La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XIV

"Junularan tendaron kutime partoprenas ankaŭ veteranoj. Estas agrable vidi sur iliaj brustoj ne nur verdajn steletojn, sed ankaŭ militordenojn. Tamen sur la brustoj de junaj esperantistoj ĉu ofte oni povas vidi almenaŭ komsomolan insignon? Ja, tio gravas, geamikoj, por vera impreso pri ni flanke de oficialuloj, flanke de la neesperantista publiko…"

(Aktuale – 6– 197…)

"…Nia malnova sistemo (kvankam brila por la antaŭaj cirkonstancoj) devas pasi en Leteon. Ne unuopaj trafaj eroj, nek niaj idealoj, nek finaj celoj, sed la Sistemo kiei tuto devas fariĝi historiaĵo.

Kelkaj gesamideanoj eble jam nun kontente frotas la manojn, antaŭĝuante la baldaŭan estonton, kiam ili konvertos al Esperantismo amasojn kaj amasojn,

Haltu! Ne tio estas la ĉefa tasko en !a nunaj kondiĉoj. Multe pli gravos, KION ni faros ol KIOMOPE. Sekve por ioma tempo estas eble kaj preferinde zorgi malpli pri nia KVANTO ol pri la KVALITO.

Ni devas perafere pruvi, ke Esperanto estas sukcesa propagandilo de la sovetaj ideologio kaj kulturo en eksterlando, brila ilo por internaciisma kaj patriotisma laboro, helpilo por studado de frerndaj lingvoj (kaj pliprofundiĝo en la propran), utila kaj taŭga tempopasigo.

Ĉion ĉi ni devas montri al koncernaj respondeculoj".

(Aktuale – 3– 197..)

"Ni jam delonge pruvis, ke Esperanto estas taŭga propagandilo ideologia kaj kultura. Ni esperu, ke ni ne plu devos pruvadi tion al ĉiu nova oficialulo, sed dediĉi la tempon al praktika utiligo de la lingvo".

(Aktuale – 4 – 197…)

Dum la posttagmeza raportado pri faka agado, iom enua, dormiga, Niko tamen atente aŭskultas – jam ŝajnas al li, ke ĉiu raportanto faras tion kvazaŭ lastfoje. Ne nur li tion kaptis. Kiam vica raportanto iras al jam kutima finalo:

– …Necesus, certe, organizi metodikan seminarion… ekzamenigi instruistojn en SEJM-kluboj… Mi jam ne sukcesis… – Volgano Andreo eksaltas, kaj, montrante la florbedon, krias:

– Hej, kamaradoj, jen estas bo-onega tombo de nia SEJM! Luksa, majesta! Tamen, ial ĝi jam estas florigita, sed ni (ĉu hazarde?) estas ne ene. Ni estas ekstere. Do, mi memorigas al ĉiuj, ke ni ankoraŭ vivas! Jes!

– Jes! Jes! – aplaŭdoj kaj krioj timigas ombrojn de la proksimiĝanta vespero. Eĉ kelkaj burdoj, kviete gustumintaj flornektaron, leviĝas super la bedo kaj malkontente zumas al tiu rido kaj aplaŭdoj.

– Kamaradoj! Kamaradoj! Ĉe tiu optimisma aplaŭdado mi anoncas la posttagmezan kunsidon fermita! – duonkrias la prezidanto. – Sed atentu: la mastroj malpermesis lignofajron!

Nu, jen – novaĵo! Ciuj bolas:

– Malpermesitas en la teritorio, do ni trovu lokon ekstere. Kia konferenco sen fajro!

– Kamaradoj! – admonas la Prezidanto. – La loko estas tro civilizita. Ekster la bazejo loĝas diversaj homoj. Ni ne malbonigu tuj la rilatojn inter ni kaj aborigenoj.

Englutinte vesperan kaĉon en la manĝejo, Niko elpetas de servistino dekon da panpecoj (komisiis la legontoj) kaj rapidas al sia dometo.

Kvin knaboj loĝas en la ĉambro: Eugeno, Volodja, Jefim, Zaŭr kaj li, Niko. Do, necesas rapidi. Prepari varman veston por ne serĉi poste. Ordigi la ĉambron. Movi la litojn ronden, la tablon – en mezon de la rondo. Trovi kaj elpreni "legaĵojn"… La knaboj jam komencis laboron. Zaŭr trankvile surtabligas belan konjakbotelon. Eugeno englutas salivon:

– Fantastika libro! Sed ankaŭ mi havas ne malpli interesan.

Li tiras el la tornistro "Rusan balzamon". Ankaŭ Niko por la okazo kunhavas imponan 'libron", aĉetitan en Narva – la likvoron "Vana Tallinn".

Estis hela ideo – la elpenso de tiuj tendaraj "legejoj", amikaj kundrinkoj noktaj. Fakte, la "legaĵoj" estas venigataj kiel la simbolo, kaj vere ili beligas la tablon. "Legas" gekoj ne tre aktive – nur gustumas el diversaj "libroj". Sed kiom da rakontoj, ŝercoj, kantoj! Dum jaro ĉio ĉi akumuliĝas por flui ĉi tie, por amika vespero-nokto. Tie ĉi naskiĝas la amikeco porĉiama, eĉ frata.

Aperas la gastoj. Nemultaj, ĉirkaŭ deko. Sidiĝu ĉiuj, kuŝiĝu, altabliĝu! Restos ankaŭ loketo por malfruiĝantoj. Niko mastras kutime. Eugeno donacas komplimentaĉojn al la venantaj knabinoj ("Aĥ, Svetulja, vi graciiĝis, e-e-e… je tri kilogramoj, ŝajne. Sidiĝu pli proksimen, mia dolĉa!"), Jefim spektas, kiel Ljoĉjo agordigas lian gitaron – memstare li faras tion apenaŭ. Zaŭr jam senkorkigis la konjakon, verŝas la unuan komunan "fratigan" tason, kiu iros laŭronde. Ankaŭ oblonga impresiga melono estas tirata el-sub la lito de Zaŭr. Akompanas tiun misteron komuna "Aĥ!" de ĉiuj knabinoj. Dia aromo!

– Miaj gastoj! – krias Eugeno. – Ni gustumis "ĉevaljakon", do la temo de nia hodiaŭa legado estu ĉevaloj, mi proponas!

– Do, komencu per "Karolino"!

– Jes, per "Karolino", – krias knabinoj.

– Je du tonoj malpli laŭte, najbaroj dormas, – avertas Ljoĉjo, prenante gitaron.

– Ha-ha-ha, dormos ili, atendu! – reeĥas ĉiuj, kaj, ĉiuj kune: "Flugas Karolino same kiel vent'!"

– Interalie, Babel diris, ke la plej belaj bestoj en la mondo estas ĉevaloj. Kaj virinoj! – komentas Jefim.

– Ha, ĉu ni tuj ekhenu, aŭ iom poste? – demandas Aŭdra.

– Iom poste. Ni ankoraŭ ne finlegis, – respondas Niko. – Tamen, pri ĉevaloj. Kun unu mi parolis antaŭ kelkaj tagoj… En Leningrado, certe. Impona stalono, altpostena… Li diris, – aĥ, pardonu, li henis, – ke ne nepre al Esperanto-aranĝoj devas veturi esperantistoj. Unuavice veturos tiuj, kiujn li trovos indaj por veturi.

– Sed, kion vi?

– Bedaŭrinde, mi ne kapablas heni… Sed mi demandis, ĉu al kongreso de veldistoj li povus sendi kuiriston.

– Ha-ha! Sed li?

– Nu, li respondis, ke ĉion decidas ne li sola, kaj montris per okuloj al plafono. Ankaŭ li daŭrigis, ke kontraŭ veturo de kamarado Ajratov, persone, li, persone, havas nenion. Dume. Des pli, ke, hazarde, kamarado Ajratov, partiano, aktiva edukanto de lernejanoj, ankaŭ Esperanton posedas…

– Ho, fiulo! Sed vi, Niko, ankaŭ riskas vane. Oficialuloj tion ne ŝatas.

– Tamen, karuloj, Fimko promesis novan kanton!

– Jes, – vigliĝas Jefim. – Hieraŭ vespere ĝi aperis. Ni provludu la refrenon:

    "Aĥ, kiaj ni estas feliĉaj,

    Ke venis novaj kondiĉoj!"

Ĉiuj kantas la refrenon, ridas, dum Ĵefim mok-kantas pri tiuj Novaj Kondiĉoj. Nur Niko ne ridas.

– Tro morna estas !a humuro, – respondas li al !a kompanio, – sed, eerte kaj nepre prezentinda al tuta konferenco. Eble kelkajn ĝi sobrigos.

– Tenu voston pistole, Niko! Pli utilas ridi ol verŝi larmojn, – diras Jefim. – Ni legu poiomete. Poste vi aŭdos ankoraŭ unu novan kanton.

– Foriru ni de ĉi tie. Promenetu, – fiustras Galka. Niko kapjesas kaj post minuto trankvile eliras en la freŝan nokton. Jen tie ĉi li spiru pli profunde. Kvazaŭ ia nazmuko plenigis la kapon, kaj estas sola dezireto jelpi al la abunda stelaro.

Ombre aperas Galka, prenas lian manon, forkondukas en nokton laŭ vojetoj de la turistejo. Senparole ili promenas ĝis iu dometo. Klakas ŝlosilo, malfermiĝas pordo en malluman ĉambron.

– Enira. Mi elpetis ĉi tiun luksan apartamenton. Ni povas sidi kaj paroli.

– Ĉu denove pri la novaj kondiĉoj? Eble suflĉas…

– Niko, Niko… Vi estas iom freneza. Tro vundiĝema. Ĉion prenas en la kapon.

– Mi ne povas aliel, Galka! Mi ja vidas – kelkaj uloj tie ĉi pretas fordoni ĉion sen batalo. Memlikvidiĝi. Stultuloj! Nenio dume klaras ja…

Niko glatas kaj reglatas sian krispan hararon.

– Mi tre amas vin nome tia. Kolera. – Ŝi karesas lian manon.

– Nenio aminda…

– Nu, tion mi decidu. Ne timu, mi ne volas forpreni vin de Olga, de la familio… Mi nur volas, ke vi trankviliĝu… Kaj mi volas vin… hodiaŭ… tuj… vi ne rajtas esti tia… vi ne rajtas rifuzi… amata… – arda flustro vekas kapturniĝon kaj la lipoj estas tiom proksimaj!

– Galka… – reflustras Niko, – vi estas ĉarma… aminda… sed mia humoro tute ne konvenas… mi ne kapablos, ŝajne…

– Estas jam mia zorgo, mia bona knabĉjo. Ne parolu plu, – ŝi ĉesigas lian parolon per longa kiso. Rigardante liajn okulojn, ŝi malbutonumis lian ĉemizon, kaj ŝiaj varmaj tiklaj fingroj faras unu longan fluantan movon laŭ lia brusto desupre malsupren. Arda kordo ekpulsas interne, sendepende de la volo; ia sovaĝa adoro, freneza ĝuo… Ĉio iĝas duagrada, krom tiu ĉi ardo. Si levas la brakojn, permesante al Niko demeti ŝian sveteron. Tuŝinte per sia brusto du arogajn mampintojn, Niko jam definitive ŝaltas sin for el tiuj nenionsignifaj zorgoj…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.