La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"Esperanto – ilo, sed ne celo"
…La nuntempa mondo kun ĝia socia, politika kaj kultura vivo postulas de ĉiu klera homo konstantan atentemon. Ekzisto de du kontraŭbatalantaj tendaroj – socialisma kaj kapitalisma – senevite naskas ideotogian batalon… Kaj ni ĉiam devas esti pretaj por doni rebaton al ĉiuspeca burĝa ideologio. Ni devas esti kleraj politike. Tio, unuavice, koncernas la sovetajn esperantistojn… Ĉu ni, sovetaj esperantistoj, povas iri kune kun etburĝa, religia, griza amaso?
Ni estas batalantoj! Ni luktas por grandaj idealoj, desegnitaj por ni de Lenin, de la Komunista partio. Kaj en tiu batalo ne estas mezo. Kiu ne estas kun ni – estas kontraŭ ni. Ĉiu neŭtrala organizo jam laŭ sia esenco estas burĝa. Alvokante al granda laboro por bonstato de Esperanto, ili alvokas nin lasi nian aferon.
Ni ne devas limigi nin nur per la lingvo. Ni devas aktive labori por fortikigo de paco, ni estu solidaraj kun la batalo de mondjunularo por demokratio kaj progreso. Ni batalu kontraŭ imperiismo kaj burĝa ideologio. Ni estu unuavice intemaciistoj, sed nur poste – esperantistoj!"
(Aktuale – 9–197…)
"Kial tamen lingvo ne povas esti portanto de iu ideo? Al mi ŝajnas, ke ĉiu ajn lingvo povas esti ideohava tiomgrade, kiom ĝi estas konscie kreita. Se estas vero, ke Lomonosov kaj Puŝkin kreis la literaturan rusan, Martin Luther – la germanan, ktp, do, ĉu ili ne emis realigi per ĝi kaj en ĝi certajn ideojn? Des pli tio validas por lingvo artefarita, en kiun ties kreinto povas dekomence enkorpigi antaŭdifinitajn ideojn.
…Oni devas pozitive respondi al la demando: ĉu homo iĝas pli bona, aŭ pli malbona sole pro la uzo de Esperanto? Jes! Esperanto enhavas senduban internacian kaj internaciigan ideon kaj edukas tiudirekte siajn verajn adeptojn".
(Aktuale – 9– 197…)
Saŝka sunbruniĝis. Liaj lentugoj iĝis apenaŭ videblaj, pajlo de la haroj preskaŭ plene perdis flavon. Tamen, freŝan bluaĵon sub la maldekstra okulo ne povis kaŝi eĉ la sunbrunigita haŭto. Li rimarkeble lispis:
– …Nenio intereŝa, Niko. Tute haĵardaj fiĵionomioj. Petis fumaĵon ĉi-nokte apud mia hejmo… Nu, mi al ili montriŝ la fumaĵon! Venu al mi, mi rakontoŝ.
– Tuj rimarkeblas, ke vi montris. Vi eĉ ne devus rakonti, – parolis Niko, sekvante Saŝka-n en la komsomolan komitaton.
– Aha, inĉitu, inĉitu… – Saŝka ŝlosis la pordon. – Ŝidu apude… Eĥ, bedaŭro kia – la dento ne eŝtiŝ ŝuperflua.
– Ŝerte, n'eŝtiŝ, Ŝaŝa! – imitis lin Niko. – Nu, diru, senhonta virinĉasanto, kion vi volis komuniki al mi? Kaj kial vi estas iom… iom solena?
– Ĉu ŝolena? Ŝtrange, mi ne rimarkiŝ. Kaj notu: ne eŝtaŝ mi virinĉaŝanto, ŝed ordinara jamburga filiŝtro. Mi volaŝ vivi trankvile, paĉe, ŝate. Ŝed malhelpaŝ tiuj huliganoj, banditoj, ebriuloj… Oni ne pafaŝ en Jamburg! Bone, ke almenaŭ ne pafaŝ.
– Oni foje eĉ sen pafoj mortigas, – morne respondis Niko, – kaj neniu povas helpi. Cetere, Saŝ', provu paroli en la apudan denton, ĉar via lispado estas, ŝajne, malkonforma al la okazo.
– Tuj mi provos-s-s. Bona kons-silo, dankon! – en la prononcado de Saŝka vere restis nur ioma fajfeto. Ial lia vizaĝo rigidiĝis por momento, stranga grimaco trakuris ĝin kaj malaperis. Eble ĝi ŝajnis al Niko, eble estis nur la lumoludo – la sunon ekstere kovris nubeto por kelkaj sekundoj. Dum tiuj sekundoj ambaŭ silentis.
– Mi kondolencas, Niko. Ankaŭ min turmentis ŝia morto, – ekis Saŝka. – Mi tre eŝtimis ŝin. Ne tre komprenebla estas por mi tiu ago… nome la kaŭzo de ĝi. Nu – streĉo, ekzamenoj, varmego…
– Vi multon ne scias, Saŝ'.
– Pri la Instruisto mi scias. Vi mem rakontis pri liaj prelegoj, kaj ĵurnalojn mi legas. Kion ajn ŝi sentu al li, tamen – li plu vivas, sed ŝi…
– Vi ne ĉion scias, Saŝka! – Niko ekskrapis siajn risortoharojn, momenton silentis. – Vi multon ne scias. Oni kaŝe observis ŝin! Oni enketadis eĉ la avinon! Eble ŝin ankaŭ… En la ekzamenoj oni senhonte mokis ŝin – ŝi iom piendis al la Avino. Ĉiuj-ĉi oni estas krimuloj! Jes, krimuloj, murdistoj fetoraj! Kaj kie komenciĝas ĉiuj krimoj? Ĉu vi ne havas imagon? Mi diros al vi, Saŝka: ili komenciĝas tie – inter la plej supraj niaj gvidoroj! Silentu, mi ne finis. Unu honesta homo skribas veron pri nia historio. Oni kaŝas tiun veron, ĉar oni timas. Se la popolo ekscios la veron, tiuj "oni" ne plu restos gvidoroj, ĉu ne? Certe, ne. Ili ja povus fari aliel, ekzemple, prezenti tiun veron kaj pendigi ĉiujn pekojn sur la mortintojn. Sed ne! Ili montras la forton. Ili forpelas la honestan homon, ili persekutas tiujn, nemultajn civitanojn, kiuj tuŝis lian veron, ili mortigas! Kaj ĉion ĉi ili faras pro sia horora timego. Ĉu vi ne aŭdis – en kunsido de la partkomo – ili eĉ Esperanton, la plej pacan kaj porpacan aferon, timas! Saŝka, komprenu, – ni kun vi estas honestaj komunistoj. Averjan Ivanoviĉ – ĉu vi memoras lin? Multaj laboristoj en la velda fako, multaj aliaj – ili estas honestaj homoj! Sed mi nun komprenas, ke venos la tago, kiam ilin, kaj min, kaj ankaŭ vin niaj homoj kulpigos kaj kondamnos pro ĉiuj pekoj de nia gvidantaro.
– Mi komprenas vian staton, Nikola, – ekscite diris Saŝka, – sed vi parolas, kvazaŭ vera disidento. Kvazaŭ mem Solĵenicin.
– Kion vi scias pri Solĵenicin? Ĵurnalojn legas, ĉu? Do forĵetu ilin al diablo. Jen estas la kutima elpaŝo kontraŭ li en la ĵurnaloj: "Mi nenion legis el liaj verkoj, mi ne konas lin, sed, tutegale, li estas perfidulo, spiono kaj fia ulo!" Jen la logiko!
– Sed ĉu vi mem legis? – demandis Saŝka.
– Legis, – Niko respondis jam pli trankvile. – Nemulton. Tamen, sufiĉe por certiĝi, ke li nenion mensogas kaj ke li tute ne estas spiono. Ankaŭ la Instruisto neniam mensogis. Do, ni konkludu, Saŝka, ke mensogas iuj aliaj homoj, konataj al vi.
– Trankviliĝu. Ni kun vi ja scias, ke ni ne kulpas pri iliaj mensogoj. Kaj se venos bezono, ni diros tion al homoj.
– Homoj mem vidos. Kaj, ĝenerale, Saŝka, kial mi devas poste pravigi min pro ies pekoj?
– Do, vivu trankvile, kaj ne pensu pri tio, – denove ia grimaco kripligis la lipojn de Saŝka kaj malaperis.
Kredeble, nubetoj multis hodiaŭ en la ĉielo. La amikoj eksilentis denove. Iu tiris la ŝlositan pordon, frapis kelkfoje kaj, verŝajne, foriris.
– Nu, necesas malfermi, Saŝ'. Oni vin serĉas.
– A-a… ne atentu. Tuj ni iros kune. Tamen, diru vi, honestulo, ĉu vi ĉion ĉi intencas rakonti en Bulgario al viaj esperantistoj?
Niko enpensiĝis por kelkaj momentoj, poste rigardis rekte la okulojn de Saŝka kaj respondis:
– Ne. Mi ne rakontos tion. Sed ne pro ia timo. Simple, mi hontas…
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.