La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO IX

"Mencio pri nia lingvo forestas eĉ en la plena verkaro de V.l. Lenin, kaj en la aprobita kvinvoluma rememoraĵa eldono de li. La instituto de marksismo-ieninismo kelkfoje oficiale ripetis tion en respondoj al esperantistoj. Tamen, en la listo pri famaj homoj, kiuj opinias pri Esperanto, denove figuras neekzistanta eldiro de Lenin. Nur tiu povas malfidigi la tutan liston. Mi jam ne parolas, ke simila falsaĵo laboras kontraŭ Esperanto".

(Aktuale–1 –197…)

"…La plej minaca por la Esperanto-movado ŝajnas al mi la "fiksideo" de unu nia veterano. Li diras: se ĉiutage frapi al la plej supera instanco, ni iufoje atingos akcepton fare de la pleja ĉefulo, kiu per sia magia bastono solvos ĉiujn niajn problemojn".

"Laŭ mi, eblas liveri eksterlanden (certe, ne poŝte) "Aktuale", tamen ne jarkolekton, sed specimene kelkajn elektitajn numerojn, kie forestu ridindaj kaj kompromitaj materialoj. Pro kompreneblaj kaŭzoj mi proponas fortranĉi la redakcian adreson".

"Venis propono priparoli dum Regionaj Renkontiĝoj la temon "Esperantistoj – al la XXV-a kongreso de KPSU". Pri ĝia indeco evidente ne povas esti duboj".

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

– F-f-fu! Varmeg-ego kia! Aleksej, ĉu regulilo malfunkcias? Aŭ vi decidis kuiri min hodiaŭ tie ĉi, konfesu, fiulo! Forto mankas tion toleri… Satano, jam cent dek ses gradojn donis! Nu, atendu, se mi nur elrampos viva – montros mi al vi kuzjkinu matj!

– Afonja, kara mia, kondomo flikita! Ĉio estas en plena ordo. Ĉiam ni tiom donas – diru al li, Arkaŝa! Elrampos vi kaj enrampos denove. Eĉ plurfoje… Ankaŭ baseno pretas, la akvo – glacia! Diru, Arkaŝa!

– Ha, Aleksej Filippoviĉ, mi ĵuras! Vere glacia. Animonŝira. Kaj vi, Afanasij Matveiĉ, estu trankvila – ankaŭ "Posolskaja" dume estas ne sur la tablo, sed en fridujo. Por bona gusto! Postmanĝaĵoj hodiaŭ luksas – mi eĉ salmon freŝsalitan trovis. Ie apude, en Karelio ĝin oni kaptadas.

– Bravulo vi estas, Arkaŝa! Absolute fidinda bravulo! Nu, ĉion kapablas aranĝi, hunda filo… Tuj, Afonja, vi gustumos lian masaĝon – jen plezurego! Kun venikoj.

– Jes-jes… Mi hodiaŭ boligis kvin kuraĉerbojn. Sufiĉas kelkajn gutojn ĵeti sur ŝtonojn – odoregon oni en Leningrado eksentos!

– Kien vi, Afonja? Ne timu, ne tuj ni tion faros. Dum la unua eniro oni devas nur varmiĝi, moligi la haŭton. Por ke ĝi poste akceptu kuracilojn. Sidu. Sidu, toleru ankoraŭ du minutojn kaj – en la basenon!

– Kaj poste po cent kvindek, Aljoŝa, ĉu? Kun salmo!

– Ofendas vi min, Afanasij, per via nesperteco. Ĉu vi malsatas? Kiomfoje mi al vi ripetadu: drinki vi devas nur post la unua vergado. Aliokaze, tuta kuraco – al kaco! Ĥa-ĥa! Nu, rampu nun, ek en la basenon! Kuraĝu, knaboj!

– Ma-a-va-va! Ma-al-varmeg'! Aĉuloj! Murdistoj! Sadistoj senkompataj! Puŝis en la glaciakvon – o-oj!

– Kuraĝu, Afonja! Jen vidu, ankaŭ ni saltas. B-r-r! Vi eliru, eliru jam, Afanasij, kaj kuru denove en la ŝvitejon.

– Afanasij Matvejeviĉ, ĉu vi pretas? Jen pelveto – flaru, kiel la venikoj-vergoj odoras. Tuj mi el tiu ĉi pelveto – sur la ŝtonojn – ha!

– Aĥ, odorego paradiza! Sed ne hastu, Arkaŝa. La ekzekuton gvidas mi. Haston evitu dum ŝvito kaj en lito – diris mia avo.

– Indulgu min, Aljoŝa! Mi hodiaŭ ial ne volas venikojn… malbone min sentas…

– Ŝtopu la faŭkon, Afonjka, – ĉiam vi la samon diras, leporo. A-nu! Kuŝigu vin ventre malsupren kaj kuŝu trankvile, kiel egipta mumio. Ne ĝenu – heroan vian cikatron mi jam vidis plurfoje. Nu, okazas, okazas – fuĝis vi de la batalkampo… Kaj faris al vi iu damnita faŝisto aldonan truon en la postaĵo. Sed ja nun pro tiu cikatro vi estas militveterano, estimata homo!

– Aleksej! Mi petas, ne tuŝu tion, ĉar ni kverelos! Prefere komencu la promesitan temon – pri Esperanto…

– Ŝtopu la faŭkon, balano rosmara! Jen ruzulo – forlogi nin volas! Arkaŝa – komencu.

– Tuj, Aleksej Filippoviĉ… dekomence masaĝon!

– U-u-u! Tikle! Juke! Bonege! A-a-arkaŝa!

– Aha, Afonja, eksentis vi belecon de la vivo! Daŭrigu, Arkaŝa! La spinon prilaboru… jes. La lumbon-ĉi, antaŭpensian… Kaj nun verŝu vian kuracakvon kaj prenu venikojn.

– Enspiru profunde, Afanasij Matvejeviĉ, flaru! Speciale por vi mi eŭkalipton trovis. Ne timu, ne skuiĝu – mi nur glatos komence… poste batetos.. poste…

– O-o-o! Terure! Agra-a-able! Oĥ! Oĥ!

– Batu lin, vergu lin, Arkaŝa! Mi montros al li Esperanton, ho-ho! Lumbon! Lumbon atentu – mi diris al vi.

– Plu-plu-u-u mi ne povas!

– Nu, sufiĉas, – kuru en la basenon, dum Arkaŝa same min priservos.

– Kamaradoj! Jen estas viŝtukoj, kaj – altab– liĝu! Jam "Posolskaja" pretas.

– Ĝojo mia vi estas, Arkaŝa! Verŝu do… plene verŝu, por ke vivo nia estu plena. Nu, karaj – drinku ni po unu por bona fortuno – diris mia avo.

– Arkadij, m-m-m de kiu vi lernis prepari tiun ĉarman salaton?

– Avinjo min instruis, – paradizon al ŝi, – en kiu restoracio aĉeti…

– Tre bonguste. Jes, Aleksej, pri Esperanto vi prome…

– Afonjuŝka, kateĉjo mia, – sukcesos ni ankoraŭ. Jen, Arkaŝa ĉiarn freŝajn anekdotojn alportas. Rakontu, Arkaŝa, ion pri Vasilij Ivanoviĉ!

– Ne, Aleksej Filippoviĉ, mi rememoris la plej freŝan – pri kateĉjoj. Unu kanajlo rakontis al mi. Ĉu ripeti por vi?

– Eku, kara.

– Do, foje unu infanĝardenon vizitis inspekciistoj. Pridemandis ili la infanojn, kaj subite knabeto Peĉjo diras: "Mi verseton povas rakonti: La katino de najbar' naskis ĵus katidojn kvar, kaj en nian, la Partion, ili volas – ĉiuj kvar!"

Aplaŭdas la inspekciistoj kaj foriras. Post du semajnoj venis aliaj kontrolistoj, do la direktoro jam mem subŝovas la knabon: "Rakontu vian verseton, Peĉjo". Kaj tiu rakontas: "La katido de najbar' naskis ĵus katidojn kvar, kaj en nian, la Partion, ili volas, ĉiuj tri!"

"Kial tri?" – miras la kontrolistoj, kaj la knabeto respondas: "La kvara jam okulojn malfermis…"

– Ĥa-ĥa-ĥa! Bravulo, Arkaŝa!

– Ĥa-ĥa-ĥa! Ne aŭdis mi tion antaŭe! Tamen, Aljoŝa, kiel vi permesas?..

– Nu, Afonja… Siaj homoj sidas ĉi tie, ĉu ne? Ankoraŭ po cent gramoj! Je la sano!

– Eĥ! Aljoŝa, tamen tiu Esperanto. Ja ankaŭ mia bubaĉo vizitas rondeton en la lernejo. Revenas gaja: "Avavĉj', ni hodiaŭ novan kanton lernis!" Tradukis al mi. Kvazaŭ pri junulino estas la kanto, nur fine vi komprenas, ke pri ĉevalo, ĥa-ĥa-ĥa! Sprite! Nu, la knabon, kiu gvidas, vi konas, certe, – tiu Kolja Ajratov…

– Afanasij! Tro fidema vi estas. Tro. Ne volas mi nun paroli pri tiu Esperanto. Al diablo ĝin! Nur mi diru al vi – la obkomo malrekomendas tion subteni – cionista elpensaĵo! Sed – estas sekreta la malrekomendo, memoru! Por ne doni kaŭzon al eksterlando… Do – ts-s! Kaj nun, knaboj, ĉesu drinki, iru ni denove en la paradizon. Arkaŝa – al venikoj!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.