La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
ONI NE PAFAS EN JAMBURGAŭtoro: Mikaelo Bronshtejn |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Proksimas fino de labortago. Nome tiun ĉi tagon, sunan kaj sufokan, Niko apenaŭ rimarkis. Ekde la komenco ĝis tagmanĝo li kuradis en velda metiejo – en fumego, en duonlumo. Li konvinkadis veldomajstron Dim Dimiĉ pri nepra bezono de la junto, indikita en desegnaĵo, pri neallasendo de iu alispeca. Li klarigis al du veldistoj kelkajn ligojn, apenaŭ videblajn en la desegnaĵkopio. Li eĉ mem iom veldis, gajninte laŭdon de la brigadestro Prasolov. Tamen, unu hazarda sparko falis sur la sintetikan pantalonŝtofon; en tiu braĉo, do, restis nigra trueto – eh, insultos Ol pri ĝi…
Niko fintrinkis jam la trian glason da teo. Kulpas la "fiŝa tago" – dum ĵaŭdoj en la uzina manĝejo akireblas nur fiŝaĵoj. Pro tiu, do, trosalita vosto de mintaj-fiŝo kun same salita terpomaĵo li trinkemas dum tuta posttagmezo. Nu, tamen. La desegnaĵoj estas jam kolektitaj kaj kaŝitaj ŝranken, krom unu, nefinfarita, kiun Niko streĉe okulumas sen forto kaj sen emo pensi pri ĝi. Nur sola penso zorgigas lian kapon: tuj post la fina sonoro li veturos en la urbon, saltos en universalan magazenon por aĉeti novan naĝpantaloneton, kaj – kun Ol, kun Vovĉjo, jes, – al la rivero! Sed…
– Nikolaj, al telefono! – vokas la kolego Viktor Ivanoviĉ.
– Kolenjka, knabo mia! – miele diras la aŭskultilo. Estas Zinaida Albertovna, partiestrino de la fako. – Kolenjka! – mielverŝas ŝi. – Supozeble vi planis naĝi post la laboro, ĉu ne?
– Vi pravas. Kiel ĉiam vi plene pravas, Zinaida Albertovna, kaj mi admiras tion, – malĝoje respondas Niko. – Ĉu io serioza?
– La kontrolanto venos, Kolenjka. Hodiaŭ estas la dua ĵaŭdo. Mi jam avertis la homojn… ankaŭ vian Viktoron.. Do, prokrastigu la riverumadon, Kolenjka. Por mi. Lastfoje en la lernojaro. Ĉu?
– Malĉu! – murmuras Niko kaj akurate metas la aŭskultilon.
– Kaptiĝis ni, Viktor Ivanoviĉ, – morne proklamas li. – Partia lernado!
Al tiu ĉi okupaĉo Zinaida Albertovna svatis Nikon antaŭ jaro, kiam pensiuliĝis la eterna faka propagandisto, ekskolonelo Matejĉuk. Ŝi vokis la freŝbakitan pensiulon kaj Nikon al la partia kabineto kaj komencis mielverŝi kutime:
– Kolenjka, vi bone konas kamaradon Matejĉuk, ankaŭ vi, karestimata Vasilij Aleksandroviĉ, konas la junulon, do, transdonu al li la raportan revuon, la taglibron… la liston de aŭskultantoj… ankaŭ la "koncizan kurson". Kaj klarigu ĉion, ĉu vi komprenas? Li ne kontraŭos.
– Kion klarigi? Kion mi ne kontraŭos? – mire balbutis Niko, sed la partiestrino nur glatis lian ŝultron kaj forkuris.
– Kion klarigi, kion klarigi… – grumblis kamarado Matejĉuk. – Ne infano vi jam estas, do kelkaj vortoj sufiĉos. Vi antaŭnelonge finis instituton.
– Jes… – konfirmis Niko.
– Vi ankoraŭ ne sukcesis forgesi la historion de nia partio.
– M-mm, – diris Niko.
– Do vi kapablas rakonti ĝin al komunistoj de la fako dufoje ĉiumonate – la duan kaj la kvaran ĵaŭdon.
– Ne kapablas, – imitante ordonsimilan voĉon de la ekskolonelo, diris Niko. – Mi jam havas partian taskon, mi laboras kun infanoj en la patronata lernejo.
– Ne gravas, – preterlasinte aŭ ne kompreninte la mokimitadon de Niko, plu grumblis Matejĉuk. – Mi ne diris la ĉefan sekreton. Nek viaj aŭskultantoj, des pli ne vi mem bezonas tiun rakontadon. Ĉar dum pluraj jaroj ili jam aŭdis la refoje ripetatan "Koncizan kurson pri historio de KPSU". Sed la partia statuto postulas konstantan lernadon de ĉiu komunisto. Do la partia lernejo devas funkcii.
– Ĉu ĝi estas sekreto? – mire gapis Niko.
– Ne hastu. La sekreto estas jena. Vi organizas lecionojn pri la historio de la partio nur, kiam la uzina partkomo avertas, ke venos kontrolanto. Tiu aperas ne pli ofte ol dufoje dum la lernojaro. Pri ĉio cetera ne zorgu – Zinaida mem kolektos la aŭskultantojn kaj mem verkos la raporton. Jen la paperoj.
Li ŝovis al Niko dikan paperujon kaj iris for. Kaj vere nur unu fojon aŭtune signalis Zinaida Albertovna. Laŭ tiu signalo venis al la partkabineto dekduo da oscedantaj homoj, ankaŭ nekonata virino el la urba komitato, kaj Niko rakontis al ili sufiĉe vigle kaj kontinue pri la dua kongreso, kiam la partio disiĝis je "bolŝevikoj" kaj "menŝevikoj". Nun do estis la dua fojo.
En la partkabineto Nikon atendas ok komunistoj. Ĉar li venis kun Viktor Ivanoviĉ, – estas jam dek. Sidas ĉiuj silente. Suno jam foriris al okcidenta flanko de la konstruaĵo, do en la kabineto kun ovritaj vazistasoj regas agrabla ombra malvarmeto. Kaj enuo. Ĉiuj plu sidas. Post kvaronhoro aperas en la kabineto Zinaida Albertovna.
– F-fu! – diras ŝi. – Kolenjka, kamaradoj, – vi estas liberaj. La kontrolanto ne venos.
Niko ekspiras facile kaj komencas kunmeti la paperojn. Sed subite la olda korpulenta Prasolov proklamas basvoĉe.
– He, ne, kara Zina! Nenien ni foriros. Vi kunvokis la homojn, do rakontu ion. Mi ŝatas ripozi ĉi tie. Dorrneti!
– Jes, jes! – sonas kelkaj voĉoj. – La busoj jam estas foririntaj en la urbon. La sekvaj venos post horo.
– Kamaradoj! – konfuze diras la partiestrino. – Jen Nikolaj Grigorjeviĉ al vi rakontos… e… e, pri Esperanto. Estas lia granda hobio! Sed min invitis Udalov, mi devas iri, – kaj ŝi malaperas transporde.
– Nu, eku pri Esperanto, Kolja! – invitas Viktor Ivanoviĉ. – Ni ĉiuj scivolas, kun kio oni ĝin manĝas?
– Volonte, – diras gaje Niko. – Tiun ĉi temon mi tuj aranĝos por vi, – Li iom pensetas kaj demandas:
– Jen vi, Andrej Konstantinoviĉ, diru, kiun fremdan lingvon vi posedas?
– Eku, eku, sed min ne veku! – malkontente grumblas Prasolov, batita de sia najbaro. – Neniu lingvon mi posedas, krom "Hende hoh".
– Nu jen… – suspiras Niko. Li apogas sin ambaŭmane sur tablon kaj kun rideto daŭrigas. – Mia avo estis kamparano en tute malgranda kaj fora vilaĝo. Li ankaŭ posedis neniujn lingvojn fremdajn. Sed Esperanton – jes.
– Ha, sed por kio bezonis tion via estimata avo? Ĉu por sterkon renversadi? – Mokridas kalva, pufvanga ekonomiisto Sadrunov.
Niko incitiĝas, sed de ekstere neniel montras tion.
– Mia avo ellernis Esperanton antaŭ la revolucio. En la germana tendaro por militkaptitoj. Esperantistoj helpis al li fuĝi. Poste li partoprenis la civilan militon, kaj post la milito havis multajn korespondamikojn. En multaj landoj… Tamen, ĉu iu scias, kio estas Esperanto?
Evidentiĝas, ke krom Viktor Ivanoviĉ, kiun Niko satinformis dum komuna desegnado en la fako, neniu scias. Do, Niko kure komencas ekde la Babelturo ĝis la tempo nuna. Li rakontas anekdotojn kaj faktojn pri lingva ĥaoso. Li prezentas nomojn de la eminentuloj, simpatiintaj al Esperanto. Li skize rakontas la gramatikon, aludas pri la vortoj, kiuj iĝis plene internaciaj, kaj proponas traduki el Esperanto. Ŝajnas, ke ĉiuj akceptas la ludon.
– Ha-ha! Soldatoj brave marŝas! Samkiel ĉe ni! – miras rufa veldisto Pribiliĥ. – Mi jam komprenas Esperanton, aha! Ĉu mi povas korespondi kun… kun franca belulino?!
– Ankaŭ kun la franca, – asertas Niko. – Eĉ kun multaj belulinoj. Nur la lingvon ellernu. Du-tri monatojn, kaj mi garantias, ke vi sukcesos.
– Sed kun kiu mi korespondu? – demandas serene la sola virino inter ili, arkivistino Vera Nikolajevna. – Mi estas jam ne juna, kaj mi ŝatas lirikan poezion. Tion nemultaj ŝatas.
– Onjo Vera, ne ĉagreniĝu, – konvinkite diras la rufulo. – Niko trovos por vi la lirikeman avoĉjon, tian dian leontodon ie en Sudameriko!
– Nu, kial do nemultaj ŝatas lirikon? Vi ne pravas, Vera Nikolajevna. Jen aŭskultu, kiel sonas Puŝkin en Esperanto:
Mi amis vin silente, senespere,
Ĵaluz' kaj tim' turmentis ofte min.
Mi amis tiel dolĉe kaj sincere –
Ĉu povas iu tiel ami vin?
Niko ripetas la samon en la rusa kaj eĉ aplaŭdojn gajnas. Sed subite levas voĉon la kalva Sadrunov.
– Jes, kamaradoj, ĉio estas tre loga kaj interesa. Sed diru, Kolja, de kiu nacieco estas la aŭtoro de Esperanto, tiu, kiel vi diris… Zamenhofff?..
– Mi eĉ precize ne scias… – Embarasite respondas Niko. – Ĉu tio gravas? Eble germano.
– Sed eble judo? – Plu demandas Sadrunov.
– Eble judo, – simple respondas Niko.
– Ha, do tio tre gravas. Vi estas juna, do eble vi ne scias. Sed mia patro, estu la tero por li lanugo, diris, ke judoj volas regi la mondon. Li legis tion ie en oficiala libro. Do, se ni lernos Esperanton, kaj se ĉiuj lernos Esperanton, tio pliproksimigos judojn al la regado! Jen ruzaĵo, ĉu ne?
Tiun demandon Niko ne atendis. Li iomete prokrastigas la respondon, sed jen – trovas la ideon.
– Semjon Iljiĉ, ĉu vere vi volas regi la mondon? – Demandas li la libroteniston, oldan lipharulon kun ampleksa nazo.
– Ne, mi solene rifuzas regi la mondon, – prononcas lace la librotenisto. – Sed Miŝka Sadrunov estas sovaĝulo!
Iel tiel sonas la prononcitaj vortoj, ke ridego ekskuas ĉiujn.
– Kial vi ridas? Kial vi ridaĉas? – krietas Ŝadrunov, viŝante sian kalvaĵon. – Mia patro, jen, paradizon donu al li dio…
– Lasu vian patron ripozi en paco. Ne ĉion li bone komprenis, do ankaŭ vin li fuŝe instruis, – basas Prasolov.
Sed Niko malkvietas. Li rigardas ĉiujn larĝokule kaj parolas plu.
– Kamaradoj! Ja ankaŭ ni havas iajn idealojn! La idealojn de monda frateco, ne de monda regado. La internaciismon proletan, ĉu ne? Ĉu vi ne kredas tion? Ja kanajlo aŭ bonulo povas esti homo, sed ne tuta nacio – rusa, tatara, hebrea! Ja kiel ni komprenu: hom' al hom' estu amiko, kamarado kaj frato?! Ja…
– Uĥ! – minace mansvingas Prasolov super la kalva kapo de Sadrunov. – Jen, la knabon ofendis! Kraĉu, Kolja, ni komprenis, ke via Esperanto estas digna aĵo.
Sed Ŝadrunov-on mi morgaŭ iom klerigos en la fakejo, – diras Semjon Iljiĉ.
– Voku min, mi helpos, – grumblas Prasolov, pene levanta sian pezan korpon de sur la seĝo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.