La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VI

"Ĉu ni ne rekomendu al la kluboj gratuladi apartajn famajn personojn okaze de iliaj jubileoj, promocioj, ornamoj per ordenoj, medaloj k.s. (verkistojn, ŝtatajn gvidantojn, sciencistojn k.s.)?

En klubo povas esti respondeca persono, kiu faru tion laŭ gazetaraj informoj, laŭ diversaj aliaj fontoj…"

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

"Skribis la fama poeto: Kara B. G! Kun ĝojo mi akceptis Vian donacon. Mi estas dankema al vi. Mi scipovas ia hispanan, !a italan, kaj mi esperas, Espe-ranto ne estos malfaciia por mi. Kun estimo, Jevg. Jevtuŝenko. (B. G. Kolker sendis al Jevtuŝenko sian iernolibron).

(El informletero "Kurte ")

Certe, pri Solĵenicin sciis Niko; nemulton, tamen. Iam en la biblioteko de Averjan Ivanoviĉ li trovis "Unu tagon de Ivan Denisoviĉ", la "Roman-Gazeton" de la sesdekaj jaroj. Li ne legus ĝin, ĉar la vizaĝo de aŭtoro en la kovrilpaĝo ne ekplaĉis al li. Tiu vizaĝo ŝajnis tro ofendita, eĉ malica. Nikon logis multaj substrekitaj lokoj kaj marĝenaj komentoj de Averjan Ivanoviĉ, semitaj tra tuta novelo. Dum unu vespero Niko ensorbis ĉion: la nekutiman tekston kaj la logikajn komentojn. Unu eksekzilito perceptis la alian, – sen ravo, aferece, – foje aprobante, foje korektante aŭ aldonante fakteton tre gravan. Niko subite trovis, ke ankaŭ por li estis proksima kaj komprenebla tiu Ivan Denisoviĉ, honesta rusa muĵiko, en sia ĉiumomenta lukto por resti vivanta, kaj, samtempe, ne perdi la dignon en ekstremaj kondiĉoj de koncentrejo. Same mi agus, – Niko agnoskis por si mem.

Grigorij Ajratov, la patro, instruisto de vilaĝa lernejo en Suda Uralo sentis la devon transdoni sian profundan estimon por kamparanaj manlaboroj al ĉiuj gelernantoj kaj, unuavice, al Niko, la plej aĝa inter kvar gefiloj. La hereditaj mallongaj potencaj fingroj de kamparano ĝenis Nikon nur iam, kiam li sen rimarkebla sukceso studis gitarludon. Ĉiujn mastrumajn laborojn ili kutimis plenumi rapide kaj lerte. Niko, laŭ aserto de ĉiuj hejmanoj, similis la avon Artjom, kiu estis vera kamparano, konservinta en la vizaĝo multajn trajtojn de sendubaj praparencoj el apudvolgaj tataraj gentoj.

La romantikan historion pri esperantistiĝo de la avo en germana koncentrejo por militkaptitoj pere de unu franco apenaŭ kredis aŭskultantoj, antaŭ ol Artjom estis montrinta cikatrojn de la kuglo "dum-dum" en !a dekstra brako. Reveninte el la Ruĝa Armeo kun la cikatroj, kun la historio pri sia esperantistiĝo, ankaŭ kun ordeno, ricevita jam en 1921, Artjom Ajratov vere ekkorespondis kun esperantis-toj en Francio, Britio, Hispanio… Nome lia korespondado kaŭzis ies denuncon pri spionado, senditan al loka filio de NKVD en la damnita tridek oka. Artjomon savis la amiko, kolĥoza prezidanto, kiu sukcesis konvinki la ĉefan inspektoron de loka NKVD, ke la kamparano Artjom Ajratov post liberiĝo de militservo, do, ekde la mil naŭcent dudek kvara neniam forlasis la vilaĝon kaj ne posedis ŝtatajn sekretojn. Artjom tamen estis devigita konsenti kun la "insista rekomendo" pri ĉesigo de ĉiuj korespondligoj kun eksterlando. En vero, li ne uzis la internacian lingvon ĝis naskiĝo de la unua nepo, kiun li komencis instrui, onidire, jam dujaran. Almenaŭ mem Niko opinias, ke Esperanton li posedis ĉiam.

Estinte eble kvar– aŭ kvinjaraĝa, – memoras Niko, – li aŭdis rakontojn de la avo pri la glora Stalin, pri la fiulo Berija kaj pri milionoj da honestaj komunistoj, suferintaj pro la lasta. Poste gazetaro skribis dum iom da tempo, ke Stalin ankaŭ estis malbona homo. Iom poste li denove boniĝis, kaj nunternpe Niko rimarkis, ke iĝis eĉ moda inter ŝoforoj de ŝarĝaŭtoj kroĉi portreton de Stalin al la antaŭa vitro. Cirkulis onidiroj, ke al la tridekjariĝo de la Granda Venko rericevos sian nomon la urbo Stalingrad…

Kaj nur Solĵenicin insistis, ke Stalin estis tirano, eĉ pli – ke ne finiĝis la tiranio, sed daŭras ĝis nun. En "Izvestija", la abonata ĵurnalo, Niko legis, ke pro la kontraŭsovetia agado Solĵenicin estis pelita el Soveta Unio. Kvankam la tuta familio estimis la Generalisimuson, eĉ la panjo, kiu diradis, ke "Nikita" estas kuraĝa nur kontraŭ la mortinto, Niko neis la familian opinion pro du kaŭzoj.

Unue, ĉar de ĉeĥa korespondamiko venis valora donaco – "Esperanto en perspektivo"; en tia enciklopedia libro Niko trovis la ĉapitron pri persekutoj kontraŭ esperantistoj. Pensis Niko: ja ankaŭ kontraŭ la avo, kiu tamen ĉion ĉi pravigis, kiel bezonon defendi la ŝtaton kontraŭ spionoj kaj akceptis kiel aferon naturan.

Due, ĉar estis Marina. Ŝi rakontis pri "disidentoj", persekutataj en Leningrado kaj ne nur tie. De ŝi Niko aŭdis pri tiu mistera "Arkipelago Gulag", kiun kondamnis unisone ĉiuj ĵurnaloj de la lando.

– Ĉesu paroli pri tio! – fojfoje petis Niko. – Al mi ŝajnas, ke vi kvazaŭ min akuzas.

– Aŭskultu, kamarado komunisto, aŭskultu, – amara rideto substrekis la vorton "komunisto", – vi devas esti informita de ambaŭ flankoj por mem elekti la veron.

Ŝi venigis sufiĉe legeblan kopion de "En la cirklo unua". Ĝin donis al ŝi la Instruisto. Por du tagoj nur. La libro sufiĉis por ke la ideologia vundo en la animo de Niko kresku ĝis doloro kaj turmento. Niko ne sciis, kion fari kun tiu vundo. Ja li honeste mem venis en la partion, samkiel multaj aliaj, bonaj homoj.

Sed ja ne, ŝi ne diris, ke li estas fiulo; li nur komprenu, kie kaj kiam nestiĝis plago en la partio kaj ne partoprenu la maljustajn agojn!

Tamen li neniun maljuston faris. Kaj el la partio li ne emas fuĝi. Mem aniĝis – mem foriros. Kiam ekkonscios la neceson de tiu paŝo… Sed nun, ekzemple li povas uzi la partianecon por egalrajte defendi sian opinion. Ekzemple – oni en Smolnij ŝin ne enlasos, sed lin – kun la partia bileto – libere. Tie li povas ricevi gravajn informojn…

– Kiel Ŝtirlic! – ridas Marina.

Tamen, la Instruisto. Ŝi amis lin – Niko ĵaluze notis tion. Ankaŭ li certe rimarkis. Nur idioto ne rimarkus tiun ravon, tiun inspiron, aperantan en ĉiu ŝia moveto, ĉiu rigardo, se li apudis. Certe, li dignas tiun amon, pensis Niko, venanta Leningradon speciale por aŭdi liajn prelegojn pri la okcidenta literaturo.

Tiuj prelegoj estis fabelaj! La Instruisto, eniranta aŭditorion kun ununura libro por prezento, tuj kvazaŭ ensorĉis gestudentojn, ĉefe junulinojn – tute kutiman aŭskultantaron por lingvoscienca fakultato. Per laŭta klara baso la altstatura viro rakontis egale ĉarme kaj kredinde en la rusa, la franca, la hispana. Li recitis parkere majestajn madrigalojn, konvene paŭzis ĉe ridindaj lokoj, apenaŭ pli ol du– aŭ trifoje malfermante la alportitan libron dum prelego. Laboro de lia cerbo ŝajnis videbla, la nigra krispa hararo rebrilis kaj depost ora rando de okulvitroj ankaŭ Nikon atentis la profundiranta rigardo.

Ŝin, sian plej talentan aspirantinon li, laŭ opinio de Niko, ankaŭ amis, sed ĝi estis patra amo – karesa kaj tenera. Ŝajne nur pro tio, ke Nikon prezentis ŝi, li kun simpatianta rideto premis la manon de Niko:

– Stranga estas vi, Nikolaj. Modernaj teknikistoj neofte tiom scivolas pri lingvo kaj literaturo. Tamen, via strangeco estas laŭdinda!

Nur antaŭ kvar monatoj ŝi, ĉarma en sia okulkaresa feliĉo, prezentis al la plej impona aŭditorio en la Domo de Verkistoj perlojn de Esperanto-poezio. Certe, dank'al li okazis tiu evento, tute nekutima por leningrada publiko, dank'al impono, kiun li sentis al Marina. Multis demandoj de veraj profesiuloj – famaj verkistoj kaj tradukistoj, abundis aplaŭdoj. Ankaŭ Niko feliĉe aplaŭdis inter la ĉeestantoj…

Nun ŝi ploris. Ĝene, kontraŭvole. La unuan fojon Niko vidis ŝin plori. Jam dum pli ol jaro, – rakontis kun larmoj Marina, – dum pli ol jaro oni kaŝe observis lin, havantan unun el la unikaj manuskriptoj de "Arkipelago Gulag". Kaj ne nur lin, ankaŭ aliajn. La samaj oni nun devigis lin forlasi la landon.

En julia blua ĉielo, super la Jamburga preĝejo trankvile ŝvebis kolombaro. Cent kilometrojn for de ĉi tiu trankvilo, for de la silenta knabina ploro, en la polva sufoka urbego la stulta potenco estis okupata pri ruinigo de unu el la plej prudentaj literaturaj edukejoj. Ties gvidanto, pelita for el sia patrolando, flugis nun okcidenten per avio. Dumtempe estis barbare neniigitaj liaj libroj, la literaturaj esploraĵoj, havantaj nenian rilaton al la kaŭzo de lia forpelo. Cetere, nenion malhonestan li faris, subtenante la verkiston, kiun malamas la oficiala ŝtata maŝino. Sed, forpelinte sian malamaton, tiu maŝino fakte detruis aŭ vundis la sorton de ĉu ne ducent liaj lernantoj! Pro kio – bruligi la lernilojn – jen kion ne povis kompreni Niko.

Marina estis inter tiuj du centoj, sed ŝia malfeliĉo, ŝia doloro estis jen tie ĉi, apude, kaj ŝajnis la plej grava, la plej ofenda por Niko. Kion li devus diri por iom trankviligi ŝin?

– Marinka, – Niko tenere tuŝis ŝiajn harojn, – li ne mortis, ne pereis. Li revenos. Vi devas daŭrigi vian, kaj lian aferon!

– Kiu tion bezonas ĉi tie? – Singulte elspiris ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.