La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOSMODROMO

Aŭtoro: Konrad Fiałkowski

©2026 Geo

La Enhavo

VITALIGO DE KOSMOGATORO

Li estis vekiĝanta ... li estis vekiĝanta el profunda dormo sen sonĝoj, el la dormo daŭranta jardekoj, el la kosma dormo, en kiu li travojaĝis kosman vakuon. Li estis vitaligata.

Unue, li vidis ekbrilon de lumo, hela, brulanta punkto, poste distingis la klinantan super li figuron, kaj fine li aŭdis voĉon.

– Kosmogatoro Goer... Kosmogatoro Goer...

Li sciis, ke tio estas aŭtomato, iu trudema aŭtomato, kiel ekzemple tiu, kiu iam estis vekanta lin dum tagiĝo, por ke li venu ĝustatempe per la verda virobuso al la unua prelego.

– Jes, mi aŭdas – li diris – sed estas ankoraŭ mallume. Unu horkvaronon plu kaj mi leviĝos ...

La aŭtomato ne foriris.

– Kosmogatoro, vidaj centroj de via cerbo ankoraŭ ne laboras kun plena taŭgeco. Tio pasos en momento, kiam la lasta etapo de la vitaligo finiĝos ...

Kaj tiam li komprenis, ke li estas en la kosmo. Li provis leviĝi, faris malgrandan movon kaj aparato, sentinte tion, subtenis lian dorson.

– Kie ... kie ni estas? – Li demandis.

– Via stelŝipo atingis la zonon de la stelo Regulus

– Regulus? Do ni estas ĉe nia celloko.

Li jam memoris ĉion, forflugo de la Tero, la flavan sablon de la dunoj restantan sube malantaŭ teroplano, la senbruan moviĝon de la kosmodromo suspendita en vakuo, la blindigan flamon el la ajutoj kaj la Sunon, kiu, restante malantaŭ la poŭpo, malrapide iĝis flava stelo.

– Regulus, – li ripetis. – Ŝaltu la ekranon, mi volas vidi ĉi tiun stelon.

La aŭtomato ŝaltis la ekranon kaj tiam Goer vidis potencan, blankan, atoman flamon.

– Vi estas la unua homo, kiu vidas ĝin el proksime, – diris la aŭtomato.

Li sciis tion. Li volis ekstari, alpaŝi pli proksime al la ekrano kaj ne povis ...

– Helpu min – li turnis sin al la aŭtomato. – Ĉu ankoraŭ longe mi estos tia... – Li volis diri "mallerta", sed li pensis, ke ĝi ne estus la ĝusta vorto en interparolo kun la aŭtomato.

– Tio estas normala. Ĉiuj procezoj en via korpo estas normalaj. Mi estas konektita al la centro kontrolanta vian vitaligon.

Li sciis, ke la aŭtomato ne mensogas, ĝi ne povis mensogi.

– Kiom longe daŭris la anabiozo? – Li demandis.

– Sur la Tero pasis pli ol cent jaroj.

– Cent jaroj…

Li opiniis ke ĝi estis periodo kiu metas homon ekster la tempo.

Li ne sciis, ĉu la aŭtomato ankaŭ regas liajn sentojn, sed li supozis, ke tio estas ebla. Do li ne pensis plu pri tempo.

– Ĉu ĉiuj kompleksoj de kosmoŝipo funkcias normale? – li sciis, ke tio estas la demando, kiun la kosmogatoro devas starigi. La aŭtomato kvazaŭ hezitis por momento, aŭ eble tio nur estis la iluzio de Goer.

– Jes, ĉio estas en ordo en la momento. Okazis etaj paneoj. El la pli seriozaj – neŭtrona liko en la tridek-dua jaro de vojaĝo, laŭ la loka tempo.

– Bone – Goer diris, kaj en tiu ĉi momento li rimarkis, ke li ne konas ĉi tiun aŭtomaton. – Vi... vi estas Uninavo?" – Li demandis.

– Ne tute. Mi havas nur parton de ĝia memoro kaj kelkajn el ĝiaj plenumkompleksoj. Mi estas la nova Uninavo, kun fragmentoj de tiu, kiun vi konis.

– Ĉu tio signifas, ke la alia estis malmuntita?

– Jes.

– Kial? Kio okazis?

– Okazis paneo.

– Parolu pli klare. Tipo kaj tempo de paneo.

Ĉi-foje la aŭtomato tuj respondis, kvazaŭ ĝi deklamus fragmenton fikse konservitan en ĝia memoro.

– Mekanika damaĝo al la kontrola parto de la cerbo. Tio okazis en la tridek-kvina jaro de vojaĝo laŭ la loka tempo.

– Kio okazis al ĝi?

– Mi ne havas kompletan informojn. En mia memoro estis skribita, ke la kirasa kluzo en la tria interna sekcio de la stelŝipo fermiĝis sur ĝi.

– Kion faris tie tiu ĉi intelekta restaĵulo?

– Mi ne scias. Sed vi faris malĝojon al min.

En tiu momento, Goer ekkomprenis ke io grava okazis. Li sentis etan makzelopremiĝon kiam li demandis:

– Malĝojon? Al vi! Al aŭtomato?!

– Vi nomis ĝin intelekta restaĵulo, kaj mi estas parte ĝi.

– Se memoro min ne trompas, la sento, pri kiu vi parolas, ne estis enkorpigita en la pseŭdopsikon de miaj aŭtomatoj – Goer parolis trankvile nun, tute trankvile.

– Mi ne scias. Mi tamen sentas ĝin.

– Momenton, kaj krom fragmentoj de Uninavo, el kio alia vi estas ankoraŭ farita?

– Kompleksoj de du androidaj aŭtomatoj, kaj la ceteraj estas novaj elementoj.

– Du androidaj aŭtomatoj?… Kio okazis al ili?

– Ili estis difektitaj.

– Kiel? Nu, parolu! Mi ordonas al vi!

– Ili estis tranĉitaj per dispecigaj bruligiloj...

– Kio? De kiu? Ĉu vi aŭdas min?! – en tiu ĉi momento Goer ekkonsciis, ke li krias, kaŭzante iomete da resonado en la volbo de la navigacia salo.

– De aŭtomatoj specialigitaj pri kirasaj riparoj. – La aŭtomato respondis trankvile, per sia toniga, iom monotona voĉo, per tia, per kia parolas aŭtomatoj; kaj Goer pensis ke lia kriego estis ridinda en ĉi tiu kosmoŝipo, kie li estis la sola homo.

– Kiel? – nun li parolis trankvile, kvazaŭ li parolus pri eta paneo, kiu iam okazis sur la Tero, kie estas sufiĉe da homoj por helpi al si eĉ ĉe la plej grava paneo de aŭtomatoj.

– Laŭ la ordo de Autokoro, la interna aŭtokoordinisto de la stelŝipo.

– Konektu min voĉe kun ĝi – li ordonis.

– Mi supozas…

– Ne gravas kion vi supozas – Goer interrompis al ĝi. – Plenumu la ordonon.

Tiam li aŭdis zumadon. Zumado, kiu ŝanĝis sian intensecon kaose, kiun traigis mallongaj, interrompitaj knaroj. Kaj Goer komprenis.

– Mi volis nur diri... ŝajnas al mi, ke tia konekto ne havas sencon, ĉar Autokoro estas malintegrita kaj ne ekzistas.

– Kial vi ne diras tion tuj?

– Mi volis…

– Kio malintegris ĝin?

– La aŭtomatoj specialigitaj pri kirasaj riparoj.

– Laŭ kies ordono?

– Laŭ la mia.

– Ĉu vi, vi jam tiam ekzistis?

– Jes.

– Kaj kial vi donis al ili ĉi tiun ordonon?

– La probableco detrui la pilkontrolsistemojn de la stelŝipo estis tro alta.

– Mi ne komprenas! Klarigu.

– Autokoro detruis multajn aŭtomatojn. Mi ne scias la precizan nombron. Ĝi ne estis donita al mi. Tamen mi povus agi nur tiam se ĝi minacus la celon de la vojaĝo. Damaĝo de pilo prezentus tian minacon... – Goer jam sciis, ke tio, kion faris Uninavo, estis ago de aŭtomato kun pseŭdopsiko, kies komplekseco estis alta, tro alta. Aŭtokoro, la aŭtomato kiu sinkronigis ĉiujn operaciojn ene de la kosmoŝipo, estis detruita. "Aŭtomatoj specialiĝantaj pri kirasaj riparoj..." – tiel priskribis ilin Uninavo. Goer konis ĉi tiujn aŭtomatojn: etaj platigitaj konusoj, el kiuj elŝprucas la pikilo de atomfajro. Sed Autokoro ne devus lasi sin detrui. Autokoro, kiu sciis pri ĉio, kio estis ŝlosita en la kiraso de la kosmoŝipo...

– Do vi ordonis al ili detrui Autokoron... – li ripetis.

– Jes.

– Kaj vi? Kial ĝi ne detruis vin?

– Ĝi ne sciis, ke mi ekzistis. Uninavo estas necesa por atingi la vojaĝcelon kaj la regenerigaj aŭtomatoj rekreas ĝin memstare, sen iuj eksteraj komandoj.

Nun Goer sciis, sed samtempe li komprenis kiom malmulte li scias. Li timis rekte demandi pri tio, kio estas la plej grava... pri la kosmoŝipo mem.

– Kaj la kosmoŝipo, ĉu ĝi estas sendifekta post ĉio ĉi?

– Ĝi ne estas difektita.

La aŭtomato ne mensogis. Ĝi ne povis mensogi, kaj Goer pensis, ke ĝi povus finiĝi pli malbone, ke li nun povus esti meteoro, peco de materio kuranta tra la vakuo en svarmo de rompaĵoj, kiuj iam estis kosmoŝipo. Kaj li, Goer, kibernetikisto kaj kosmogatoro, la unua homo en la Regulus-sistemo, povos helpi sin kontraŭ la aŭtomatoj.

– Kiam mi revenos, mi parolos kun la teamo de cibernetikistoj dezajnantaj ĉi tiujn aŭtomatojn...

– Vi ne parolos.

– Kio, ĉu vi malpermesos al mi fari ĉi tion?

– Ne, ili tiam ne plu vivos.

– Jes vi pravas. Vi estas sufiĉe diverstalenta por Uninavo – li aldonis post iom da tempo.

– Mi estas nekutima Uninavo. Ja estus pli ĝuste diri, ke mi estas parte specialigita universala sistemo kun la potencialo por mem-plibonigo.

– Do eble vi ankaŭ scias, kio estis la kaŭzo de ĉi tiu... kolektiva detruo de aŭtomatoj?

– Mi scias. Neŭtrona liko.

– Liko? Ĉu vere?

– Mi jam rakontis al vi pri ĝi. Ĝi okazis en la tridek-dua jaro de la vojaĝo, laŭ la loka tempo. La kristala memoro de Autokoro estis surradiita kaj iĝis permanente distordita. Ĝi komencis doni al la aŭtomatoj kontraŭdirajn ordonojn, kaj kiam ili ne povis plenumi unu el ili, ĝi malmuntis ilin kiel senutilaj.

– Ĝi malmuntis ilin... – Goer pensis dum momento.

– Tio signifas, ke nun, kiam ĝi disiĝis, vi kondukas la tutan kosmoŝipon?

– Jes.

Goer sciis, ke konduki kosmoaŝipon inter la steloj kaj sinkronigi la funkciadon de ĉiuj ĝiaj aŭtomatoj, kaj ĉio ĉi, ne estas tasko por unu, eĉ eksterordinara Uninavo. Tamen li ne diris tion. – Ni reproduktos la aŭtomatojn por la flugo al la Suno kaj poste en la revenvojo...

– Ne estos revenvojo.

– Kion... kion vi diris?

– La kosmoŝipo ne revenos al la Tero.

– Ne, estas neeble, vi mensogas!

Antaŭ ol li finis diri ĝin, li jam sciis, ke la aŭtomato diris la veron. Ĉi tiu peceto da metalo kaj kristaloj, kun kiuj li parolis, disputis kaj diskutis, estis ja aŭtomato.

– Mi ne mensogas. Mi estas aŭtomato.

– Vi estas bizara aŭtomato farita el kiu scias kio. Nur ordinaraj aŭtomatoj ne mensogas... Mi scias, ĝi estas regulo.

– Ne estas esceptoj al ĉi tiu regulo por mia generacio de aŭtomatoj. Mi nur povas ne diri la tutan veron...

– Sed ĉi-foje vi diris?

– Mi diris. Vi ne revenos al la Tero!

– Kial, klarigu kial?

– Ĉar ne estas fuelo por ŝanĝi la direkton de la flugo. Ĝi estis eluzita.

– Eluzita, kiam?

– Tiam, kiam tiu Uninavo jam ne plu ekzistis, kaj mi ankoraŭ ne ekzistis... Ĉu vi nun komprenas?

– Aŭtokoro!

– Jes.

– Sed kial mi ne estis vitaligita? Mi revenus al la Tero... Mi alkondukus ĉiujn tiujn aŭtomatojn... distritan cibernetikan derompitaĵon... – Goer eksilentis subite, kaj poste demandis jam aliatone: – Kaj kiu rektigis la trajektorion kaj direktis la kosmoŝipon al Regulus... Kiu?

– Mi.

– Vi? Kaj vi sciis, ke ne estos sufiĉe da fuelo por reveni?

– Mi sciis.

Goer ekstaris kaj ŝanceliĝis kontraŭ la muro, sed la fortokampo kaptis lin kaj milde movis lin for. Li faris kelkajn necertajn paŝojn kaj etendis la manon al la dispecigilo, mallonga blanka tubo kun tenilo kaj ajuto ĉe la fino.

– Kosmogatoro, mia programo postulis ĝin. Mi devis finkonduki la kosmoŝipon al Regulus – la aŭtomato ne povis ŝanĝi la tonon de sia voĉo, sed ĝi parolis pli kaj pli rapide – kosmogatoro, mi estas la sola plene funkcianta aŭtomato de la kosmoŝipo. Atentu... ne...

Ĝi interrompis kiam Goer premis la ellasilon. La kiraso de la aŭtomato disŝiriĝis kaj la randoj de la tranĉo brulis per blindiga blanka fajro. Goer malpliigis premon de sia fingro sur la ellasilon nur kiam la planko malantaŭ la aŭtomato fariĝis bruna kaj ekfumis.

– Vi sciis, vi sciis, aŭtomato, ke mi ne revenos – li diris, kaj poste li turnis sin kaj iomete ŝanceliĝante ekpaŝis al la komandejo de la kosmoŝipo.

Ŝajnis al li, ke li forlasis la komandejon hieraŭ. Li konis tie ĉi ĉiun ekranon, ĉiun klavon. La aŭtomatoj, sentinte lian ĉeeston, konektis la komandejon  al la informreto de la kosmoŝipo kaj vicoj da grizaj ekranoj lumiĝis kaj kontrollumoj flagris. Tiu apenaŭ perceptebla, silenta movado, kiun li tiel bone konis, komenciĝis. Kiam li tuŝis la klavojn, li sentis ilian malvarmon kaj mankon de glateco, kiun li ne konis. Nur post iom da tempo li komprenis, ke tio estas polvo, polvo, kiu dum jardekoj instaliĝis en ĉi tiu sterila, humidigita kaj filtrita aero.

Nur li, homo, regis la kosmoŝipon el ĉi tiu komandejo. Ĉiuj aŭtomatoj estis konektitaj rekte al la kontrolreto kaj iliaj metalaj elstaraĵoj neniam tuŝis ĉi tiujn klavojn.

Li vokis la kompleksojn de sia poŝkalkulilo kaj komencis kalkuli la pozicion de la kosmoŝipo. Poste li determinis la trajektorion. La griza kalkulilekrano ekardis. La verda sago flugis al la blanka ŝildo de Regulus, preskaŭ tuŝis ĝin kaj arke traiĝis al la alia flanko de la ekrano.

– La probablo eniri la protuberancon estas naŭdek sep kaj du dekonoj procentoj – diris la aŭtomato.

– …kaj la kosmoŝipo transformiĝos en vaporon… – Goer diris tion al si, sed la aŭtomato aŭdis.

– Ĉu ripeti? – Ĝi demandis.

– Ne ripetu ĝin! Silentu! – kaj poste li aldonis jam trankvile – Dissenda  aŭtomato.

– Mesaĝo de birantenoj transdonita – raportis la aŭtomato.

Do ili ekscios, post sepdek naŭ jaroj ili ekscios sur la Tero, kiel mi mortis. Post sepdek naŭ jaroj, ĉar tiel longe necesas radiosignalo por veturi de ĉi tie al la Tero – pensis Goer, kaj li ne estis certa, ĉu liaj posteuloj facile trovos lian nomon en la kronikoj.

– Ŝaltu la eksteran ekranon, – li diris al la aŭtomatoj. – Mi volas rigardi en la fornon...

– Mi ne komprenas.

– Ne gravas. Ŝaltu la ekranon.

– Ĉu kun vualo?

– Sen vualo. Mi volas vidi ĝin tia, kia ĝi vere estas, grandega, blanka. Oni instruis al mi, ke ĝi havas spektran tipon B 5.

– Vi malpravas. B 8.

Tio estis alia aŭtomato, kun la sama voĉnormo, kiun havas la aŭtomatoj adaptitaj por longaj konversacioj kun homoj.

– Ankoraŭ unu aŭtomato? Donu viajn detalojn.

– Ne, tio estas daŭre mi, Uninavo.

Goer rigardis por momento la diskon de la stelo, brulantan per blanka atomfajro.

– Mi ja detruis vin – li fine diris.

– Vi nur detruis la androidon al kiu mi estis periode konektita.

– Kaj vi? Kie vi estas?

– Mi ne diros al vi, krom se vi donos tian ordonon.

– Ne, vi ne devas. Estas bone, ke vi daŭras. Mi ne havas objektivajn kialojn por detrui vin.

– Ankaŭ mi pensis tiel.

– Ja estas via tasko alkonduki la kosmoŝipon al Regulus. Vi estas tiel programita... cetere ne plu gravas. Ni baldaŭ komencos vapori. Ĉu vi kontrolis la kalkulojn?

– Jes. Ili estas ĝustaj.

– Do ne estas ŝanco de savo? – Ne estis respondo.

– Kial vi ne respondas? – demandis Goer.

– Ĉar mi ne povas juĝi, ĉu tio estas ŝanco.

– Kio?

– Post kelkaj horoj, la kosmoŝipo transiros la orbitan ebenon de la sepa planedo de la sistemo je distanco de ĉirkaŭ tridek milionoj da kilometroj de ĝi.

– Mi komprenas. Priskribu la planedon.

– Siliciaj komponaĵoj sur la surfaco. Manko de akvo. Akcelo unu kaj duono obla pli granda ol tiu de la Tero. Nitrogeno kaj noblaj gasoj en la atmosfero. Manko de oksigeno. La rapideco de rotacimovi estas proksimume cent sesdek Teraj tagoj. Surfacaj temperaturoj de cent okdek ĝis minus cent celsiaj gradoj.

– Ĉi tio ne estas paradizo – diris Goer, li ne povis imagi vivi sur tia planedo.

– Cetere, la planedo montras altan aktivecon en vasta gamo de elektromagnetaj ondoj – aldonis la aŭtomato.

– Mi ne komprenas!

– Estas malfacile klarigi.

– Kontrolu viajn observojn!

– Mi jam kontrolis. Ili estas striktaj.

Alta aktiveco – Goer pensis, ke la plej radie aktiva planedo, kiun li konis, estas la Tero.

– Nenio alia, sed la loĝantoj de la sepa planedo de la sistemo Regulus aktivigis siajn dissendilojn kaj sendas ondojn en la kosmon.

– Tio povus esti unu el la hipotezo – la aŭtomato konsentis. – Mi atendas vian decidon – ĝi aldonis.

– Preparu mallongdistancan raketon. Mi flugos al ĉi tiu planedo. – Uninavo silentis momenton kaj poste demandis:

– Kosmogatoro, ĉu vi certas, ke via decido estas optimuma?

– Vi, aŭtomato, ordinara aŭtomato, volas juĝi miajn decidojn?

– Vi estas homo. Vi faros kiel vi volos. Tio, kion mi diras, ne vere gravas, – kaj post momento ĝi aldonis: – Ĉu vi volas, ke mi parolu plu?

– Parolu.

– Post surteriĝo sur la planedo, vi povos vivi ankoraŭ monaton, monaton kaj duonon. Poste vi mortos.

– Ĝi estas sufiĉe tipa fino. Vi diras nenion novan.

– Ĉi tio daŭros longan tempon, kosmogatoro.

– Mi ne komprenas kion vi volas diri. Ja mi flugos tien, ne vi.

– Vi eraras. Mi devas flugii kun vi. Ne plu estas aŭtomatoj en via kosmoŝipo, kiuj povus kontroli mallongdistancan raketon.

– Neeble...!

– Tio estas fakto, kosmogatoro.

Goer pensis, ke li fakte scias nenion pri tiu ĉi kosmoŝipo kaj ĝiaj aŭtomatoj, ke la kosmoŝipon kontrolas ne li sed aŭtomato, Uninavo, ŝlosita ie ene de la ŝipo, malantaŭ la kirasaj fakmuroj.

– Vi flugos kun mi, konsentite – li fine diris.

– Tie estas sabloŝtormoj. Mi observis ruĝajn kirlojn de polvo, nubojn longajn multajn centojn da kilometroj. Ili surŝutos la raketon post surteriĝo, antaŭ ol vi malfermos la aerkluzojn.

– Mi ne devas surteriĝi tie. Mi povas surteriĝi tiel, ke mi eliĝu antaŭ la raketo kaj sunbanu en la radioj de Regulus.

– Via kostumo ne tralasas la radiojn...

– Mi scias, mi scias, mi ne parolas serioze...

– Mi ne komprenas.

– Vi ne devas.

– Cetere, la tavolo de polvo kovranta la planedon povas kelkloke esti kelke da metroj dika. La raketo dronos en ĝi.

– Ne timigu min, aŭtomato...

Goer opiniis, ke ne gravas ĉiuokaze, ke li riskas nenion. Forvaporiĝi kun la kosmoŝipo aŭ droni en polvo, finfine, kian diferencon ĝi faras? Aliflanke, trapasi lumjardekojn; morti kaj ne tuŝi per la piedo ajnan planedon... Ne pro tio li fariĝis kosmonaŭto... morti en la kosmo estas ja normala.

– Ĉiuokaze, antaŭ ol mi mortos, mi kiel eble plej multe esploros ĉi tiun planedon... Tiel kiel devus fari la kosmonaŭto.

– Li devus, se li povas, transdoni la akiritajn informojn al la Tero. Alie ĝi estas sencela. Kaj vi, kosmogatoro, ne transdonos ĉi tiun informon al neniu.

– Vi kverelas kun mi, aŭtomato. Cibernetikistoj ne anticipis tion. Ĉu vi ne volas flugi kun mi sur ĉi tiun planedon?

– Mi flugos. Mi estas aŭtomato kaj mi ne decidas.

– Sed vi ne volas?

– Tio estas malĝusta vorto. Mi ne povas ne voli. Mi nur pensas, ke kiam vi mortos, mi restos kaj daŭros en la entombigita raketo dum pli ol kvarcent jaroj ĝis la baterioj elĉerpiĝos...

– Kaj vi timas solecon...

– Mi estos neaktiva, kaj la pseŭdopsiko de aŭtomato ne estas destinita por tio.

– Amuza. Post ĉio, vi estas aŭtomato, nur aŭtomato. Sed kompreneble... mi kredas vin. Mi povus detrui vin, disrompi vin post surteriĝo sur la planedon.

– Tio estus la solvo.

Goer pensis momenton.

– Ne, tio ne eblos – li diris. – Aliaj alflugos ĉi tien post ni, kaj se ili trovos vin... vi scios... vi ĉion memoros. Vi devas daŭri, aŭtomato, daŭri kaj atendi, kvankam la probableco trovi vin sur ĉi tiu planedo estas preskaŭ nenia. Ĉu vi konsentas kun mi...

– Kiam vi ekflugas per raketo? – interrompis la aŭtomato.

– Kalkulu ĝin, por ke la flugo daŭros kiel eble plej mallonge.

Goer volis diri ion pli, sed subite li aŭdis krakon kaj voĉon akompanatan de kriegoj:

– Jen aut... Jen out... jen aut...

– Uninavo, kio okazis?

– Ekaŭdiĝis Autokoro.

– Mi ja ne vokis ĝin...

– Vi vokis ĝin antaŭe. Nun ĝi respondis. – La kriadon sekvis zumado, kaj fine la voĉoj kunfandiĝis en unu akran fajfilon.

– Aŭtokoro, silentu! – Goer diris tion mallaŭte, sed malgraŭ la bruo la aŭtomato aŭdis lin kaj eksilentis.

– Ĉu ĝi ofte faras tion?

– Mi ne aŭdis ĝin delonge – Goer aŭdis ian novan nuancon en la respondo de Uninavo, sed tiam li pensis, ke ĝi estas iluzio, ja la aŭtomatoj ne ŝanĝas la intonacion de la voĉo.

– Mi scivolas, kial ĝi subite ekparolis. Ĉiuokaze, al la anihilaciilo kun ĝi... Mi havas aliajn zorgojn. Raketo estas preta?

– Ĝi jam atendas.

Kaj tiam androido eniris la komandejon. Ne alvokite, ĝi faris du paŝojn al Goer kaj haltis. Goer volis demandi ĝin, kial ĝi venis, sed la androido levis specialigitan elstaraĵon kaj tiam Goer rimarkis, ke ĝi estas dispecigilo... Dispecigilo direktita rekte al li.

– Eliru! Eliru tuj! – li kriis, sed la androido ne moviĝis.

Goer leviĝis de la pupitroj kaj ekmoviĝis laŭ la muroj. La aŭtomato moviĝis malantaŭ li.

– Haltu!

La aŭtomato daŭre iris. Tiam Goer haltis. La maŝino haltis du paŝojn antaŭ li kaj direktis sian dispecigilestaraĵon al li. Kaj tiam Goer komencis timi. Li volis ĵetiĝi sur la plankon kaj premiĝi inter la pupitrojn, sed li sciis, ke la androido estas pli rapida. Tiam li pensis pri Uninavo.

– Uninavo, kial ĝi ne obeas ordonojn? Klarigu! Ĉu vi aŭdas tion?!

– Ĉi tio estas maŝino subigita nur al Autokoro, apartenanta al la alarma teamo.

– Haltigu ĝin!

– Mi ne povas. Ĝi obeas nur Autokoron.

– Sed Autokoro ja ne ekzistas!

– Ĝi jam ekzistas. Antaŭ momento mi ŝaltis la nutradon kaj aktivigis ĝin.

– Kial? Ĝi ja estas difektita, ĝi detruas ĉion.

– La vojaĝcelo estas atingita. Nun Autokoro ne povas malhelpi ĝin. Kaj tio estis la kialo, ke mi diserigis ĝin.

– Sed kial vi aktivigis ĝin?

– Vi ne malpermesis tion ĉi.

– Sed ĝi ja...

Goer interrompis. Li komprenis. Li lante eksidis kaj tiam la androido faris paŝon al li kaj denove haltis, malaltigante la dispecigilon kaj direktante ĝin al li.

– Do vi volas, ke Autokoro detruu la aŭtomatojn, la stelŝipon, vin, ĉion. Malŝaltu ĝin! Malŝaltu ĝin tuj! Mmi ordonas!

– Mi ne povas. Ĝi jam detruis miajn ekzekutaŭtomatoj.

– Riparu ilin!

– Riparaj unuoj jam estas difektitaj.

– Vi mensogas!

– Aŭtomatoj ne mensogas.

– Ĉu Autokoro respondas al ordonoj de ekstere?

– Ne.

– Mi kontrolos. Aŭtokoro! Haltigu ĉiujn aŭtomatojn. Haltigu ĉiujn aŭtomatojn. Haltigu ilin! Mi ordonas! – Goer ekstaris. Li rigardis la androidon dum li faris paŝon malantaŭen. Sed la androido sekvis lin. Nun li sciis, ke Uninavo diris la veron.

– Kial ĝi sekvas min, Uninavo?

– Ĝi estis ordonita detrui vin. Sed ĉiu el ili, eĉ ĉi tiuj primitivaj aŭtomatoj, havas sistemon, kiu malhelpas homan detruon. Se vi estus aŭtomato, vi ne plu ekzistus. Kiel homo, vi estas sekura ĉi tie.

– Sed ĝi sekvas, ĝi sekvas min.

– La ordono ne estis malvalidigita. La protekto ne malhelpas ĝin alproksimiĝi al vi.

Goer haltis. Li sentis, ke li havas sufiĉe da tiuj aŭtomatoj, Autokoro kaj Uninavo, ke li detruos ilin aŭ transformos ilin kaj tiam ĝi estos kosmoŝipo denove, kaj ne ĉerko kun distritaj aŭtomatoj.

– Mi prenos la dispecigilon kaj detruos Autokoron – li diris.

– Vi ne sukcesos – tuj respondis Uninavo. – La pilkontrolo estas difektita kaj eksplodo okazos en la venontaj kelkaj minutoj.

– Kion do mi faru?

– Vi ankoraŭ povas forflugi per raketo.

– Kaj vi? Moviĝu al ĝi. Mi ordonas al vi!

– Androidoj nun tratranĉas la kirason de mia ĉambro. Ĉi tio daŭros iom da tempo. La kiraso estas dika. Mi povus helpi vin lanĉi. Sed vi donis la ordonon. Mi malfermas la aerkluzojn de la ĉambro.

– Haltu! Restu! Sen vi mi ne forflugos.

– Iru al la raketo. Rapidu…

Goer kaptis la dispecigilon kaj kuris tra la koridoroj profunden en la kosmoŝipon, al la aerkluzoj kie staris la raketo. Kurante, li preterpasis grupojn da aŭtomatoj tranĉantaj kirason per bruliloj, transsaltis varmegajn, ĉerizruĝajn slabojn de eltranĉitaj muroj kaj preterpasis senmovajn, fajronigrigitajn aŭtomatojn frostiĝintajn en sia mekanika movo. Malantaŭ si li aŭdis la piedbatadon de la androido, kaj fine, ĉe iu kurbiĝo, malgranda konusa aŭtomato specialiĝanta pri kirasaj riparoj, lasinte Goer-on preterpasi, duonigis la androidon per la fajro de ĝia disrompilo. Fumo kaj la odoro de brulanta izolaĵo pendis en la aero. En la profundo de la kosmoŝipo fojon post fojo io eksplodis kaj varma puŝo blovis  trans lian vizaĝon. Fine li preterpasis la lastan kurbiĝon de la koridoro kaj estis ĉe la kluzoj. La raketo atendis kun sia luko malfermita. Li brue fermis ĝin malantaŭ si kaj tiam li aŭdis la voĉon de Uninavo:

– Ĉu vi estas preta, kosmogatoro?

– Preta – li respondis.

Li sentis malpezan frapeton sur la dorso, mallaŭtan fajfon kaj vidis stelojn sur la ekrano.

– Atenton, kosmogatoro, – la voĉo de Uninavo daŭre estis klara. – La rapido de la raketo estas tricent dek du kilometroj per sekundo rilate al la planedo. Vi flugas laŭ tanĝanta vojo. La momento de aktivigo de la bremsaj motoroj estas indikita sur via mnemotrono. Bonŝancon.

– Mi komprenis.

Kaj tiam Goer aŭdis zuman sonon en la laŭtparolilo.

– Kio okazis? Ĉu vi estas difektita?

– Ne.

– Kio do okazis?

– Mi ridas – la aŭtomato respondis post pli longa momento.

– Mi ne komprenas.

– Tiel oni povas esprimi tion per vortoj rezervitaj por homoj.

– Jes. Nun mi komprenas. Finite!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.