La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"Protokolo de la konferenco de SEJM
Temo: Rilatoj kun oficialaj instancoj
Ufa; Estis kelkaj vizitoj al ia loka packomitato kun propono kunlabori. Malgraŭ varmaj akceptoj nenio rezultiĝis. Al la regiona komitato de VLKSM ni prezentas raportojn.
Klajpeda: La partia komitato malkonsilis organizi amasajn elementajn Esperanto-kursojn por infanoj kaj junularo, sed rekomendis anstataŭi ilin per alifremdaj lingvokursoj… Estis propono de la partia komitato informi ĝin pri forveturoj de iuj al Esperanto-aranĝoj.
Maĥaĉkala: Kun la komsomoia komitato post reelekto de nova sekretario pri propagandaj aferoj la interrilatoj ŝanĝiĝis je malpli bonaj. La televido malpermesis demonstri la filmon pri SEJT.
Moskvo: La interrilatoj kun la moskva gazetaro estas malbonaj pro tre severa cenzuro.
Poltavo: La obkomo de komsomoio post konatiĝo ai nia statuto kaj laborplano rilatas bone ai ni. La partiaj instancoj nur promesas helpon.
Vilnius: Partia] instancoj rekomendas anstataŭi instruadon de Esperanto per instruado de iu alia fremda lingvo. Gazetoj en la lasta jaro tute ne akceptis artikolojn".
(Aktuale – 8– 197…)
"…Nia eldonejo ne eldonas Esperanto-lernilojn. Pri ĉiuj problemoj koncerne studon de la iingvo Espe-ranto ni rekomendas turni vin en Esperanto-sekcion ĉe Moskva Domo de Amikeco.
Estime – vicredaktoro de la eldonejo "Russkij jazik"
(El oficiala letero)
Direktoro de la uzino "Fosforit", Genriĥ Aleksandroviĉ Lavrov dematene havis bonan humoron. La uzino prosperis dum la pasinta duonjaro; ankaŭ julio glate iris al bona fino. Ĵus li havis agrablan interparolon kun la ministro, kiu laŭdis la direktoron, interalie, pro sukcesa laboro de raciigantoj en la uzino.
Vere tiel estis: la monpremioj, kiujn aldone enkondukis Genriĥ Aleksandroviĉ, donis ravigan rezulton. Centoj da laboristoj, inĝenieroj vigliĝis kaj alportis diversajn raciigajn proponojn. La plejmulto da ili, certe, estis bagatelaĵoj, sed kelkaj estis vere utilegaj. Inter tiuj Lavrov memoris la originalajn ujojn-miksilojn, proponitajn de la velda fako. La aŭtoro, tiu juna knabo Ajratov reale donis preskaŭ milionon da rubloj en la uzinan kason. Nome tioma estis la ekonomia efekto de lia lasta propono, jam efektivigita. Genrifi Aleksandroviĉ konis la knabon, eĉ de la unua renkontiĝo nomis lin "anasido" pro tiu stranga nazpinto. Lin, la "anasidon" la ministro rekomendis iel grave distingi, premiigi per ia valoraĵo por montri al aliaj praktikan gajnon de raciiga laboro. Bone, ni ion elpensos… eble duĉambran apartamenton – ŝajne, li bezonas.
– Ĉu neniu kontraŭas, ke mi demetu la jakon? – La granda ŝvita korpo de Genriĥ Aleksandroviĉ kontente liberiĝis de tiu superflua vestaĵo, kaj li iom malligis la kravaton. Varmego!
Kunsidado de uzina partia komitato ĉiam ŝajnis al li nenecesa, ĉar ĉiuj pli-malpli seriozaj demandoj estis solvataj ne ĉi tie. Tamen, unu fojon en monato li devis veni ĉi tien, kunsidi inter trideko da komunistoj, moki la estrojn de malbone funkciantaj fakoj (tion li bone farus ankaŭ en sia propra kabineto!), priparoli diversajn politikaĵojn kaj similajn tedegajn nenecesajn aferojn.
Sed eĉ tion la direktoro hodiaŭ akceptis plezure kaj bonvole. Li ride pacigis du fakestrojn, kiuj venis por kvereli pro la transira ruĝa standardo. Jes, ili ambaŭ bone laboris, – estis lia decido, – tamen la standardo estas sola. Ankaŭ la granda monpremio, akompananta ĝin. Do, la standardon ricevu la teknologiistoj, ĉar jam tion decidis la partkomo, sed li trovos la monon por premiigi la ambaŭ fakojn… Same plezure, kun scivolo spektis Genrifi Aleksandroviĉ ankaŭ aliajn parolojn, kiuj alitempe vekus lian inciton.
– Kamaradoj, mi petas ankoraŭ iom da atento, – admonis la prezidanta Udalov, – restis nur unu malgranda demando. Karakterizo por eksterlanda vojaĝo de inĝeniero el la velda fako, Ajratov. Li atendas en la akceptejo – voku lin, Serafima Pavlovna!
– Aha! Jen li estas, la "Anasido"! Genriĥ Aleksandroviĉ kontente, subtene ridetas al la eniranta Niko.
– Bonvolu sidiĝi, Nikolaj Grigorjeviĉ, – seke prononcas Udalov, montrante per okuloj la seĝon, speciale starigitan antaŭ la ĉeestantoj.
– Dankon… – heziteme diras la knabo.
– Kamaradoj, ni devas solvi la demandon pri konfirmo de la ofica karakterizo por Ajratov Nikolaj Grigorjeviĉ, inĝeniero, ruso, membro de KPSU. Serafima Pavlovna, bonvolu voĉlegi la karakterizon.
Eĥ, tiu enuega, senbezona proceduro. La tempon nur forprenas! Genriĥ Aleksandroviĉ, certe, simpligus la aferon. Venis homo. Se bona – tuj subskribi sen ajna diskutado. Ja ne ĉi tie oni povas ekkoni la homon, sed en lia laboro! Tamen, la ordo estas la leĝo.
– Kiu havas demandojn al kamarado Ajratov? Ekstaru, Nikolaj Grigorjeviĉ.
– Ĉu vi veturas Bulgarion kiel turisto? – demandas grizhara, noblaspekta muntisto Borodin, konstanta membro de la partkomo,
– Ne nur. Mi veturas kun speciala turista grupo el Leningrado, – klarigas Niko. – La celo de tiu grupo estas partopreno en la Universala Kongreso de Esperanto.
– Estas tre interese! – miras Borodin. – Ĉu vi povas iomete klarigi la ni, kio estas Esperanto?
– Certe, mi povas. Ĝi estas la internacia helplingvo.
– Kamarado Borodin! – riproĉas Udalov. – La partia komitato ne povas perdi la tempon por ĉi tiu prelego, Nikolaj Grigorjeviĉ rakontos tion alitempe… Mi petas plu demandi.
– Kiu estas la gvidanto de Bulgara Komunista Partio? – tuj, laŭmende reeRas seka Maria Fjodorovna, estrino de la partia kabineto.
– Todor Ĵivkov, – iom mirante pro la facila demando, respondas Niko.
– Ĝuste! – diras Maria Fjodorovna, ankaŭ mirante, kvazaŭ ŝi dubis, ke la knabo divenos ia respondon.
– Diru al ni, Nikolaj, – vivoĝoje aklamas demagogo Karpenko el la proviza fako, – kial, ĝenerale, vi veturas eksterlanden? Vi estas juna homo. Ĉu vi ĉion jam vidis en nia vasta ŝtato?
– Mi sufiĉe multon vidis, – paliĝas Niko. – Kun studentaj konstrutaĉmentoj mi estis en Saĥalin, en Mezazio… Ankaŭ turistis en Cebaltio, Ukrainio, Kaŭkazio… Nuna vojaĝo min interesas ĉefe pri la Kongreso.
– Nu, kompreneble, – enmiksiĝas Genriĥ Aleksandroviĉ, perdante la paciencon. – La knabo havas unikan okazon trafi al tutmonda renkontiĝo. Mi proponas aprobi lian estontan vojaĝon, konfirmi la karakterizon kaj fermi la demandon!
– Pardonu min, estimata Genriĥ Aleksandroviĉ, – Udalov ĵetas al li aludantan, multsignifan rigardon, – ni kun vi antaŭe ne diskutis pri la demando. En nuna situacio, kiam malamikoj de nia ŝtato streĉigas la fortojn por malhelpi nin, por kalumnii, por malpliigi niajn atingojn en la konstruado de komunismo, ili uzas ĉiujn rimedojn por sia nigra afero! Ankaŭ Esperanton – ne vane la obkomo malrekomendas ties propagandon. Ni ne havas la garantion, ke al tiu monda kongreso, kvankam ĝi okazos en la frateca Bulgario, ne trafos niaj malamikoj. Mi timas, ke juna, ne tre sperta pri ideologiaj Juktoj kamarado Ajratov ne sukcesos oponi iliajn argumentojn ĉe eventualaj diskutoj. Pro tio mi rekomendas al la partia komitato deteni sin de la konfirmo kaj aprobo.
"Nu, tute mortbatis la knabon!" – pensas la direktoro, observante, kiel Niko, tute paliĝinta, komencas nervoze glati la hararon.
– Kara mia Aleksej Filippoviĉ! – la ampleksa korpo formovas la seĝon kaj impresige levas sin de ĉe la tablo. – Mi tute ne komprenas vian pozicion pri tiu ĉi demando, kiu nun ŝajnas al mi pli grava, ol mi opiniis antaŭe. Do mi petas permeson de la ĉeestantoj, ke mi prezentu mian opinion pli vaste.
El la voĉlegita karakterizo ni vidis, ke Nikolaj Ajratov estas la homo, sendube digna por la vojaĝo. La karakterizon jam konfirmis lia fako. Nikolaj estas partiano – ĉu vi, kamaradoj, jam ne fidas la ideologian nivelon de komunistoj? Kiu, tiaokaze, estu via apogo?! Cetere, ankaŭ la obkomo havas strangan pozicion: se ili ne rekomendas Esperanton, kial ili aprobas sendon de la speciala turista grupo al tiu kongreso de Esperanto? Kaj, se la grupo estas aprobata de la obkomo, kial la reprezentanto de nia uzino ne partoprenu tiun vojaĝon? Mi opinias, ke la uzina sindikomo eĉ devus serĉeti la monrimedojn por iom subteni tiun utilan aferon… Li veturu trankvile, kaj post la reveno rakontu al ni ĉion, faru la prelegon!
– Prave! Juste! – sonas kelkaj voĉoj.
Udalov en embaraso ĉirkaŭrigardas vizaĝojn de la ĉeestantoj kaj pritaksas la situacion por digna retreto.
– Jes, Genriĥ Aleksandroviĉ, vi konvinkis min, – kun paciga rideto diras li. – Mi ne insistas pri mia propono. Do, ni voĉdonu: kiu estas por konfirmo de la karakterizo, bonvolu levi la manojn.
Genriĥ Aleksandroviĉ, sidigante sian korpegon reen sur la seĝon, pigre kaj kontente levas la dekstran manon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.