La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"La 9-11-an de oktobro esperantistoj de Leningrado akceptis gravan kaj karan gaston – la prezidanton de UEA, D-ron Humphrey Tonkin. …Dum la kunsido kun granda intereso estis akceptita la brila elpaŝo de s-ro Tonkin. La prezidanto de UEA… skizis la perspektivon de UEA en la proksima estonto, substrekinte, ke la plej elstaran signifon havas por tio la Dokumento, akceptita en Helsinki. La Prezidanto emfazis:
– …Lastatempe ni emis tion forgesi, ke ekzistas fina celo de nia agado. Sed nia devas multe pli klare fronti ĝin; kompreni, kiel aspektos la mondo, kiam Esperanto fine enkondukiĝos. Se ni tion komprenos, tiam ni eble estos en pli bona pozicio por konstrui tiun mondon sen lingvaj problemoj. Kaj se ni sukce-sos konstrui tiun mondon, eble la homoj sukcesos alfronti aliajn gravajn mondajn problemojn".
(Aktuale–11–197…)
"Mi estis ĉe respondeculo en obkomo de partio por priparoli la vojaĝon al Greklando. Li demandis, ĉu ekzistas iu legala oficiala E-instanco en USSR. Mi, certe, menciis, SSOD-on. Do, li diris, ke, ĉar ĝis nun la obkomo ne okupiĝis pri iaj ajn veturoj esperantistaj eksterlanden, ĝi bezonas iajn instrukciojn. La res-pondeculo konsilis al mi skribi al SSOD kaj demandi, kio estas bezonata por efektivigi similajn vojaĝojn…"
"…SSOD (societo!) ne estas organizaĵo, sed la ŝtata instanco, fondita en komenco de tridekaj jaroj por prizorgi eksterlandanojn. Ankaŭ SSOD-komisio-no ne estas organizaĵo – fakte senstatuta kaj tute senrajta instanco sub oficiala ŝildo. Mi suspektas, ke, kiam SSOD-gvidantoj parolas pri ebla aliĝo al UEA, ili pensas n.e pri bezonoj de Sovetia Esperanto-movado, sed pri reprezentiĝo antaŭ eksterlando…"
(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)
Ofica karakterizo
por Ajratov Nikolaj Grigorjeviĉ,
naskita en 195…, ruso, membro de KPSU, partia
membrokarto N…N.G. Ajratov laboras en la entrepreno ekde septembro 197… Veninta al la velda fako post fino de studoj en la Leningrada politeknika instituto, li aktive transprenis la sperton de pli aĝaj fakuloj, montris sin kapabla kaj iniciatema inĝeniero. N. Ajratov aktive partoprenas la raciigan movadon; li estas la aŭtoro de ses proponoj kun suma ekonomia efiko pli ol 50 mil rubloj.
Juna komunisto, Nikolaj Ajratov aktive partoprenas socian vivon de la fako kaj de la uzino. Li estas atentema popolbrigadisto. Plenumante la komision de la uzina komsomola komitato, N. Ajratov gvidas la klubon de Internacia amikeco en la patronata lernejo. En la ĉiutaga vivo li montris sin modesta civitano, bona familiestro; li edukas dujaran filon. Juĝata aŭ juĝesplorata li ne estis.
La karakterizo estas donita por turisma vojaĝo al la Popola Respubliko Bulgario.
Direktoro de la uzino "Fosforit"
Sekretario de la partia komitato
Prezidanto de la sindikata komitato
– Nu, ĉu taŭgas? – kontentegas ŝvita Saŝka, ĵus fintajpinta la folion. – Plene taŭgas por vi, Nikaĉo; botelon do vi ŝuldas. Bonus ricevi ankaŭ tiujn tri subskribojn!..
– Por kia diablo ĝenerale mi bezonas ĉi tiun paperon? – koleriĝas Niko. – Ne en kosmon ja oni min sendas! Simpla turisma vojaĝo!
Liaj korvokoloraj haroj, krispiĝantaj risorte, permesas tute ne zorgi pri ĉiutaga kombado, tamen iakaŭze li ĉiam manglatas la hararon ĉe koleriĝo.
– Nu-nu… – trankvilige murmuras Saŝka, – ne pensu vane, ŝparu la grizan materion. Oni postulas – ne rezonadu, sed faru ĉion disciplineme. Partiano vi estas, ĉu ne?!
– Mi jam ekbedaŭras pri tio, – Duonvoĉe en vazistason grumblas Niko, sed Saŝka, kaptinte la vortojn, eksaltas. Estas li ja ĉi tie ne amiko de tiu sendankulo, ankaŭ (kaj unuavice!) estas li ĉi tie, en la kabineto, Aleksandr Pavloviĉ Ĉertkov, estas li ĉi tie oficiala persono, sekretario de uzina komsomola komitato. Li tuj elmontras eksklamacion:
– Sentaŭgulo! Kiu tiris vin en la partion?!
Ĉiam honestesprima lia vizaĝo iom paliĝas, la manoj serĉas ĉu apogon sur masiva sekretaria tablego, aŭ ion pezan por ĵeti, la helbluaj okuloj fulmas. Sed Niko, ĝisfunde konanta tion ĉi ekde la pratefnpo studenta, respondas pace:
– Mem mi aliĝis, estu trankvila. – Kaj eliras, lasante Saŝka-n trankviliĝi inter polvokovritaj transiraj standardoj, nenien irantaj el ĉi tiu ĉambroangulo, krom en la Aktan salonegon dum oficialaj solenaĵoj.
Saŝka estas amiko. Ĉu eblas serioze akcepti lian postenan koleron? Ja estas li, kiu helpis "forŝiri" ie en supro, en Smolnij, verŝajne, unu lokon en la speciala turista grupo. La lokon por Niko. Ĉar, malgraŭ ke la grupo estas speciala, vojaĝonta Bulgarion speciale al la kongreso de Universala Esperanto-Asocio, apenaŭ posedo de la lingvo kaj la lingva aktiveco estas ĉefaj kriterioj ĉe elekto de veturontoj. Erinaco komprenas…
Saŝka estas komsomolestro, kaj li povus veturi mem, se nur ekvolus. Sed li mem oferis tion al Niko – jen vera amikeco. Niko gvidas Jamburgan esperantistan klubon. Cetere, li havas rajton, eĉ la meriton por veturi. Saŝka-n oni eĉ ie laŭdis pro la aferoj de Niko. Kiel komsomola sekretario Saŝka estas ankaŭ lia ideologia edukanto. Certe, por septembro la Tieuloj promesis por Saŝka senpagan turistan vojaĝon al Italio. Sur posteno de la gvidanto de turista grupo. Do, tiun Bulgarion kun sidado inter nekompreneblaj esperantistoj li donacis al Niko tute sen avaro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.