La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
"…Dum pli ol dek nefacilaj sed agoriĉaj jaroj SEJM mobilizis junajn fortojn, akiris simpation kaj subtenon de E-veteranoj, aŭtoritatiĝis eksterlande. Kaj jen mi aŭdas parolojn: Komitato de SEJM anoncos malfondon. Kaj tiel silente ĉesos funkcii SEJM!
Mi atentigas: laŭ !a Regularo malfondi SEJM-on rajtas nur la Konsiiantaro. Tio signifas, ke antaŭ ĉio la Komitato devos prezenti al la Konsilantaro:
a) raporton pri ia lasta agadjaro;
b) raporton pri agado de SEJM ekde ĝia fondiĝo;
c) raporton pri ebloj por junulara agado en la ekfunkcianta ASE.
d) Post tio la Konsilantaro voĉdonu".
(Aktuale – 5– 197…)
"Esperantistoj agadis verve kaj sindone, konstatante kun miro, ke !a ĉirkaŭanta ilin homa medio ne admiras kaj ne subtenas ilian agadon. Jes ja, la kulpo estas grandparte nia. Ĉar ĉiu aparta esperantisto, ĉiu klubo, eĉ SEJM entute, konsideris sia unua devo kaj tasko propagandon kaj disvastigon de esperanto. Sed ne tion bezonas la socio, la homoj, nin ĉirkaŭantaj, la superaj kaj ne superaj instancoj.
Esperantistoj opinias, ke ilia ideo estas nobla, revolucia, porsocia, mondosava… kaj agadas plejparte sekteme, propraronde, nur POR esperanto, ofte farante eĉ tiajn paŝojn, kiujn neniu povas kompreni. Do, oni ne miru, ke ekzistas ĝenerala kaj forta opinio, ke la esperantistoj estas homoj strangaj, nesociemaj, kaj forgesante la propralandan medion ili strebas havi kontaktojn kun eksterlando, veturadi tien, ricevadi "nepermesebian" literaturon k.t.p.
ASE estas kreata por fini tiun neregatan aventuremon, por ordigi la Esperanto-agadon sub la kontrolo kaj kun helpo de SSOD, komsomolo, profesiaj sindikatoj. La peresperanta laboro nature bezonas esperantistojn, kiuj povas naskiĝi nur dank'al poresperanta laboro.
La tasko de esperantistoj estas ne ignori ia kreatan Asocion, eĉ se ne ĉio plaĉas en ĝi, sed aktive aliĝi kaj per sia loka kaj centra laboro… adaptiĝi al ia nova vestc kaj poiome adapti tiun vegfon a! ia bezorsoj de nia Sando. Nur tio povas naski fidon al nia agado!"
(Aktuale –6–197…)
Nokto venas. Finjulie en Jamburg ĝi jam ne plu estas "blanka" – diafana, taŭga por longaj promenoj. Ĝi akiras densan krepuskon, decan por vera nokto. Ĉe senpluva vetero ĝi tamen restas varma, mola, amorveka. Estas jam forpasinta miela odoro de tiliaj floroj. Sed anstataŭigis ĝin eĉ pli tenta, eĉ pli forta, dolĉa kaj ekscita aromo de eglanterioj.
Antaŭ tri jaroj bela penso vizitis iun el la urbestraro. Vere belega penso, ĉu ne? – dividi trotuarojn disde ŝoseo per eglanteriaj arbustetoj. Kaj al nuna somero etendiĝis laŭ la stratoj de Jamburg pikaj, florantaj eglanteriaj muroj. Ekde finjulio dum plena monato ili donacas al la urbo la periodon de aromaj jamburgaj noktoj. La kultan periodon por jamburgaj geamantoj, la beatan tempon de Eroso, kiam korpo aspiras korpon por alpremi, por kuniĝi en amo. Kaj olda sendormulo, vaganta meznokte kun sia spanielo, ĉiupaŝe aŭdus fluantajn tra malfermitaj fenestroj ĝemetojn, murmurojn, pepadon inter kisoj kaj tenerajn amkonfesojn. Li aŭdus ĉion ĉi, sed ve – jam malbone aŭdas liaj oreloj. Do, ĉion aŭdas nur la hundo – tamen, tio estas ĝia hunda sekreto…
Kelkaj kuloj, iamaniere penetrintaj en la ĉambron malgraŭ gaza ŝirmilo, estas ekstermitaj. Neniu plu turmentas la knabeton; li kviete snufas en sia infana lito. Kaj en la apuda du lacaj geamantoj kunas sur bluo-blanko de litotuko.
– Mi konstante miras – vi estas suspektinde karesema. Kredeble, vi spertis amon de multaj virinoj_
– Eĥ… avertis ja la antikva hinda filozofio: se vi ne plenumos la amdeziron de virino, via peko egalas tiun de murdisto.
– Jen kiel. Do, kiu el tiuj dezirantinoj estis la plej dolĉa, konfesu!
– Mi neniam konfesos. Ĉar vi iĝos trofiera.
– Aĥ, flatu-ulo!
– Ĉu vi scias, kion gekoj diris pri vi en tendaro?
– Kion?
– Ke mi devas vin dronigi. Ĉar vi estas danĝere bela.
– Ho! Mi jam timas vin.
– Ne timu, mi pripensis kaj decidis ne fari tion. Kondiĉe, ke vi naskos la knabinon. Same belan, kiel la panjo.
– Nu, kion fari… mi obeas kaj konsentas. La nomo – Marina Nikolajevna – bele sonas, ĉu ne?
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.