La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO VII

"Ofte ni surpaĝe de ĵurnaloj, en prelegoj, konversacioj kaj aliloke mencias pure movadajn terminojn. Bedaŭrinde, fojfoje por ili estas donataj netrafaj rusaj ekvivalentoj, kio ne utilas por nia afero. Ĉi-sube mi proponas kelkajn akceptindajn ekvivalentojn por ĝenerala kaj unueca uzado:

Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM) – Sovet molodjoĵniĥ esperantistskiĥ klubov SSSR;

delegito de UEA – predstavitel Vsemirnoj Associacii Esperantistov;

oficialaj instancoj – partijnije, komsomolskije, profsojuznije, sovetskije instancii;

E-kurso – kruĵok po izuĉeniju esperanto;

samideano – tovariŝĉ…"

(Aktuale – 9–197…)

"– Pri la laboro de esperantistoj en la artikolo "Por amikeco kaj paco" skribis la loka ĵurnalo "Darbas" (speciale pri korespondado kaj ekspozicio de infandesegnaĵoj). La vorto "esperanto" tie mankas; laŭ la redakcio, oni ne rekomendas ĝin uzi.

– Felietono "Esperanto" kun krudaj kalumnioj kontraŭ E. kaj Zamenhof aperis en la distrikta ĵurnalo "Leninskoje znamja".

(El la informilo "Kurte")

Afabla vicdirektoro de la lernejo apenaŭ kredis, ke venis jen junulo por senpage gvidi ian, ŝi eĉ ne interesiĝis kian, rondeton por lernejanoj. El trideko da adoleskuloj, agititaj de Niko, al fino de la kurso restis nur ok, tamen – bonegaj geknaboj! Jarfine Niko jam konis ĉies gepatrojn; tiuj, ĝentile salutante lin ĉe renkontoj, kontentis, ke iliaj infanoj ne vagadas dum vesperoj, sed okupiĝas pri la afero – dankon, multajn dankojn!

Somere… ho, somere la gepatroj miris eĉ pli, kiam la infanaro eklaboris por monato en "Fosforit" kaj, je la mono perlaborita, forvojaĝis el la hejmo al la proksima Estonio. Aĥ, kia somero ĝi estis! La maro, kiun ili unuafoje ekvidis kaj ekĝuis, rave saltante ĉirkaŭ Niko en varmeta vespera ondaro. La fajraj vesperoj, la kaĉo, kuirita memstare la unuan fojon en la vivo. La paŝtado tra helaj ĉebaltaj arbaroj, plenaj da nuksoj, vakcinio, mirtelo kaj frambo. Kaj finitinere, la Esperantujo – rava, multimpresa SEJT. Ĝin ĉiu el la geknaboj priskribis (ne – prikantis!) en la postferiaj ekstemporaloj. La vicdirektorino montris tiujn al Niko, kaj ili kun plezuro legis la admirindajn infanajn sinceraĵojn. Tiuj unuaj kursfinintoj, lia ĝojo kaj fiero, iĝis kerno de la klubo, aperinta iom poste.

Jes, la knabinoj iom ĵaluzis, kiam li venigis Ol. Ŝi ŝajnis samaĝulino egala al ili, kial do ŝi havu pli da rajtoj je ilia komuna Niko!? Post semajno ĉio denove venis al plena ordo, dank'al konforma konduto de Ol. Ankoraŭ iom poste la infanoj gaje dancis, kantis, kriis "Amare!" en la edziĝfesto. Ankaŭ Saŝka ĉeestis, alportinta gratulleteron de la partia komitato, subskribitan de Udalov, kaj uzinan donacon por la novgeedzoj – luksan kristalan vazon. Eĥ, belaj tagoj estis!

Eĉ la urba ĵurnaleto, tute senviva kompare al tiu instituta, aperanta sub pompa titolo "La vojo al komunismo", reeĥis pri agado de la klubo per artikolo "Leporeto Stepaŝka parolas kun tutmondo", Presita estis eĉ ilia emblemo: la heroo de la plej ŝatata porinfana televida programo, leporeto Stepaŝka kun steleto surbruste. Rakontinte ĉion al la kolego-ĵurnalistino (ja ankaŭ li iam amatoris), Niko neniel atendis ian plagon pro tiu artikolaĉo. La plago, do, venis neatendita.

Antaŭ semajno Niko finfine konvinkis sian antikvan konatulon, fametan leningradan filmreĝisoron Zolotarevskij, prelegi pri Esperanto en Jamburg. Boĉjo Zolotarevskij postulis nenian pagon, nur ke estu oportuna hotelĉambro kaj la invito estu almenaŭ duone oficiala. Niko tuj kuris al Saŝka – li petu Udalov-on subskribi oficialan invitleteron de "Fosforit". Ja ne nur pri Esperanto povus prelegi la leningrada gasto.

– A-a, bagatelo! – diris Saŝka. – Jen la blankfolio, tajpu la leteron mem. Mi iros al Udalov por subskribi.

Niko instaliĝis ĉe tajpilo, kaj post dek minutoj Saŝka jam portis pretan leteron. Revenis li preskaŭ tuj, strangmiena, eĉ iom timigita.

Ne subskribis! – diris li. – Nekompreneble. Verŝajne, io okazis. Ĉu vi scias, kion li diris al mi? Li diris: "Misiistojn ni ne bezonas!", kaj… – Saŝka eksilentis, ĉar Udalov ankaŭ diris, ke la afero estas serioza, kaj ke la patro parolos kun Saŝka pri ĝi hejme.

– Kion kaj? – senpaciencis Niko.

– …kaj… kaj… kaj ne subskribis. – Finis la frazon Saŝka.

– Do, mi mem iros al li, – decidis Niko.

– Provu. Sed li vin ne akceptos.

– Mi iros morgaŭ dum liaj akceptohoroj. Li devos min akcepti… Tamen, bonus ekscii, kio okazis. Ĉu pere de via paĉjo?

Saŝka englutis aeron, kvazaŭ sufokiĝante:

– Nu certe… Mi demandos. Se ne estas granda sekreto…

Hejme eĉ sen demandoj li ricevis "edukhoron", kiel ŝatis diri la paĉjo. Saŝka provis ion jelpeti kontraŭ la asertoj kaj avertoj, fluantaj torente al li, sed, kiam la paĉjo aldonis, ke aliokaze eĉ li ne sukcesos savi la karieron de Saŝka, tiu konsentis pri ĉio. Tiu "edukhoro" restis ekster scio de Niko; li nur sukcesis eltiri el Saŝka, ke la obkomo telefonis, malrekomendinte propagandi Esperanton.

Udalov kvazaŭ atendis Nikon. Sed jam mankis la troa afablo kaj ravo pri "aktiva junulo" en lia rigardo. Post saluto de Niko li ekparolis sekete, klininte la kalvaĵon:

– Jes, Nikolaj Grigorjeviĉ, mi scias pri viaj bezonoj. Kiom da jaroj havas via filino? – aĥ, pardonu, filo… Nu, jen kia li jam estas granda! Certe, vi estas nia aktivulo kaj ni devas helpi al vi per duĉambra apartamento. Sed apartamentojn prizorgas la sindikata komitato, tie estas oficiale registrita vico, ĉu vi scias? La partia komitato ne povas, – sed la karakterizon ni certe subskribos. Tio hel pos.

Li parolis glate, malrapide, sed senpaŭze, ne donante al Niko eĉ momenton por respondi. Tamen Niko igis sin finaŭskulti ĉion trankvile.

– Aleksej Filippoviĉ, mi venis al vi ne kun privata afero. Mi volus paroli pri nia klubo de internacia amikeco, – diris li fine.

– Mi akceptas hodiaŭ nur la homojn kun privataj demandoj, – gravmiene prononcis Aleksej Filippoviĉ, – afablu trovi min morgaŭ, kaj ni parolos pri via klubo.

– Aleksej Filippoviĉ, – insistis Niko, – ankaŭ mi estas komunisto, do mi rajtas veni en la partian komitaton iam ajn. Mia afero estas grava por multaj, sed la tempon prenos de vi ne multan.

– Aĥ, tiu nuntempa junularo! – altigis voĉon la partiestro, aktore levante la brakojn kaj la okulojn al kristalaj gutoj de lustro. – Ja krom vi estas la vizitantoj. Ili atendas trans la pordo. Kun personaj, sed ankaŭ gravaj demandoj, ĉu ne?

– Neniu atendas, Aleksej Filippoviĉ, absolute neniu, – plenkonfide informis Niko.

– Jen tiel? Ĉarme, ĉarme… Do, aŭskultu min, Nikolaj Grigorjeviĉ. Vi estas ankoraŭ juna. Via tamen estas komunisto kaj vi studis la statuton de nia partio. Vi konas, aŭ almenaŭ devas esti konata kun la principo de demokratia centralismo, la ĉefa organiza principo de la partio, ĉu ne?

– Sed kian rilaton… – komencis Niko, dum Udalov daŭrigis dolĉe:

– Aŭskultu, aŭskultu, mi ĉion memorigos al vi! Laŭ tiu ĉi principo vi devas obei la partian disciplinon. Vi devas plenumi la jam akceptitajn decidojn de superaj partiaj instancoj, ĉu ne? Ne interrompu min! Do, Leningrada obkomo ne aprobas troan intereson al la artefarita lingvo Esperanto.

– Mi ne vidis tiun dokumenton, – diris Niko pace. – Ĉu vi povas montri?

– Ne ĉiuj partiaj dokumentoj estas montreblaj; ekzistas ankaŭ sekretaj, por interna uzo. Cetere, ĉu vi ne kredas al mi? Jes, kara mia, vi faras ankaŭ utilajn aferojn. Jen, vi raportas, ke per Esperanto la klubo propagandis novajn porpacajn iniciatojn de la soveta ŝtato. Belege! Vi rakontas al viaj eksterlandaj korespondamikoj pri la avantaĝoj de nia justa socio por niaj civitanoj kompare al subpremo de la kapitalisma ordo. Bone. Sed ankaŭ eksterlandanoj rakontas al vi kaj al viaj klubanoj pri sia vivo. Ĉu vi estis eksterlande? Ne, vi ne estis tie. Kion vi povas kompari? Ankaŭ viaj klubanoj ne estis… Kredu min, junulo, la falsaj ornamaĵoj de kapitalisma socio povas delogi vin, nespertajn. Des pli, nuntempe aperis tiel nomataj disidentoj – ĉu vi legis pri tiuj? Ne interrompu. Ili lupe malamas la patrolandon, ili estas perfiduloj. Ekzemple, Solĵenicin dum la milito kunlaboris kun Gestapo!

– Jen tion mi ne aŭdis, – leviĝis Niko, – sed kian rilaton…

– La plej rektan, kara mia! Esperanto estas antaŭtempa kaj malutila por nia socio. Bedaŭrinde, nin ĉirkaŭas malamikaj potencoj! Sed via klubo de internacia amikeco… ĝi funkciu. Vi povas korespondi en Esperanto kun amikoj de nia ŝtato. Sed la ĉefa via tasko… Ĉu vi scias, ke en nia uzino laboras reprezentantoj de tridek du nacioj? Kolektu ilin. Instruu al ili internaciismon kaj la disfloron de la liberaj nacioj en Soveta Unio. Jen la ĉefa tasko.

– En nian klubon venas ĉiu deziranto, sendepende de nacieco. Ni havas kartvelojn, rusojn, ukrainojn, estonojn, hebreojn… Ne gravas nacieco – ĉiuj ni amikas!

– Sed vi ĉiuj jam havas komunan lingvon – la rusan. Uzu ĝin por viaj amikaj kunvenoj.

– Nin kunigis nome Esperanto, Aleksej Filippoviĉ!

– Mi ripetas al vi, ke nian sovetian popolon unuigas nia ŝtata lingvo! Ĉu vi ne pensis pri jeno: instruante vian Esperanton vi humiligas rolon de la rusa?

– Miskompreno! Studado de Esperanto ĝuste plibonigas posedon de la rusa, ankaŭ faciligas studadon de ĉiuj fremdaj lingvoj. Ĝi vekas intereson al lingvoj entute! Jen!

– Tro aroga vi estas, Nikolaj! Ni ĉesu tiun diskutadon. Via klubo laboru, ni ne planas fermi ĝin. Helpon petu de la sindikato – estas ilia sfero. Sed memoru: vi, kiel komunisto, respondecas pri ĉio. La unua malagrabla okazo portos tre gravajn sekvojn por vi persone!

– Mi pretas respondeci, dankon, – respondis Niko kaj eliris.

– Aroga bubo! – Udalov prenis naztukon el jakpoŝo, viŝis la kalvaĵon. – Ankaŭ la familinomo similas tataran… – li premis la butonon por sindikomo:

– Afanasij Matvejeviĉ, karulo… ial voĉo via ne plaĉas al mi hodiaŭ… ĉu nazkataro? Jen, mi divenis! do, aperu post la sesa en nia saŭno, mi vin kuracos… jes, ankaŭ ducent gramoj ne malutilos. Kaj por babileti estas interesa temo – pri Esperanto…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.