La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
En la urbeto Kingisepp, kiu situas cent dudek kilometrojn for de Peterburgo al la estona landlimo, mi estis plurfoje. Tie en realo ekzistas la duonforgesita fervoja stacio (vojaĝantoj nun preferas busojn), la uzinego "Fosforit", la preĝejo… Tie eĉ loĝas la viro, mia amiko, portrete tre simila al mia protagonisto. Li neniam lernis Esperanton. Ĝenerale, en tiu urbeto neniam estis Esperanto-klubo, nek unuopaj esperantistoj.
Efektive aŭtentikaj estas en mia romaneto nur la citaĵoj antaŭ ĉiu ĉapitro. Mi alvokis ilin por reliefigi la historian fonon. Preskaŭ ĉiujn personojn, preskaŭ ĉiujn eventojn de la romano leganto akceptu kvazaŭ mian elpensaĵon, fantaziaĵon, miton. Preskaŭ. Ne trompu vin ŝajna simileco ilia al iuj realaj personoj kaj eventoj. Ĝi estas pura hazardaĵo.
La aŭtoro
Adiaŭ. Josif Brodskij
(Trad. el la rusa M. Bronŝtejn)
|
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.