La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOSMODROMO

Aŭtoro: Konrad Fiałkowski

©2026 Geo

La Enhavo

PAFO DE INFORMO

La katastrofo okazis fulmrapide. La aviadilo ne atingis la Oazon de Einstein. La maldekstra ajuto krevis, disŝirita de potenca eksplodo, kaj ĝiaj fragmentoj flugis kiel pluvo de inkandeskaj meteoroj malsupren en la ruĝan dezerton. Card komprenis tion en frakcio de sekundo kiam la alarmlumoj ekbrilis. La aŭtomatoj registris la lokon. La aviadilo, kiel ĵetita lanco, atingis la finon de sia vojo. Li memoris, ke norde la dezerto estas tranĉita de ravinoj, do li premis direkteronon por ŝanĝi la flugdirekton al pli okcidenta. Tamen tie la tereno ondiĝis. Unu post la alia, ruĝaj montetoj moviĝis rapide en la malsupra ekrano, pli kaj pli klaraj. Li blokis la atompilon por eviti ĝian eksplodon, kaj tuj poste alvenis la unua frapo, fakte delikata frapeto. Ili tuŝis la supron de la monteto.

Momento de silento kaj la kirasa beko de la aviadilo frakasis la sablodunon kun laŭta muĝo. Li sentis la forton de inercio eltiranta lin el lia sidloko, etendante la sekurzonojn ĝis la streĉolimo. La sango en liaj vejnoj iĝis peza, li ankoraŭ  vidis la montrilon de malrapidigilo transirantan la alarmkampon kaj li perdis la konscion.

…Tamen li vivis. Komence li eĉ surpriziĝis pri tio. Poste li rigardis la malantaŭan ekranon kaj komprenis. Ĉi tiuj ne estis ŝtonaj montetoj, sed movantaj sabloj ŝovataj de la vento.

– Ni estis bonŝancaj – li flustris. – Loo, ĉu vi aŭdas min?

Neniu respondis. Li devis dolore turni la kapon por vidi la lokon de Loo. Unue li vidis la manon. Ĝi pendis malforte laŭ la balustrado. Ne donante atenton al la doloro, li leviĝis sur sia seĝo. Tiam li vidis vizaĝon senmovan kiel masko.

– Loo... Loo, parolu al mi, ni vivas, Loo... – Li malbukis sian sekurzonon kaj, tenante sin al la sidloko, proksimiĝis al Loo. Li prenis sian manon kaj tiam sentis malfortan, fadenan pulson. Li faris kiel la instrukcio ordonis.

Ŝanceliĝante pro peno, li tiris la aŭtomedon supren kaj apogis sin kontraŭ ĝia kroma surfaco kaj rigardis kiel la suĉiloj alkroĉitaj al la brusto de Loo movigis ĝin konstante kaj monotone kaj oksigeno siblis en liajn pulmojn. Post momento, Loo movis sian kapon kvazaŭ por elŝovi la oksigenan tubon el sia buŝo, kaj poste malrapide malfermis la okulojn.

– ...dek unu... – li flustris.

– Dekunu kio?

– …ni superis dek unu g ĉe la kolizio… Mi vidis tion sur la malakcelometro…

– Al la diablo kun malakceliĝo... ni surteriĝis, tio estas la plej grava afero.

Loo volis rideti, sed lia vizaĝo ŝanĝis nur la nuancon de grimaco.

– Card, forprenu ĝin– kapmove li montris aŭtomedon. Li volis plibonigi sian pozicion en la sidilo:

– ... Aŭ... kruro –  li preskaŭ kriis. La kruro de Loo, nenature tordita, fiksiĝis inter la leviloj. Cardg kaŭris kaj kaptante la skafandroŝuon de Loo  li elprenis ĝin de tie.

– …Aŭ …atentu, ĝi doloras, – Loo ĝemis.

– Vi tordis vian kruron. Vi povus same facile rompi al vi vian kapon, do ne necesas malesperi.

– Mi ne malesperas, nur tio vere doloras...

– Nu, nun estas pli bone. Atendu, ni vokos koleopteron el la bazo.

Li turnis sin al la radioaŭtomato. Tiam li vidis la krampon ŝiritan de la fotelo de Loo. Ĝia konusa fino frakasis la ekranon kaj indikilojn, enfiksiĝante je duono de ĝia longo en la internon de la aŭtomato.

– Kio okazis, Card?

– La radioaŭtomato estas rompita. Ili serĉos nin blinde.

– Ĉu ili trovos nin?

Card levis la ŝultrojn.

– Mi ne estas klarvidanto– li murmuris malvolonte.

– Kiom malproksime ni kuŝas de la kurso? – li sentis maltrankvilon en la voĉo de Loo.

– Mi ĵus konsideras tion. – Ankoraŭfoje li ripetis sian rezonadon enpense. Alteco en la momento de turniĝo, rapideco, turnradioj... – Ne, ili ne trovos nin. Ĉiukaze, ĝi estas tre malmulte verŝajna...

– Do?

– Do ni devas atingi ilin, evidente. Al la kurso ni havas ĉirkaŭ kvindek, aŭ maksimume sesdek kilometrojn por iri.

– Jes, sed mia kruro?

– Ni rigidigos ĝin. Se vi ne povaus iri, mi portos vin.

– Card, aŭskultu. Aŭ eble estus pli bone, se mi restus ĉi tie. Vi iros sola kaj revenos kun ili, vi venigos helpon...

Card turnis sin kaj alpaŝis al la seĝo de Loo. Li ekstaris super li kaj rigardis lin rekte en la okulojn.

– Ĉu oni instruis al vi, knabo, kio ĉefe rompiĝas en okazo de kolizio? – Li demandis.

– Direkterono…

– Bone, kio alia?

– Antenoj, elsendiloj, foje ajutoj kaj...

– Kaj...?

– Filtriloj...

– Jes, aerfiltriloj. Vi povas kontroli tion mem en nia kazo. Ĉu vi vidas tiun ruĝan pulsantan lumon en la tria vico de la dua bloko? Ĝi nur indikas "Aerfiltriloj Detruitaj". Vi ankaŭ vidos, ke la koncentriĝo de karbondioksido en la kajuto baldaŭ komencos pliiĝi.

– Jes, sed ankoraŭ estas oksigeno en la planedaj skafandroj.

– Por kvardek ok horoj, ne pli.

– Se vi iros sola, vi atingos la kurson multe pli rapide, en dekduo aŭ dudek horoj maksimume.

– Vi estas optimisto. Vi forgesas pri la pretervojoj de ĉiuj tektonaj tranĉeoj, ĉi tiuj... valoj.

– Bone, estu tridek. Vi ĉiam sukcesos reveni por mi.

– Ĉu vi vere pensas, ke aviadilojn kun silentaj radioelsendiloj oni trovas en kelkaj horoj?

– Nu, en dekkelke da horoj...

– Ni diru, ke kelkdek. Do certe, ni finfine trovos ĉi tiun aviadilon, kaj interne vin tute sufokitan. Tiam por vi estos tute egale, sed ne por mi. Efektive, nur ripetante viajn argumentojn, mi konvinkos ĉiujn, ke mi faris la solan eblan decidon. Ĉiuj krom mi mem. Kaj mi volas havi pacan maljunecon, Loo. Ĉu ĉi tio sufiĉas por vi?

Loo silentis. Card rigardis lin ankoraŭ por momento, poste turnis sin por serĉi latojn por ridigi lian kruron.

– Card, kaj se ni ambaŭ mortos tiamaniere? – Loo parolis nun tute trankvile.

– Nu, bedaŭrinde. Flugante ĉi tien sur Marso, oni ĉiam devas konsideri tian finon.– Dirante tion, Card surgenuiĝis, prenis la kruron de Loo inter la latojn, kaj fiksis ĝin per la rimenoj.

– Ni devas jam iri, Loo, ĉi tie ni nur malŝparas oksigenon, kaj jam estas malfacile spiri ĉi tiun aeron. – Li surmetis sian kaskon, Loo faris same kaj apogante sin sur Card li leviĝis de la seĝo.

– Ĉu ĝi doloras? – Card demandis, vidante Loo-n paliĝi.

– Iom – Loo ĝemis – sed mi povas iri. – Ili alproksimiĝis al la aerkluzoj. Ili malfermiĝis kun obtuza bruego. Card malsuprensaltis la unua kaj eltiris Loo-n el la luko. Ili ambaŭ staris nun tuj apud la kiraso de la aviadilo. La ruĝa dezerto silentis, kaj en ĉi tiu silento ili povis aŭdi la susuron de sablo sub la plandoj de siaj ŝuoj. La suno ĵus subiris, kaj kiel ĉe ĉiuj planedoj kun maldikaj atmosferoj, mallumo preskaŭ tuj falis.

La steloj, ĉiam videblaj ĉi tie, ekbrilis per plena brilo. La nokto estis escepte serena. Ĉi-foje la nuboj aperantaj kun la sunsubiro kovris nur malgrandan parton de la ĉielo.

Card rigardis la malproksimajn konstelaciojn, la samajn kiel sur la Tero, kaj elektis direkton por iri. Loo apogis sin sur lia ŝultro kaj rigardis en la mallumo la malhelan konturon de la dunoj, apenaŭ videbla kontraŭ la pli hela ĉielo.

– Ni iru… – Loo eĉ ne moviĝis. – Ni iru – Card ripetis kaj tuŝis lian ŝultron.

– Jes, ni iros, –  senpripense ripetis Loo – Eĉ dunoj aspektas alie sur la Tero –  li diris subite.

Card levis la ŝultrojn. En la mallumo oni povis distingi apenaŭ konturojn. Ili marŝis laŭ la kiraso de la aviadilo, preter la nigraj  ajutoj oscedantaj per morta malpleno, plue  estis nur dezerto. La sablo ritme krakis sub iliaj ŝuoj. Verŝajne estis malfacile por Loo, ĉar li apogis sin pli kaj pli peze sur la ŝultro de Card.

– La nokto neniam estas tiel nigra sur la Tero... – Loo komencis denove.

– Sur la Tero estus multe pli malfacile por vi marŝi – Card interrompis – ĉi tie vi ne pezas eĉ duonon.

Card sentis, ke lia spirado plirapidiĝis, li laciĝis. Li pensis, ke li jam ne estis tiom juna. Oni konsideris lin sana ĉe la lasta pilota inspektado, sed kio estos pri la sekva? Aŭ eble estas nenio por zorgi. Eble ne estos pliaj inspektadoj...

– Estas malvare al mi – li aŭdis voĉon de Loo.

– Enŝaltu la hejtilojn.

– Helpu, mi ne povas kliniĝi.

Efektive, la malvarmo fariĝis pli kaj pli severa. La temperaturo falis rapide kaj la izolaĵo de la skafandro ne plu sufiĉis. Li ŝaltis la hejtadon de Loo kaj sian propran hejtadon, kaj poste ili pluiris. La tereno pli kaj pli ondiĝis, kaj de tempo al tempo ili grimpis mildajn deklivojn de montetoj. La lasta brilo de sunsubiro malaperis tiel ke ili eĉ ne povis distingi la konturon de la montetopinto. Nur foje meteoro ekbrilis tuj sub la nuboj, lasante apenaŭ videblan strion en la atmosfero de la planedo.

Ili marŝis eble du horojn. Loo pli kaj pli perdis forton kaj Card esence trenis lin malantaŭ sin tra la lasta kilometro. Li ne turnis sian atenton sur la vojon, sed de tempo al tempo rigardis la stelojn por teni la direkton. Subite tuj super sia orelo li aŭdis la raŭkan flustron de Loo.

– Rigardu tie... polpon.

Li tuj demetis la reflektoron kaj ŝaltis ĝin. Li vidis marsajn plantojn. Do ĉu Loo deliris? La plantoj kreskis unu apud la alia, implikitaj per siaj tigoj, kreante nepenetreblan densaĵon. Ili marŝis laŭlonge de la arbaro ĝis ili fine trovis trairejon. Ĝi estis mallarĝa kaj leviĝis inter la ŝtonoj. La plantoj nun maldensiĝis, kaj poste ili tute malaperis. Ankoraŭ kelkaj paŝoj kaj ili atingis lokon, kie la roko falis malsupren laŭ vertikala faŭlto. Li metis Loo-n sur la rokon kaj alproksimiĝis al la rando. La blanka garbo de la serĉlumo eligis la rokformaciojn el la mallumo, sed ne atingis la fundon. Do tio estis valo – grabeno kun vertikalaj muroj, kies fundo kuŝas kutime kelkcent metrojn sub la nivelo de la plata altebenaĵo.

Card bone konis tiajn valojn. Multfoje en la malsupra ekrano li vidis iliajn malhelajn fundojn, kovritajn de blueta vegetaĵaro. Morgaŭ li devos pliprofundiĝi en ĉi tiun valon. Se nur la malsupreniro estis entute ebla. Li tiel staris senmove ĉe la rando de la abismo, kiam subite li sentis ĉirkaŭbrakon sur siaj ŝultroj, puŝantan lin pli profunden. En memkonservada instinkto li ĵetiĝis malantaŭen. Ili falis, malsuprenpuŝante plurajn ŝtonojn en la abismon.

– Ne lasu min sola... ne lasu min,  Card, – tra la flustro de Loo Card aŭdis la obtuzan bruadon de lavango malsupreniranta. Nur momenton, ĝi atingis la fundon.

– Kio estas al vi, Loo?

– …ne forlasu min, mi petas, ne forlasu min… – Loo ripetis denove kaj ree.

– Kompreneble mi ne forlasos vin. Kio venis al via menso? – samtempe li multe pripensis kion diri plu.

Li neniam sciis kaj ne provis konsoli iun. Feliĉe, Loo silentis kaj kuŝis senmove.

Subite, tie malsupre, profunde en la valo, ekbrilis blanka fulmo, kiu por momento eligis el la mallumo la pintojn de la rokoj, kaj tiam alvenis longa bruo de eksplodo. Card ekstaris kaj kuris al la rando, sed en la valo denove regis netravidebla mallumo, la mallumo de la Marsa nokto. Li staris dum kelka tempo, fiksrigardante en la mallumon, kiam subite ŝajnis al li, ke li vidis malfortan fosforeskon en la supozata loko de la eksplodo. Ĉu tio povus esti koleoptera flughaveno... Li premis permentone la radioŝaltilon  kaj sendis la alvokon.

Li atendis, sed la signaloj de la aŭtomataj dissendiloj ne venis. Estis silento sur ĉi tiuj radiintervaloj, rompita nur de kraketsonoj de perturboj. Tamen malforta, preskaŭ nerimarkebla lumo brilis malsupre.

– Ĉu vi vidas ilin? – Loo starigis la demandon per indiferenta voĉo.

– Kiun, Loo?

– Nu, tiujn, kiuj pafis...

– Neniu pafas sur Marso. Estas nenio por pafi ĉi tie.

– Kaj tamen ili pafis...

– Estis eksplodo, ne pafo.

– Eksplodo de kio?

– Mi ne scias. Eble petrografoj...

– Vi vidas. Mi diras al vi, ke ili pafis. Neniu petrografo kolektas rokspecimenojn nokte. Tio povus esti signalraketo, ili pafis informon, ĉu vi skomprenas?

– Sed tio estis eksplodo, ne signalo.

– Eble signalo, sed forta signalo...

– Tio estis nur eksplodo... – diris Card.

– Rigardu, Fobo ĵus leviĝis...– Loo subite kriis.

– Trankviliĝu, Loo. Kio okazas al vi? Pri kio vi parolas?

– Nenio, Card – diris Loo jam tute trankvile – sed mi ne povas ne pensi, ke ni restos ĉi tie, ke ni mortos ĉi tie, sur ĉi tiuj ruĝaj sabloj, dum tie supre – li ​montris la lunon per la etendita mano – homoj kiuj rigardas... ili ja konstante observas la planedon.

– Do ĉi tiu ekbrilo... vi pensas...

– Ne gravas, Card – Loo ridis. – Ja la fajro de la raketaj ajutoj estas pli forta ol ĉi tiu eksplodo. Ili vidos ĝin... nenion pli.

– Sed tie malsupre estas iu. Mi pensas, ke mi vidis koleopterflughavenon.

– Tie jam neniu estas. Tiu ja parolus.

– Kiel jam?

– Se iu estis tie, tiu mortis en la eksplodo. Sciu, nun mi pensas, ke ni estis kiuj pafis al ili...

– Mi ne komprenas.

– Per ŝtonoj... lavango. La eksplodo okazis momenton post la lavango. Se ili estus tie, ni fortranĉis nian solan eskapvojon. Mi estis tiu, kiu fortranĉis...

– Ĉu vi pensas, ke ili mortis...

– Eble ili tute ne alteriĝis. Eble tio estis nur aŭtomato... Sed mi ne mortigis ilin. Oni ne povas konstrui flughavenon tuj sub la rokoj...

– Aŭ eble ili vivas... aŭ eble ili mortas, ĝuste nun, dispremitaj de la rokoj... Mi devas  malsupreniri tien, subite – Ĉu vi volas malsupreniri la rokojn nokte? Vi mortos, Card. Sendube. Poste mi. Krome, tio povus esti raketo, aŭtomato aŭ io ajn alia kiu povus eksplodi.

– Kaj se tio estis homoj…

– Tio estas nur hipotezo. Lasu min starigi al vi demandon, Card. Ĉu estas permesate riski sian vivon pro nepruvita hipotezo? Cetere ja baldaŭ tagiĝos. Ni iros tien matene.

– Se ili ankoraŭ vivas?

– Oni tuj mortas en eksplodo.

– Sed je deko da metroj pli malproksime de ĝi oni mortas multe pli longe. Jes, Loo, mi devas iri tien malsupren. Ĉi tiu eksplodo ja estis kaŭzita de ni...

– Kaj mi?

– Restu ĉi tie, mi revenos por vi...

– Card, ne forlasu min. Mi iros kun vi – li ​​provis leviĝi, sed vane. Card lumigante reflektoron ekzamenis la vojon malsupren. La rokoj ĵetis profundajn ombrojn kaj li ne povis vidi multon. Li sentis nur la profundon de la abismo. Li hezitis, poste faris unu paŝon trans la randon.

– Card, ne foriru. Mi ja mortos ĉi tie sen oksigeno. La oksigenboteloj estas preskaŭ malplenaj. Mi sufokos ĉi tie super ĉi tiu malbenita valo... Card...

– Mi revenos por vi. Tie estas flughaveno, estas radio, oksigeno, ĉio...

– Card, revenu... Card, ĉu vi aŭdas... – La vokoj de Loo ankoraŭ atingis lian antenon, kvankam la silueto de Loo jam malaperis malantaŭ la rando. Li malrapide mallevis sin, atentante la ŝtonŝutaĵon.

Dekkelke da metroj malsupre, la difrakta ondo ne plu atingis lian ricevilon kaj la voko interrompiĝis. Nur nun li povis koncentri sian plenan atenton al la malsupreniro. Li enŝovis la fingrojn en planedajn gantojn en la fendojn de la rokoj, kaj foje li pendis super la abismo, abrupte batante per la kruroj en la serĉo de subteno. Iafoje li moviĝis kelkajn dekojn da metroj laŭ mallarĝaj kornicoj kurantaj oblikve malsupren. Li sentis kiel malgraŭ internskafandra klimatizo lia korpo ŝvitiĝis. De tempo al tempo li haltis kun la dorso kontraŭ roko kaj ripozis. Poste li jam kalkulis la tempon nur per ripozoj kaj atendoj por ripozo. Per sia tuta volo, li devigis sin fari ankoraŭ unu paŝon plue kaj unu alian.

Poste li pendis sur la roko dum kelkaj momentoj. Fingroj rigidiĝis pro la peno. Ĝuste tiam li sentis la unuan fojon, ke baldaŭ li malstreĉos la tenon, ke por li estas tute egale. Li forpelis la penson, sed ĝi revenadis. Kiam li fine iris pluen, li komencis mallaŭte ripeti: – Mi malsupreniros... Mi malsupreniros... La roko iris senfine malsupren, ŝajne ĝis la kerno mem de la planedo. Malkaŝitaj el la mallumo per reflektoro, aperis novaj kaj novaj rokmuroj, unuj similaj al aliaj, la samaj en la peno venki.

La valfundon li vidis abrupte, tute neatendite. Li efektive vidis la plantojn. Ili aspektis kiel komforta blueta matraco por ripozi. Ankoraŭ du paŝoj pli kaj li staris ĝistalie en ilia implikita densejo. Li sentis rapidan ritmon de sia koro  batado de pulso en siaj tempioj. Li ritme malfermadis la buŝon kaj subite rimarkis, ke li krias "Mi malsupreniros" per laŭta voĉo. Li silentis, fermis la okulojn, ripozis.

La plantoj susuris antaŭ li. Li aŭdis la klakon de rompiĝantaj vitoj kaj la krakado de gruzo. Li malfermis la okulojn kaj direktis la reflektoron sur la voĉon. Iu trarompis la densejon al li. Li vidis la brilon de la antena kudrileto super la kasko de la skafandro.

– Kiu... kiu vi estas?! – li vokis.

– Ĉu... ĉu vi... estas sana? – demandis la alia.

– Homo, sana! Kiel eble plej sana! Mi ĝojas finfine vidi homan vizaĝon sur ĉi tiu malbenita planedo.

– Kial? – la fremdulo estis tuj apud li. – Ĉu ankaŭ vi estas ĉi tie sola?

– Jes, mi rompiĝis flugante per aviadilo kun amiko. Li estas tie supre – li permane montris al la rokoj.

– Mi pensis, ke vi helpos min – la voĉo de la fremdulo subite iĝis obtuza kaj mallaŭta.

– Pri kio ni helpu vin?

– Lavango detruis mian koleopteron. Mi havis ĉion tie...

Card ridis. Li ridis brue dum longa, terura tempo.

La fremdulo kaptis lin je la brakoj kaj forte skuis lin.

– Pri kio vi ridas? – li demandis akre.

–…vi atendis nin, kaj ni atendis vin. Kio estas via reala nomo?

– Kor.

– La mia estas Card. Do vi vidas, Kor, ni atendis unu la alian kaj nun ni estas kune en la sama situacio, en kiu ni antaŭe estis aparte.

– Mi preskaŭ ne havas oksigenon…

– Ankaŭ ni. Sed diru al mi, el la stacio restis nenio?

– Nenio krom la atompilo. Aerkluzo rompita.

– Kaj vi vivas...?

– Tagmeze mi iris al la alia fino de la valo tagmeze por preni specimenojn. Mi estas petrografo – li aldonis per klariga tono. – Tie mi restis por la nokto. Mi aŭdis lavangon, eksplodon, kaj mi revenis. Kiam mi alvenis, ĉio en la stacio estis detruita. Tiam mi vidis la ekbrilon de via reflektoro sur la rokoj. Mi pensis, ke vi ne sukcesos alveni, vi kriis...

– Por doni al mi kuraĝon. Sur la Tero mi verŝajne ne estus veninta malsupren. Sed ĉi tie mi sukcesis mallsupreniĝi sur miaj manoj...

– Kaj via amiko?

– Li restis supre. Li havas elartikiĝintan kruron. Mi devos reveni por li. Escepte ke ni elpensos ion kune...

– Interese kion…

– Kiam ili flugos por serĉi vin?

– Kutime en du tagoj. Se mi havus koleopteron, mi povus sidi ĉi tie duoble pli longe. La savteamo ne serĉos min ĉar mi ne sendis alarmon antaŭ ol surteriĝo. Mi ne povus ja scii...

– Nu, jes, ili serĉos nin, sed verŝajne ili ne trovos nin. Mi deturnis kelkajn dekojn da kilometroj de la kurso antaŭ ol surteriĝo...

– Do ĉio indikas, ke ni restos ĉi tie. Ili trovos nin por doni al ni entombigon indan je la herooj de la spaco.

– Stultaj ŝercoj. Atendu, ni pensu pli bone. – Card sidiĝis sub roko, apogis sian dorson al ĝi kaj provis koncentriĝi. La serĉo verŝajne kovros la itineron plus dek kvin ĝis dudek kilometrojn ambaŭflanke. Neniu suspektus, ke la ajuto de la aviadilo krevis, igante bremsadon malebla. Ajutoj krevas tre malofte, tro malofte. Se li povus bremsi, li alteriĝus sur la itineron. Li malfermis la okulojn kaj rigardis la ĉielon. Fobo hele leviĝis tuj super la valo. Jes, ĉi tiu luno ankaŭ havas sian propran destinon. Post kelkaj milionoj da jaroj ĝi neeviteble falos sur la planedon. Ĝi falos ĉar ĝia sorto estas determinita de ĉiela mekaniko. Kaj kio determinas ilian sorton? Milionoj da nekapteblaj, etaj eventoj, kiuj konsistigas la vivon. Probablokalkulo de vivo. Ĝi metis ilin en tiu ĉi spactempon mem kie ili estas, sen oksigeno. Ili mortos, kaj tie, sur Fobo, observantoj rigardantaj la noktan hemisferon de la Ruĝa Globo eĉ ne rimarkos tion. Necesus potenca "informpafo", kiel diris Loo, por vidi ilin. Li ridetis. Subite li abrupte saltis.

– Kor, ĉu la pilo funkcias?

– Kompreneble, ĝi estas ja en kiraso. – Kor surprizite turnis la kapon al li.

– Ni devas doni signon al ili.

– Al kiu?

– Al tiuj sur Fobo.

– Sur Fobo? Kiamaniere?

– La pilo! Atoma eksplodo, vi komprenas! – li movis sian kaskoon pli proksimen al tiu de Kor, ke li povis vidi la blankaĵojn de liaj okuloj. Kor silentis por momento.

Subite li kaptis lian brakon.

– Card, ni rapidu. Fobo ja baldaŭ malleviĝos, kaj kiam ĝi sekvontfoje leviĝos, estos tago. Ili eble ne rimarkos la eksplodon...

Nun ili ambaŭ traŝirĝis tra la densejo, disŝirante la grimpoplantojn. Fine Card vidis verde fosforeskantan flughavenon superŝutitan de ŝtonegoj. En la angulo frakasita koleoptero nigris kiel malhela maso.

– La pilo estas ĉi tie. – Kor montris blankan kupolon inter la rokoj. – Kaj jen la luko. La pilon oni devas malŝlosi permane. Tie estas radiado.

– Mi tion faros.

– Kial vi?

– Ĉar mi tion konas pli bone ol vi, kaj konsiderante la kvanton da radiado, kiun ni ricevos dum la eksplodo, ĉi tiuj dekkelkaj rentgenoj tute ne gravas. – Dum li parolis, Card maltordis la lukon kondukantan profunden en la pilon. Li malsupreniĝis laŭ metala eskalo en mallarĝan cirklan koridoron. La radiadindikilo en lia kasko ardis ruĝe. Li serĉis la ŝaltpanelon, liberigis la absorbilojn kaj starigis la tempigilojn por ekfunkciigo. Ankoraŭ kelkaj ŝtupoj de la eskalo kaj jam li estis ekstere. Li rigardis la ĉielon. Fobo preskaŭ atingis sian zeniton. Ili tordis la lukon kaj ili kuris al la opozita fino de la valo. Ĉi tie la fundo faldiĝis en ĝibojn kaj fendojn, inter kiuj Kor trovis la vojon. Fine ili atingis profundan breĉon.

– Tie ĉi! – kriis Kor. Ili ensaltis en la breĉon kaj kuŝis unu apud la alia.

– Mi pensas, ke ni estas sekuraj ĉi tie. Kiom longe al la eksplodo?

Card ne aŭdis la lastan demandon. "Sekuraj", kaj Loo, ĉu li ankaŭ estas sekura? Li estas protektita kontraŭ la eksplodo per rando. Sed kiam venos la ŝokondo, la rokmuroj malsuprenŝoviĝos, ili certe malsupreenŝoviĝos...

Card leviĝis kaj elsaltis el la breĉo.

– Card… Card… kien vi kuras? – Kor vokis post li.

– Averti Loo-n.

– Returnu! Li ne povos vin aŭdi. Returnu, vi ne sukcesos ĝustatempe!

– Mi sukcesos, mi baldaŭ revenos.

Li grimpis sur neregulan, klabforman monteton, nur iom pli altan. Lia ondo devas atingi Loo-n.

– Loo, foriru de la rando. Baldaŭ okazos atomeksplodo. Paŝu for de la rando. Ĉu vi aŭdas min?

Ne estis respondo. Li grimpis pli kaj pli alten. Li konsciis, ke la momento de eksplodo pli kaj pli proksimiĝas. Sed li devis, li devis ja averti Loo-n.

– Loo, parolu kun mi! Loo, mi petas vin... Li nun devas turni sin. Alie li ne sukcesos reveni sekure. Aŭ eble jam estas tro malfrue...

– Loo, ĉu vi aŭdas min?

– Vi finfine revenis. Mi pensis, ke io okazis al vi...

La voĉo transdonita per la ondoj estis tiel klara kaj pura, kvazaŭ Loo staris apud li. Evidente tio ŝajnis al Loo.

– Loo, iru kiel eble plej malproksime de la rando. En momento okazos atomeksplodo. La muroj disfalos. Foriru!

– Kaj kie vi estas?

– En la valo. Jam iru, ĉu vi aŭdas min!

– Card, pardonu min. Mi pensis…

Card ne aŭdis la finon de la frazo. Li rapidis malsupren per grandaj saltoj. Ie ĉi tie devas esti la breĉo. Ĉi tie…

Potenca blanka ekbrilego lumigis la valmurojn. En ĉi tiu fulmo oni povus vidi la plej malgrandajn rokformaciojn. Card falis sur la rokon. Li turnis siajn okulojn al la ĉielo. Li volis kontroli ĉu Fobo ne subiris, sed antaŭ siaj okulojn li nur vidis blankajn kirliĝantajn cirklojn. Tiam alvenis la frapo. Perdante la konscion, li aŭdis la bruon de falantaj lavangoj.

Li malfermis la okulojn. Rozkolora lumo filtris tra stranga nebulo de blankaj petaloj falantaj malsupren. Li pensis, ke tio eble devas esti neĝo. La skafandro kaj kasko estis jam kovritaj per maldika tavolo de ĝi. Tamen ne neĝas sur Marso. Neniam! Kvieta neĝa mateno estas la privilegio de la Tero. La suno leviĝis pli kaj pli alte. Estos bela tago, kiam ĉi tiu nebulo klariĝos. Sed kial estas tiaj kraketaj sonoj en la aŭdiloj? Ha, jonigo, atomeksplodo! Nun li rememoris ĉion.

– Kor! Kor! – li vokis.

– Mi estas ĉi tie – la voĉo de Kor aŭdiĝis distordita pro kraketaj sonoj. – Se vi povas, forskuu la polvon. Ĝi forte radias. Mi forbaladis ĝin de vi, sed ĝi certe jam denove kovris vin. Plej bone leviĝu, se vi povas.

Leviĝi, jes. Efektive, la ruĝa indikilo brilas hele. Sed kial mia dorso tiom doloras...?

– Kor, kie vi estas?

– Supre, ĉirkaŭ dudek metrojn for de vi. Mi atendas ilin.

– Ĉu vi pensas, ke ili alflugos?

– Sendube. Ho rigardu, ili jam estas ĉi tie!

– Kie? Mi povas vidi nenion.

– Mi pafas signalraketon al ili.

Verda fajra fasko pafiĝis alten, rompiĝis en dekkelke da punktoj kaj malrapide falis malsupren. Sed du ne falas. Oni povas vidi blankajn flamojn de la ajutoj. Tio estas koleoptero. Ĝi surteriĝas. Tiuj kiuj venis por ili portis pezajn kontraŭ-radiadajn skafandrojn. Ili ŝprucis ilin per blanka likvaĵo kaj starigis Gejger-nombrilon dum ili demetis ilian skafandrojn. Iliaj kapoj, brustoj kaj kruroj radiis.

La kuracistoj havis malgajajn mienojn. Card ne pensis pri tio. En la valo malaperanta malantaŭ la horizonto restis Loo.

– Tie disfalis duonkilometro da rokmuro. Milionoj da tunoj da ŝtonoj – diris la savistoj kaj levis la ŝultrojn.

– Ĉu vi certas, ke li mortis?

– Neniu diris en la radio kaj neniun ni vidis sur la rokoj. La lastan fojon lin aŭdis du petrografoj.

– Kiuj petrografoj?

– Tiuj, kiuj esploradis la okcidentan branĉon de la valo. Ili estis revenantaj de la bazo kaj atingis la valon tuj antaŭ la eksplodo. Li turnigis ilin, kvankam li verŝajne estis senkonscia. Ili ne povis trovi lin ĉar estis mallume. Li kriegis ion pri eksplodo kaj pafo de informo. Ili ne enflugis super la valon kaj tio savis iliajn vivojn.

– Kaj ili laboris ĉi tie la tutan tempon?

– Du kilometrojn pli malproksimen. Ili eĉ uzis ĉi tiun flughavenon.

Card ridis silente.

– Ili estis iom malfrue...

– Jes, ili vidis kraŝintan aviadilon en la dezerto kaj surteriĝis por kontroli ĉu tie estas iu...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.