|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KOSMODROMOAŭtoro: Konrad Fiałkowski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La rakonto komenciĝas kiam profesoro Pat revenis de la Sirius-sistemo. Tuj post sia reveno, li komencis prelegi pri elementoj de kibernetiko en nia kurso. Li estis vireto kun korvonigraj, mallonge tonditaj haroj, kuranta kun neelĉerpebla energio antaŭ la pupitroj de videotronoj. Li alportis el Siriuso sur siaj okulgloboj nigran protektan emulsion, kaj ne forigis ĝin sur la Tero, do lia vizaĝo estis iom senesprima, kiel vizaĝoj de androidoj. Sur la Siriuso tiu ĉi emulsio protektis la okulojn kontraŭ la ultraviola radiado de tiu ĉi stelo, sur la Tero, kompreneble, ĝi ne utilis kaj estis iomete ŝoka aldono al la vizaĝo de la profesoro. Krome, Pat venigis diotonon, la specimenon de tiea faŭno. Li bredis ĝin en grandega, travidebla, amoniakoplena kloŝo, kiu okupis duonon de lia laborejo. Diotono kutime ŝvebis senmove sub la plafono de la kloŝo, kiel granda bluruĝa folio. Jen kio distingis la laborejon de Pat disde dekoj da aliaj laborejoj, kiujn ni vizitis pro diversaj cirkonstancoj dum nia studado. Sed la profesoro fariĝis bonkonata figuro pro tute alia kialo. Nome, li alportis el Siriuso novan metodon por ekzameni studentojn. Genia kaj absolute objektiva, kiel Pat mem asertis; malgaja miskompreno, laŭ la studentoj.
– Miaj Karaj – diris la profesoro al ni dum sia inaŭgura prelego – en nia laboro ne gravas tio, kion oni memoras, por tio ni havas mnemotronojn kaj aliajn informakumulilojn. Gravas la pensmaniero. Ĉi tio kaj nur ĉi tio determinos viajn estontajn atingojn. Ĝis nun, bedaŭrinde, nur viaj konoj estis kontrolitaj. Kaj al kio ĝi kondukis? Al senkritika fido al la rezultoj provizitaj de maŝinoj. Al la manko de volo kaj eĉ de la kapablo analizi ĉi tiujn rezultojn. Vi verŝajne konas la eksperimenton de docento Ramton, faritan je cento da viaj kolegoj, al kiuj oni donis simplan, preskaŭ parkeran taskon por solvi per intence misagordita aŭtomato. Kio do okazis? Naŭdek ses tute ne rimarkis la eraron, tri diris, ke estis eraro ie en la kalkuloj, sed nur unu provizis la ĝustan respondon petante ĝin de la proksima aŭtomato, kiun oni akcidente forgesis malŝalti. Mi ne kredas, ke vi, semantikuloj, kiuj programas kompleksajn penssistemojn, ne povus fari tion. La fokuso de la afero kuŝas aliloke. Ĉi tiu stato de aferoj ne estas via kulpo. Dum multaj jaroj vi kutimiĝis al tio, ke ne ekzistas diferenco inter memori kaj koni temon. Sed tio estis nur pro la malebleco disigi la du. La ekzamenanto ne povis eniri viajn kapojn kaj determini, kiu el vi scias kaj kiu memoras. Kaj ĉi tie, sur ĉi tiu konservativa terglobo, kie la tradicio malhelpas preskaŭ ĉian progreson, ĉiuj konsentis kun la stato de aferoj. Sed freŝa brizo de penso, kiel multfoje en la historio, venis de ekstere... – jen li paŭzis por momento – jes, ĝuste el la Siriusa sistemo. Rezulte de multaj jaroj de provoj, aŭtomato estis inventita tie – cerebroskopo. Ĉi tiu aparato legas la pensojn de la ekzamenato, analizante la funkciajn kurentojn de lia cerbo, rezultantaj de la ekscito pro la demando de la ekzamenanto. Sekve ĝi komparas la akiritan legon kun la informoj el mnemotronoj. Rezulte la noto estas 100% objektiva kaj senerara. La tuta procezo estas konservita en la memoro de la cerebroskopo kaj povas esti prezentata grafike kiel cerebrogramo. Ekzemple, mi montros al vi tian rekordon.
Li malheligis la lumojn, kaj la videotrona ekrano, kiu okupis la plej grandan parton de la spaco super la kapo de Pat, ardis per griza brilo. Nigra, unuforma linio aperis en la centro. La maŝino ŝajne ricevis neniajn impulsojn.
– Nenion estas videbla – aŭdiĝis voĉoj el la malantaŭo de la aŭditorio.
Pat volis ion respondi, sed tondra flustro el antaŭo haltigis lin.
– Tio ja estas funkcia cerbdiagramo de la kreintoj de tiu cerebroskopo.
La publiko muĝis pro rido. Antaŭ ol oni kvietiĝis, la kurbo sur la ekrano ondiĝis kaj leviĝis supren per akraj pintoj.
– Tio estas cerebrogramo de tre averaĝa individuo. Ofte la kurboj havas amplitudon tri– aŭ kvaroble pli grandan – Pat klarigis, tuj kiam la aŭditorio sufiĉe trankviliĝis en la salo.
– Nia kurso ne forbrulos la sekurigilojn de la aŭtomato...
Ĉi-foje ankaŭ Pat ridis.
Ridante, ni bonvenigis ĉi tiun aparaton al nia universitato, kvankam ni jam suspektis ian problemon estontece, sed kio okazis dum la ekzamenoj superis la plej pesimismajn antaŭdirojn.
– Frato – diris al mi Kev, malgranda, ruĝkapa aŭstraliano kiu, deprimita post malsukceso en ekzameno, flugis raketon ĉirkaŭ la Tero laŭ longforma elipso dum du tagoj. – ...Frato, vi eniras kaj du el la asistantoj de Pat kaptas viajn manojn kaj antaŭ ol vi rimarkas, vi jam sidas en la kamero. Ili metas kaskon sur vian kapon. Malvaste, vi ne povas moviĝi, ĉie elstaras dratoj, ĉar tiu ĉi cerebroskopo estas ja provizora. Odoras je varma izolaĵo, relajsoj klakas ie super via orelo, kaj la klimatizilo de tempo al tempo blovas rezinan aeron direkte en vian nazon. Ili instalis ĝin ĉar, laŭ la regularo pri sekureco kaj higieno de scienco, ne estas permesite organizi ekzamenon sen tio. Poste Pat diras: – Atentu... – Vi fiksrigardas lin en lian buŝaĉon kun tiuj nigraj okuloj tuj antaŭ vi sur la ekrano, kaj li ripetas dufoje: – Mi demandos vin nun, kaj post la lasta vorto, mi ŝaltas la aŭtomaton.
La tutan tempon antaŭ via nazo brilas verda lumo, kaj kiam li ĉesas paroli, ekbrilas la ruĝa. Vi tiam komencas pensi pri ĉio, kion vi scias koncerne la demando, kaj kiel eble plej logike. Poste, kiam vi finpensis pri ĉio, vi premas la butonon kun surskribo kiu diras "Fino", kaj ili eltiras vin el la kamero. Nur certiĝu, ke vi premas la ĝustan klavon, ĉar Rim premis erare kaj ducent voltoj frapis lin. Kompreneble ... provizoraĵo ... kaj se vi hazarde pensus, ke vi nenion scias, nur pro la unua emocio, tiam se vi eĉ ion scius, la maŝino tuj malŝaltiĝas kaj fino. Pat petas sekvantan ekzamenoto. "Vi prirespondas viajn pensojn," li diras ĉe tio.
Nur kelkaj el la teamo de Kev sukcese plenumis la ekzamenon. Prefere tiuj, kiuj parkere lernis la tutan procezon de rezonado. Estis tiuj, kiuj pensis mem. Tiam la maŝino zumis, briligis siajn lumojn, malrapidiĝis kvazaŭ ĝi pripensus ion, kaj fine pene donis la rezulton, ne ĉiam pozitivan. Pat asertis ke ĝi havis malfacilecon rilatigi pli kompleksajn problemojn.
– Simple provu pensi kiel eble plej ordinare, kvazaŭ vi klarigus problemon, ekzemple, al poeto, kiu forgesis eĉ la matematikan analizon.
– Jes, sed la poeto eble ankoraŭ nenion komprenus.
– Bone, bone, sed cerebroskopo ne estas poeto, ĝi estas deca aŭtomato. Klarigu bone, kaj mi certas, ke ĝi komprenos.
Do, iuj ŝajnis bone klarigi, aliaj malbone. Mi por ĉia okazo decidis por nun nenion klarigi al la cerebroskopo kaj atendi kun la ekzameno ĝis aŭtuno. Des pli ĉar la vetero estis bela kaj mi preferis kapti la venton en la velo sur la lago, prefere ol iomete pliigi la probablon trapasi la ekzamenon per pena laboro antaŭ ekranoj en la malvarmeta biblioteka senbruejo. Tion pensis ankaŭ Tor. Ni triope loĝis en suna ĉambro sur la dekdua etaĝo de griza ĉielskrapanto. Niaj fenestroj rigardis la lagon, amasigitan per la griza arko de la digo. Tie la veloj moviĝis en ventoblovoj sur fono de la verdaj montetoj.
Van, la lasta el ni tri, diris, ke la vido ĝenis lian pensadon, kaj li ŝaltis kampon difuzantan lumon en la fenestroj, kaj tiam ni ricevis impreson kvazaŭ blanka nubo subite enfluis kaj ĉirkaŭis nian ĉielskrapulon.
Fakte, Van vere pripensadis. Estis neniu alia ol li, kiu elpensis la metodon estingi la ondojn de la asistantoj dum ekzercoj en la vakuo super la atmosfero kaj dissendi pli favorajn opiniojn pri ni al la aldonmaŝinoj en ilia nomo. Estis li, kiu tiel lerte interrompis la laboron de la kontrolanalizilo dum ekzamenoj, ke kiam la maŝino, post multaj eraroj, fine donis la veran rezulton, ĝi jam estis dufoje kontrolita de niaj porteblaj aŭtomatoj.
Kiam vespere varmigita de la suno mi revenis al la ĉambro, Tor turmentis la aŭtomaton per la monotona demando "amas", "ne amas", eligante novajn aspektojn. La maŝino estis klare troŝarĝita kaj briligis ruĝan alarmlumon, kio tute ne fortimigis Tor-on. Van kuŝis sur la lito kun la okuloj fermitaj kaj la manoj sub la kapo. La fenestroj de la ĉambro estis senbrile blankaj.
Mi estis ĵus rigardonta la plej novajn eventojn en la viziotroniko, kiam subite Van saltis el sia lito:
– Mi trovis...!
Mi rigardis lin, kaj Tor heziteme malŝaltis la maŝinon.
– Demando unu – la voĉo de Van sonis solena. – Ĉu vi trapasos la ekzamenon de Pat?
– Ne – Mi respondis.
– Eble ne – Tor ripetis.
– Nul por vi ambaŭ – Van verdiktis cerebroskope. – Vi trapasos ĝin.
Tor levis la ŝultrojn. Mi volis demandi ion al Van, sed li ne lasis min eligi eĉ vorton.
– Ne ĝenu. Dua demando. Kiom longe vi devos studi?
– Du semajnoj minimume – post momento respondis Tor.
Mi kapjesis.
– Nulo denove. Nek eĉ momenton.
– Bone, sed kiel...
– Atendu. Tria demando. Kiel vi nomus la homon, kiu diris al vi kiel tion fari?
– Geniulo.
– Defendanto de la prematoj.
– Unu – diris Van. – Mi estas tiu viro. Skribu miajn laŭmeritajn titolojn majuskle sur la verbografo kaj pendigu super mia lito. La ideo estas tiel simpla, ke mi miras, ke neniu antaŭe pensis pri ĝi. Ĉu vi iam konsideris, kun kio la cerebroskopo komparas la informojn, kiujn ĝi ricevas de ni?... kun la informoj venantaj el la mnemotronoj. Do sufiĉas konekti al la ondgvidilo, kolekti informojn kaj transdoni ĝin al elsenda aparato kun la povumo de nia cerbo. Ili estos registritaj kiel respondo al la problemo. Se vi ne pensos mem dum ĉi tiu tempo, la respondo estos centprocente ĝusta. Kaj kion vi opinias?
– La ideo estas bonega, sed por efektivigi ĝin, ni bezonas koni la strukturon de la cerebroskopo. Kiel ni sciiĝos pri tio? Ja neniu el niaj mnemotronoj eĉ mencias ĝin.
– Ĉi tio estas prefere teknika malfacilaĵo, kiu ne malpliigas la grandecon de la ideo...
– Tamen ĝi devas esti solvita.
– Mi pensis pri tio. Ni lernos pri la strukturo de la aŭtomato dum la deĵoro de Max.
– Sed li eĉ ne lasos nin alproksimiĝi al la aŭtomato. Ni iru tien pli bone dum deĵoro de alia asistanto.
– Li lasos. Vi, Tor, iros al li kun tiuj ĉi mezepokaj paperetoj, poŝtmarkoj, kiel ŝajne oni ilin nomas. Max simple amegas ilin. Vi eĉ povas doni al li kelkajn el ili. Temas pri tio, ke li ne ĝenu nin dum ni esploros la aparaton.
– Bone, tamen...
– Neniajn elturniĝojn. Vi devas bridi vian bizaran pasion glui paperetojn por la bono de ĉiuj.
Ĉi tio ĉesis plian diskuton. Ni iris al Max la sekvan tagon.
– Kio, vi ankoraŭ ne vidis la cerboskopon? Ne zorgu, vi ankoraŭ vidos ĝin – li ridis grince. Tio estis la bonveno.
– Ni vidis ĝin. Nenio tiel bonega. Kelkaj dratoj kaj seĝo sub la kasko. Kaj ni rigardos ĝin pli detale dum la plej proksima konversacio kun Pat – komencis Wan.
– Certe vi pririgardos ĝin – Max ridis, ĉi-foje ne estis vere klare kial.
Ĉar la konversacio tiel bone komenciĝis, Van iris al la esenco de la afero .
– Mia amiko – li montris Tor-on – ĵus ricevis kelkajn poŝtmarkojn el Eŭropo. Li simple ne scias, de kiu periodo ili venas...
– Jes, montru ilin… – la unuan fojon mi vidis ion similan al emocio sur la vizaĝo de Max.
Van puŝis Tor-on, kiu kontraŭvole proksimiĝis al Max. Per determinoplena movo li eltiris la albumon. Max kaptis kaj malfermis ĝin...
– Ho, belaj poŝtmarkoj, tre belaj poŝtmarkoj – li kun plezuro etendis la vorton "poŝtmarkoj". – Ekzemple, la bruna. Artaĵo, ĉu ne? – li turnis sin al ni.
– Kompreneble! – ni kriis unuvoĉe.
Tor restis malĝoje silenta.
– Grandegaj verkoj de antikvaj majstroj... – Max diris, iĝante pli kaj pli ravita.
Li jam estis sur paĝo tri. Ni lasis lin klinita super la grandiozaj trianguloj kun fungoj kaj mi kun Van iris al la cerboskopo.
La luko al la kamero estis malfermita. Mi enŝovis mian kapon internen. Seĝeto, kasko, iaj ŝaltiloj, klavoj, estingitaj kontrollumoj.
– Ie ĉi tie devas esti skemo – flustris Van, kliniĝante por rigardi sub la seĝeton. – Mi nenion vidas. Estas tabulo kun konektingoj ĉi tie. Jen ĝi estas! – li klinis la apogilon de la sidilo, sub kiu fosforeskis skemo. Ni ambaŭ silente rigardis ĝin.
– Ĉi tie, vi vidas – mi montris perfingre la lokon sur la skemo – oni devu konekti la kablon.
– Konsentite, sed kie ĝi povus esti en la kamero?
– Mi ne scias... Sed rigardu. Jen la centra impulsdividilo. La konektingo devas esti tuj malantaŭ ĝi.
– Vi havas la impulsdividilon ĉi tie – Van montris al paraboloida formo kiu opaleciĝis en la malheligita lumo profunde sub la sidilo de la seĝeto.
– Tiukaze, mi supozas, ke ni konektos ĉi tie – mi tuŝis slabon kun ŝaktabulo de ingoj.
Niaj supozoj montriĝis ĝustaj. Ni kontrolis ĉion en kelkaj minutoj.
– Memoru: dua ingo, tria vico, kaj tria ingo, kvina vico. Nur ne konfuzu ilin!
– Dua ingo, tria vico, tria ingo, kvina vico – mi ripetis.
– Bonege. Ni jam revenu, alie la vivverko de Tor fariĝos posedaĵo de Max.
Nerimarkite ni ekstaris malantaŭ ili. La trianguloj jam ŝanĝis la posedanton kaj Max konvinkis Tor pri la nediskutebla supereco de la romboj, kiujn Tor estis ricevonta interŝanĝe.
– Eble ni pririgardu la cerebroskopon – neatendite diris Van de malantaŭe.
Max tuj silentis kaj malrapide turnis la kapon. Li rigardis Van-on dum momento.
– Ne, vi ne povas... – li diris tion per strange normala voĉo. Li paŭzis, silentis por momento, kaj poste turnis sin al Tor: – Prenu ĉi tiujn triangulojn. Mi timas, ke mi ne povus trovi rombojn laŭ via plaĉo – li diris tion tute mallaŭte.
Tor eĉ ruĝiĝis pro ĝojo kaj komencis zorge remeti la retrovitajn triangulojn en sian albumon.
– Kaj nun foriru de ĉi tie – diris Max tion decideme.
Ni eliris el la laboratorio en silento. Ni eliris sur la ŝtonajn ŝtupojn antaŭ la konstruaĵo. Varmigitaj de la junia suno, ili radiis la varmegon de la suna tagmezo.
– Eble ni iru al la albordiĝejo – mi proponis.
– Ne, ni iros al la sekundara laboratorio por prepari prototipon de la "malcerebroskopo", kiel mi proponas nomi nian inventon.
Ni iris al la laboratorio kaj komencis labori forte. La malhela kapo de Tor restis senmova, klinita super la ekranoj de tri mnemotronoj. Van kaj mi laboris kun aŭtomata konstruanto. Ni disponigis restriktajn kondiĉojn. Antaŭ ĉio, la "malcerebroskopo" devis esti tiel plata, ke oni povus meti ĝin sur flekseblan bazon kaj ligi al la dorso.
– Vi komprenas, ke oni ne povas ĝin vidi. Se io elstaras sur via dorso, vi ja ne dirus, ke ĝi estas ĝibo, kiu elkreskis dum via preparado por la ekzameno... – Van pravigis la unuan restrikton.
Ni ankaŭ havis iujn problemojn pri nutradon de la aparato. Mi proponis akumulilon en la ŝuo, sed la dezajno de Tor venkis – nutri la sistemon koste de la cerebroskopo. Fine, je la tago antaŭ la ekzameno ĉio estis preta. La aŭtomato ne multe pezis. Ĝi nur premis la skapolojn. Du paroj da dratoj eliris el la poŝoj kaj devis esti enigitaj en la taŭgajn ingojn. Ni konsentis, ke Van estos ekzamenata la unua.
La ekzameno komenciĝis je la naŭa. Post la oka alvenis la unuaj studantoj. Iliaj ŝtalgrizaj supertutoj kontrastis kun iliaj palaj, lacaj vizaĝoj. Sur ilia fono, Van radiis de optimismo kaj bona humoro.
– Van, kio okazis al vi hodiaŭ? Ĉu vi ricevis leteron de la luno aŭ ion? – Al, granda junulo el Gronlando, alpaŝis al Van kaj levis la manon por amike frapeti lin je la dorso.
– Momenton – Van haltigis lian manon. – En tia solena tago vi povas nur karesi mian kapon.
Mi rimarkis la surprizitan rigardon de Al. Li malfermis la buŝon kvazaŭ por ion diri, sed rezignis pri tio kaj foriris kun sia malgrava, iomete balanciĝanta irmaniero.
Kelkajn minutojn antaŭ la naŭa Pat venis, aŭ pli ĝuste enkuris kiel kutime. Max kaj du aliaj helpantoj rapidis malantaŭ li, etendante la krurojn. Ili malfermis la laboratorion dum samtempe Pat kalkulis nin, montrante ĉiun el ni per sia fingro.
– Hmm... dek sep... do ni devos fini ĝis la dek-dua horo. Ĉu vi scias – li aldonis entuziasme – ke ekzistas projekto por uzi cerebroskopojn en ĉiuj ekzamenoj? Bonege, ĉu ne? – kun ĉi tiu krio li malaperis malantaŭ la laboratoriopordo.
– Ne por ĉiu. Mi timas, ke mi havas nenian ŝancon fini miajn studojn. Kun tiuj aŭtomatoj mi ne povos helpi al mi – dirante ĉi tiujn vortojn Kor havis mienon senespere malgajan.
– Oni devas lerni. Se oni scias, tiam oni sukcesos ekzamenon...
Kor rigardis Van-on kun malŝato.
– Mi ne povas parkerigi la derivaĵojn la tutan nokton. Ĉu vi vere havas grandan ŝancon nun?
– Certe. Mi estas favora al la plej vasta uzado de la cerebroskopo. Pensu pri la perspektivoj malfermantaj por ni. En la estonteco, ĉiu studento havos cerebroskopon por si mem, kaj povos, lerninte ajnan problemon, tuj kontroli ĉu li erudis ĝin ĝis la grado, kiu permesas ĝin esti uzata en la praktiko...
– Se cerebroskopoj estos plibonigitaj, tio estos ideala maniero lerni, tamen nun? Mi ne pensas, ke vi diras tion serioze, Van, ke universala uzado de la cerebroskopo estas la ĝusta afero...
Tion diris malgranda, pala, lentuga junulo, unu el la plej talentaj en nia kurso. Van volis diri ion, sed li nur ridetis ĉar subite la pordo malfermiĝis kaj Pat aperis tie:
– Bonvolu, bonvolu eniri – li faris invitan movon per la mano. – Vi rigardos kiel viaj kolegoj pensas.
Ni eniris. La aŭtomato jam senaktive laboris ĵetante sur la ekranon unuforman horizontalan linion.
– Bonvolu, kiu volas eniri la unua? – daŭre invitis Pat .
Ni staris tie nedecidite por momento. Fine, Zoo antaŭpaŝis. Jam post kelkaj sekundoj li sidis en la kamero. Pat ripetis la sakramentajn regulojn kaj finfine starigis la demandon:
– Kio estas la ekvivalento de ununorma impulso en homofila sumo?
Post tiu ĉi demando, Pat premis klavon kaj la kurboj startis. Zoo, kiel instrukciite, diris nenion, mense solvante la problemon. La lumoj ekbrilis kaj estingiĝis. La kurboj pigre serpentumis. Estis kompleta silento dum kelkaj minutoj. Nur turnataj ŝaltiloj klakis. Tra la travidebla eltranĉaĵo de la kamero, ni povis vidi la vizaĝon de Zoo. Li fermis la okulojn kaj penege pensis. Kelkfoje li nur iomete movis la lipojn, kvazaŭ li flustris ion al la aŭtomato. Fine, malrapide, li etendis la manon kaj haltigis la aŭtomaton. Pat starigis sekvan demandon, poste ankoraŭ alian. Fine, Zoo, kun ŝvitgutoj perligitaj sur sia frunto, forlasis la kameron.
– Vi ricevis noton sufiĉan, sed per minimuma nombro de poentoj, – Pat diris post kiam la rezulto estis legita. – Kiel li respondis tie? – li diris al Maks. – De via sidloko vi povas vidi, kiuj informoj venantaj de la mnemotrono kongruas kun liaj respondoj.
– Mi pensas, ke li respondis bone – diris Max post mallonga pripensado.
– Do vi havas tri... – Pat ripetis.
Zoo subite turnis sin kaj foriris sen adiaŭi neniun.
Viber estis la sekva examinoto. Post la dua demando, li elsaltis el la kamero.
– Pardonu min, sed mi ne volas esti ekzamenata per ĉi tiu aŭtomato. Estas maljuste. Ĝi analizas pensojn, kiujn mi neniam eldiros...
– Kolego, trankviliĝu. Vi estas nervoza – Pat parolis al Viber kiel oni parolas al malsanulo.
– Profesoro, en certa rilato Viber pravas – Max interrompis Pat-on. – Konektita al la analizilo, mi povas ja vidi liajn pensojn. Homo ne povas perfekte koncentriĝi sur temon. Ĉiam ekzistas flankaj pensoj, iafoje neeldoneblaj pro kunuloj – Max ĉesis paroli kaj ridis akre.
Pat rigardis lin, sed kion ajn liaj okuloj esprimis sub la emulsio, lia vizaĝo restis senŝanĝa. Poste li turnis sin al Viber.
– Bonvolu eniri, ni finos la ekzamenon.
– Mi ne estos ekzamenata per ĉi tiu maŝino!
– Kolego, vere trankviliĝu kaj venu ĉe la fino aŭ prefere morgaŭ... Kiu sekvas? – li turnis sin al ni, tiel finante la diskuton.
Tiam Van paŝis antaŭen. Li malaperis en la kameron. Pat diris tion, kion li kutime diris kaj poste starigis demandon. Kaj tiam ĝi komenciĝis.
La lumoj ekbrilis kaj malfortiĝis. Kurboj akceliĝis sur la ekranojn, fulmrapide ŝanĝante siajn formojn. Ni ne havis tempon por kvietiĝi de nia miro, kiam ili senmove frostiĝis. La respondo estis finita.
Pat staris tie dum longa momento, rigardante la ekranojn nekredeme, poste finfine decidis kaj starigis sekvan demandon. La kurboj denove kuris kaj la rezulto aperis post kelke da sekundoj. Pat saltis al la kamero. Mi timis, ĉu Van sukcesis malkonekti de la cerebroskopo ĝustatempe.
– Kolego, vi estas geniulo! – Pat emfaze komentis. Van mallevis la okulojn modeste. – Mi neniam vidis ion similan, nek sur Siriuso nek sur la Tero. Mi neniam imagis, ke estas tia pensa demono inter miaj studentoj.
Krom ni du, ĉiuj rigardis Van-on kun miro miksita kun iom da timo.
– Nekredeble, – Pat daŭre diris. – Kion Vi faris ĝis nun, homo!
– Nenion... Mi akiradis sciojn.
– Estas vere, ke ankaŭ Einstein ne brilis ĉe la politekniko... sed menso kiel la via... mi ne povas kredi!
Van hezitis.
– Pardonu, profesoro, estis por mi kolosa mensa peno. Ĉu... mi sukcesis?
– Kompreneble, tre bone. Preskaŭ la maksimuma nombro da poentoj.
– Ĉu mi do povus foriri okaze de tio? Mi ŝatus ripozi iom da tempo.
– Jes ja, certe, iru. Vi devas konservi tian mirindan instrumenton kiel via cerbo.
Mi eliris kun Van. Estante malantaŭ la pordo mi ankoraŭ aŭdis la vortojn de la profesoro:
–… kaj vi vidas. Cerebroskopo ankaŭ povas esti uzata por trovi geniulojn.
Mi komencis pripensi, kio okazus, se en unu ekzameno oni malkovrus tri pensajn geniulojn. Tamen mi devis esti ekzamenota. Mi ne havis elekton. Ĉiuokaze, eventoj okazis rapide. Van vestis min per "malcerebroskopo" kaj mi denove eniris la laboratorion. Mi certe estis tro nervoza. Mi sentis, ke miaj genuoj estas kiel ĵeleo, mi senĉese ripetis en mia menso "dua ingo, tria vico, tria ingo, kvina vico". Obtuze mi aŭdis, kiel Al estis ekzamenata, kiel Pat daŭre kaj daŭre diris pri la genio de Van. Fine estis mia vico. Mi saltis en la kameron, ĵetfermis la lukon, elprenis la ŝtopilojn el mia poŝo kaj subite konstatis, ke mi ne povas rememori la ingonumerojn. Mi sentis varmegon. La unua demando estis starigota en momento. Ankoraŭ momento. Mi povis rememori nenion. Mi pensis, ke tio estis la dua ingo, tria vico kaj tria ingo, kvara vico. Jes, mi supozis, kaj mi ne povis pensi pri io alia. Mi enŝovis la ŝtopilojn en la ingojn kiel eble plej rapide, etendiĝis en mia seĝo kaj enspirante la rezinan aeron, mi ĝemis pro plifaciligo. Nun la respondo venos mem, nur nun mi ne povas pensi pri io ajn.
Pat monotone ripetis siajn formulojn. Mi eĉ ne aŭskultis lin. La ekzameno ŝajnis esti jam trapasita. Du monatoj da ferio, akvo, veloj... Mi imagis hirundojn ŝvebantajn super la akvo, preskaŭ tuŝantaj ĝian surfacon... Subite mi rimarkis, ke la respondlumo jam estis ŝaltita. Kredeble ĉio estis en ordo. La aŭtomato klakis per ŝaltiloj. Subite regis silento. Tra la travidebla eltranĉaĵo, mi vidis, ke miajn kolegojn ŝanceliĝis pro rido. Io okazis. Mi elsaltis el la kamero.
– …la fakto ke hirundoj estas vertebruloj kaj kiel ili konstruas siajn nestojn verŝajne ne estas semantiko – daŭrigis Max.
Pat estis unu kiu ne ridis. Li restis silenta, ruĝa pro kolero.
– Mi pensas, ke la maŝino estas difektita – mi diris necerte.
– Tio estis la genio de Van kiu detruis la cerebroskopon, – iu sugestis de la flanko.
– Li evidente troŝarĝis ĝin – aldonis alia voĉo kun profunda konvinkiĝo.
– Ni ne volas esti ekzamenataj per difektita aŭtomato.
– Efektive, ni ne scias, ĉu ĝi bone funkciis dekomence... Ben konis la materialon tute bone, kaj li malsukcesis...
La ondo de voĉoj malrapide leviĝis. Pat staris nun pala. Pli kaj pli da rigardoj direktiĝis al li. Fine li parolis:
– Mi tre pardonpetas vin. Kompreneble, ĉiuj notoj estas nuligitaj. Pri la scio de studentoj surbaze de tia nefidinda aŭtomato oni ne povas decidi – li diris kviete, senpasie. Ne restis eĉ spuro de lia antaŭa energio. Li staris sola flanke dum la studentoj eliris el la ĉambro ridante.
– Vi kretena genio – Wan salutis min – ĉu vi scias, kion vi faris? Vi konektiĝis rekte al la kontrolcentro de la cerebrooskopo kaj kontrolis ĝin per viaj propraj pensoj. Li elektis informojn pri la aferoj, pri kiuj vi pensis, kaj la resto iris kiel ni antaŭvidis. Diru al mi sincere, ĉu vi pensis pri hirundoj?
– Jes.
– Tio klarigas ĉion. Nu, mi supozas, ke Pat neniam rekomencos siajn provojn post tia embaraso – ridis Wan. – Ĉiuokaze, ni vidos.
Ĉi tiu okazintaĵo restis nia sekreto. De tiu tempo pasis jam kelkaj jaroj kaj hodiaŭ ni diplomiĝas. Oni ankoraŭ rigardas Van-on kun suspekto kaj montras lin al la unuajarulojn.
– Tio estas li, kiu pensis pli rapide ol cerebroskopo...
Kaj Pat ekzamenas kiel aliaj dum la lastaj jaroj, sed lastatempe mi aŭdis, ke li venigas novan, plibonigitan modelon de cerebroskopo el la Sirius-sistemo. Almenaŭ ĝi ne plu estas minaco por ni. Lasu estontajn generaciojn de studentoj zorgi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.