La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
KOSMODROMOAŭtoro: Konrad Fiałkowski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Oni diras, ke kvar koordinatoj sufiĉas por malambigue determini sian propran lokon en la spaco-tempo. Do mi komencas ĉi tiun strangan rakonton per koordinatoj. Vi ne devas kredi la rakonton mem. Krome, ĉu vi kredus ĝin eĉ se mi provus konvinki vin...
Kaj do ĝi estis en la aŭtuno, aŭtuno kiu rilate al la momento de tiu ĉi skribado, estas jam pasinteco.
Do mi jam determinis la tempan koordinaton. Nun la loko. La rakonto komenciĝis en mia redakcia ĉambreto. Mi sidis ĉe mia skribotablo tajpante iun raportaĵon. Mi eĉ ne memoras kiun, sed ne gravas. Sufiĉas, ke mi estis en la redakcio, ĝuste en la urbocentro. Aŭtoj kaj lumigitaj tramoj estis pasantaj laŭ la strato, homoj eliris el la kinejo kontraŭe kaj kuris al la haltejo; Radio aŭdiĝis ie super mi en la loĝejo. Kaj ĝuste tiam ĝi komenciĝis. La telefono sonoris.
– Saluton, Jaś. Bone, ke mi kaptis vin – estis Kopot, la fizikisto.
– Kiel vi fartas? Kio okazis?
– Mia aparato estas preta.
– Mi ĝojas, sed pri kio vi parolas?
– Nu, pri titrom.
– Ha – mi diris tion sen granda entuziasmo, ĉar Kopot sentis sin ofendita.
– Nu, vi iam volis veni al la provo de titrom. Ĝi komenciĝas en kelkaj minutoj ĉe la Instituto. Mi bedaŭras, ke mi tiel malfrue tion diras al vi, sed vi scias, kiel estas pri la preparoj por eksperimentoj. Ili ĉiam prenas duoble pli da tempo ol vi povas dediĉi al ili. Estas same ĉi-foje, sed mi esperas, ke la provo sukcesos. Kaj tiam vi havos veran sensacion por la unua paĝo.
– Bone, sed almenaŭ diru al mi por kio ĉi tiu... nu... .
– Titrom.
– …ĝuste, do por kio servas ĉi tiu titrom?
– Vi vidos, kiam vi venos.
– Mi timas, ke mi tamen ne multe komprenos.
– Vi certe komprenos. Ĉiukaze, la rezultoj estos revelacio por vi, kaj ili plaĉos al ĉiuj.
– Ĉesu fanfaroni kaj diru almenaŭ du vortojn, por ke mi ne aspektu tute malklera antaŭ viaj kolegoj. Pensu, amiko de grandulo, ĉi tio devigas, eĉ kiam la grandulo estas fizikisto.
– Eble vi konvinkus min, sed estas jam tro malfrue. Mi ne havas tempon. Mi devas komenci la eksperimenton. Venu kaj vidu. Nu, ĝis baldaŭ. Mi atendas vin.
– Mi estos tie en momento! – mi kriis en la telefonon. Mi kaptis mian mantelon kaj elkuris en la aŭtunan vesperon. Pluvetis kaj miaj kaŭĉukaj ŝuoj glitis sur malsekaj pavimaj slaboj. La lanternoj lumis en ovalo de perpluve difuzita lumo. Sur la asfalto antaŭenmoviĝis aŭtoj kun la bruo de pneŭoj.
Kontraŭe, en la prilumigita fenestro de la florbutiko krizantemoj violiĝis en grandega vazo. Mi staris sur la trotuarrandaĵo, haltigante taksiojn. Okupita, denove okupita. Fine unu malrapidiĝis kaj veturis el la mezo de la strato, haltante antaŭ mi.
– Instituton – mi diris al la ŝoforo.
La lanternoj, unu post la alia, restis malantaŭe. Longaj, lumigitaj vicoj de butikoj, neonaj ŝildoj. Poste iuj ĝardenoj, kaŝtana avenuo kaj flavaj folioj algluiĝintaj al la asfalto, kaj fine enveturejo antaŭ la Instituto. En la pordistejo, maljunulo kun griza, hirta barbo dormetis malantaŭ la vitro. Mi frapis la fenestron.
– Kiun vojon al la laborejo de D-ro Kopot? Ĉu vi povas diri al mi?
– Kaj ĝi estas… ĝi estas – la maljunulo leviĝis de la seĝo.
– Sed kien oni iras tien?
– Rekte supren laŭ ĉi tiu ŝtuparo al la unua etaĝo, poste maldekstre laŭ la longa koridoro, tria pordo dekstre; tie estas laboratorio.
– Dankon... – Ne tute certa, ĉu mi bone komprenis, mi grimpis la ŝtuparon.
Unua etaĝo, koridoro, pordo. Mi supozas, ke ĝi estas ĉi tie. Mi eniris. La ĉambro estis malplena, malluma. Nur flanke, tra duone malfermita pordo, enfalis strio da lumo. En la duonmallumo mi rimarkis iujn aparatojn ĉe la muroj. Rulaĵoj da kabloj serpentumis sur la planko kaj malaperis en la lumigita ĉambro. Vadante inter ili, mi atingis la pordon. Tuj malantaŭ la pordo, du paŝojn for de mi, kuŝis sur la planko dika metala plato. Lumigita per reflektoro, ĝi ŝajnis esti la centra punkto de la ĉambro. La vizaĝoj de pluraj strangaj aparatoj metitaj ĉirkaŭ ĝi direktiĝis al ĝi. Plue, ĉe la muroj, kontroltabuloj brilis per lumpunktoj. Tie mi rimarkis Kopot-on kaj kelkajn aliajn virojn. Vestitaj per blankaj kiteloj, ili diskutis pri io tiel arde, ke de malproksime tio aspektis pli kiel kverelo. Mi ne aŭdis la vortojn, kiuj malaperis en la basa murmuro de la kurentoj. Ili tute ne vidis min. Mi volis alpaŝi al ili, sed mi preferis ne alproksimiĝi al la strangaj aparatoj.
Mi decidis preni la plej mallongan vojon rekte tra la metala plato. Sed tuj kiam mi metis unu piedon sur ĝin, la lumoj sur tabuloj ekblinkis . Ĉiuj turniĝis kvazaŭ laŭ ordono. Mi klare vidis la vizaĝon de Kopot. Li grimacis nekredeble. Mi volis retropaŝi. Mi ne sukcesis faris ĝin. Mi sentis varmon trapenetrantan ĉiun ĉelon de mia korpo. Blanka makulo, pli hela ol la suno, aperis antaŭ miaj okuloj kaj mi perdis la ekvilibron. Mallumiĝis kaj mi falis.
Mi kuŝis sur metala plato. Mi sentis ĝian malvarmon sub miaj fingroj. La lampoj estingiĝis en la laboratorio kaj mi ne plu povis vidi iun. En la fantoma silento, la lunlumo desegnis fenestrokrucojn sur la planko. Kio okazis al Kopot kaj al ili ĉiuj? Ĉu mi mortigis ilin? Ia malŝargo... cetere, ĉu mi scias, kio povus okazi. Mi rigardis la lokon, kie ili staris; streĉante la okulojn, mi serĉis la konturojn de blankaj kiteloj sur la planko. Ne, certe neniu kuŝis tie. En la tuta laboratorio estis neniu. Neniu!
Mi singarde ekstaris. Mi provis kompreni, kio okazis ĉi tie, kaj samtempe mi sentis, ke mi komencas timi. Malrapide, paŝon post paŝo, rigardante ĉiujn direktojn, mi moviĝis reen al la pordo. Mi premis la pordan tenilon.Ĝi estis fermita. Ĉu mi estas en kaptilo? Mi sentis ŝvitoglobetojn formiĝantajn sur mia frunto. En la angulo de la laboratorio io krakis. Mi ne povis persisti. Mi komencis frapi la pordon per ĉiuj miaj fortoj. La eĥo de la batoj flugis tra la koridoroj kaj mi frapis ĝiswkstreme. Subite mi haltis. Aŭ eble tiu pordo, tra kiu mi eniris, estas malfermita. Ja la kabloj... Ni saltis al la pordo. Ĝi estis firme fermita, ĝi eĉ ne ektremis sub mia premo. Kaj kio estis la plej grava, la kabloj malaperis.
Subite, ie ekstere, en la koridoro, mi aŭdis paŝojn, pli ĝuste malrapidan piedklakon. En la seruro grincis ŝlosilo, la pordo malfermiĝis kaj lumfasko falis tra la fendo. Iu eniris kaj turnis la ŝaltilon. Blindigita de la lumo, mi palpebrumis. La maljunulo de la pordisto staris en la angulo.
– Kion vi faras ĉi tie? De kie vi venis? – Mi vidis senliman surprizon en liaj okuloj.
– Kie... kie estas Kopot? – mi balbutis.
– Li verŝajne dormas hejme ĉe ĉi tiu tempo. Sed kion vi serĉas ĉi tie?
– Kopot faris rendevuon kun mi.
– Kio, je la unua matene?
– Ho ne…
– Sed kiel vi eniris ĉi tien? – la maljunulo suspekteme rigardis la fenestrojn.
– Vi ja mem enlasis min antaŭ momento.
La maljunulo rigardis min kvazaŭ li ĵus vidis min. Li rigardis min dum momento, evidente scivolante kun kiu li traktas.
Poste li diris tute trankvile:
– Sinjoro, ĉu vi volas stultigi min? Do vi faras tion ĉi sensence. Vi ne povis eniri ĉi tien ĉar ĉio estas fermita. Vi povus simple resti ĉi tie dum la vespero. Konfesu... Mi komprenas, la vivo estas diversa... – li ridete malkaŝis siajn putrajn dentojn.
– Tio estas vi stultiganta min. Mi ja eniris ĉi tien antaŭ dek minutoj kaj vi mem montris al mi la vojon. Kaj cetere diru al mi, kie estas Kopot, – samtempe mi konstatis, ke mi ne parolas, mi nur laŭte kriegis.
– Mi jam diris al vi. Li verŝajne dormas je tiu ĉi horo.
– Sed mi vidis lin ĉi tie ĝuste antaŭ momento.
– Vi povas telefoni lin kaj kontroli – la maljunulo fariĝis suspektinde ĝentila.
– Kial mi telefonu lin? Ja eĉ se li foriris, li ankoraŭ ne alvenis hejmen.
– Mi ne povas helpi vin pri tio.
– Sed li ĝuste nun foriris?
– Jes, mi vidis lin foriri je la dekunua matene. Li neniam estas en la Instituto je la unua matene.
– Je kioma horo?
– Je la unua.
Mi rigardis mian horloĝon.
– Sed nun estas nur la deka.
Ĉi-foje la maljunulo faris kelkajn paŝojn malantaŭen.
– Vi nepre devus telefoni lin – li komencis per kompleza tono. – Ni foriru de ĉi tie. Mi kondukos vin tien post momento.
Li malfermis la pordon kaj lasis min antaŭ si. Kiam li fermis ĝin, li zorgis ne turni la dorson al mi.
La telefono estis ĉe la pordistejo. Mi enigis la numeron de Kopot. Mi aŭdis la zumon de signalo. Nur post longa minuto iu respondis la telefonon.
– Kun doktoro Kopot… – mi komencis.
– Mi estas ĉe telefono – li diris malklare, kiel homo vekita el profunda dormo.
– Jen Jasio. Vi invitis min, mi venis, kaj tie ĉi...
– Kien mi invitis vin? – la dormemo en la voĉo de Kopot cedis lokon al nekaŝita malpacienco.
– Vi invitis min por eksperimento, mi venis...
– Por kia eksperimento?
– Mi ne scias, vi diris, ke ĝi estis revelacio...
– Jaś, eĉ se mi menciis ion ajn, vere tio ĉi ne estas kialo veki min meze de la nokto...
– Sed vi mem volis, ke mi tuj venu.
– Jaś, vi estas ebria. Tio okazas al ĉiuj. Sed mi volas dormi. Ne voku min plu, mi laboros morgaŭ matene.
– Sed je la sepa vi mem...
– Estis certe iu alia. Mi petas vin, Jaś, kiel amiko, iru ankaŭ dormi.
– Kial do mi venis al ĉi tiu Instituto?
– Kio? Ĉu vi estas en la Instituto? El kie vi telefonas?
– El la pordistejo.
Ĉe la alia fino de la telefono, Kopot silentis dum momento. Poste li diris per sia reala, trankvila voĉo:
– Bonvolu transdoni la telefonon al la pordisto.
Mi transdonis la telefonon al la maljunulo staranta apude. Kopot diris ion por momento, kaj la maljunulo ripetis fojon post fojo:
– Jes, sinjoro doktoro. Mi komprenis.
Poste li ceremonie redonis la telefonon al mi.
– Aŭskultu, Jaś. En la estonteco faru stultaĵojn je via konto. Ĉiukaze, mi ne dezirus, ke oni sciu, ke miaj amikoj petolas ebrie en la Instituto. Do aŭskultu, mi diris al la pordisto, ke vi estas ĵurnalisto skribanta raportaĵon pri noktaj gardistoj kaj tial vi kontrolis lian atentemon, ĉu vi komprenas? Nun vere iru hejmen.
– Mi nur volis rakonti al vi...
– Bonan nokton – Kopot diris ĝin per firma tono kaj tuj ektintis la formetita telefono. Mi levis la ŝultrojn.
– Bonvolu, mi malfermos al vi la enirpordon en momento – la maljunulo kun ŝlosilo en la mano ekiris antaŭen.
Freŝa nokta aero blovis de ekstere. Super la ŝtonaj ŝtupoj ekbrulis lampo. Mi foriris.
– Sed ne skribu, ke vi superruzis min – mi sentis peton en la voĉo de la maljunulo. – Sciu, la homo jam estas maljuna, li dormos iomete, sed se ili ekscios, oni povus maldungi min.
– Mi skribos nenion... – mi murmuris.
– Koran dankon, sed verdire vi eniris kiel fantomo... Kiel fantomo. – Sed mi efektive eniris kiel fantomo, kaj pli malbone, per maniero nekomprenebla por mi. Aŭ eble Kopot trompis min? Sed li ĝis nun dirus ja ion. Ĉiuokaze, kiel li sukcesis veni hejmen tiel rapide? Ne, tio estas tute neebla. Aŭ eble li pravis kaj mi nur ebriiĝis. Mi nur scivolas kiel kaj kiam. Mi memoras nenion ĉi tian, tamen ĝi estas neniu pruvo. Aliflanke, mi tamen memoras ĉion, kaj logike, unu aferon post la alia en ordo.
Ja Kopot telefonis min kaj invitis min. Estas malĝentile de lia flanko nun nei ĝin. Eble mi devis pasigi kelkajn horojn kuŝanta sur tiu ĉi slabo. Pluvis antaŭe... Jes, mi kuŝis tie kelkajn horojn, sed kial oni ne vekis min, ne savis min? Aŭ eble ili rekonis min kiel mortan kaj nur volis kaŝi mian korpon? Ili lasis min en la laboratorio kaj atendis oportunan momenton por forporti min. Sed tiam ĉi tiu Kopot estas senkora fiulo. Dormi en tiaj cirkonstancoj aŭ ŝajnigi dormeman! Sed kial ili devus kaŝi la korpon? Finfine, akcidento dum eksperimento ne estas krimo. Enprofundigita en tiajn pensojn, mi finfine alvenis hejmen. La domzorgisto post malfermo de la pordego atente rigardis min.
– Vere, sinjoro redaktoro, ŝajnis al mi, ke vi alvenis antaŭ unu horo – li respondis al mia saluto. Mi sentis min iomete malĝoja.
– Ŝajnis al vi – mi respondis kiel eble plej memfide.
– Kompreneble – li haste konsentis. – Ne povus esti alie. Se vi envenas nun kaj ne malsupreniris antaŭe, tio signifas, ke vi tiam ne eniris, aŭ pli ĝuste, tiu, kiu eniris, ne estis vi.
– Kompreneble – mi diris.
– Nur kiu povus esti? – la prizorganto subite afliktiĝis. Mi lasis lin ĉe la pordego dum li solvis ĉi tiun problemon kaj prenis la lifton al la kvara etaĝo. Mi turnis la ŝlosilon. Mi eniris malluman koridoron. La pordo al la ĉambro estis duone malfermita kaj mi havis impreson, ke iu estas tie. Mi englitis en la ĉambron, tuj apud la muro, kaj aŭdis en la mallumo iun peze spirantan. Mi rapidis al la kontakto, stumblante sur iuj ŝuoj en la mallumo. Ŝajnis al mi, ke mi aŭdis la spiradon ĝuste ĉe mia orelo. Mi turnis la ŝaltilon. Mi vidis liton. En la lito kuŝis homo. Li dormis. Kiu povus esti?
Mia surprizo estis kompleta. Mi alpaŝis al la lito kaj rigardis en lian vizaĝon. Mi kriegis. Li moviĝis maltrankvile. Jes, mi ne eraris. Tiu viro estis mi. Mi ĵetiĝis for el la apartamento kaj supersaltante po du ŝtupoj kuris malsupren. Mi longe sonorigis ĉe la pordego. La prizorganto elkuris, butonante sian mantelon.
– Kio okazis? Sinjoro redaktoro, kio okazis? – li estis terurita.
Mi ne respondis. Mi kuris malsupren laŭ la strato, nur pli rapide. Estis taksioj starantaj ie ĉirkaŭ la angulo. Mi ektiris la aŭtopordeton kaj elĵetis la adreson de Kopot per unu spiro. Kion mi vidis estis preter mia imago. Mi ja vidis precize liajn, kaj pli ĝuste miajn harojn, mian nazon, kaj eĉ mian jakon ĵetitan sur la seĝon. Mi ne dubis, ke tio ĉi estas nur fragmento de la hodiaŭaj vespereventoj. La ŝlosilo al ili estis en la mano de Kopot.
Neniu respondis al la sonorilo dum longa tempo. Fine, mi aŭdis paŝojn kaj Kopot en banrobo ekstaris en la pordo.
– Kio, vi denove! – li kriis salutante. – Mi diris al vi, ke vi iru dormi.
– Aŭskultu, vi devas ion klarigi al mi, sed antaŭ ĉio, kredu, ke mi ne trinkis eĉ guton da alkoholaĵo.
– Al kiu vi rakontas ĉi tion, Jaś – Kopot petoleme fermis duone la okulon.
– Sed mi vere ne trinkis! – Kopot penetre ekrigardis min.
– Ĝis nun vi neniam provis esti konsiderata abstinulo. Spirblovu. Efektive, vi verŝajne ne trinkis. Sed do kion vi faras ĉi tie? Mi supozas, ke io grava okazis? – Mi sentis maltrankvilon en lia voĉo. – Iru internen.
– Mi ne scias, ĉu io grava okazis, sed almenaŭ io strangega kaj nekomprenebla – mi interrompis.
– Rakontu.
– Diru unue, ĉu vi ne rendevuis kun mi hodiaŭ je la sepa?
– Ne.
– Sed vi estis en la Instituto?
– Ne. Mi havis kunvenon de la Astronaŭtika Societo.
– Sed vi invitis min por eksperimento kun tiu ĉi aparato, nu, kiel ĝi nomiĝas?
– Ĉu vi volas diri titrom?
– Ho, ĝuste. Do vi invitis min?
– Ne. Mi fakte intencis...
– Kiu do invitis min? Sed tio ankoraŭ ne estas la plej stranga afero. Kion vi dirus pri tio, ke mi vidis vin en la Instituto post la sepa?
– Ke ŝajnis al vi…
– Konsentite, sed ĉu vi povas klarigi al mi, kial kiam mi venas al mia propra domo, mi trovas min en mia propra lito, kvankam mi staras apud la lito? – Mi vidis la vizaĝon de Kopot viviĝi laŭgrade kiam mi diris ĉi tiujn vortojn.
– Do ĝi funkcias...– li diris tion preskaŭ entuziasme.
– Mi ne scias, kio funkcias tie, sed diru al mi, ĉu mi deliras aŭ frenezas...
– Ne, tutcerte ne. Lasu min brakumi vin, Jaś. Vi alportas al mi mirindan novaĵon. Nenio povus fari al mi pli grandan ĝojon. Tio estas granda tago. Venu, ni trinkos vinon.
Kopot iris al la drinkaĵŝranko, malfermis ĝin kaj elprenis botelon el ĝia profundo. Mi rigardis plejgrade mirigita. Kopot, ekde kiam mi konis lin, estis centprocenta abstinulo, kaj tiel firma, ke ĉi tiu vino povus esti kalkulita al la mirindaj eventoj de la tago.
– Mi ne scias pri kio vi tiom ĝojas – mi diris, kiam mi trankviliĝis de mia komenca miro. – Mi vidas nenion ĝojan en tio, ke mi vidis mian alian memon.
– Vi ne komprenas, sed ĉi tio estas anonco, preskaŭ garantio, ke miaj eksperimentoj sukcesos.
– Kaj hodiaŭ ili ne sukcesis al vi?
– Mi ne faris eksperimentojn hodiaŭ. Mi faros ilin dimanĉe.
– En venonta semajno?
– Ne, en ĉi tiu.
– Kiel?
– Simple hodiaŭ estas ĵaŭdo.
Mi rigardis lin malklare.
– Sed ja…
– Sed kio…? Ja ĵaŭdo estis antaŭ kelkaj tagoj aŭ estos post kelkaj tagoj. Ĉu tion vi volis diri?
– Jes.
– Nu, ne nepre… Vi aŭdis…
– Kopot!!!
Tion diris iu malantaŭ mi. Mi abrupte turnis min. Du viroj staris en la ĉambro.
– Kopot, vi forgesas vin.
– Sed… – La vizaĝo de Kopot fariĝis griza kaj senesprima.
– Vi ne devas ekskuzi vin, Kopot. Vi volis ĉion diri al li.
– Granda sciencisto… bonega fizikisto, ridinde – aldonis la dua.
– Mi vere ne dirus al li eĉ unu vorton...
– Sufiĉas ke vi transportis lin en tempo. Ŝajnas, ke vi tute forgesis, ke vi venis ĉi tien por historia stipendio... Vi komencas ludi geniulon el ilia epoko...
– Sed, sinjoroj – mi interrompis – kion signifas ĉio ĉi?"
– Ne malhelpu al ni, knabo. Ni estas malnovaj amikoj de Kopot – li ekridis. – Vi kondutis malbone, Kopot. Mi jam ne parolas pri ĉi tiu vino... Vi iom sovaĝiĝis.
– Se ni ne estus alvenintaj ĝustatempe, vi farus al ni petolon kiel Elija.
– Nenio simila. Post ĉio, tio ĉi estas malsama epoko.
– Kelkaj mijaroj en tiu ĉi aŭ tiu alia directo ne ŝanĝas aferojn. Li ankaŭ asertis, ke li faris nenion, li nur ŝvebis iom per antigravitoroj. Kaj ili parolas pri li ĝis hodiaŭ.
– Atentu – interrompis Kopot – ja Jaś aŭskultas...
– Ne gravas. Post lastatempaj eksperimentoj en Ameriko, ni jam scias, ke eĉ se unu el ili scias ion pri ni, la ceteraj ne kredas lin.
– Li estas ĵurnalisto...
– Ne gravas. En ĉi tiu epoko, sciencistoj ne permesos al li paroli ĉiuokaze. Hej, Uon.– li diris al la dua – mi proponas, ke ni faru kun li duan eksperimenton. Li jam ja scias iomete...
– Ĉu vi kontrolis, kiu estas lia filo aŭ nepo?
Ilia parolmaniero iom iritis min.
– Eble vi povus finfine diri al mi, pri kio vi parolas. Aŭskultu, Kopot, kie vi akiris tiajn ulojn...
– Trankviliĝu, Jaś – Kopot estis klare nervozigita.
– Mi klarigos al vi post momento, Jaś – ridetis al mi tiu nomata Uon. – Nu, nia kara amiko Kopot, specialisto pri sociologio de antikvaj epokoj, estis sendita por stipendio al la dudeka jarcento...
– Sendita de kie?
– Nu, el nia epoko... el la estonteco... Cetere li ne trolaciĝis tie ĉi kaj ĝuis la 20-an jarcentan vivon. Vidu, tia vino, ekzemple, estas nepensebla en niaj tempoj. Poste nia kara Kopot proponis projekton por konstrui Titrom... Tio ne signifas, ke li estas granda sciencisto. Niatempe, ĉiu infano konstruas tiajn titromojn jam en infanĝardeno. Li volis studi la reagojn de homoj de via jarcento al tiu ĉi invento, kiu estas sendube interesa por vi. Kompreneble, ne estis demando transporti homojn tra la tempo... kaj transportante vin, li trouzis nian konfidon.
– Sed li eniris hazarde, vere hazarde.
– Vi devus esti protektinta kontraŭ tio ĉi, ĉu, Nou? Homoj el nia epoko respondecas pri siaj eraroj.
– Mi ne komprenas – mi diris firme.
– Kion vi ne komprenas? – Nou estis surprizita.
– Ĉi tiun... tempotransportadon.
– Ĝi estas ja simpla. Elementa teorio de "saltoj". Ni vivas en normala kvardimensia spaco. Homoj de via epoko povas moviĝi nur en tri dimensioj, sed la tempo ĉiam fluas "antaŭen" por ili.
– Kio estas tiom stranga pri tio?
– La fakto, ke tra la kvina dimensio oni vere povas atingi ĉiun punkton de ĉi tiu kvardimensia spaco... oni povas moviĝi al morgaŭo, al hieraŭo, al la tago de naskiĝo de via patrino, al la glaciepoko aŭ eĉ pli foraj tempoj. ...
– Kiel vi povas moviĝi al io, kio ne ekzistas? Ja vi ne povas konvinki min, ke hieraŭo ekzistas...
– Kompreneble ĝi ekzistas. Same kiel morgaŭo...
– Sensencaĵo – mi diris kaj ridis en la nazon de tiu Nou.
Ĝi ne impresis lin.
– Atendu. Mi provos klarigi ĝin al vi per analogie. Imagu al vi, ke vi marŝas laŭ pado inter kampoj. Imagu plu, ke vi ne povas rigardi malantaŭen, vi ne povas fari tion ĉi, kiel ajn vi volus. Do vi iras laŭ la pado, kaj apude kreskas arbaro. Vi scias, ke ĝi ekzistas, kiam vi alproksimiĝas al ĝi; vi simple vidas ĝin. Sed post kiam vi preterpasas ĝin, ĝi ĉesas ekzisti por vi. Vi neniam revidos ĝin, ĉar vi ne povas turniĝi. Ĝi malaperis por vi kiel hieraŭo...
Mi intense pripensis momenton kaj poste demandis:
– Do vi asertas, ke ni ne povas turni nin malantaŭen en la tempo... ĝis hieraŭo, same kiel via ekzempla ulo ne povis turni sin por vidi tiun ĉi arbon...
– Bonege. Pri tio temas. Vi devas scii, ke oni povas ĝenerale "turni sin", sed bedaŭrinde ĝi ne estas tiel facila. Oni devas scipovi "turni sin" en la tempo. Ni ne povas ŝanĝi ion ajn en via mondo retroturniĝante, ĉar la sekvoj de tio transportiĝas en la estontecon kaj ŝanĝos nian mondon...
– Kiel ili ŝanĝas ĝin?
– Ĉi tio estas simple la fama "paradokso de l' avo". Ho vere, vi ankoraŭ nenion povas scii pri ĝi. Do imagu, ke vi transportiĝas kelkdek jarojn en la pasintecon kaj mortigas vian avon kiam li estis ankoraŭ knabeto. Tiam vi revenas al via propra tempo kaj kio evidentiĝas... Unu el viaj gepatroj neniam ekzistis. Vi mem neniam naskiĝis...
– Absurdo.
– Nur unuarigarde. Ĉiu el homoj en via epoko scias, ke oni povas formi la estontecon. Nu, oni povas formi la pasintecon tute same... kaj montriĝas, ke ili fakte ne diferencas inter si per io signifa...
– Eble... sed ili tamen ne tralasos ĝin en la redakcio. Tiaj rakontoj ne estas tralasataj eĉ en la stulta sezono... – Uon ekridis ĝoje.
– Tiel estas ĉe ili. Kiam oni diras ion al ili, ili simple ne kredas ĝin. Ili devas mem provi ĉion...
– Jen la potenco de la homa raso, ĝia forto... – diris la dua.
– Sed pripensu. Ni estas homoj, tio ĉi estas evidenta, sed laŭ ili ĝi estas tro simpla kaj tial ili konsideras nin marsanoj, venusanoj aŭ ĝenerale vizitantoj de aliaj steloj. Kaj la fakto, ke ni estas homoj, ke ni estas iliaj posteuloj, estas memkomprenebla. Ja la ebleco de apero de raciaj estaĵoj sur alia planedo, ekstere similaj al homoj, estas senlime neverŝajna...
– Nu – Kopot ekstaris de sia seĝo – post tio, kion vi jam diris, vi povas sen piko de konscienco trinki vinon... Ĝi tute ne kalkulos en la ĝenerala bilanco de viaj ofendoj...
– Vi malpravas. Ni faras eksperimenton. Ni havas la rajtigilon por fari ĝin
– Kaj ĉu vi kontrolis, kion Jaś poste faros kaj kiel la hodiaŭa konversacio povas ŝanĝi lian vivon...
– Ne zorgu. Ĉi tio estas jam nia afero.
– Ĉiuokaze, se io ŝanĝiĝis en mia tempo, mi scios kie serĉi la kulpantojn.
Nou levis la ŝultrojn kaj Uon foriris. Post momento li revenis, portante... Kopot-on, alian Kopot-on – mortintan.
– Ne lasu tion timigi vin – Nou diris al mi – ĝi estas nur kopio. Ĝi neniam vivis. Ĝi estas sinteza. Estas vere, ke laŭ viaj normoj ĝi estas sufiĉe perfekta kopio, kaj per viaj rimedoj estas neeble detekti ajnan diferencon inter ĝi kaj Kopot. Tial via kuracisto determinos, ke Kopot mortis pro kormalsano...
Nou ekridetis.
– Nu, estas tempo por ni – Uon metis la kopion sur la kanapon. – Ni iru…
Ni eliris al la balkono. Uon elprenis ion el sia poŝo kaj en la sama momento, sen ia sono, aperis, laŭvorte aperis, ĉar mi ne povis vidi de kie ĝi alflugis, veturilo simila en formo al grandega meduzo...
Uon malaperis en ĝia interno. Mi staris tie nedecidita, kiam subite Nou metis sian manon sur mian ŝultron.
– Englutu ĝin – li diris. Li donis al mi rondan pilolon.
– Englutu ĝin kaj ni prizorgos la reston kaj vi revenos al kie vi komencis...
Mi englutis ĝin... kaj staris sur la metala plato de la titrom. Homoj en blankaj kiteloj staris ĉe la instrumentpaneloj kiel tiam. Unu el ili ekvidis min.
– Bonvolu foriri de la ekrano! – li ekkriis.
– Mi supozas, ke nenio okazis al mi? – mi demandis, alpaŝante al li.
– Ne, ĝi ankoraŭ ne funkcias, sed estas pli bone ne iri sur la ekranon.
– Kaj kiam vi funkciigos la aparaton?
– Tuj kiam Kopot venos – li rigardis sian horloĝon. – Mi ne scias kial li malfruas. Li devus esti ĉi tie antaŭ unu horo...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.