La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"Ĝenerala sekretario de CK KPSU, Prezidanto de Prezidiumo de Supera Soveto de USSR, kamarado L.J. Breĵnev plurfoje substrekis la grandan signifon de la fortoj de sociularo en solvo de gravaj internaciaj problemoj. La sovetiaj esperantistoj opinias sia unuaranga devo aktive partopreni, kune kun vastaj rondoj de la Sovetia sociularo en la nobla lukto por ĉiurimeda larĝigo de la fronto de pacadeptoj. Ni konsideras la internaclan helpan lingvon Esperanto kiel unu el iloj por disvastigi la veron pri nia soveta realeco, pri evoluo de ekonomio, scienco kaj kulturo en USSR, pri la interna kaj ekstera politiko de nia ŝtato kaj disvastigi la ideojn de interkompreno, kunlaboro kaj interpopola amikeco, malstreĉigo de la internacia tensio, tutmonda paco".
(El la Decido de la Tutsovetia fonda konferenco de ASE).
"…Ni devas konvinki la socion, ke ni estas homoj, kiuj vere batalas por la plej noblaj idealoj de la homaro: paco, interpopola amikeco, socia progreso. De tiu ĉi vidpunkto modela estis nia renkontiĝo. Ĝia programo enhavis tiajn gravajn erojn, kiel partopreno en la festa urba manifestacio, vizito de memoriala komplekso "Ruĝa Talka" kun meto de floroj al la monumento kaj komuna fotado ĉe Eterna fajro, prelegoj de aktivuloj pri la temoj "60-jara jubileo de Oktobro kaj aktualaj taskoj de junularaj Esperanto-kluboj" kaj "Partopreno de soveta esperantistaro en la pacmovado", kolekto de mono por la Pacfonduso, subskribo de salutleteroj al lokaj oficialaj instancoj".
(Aktuale – 8– 197…) 120
– Din-din-din-sonoril'! – Vovĉjo ĵetas ursidon kaj hundeton, kuras al la pordo. Ambaŭmane li tiras la klinkon kaj pene malfermas la pordon. – Oĉjo Saŝa venis!
– Aha, kaptis mi vin! Jen, ricevu, kamarado, – el la suna Leningrado! – Saŝka levas la etulon sur la maldekstran brakon kaj enmanigas al li apetitan, flavan pomegon. – Tenu, Vovuŝka, ambaŭmane. Ne perdu!
– Saŝenjka, kara mia! Kiu estas tiu kruela virinaĉo? Ho, tiel kisi la okulon povas nur tre-tre amanta homino. Tuj konfesu – kiu estas ŝi, la senkompata ?!
– Ne troigu, Olga. Mi neniam rimarkis vian estimatan edzulon kun similaj spuroj de pasio. Ĉu ni tuj faru konkludon, ke vi lin ne amas? Jen do por vi la diantoj – ekamu min tuj!
– Ah, dankon, Saŝa! – kisetas lian vangon Ol. – Tamen via konkludo estas misa. La spurojn de pasio mi simple ne lasas en tiom okulfrapaj lokoj.
– Spertulino! – rave eksklamacias Saŝka. – Mi esploros vian edzon en banejo ĉe la plej proksima okazo. Cetere, kie estas mem li, la sentaŭgulo, kiu ne meritas tioman amon?
– Flirtu, flirtu, dum la edzo estas okupata! – en kuirtuko Niko por momento aperas el la kuirĉambro.
– Jen, – diras Ol. – Konscia edzo preparas la adiaŭan vespermanĝon. Morgaŭ vespere li forveturos Leningradon, kaj jam post du tagoj lin kisos belaj junaj bulgarinoj.
– Feliĉulo – aĉulo! Do, hodiaŭ mi iomete konatigu lin kun la lando. – Saŝka tiras el la plasta pakaĵo boteleton da bulgara "Pliska" kaj iras en la kuirĉambron.
– Kun botelo vi venis – estu mastro! – proklamas Niko. – Sidu kaj atendu. Baldaŭ pretos mia firmaa viandaĵo.
Ĉarmas la sabata vespero. Suno subiras hele – ĝi videblas en iliaj fenestroj al okcidento – sekve morgaŭ evidentos same hela somera tago. La sunsubiro relumas en la plenigitaj pokaletoj. Ankaŭ Vovĉjo, sidanta sur sia tronsimila alta apogseĝo, levas taseton da suko.
– Miaj amikoj! – tostas Saŝka. – Je nia sano kaj je sukcesplena vojaĝo kaj ĝustatempa reveno de nia vojaĝanto!
– Ne dubu. Atendu min kaj mi revenos! – reeĥas Niko. Li sonore tuŝas ĉies pokaleton kaj drinkas la sian ĝisfunde.
– Nu, komencis… – riproĉas en Esperanto Ol. – Ne trinku multe, mi petas!
– Jen tion ĉi mi komprenas! – levas la polekson Saŝka kun la buŝo duonplena. – Je dio! Kiom bongustan manĝaĵon kuiras via drinkulo! Ne zorgu, virino, mi ne ebriigos lin hodiaŭ. Nur unu tosteto – je lia kuirista talento! Verŝu, Niko! Eĥ, forgesis mi tute – ankaŭ je via baldaŭa plena oficialiĝo, je la Asocio de Sovetiaj Esperantistoj!
– Diabloj ĝin manĝu! – senhumore diras Niko. – Ne volas mi je tio. Ni prefere drinku je tiu, kiu ne plu estas kun ni, – li drinkas, viŝas la okulojn kaj aldonas en silento: – Kaj je nepra puno por ĉiuj kanajloj!
– Olenjka! – petas Saŝka. – Jen, mia dolĉa amiketo jam kapricas. Dormi volas, mia bona… Ankaŭ mi havas iom da vira parolo al via edzo.
– Bone. Do ankaŭ manĝilaron lavu la edzo, ĉu konsent'? Iru, katido, kun mi. Adiaŭu la oĉjon, kiu nin pelas, – tute sen ofendo murmuras Ol. Vovĉjo per sia tenera maneto glatas la pajlan kapon de Saŝka kaj etendas la manojn por ricevi la kison de paĉjo.
Saŝka rigarde akompanas Ol, ĝis ŝi fermas pordon de la ĉambro, kaj plenigas la pokaletojn.
– La lastan. Por nia amikeco kaj interkompreno!
– Saŝka! Vi forgesis vian tradician – je la sano de niaj virinoj!?
– Alifoje, – diras serioze Saŝka. – Amikeco kaj interkompreno pli gravas hodiaŭ.
Tintas la kunigitaj pokaletoj. Saŝka fikse rigardas fundon de la sia, malrapide maĉas kuketon.
– Preparu kafon, Niko. Mi dume ne elpensis de kio mi komencu la parolon.
– Komencu tuj ekde la komenco. Se la temo ne agrablas, do, ni ne tuŝu ĝin tute hodiaŭ.
Niko ŝutas kafogrenojn en muelilon, fermas ĝin, premas butonon, kaj la aeron plenigas aromo de freŝmuelita kafo… Ŝaŭmas la kafujo…
– Ne, tamen mi devas pri tio paroli. – Saŝka verŝas en la pokaletojn restaĵojn el la boteleto. – Vi povas havi gravajn malagrablaĵojn pro viaj paroloj, Nikola. Vi lastatempe estas tro malsingarda.
– Ha, jam interese. Ĉu vi volas anonci, ke mi devas kaŝi tute miajn pensojn? De kiu? Ĉu de certaj personoj? Ja mi tion penas fari. Sed se temas pri amikoj – mi estas kontraŭ.
Denove tintas la pokaletoj. Sentoste. Niko verŝas restaĵeton de "Pliska" en sian tason kun kafo. Saŝka eldrinkas la sian.
– Niko, ni ne estas infanoj. Eĉ ne plu studentoj. Tia aĉa tempo venis… Ĉu vi povas esti certa, ke amiko ne perfidos vin?
– Veraj amikoj neniam perfidas.
– Eĥ vi, kapaĉo naiva! Ĉu ne vi mem al mi rakontis, kiel viaj amikoj-esperantistoj antaŭ du semajnoj decidis perfidi vian Movadon?!
– Nu, Saŝka, mi ne diris la vorton "perfidi". Ili agas malsaĝe, maljuste, senpripense – tia estas mia opinio. Sed mi esperas, ke ili faras ĉion ĉi almenaŭ honeste, sincere dezirante bonon por la movado, ne nur por si mem.
– Jen, amiko. Hodiaŭ vi eĉ ilin pardonas kaj defendas. Kiam vi pardonos min, post kiom da tempo, – mi volus diveni…
– Pro kio mi devas vin pardoni, aĉulo?
– Antaŭhieraŭ en mia kabineto vi babilis multon, kion vi devus teni en vi profunde.
– Denove vi… Sed ni duopis. Neniu plu ĉeestis.
– Mi estis. Kaj nun mi devas diri al vi unu aĵon… Tutegale vi ekscios ĝin, kiam revenos. Mi ne plu laboras en "Fosforit". Oni elvokis min kaj proponis laboron en la Komitato de Ŝtata Sekureco. Ekde lundo.
– Kaj vi… vi ne konsentis!
– Mi konsentis. Ne kriu – la infano eble jam dormas. Mi konsentis. Mi havas kaŭzojn por akcepti onies proponon.
– Je-esss, – flustre siblas Niko. – Vi konseentisss! Oni diris, ke vi tuj ricevos la altan rangon. Ne generalan, certe, sed almenaŭ kapitanan. Oni promesis, se vi edziĝos, tuj prezenti triĉambran apartamenton…
– Duĉambran. Kaj mi reale edziĝas.
– Ha, aldona agrabla novaĵo – vi ankoraŭ edziĝas! Mi gratulas, sed tio jam ne tre interesas min. Ĉar vi konsentis! Ĉu vi jam skribis detalan raporton pri nia lasta konversacio? Eble ĝi estas via ekzamena tasko! Aŭ eble vi jam ricevis de oni konvenan magnetofoneton kaj surbendigis ĉion…
– Niko! Vi bone scias, ke mi ne faros tion!
– Jes, mi bone komprenas ĉion, – diras Niko trankvile kaj amare. – Vi ne faros tion hodiaŭ. Rilate al mi. Sed venos la morgaŭo. Morgaŭ vi faros ĉion necesan. Ĉion, kion ordonos viaj ĉefoj. Ĉar tio iĝos via laboro, via profesio. Eble ĝi ne estas malinda. Eble eĉ necesa. Sed mi ne povas ŝati ĝin.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.