La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
KOSMODROMOAŭtoro: Konrad Fiałkowski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
– Ĉu ĉi tio vere ne eblas? – Mi rigardis preskaŭ petege en la okulojn de la sistemdoganisto.
– Ne, sub neniu cirkonstanco! – Li estis neemociigebla.
– Sed tio ĉi estas nur tri ladskatoloj. Nur por persona uzo.
Li levis la ŝultrojn.
– Tio ĉi estas tre, treege grava por mi...
Ĉi-foje li zorge rigardis min.
– Ne, tio ĉi estas vere neebla – li perdis sian sekan, oficialan tonon. – Vi scias, ke ĉiujn aĵojn de ekstertera origino ne specifitajn en iu tarifo oni ne povas alvenigi al la Tero sen speciala permeso de la importkomisiono.
– Kaj kiam ĉi tiu komisiono kunvenas...?
– Eble post unu monato – respondis la sistemdoganisto hezitante momenton.
– Kial tiel malofte?
– Nur profesoroj el diversaj centroj sur la Tero partoprenas en ĝi, kaj estas malfacile kunvenigi ilin.
– Kaj kial oni bezonas profesorojn?
– Ke ili decidi ĉu tio, kio estas importata, ne estas danĝera.
– Danĝera?
– Nu jes. Se ne estus ili, homoj alportus ĉion el la planedoj, kaj tiam estus problemoj sur la Tero. Same kiel kun ĉi tiu mjelujo, planto el Venuso. Ili venigis ĝin por bredado, kaj dume ĝi komencis vagi...
Mi kapjesis kun kompreno kaj aŭskultis la rakonton pri la mjelujo ĝis la fino. Poste mi demandis:
– Kaj eble Ploxis iam estis jam importita? Nur tri ladskatoloj...
– Ne. Ĝi ne troviĝas en la indekso... – Li denove alprenis oficialan tonon kaj rigardis min kvazaŭ mi estus travidebla.
– Nu, domaĝe... – Mi elprenis el mia pakaĵo tri metalajn ladskatolojn, kiuj aspektis ĝistrompe kiel enlatigitaj manĝaĵoj kaj, ferminte la kofron, mi lasis ĝin iri al la raketo forveturiganta la pakaĵojn al la Tero.
Nia raketo post reveno el Marso cirkulis dum kelkaj horoj sur blinda, elipsa vojo ĉirkaŭ la Tero. Pasaĝeroj unue sendis siajn pakaĵon kaj poste forflugis al la Tera kosmohaveno per malgrandaj, kelkpersonaj raketoj. Sur la granda flanka ekrano mi rigardis, kiel pli kaj pli novaj raketoj, fulme eligantaj bluajn ellasgasojn, malsupreniĝis al la bruna solido de la Tero.
Kion fari? Ĉu nur simple preni tri ladskatolojn kiel personan pakaĵon? Neeble. Neerarpovaj aŭtomatoj de sistemdoganistoj certe malkovros ilin. Kaj denove oni ne lasos min kunporti ilin sur la Teron. Kaj mi ankaŭ ne povis lasi la ladskatolojn en la raketo. Mi ne povis rompi la fidon de Bord. Bord estis pli ol nur mia amiko, li estis aŭtoritato kaj orakolo por mi.
Mi eniris mian kajuton. Crash jam estis tie, ĵus surmetante sian skafandron. Li ridetis al mi, montrante siajn grandajn dentojn kiel kutime.
– Nu, kamarado, estas finfine kvazaŭ ni estus sur la Tero!
– Jes, kvazaŭ…
– Kial vi estas tiel malĝoja? – Crash zorge rigardis min. – Ĉu nostalgio pri Marso? Tio estus la unua kazo de tiu ĉi malsano en la historio de la homaro – li denove ridis.
Kaj tiam venis tiu ĉi decida momento. Mi decidiĝis peti Crash-on pri helpo. Kvankam ni konis unu la alian nur tiel longe, kiel daŭris la vojaĝo el Marso, sed Crash inspiris fidon.
– Aŭskultu, Crash, mi estas problemo, vera problemo – mi aldonis por forviŝi la rideton de sur lia vizaĝo.
– Ĉu la junulino ne aperis en la kosmodromo? – li denove ridis.
– Ne, ĉi tio estas vere grava afero.
– Do diru finfine, kio okazis?
– Sistemdoganistoj ne volas permesi al mi importi Ploxis-on – Mi mallaŭtigis la voĉon prononcante tiun ĉi nomon.
– Kion?
– Ploxis-on.
– Kaj kio ĝi estas?
– Mi ne scias.
– Nu, tio parte klarigas la aferon. Sed kial vi volus importi ion, kion vi ne scias, kio ĝi estas?
– Bord petis min fari ĉi tion.
– Bord, ĉi tiu areografo?
– Tiu ĉi sama.
– Kaj de kie li havas ĉi tion, nu, Ploxis-on?
– Mi ne scias.
– Kaj kion vi devas fari pri tio?
– Doni ĝin al lia amiko, Covert de la Aerobotanika Instituto. Li jam scios ĉion.
Mi elprenis tri ladskatolojn kaj starigis ilin sur la tablo.
– Ĉu tiuj estas ĝi? – Crash ekinteresiĝis.
– Jes.
– Ĝi aspektas kiel enlatigita manĝaĵo. Mi scivolas kial onii pakis ĝin tiel?
– Verŝajne ke ne estu alireblo de aero kaj lumo.
– Verŝajne... Kaj ĉu ĝi estas venena, koroda, eksplodema?
– Mi supozas, ke ne… – mia respondo ne estis tre memfida.
– Plej bone resendu ĝin al Bord – diris Crash.
– Mi ne povas. Mi promesis liveri ĝin al Covert persone.
– Kion do vi intencas fari?
– Mi ne scias. Mi pensis, ke eble ni povus elpensi ion kune...
Crash perdiĝis en pensoj. Poste li atente rigardis la ladskatolojn.
– La aŭtomatoj de la sistemdoganistoj detektos ilin.
Mi kapjesis.
– Sed atendu, mi havas ion enkape... – Crash rektiĝis abrupte. – Ili tre similas ladskatolojn da oranĝa kompoto. Do ni prenos skatolon da kompoto kaj anstataŭigos tri ladskatolojn.
– Ĉi tio vekos suspekton. Neniu transportas kompotojn per raketoj al la Tero.
– Vi forgesas, ke ilin kontrolos la aŭtomatoj. Aŭtomatoj neniam estas surprizaj.
– Kaj se homo kontrolos...
– Tiam li malkaŝos la interŝanĝon. Sed aliflanke, ĉu vi vidas alian eblecon transporti Ploxis-on?
– Ne.
– Do estas nenio por cerbumi pri tio. Alportu skatolon da kompoto.
Kiam mi revenis momenton poste, portante skatolon da tridek ladvaroj, mi trovis Crash-on frapantan je unu el miaj ladskatoloj.
– Io moviĝas tie – li diris.
Mi prenis la ladskatolon de la tablo kaj metis ĝin al mia orelo. Komence mi aŭdis nenion, sed kiam mi skuis la ladskatolon, ĝi ekbobelis kaj io ŝajnis moviĝi interne.
– Vi prefere lasu ĝin – diris Crash. Ĉielo scias, kion via Bord povus enpaki tien internen. Eble iuj pli alte organizitaj marsanaeroboj?
– Ne eblas, ili ja povus rapide multiĝi sur la Tero...
– Se tio ĉi estus io tute ordinara, ĉi tiu Ploxis, Bord simple sendus ĝin kosmopoŝte.
– Ni redonu ĝin en la manojn de Covert kaj specialisto de lia staturo faros nenion stultan.
– Verŝajne.
Crash degluis la buntajn etikedojn de tri ladskatoloj. Mi donis al li la ladskatolojn de Ploxis. Post algluo de la etikedojn, ili neniel diferencis de ordinara kompoto.
– Oni devas iel marki ilin – Crash aldonis. Fine, ni skrapis triangulan markon sur iliaj fundoj.
– Nun ni trinku kompoton – sugestis Crash.
– Mi ne ŝatas oranĝojn.
– Sed vi devas trinki. Ĉu vi volas malkonspiri la tutan entreprenon? – Crash ekridis, malfermante la lastan ladmanĝaĵon. – Por nia Ploxis! – li aldonis kaj levis la ladskatolon al la buŝo.
Ni trinkis kompoton dum la aŭtomato elportis nian skatolon. Poste ni malsupreniris al la kluzo de la raketo, kiu jam atendis nin en la lanĉa tunelo. Apud ĝi staris sistemdoganisto. Liaj aŭtomatoj kontrolis niajn personajn pakaĵojn. Li mem rigardis nin atenteme, tro atenteme. Aŭ eble ili jam malkovris Ploxis-on inter la oranĝaj kompotoj, eble ili legis la sendinton en la memoro de la aŭto-kofroj kaj baldaŭ la sistemdoganisto demandos min: "Ĉu vi estas la posedanto de ĉi tiuj tri ladskatoloj?" Mi respondos nenion, ĉar kiam li tiamaniere demandos, tio signifos, ke li certe scias, ke mi estas li, kaj neniuj klarigoj helpos. Kaj tera juro severe punas planedan kontrabandon. Des pli ĉar tie estas Ploxis... Sed kio estas ĉi tiu Ploxis? Kia povus esti la puno por kontrabandado de Ploxis? Ĉi tiu penso hantis min ĝis la fino de la dogana kontrolo. Subite la doganisto diris ion al Crash, kion mi ne aŭdis. Crash neis ĝin.
– Kaj vi? – la doganisto turnis sin al mi.
– Kio mi? – mi murmuris konfuzite.
– Ĉu vi havas ion, kio estus kontraŭa al la importa kodo de la Tero?
– Ne… nenion tia…
– Nu, vi do povas flugi – indiferente kapjesis al ni la sistemdoganisto.
Unu momenton kaj ni estis en la raketo. Ni brue fermis la lukon kaj la magneta kampo forĵetis nin en la vakuon.
– Nia Ploxis jam surteriĝas sur la Tero – Crash ridis, rigardante sian horloĝon.
Mi, komforte etendiĝinte en mia fotelo, ne plu pensis pri Ploxis. Post unu horo kaj duono mi estos hejme, en vera, tera hejmo...
Kaj tiam la ĉiam silenta laŭtparolilo, uzata nur por komuniki kun la kosmohaveno je krizaj okazintaĵoj, ekraŭkiĝis per la voĉo de la havenestro:
– Mi deklaras la fermon de la kosmohaveno Arvar. Direktu ĉiujn raketojn al la kosmohaveno en Nori...
La laŭtparolilo eksilentis, kaj ni, preterpasinte grandegan blankan nubon, aperis super la Arovarian kosmohavenon. La aŭtopiloto, obeante la radiovokon, levis la raketon supren, ŝanĝis kurson kaj direktiĝis al Nori. Post kelkaj minutoj la kosmohaveno malaperis malantaŭ la horizonto. Mi sentis malplenon en mia kapo kaj timon. Mi volis demandi Crash kion li pensas, sed sufiĉis nur rigardi lian vizaĝon. Li sciis la samon kiel mi. Malbenita Ploxis!
Ni flugis al Nori sen interŝanĝi eĉ unu vorton. Nori situas en Malgranda Azio, kaj la suno brilis super Malgranda Azio en ĝuste tiu ĉi tago. Nia raketo bremsis kaj surteriĝis kelkcent metrojn antaŭ la konstruaĵo de la kosmhaveno, okupante la placon destinitan al ĝi, markitan per multmetre granda cifero. Tuj kiam ni eliris, ĝi eksaltis supren kiel akrido kaj malaperis malantaŭ la trafikkontrola turo.
Ni direktiĝis al la havena konstruaĵo. Varmego radiis el la betona slabo de la kosmohaveno, sunvarmigita. Homoj lante moviĝis, male al la aŭtomatoj kiuj, pro kontrasto, ŝajnis ege moveblaj. Post kelkdeko da paŝoj ni estis tute ŝvitkovritaj. Tamen, la konstruaĵo estis pli kal plo proksima kaj havis klimatizilon, malvarmetajn trinkaĵojn kaj ĉion, kion nia civilizacio uzas en kazo de varmego. La konstruaĵo renkontis nin per la ombro de giganta verando, kaŝita sub fabele bunta ŝtofo, kiu ritme leviĝis kaj falis, agante kiel granda ventumilo. Sur ĉi tiu verando sidis homoj atendantaj la alvenatojn. Neniu atendis nin. Tamen, kiam ni alpaŝis al la duono de la verando, kvar viroj leviĝis de malantaŭ la tablo kaj, kune kun kvar aŭtomatoj akompanantaj ilin, proksimiĝis al ni.
Mi pensas, ke Crash ekorientiĝis la unua. Li haltis, ĉirkaŭrigardis ambaŭflanken, kvazaŭ serĉante eskapvojon inter la tabloj, sed tuj retrankviliĝis kaj haltis, atendante la alvenantojn. Mi komprenis ĉion iom poste, kiam ili estis kelkaj paŝoj for de ni. Ili ĉirkaŭis nin kaj unu el ili demandis min:
– Ĉu vi estas Wor?
Mi ne neis ĝin. La demando estis formalaĵo: Ili sciis, ke mi estas mi, kaj iliaj aŭtomatoj konis min pli bone ol la plej proksimaj amikoj. La kvanto da informoj transdonitaj al iliaj cerboj en kelkaj minutoj estis preskaŭ egala al tio, kion la vivo transdonis al mi en ĉiuj jaroj ekde naskiĝo:
– Vi estas arestata pro akuzo de kosmokontrabando.
– Ne estis mia kulpo... – mi murmuris.
– Ni ne decidas pri tio.
– Sed vere.
– Venu kun ni. Ĉio certe fariĝos klara.
– Por kio vi prenas lin? – Crash ŝajnis kolerigita.
– Ĉu vi aŭdis.
– Sed la pruvoj?
– La pruvoj certe estas tie. Alie ni tute ne haltigus vin.
– Sed mi ja rajtas scii…
– Ne estas akuzoj kontraŭ vi.
– Tion ĉi mi scias plej bone, sed temas pri li.
– Se li estas senkulpa, la afero estos klarigita ankoraŭ hodiaŭ.
– Li certe estas senkulpa.
– Se jes, do randevuu ie ĉi-vespere.
– Ne vespere, sed nun. Mi flugas kun vi. Mi nur bezonas sciigi la instituton pri mia reveno.
– Ni ne povas atendi vin. Jen nia ondadreso. Vi povas alflugi kiam ajn vi volas.
Crash enmemorigis la ondadreson en sia helpa mnemotrono kaj preskaŭ kure ekmarŝis al la stacio de foraj videotroniaj telekomunikiĝoj. Oni kondukis min alidirekten, al la ardantvarmega slabo de la kosmodromo. La raketo staris proksime. Antaŭ ol mi eniris ĝin, mi haltis kaj rigardis supren al la ĉielo, la blugriza ĉielo de varmaj Teraj tagoj, kun la blindiga blanka suno ĉe sia zenito. Ŝajne sur Plutono, kie oni sendas la kondamnitojn, la Suno estas nur unu el multaj steloj en la nigra ĉielo kaj en ĝia lumo la rokoj ne ĵetas ombrojn.
LI troviĝis en ĉambro, kiu havis ekranojn anstataŭ fenestrojn, en ili de tempo al tempo aperis homoj havantaj ion por diri pri la juĝata persono. Kiam atestantoj ne estis bezonataj, foraj steloj perditaj en la nigreco de la spaco brulis en la ekranoj. Eble ili supozis reprezenti eternecon, aŭ eble la neniecon de la homo... Mi ne scias. Tion ĉi eble sciis la videotroniisto programanta ĉion ĉi. Ĉar ankaŭ la steloj sur la ekranoj estis parto de LI. Kiam mi eniris ĉi tiun ĉambron, mi tuj vidis LIN en griza lumo venanta de ĉie kaj nenie. Komence mi pensis, ke tio estas homo, mi volis proksimiĝi kaj tiam mi vidis, ke tio estas LI, nigra, senmova obelisko de homa alteco, LI – grandega cerbo, konanta la homon kaj lian historion, konanta la strukturon de homa histo kaj la regulecojn en la kurentoj cirkulantaj en la homa cerbo.
Mi estis efektive ene de LIA interno, en la masiva konstruaĵo entenanta LIAJN cirkvitojn kaj elektroprovizon. Ĉi tiu obelisko estas nur simbolo, al kiu la juĝato povas paroli. Se ĝi estus forigita, la homo parolus al malplenaj muroj kaj ne scius ĉu ili aŭskultas lin. Kaj la juĝato devas scii, ke oni aŭskultas lin kaj ke oni konsideros liajn argumentojn.
Mi staris senmova en la griza nokta lumo ĝis miaj okuloj alkutimiĝis al la mallumo, kaj tiam mi vidis Vegan brulantan en unu el la ekranoj. Samtempe, LI diris:
– Ĉu vi estas Wor?
– Jes.
– Mi konas vin. Mi konas vian infanecon kaj junecon. Mi miras, ke ni renkontiĝas.
– Ankaŭ mi ne atendis ĝin.
– Ĉu vi deklaras sin kulpa?
– Ne.
LI silentis momenton kaj poste diris:
– Nun mi starigos al vi demandon kaj vi respondos ĝin akorde kun la vero. Vi ja scias, ke vi ne povas trompi min. Mi malkovros ĉiun la plej etan malakordon en tio, kion vi diros. Ĉi tio ne utilos al vi, ĉar mi estas samtempe kaj via akuzanto, via defendanto kaj via juĝisto, la plej objektiva juĝisto, kiun la homaro iam povis havigi.
– Mi scias tion ĉi – mi respondis.
– Bone. Do diru al mi, kiom longe vi estis sur Marso?
– Duonjaron.
– Ĉu vi sopiris al la Tero?
– Jes... mi pensas ke jes.
– Ĉu vi vidis la plutonajn bazojn en la videotronio?
– Jes.
– Ĉu vi scias, kiu flugas al ili por longdaŭra restado?
– Mi scias.
– Bone – LI silentis momenton. – Kion oni haltigis en via pakaĵo?
– Eble Ploxis. Mi ne scias…
– Kaj kio estas Ploxis?
– Mi ne scias precize. La nomo de io.
– De kio?
– Mi ne scias. Oni eble povas trovi ĝin en informaj akumuliloj.
– Oni ne povas.
– Ĉu vi serĉis? – ĉi-foje mi starigis la demandon.
– Mi serĉis ĝin, ĝi ne estas tie.
– Mi ne scias, kio ĝi povus esti. Eble iu profesia termino?
– De kie vi akiris ĉi tiun Ploksis-on?
– Mi ricevis ĝin de Bord.
– Kaj kion vi devis fari kun li?
– Redoni ĝin al Covert.
– Vi portis iom da kompoto en via pakaĵo, ĉu ne?
– Jes.
– Por kio?
– Ĝuste tie estis Ploxis.
– La sistemdoganistoj trovis ĝin suspektinda. Ili sendis aŭtomaton por kontroli la enhavon de la ladskatoloj.
– Kaj kio?
– Kiel vi ne scias? Vi ja mem diris antaŭe, ke nur Ploxis povis esti konfiskata en via pakaĵo.
– Jes, verŝajne nur Ploxis.
– Sed se vi divenus... vi sciis, kiaj povas esti la sekvoj.
– Se mi scius, mi ne estus petinta la sistemdoganiston por permeso importi Ploxis-on.
– Vi petis, sed eble vi supozis, ke li ne scios, kio ĝi estas?
– Mi petis lin serĉi…
– Eble vi sciis; ke li ne trovos ĝin?
– Kaj mi pensis, ke ne trovinte li lasos min transporti ĝin al la Tero? Ĉi tio estas ja sensencaĵo.
– Jes, se mi ne ekscios ion novan pri ĉi tiu afero – LI tuj konsentis.
– Kaj kion novan vi povas ekscii?
– Tion ĉi mi ne scias.
– Ĉiuokaze, mi rakontis ĉion al vi.
– Tio evidentiĝos. Ni faros kopion de via cerbo...
– Kial do kopion?
– Fidelan kopion de via cerbo, nur anstataŭ ĉelojn de nerva histo ni uzos neorganikajn elementojn.
– Nu, kio do?
– Ni povas kontroli tian kopion. Se vi scias ion pri Ploxis, vi eble ne diras ĝin, sed la engramo enhavanta tiun ĉi informon restos en via cerbo sendepende de via volo. Tian engramon ni retrovos en la kopio kaj la afero estos klarigita. Ĉu vi komprenas?
– Jes.
– Vi do vidas, ke se vi scias kio estas Ploxis, plua persisto kondukas al nenio. Ĝi nur plimalbonigas vian kazon...
– Sed mi vere ne scias kio estas Ploxis, vere, ĉu vi aŭdas? – Mi konstatis, ke mi krias senbezone.
– Ĉu vi povas diri al mi... Pardonu – LI silentis momenton. – Oni Ĵus diris al mi – LI daŭrigis, – ke Crash kaj Covert alvenis por doni klarigojn. Mi baldaŭ metos ilin sur la ekranojn.
Efektive, du ekranoj eklumiĝis en la sama momento. En unu mi vidis la vizaĝon de Crash, kaj el la dua rigardis viro kun grandegaj okuloj larĝe interspacigitaj en malgranda vizaĝo. Li portis tradician turbanon sur sia kapo, kiun preskaŭ neniu portas nuntempe.
– La kazo de Ploxis estas solvita – Crash kriis – Covert klarigis ĉion.
– Jes, Ploxis estas speco de marsplanto. Bord sendis ĝin al mi en ladskatoloj por plua esplorado. Ĝi, nome Ploxis – li aldonis kaj ridetis – estas tute sendanĝera.
– Ĉi tiu nomo ne estas en iu ajn inform-akumulilo. Kial? – LI demandis.
– Ĝi estas nova nomo. La scienca raporto pri ĉi tiu planto ankoraŭ ne estas publikigita.Tamen ĉi tiun nomon vi trovos en la centra mnemotrono de nia instituto.
– Mi kontrolos. Cetere ĉi-momente alvenis respondo de Bord identa kun la via.
– Ĉu vi demandis lin pri tio? – Mi estis surprizita.
– Tuj kiam vi nur diris al mi lian nomon.
– Ĉio estas en ordo, Wor, la miskompreno komencas klariĝi – Crash ridetis al mi el la ekrano, montrante la dentojn.
– Efektive, ĉi tiu informo estas en la mnemotrono de la instituto – LI denove diris.
– Ĉu vi volas ekscii ion pli? – Covert demandis.
– Ne. Nun mi jam scias ĉion. – Mi pensis, ke Sokrato iam diris ĝuste la malon kaj ke LI certe sciis pri Sokrato pli ol mi.
– Adiaŭ, Wor – LI diris. – Mi bedaŭras, ke vi devis paroli kun mi. Mi scias, ke tio ĉi ne estas plezuro, sed tiel simple okazis.
– Ĝis la revido – mi respondis kaj samtempe mi pensis, ke tamen pli bona parolturno estus "adiaŭ".
Mi rigardis la ekranojn. En ili estis jam neniu. Kie mi ĵus vidis Covert-on, nun Vega brulis hele.
Crash atendis min ĉe la flughaveno apud la helikopteroj. Ne estis spuro de la gajeco, kiun li montris sur ekrano.
– Mi dankas vin – mi premis lian manon. – Se ne estus via interveno, oni almenaŭ kopius mian cerbon.
Mi pensis, ke li eksplodos per rido kaj diros ion amuzan kiel kutime, sed Crash restis serioza kaj mi subite komprenis, ke mi ne vidis lin tiel serioza ekde la komenco de nia konateco.
– Kio okazis? Ekde kiam vi fariĝis mornulo?
– Wor, tio ĉi ne estas mia afero kaj mi volus, ke prefere vi decidu pri ĉio – li rigardis min rekte en la okulojn.
– Kio estas la problemo? – Mi estis surprizita.
– Temas pri Ploxis.
– Pri ĉi tiu planteto...
– Planteto... – Crash ridetis iel strange.
Mi atendis, ke li diru ion, sed li silentis, do mi parolis la unua:
– Ne faru sekretan mienon, nur diru, pri kio temas?
– Vi vidas, kiam mi alflugis al Covert, li ĝuste laboris en sia ĝardeno. Mi rakontis al li, kio okazis. Covert paliĝis kaj pro impreso sidiĝis sur la bedeton inter la rozoj. Mi volis kuri al lia domo kaj alvoki aŭtomedon, sed li haltigis min. Li fermis la okulojn kaj ŝajnis pensi intense dum kelkaj minutoj. Poste li diris, ke ĉio ĉi estas miskompreno, kiun li klarigos. Mi flugis ĉi tien. Li devis alflugi post kelkaj minutoj. Dum mi flugis, venis al mi en la kapon, ke estus bone, se Bord televizitu LIN el Marso kaj klarigu ĉion persone. Mi alvokis la ondon de Covert. Li ĵus estis parolanta. Venu kaj aŭskulti! – li tiris min en la kajuton de sia helikoptero.
– Aŭdigu – li ordonis al la aŭtomaato.
Mi pensis, ke li antaŭe informis la aŭtomaton kion aŭdigi.
– Planedaj relajsoj pretaj... – tion ĉi diris la aŭtomato transsendanta mesaĝojn.
– Urĝa informo por Marso... – tion ĉi jam diris Covert, li donis la ondon de Bord. La enhavo mem estis mallonga: – La kargo ne alvenis. Ploxis planto, antaŭe Arat. Fino. – Momento de silento kaj tuj Covert ĵetis alvokon: – Mnemotronoj de la Instituto de Astrobotaniko.
– Pretaj – la aŭtomatoj respondis.
– En la informo pri Arat, formalan vorton Arat ŝanĝu al Ploxis. Fino – Covert ĉesis paroli kaj la aŭdiganta aŭtomato eksilentis.
– Kaj kion vi opinias pri tio ĉi? – Crash demandis min.
– Do Ploksis…
– Ploksis estas planto, kiu neniam ekzistis.
– Sed kontrolo…
– Ne estas iu ajn kontrolo. Ne forgesu, ke ĉi tiuj mnemotronoj estas nur institutaj mnemotronoj, ne publikaj. La komencita scienca raporto de Covert pri planto nomita Arat estis registrita tie. Nenio estas pli simpla ol nomi ĉi tiun planton Ploxis. Oni tuj scias, kion signifas ĉi tiu nomo, kaj oni povas kontroli tion ĉiu-momente en tiuj ĉi mnemotronoj – li silentis por momento.
– Sed Ploxis...
– Atendu – li interrompis min. – Mi ankoraŭ ne finis. Nu, estas ankaŭ Bord, por kiu Ploxis signifas ion tute alian, Bord, kiun oni certe demandos pri Ploxis. Tial do oni sciigas al Bord kion Ploxis signifas nun, kaj tio estas la unua konversacio de Covert.
– Jes, mi komprenas. Sed... kio ĝuste estas Ploxis?
– Mi ne scias, sed pri unu afero mi estas certa. Ĉi tio ne estas deca afero, Wor.
– Jes, mi supozas, ke vi pravas...
– La resto dependas de vi.
Li alpaŝis al la aŭtomato, metis sian manon en la supran kameron kaj elprenis la kristalon.
– Tiu ĉi kristalo enhavas la voĉon de Covert. Mi donas ĝin al vi – li enŝovis la kristalon en mian manon. – Vi povas forgesi pri ĝi, kaj ĉio estos kiel antaŭe. Ekzistas unu plia solvo, sed vi mem devas pensi pri ĝi, kaj nun mi flugas hejmen, nun jam vere – li ridetis unuafoje ekde la komenco de nia interparolo.
Mi premis lian manon kaj elsaltis el la kajuto:
La helico de lia helikoptero tuj moviĝis kaj la kajuto leviĝis supren por malaperi super la arbopintoj de la proksima arbaro. Sed antaŭ ol ĝi malaperis, mi vidis ruĝan lumon ekbrili ĉe la fino de la hulo. Mallumiĝis kaj la aŭtopiloto ŝaltis la pozicilumojn. Jam estis sufiĉe mallume, ke mi ne povis distingi unuopajn arbotrunkojn en la arbaro cent paŝojn for. Mi tamen povis flari ĝin. Tiam, la unuan fojon de kiam mi forlasis la raketon, mi pensis, ke mi estas sur la Tero kaj ke estas somero, kie mi loĝas. Tuj malantaŭ mia domo kreskas salikoj kaj pli fore estas rivero, granda rivero, sur kiu oni povas naĝi en velboato.
Mi turnis min al la konstruaĵo, kie LI atendis. Sub miaj fingroj, en la manplato, mi sentis malgrandan, akran kristalon...
Tamen mi ne iris al LI. Antaŭ tio, mi devis ekscii, kio efektive okazis en la arovara kosmohaveno. Mi revenis al la teroplana stacio kaj post deko da minutoj mi jam estis en la aero. Kiam mi vidis sube la lumojn de Arovaro, jam estis malfrua nokto. El la ferdeka informilo mi sciis, ke la kosmohaveno plue estas fermita. Mi alteriĝis sur malgranda anstataŭa aerodromo, kie mia teroplano malfacile bremsis. Ekster la kurejo, kelkdek metrojn for, atendis min helikoptero vokita per radio ankoraŭ el la teroplano. Ĝuste per ĝi mi flugis en la urbon.
En Arovaro mi havis kolegon, Torks. Ni iam kune partoprenis enkondukan kosmohavenkonstruadan kurson. Li eĉ ne finis ĝin, li ŝanĝis al astronavigado kaj finfine fariĝis videotronia reportero. Mi renkontis lin kelkajn monatojn pli frue en la orienta bazo sur Marso, kie li alflugis kun ekskurso de videotroniistoj: Li lasis tiam al mi sian ondadreson. En tiu tempo mi ne suspektis, ke mi vizitos lin post tiel mallonga tempo.
Mi alteriĝis laŭ la ondadreso. Li loĝis en dometo en la antaŭurbo. Lasante la helikopteran slabon de lia domo laŭ mallarĝa, nelumigita pado, mi haltis por fumi cigaredon. Mi estis iomete nervoza. Verdire mi ne sciis kiel gvidi ĉi tiun konversacion. Tiam mi aŭdis paŝojn, iu kuris en mia direkto. Instinkte mi moviĝis for de la pado. Tamen la kuristo vidis la flameton de mia cigaredo kaj haltis.
– Ĉu tio estas vi, kiu alflugis per tiu ĉi helikoptero? – Li demandis.
– Mi.
– Ĉu mi povas preni ĝin de vi? Mi treege rapidas.
– Mi bedaŭras, sed ne.
– Vi forflugos per tiu, kiun mi alvokis. Ĝi devus esti ĉi tie post kelkaj minutoj.
– Ankaŭ mi rapidas. Ĉu vi revenas de Torks?
– Mi estas Torks.
– Torks. Mi ne rekonis vin. Estas mi, Wor.
– Wor?! Saluton. Kio venigas vin al mi en ĉi tiu horo? Alia afero estas ke ankoraŭ kelkaj minutoj kaj vi ne trovus min ĉi tie. Mi ĝojas vidi vin.
– Mi volas paroli kun vi momenton.
– Kial vi ne atendas min hejme? Mi nun rapidas.
– Se vi volas, mi flugos kun vi.
Torks hezitis kvazaŭ por momento.
– Bone. Kiel vi deziras. Mi simple ne povos dediĉi tro da tempo al vi. Mi estas okupata profesie. Ni havas malgrandan lokan sensacion.
– Kio okazis?
– Iu stranga okazintaĵo en la kosmohaveno – li kaptis mian brakon kaj ni turnis nin al la helikopterejo. – Mi kuras por fari raportaĵon pri tio ĉi. Eble ĝi aperos en loka videotronia brodkasto, aŭ eble eĉ en la tutmonda... Ĉiukaze ĝi estas sensacio.
Li klakbatis la helikopteran pordon malantaŭ mi kaj la motoro ekmuĝis. La domlumoj restis sube.
– Finfine, rakontu al mi, kio okazis.
– Sistemdoganistoj estis kontrolantaj hodiaŭ kargon el Marso. Ili malfermis ion tie. Nubo, blanka vapornubo, estis vidita en ilia konstruaĵo. Poste unu el la sistemdoganistoj ĵus alvenis el la urbo, iris al ili kaj trovis ilin profunde dormantajn.
– Ili ne vekiĝis?
– Atendu... Komence oni pensis, ke temas pri ia atako kontraŭ la dsistemoganistoj. Grandskala kontrabando de Marso, kun doganistoj dormigitaj. Estas vere, ke la lasta tia afero okazis antaŭ ducent jaroj, sed oni neniam scias. Do alarmo sonis kaj la kosmohaveno estis fermita. Ĉiuj pasaĝeroj, kiuj sendis ion ajn per la raketo portanta kargon de la Marsa raketo, estis arestitaj. Kompreneble, oni trovis nenion.
– Kaj la doganistoj?
– Ili vekiĝis kaj komencis respondi je jam nestarigitaj demandoj.
– Mi ne komprenas.
– Simple. Oni nur devis pensi pri la demando kaj ili jam respondis. Inter si Ili tute ne parolis laŭte. Rapida pliiĝo en telepatiaj kapabloj. Vi komprenas?
– Kiel mi memoras, telepatio estas la ricevo de elektromagnetaj ondoj, la ondoj produktataj dum la funkciado de la cerbo...
– Ĉi-momente mi estas spertulo pri ĉi tiuj aferoj. Antaŭ ol vi renkontis min, mi konektis kun detala informilo de hejme. La tuta historio estas, ke ĉi tiujn ondojn ricevas la cerbo de la ricevanto sub la brunivelo, negrave kiom malfortaj ili estus, kaj tiel oni povas percepti ilin de konsiderindaj distancoj.
– Kaj ili tiel…
– Ĝuste. Kaj ĉiuj. Ili respondas demandojn de homoj el alia domo, el alia urbo... Kelkfoje ni eĉ ne scias, kiuj estas la demandantoj...
– Tio ne havas sencon. Estas malfacile komuniki tiel.
– Tial telepatio kiel komunikilo malkreskas ĉe homoj.
Mi aŭdis ŝanĝiĝon de motora bruo kaj la helikoptero komencis malsupreniĝi sur la grandan rektangulan ebenon de la helidromo.
– Ni estas sur la loko – diris Torks. – Ĉi tio estas la Bionika Instituto, kie ili estas sub observado.
– Ĉu mi povas eniri tien kun vi?
– Ni provos. Maksimume ili ne enlasos vin. – Ni transiris la helidroman platon. Poste Torks kondukis min trans koridoro kaj ni eniris en la halon, kiun Torks priskribis kiel prelegejon. La muroj de ĉi tiu halo estis ekranoj.
– Tio estas ili – diris Torks flustre, montrante la homojn en la ekranoj.
Ili sidis senmove, vestitaj per blankaj kombineoj. Unu viro en la ekrano, ŝajne oficisto de la instituto, moviĝis de unu al la alia, tuŝante lian kapon. Fine li rigardis la halon rekte de la ekrano.
– …do sep horojn post observado de la unuaj simptomoj, du simetriaj, rapide kreskantaj dikaĵoj distingiĝas surfrunte de ĉiuj esploratoj. Samtempe ni konstatis pliiĝon de ricevselektiveco... Sekva raporto post unu horo.
La ekrano mallumiĝis kaj la lumo ekbrulis. Nur nun mi rimarkis kiom da homoj estis en la halo.
– Telepatia selektiva ricevo, ĝi povus esti utila por io – diris iu tuj apud mi.
– Ĉi tiuj kreskaĵoj plibonigas ilian ricevon. Stranga tekniko – Torks komentis.
Mi turnis min al li kaj tiam mi rimarkis Covert-on. Mi neniam rimarkus lin se ne estus lia turbano, kiun neniu portas en nia tempo. Kaj tio estis momento de revelacio. Senvorte, mi alpaŝis al Covert kaj ektiris kun plena forto la blankan tukon ligitan al lia kapo. Mi ne eraris! Inter maldensaj nigraj haroj, el lia frunto elkreskis du simetriaj, konusaj kreskaĵoj. Mi aŭtomate ŝirmis min kontraŭ la bato, kutimo akirita dum longaj monatoj da trejnado. Li ne batis refoje. La ĉirkaŭstarantaj homoj streĉis la cirklon ĝis oni eĉ ne povis movi la manon. Ĉiuj rigardis lian kapon.
Mi puŝis mian vojon al la elirejo. Torks restis interne kaj forirante mi ankoraŭ povis aŭdi lian voĉon super la bruo de la halo.
Mi jam sciis por kio Ploxis devus esti uzata. Por kapti la pensojn de homoj. De homoj nekonsciaj pri tio. Por akiri informojn pri ili mem kontraŭ ilia volo. Se oni kredas antikvajn legendojn, ne estis la unua fojo, ke Ploxis venis al la Tero...
Kaj nun mi jam povis flugi al LI. Mi metis la manon en mian poŝon kaj sub miaj fingroj mi sentis la kristalon, kiun Crash donis al mi, malgrandan, akran kristalon...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.