas, kio turmentis lin en la aspekto de Marina. Ŝiaj okuloj dum la tuta parolado nenion diris. Ili estis senmovaj. Do, tiom da plago ŝi havas, ke timas elmontri eĉ parton. Kaj iel helpi, ion ŝanĝi li ne sukcesis.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.