La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"…Dum la informado estu singardaj, neniam troigu kaj fanfaronu, saĝe argumentu, konsiderante la socian tavolon, al kiu vi informadas. Jam antaŭlonge V.l. Lenin avertis: "…Oni devas lerni tre singarde kaj pacience alproksimiĝi al amaso por scipovi kompreni specifajn interesojn, specifajn ecojn de psikologio de apartaj tavoloj, profesioj k.a." (V.l. Lenin. Piena verkaro, v. 41, p. 192). Kaj se vi agos tiel, vi pli rapide trovos kontakton kaj povos pli efike influi la homojn al ia lernado de Esperanto".
(Aktuale – 2-197…)
"Ministerio de supera kaj speciala meza klerigo
la 2-an de oktobro 197… N 8-9363
Al Rektoroj de superaj lernejoj kaj al direktoroj de specialaj mezaj lernejoj
Dum firmiĝo de niaj kontaktoj kun eksterlando, ĉiam pli grandan signifon akiras la instruado de fremdaj lingvoj. Estas grave, ke la specialistoj, preparataj en la superaj kaj mezaj lernejoj, scipovu uzi literaturon en fremdaj lingvoj. Kvankam la interesiĝo de junularo pri fremdaj lingvoj kreskas, tamen en la lernejoj oni ankoraŭ ne sufiĉe atentas lernadon de ili. Tro malmultaj gelernantoj lernas la francan lingvon, precipe en artodirektaj lernejoj. En tia situacio la lernanta junularo unuiĝas en Esperanto-klubojn kaj rondetojn, organizas renkontiĝojn, lernas la praktike malgravan lingvon.
La ministerio rekomendas uzi rimedojn por fortigi la instruadon de fremdaj lingvoj en la arnplekso, antaŭvidita en la instruplanoj, ankaŭ aktivigi aŭ nove organizi agadon de fremdlingvaj kluboj kaj internaciismaj rondetoj ĉe kulturkluboj, katedroj kaj kabinetoj. Siavice, la ministerio ne rekomendas subteni la kelkloke senbezone larĝigatan movadon de la lingvo Esperanto.
Ministro H. Zabulis
(Traduko el la litova. Aktuale – 5–197…)
Sarne pendis obseda varmego en Leningrado. Kutime blua kupolo de la preĝejo ŝajnis griza pro polva tavolo. Soifantaj paseroj en apuda arbetaro silente atendis matenan ŝprucaŭton. Io inter solidaĵo kaj likvaĵo, la mola asfalto kaptadis ĉiun paŝon de Marina; pene eltiratajn kalkanumojn postsekvis punktolinio da nigraj kavetoj.
Ŝi neofte promenis dum la lasta semajno. Multaj farendaj aferoj estis en ŝia listo. Nepre farendaj. Do, ŝi laboris. Avisonjo vidis nenion strangan en tiuj laboroj – kiel ĉiam Mariŝka skribis kaj foliumis librojn. Plentrankvile Avisonjo hieraŭ matene forveturis al la gepatroj, al la somerdometo. Por ripozi almenaŭ dum semajno de tiu urba polvo kaj sufoko. Marina, akompanante ŝin al la Finnlanda stacidorno insistis, ke ŝi kunprenu la ŝlosilojn.
– Por kio? – miris Avisonjo, ĉar tio estis iom nekutima. – Egale vi min renkontos!
– Por ajna okazo, mia bona. Eble mi havos ian laboron en la instituto… Nu – kisu panjon kaj paĉjon, – rediris Marina ĉe la foriranta vagonaro.
Nun ŝi havis la tempon. Hieraŭ ŝi akiris kelkajn kartonajn skatolojn kaj dismetis la aĵojn. Tiuj, tamen, estis ne multaj. En unu skatolon novan, neniam vestitan, siringkoloran robon, albumon kun lernejaj fotaĵoj, kelkajn lirikajn poemarojn – por amikino Larisa. Eble ankaŭ taglibrojn? Tamen, ne – ilin – al fajro. La leteron – jes. Kaj ŝnuri.
Sekvas la skatolo por Niko. Biblio. PIV – lia delonga revo. Kelkaj poemaroj: Gleb Gorbovskij, Novella Matvejeva, Dmitrij Suharev. Tiujn li ŝatas.
Niko, Niko… Veninta antaŭ kelkaj tagoj li apenaŭ rompis la Decidon. Li demandis pri infano. Pri la sola objekto, kiu povus igi ŝin al retreto. Pri la plej dolora.
Ĉu multajn ĝuojn ŝi konis, estante jam dudeksesjaraĝa? Estis Ĵurka, blondhara samklasano. Sperta ŝakisto kaj poeziamanto. Ŝia unua amo kaj unua viro. Ŝi ne longe dubis, ĉar ŝi amis, kaj mem volis tiun kunon. Tiam estis la lasta lerneja vintro. Kelkaj vojaĝoj al lia somerdomo lasis agrablajn rernemorojn pri skiado, baraktado en profunda neĝo, senspertaj kisoj kaj dolĉa odoro de ampleksaj kusenoj en ia pra-praavina lito… Dum la adiaŭa lerneja vespero, finjunie, promenantaj en diafana nebulo de la blanka nokto, ili ambaŭ komprenis, ke ne plu restis io direnda inter ili, por kune iri en la longan vivon. Ili disiĝis senlarme, pace.
Estis ankaŭ Aldis. Ili konatiĝis hazarde, en la lasta tago de latvia BET. Duonjara korespondado subite konfirmis evidentan fundan komprenon inter ili. Li laŭmemore, eĉ sen fotaĵo pentris ŝian portreton – jen ĝi estas surmure. En ĝi estas revo kaj amo. Vintre okazis reciprokaj vojaĝoj. Riga, la neforgesebla, La agrabla familio, domaĝe, preskaŭ tute ne komprenanta iun ajn lingvon krom la latva. Sed ŝi estis avertita, ŝi prepariĝis, kaj alparolis ilin latve – al ilia miro. Poste – leningradaj promenoj. Kontentaj gepatroj, Avisonjo – eĉ pli feliĉa ol Marina mem… Al la somero io ŝanĝiĝis nuance en liaj leteroj, kaj li ne alflugis al SEJT en Siberion spite al la vintraj promesoj. Venintaj riganoj rakontis pri lia subita edziĝo al nekonata latva knabino. Tiam Marina ploris, ĉar ne komprenis la kaŭzon.
Jen do… neniam temis pri amo en ŝiaj rilatoj kun la Instruisto. Sed, post kiam ŝi ekvidis Lin, ŝi neniam plu revis pri alia homo. Li iĝis ŝia idealo de saĝa, fortika, alloga viro. Ŝi aspiris lin. Tiujn aspirojn ŝi pelis for en realo, sed en la ĝuaj sonĝoj Li vizitis ŝin por esti kune.
Des pli doloraj estis vekiĝoj. Ŝi neniam kuraĝus proponi sin al Li. Sed se Li nur aludus tion, ŝi jesus tuj. Tamen – Li estis nur patre zorgema kaj digne bontakta en siaj paroloj kaj agoj. Si toleris tion, ĉar Li proksimis kaj Lia proksimeco donis trankviliĝon.
Dubetoj ekmoviĝis en ŝia cerbo post foriro de Niko. En banĉambro ŝi longe rigardis sin. Korpo kiel korpo. Dudeksesjara virino, ne alta, svelta, belforma. Ĉi-sezone – la unuan fojon – sen spuroj de sunbruniĝo. La virgaj mamoj, la ventro, ne kripligita per naskoj. Certe ŝi povus, sed por kio? Por ke ankaŭ ŝian infanon pridemandu similaj sentaŭguloj? Por ke ŝi ĉiupaŝe turmentiĝu pri la sorto de sia kreitaĵo en tiu koŝmara urbego? Por ke… eĥ Niko, Niko! Vekis vi, amiko, la memkompaton. Ne bezonatas tio.
Ŝi amare ridetis kaj enmetis ambaŭ librojn, donacitajn de la Instruisto en la skatolon. Niko legos. Ankaŭ la tendarajn fotaĵojn…
Sekvis ŝiaj amataj pupoj. Marina prenis ilin de sur la ŝranko, kie ili sidis kviete dum lastaj monatoj. Ŝi karesis kaj adiaŭis ĉiun el ili ankaŭ ol enskatoligi – la blondharan Nataŝa-n, la brunulinon Katinjon, la pluŝan hundeton Tobik, la leporeton sen nomo kaj sen orelo. Dankon al vi! Nevino Julka ludos. Ankaŭ la mikroskopon infanan tien. Iom poste ĝi taŭgos por Julka.
Vespere, en forno, kiun Avisonjo foje hejtis dum vintraj frostoj, Marina bruligis la paperojn: leterojn, poŝtkartojn, taglibrojn. Malfermita fenestro ensorbis krepuskon kaj malvarmeton. Po unu folio ŝi ŝiris el la taglibroj, trarigardante la iam skribitajn liniojn antaŭ ol ili iĝu cindro. La folioj flugis al fajro, volviĝis, seke kraketis, finbrulis kaj falis suben.
Tiel, ĉe foliumo de la pasintaj du jardekoj, ŝi sidis preskaŭ ĝis mateno. Ĉio skribita jam estis por ŝi, kvazaŭ rakonto pri ies fremda, elpensita vivo; ŝi legis tion, spektante sin deflanke.
Kaj venis la mateno. Kutime ektondris tramoj en Izmajlovskij-avenuo. Susure alproksimiĝis la aŭtoj kaj akvostrioj ekfrapis la foliojn, la polvan asfalton, la paserojn atendantajn. Lastaj fajroj estingiĝis en la okuloj. Marina fermis la fenestron, sidiĝis ĉe la antikvega skribotablo kaj post momen-ta pripenso skribis sur pura paperfolio:
"Karaj miaj! Panjo! Paĉjo! Avinjo! Ne juĝu min severe kaj ne ploru multe. Mi rezistis, kiom mi povis, sed mi ne plu povas. Ĉion mi faras plenkonscie laŭ mia propra decido. Rememoru: "Se vian domon sur la Tero oni detruis – en la ĉielo estu via domo". Mi pardonas ĉiujn, kiuj min iel ofendis, mi deziras pacon al ĉiuj. Mi amas vin!"
Ŝi prenis plastan saketon kaj algluis al ĝi paperpecon kun la vortoj: "Vestu min per tio ĉi". En la saketon ŝi metis sian ŝatatan ĵinson, blankan ĵerzon, kalsoneton kaj duonŝtrumpojn. La saketon ŝi pendigis sur muron en rimarkebla loko ĉe la skribotablo.
Subite eksonoris telefono. Kontraŭvole, malrapide ŝi iris al ĝi:
– Marina Lvovna, bonan matenon! – ĝoje ekis la konata superafabla voĉo. – Mi esperas, ke mi vin ne vekis. Jam estas preskaŭ la deka.
– Kion vi volas, civitano Sediĥ? – sensente prononcis ŝi.
– Ni ne finis nian konversacion tiam, en la instituto, ĉu ne? Ĉu vi ne afablos renkontiĝi kun mi… ne en la Granda Domo, certe. Mi diros al vi unu privatan adreson…
– Mi ne deziras renkontiĝi kun vi.
– Pripensu tion bone, – ekminacis la telefono, – ja ni devus voki vin oficiale. Kaj ni faros tion, se vi obstinos…
– Vi malfruiĝis, – trankvile respondis ŝi kaj metis la aŭskultilon.
Tamen, ial ŝi eknervozis, ekhastis, kvazaŭ Ili povus esti venintaj ĉiumomente. Ŝi kuris en sian ĉambron, dismetis la skatolojn, por ke ili estu rimarkeblaj tuj. Ŝi prenis akvon kaj nutris plantaĵojn en ĉiuj ĉambroj. Poste ŝi kuris en la banĉambron. Tie, preninte freŝan razklingon de paĉjo per du fingroj de la tremanta dekstra mano, ŝi haste faris tranĉon sur pojno de la maldekstra. Sur bluan kahelon ŝprucis sango, poste ekgutis en la bankuvon. Memrego forlasis Marina-n. Nun jam pli ol ion ajn ŝi ektimis, ke ŝia plano povas fiaski, ke ŝi falos, ke ili venos kaj veturigos ŝin al kuracistoj. Ke ĉio rekomenciĝos!!!
Denove ŝi kuris al sia ĉambro, lasante sangajn spurojn sur la planko, kaptis puran paperfolion kaj per grandaj, saltantaj literoj skribis: "Je Dio sankta, mi petegas – ne penu min savi!"
Poste – al balkona pordo. Sur seĝon. Sur balkonrandon. Baianciĝante – profundan, lastan enspiron. Kaj – paŝon antaŭen.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.