La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"La 19-an de decembro iĝos 70-jara la ĝenerala sekretario de CK KPSU, kamarado L.l. Breĵnev. La kluboj ne forgesu sendi gratulieterojn kun laŭebla mencio ankaŭ de sia kontribuo ai !a afero de paco kaj interpopola kompreniĝo".
(Aktuale – 3– 197…)
"Pri la etiko de korespondado
La korespondado havas siajn regulojn. Laŭ esperantista etiko ni devas respondi ĉiun leteron…
…Nia soveta lando kaj popoloj, nia tekniko kaj scienco, nia kultura kaj socia nivelo, niaj akiraĵoj en la vivo sincere interesas multajn eksteriandajn esperantistojn, kiuj ne ĉiam kredas la enhavon de artikoloj pri Sovetio en siaj gazetoj…
La temoj de korespondado estas senlime variaj. Tamen mi volas emfazi la socian momenton: ni konatigu la eksterlandajn amikojn kun la tutnaciaj akiraĵoj, kiuj grave karakterizas nian vivon… Ni sekvu kelkajn ekzemplojn:
Pri la senpaga medicina helpo nialanda multaj gesamideanoj e! kapitalismaj landoj certe miras. Ne forgesu, ke tia miraklo ne eblas en iliaj landoj!
Niaj studentoj povas substreki la senpagan studadon kaj la stipendion, ricevatan de la ŝtato. En la kapitalisma mondo oni ankaŭ tion komence ne volas kredi…
Pri soveta virino ni informu, ke la virino ĉe ni estas egalrajta kun la viro en ĉiuj rajtoj de la vivo (en sufiĉe multaj landoj, eĉ en Europo, virinoj ne estas plenrajtaj), kaj la ŝtato zorgas pri virinoj-patrinoj, medicine, mone, per ripozo, per multaj privilegioj.
Nia korespondado servu kiel valora rimedo en la kreado de amikeco, fido kaj fideleco interpopola".
(AktuaIe – 6– 197…)
"..Ja, se domon vian sur Tero oni detruos – en ĉielo estu domo via… …ja, se domon vian sur la Tero…" – boris ŝian cerbon dum lastaj tagoj la sama citaĵo evangelia.
Sufokiga, senpluva, polvoza julio eĉ asfalton en la urbego varmigis ĝis bobelo. Ŝi havis tri sangojn, kaj ĉiuj ili bolis dum tiu varmego en ŝi, protestante kontraŭ la Decido. Ĉiu el la sangoj aparte eble akceptus kaj obeus la Decidon trankvile kaj rapide. Sed la tri, kune miksitaj, protestis kaj interbatalis, bobelante, kiel la asfalto. Marina preskaŭ sentis tion.
– Majer, ĉu pretas via respondo? – tri nebulaj figuroj atendas.
– Jes, mi jam pretas.
Ĉu kulpis la tri intelektulaj sangoj pro ĉiamaj persekutoj? Ekde la avo komenciĝis tiuj. Gustav Majer, deveninta el familio de apudvolgaj germanaj bienuloj, iĝis profesoro de Peterburga universitato. Konatuloj komencis time evitadi lian amikecon en la naŭcent dek kvara. Nekonata studento tiam grave vundis lin, jetinte ian glasaĵon durn prelego. Jes, li estis rusa patrioto, tiu studento. Sed, ĉu ion kulpis la profesoro Majer pri la barbara milito?
– Via traktado, Marina Lvovna, estas tre impona. Vi prudente perceptas marksisman-leninisman filozofion, ties bazajn principojn. La du aspirantoj, kiujn ni aŭdis antaŭ vi, ne montris tiom profundan scion, ĉu ne, kolegoj? – preskaŭ konklude diras la prezidanto de la Atesta Komisiono, invitita el Moskvo.
– Jes… sendube Majer bone regas la respondatan objekton, – mallevas la palpebrojn docento Bojarskaja, – ja ŝi estas ŝatata aspirantino de la profesoro, forlasinta nin antaŭ nelonge. – Ŝi, kvazaŭ hazarde, sed gravsigne kapskuas al la okcidenta fenestro.
…Kaj – ĉu kulpis Sofia Preobraĵenskaja, la filino de fama kirurgo, edziniĝinte al la germano. Tion kaŭzis profunda amo, sed multaj trovis en ĝi nur nepatriotan agon… Tri iliaj gefiloj evitis almenaŭ militajn kuglojn, sed ne evitis suspektojn kaj falsigitajn akuzojn. La kvara Majer, naskita en la dudek tria, tamen ekdignis la honoron defendi sian Patrujon. Li propravole iris al la fronto de sur universitata benko. Estas alta fido, ĉiuj diris, ke oni komisiis al li gravan postenon de milita tradukisto. Dum du jaroj li pravigis tiun altan fidon, ĝis kiam hazarda mino forprenis lian dekstran kruron. Sen la kruro, sed kun medalo "Pro heroeco", Lev Majer revenis al studado, en la Universitaton. De tie, jam estante profesoro, en la kvindeka jaro li venigis sian ĉefan akiraĵon – modestan fraŭlinon kun angora fajro en la brunaj okuloj. Ŝi estis filino de la, ĵus prizonigita "kosmopolito", advokato Kacenelenbogen. Ĉu ili kulpis – la panjo kaj la paĉjo – pri senĉesaj suspektoj kaj kaŝaj mokoj?..
– Aĥ, jen eĉ kiel! Do vi havis bonajn rilatojn kun tiu sinjoro! – La prezidanto malŝate akcentigas la lastan vorton. – Li estis bona fakulo, hm, tamen – ne nia homo. Tro liberan pensmanieron li instruis al siaj adeptoj, tro liberan… kaj ĝi grave malhelpis ilin en la vivo. Marina Lvovna, diru honeste, ĉu vi bone komprenas la nocion pri libero.
-Marksisma filozofio prezentas, ke libero estas ekkonsciita neceso, – respondis ŝi preskaŭ trank– vile, – sed…
– Sed vi – vi tiel ne opinias. Ĉu ne?
– Sed mi iom dubas pri tiu determino. Libero estas libero.
– Mia kara Marina Lvovna, nia filozofio estas akumuligita sperto de la plej prudentaj pensuloj. Ĉu ne troa arogo estas via dubo? Certe vi povas havi vian personan opinion… mi komprenas, ke post edukado de tiu… de via simpatianto, via opinio devios de la komunakceptita en nia socio. Sed tio ĉi estas danĝera. Ĉu vi legis, kion diris pri tiel nomataj "liberpensuloj" la gvidanto de nia ŝtato?
– Dum la aprila plenkunsido de la Centra Komitato de KPSU la ĝenerala sekretario, kamarado Breĵnev en sia grava raporto…
– Jen do, – interrompas la prezidanto, – vi, kiel lingvisto, devus kapti la nuancojn de via parolo. La raporton de Leonid Iljiĉ komuna opinio agnoskis ne "grava", kiel vi diris, sed ekstreme gravega! Mi pardonpetas, sed via mondkoncepto kaj viaj respondoj ne permesas alte taksi viajn sciojn pri filozofio. Persone mi voĉdonos por la poento "kontentige". Ĉu la kolegoj ne kontraŭas?
Ial ŝi tuj trankviliĝis. Kvazaŭ pacon trovis la bolintaj tri sangoj, kvazaŭ ekfluis ili kviete, kune, fridigantaj la cerbon, karesaj, sobraj kaj senrevaj. En la instituta korto, sub oldaj arbegoj kaŝas sin konstanta agrabla ombro. Ĉiuj benkoj estas okupataj. Marina sen hasto sin klinas apoge al krudfera plektaĵo de la barilo, same malvarmeta en tiu oazo da ombro. Stranga trankvilo lulas ŝin. Tute mankas ia ajn movo en la pensujo. Eĉ la okuloj rigardas facile, ĉar la animo ŝvebas kvazaŭ jam ne ene, sed apud la ripozanta korpo. Kaj sen hororo, kvazaŭ ion certan, naturan, memkompreneblan ŝi renkontis la penson, kreskantan en la malplena konscio: La Decido estas akceptita.
Nun – trankvile, promenpaŝe ni iru for el la malvarmeta oazo, abrupte finiĝanta trans la pordego. For – al varmegaj ŝtonaj sfinksoj de la Egipta Ponteto, preter morna kolonaro tle Kazanskij al la ŝvita, bruanta Nevskij-avenuo. Kaj plue, sen atento al la homamaso, al puŝoj, al mokoj de la puŝantoj – ĝis Litejnij, kaj – en plenŝtopitan "okon". La trolebuso sparkanta, ŝancela elkraĉas dudekopon da kunŝvitantoj ĉe la blukupola preĝejo en Izmajlovskij.
Ekde la naskiĝo ŝi spektas tiun bluan kupolon trans fenestro de la hejmo en la kvina etaĝo. La blua kupolo estas nun pli parenca ol ĉiuj – ja al ĝi necesas nenion klarigi. Ankaŭ la vireca vizaĝo de Stasov, kreinta la preĝejon, kiu nun monumentas apude – la vizaĝo ŝajnas komprenanta ĉion kaj trankviliga. Dankon al li. La Decido estas akceptita.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.