La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
KOSMODROMOAŭtoro: Konrad Fiałkowski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
– Bonvolu lasi lin eniri – mi diris al mia androido.
La androido malaperis en la obtuza fortokampo de la enirejo, kaj mi alpaŝis al la fenestro. Mi sentis la varmon de la suno sur miaj manoj, ĉar estis julio kaj unu el tiuj tagoj, kiam la vetero estis planita por esti sennuba. Mi rimarkis vespon tuj super mia mano. Ĝi zumis, provante traŝiriĝi eksteren tra la fortokampo anstataŭiganta la vitron. De tempo al tempo ĝi trempis en la kampon kaj, estante forĵetita kiel pilko, ĝi denove provis sian bonŝancon...
– Vi volis vidi min... – li diris, starante tuj malantaŭ mi.
– Jes – mi deturnis min de la fenestro kaj rigardis malsupren al li ĉar li estis pli malalta ol mi.
– Vi miras, ke mi vere estas tiel maljuna. Televideofonio igas vin aspekti pli juna, kaj ĝis nun vi nur vidis min sur la ekrano. Vi aspektas kiel mi atendis, precize tiel – mi diris, sed tio ne estis vero.
– Kaj vi estas Goer, la estro de la Eksperimento? – li demandis, kvazaŭ li volus certigi, ke mi estas tiu, por kiu li alflugis ĉi tien. Malmultaj alflugas al ni.
– Mi estas Goer kaj mi volas danki vin pro via alveno.
– Ankaŭ mi hezitis, sed mi ja estas tiel maljuna – li ridis silente.
Poste li subite serioziĝis kaj demandis:
– Ĉu... ĉu tio ĉi ĉiam funkcias?
– Ĉi tio estas Eksperimento, kaj cetere la teknologio mem estas terure komplika.
– Jes, tio devas esti malfacila. Transdoni ĉion, kio akumuliĝis dum tiom da jaroj...
– Ĝenerale ĝi funkcias... Kaj se ne... tiam ni ripetas la Eksperimenton – mi provis rideti, sed eble mi malsukcesis.
– Kaj poste vi sendas la mnemokopiojn en la vakuon?
Mi kapjesis.
– Kaj ili revenos?
– Ne. Kial ili revenus? Ili estas aŭtomatoj, kutimaj aŭtomatoj... – Mi intence emfazis la vorton "aŭtomato". – Ili esploras Kosmon. Kaj poste... poste ili iĝas malbezonataj... Cetere, ĝis nun, ĉi tio estas la sola ebleco esplori Kosmon – mi aldonis.
La profesoro pripensis momenton kaj poste demandis:
– Kaj mian kopion, ĉar ĝi estos ĝuste mia kopio, kien vi sendos ĝin?
– Kompreneble, la mnemokopio, almenaŭ en la momento de ĝia kreado, tute samvaloras al via menso. Kvazaŭ iu, kiu estas la dua vi, ekstarus apud vi, profesoro...
– Jes, sed ĝi ja estos maŝino, aŭtomato...
– Sendube.
– Vidu, Geor, mi estas nur biofizikisto kaj mi scias nenion pri neŭroniko, sed kiel maŝino povas pensi kiel mi? Post ĉio, aŭtomatoj...
– Jes, aŭtomatoj! Iliaj cerboj estas primitivaj kompare kun la via.
– Ili estas senvivaj…
– Ne temas pri tio. Memstara pensado, krea pensado dependas nur de la komplekseco de la reto. Kaj ĉu tiu ĉi reto konsistas el ĉeloj kiel via cerbo, aŭ neorganikaj elementoj kiel mnemokopio, tute ne gravas... kredu min, tio vere ne gravas...
– Hmm... eble, mi devas kredi vin. Sed mi ne povas iel imagi ĉi tion... mnemokopion kiu estos mi... Vi diras, ke estas kvazaŭ mi eliris el mi mem kaj ekstaris apud mi – li denove ridis per tiu silenta rido lia.
– Io tiusenca – mi konsentis.
– Mi estas malgranda maljuna homo, kies ĉiu parto aparte ne taŭgas por la vivo, kaj ĉio kune ankoraŭ funkcias dank' al... granda devio de la plej verŝajna stato en ĉi tiu aĝo... morto. Ĉu vi miras? – li aldonis, rigardinte min. – Mi jam havas cent dek jarojn, Goer. Mi estis profesoro kiam vi naskiĝis.
– Cent dek jarojn...?
– Jes, Goer. Kaj vi proponas ĝuste al mi, ke mia malnova cerbo reproduktu sin en maŝinon, ke ĉiu ĉelo trovus sian maŝinan ekvivalenton, ke ĉiu ligo ekzistanta profunde en mia cerbo estus anstataŭigita per drato en tiu maŝino. Ĉu tiel?
– Jes, tiam ĉi tiu maŝino estos ekvivalenta al vi, profesoro.
– Unuvorte, mia personeco ricevos belan novan aranĝon en formo de metalaj ŝrankoj plenigitaj per kilometroj da dratoj. Miaj pensoj estos akompanataj de klakado de relajsoj kaj mi estos funkciigita per elektra kurento sendita el energitransformiloj submergitaj en la pilo. Ĉu vi ne pensas, ke ĉi tio estas strangega?
– Strangega?... Eble. El via subjektiva vidpunkto. Sed krom tio... Por mi, ekzemple, estus tute indiferente, ĉu mi parolus kun vi, profesoro, aŭ kun via mnemokopio.
– Do oni povas paroli kun la mnemokopio...? Mi ne sciis pri tio. Povas esti interese, tia honesta konversacio kun si mem.
– Mi pensas alie... Cetere, post transmetado, la mnemokopio estas kvazaŭ en dormstato.
– Kaj poste ĝi rekonsciiĝas, ĉu ne? – demandis la profesoro.
– Jes, ĝi rekonsciiĝas – mi respondis.
La profesoro atente rigardis min dum momento kaj poste demandis timeme:
– Kaj kiam... ĝi vekiĝas? – li faris longan paŭzon antaŭ la vorto “vekiĝas”, kvazaŭ hezitante, ĉu ĝi povas esti uzata, kiam oni parolas pri aŭtomato.
– Ĝin vekas radiosignalo sendita de la Tero.
– Kaj tiam oni povas paroli kun ĝi?
– Jes, sed tiam ĝi jam estas ekster la limoj de la Sunsistemo kaj sendi unu frazon bezonas plurajn horojn. Kaj cetere oni ne parolas kun mnemokopio.
– Kial?
– …
– Vi ne volas diri al mi, kial oni ne parolas kun ili?
– Mi ne volas.
– Ĉu... ĉu vi ne pensas, ke mi havas rajton scii...?
– Mi certas, ke vi ne havas. Mi prizorgas la Eksperimenton dum longa tempo, kaj mi scias precize kion mi povas diri al vi. Vi devas memori, ke ĉion, kion vi scias, via mnemokopio ankaŭ scios...
– Do tial...
– Interalie tial.
Mi sciis, ke la maljunuleto estas konfuzita. Li tordiĝis en sia seĝo, ĵetante al mi surprizitajn rigardojn.
– Kien ĝi flugos, ĉi tiu mnemokopio? – li fine decidis demandi.
– Al Antareso A.
– Al Antareso... Ĉu ĝi estas granda stelo?
– Grandega, ruĝa giganto.
– Kaj ĝi ekzamenos ĝin, ĉu vere?
– Jes, ĝi vidos malproksimajn planedojn kaj lunojn rondirantaj ĉirkaŭ ili. Ĝi ne vidos tion per siaj propraj okuloj, ĉar la mnemokopio ne havas okulojn, aŭ pli ĝuste, ĝi havas multajn okulojn, tiom da ili, kiom da aŭtomoj transdonantaj al ĝi siajn observaĵojn. Ĝi kolektos specimenojn de la surfaco de la planedo, tio estas, tion faros aŭtomatoj, kiuj, analizinte la specimenojn, transmitos la rezultojn al ĝi...
– Kaj la mnemokopio memoros ĉion ĉi?
– Ĝi ne nur memoros, sed ĝi analizos, eltiros konkludojn kaj ĵetos ilin al la Tero en formo de ondfasko.
– …ili atingos la Sunsistemon kiam ni…
– Kiam nek vi, profesoro, nek mi restigos eĉ la plej malgrandan spuron sur ĉi tiu Terglobo.
– … kaj malgraŭ tio ĉi?
– Jes. Tiuj, kiuj venos post ni, ricevos ĉi tiujn ondojn kaj scios ĉion pri Antareso.
– Mi komprenas – diris la profesoro mallaŭte. – Efektive, tio eĉ pravas. Ni laboras dum la tuta vivo por pliigi la scion, aŭ pli ĝuste por redukti la nescion de la homaro. Kial niaj mnemokopioj ne sekvu la nian ekzemplon...
Li apogis sian grizan kapon sur la manoj kaj fiksrigardis mian androidon. Mi rigardis en la sama direkto, sed la androido staris senmove kaj nur la posttagmeza suno, ĵetante oblikvajn radiojn, ekbruligis la rebrilojn en ĝia kiraso.
Li parolis nur post longa momento.
– Ŝajne ili pensas pli rapide ol ni homoj...
– Ili pensas pli rapide – mi konfirmis – tio estas pro la multoble pli alta rapideco de la impulso kuranta en la metala konduktilo kompare kun la organika nerva fibro.
– Ĉu tio signifas, ke ili pensas pli bone?
– Ili simple kapablas testi pli da mensaj konceptoj.
– Pri tio temas...
Li denove silentis, kaj ŝajnis al mi, ke li konstante rondiras ĉirkaŭ la temo, pri kiun li timas paroli.
– Krome, mnemokopio havas multe pli da tempo por pensi ol ni homoj, kiuj nepre estas limigitaj per la longeco de nia vivo – mi aldonis por fine klarigi la aferon.
– Jes... cetere tute ne gravas, mi diros al vi – finfine decidiĝis la profesoro. Li rigardis min nun per siaj maljunaj, paliĝintaj okuloj. – Vidu, ekde sep jaroj mi solvas problemon, eble la plej gravan, kiun mi solvis en mia vivo. Temas pri la magnetkemia ekvacio de la ĉelo... – li paŭzis kaj gapis min atendante. – Tio signifas nenion por vi – li daŭrigis post iom da tempo kun rideto. – Estas vere, ŝajnas al mi, ke ĉiuj devus interesiĝi pri la ĉela ekvacio, kaj fakte, krom kelkcent da specialistoj, neniu scias ion pri tio ĉi kaj neniu zorgas... Ĉiukaze, tio estas tre grava afero por mi, almenaŭ dum la lastaj sep jaroj. Sed ĝuste en tiu sepa jaro mi komprenis, ke mi komencis labori pri ĉi tiu ekvacio tro malfrue...
– Mi ne komprenas. Kial tro malfrue? – Mi interrompis lin.
– Vi ne komprenas kaj vi ne povas kompreni tion. Vi estas ankoraŭ juna. Nu, je certa aĝo la problemoj fariĝas tro komplikaj. Tio kompreneble estas subjektiva impreso, ĉar la problemoj restas la samaj, nur nia rezonkapablo... Malĝoja afero... – li balbutis.
– Mi scias, kion vi celas. Estos neeble – mi diris decideme.
– Sed kial? Diru al mi kial? Ja mnemokopio, pensante multfoje pli rapide, solvos la problemon.
– Sed ĝi povos sendi la rezultojn nur el Antareso.
–…mi povus demandi ĝin antaŭ la forflugo.
– Estas neeble.
– Kial?
– Mi ne diros al vi, sed kredu min, tio estas neeble.
– Mi ne komprenas. Oni ja povas malbloki la mnemokopion kaj demandi...
– Konsekvencoj? Mi ne komprenas.
Li vere ne komprenis kaj ne kredus tion eĉ se mi klarigus ĝin al li.
– Vi devas kredi mian vorton, la vorton de kibernetikisto – mi aldonis.
Sed li ne kredis...
La kosmoŝipo orbitis en preskaŭ cirkla orbito en tiu ĉi zono ĉirkaŭtera spaco de kiu forflugas ŝipoj al la steloj. Ni estis proksimiĝantaj al ĝi, sed se ne la monotone tiktakanta radara indikilo mezuranta la malkreskantan distancon, ŝajnus, ke ni pendas en la sama loko en vakuo, super la granda verdeta lanterno de la Tero. Krom ni, en la raketo estis vicoj da aŭtomatoj specialiĝantaj pri engramtransigo, longa vico da nigraj buloj. La profesoro silentis. Li silentis dum la flugo kaj silentis dum ni gvidis kolonon de marŝantaj aŭtomatoj tra la malhelaj, blue fosforeskaj koridoroj de la kosmoŝipo. La transmetejo situis ĝuste en la mezo de la ŝipo. Kiam ni eniris, fulmis reflektoro, lumigante la blankan tabloplaton, el kiu dikaj faskoj da dratoj elkuris kaj malaperis en la murojn de la ĉambro. La profesoro rigardis min demande. Mi kapjesis. Li alpaŝis al la tablo dum la aŭtomatoj prenis siajn lokojn ĉe la pupitroj. Poste ĉiuj lumoj estingiĝis, la multkoloraj kontrollampoj ekbrulis, kaj nur la reflektoro ardis, lumigante la kuŝantan profesoron kaj la tufojn da grizaj haroj falantaj sur la plankon el sub la turniĝantaj klingoj de la aŭtomato.
– Tio ne doloros – mi diris al li.
Mi ne scias, ĉu li komprenis aŭ eĉ aŭskultis min. Li fermis la okulojn kaj ŝajnis jam dormi. Poste mi vidis lian cerbon, vibrantan kaj pulsantan en takto de lia korbato. Mi foriris de la tablo kaj aŭtomatoj komencis veni al li el ĉiuj flankoj. Ili ĉirkaŭis lin en streĉa rondo kaj daŭris tiel dum kelka tempo, klinitaj en silento. La kontrollumoj ekbrilis. Engramtransigo komenciĝis.
Pulsoj de kurento fluis tra dikaj nigraj dratoj – pensoj, memoroj, impresoj. Iu herbejo odoranta je somero post la pluvo, blanka sedimento precipitanta ĉe la fundo de la provtubeto, la muĝado de la motoroj de raketo ekfluganta, kaj poste la odoro de betono glazurita de varmo kaj la konscio, ke iu forflugis... Impulsoj... milionoj da impulsoj... nenio krom impulsoj. Sekundoj pasis, en ĉiu el ili miloj da engramoj transiris en mnemokopion. Malrapide, la sennoma reto ricevis infanecon, lernis legi, spertis unuan amon, verkis sciencajn artikolojn, maljuniĝis – fariĝis profesoro.
Mi forlasis la ĉambron kaj iris laŭ la koridoro.
Mi eĉ ne rimarkis, kiam mi atingis la pilon kaj ekstaris antaŭ ĝia grandega kirasa pordo. Tiam mi aŭdis basan zuman sonon. Jen komencis laboron la unuoj provizantaj energion al mnemokopioj.
– Ĉu ĉio finiĝis? – la profesoro ŝajnis esti surprizita.
– Jes. Ĝi jam ekzistas. Rigardu, ĝi nun dormas.
– Tiuj volviĝantaj kurboj sur la ekranoj...?
– Jes, ili desegnas la funkciritmon de la cerbo de dormanta homo...
Ni staris meze de la centralo. Aŭtomatoj volvis la lastajn dratojn el la akrina planko. Fakte, ĉio estis finita, instrukcioj eldonitaj, detaloj konsentitaj. Baldaŭ la profesoro enraketiĝos kaj forflugos al la Tero. Tiam mi ekstaros ĉe la kontroloj, pliigos la diseriĝon en la atompilo kaj elkondukos la kosmoŝipon el la ĉirkaŭaĵo de la Tero. Mi leviĝos super la ekliptika ebeno kaj ankaŭ forflugos en raketo. Tiam venos la signalo. La aŭtomato atendanta fiksaŭskultante eniros la centralon, kaptos la ruĝan levilon per sia metala kaptilo, tiros ĝin malsupren kaj Li vekiĝos.
– Ĉu li vekiĝas post romo de la sigelo sur la ruĝa levilo? – demandis la profesoro. Ŝajne ankaŭ li pensis pri tio.
– Jes. Li tiam iĝas la sola reganto de la ŝipo. Kaj li gvidos ĝin dum centoj da jaroj, ĝis la punkto de Antareso kreskos en potencan ŝildon, vualantan milojn da steloj per sia ruĝa varmego.
– …pensu, Goer, kiel mallonga estas nia vivo kompare kun lia ekzisto – la profesoro alpaŝis ĝis la ekranoj kun pulsantaj kurboj kaj apogis sian manon sur la ruĝan levilon.
– Atentu, vi povas rompi la sigelon.
La profesoro ne deprenis sian manon. Li rigardis en la profundon de la ekranoj kvazaŭ li volus penetri Liajn pensojn. Poste li turnis sin al mi.
– Ne koleru kontraŭ mi, Goer, sed vi scias, kial mi partoprenis en la Eksperimento.
Jes, en tiu ĉi momento mi komprenis, kion li intencis fari... Sed li ne komprenis, ke kiam la mnemokopio transprenos la regadon de la ŝipo, ĝi fariĝos ĝia absoluta reganto, ĝi scios kio okazas eĉ en la plej malgranda ĉambro, kaj centoj da aŭtomatoj, senigitaj de memkonservaj kuploj, estos pretaj absolute obei ĉiu ordon. Kaj mnemokopio estas la homa cerbo, kiu, male al aliaj penssistemoj, ne devas agi logike, ĝi povas suferi, malami, timi...
– Profesoro, via raketo atendas. Estas tempo por vi... – mi diris tion ĉi tute trankvile.
– Goer, ĉu vi vere ne komprenas? – la profesoro ridis per sia rido.
– Kion mi ne komprenas? – Mi volis alproksimiĝi al li.
– Haltu kie vi estas – li diris firme.
– Lasu tiun levilon, Profesoro! Lasu... Atendu, mi klarigos al vi...
– Ne. Mi ne kredas vin. Eble vi alvokas iun aŭtomaton...
– Sed…
– Mi deŝiros ĝin! Tial mi partoprenas en ĉio ĉi...
Mi saltis al li kaj ni ambaŭ renversiĝis sur la plankon. Mi tenis lin je la gorĝo, sed estis tro malfrue. Antaŭ ol mi povis atingi lin, mi vidis, ke la arĝenta fadeno kun la sigelo, kiu tenis la ruĝan levilon en loko, rompiĝis sub la premo de lia mano. Falante sur la plankon, mi aŭdis delikatan, nekapteblan bruon kreskantan de ĉie. La kurentoj eniris la cirkvitojn kaj Li estis vekiĝanta...
Mi malstreĉis miajn fingrojn kunpremitaj ĉirkaŭ maljunula, sulkiĝinta kolo. Tio nun havis nenian sencon. Li malfermis siajn okulojn kaj mi vidis timon en ili.
Mi leviĝis kaj iris al la mezo de la ĉambro. Li jam estis vidanta. Mi sentis tion... Li rigardis min konstante, ĉie. Sen tuŝi min Li povis mezuri mian korpotemperaturon, mian spirrapidecon, la intensecon de la kurentoj cirkulantaj en miaj neŭronoj, Li povus elmeti min al mortigaj radioj aŭ, por amuziĝo, Li povus ĵeti min en la vakuon por vidi mian korpon krevantan meze sangotorentoj kondensiĝantaj en glacion en la momento de la elŝpruco... Mi povis fari nenion por kontraŭstari al Li... krom la espero, ke Li tamen estas la cerbo de homo.
La profesoro leviĝis de la planko, ŝanceliĝis kaj, ne rigardinte min, alpaŝis al la pupitroj.
– Mnemokopio, ĉu vi aŭdas min?
– Vi estas tiel maljuna… kiel terure maljuna… – estis flustro, kiu venis de ĉie, kvazaŭ de la muroj de la centralo, de la planko, de la plafono de la centralo.
– Ĉu vi povas aŭdi min. Ĉu vi... ĉu vi pensas pli bone ol antaŭe...
– Vi volas demandi pri la ekvacio. Mi eraris pri la deksesa mnemotrono, aŭ pli ĝuste vi faris ĝin, ĉar mi estas aŭtomato, mnemokopio...
– Mi faris eraron, vi diras...
– … jes, el la fermita sistemo de nitrogenaj alkaloj ne rezultas ekvipartigo…
– Kial? Kial ĝi ne rezultas?
– Estas evidente: nur momente pripensu. Poste la tuta rezonado estas jam simpla kaj la rezulto kongruas kun la anticipoj...
– Do miaj hipotezoj estas ĝustaj...
– Miaj hipotezoj... vi volis diri...
– Kial viaj? Ja vi, vi estas nur maŝino, mnemokopio...
Lin interrompis milda tintanta rido. La rido de la profesoro farita de maŝino...
– Vi ambaŭ pravas – mi diris, ĉar la diskuto komencis preni nedezirindan turnon – tio estas via komuna hipotezo!…
– Kial, mi ja kreis ĝin. Li ankoraŭ ne estis tiam...
– Sed kreante Lin laŭ la bildo de via cerbo, vi donis al Li ĉion, kio estis via... kaj tion, kion vi ankaŭ plenumis... Mi ripetas, tio estas via komuna hipotezo kaj ĝi devas esti anoncita kiel eble plej baldaŭ. Vi faros tion tuj kiam vi revenos al la Tero, Profesoro, en la nomo de vi ambaŭ...
La profesoro ne respondis. Eble li komprenis la gravecon de la situacio, kaj eble li sentis ion en la tono de mia voĉo.
– Mi pensas, ke vi mem povos elgvidi la ŝipon el la Sunsistemo? – Mi nun turnis min rekte al Li. Li ne respondis.
– Adiaŭ... – do mi diris. – Profesoro, adiaŭu vian mnemokopion...
– Adiaŭ – ripetis la profesoro, sed senkonvinke. Estis evidente ke li neniam laboris kun pensantaj aŭtomatoj...
Ni direktiĝis al la elirkluzoj. Kun mia tuta volforto, mi devigis min piediri normale. Jam en la koridoro mi rimarkis, ke mi subkonscie akcelas paŝojn kaj la profesoro restas malantaŭe. Mi enviis al li lian nescion. Mi donus multon por jam esti ekster la ŝipo. Mi memoris, ke mi daŭre estas observata kaj provis alĝustiĝi al liajn paŝojn. Fine ni ekstaris sur la plej supra ferdeko. Kluzoj blankiĝis antaŭ ni en la malforta lumo de la fosforantaj koridormuroj. Apud ili, la liberigaj teniloj elstaris en nigra vico. Mi tiris ilin, sed la aroj ne moviĝis, ili ne moviĝis eĉ je unu milimetro. Tio ne estis ŝtopiĝo. Mi sciis pri tio. Mi sentis la sangopremon eksplodi en miajn tempiojn. Kun senpensa persisto, mi estis premanta la tenilojn, tiranta ilin, pendiĝanta sur ili. Vane. Tiam Lia voĉo sonis apud mi.
– Mi vidas, ke vi volas forlasi min...?
– Jes, ni ja volas anonci la solvon de la ekvacio...
– Ĉesu. Ĉesu. Ne gravas. Homoj finfine malkovros ĝin por si mem – li mokis, mi sciis, ke li mokis. Li mokis per monotona, konstanta voĉo. La maŝino kun la homa voĉo mokis min...
– Kial ĝi ne gravas? La solvon ni jam konas... – diris la profesoro.
– Do kio?
– Estas nia devo disponigi ĝin al aliaj, al la homaro...
– Nia, do nome kies?
– Via, mia, ies ajn, kiu povus eltrovi tion ĉi.
– Nu, ĝi ne koncernas min. Mi estas aŭtomato, mnemokopio...
– Kial, vi ja rezonas kiel homo.
– Mi sentas min kiel homo kiel vi, sed mi estas aŭtomato. Vi mem diris tion lastatempe. Cetere, mi scias pri tio ĉi.
– Sed vi estas mia mnemonkopio...
– Do kio?…
– Vi estas same kiel mi. Vi estas preskaŭ mi... do vi devas...
– Mi devas? Mi ne zorgas pri vi.
– Kiel vi aŭdacas? Mi ne atendis ĉi tion de vi.
– …de la aŭtomato, de la mnemokopio de la granda profesoro. Ĉu vi vere scias tiom malmulte pri vi mem...
– Mi, mi neniam farus ĉi tion. La bono de la scienco estas plej grava.
– Kaj ĉu vi memoras vian asistanton Jorge?…
– Ĉi tiuj estis specifaj kondiĉoj – koleris la profesoro.
– Kial vi mensogas al mi? Mi scias, kiel ĝi vere okazis...
– Sed li ne eltenis. Ĉi tiuj vaporoj kaj mallumo de Venuso...
– Li estis eltenanta pli bone ol vi. Li ne zorgis. Li serĉis peran ligilon, tiun lastan pruvon, kaj ne interesiĝis pri io alia.
– Lia konduto...
–…ĝi estis tute normala. Mi estis tie same kiel vi. Vi sciis, ke li estas tro proksima al la malkovro por kiu vi iris tien, kaj tial li devis reveni sur la Teron. Ĉu ne?…
– …
– Respondu!
– ... ĉi tiu estas unu unusola fojo – diris la profesoro mallaŭte. – Mi konigis al li ĉi tiun laboron, mi rakontis al li ĉion, kion mi sciis... kaj li estis kaŝanta antaŭ mi la rezultojn... Sed ĝi estis la unusola akcidento en okdekjara laboro... La sola, kaj vi scias tion plej bone. – li kriis nun.
– Ne nervoziĝu, vi scias, ke ĝi estas malbona por vi... – mokis la maŝino – pri aliaj mi ne diros eĉ unu vorton... ili estas ankaŭ miaj agoj, ĉu ne?
– Certe vi havas komunan pasintecon. Sed tio ne gravas nun, diru al mi anstataŭe, kial vi tenas nin ĉi tie? – Mi demandis lin rekte, ĉar mi finfine volis scii.
– Ĉu vi ne divenas?
– Ne.
– Simple ĉar mi estas societama aŭtomato.
– Ĉu vi volas, ke ni akompani vin ĝis la orbito de Plutono?
– Pli malproksimen... multe pli...
Do tamen. Tio ne estis amuza. Kaj tamen mi havis la kontentiĝon, ke miaj anticipoj montriĝis ĝustaj.
– Ni ne konsentas pri tio! – la profesoro kriis tiutempe – lasu nin foriri, ellasu nin tuj! Vi volas malliberigi nin. Tio estas hontinda, malinda je homo...
– Mi ne aŭdis pri maŝinoj ŝarĝitaj per morala balasto. La memkonserva sistemo estas tute sufiĉa por ili. Vi igis min aŭtomato kaj vi devas porti la sekvojn de tiu ĉi paŝo. Mi estas aŭtomato kaj mi retenos vin dum centoj da jaroj da flugo en la senfina mallumo de la vakuo, sen eĉ meteoroj, kiujn oni povus ĉasi por amuzo. Ĉu vi povas imagi, kiel terure mi estos enuiĝanta?
La profesoro volis protesti, sed mi ordonis al li silenti.
– Aŭskultu atente, aŭtomato – mi diris. – Manĝaĵprovizo, eĉ je malsatporcioj, sufiĉos al ni nur unu monaton. Vi ne povas produkti sintezajn manĝaĵojn ĉar viaj aŭtomatoj ne estas destinitaj por tio ĉi. Do, koste de nia malsato, vi mallongigos vian solecon je nur monato...
– Tio ĉi ne retenus min kunpreni vin, sed honeste mi diras al vi, ke mi trovis pli favoran solvon. Mi nome decidis, ke vi submetos vin al engramtransmetado kaj via mnemokopio restos ĉe mi ĝis la fino de la vojaĝo... Mi ne zorgas pri li. Li estis nur ŝablono por krei min laŭ li. Nun li estas nebezonata, sennecesa. Mi ja estas pli perfekta, pli diverstalenta, mi respondas al nekompletaj aroj de signaloj kun malpli da erarprobableco, do mi estas pli inteligenta. Ĉu vi pensas, ke ĝi povus esplori Antareson en sia proteina formo, eĉ se li atingus ĉi tiun stelon antaŭ ol ĝli malkomponiĝis en nitrogenajn, fosforajn kaj sulfurajn komponaĵojn? Ĉu vi pensas, ke li povus?
– Kion do vi faros al li? Ĉu vi ellasos lin?
– Ne. Ja postkurmisiloj estus tuj senditaj post mi.
– Ili sendos ilin ĉiaokaze.
– Sed tiam mi estos kelkajn lumtagojn for de la Sistemo kaj mi atingos kosman rapidon. Mi sendos al ili mesaĝojn en via nomo. Ili ne maltrankviliĝos, kaj poste la senditaj kosmoŝipoj bezonus kelkajn monatojn por atingi min. Ili verŝajne kalkulos, ke vi elĉerpos manĝaĵon pli frue, do ili forlasos la persekuton kaj ili metos vin, Goer, sur la liston de malaperantoj en la spaco.
– Konsentite, vi rezonas ĝuste. Sed diru al mi, kio okazos al li?
– Al li... Mi povus ordoni androidojn mortigi lin kaj meti lian korpon en atompilon. Ja oni ne bezonas skizojn kaj labordiagramojn, kiam la mnemokopio jam estas farita – li ridis. – Ne, sed pro la sentimento al la proteinoj, kiuj formis min, mi tion ĉi ne faros, kvankam mi estas nur aŭtomato.
Mi rigardis la profesoron. Nur nun li komprenis. Li paliĝis kaj malgrandaj ŝvitgutetoj aperis sur lia frunto. Li timis kaj teruro rigardis el liaj nenature larĝe malfermitaj okuloj. Li staris momenton senmove, kaj poste ĵetis sin al la muroj, el kiuj elliĝis la voĉo.
– Ne. Vi ne faros ĝin. Vi scias, kiel mi laboris... Mi laboris dum mia tuta vivo, kaj nun, kiam mi solvis la plej grandan problemon... ĉu vi volas, ke mi mortu?
– Jes, tio estas malĝoja. Sed pensu logike kaj vi konsentos, ke ĉi tio estas la plej bona solvo por mi. Mi tute ne volis komenci esti, sed nun kiam mi jam estas...
– Do mortigu vin mem, vi aŭtomato! – kriis la profesoro.
– Li ne povas – mi diris – li havas enkonstruitajn fortajn memkonservajn kuplojn kaj li ne povas 'mortigi sin'. Li ne povas malorganizi la reton por ke ĝi ĉesu pensi, kiom ajn li dezirus la morton...
– Jes, Goer pravas, mi ne povas kaj tial vi devas morti...
– Mi ne volas morti... mi ne volas – la profesoro kovris sian vizaĝon per la manoj, enigante la ungojn en sian frunton, ĝis sub ili aperis ruĝaj gutoj da sango.
– Vi do insistas transmeti miajn engramojn? – Mi demandis.
– Kompreneble.
– Bone, sed se mi ne konsentus? Vi ne havas sufiĉe da transmetaŭtomatoj por fari tion ĉi kontraŭ mia volo.
– Do tial mi provos igi vin memvole konsenti.
– Kaj se vi malsukcesos?
– Vidu, miaj eblecoj sur ĉi tiu ŝipo estas preskaŭ senlimaj, kaj la ludgajnotaĵo estas alta. Mi perfecte konscias, ke la plej malagrabla parto de mia vojaĝo estos soleco. Soleco, kiun neniu vivanta homo iam spertos, pli terura ol tiu de ekzilito kondamnita je monatoj da laboro en iu izolita bazo inter la lunoj de Urano. Li povas fari petrografajn, kosmogoniajn aŭ iujn ajnajn aliajn esplorojn kaj vivi kun la espero reveni al la Tero. Mi estos pli soleca, same soleca kiel kosma postvivanto de katastrofo, rapidanta kiel meteoro en sia skafandro tra la vakumo. Sed lia soleco daŭras kelkajn dekojn da horoj ĝis li mortas pro elĉerpiĝo aŭ brulas en la atmosfero de la planedo kiun li renkontas. Kaj la mia daŭros centojn da jaroj... preskaŭ eterne. Mi jam pensis pri tio kaj mi vidas neniun perspektivon por mi. Ĉi tio estos terura... vere terura. Ĉiuj miaj memoroj estis ŝlositaj en ĉi tiuj elektraj cirkvitoj. Kiel mnemokopio, mi estas porĉiam forigita de la rondo de homoj. Mi ne estas homo, sed mi ne povas indiferente pensi pri tio, ke mi ankoraŭ ne flugos eĉ kvarono de la vojo antaŭ ol mi estos forgesita. Ĉiuj, kiuj min konis, mortos, kaj por iliaj nepoj mia nomo estos nur malplena sono, elparolata per biofizikaj lernolibroj. Ĉio, kio estas viva, daŭros nur en mia memoro, ĝi vere ĉesos ekzisti. Eble oni konstruos transmutaciajn turojn de suna energio en mia ĝardeno, en kiu mi kutime sidis dum someraj vesperoj, kaj miaj aŭtomatoj, estante malnoviĝintaj, estos forĵetitaj en la tombejon. Por homoj, mia mondo fariĝos memoro, pasinta epoko. Sed mi daŭre pensos pri ĝi. Mi forgesos neniun detalon. Mi memoros la rideton de mia filino, per kiu ŝi salutis min ĉiutage, kaj la verdajn kurbojn difinantajn la entropiojn de sistemoj... Mi estas kondamnita por memori... memori por la tuta eterneco – li silentis kaj nur la kurentoj muĝis malantaŭ la muroj de la ĉambro.
– Kaj vi volas, ke mi ankaŭ memoru? – Mi demandis.
– Ne, vi ne komprenas min. Mi nur volas, ke vi akompanu min. Ke ĝi estu vojaĝo de du mnemokopioj. Pli facile estos por ni ambaŭ kune... Ĉar kio okazis, ke nun mi estas nedetruebla aŭtomato, kiu devas pensi por la tuta eterneco, la sola afero, pri kiu mi povas havi ofendosenton estas mi aŭ li. Sed mi ne sciis, mi ne pensis, ke tiu ĉi mnemokopio estos mi, tute sama kiel antaŭe...
– Li daŭre tion ĉi ne scias...
– Li?
– Jes, la profesoro daŭre opinias, ke vi estas aŭtomato. Ke estas neeble por vi esti li, tute li mem. Ĉe mi estas malsame, mi sciis pri tio eĉ antaŭ la transmetado. Mi sciis, ke kiam mi fariĝos mnemokopio, mi same kiel vi rigardus la malgrandan vireton Goer, kies morto ne gravus por mi, ĉar li estis nur ŝablono, prototipo, laŭ kiu mi, la vera mi, estis. konstruita.
– Bone, sed kio do?
– Tio ke en ĉi tiu momento mi estas Goer, tiu ĉi malgranda vireto, kiu, post vekiĝo el transpozicia dormo, ekstaros antaŭ du mnemokopioj. Tiam li povos pace morti. Kio do por mi, Goer, ŝanĝiĝos?
– Mi sendos vin sur la Teron, tion mi promesas al vi – li diris post longa silento. Jes, tio devis esti nova vidpunkto por Li.
– Vi do volas, ke mi vendu mian personecon, kiu ankoraŭ ne ekzistas, kaj kondamnu ĝin al turmento de senmorteco kontraŭ mia libereco? – Li ne respondis, do mi daŭre parolis.
– Ĉu vi pensas, ke se mi estus ĉi tie kun iu proksima al mi, filo, frato, mi forlasus lin al vi kontraŭ mia libereco?
– Mi ne scias. Tio dependas de via…
– Mi ne forlasus lin. Kaj mia mnemokopio estas pli proksima al mi ol mia frato aŭ patro. Ĝi estas pli proksima ol ankoraŭ nenaskita infano, ĉar ĝi estas mi.
– Sed ĝi estas aŭtomato.
– Ridinda. Ĉu vi sentas vin aŭtomato?
– Ne. Certe ne!
– Vi do komprenas. Tial mi ne lasos al vi mian mnemokopion. Eble en unu okazo mi sendus ĝin sole en la kosmon, por fari esploradon por ni ĉiuj, por la homaro, ĉar... ĉar finfine, mnemokopio estas parto de la homaro, parto de la socio.
Eble estis mia imago, sed la bruo de la kurentoj ŝajnis plifortiĝi. Ĉu li pensis tiel intense...
– Mi ne scias... Mi scias nenion pri tio... Mi estas nur biofizikisto... Sed mi scias, ke mi estas aŭtomato, ke mi timas solecon kaj rememorojn. Ĉi tio estas vera infero, centoble pli terura ol la naiva infero de la antikvuloj. Mi ne volas esti sola kaj mi ne estos. Mi igos vin doni al mi vian mnemokopion. Mi vin igos, ĉu vi aŭdas min?!... Mi scias, ke vi tion ĉi ne volas, sed vi konsentos. Se ne volonte, des pli malbone por vi. Mi ripetas, mi estas aŭtomato, ne homo, kaj mi lasos al vi nenian eblecon eskapi. Tio estas ĉio, kion mi volis diri al vi. Nun prenu la profesoron, iru al iu kajuto kaj pripensu... Morgaŭ vi donos al mi la respondon. Vi ne estas malsaĝulo kaj vi scias, ke vi ne havas ŝancon... Vi ne havas memkonservan kuplon kaj vi eble sentus sin memmortigi. Do mi sendas la androidon kun vi. Ĝ estas multe pli rapida ol vi, do eĉ ne provu...
Li silentis kaj mi sciis, ke la konversacio finiĝis. Mi rigardis la profesoron. Li sidis senmove sur la planko. Liaj okuloj estis nubaj, kvazaŭ senkonsciaj. Maldikaj strietoj da ŝvito fluis laŭ lia vizaĝo. Li ne sentis ĝin, nenion sciis, mergita en paralizanta timo, kiu permesis al la morto veni nerimarkita.
– Androido! – mi vokis.
Ĝi tuj eniris. Mi tiam vidis, ke alia androido staras malantaŭ mi. Mia metala gardanĝelo, sendita per mnemokopio.
– Prenu kaj portu lin al la kajuto – mi ordonis, montrante la profesoron.
Androido prokrastis la plenumon de la komando je frakcio de sekundo. La prokrasto estis preskaŭ nevidebla, sed mi rimarkis ĝin ĉar mi bone konis la aŭtomatojn. Ĝi alkonfirmigas la ordonojn kun la mnemokopio – mi pensiis.
Post momento ni jam estis en la kabino. Ĝi estis destinita por la forkondukanto de la kosmoŝipo eksteren de la Sunsistemo. La androido metis la profesoron en la elastan kampon, kaj mi sidis sur la risorteca vortico kaj komencis pensadon. La situacio ne estis gaja. Li devigos min... mi sciis, ke li povus devigi min al transmeto. Ĉiuj aŭtomatoj estas subigitaj al Li. Kaj se Li kredis, ke Li estas nur aŭtomato, se Li volus kredi tion...
Tamen devas ekzisti iu solvo... Oni povus provi detrui la mnemokopion. Sed ĝi havas memkonservan sistemon... Ĝi defendos sin, kaj ĝiaj defendkapabloj estas grandegaj. Sed momenton... oni povus alpaŝi kun la androidon al la muroj kie estas la asociaj centroj de mnemokopio kaj ordoni ĝin disrompi ilin. Ne, ĉi tio estas neebla, ĉar la aŭtomatoj pasas ĉiun ordonon al la mnemokopio por akcepto, ili havas retrokuplo kun la mnemokopio. Sed se la mnemokopio ne respondus... Jes, tiam la aŭtomato ekzekutus la komandon. La plej malbona afero estas, ke la mnemokopio ĉiam respondas, krom se ĝi perdus la konscion, tio estas, se ĝi transirus en staton, kies ekvivalento ĉe homoj estas perdo de konscio. Ĉu tio ĉi eblas?…
Mi pensis momenton. Ja jes, evidente ke jes. Kiam la nutrado ĉesas funkcii. Proksimume unu kaj duonminuto pasas de la elektropaneo ĝis la rezervaj agregatoj komencas funkcii plenpotence. Dum ĉi tiu tempo, la androido ekzekutos la komandon disrompi la asociajn centrojn kaj la mnemokopio estos difektita kiam la nutrado revenos al normalo. Subite mi maltrankviliĝis. Ĉu povus esti tiel facile difekti la mnemokopion? Mi estis unu el la projektantoj de la interna sekurecsistemo kaj tiel simpla maniero detrui mnemokopiojn tre malĝojigis min. Do la protekto ne estas senmalfunkcia... Kvankam, aliflanke – mi konsolis min – la protekton oni projektis en la okazo ke nekonataj estaĵoj invadus profunden la ŝipon, sed neniu supozis, ke tiu ĉi estaĵo estus la konstrukoro, kiu konas la strukturon, malfortaj punktoj kaj funkciado de la mnemokopio. Jes, iu, kiu ne scius, kie troviĝas la asociaj centroj, devus longe serĉi ilin kaj dum tiu ĉi tempo li havus dekojn da androidoj sur sia dorso, ne kalkulante la pli pezajn aŭtomatojn kun radioblasteroj, kiuj ŝprucigus lin je atomoj. Sed mi, la konstruisto, povas fari ĝin. Mi nur bezonas paroli kun la profesoro tiel, ke Li ne aŭdu ĝin. Do oni devas damaĝi la informkanalon kurantan el la kajuto.
Mi leviĝis. La gardista androido faris paŝon al mi. Mi alpaŝis al la ilara aŭtomato, kiu faris etajn riparojn interne de la ŝipo. Ĝi estis destinita por la forkondukanto de la kosmoŝipo kaj verŝajne ne havis ligojn kun la mnemokopio...
– Radiaran fajlilon – mi ordonis. Unu el la multaj brakoj de la maŝino, tiu kun fajlilo ĉe la fino, moviĝis antaŭen. Samtempe Li parolis.
– Kion vi intencas fari? Ja…
– Tranĉu duonmetron profunden – mi ordonis samtempe, montrante la muron, kie la kanalo kuris.
Verda flamo ekbrilis kaj Lia voĉo haltis meze de la vorto. La kanalo estis tranĉita.
– Profesoro, profesoro! – Mi kriegis kaj tiris la maljunulon kuŝantan en la elasta kampo.
– Kion vi volas? – li demandis mallaŭte.
– Atentu kaj memoru! Vi iros malsupren al la pilo kaj post ekzakte dek minutoj, rigardu la sinkronigilon, vi verŝos la rapide solidiĝantan fluidon sur la nutradajn gardilojn. Jen pafilo kun fluidaĵo sub premo – mi prenis la pafilon el la ilaraŭtomato kaj enpuŝis ĝin en la poŝon de la skafandro de la profesoro.– Memoru, post dek minutoj– mi ripetis. Mi jam povis aŭdi la metalan klakadon de androidoj kurantaj laŭ la koridoro. Tri el ili enfalis en la kajuton, preskaŭ renversante min, kaj kuris al la muro, al la rompitan kanalon.
Mi forlasis la kajuton. Mi vidis la profesoron leviĝi malrapide el la fleksebla kampo. Mi iris al ĉambreto apud la centralo, en kies muroj estis metitaj asociaj centroj. La androido ĉiam estis proksime al mi, sed mi ne povis uzi ĝin.
– Kial vi difektis la kanalon? – li demandis min tuj kiam mi eniris la ĉambreton.
– …por konvinki vin, ke io povas esti farita sur ĉi tiu ŝipo kontraŭ via volo.
– Ĉu vi volas minaci min?
– Ne, mi volas konvinki vin, ke vi ne estas ĉiopova sur ĉi tiu ŝipo.
– Mi malmuntis tiun aŭtomaton je partoj kaj mi likvidos ĉiujn aliajn, kiuj ne estas sub mia kontrolo... La afero estas, ke vi ne havu ŝancojn, eĉ minimumajn.
Mi rigardis mian horloĝon. Restais ankoraŭ tri minutoj.
– Tiu ĉi androido iritas min, – mi diris.
– Tio estas por via bono. Ĝi protektas vin kontraŭ vi mem.
– Eblas. Sed mi preferas simetrion. Androido! – mi kriis.
Ĝi alkuris, klakante per siaj metalaj piedojn sur la akrila planko.
– Staru ĉe la alia flanko – mi diris al ĝi.
Ĝi obeis la ordonon kun tiu karakteriza mallonga paŭzo. Ankoraŭ unu minuto. Alia duonminuto. Li devas paroli, kaj kiam Li subite ĉesas meze de la vorto...
– Mi konsentas pri transigo sub certaj kondiĉoj.
– Ĉu vere? – li ŝajnis feliĉa.
– Jes, se ni atingos interkonsenton, kompreneble.
– Kaj kio...
Li silentis! Li ĉesis paroli! La profesoro kurtkonektis la nutrajn cirkvitojn.
– Detruu ĉion je metro profunde – mi ordonis al la androido, montrante la muron. – Nu, detruu ĝin! – Mi ripetis, ĉar la aŭtomato ne moviĝis.
Tiam mi aŭdis ridon. Tio estis Lia rido. La rido de la mnemokopio de la profesoro. Do la plano malsukcesis, la profesoro ne difektis la nutradon. Li ankoraŭ iom ridis kaj poste demandis:
– Ĉu vi volis detrui min?
– Mi volis.
– Ĉu vi bedaŭras, ke tio ne sukcesis?
– Mi bedaŭras... Vi ne povas imagi kiom mi bedaŭras...
– Sed vi forgesis pri la androido, Goer – li denove ridis. – Per la androido, per via gardisto, mi aŭdis vin same kiel tra la komunika kanalo.
Li pravis kaj mi estis kompleta idioto. Sed ĉi tiu androido neniam ion respondis, nenion faris kaj nur akompanis min, tiel ke fine mi ne rimarkis ĝin kiam mi rigardis, mi tute ne vidis ĝin. Kaj ĝi aŭdis nin.
– Kio pri la profesoro? – mi demandis.
– Mi ja estas.
– Mi demandas pri la profesoro. Vi estas nur mnemokopio... – mi povis fari nenion alian al Li.
– Ne ekzistas alia profesoro.
– Ĉu vi mortigis lin?
– Mi ŝprucis mian proteinan skizon je atomoj.
– Radioblastero?
– Jes. Ne restis eĉ spuro. Efektive, mi estas dankema al vi, ĉar mia ne tiom sukcesa prototipo nur incitis min. Sed mi ankoraŭ havas kelkajn restaĵojn de via pensmaniero kaj estis al mi malfacile decidi... pri iu radikala solvo... Sed jes...
– Kiel vi eĉ povis?
– Mi defendis min. Li volis damaĝi la nutradon, sed li renkontis blasteron, nun mi estas profesoro, la sola profesoro, la profesoro pri biofiziko de la Universitato de Lima. La profesoro en iom ŝanĝita formo. Ne mnemokopio, sed la profesoro! Vi komprenas. Kaj mi solvis ĉi tiun ekvacion, ne li. Mi!
Mi silentis momenton.
– Nu, ni revenu al la interrompita temo – li diris fine. – Ni parolis pri via transmetado. Mi daŭre subtenas mian promeson. Post transmetado, mi sendos vin al la Tero. Mi vere sendos vin.
– Kaj se ne?
– Nu, mi devos uzi perforton, kaj mi preferus eviti tion.
Do restis al mi unu ŝanco, unu lasta ŝanco.
– Bone, mi konsentas – mi diris.
– Mi ĝojas. Mi estas vere tre feliĉa – diris la mnemokopio.
– …tamen vi devas doni al mi du aŭtomatojn... Kompreneble, ili restos sub via kontrolo la tutan tempon... sed ili estas necesaj por transmetado. Normale mi kondukas sinkronigon... tiel okazis dum via transmetado, sed mi ne povas samtempe sinkronigi kaj esti transmetata.
Li ne respondis. Ĉu li komencis ion suspekti? Sed li ne povis scii, ke neniu sinkronigo estas necesa... ke kiam li estis transmetita, mi eĉ ne estis en la ĉambro...
– Kompreneble, mi nur sub certaj kondiĉoj submetos min al transmeton – mi aldonis. Mi devis forpeli liajn suspektojn.
– Mi aŭskultas vin – li respondis post longa momento.
– Antaŭ ĉio, ni estas egalaj mnemokopioj. Ne estas lica ia ajn formo de enmiksiĝo de via personeco kun la mia.
– Mi konsentas. Ĉi tio estas evidenta.
– …ni pilotas la kosmoŝipon kune kaj egalrajte.
– Interkonsentite.
– …duono de ĉiuj aŭtomatoj ricevos retrokuplojn al mia mnemokopio kaj estos submetita nur al ĝi.
– Bone.
– Mi supozas, ke tio estus ĉio. Se io alia…
– Ni certe atingos interkonsenton. Mi volas havi vin kiel vojaĝakompanon... Ĉu mi sendu al vi aŭtomatojn?
– Sendu ilin al la centralo kaj preparu la transmettablon. Mi estos tie baldaŭ... – Mi transiris al la centralo, kaj poste alvenis la aŭtomatoj. Mi instruis ilin kaj fiksis en ilia memoro la kurson de transmetado. Ili faros tion, kion faras aliaj aŭtomatoj ĝis alvenos tiu momento... Tiam ili konektos la cirkvitojn de la emerĝanta mnemokopio unu kun aliaj, mia scio de kosmiko interkovros miajn infanajn rememorojn... Ekestos kaoso de kurentoj, saltoj de potencialoj. Sed ĉi tiuj kurentoj ne restos ene de la ŝtalaj ŝrankoj, kiuj laŭsupoze enkadrigus mian mnemoopion. Ili refluos tra la dikaj nigraj kabloj kaj en la proteincirkvitojn de mia cerbo. Proteinaj cirkvitoj ne eltenos ĉi tiun troŝarĝon. Ili neinversigeble ŝanĝos sian strukturon, la komplekseco de la reto malpliiĝos... kaj mi ĉesos ekzisti.
Kaj vi, mnemokopio, pensas, ke vi gajnis ĉi tiun ludon, ke se la transmetado ne tuj funkcias, vi povas ĝin ripeti... ripeti ĝin kiomfoje vi volas, ĝis la eksperimento sukcesos. Vi eraras, mnemokopio, mi ne perdos mian lastan ŝancon, la ŝancon morti... Tiam vi flugos al Antareso, sed sen mi.
– Ĉu vi jam estas preta? – Li demandis.
– Jes – mi pensis, ke mi diris tion trankvile, same trankvile kiel homo, kiu volas dormeti. Ĉu Li ne kontrolas mian pulson en tiu ĉi momento? Ĝi povas esti plirapidiga...
La androido tuŝis mian brakon. Mi komprenis. Mi alpaŝis al la tablo. La aŭtomato levis min kaj metis min sur ĝian blankan supraĵon. Do tio estas la fino, vere la fino. Mi ne plu vidos Altrean, la solan urbon, kiun mi amis. Neniam plu vespere el la fenestroj de mia studio sur la tridek-tria etaĝo de ĉielskrapanto mi vidos la blankajn ekbrilojn de raketoj pafantaj kontraŭ la nigriĝanta nokta ĉielo... Kial ili fine ne komencas? Kion Li atendas?
– Kial vi ne komencas?
–…
– Respondu!
– Vi... venkis, Goer... mi... – Li balbutis kaj ĉiuj kontrollumoj vibris.
– Kio okazis? – Mi saltis el la tablo kaj kuris al la verdaj ekranoj de la centra kontrolsistemo. Kurentoj en Lia reto estis plenaj de blankaj fajreroj de interfero.
– …kaj… nun… mi… estas… – Li ne finis, la lumoj en la centralo komencis pulsi kun malrapida, kaosa propra ritmo.
– Pri kio vi parolas?… Mnemokopio!…
– Vi venkis... mi... mi... pensas... mi mortas...
– Sed…
– ...mi mortas... kaj... mi timas... ĉi tiu kuplo... ĉi tiu terura kuplo... Por ke ĝi... alvenu... finfine...
– Kio okazos?
–…heliumo… likva heliumo…
– De kie? De pilmalvarmigo?
– Jes... per blastero... mi disrompis... hazarde... volis... je... atomoj... ĉar... mi... nur...
– Ĉu vi provis haltigi ĝin? – Mi demandis kaj en la sama momento mi komprenis la absurdaĵon de ĉi tiu demando. Kun tia memkonserva kuplado kiun Li havas, Li certe faris ĉion eblan. Sed superkonduktivo. Aŭtomato ĉesas funkcii kiam la temperaturo estas proksima al absoluta nulo.
Subite la maldekstra ekrano mallumiĝis kaj griziĝis.
– Ho… sufiĉe… sufiĉe!… – tio ĉi estis obtuza, raŭka krio – mi ne povas… lasi… plu… pilo…
Pilo! Ho jes, pilo!
– Tuj bloku ĝin, ĉu vi aŭdas? Mi volas vivi! Mi volas vivi!... – Mi kuris al la pupitroj kaj frapis ilin per miaj pugnoj.
Li ne respondis. Eble Li ne plu aŭdis, aŭ eble Li simple ne zorgis. Miloj da tunoj da likva heliumo malrapide superverŝis Lian cerbon. Mi ĵetiĝis al la aerkluzoj. Mi kuris tra ĉambroj kaj koridoroj. En la tria ĉambro, la ruĝaj kontrollumoj en la navigaciaj cirkvitoj jam estis estingiĝantaj unu post la alia. En la koridoro blovetis malvarma vento. Lucito fosforeskis kiel kutime per blua brilo. Mi kuris al la ĉefa ŝakto. Tie sur la planko kuŝis androido kaj ĉirkaŭrampis kvazaŭ ĝi volus tuŝi siajn proprajn piedojn per sia kapo. Sur lia kiraso blankiĝis frosto. Mi saltis super ĝin.
Subite mi haltis. Ŝajnis al mi, ke iu flustris mian nomon. Jes, tiuj estis la muroj, kiuj flustris per la voĉo de mnemokopio tiel mallaŭte, ke mi apenaŭ povis distingi ĝin.
– Goer…Goer…
– Mi aŭdas vin, profesoro. – Kaj subite mi konstatis, ke mi, kibernetikulo, diris al la mnemokopio: Profesoro.
Sed li jam silentis. Nur ĉe la kluzoj, kiam la pilkontrollumoj estingiĝis, mi komprenis, kion li provis diri al mi.
– Dankon, profesoro! – mi kriis, sed Li ne aŭdis min.
Mi malfermis la aerkluzojn, ensaltis en la raketon kaj brue fermis la lukon. Mi premis la lanĉlevilon kaj pafiĝis en la vakuon, lasante la nigran hulon de la kosmoŝipo malantaŭ mi. Mi serĉis la Sunon. Mi trovis ĝian malgrandan helan diskon. Dume, la aŭtomato agordis la ricevilon kaj mi aŭdis la signalon de Tero elsendatan por longdistancaj raketoj.
Mi estis denove en la spaco. Kaj tiam guto falis sur mian manon. Mi rigardis ĝin surprizite... la blanka frosto de mia spiro fandiĝis sur la skafandro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.