La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LEGENDO PRI BRUNA ŜTONO

La nomo de Mikaelo Bronŝtejn efektive jam iĝis legenda, same kiel nomoj de multaj aliaj aktivuloj de Sovetia Esperantista Junulara Movado, fama SEJM de la sesdekaj – sepdekaj jaroj.

Tamen, la unua renkontiĝo estis ne kun li, sed kun kantoj de Bruna Ŝtono, tiel oni ofte nomis Mikaelon en la Sovetiaj Esperanto-tendaroj. En la tendaroj centoj da liaj kantoj estis kantataj de aliaj esperantistoj, kaj ni povis aŭskulti kaj mem kanti ilin dum tendaraj neforgeseblaj tagnoktoj.

Ni memoras apudmoskvan CRRER (Centr-Rusia Regiona Esperanto-Renkontiĝo) en 1981. Iom ni malfruis al la koncerto en granda halo. Ĝi estis plena – tiam eĉ al regionaj renkontiĝoj venadis ĝis 300 esperantistoj. Homoj staris, sidis sur la planko en intervico kaj kantis komune: "Zimbabve, Zimbabve…". La kanton centvoĉa ĥoro ripetis kelkfoje. Mem la aŭtoro, mezalta, liphara, staris sur la podio kaj gitarludis.

Io komuna estas inter Mikaelo Bronŝtejn kaj Vladimir Visockij – unu el la plej famaj bardoj en Rusio de la sepdekaj.

Ĉe ambaŭ estas ŝatata poeto – Aleksandr Puŝkin.

Ambaŭ verkas aŭtorajn kantojn, kaj ne simple kantas, sed prezentas siajn kantojn: kvankam la unua al esperantista malvasta rondo, kaj la alia al la vasta, multmiliona.

Ambaŭ sukcese gvidas la publikon, kvazaŭ konversacias kun ĝi.

La kantoj de ambaŭ estis kreataj dum la stagna periodo, kaj en siaj kantoj ili ne timis ĉu moke, ĉu kun ploriga ironio kritiki la ekzistantan burokratian sistemon. Tiam, en la sepdekaj, pro simila vero oni facile povus renkonti matenon jam ie en Malproksima Nordo – loko de tradiciaj ekziloj.

Mikaelo Bronŝtejn veturis Nordon propravole. Ne multaj kuraĝus lasi varman apartamenton meze de Rusio por labori 10 jarojn en fora urbo Vorkuta.

Iun vintron ni devis por kelkaj tagoj veturi al Vorkuta. La spertuloj konsilis: "Ne flugu per aviadilo! Vi riskos longe atendi en fluĝaveno. Vorkuta ne akceptos pro malbona vetero". Ni elektis trajnon kaj, preskaŭ dum du diurnoj, restis en la vagono 30 kilometrojn apud la Neĝa Metropolo. Vorkuta ne akceptis.

Estis granda ŝtormo. En la aero – brikoj, restaĵoj de tegmentoj… Fine heroagoj de homoj permesis al la trajno trabori neĝan muron.

Mikaelo estis ne en la urbo, sed en la apuda loĝloko ĉe la minejo, en kiu li laboris. La kvinetaĝa domo, kie li loĝis, aspektis kiel trietaĝa – neĝo kaŝis preskaŭ duonon. Sed trairo en la neĝo jam estis farita, kaj ni trafis rekte en gastamajn brakumojn de la mastro: "Vi venis ĝustatempe, ĉar nur ĵus aperis elektro, varmo kaj akvo". La fenestraj vitroj en la ĉambro estas rompitaj kaj ŝirmitaj per tabuloj. Kaj senfinaj bretoj kun libroj. Mirinde, kiel la mastro sukcesas prizorgi tiom grandan bibliotekon de rusaj klasikaĵoj, esperantaĵoj, de alilingvaj libroj.

Kaj ĝuste tiam, ĉe varmiga botelo da suda konjako, naskiĝis la ideo pri eldono de tiu ĉi romano. Ne, la penson pri la romano Mikaelo havis jam delonge, eble ankoraŭ de SEJM-tempoj. Sed nun, ĉe la tablo, estis kreata konkreta plano de la eldono, pridiskutataj farendaĵoj, tempolimoj.

Poste la mastro-majstro akompanis nin al vere palacaspekta "Palaco de Kulturo" sub necerta palpebruma lumo de vintra polusa tago. Tie renkontiĝis esperantistoj. Mikaelo pardonpete diris, ke se ne estus ventoblovo, venus multaj, sed ve, ne funkcias trafiko inter loĝlokoj, kaj esperantistoj ne povas atingi la kunvenejon. Venis krom ni ses personoj. Mikaelo lerte gvidis la konversacion. Abundis demandoj, ne mankis respondoj. Poste li konfidis al ni, ke gastoj el Moskvo ĉe ili ankoraŭ ne estis.

Li venis al Nordo kaj organizis E-klubon. Dum diurnoj laboris en la minejo. Verkis kantojn, – "Mi povas sendi al vi neĝon…". Tradukis el Puŝkin. Kaj verkis ĉi-romanon, originalan, fortan, verecan, kiel la tuta vivo de Mikaelo Bronŝtejn.

Aleksandr Ŝevĉenko
Mikaelo Bronŝtejn


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.