La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ONI NE PAFAS EN JAMBURG

Aŭtoro: Mikaelo Bronshtejn

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO XVI

"Nur antaŭ 60 jaroj la burĝaj gazetoj kaj ĵurnaloj konkuradis inter si, penante aŭguri la plej precizan daton de nia pereo. lli kalkulis po tagoj, po semajnoj, malofte po monatoj. Ni vivis. Tagon post tago; semajnon post semajno, monaton post monato ni luktis por nia vivo.

Problemo anstataŭis problemon, danĝero sekvis danĝeron. Ni luktis kaj venkis. Ni forpelis la hordojn de la blanka gvardio. Ni likvidis la analfabetecon. Ni neimageble rapide konstruis novajn fabrikojn kaj uzinojn. Ni kreis principe novan ŝtaton, kie potenco apartenas !a laboruloj. Ni kontraŭstaris kaj venkis la epidemion de la bruna pesto. Ni komencis efektivigi la revon de ĉiuj laboruloj sur la tero – konstrui komunismon.

…La Kornitato dediĉis apartan atenton al la jubileo de la Granda Oktobro kaj al la proksimiĝanta jubileo de Komsomolo. Omaĝe al tiuj datoj la Komitato rekomendas ai ĉiu SEJM-klubo:

I. Okazigi solenajn kunvenojn, dediĉitajn al la jubileoj;

II. Sendi al siaj eksterlandaj amikoj materialojn pri la:

1. glora vojo de Komsomolo;

2. XVIIl-a Kongreso de VLKSM;

3. atingoj de nia lando dum la 60-jara ekzistado.

III. Renkontiĝi kun delegitoj de la XVIII-a VLKSM-Kongreso;

IV. Diskonigi al eksterlandaj amikoj la enhavon kaj

signifon de ia nova Konstitucio".

(Aktuale – 3– 197…)

"…Ekfunkciis finfine la sekretario de SSOD-Komisiono: Berjoza Anatolij Vasiljeviĉ. Homo relative juna, lasas ĉe la unua konatiĝo bonan impreson…"

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

Frumatene, je la kvina, Niko malfermis la dekstran okulon. La subkonscia vekilo informis lin pri la fiksita tempo. Tiel okazis ĉiam, se Niko mem vespere memorfiksis la tempon por matena vekiĝo. Ĉu ne denaskan sperton li havis, kaj lian kapablon enviis ĉiu konatulo. Same nun la interna horloĝo vekis lin nur tri horojn post endormiĝo. Lia dekstra okulo ekvidis nekonatan ĉambron, do li malfermis la alian okulon.

Krepusko restis en la ĉambro pro fermitaj kurtenoj, tamen oni povus diveni la novan tagon trans la fenestro. La ĉambro, fakte, estis ne tro nekonata – jam trian nokton Niko pasigis ĉi tie. Abunde ondis nigraj haroj sur apuda kuseno. Galka dormis trankvile, kvazaŭ kaprica infano, movante dum spiro la malsupran lipon. Niko tenere tuŝis la nigrajn ondojn kaj piedpinte ekpaŝis la banĉambron. Post duŝo li rapide vestis futbalĉemizon, ĵinson, kedojn kaj same senbrue iris for el la dometo.

Dormis la tuta turistejo, nur ĉe la dometo de Niko (oficiala dometo) sur la ligna ŝtuparo sidis rufulo Jenjka, klininta la kapon sur la genuojn.

– Aĥ, aĉulo, vagas ie!.. – tute sen kolero, pigre gapante, blekis Ĵenjka. – Mi jam dek minutojn atendas!

– Ses, – diris Niko. – Ni iru.

Ĵenjka, moskvano, SEJM-komitatano plurjara, invitis Nikon helpi pri transportado de la Esperanto-suplemento al "Moskvaj Novaĵoj". La helpon petis Anatolij Vasiljeviĉ, la respondeca sekretario de SSOD-komisiono. Ĵenjka diris, ke nur tiel ili sukcesos elpeti iom da freŝaj suplementoj por la konferencanoj.

Abundis sur la matena platformo pasaĝeroj, kutime veturontaj labori en la ĉefurbon. Kun tiu bruanta amaso la knaboj enŝoviĝis la vagonon kaj dum kvardek minutoj dormetis starante – ĝis Kurskij stacidomo. La amaso el ilia trajno enfluis la amasegon, venantan per aliaj trajnoj. Plenŝtopita metrotrajno venigis ilin al la Placo de Revolucio.

– Iru ni piede, – diras Ĵenjka, – pli rapide venos!

– Gravas, ke li estu surloke, – replikas, preskaŭ kurante, Niko.

Vere ne malproksimas la vojo. Ĵeti rigardon maldekstren, al la Ruĝa Placo. Eniri longan subteran transirejon – tunelon en Aleksandrovskij ĝardeno. Kaj de Lenin-biblioteko jam ekvidi la palaceton kun ekzotika turo – jen estas SSOD.

Pravis Jenjka: la oficistoj ĉi tie estas akurataj. Ne estis ankoraŭ la oka, sed en malgranda kabineto, de unu el tri skribotabloj sin levis por saluto sunbruniĝinta nigrahara viro. Kalviĝanta frunto kaj ioma ventreto atestis bonfarton de tiu kvardekjarulo, samkiel sentebla pezo sub la okuloj – troan hieraŭan "legadon". Li afable premis la manojn de ambaŭ junuloj:

– Saluton! Bonan matenon! Eugenon mi konas, sed vi, junulo, kiu estas?

– Konatiĝu, Anatolij Vasiljeviĉ, – diris Ĵenjka, – Nikolaj Ajratov el Jamburg, Leningrada regiono.

– Ĉu ankaŭ tie estas esperantistoj?! Tre, tre agrable! Ni iom parolos poste, Nikolaj, ĉar min interesas novaj homoj… esperantistoj. Sed nun, knaboj, – al laboro. Bonas, ke vi venis ĝustatempe, ĉar je la naŭa oni vin jam atendas en la presejo de "Izvestija". Jenja, vi memoras, kion vi devas ricevi tie. Suplementon al la "Moskvaj Novaĵoj"… Jes, la projekton de nova Konstitucio. Bona donaco por esperantistoj. Kvin mil ekzempleroj! Mi telefonis hieraŭ – ĉio jam kuŝas preta – atendas vin. Do, iru ni. Mi tuj trovos la aŭton.

– Agrabla homo! – flustris Niko al Ĵenjka dum ili sekvis post Anatolij Vasiljeviĉ en la korton.

– Jes, ne diru… – reflustris Ĵenjka.

– Nu, knaboj, atendu min ĉi tie, – Anatolij Vasiljeviĉ malaperis trans iun pordon.

Ili longe staris en la korto, spektante, kiel li eliris, mansvingis, dirante: "Tuj-tuj!", – iris al apuda domo, poste reen, poste, kun iu grizharulo, ien malantaŭ la domojn. Denove li revenis kun la sama "tuj~tuj!", eniris alian pordon, eliris kun papero, malaperis en profundo de la korto kaj revenis jam, sidante apud ŝoforo, en nigra "Volga".

– Prenu, knaboj. Nur por unu horo. Ĵenja, prenu la paperojn, vi estas gvidanto. Jen – mendilo, konfidatesto – vian nomon kaj pasportajn donitaĵojn enskribu. Nu, ŝajnas, ke ĉio. Veturu, la ŝoforo konas la vojon.

– Ankaŭ mi konas, – ridetis Jenjka, kaj la knaboj envolgiĝas por nur kvinminuta veturado laŭ Nikitskij bulvardo. Post iorna kurado en la konstruaĵo' de "Izvestija" malfermiĝis fera pordego de la deponejo, kaj ili ŝarĝis la kofrujon de "Volga" plenplene per freŝaj tipografiodoraj centekzempleraj ligaĵoj da suplemento,

– Kiom da makulaturo! – forviŝante ŝviton de la frunto, ridis Jenjka.

– Nu, tamen, – legaĵo por niaj kursanoj… – elspiris Niko.

– Ha! Preferindas per tiu ĉi papero lernolibron presi! Kaj nemulton vi ricevos, eble du ekzemplerojn, – refutis Ĵenjka.

– Ĉu nur du? – miris Niko. –– Ja kvin milojn ni havas. Kien do malaperos ĉio?

– Vi vidos, – rikanas Ĵenjka.

Anatolij Vasiljeviĉ post malpli ol horo aspektis multe pli freŝa kaj bonfarta ol frumatene.

– Aha, ĉu vi jam revenis, knaboj? Ĉu sukcesis? Helpu do senŝarĝigi "Volgon"; mi montros, kien vi portu la gazetaron. Sekvu min!

Niko kaj Jenjka prenas pezajn pakaĵojn, – ĉiu por kvar, po du en unu manon, – kaj iras post palavranta Anatolij Vasiljeviĉ suben laŭ ŝtuparo, plu dekstren, maldekstren, denove dekstren…

– …sendadas kaj sendadas! "Paco" el Germanio, "La Pacaktivulo", vjetnamiaj libraĉoj, bulgaraj, japanaj… Kaj mi devas ĉion stokigi tie ĉi, ofte eĉ mem tiradi! Feliĉa okazo, ke vi hodiaŭ helpas… Jen tien, en angulon metu! – montras li dumetran liberan spacon inter la polviĝintaj stokaĵoj. – Metu kaj portu ankoraŭ. Mi restos tie ĉi por ke iu ne fermu hazarde,

Ĉio, kion Niko aŭdis pri la respondeculo Anatolij Vasiljeviĉ de multaj konatuloj, leviĝis en liaj pensoj, dum ili transportis la pakaĵojn en subterejon. Li paliĝis kaj malgaje silentis.

– Kvardek ok, – kalkulis Anatolij Vasiljeviĉ. – Restis du en la aŭto, do, nur por unu el vi. Iru, Nikolaj, vi estas pli juna.

– Anatolij Vasiljeviĉ, sed vi promesis! – ofendite diras Jenjka. – Ni nome por tio venis. Mi jam diris al vi antaŭe, ke centkvindeko da esperantistoj atendas en Sĉerbinka!

– Ni uzos la suplementojn celkonforme. – aldonas Niko. – Ni disdonos ilin al venantaj eksterlandanoj, ni sendos ilin al niaj korespondamikoj…

– Mi ne scias, kiel vi ilin uzos, knaboj, – severe respondas Anatolij Vasiljeviĉ, – mi memoras, ke mi promesis iom doni al viaj esperantistoj… sed multon doni mi ne rajtas. Estas la ŝtata havaĵo! Nu, prenu tiujn du pakaĵojn, kiuj restis supre…

– Anatolij Vasiljeviĉh! – plorpostule eksklamacias Jenjka.

– Anatolij Vasiljeviĉ, Anatolij Vasiljeviĉ… – moke ripetas tiu. – Mi ja diris, ke mi ne rajtas. Nu, bone… prenu ankoraŭ du pakaĵojn de ĉi tie. Tutegale vi ne sukcesos porti pli.

– Ni sukcesos porti po kvar, – diras Jenjka.

– Tamen ne. Ne pli ol po du, – metalvoĉe resumas Anatolij Vasiljeviĉ. – Prenu du ĉi tie, du – en la aŭto… Cetere, por rekompenci persone vian laboron mi povas donaci al vi po du ekzemplerojn de ĉiu eldonaĵo.

– Dankegon, ni prenos! – rapide eĥas Jenjka. – Reĝa gesto, – flustras li, puŝante Nikon, kaj ili komencas elekti el polvaj stokoj.

– Nu, sufiĉas, knaboj, sufiĉas! – patravoĉe diras Anatolij Vasiljeviĉ. – Liberigu la aŭton kaj venu al mia kabineto. Por kelkaj minutoj nur.

– Do. Jevgenij, Nikolaj, estimataj junuloj! – solene komencis Anatolij Vasiljeviĉ, kiam la knaboj kun pakaĵoj eniris kaj sidiĝis je lia gesto. – Vi vidas, ke rilato al Esperanto flanke de nia Partio kaj de la Registaro iĝis pli serioza. Hodiaŭ vi ricevis presitan kontraŭ ŝtata mono specialan suplementon al "Moskvaj Novaĵoj" kun la projekto de nia nova Konstitucio. Kion ĝi signifas? Ĝi signifas, ke la Partio kaj la Ŝtato ekvidis en Esperanto fidindan informrimedon. Ĉu vi komprenas? Sed ne nur pro tio serioziĝis la rilato. Vi supozas, pro kio, ĉu ne?

– Mi supozas, – respondis Niko, – la ŝtato… kaj la Partio komprenis… ne… la Partio agnoskis fine la utilon de Esperanto por edukado de nia junularo… en internaciisma spirito!

Jenjka gruntis en manplaton. Anatolij Vasiljeviĉ ridetis afablege, kompreneme rigardis Nikon kaj daŭrigis:

– Jes, ankaŭ pro tio. Sed estas alia kaŭzo, pli grava. Niaj okcidentaj, tiel nomataj "amikoj" uzas ĉiujn rimedojn, kiam ili batalas kontraŭ ni. Ankaŭ Esperanton, sendube. Vi, Nikolaj, estas nova homo por mi. Diru, ĉu vi ne rimarkis ion strangan en la esperantistaj rondoj? Ekzemple, ke inter esperantistoj multas homoj, kiuj ne similas rusojn…

– Mi estas ruso. Sed ne tre similas, – respondis Niko, – pardonu, Anatolij Vasiljeviĉ, sed ankaŭ vi ne similas ruson.

– Nu, junulo, ne ŝajnigu vin tiom nekomprenema… Mi vidas, ke vi bone komprenas, pri kiu temas, – denove afable ridetis Anatolij Vasiljeviĉ, dum Ĵenjka denove gruntis en la manplaton. – Vere, Nikolaj, ni decidis ordigi la tiel nomatan esperantistan movadon. Certe, ne mi persone, – li montris kutimgeste al la plafono, – jen kie aperis tiu decido. Ni jam finfaris grandan preparan laboron.

Mi povas diri al vi, knaboj, ke demando pri la Asocio de esperantistoj supre estas respondita pozitive. Transdonu tion al viaj amikoj… por ke ankaŭ en la Kongreso, en Bulgario ili propagandu tiun gravan novaĵon.

– Ni faros tion, – diris Jenjka, – sed, pardonu, Anatolij Vasiljeviĉ, ni jam devas veturi.

– Jes, jes. Ankaŭ mi havas gravan aferon. – Anatolij Vasiljeviĉ rigardis horloĝon sur muro, poste sian brakhorloĝon. – Aĥ, mi jam malfruas. Ĉion bonan, knaboj! Mi ĝojas konatiĝi kun vi, Kolja, venu, se estos demandoj!

En Kalininskij avenuo Jenjka komencis ridi. Li ridaĉis ĝissate. Ŝmace, plezure, singulte. Eĉ la pakaĵojn li metis sur asfalton.

– Nu, Niko, vi aktoras fenomene! – prononcis li inter la ridsufokoj. – Nu – Kramarov! Nu – Nikulin! Ne – eĉ pli talenta! Tiel prezenti naivecon! Ĥa-ĥa-ĥa! Ĥo-ĥo-ĥo!

– Iru al diablo! – kolere diris Niko; lia nuna humoro ne permesis diri ion alian. – Atendu dek minutojn, gardu la pakaĵojn. Mi devas telefoni en Leningradon kaj hejmen nepre.

Dirinte tion, li metis siajn pakajojn sur tiujn de Ĵenjka kaj iris trans la bulvardo al la interurba telefonejo. Preninte ŝvitan aŭskultilon, li kunmetis la numeron de Marina. Dum minuto aŭdis li longajn zumojn, poste premis la levieron kaj telefonis al Jamburg. Kiam Ol prenis la aŭskultilon, li tuj kriis:

– Mi kisas vin, saluton, miaj bonaj! – sed, aŭdinte ŝian ploran ekspiron, demandis: – Ĉu io okazis, Ol?

– Niko, kara, hodiaŭ matene Avisonjo telefonis. Ŝi apenaŭ parolas. Okazis malfeliĉo. – Marina mortis… Avisonjo petis, ke vi venu!

Kvazaŭ fera kateno kunpremis la kapon. Marina. Kial!? Niko neniam eĉ povus imagi apude la du vortojn: Marina kaj Morto. Li silentis, ŝtoniĝinta.

– Mi ne plu ion scias, Niko, – sonis en la aŭskultilo. – Ĉu vi venos?

– Jes. Mi venos morgaŭ matene, – diris li singulte. – Kisu Vovĉjon…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.