La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOSMODROMO

Aŭtoro: Konrad Fiałkowski

©2026 Geo

La Enhavo

KONSTRUISTO

– Ĉu vi jam vidas ĉi tiun asteroidon? – demandis Marp.

– Ne, kaj mi longe ne vidos ĝin...

– Tute simile, kvazaŭ ni vojaĝus al la sistemo de Toliman. Oni flugas kaj flugas. Ĉu vi ne enuas?

– Iom. Vi povas ŝalti la tutsisteman videotronian programon.

– Ne valoras. La programo nepre prezentos denove la terkolekton de fungoj en la tera arbaro, aŭ teran junulinon ŝvebantan sur kontraŭgravitaj aŭtomatoj en blovoj de la tera venteto... Tio estas bona por nostalgiaj marsaj kolonianoj maĉantaj klorelan pulpon antaŭ la ekrano, sed ne por ni. – Marp leviĝis de sia seĝo kaj marŝis tien kaj reen laŭ la kajutmuroj. – Domaĝe ke ili ne havis alian lokon por konstrui ĉi tiun bazon. La periferio de la centra zono... Kompare kun ĉi tiu asteroido, Marso estas la centro de la Sunsistemo... Kaj plie, nun kiam ĝi situas en la plej ombra punkto de sia orbito, flugi al ĝi estas tute absurda.

– Ne plendu, Marp. Ili povus sendi vin al la lunoj de Saturno. Ĝi ankoraŭ ne estas tro malbona. Bazo sur asteroido estas plene aŭtomatigita revo de kosmonaŭto. Oni diras, ke se vi ne volas vidi la stelojn, vi povas ne vidi ilin dum semajnoj. La aŭtomatoj nutras vin, lulas vin al la dormo kaj, eĉ sen diri al vi, plenumas ĉiun vian deziron...

– Unuvorte, rakontoj el mil kaj unu kosmovojaĝoj. Eble vi tiam diros al mi -– Marp subite serioziĝis – kial tiuj ĉi ne aŭdigas sin jam duan semajnon...

– Eble ili estas tiel feliĉaj, ke ili forgesis pri la Tero kaj pri elsendado de raportoj...

– Ne moku, Tor. Ĉi tiu rakonto tute ne aspektas amuze. – Verŝajne... Eble ja estas nenio serioza. Pli granda meteoro povus trafi ilian antenon...

– Ili jam riparus ĝin ĝis hodiaŭ. Soto, sciu, tiu, kiu estas la ĉefkosmikisto en ĉi tiu bazo, ne sidus senage atendante nin. Mi konas lin…

– Estas bone, ke vi konas lin. Almenaŭ vi povos diri al li kelkajn afablajn vortojn pro malnova konateco, se montriĝos, ke ni senbezone flugas tien – Tor etendis sin sur sia seĝo. – Ni komencos voki ilin post momento... Eble ili respondos.

– Mi dubas pri tio.

– Do ili diru nenion. Ni ĉiuokaze suriĝos tie. Krom se iu bolido trafis la bazon rekte. Kiel oni instruis al mi, tio okazas kun probableco de unu en la sepa loko post la dekuma punkto, sed tio okazas. Tio estus katastrofa. Ni ne povus resti tie, kaj honeste, mi havas sufiĉe da ĉi tiu flugo. Homo ne estas adaptita al vivo en kosmoŝipo. Ĝi estas bona por aŭtomatoj...

– Mi preferas vojaĝi per kosmoŝipo ol resti en bazo la tutan tempon, eĉ en tia bazo, al kiu ni flugas.

– Vakuentuziasmulon aperas. Plej bone surmetu skafandron  kaj saltu eksteren. Kosmonaŭto Marp, nova satelito de la Suno.

Marp levis la ŝultrojn kaj sidiĝis sur sian seĝon. Dume, Tor klinis sin super la ekranon.

– Ni vidu, ĉu ilia loka elsendostacio funkcias – li diris.

Li manipulis la ŝaltilojn dum momento kaj subite en la laŭtparolilo aŭdiĝis alta, bonsona tono.

– Ĉu tio estas ili? – demandis Marp.

– Jes.

– Nu, tiukaze ni estas tuj apud ili...

– Netute. Ili havas fortan lokan radiostacion, vi scias, pro la testoj, kiujn ili faras...

– Ĉu kun novkonstruitaj kosmoŝipoj?

– Jes.

– Mi aŭdis, ke tiu ĉi ilia grandega aŭtomato, vi scias, tiu, kiun ili nomas Konstruisto, desegnas ĉiujn iliajn kosmoŝipojn memstare.

– Ne tute sola. Principojn oni sendas de la Tero.

– Nur principojn. Ĉion alian, inkluzive de la fluganta modelo de la kosmoŝipo ili faras mem. Kaj estas tri el ili, nur tri...

– Kaj la Konstruisto. Ĝi estas unu el la plej grandaj aŭtomatoj en la Sunsistemo. Ĝi efektive faras la tutan laboron kaj ili estas tie, vi scias... nu...

– Kiel do? Ili superrigardas la tutan laboron. Soto, tiu kosmikisto, eĉ rakontis al mi, ke ili havis multajn problemojn kun ĉi tiu Konstruisto...

– Ankaŭ mi aŭdis tion – Tor kapjesis.

– Antaŭ tri semajnoj, kiam mi renkontis lin, li estis revenanta el la Instituto de Subliminalaj Retoj. En ĉi tiu Instituto, ili okupiĝas pri la plej kompleksaj sistemoj. Li volis pli ofte interkonsiliĝi kun ili, sed ĉi tiu komunikado... Domaĝe ke ili ne povus konstrui ĉi tiun bazon ie pli proksime.

– Ne... ili ne povis – Tor rigardis Marp-on kaj ridetis – ĉar vi vidas, ili kondukas provojn de ĉi tiuj novaj kosmoŝipoj tie, kaj se la provo malsukcesas, tiam ĝi finiĝas per malgranda termonuklea eksplodo. Oni diris al mi antaŭ la forflugo, ke mi estu singarda alproksimiĝante al la asteroido...

– Ni estos singardaj.

– Mi sendos al ili signalon, ke ni jam estas ĉi tie. Mi supozas, ke ili prokrastos la provojn ĝis nia alveno.

Tor turnis sin al la kontrolpupitroj kaj premis la alvokklavon. Li vidis ekbrilon de indikilo, kiu konfirmis la ellason de energio el la antenoj de la kosmoŝipo.

– Tor – Marp ĉesis ĉirkaŭpaŝi la kajuton kaj haltis antaŭ la kosmogacia pupitro – Tor, ili ĉesis transdoni...

– Mi ne komprenas. Kiel ili povus ĉesi...

– Ilia signalo malaperis.

– Sed tiam…

– Antaŭ ĉio, nia kosmogacia aŭtomato ne trovos ilian asteroidon...

– Ne estas tragedio. Ĉi tio estas longdistanca gvatŝipoo kaj ni havas la taŭgajn instrumentojn por trovi ilin. Bedaŭrinde, vi devos fari iom da laboro, Marp.

– Konsentite, Tor. Sed ne ĉiuj flugas en longdistancgvataj kosmoŝipoj ekipitaj per ĉiuj ĉi tiuj aparatoj...

– Ne ĉiuj...

– Kaj se ni estus en ordinara kosmoŝipo, ni neniam trovus ĉi tiun asteroidon, nek post unu jaro, nek post dek, nek post cent jaroj. Eble nur hazarde.

– Se ni estus en ordinara kosmoŝipo, ni ankaŭ ne havus fuelon por reveni, ni preterpasus ĉi tiun asteroidon kaj flugus en la vakuon, vokante helpon ĝis oni eltirus nin.

– En ĉi tiu dezerto? Ja ĉi tien eĉ aŭtomataj raketsondiloj malofte alflugas.

– Ili certe aŭdus nin sur la asteroido. Sed se ili ne helpus nin, aŭ ne sendus al ni sian signalon, aŭ ne trovus nin per sia kosmoŝipo... nu, Marp, ni estus enlistigitaj je la listo de kosmperdituloj...

Dum la sekvaj du horoj Ili laboris intense, kiel homoj malofte laboras en la epoko de aŭtomatoj. La trajektorio de la asteroido estis konservita en la memoro de iliaj aŭtomatoj, kaj ili determinis sian pozicion el signaloj de la lunoj de Jupitero.

La konvertaj aŭtomatoj regis rekte la motorojn, kaj nur oftaj ŝanĝoj en akcelado pruvis, ke tamen ili moviĝas inter la eterne senmovaj steloj.

– Mi prezentos raporton kaj ili sendos ĉi tiun Soton al iu periferia marsbazo kie li povos kreskigi salaton sub agriteknika emisiilo – Marp deturnis sin de la pupitro, sur kies ekranoj li vane atendis aperon de la signalo de la bazo. – Kaj la tuta baza skipo kune kun li – li aldonis. – Tiajn homojn tute ne estu senditaj en la kosmon.

– Vi nervoziĝas senbezone. Eĉ  inter aŭtomatoj okazas difektohavaj ekzempleroj, kaj ne malpli inter homoj, kiuj ja finfine ne spertas teknikan inspektadon antaŭ naskiĝo. Kompreneble, ni sendos la raporton... – li subite interrompis – ... ho, vidu, jen ĝi estas! La asteroido! – Tor montris etan ekflamon sur la ekrano. Tio estis la revenanta radareĥo reflektita de la asteroido-surfaco.

– Kvazaŭ ni estas hejme… – Marp diris kaj eksidis sur sian seĝon kun eksvingo.

– Ankoraŭ tiu ĉi stulta duonmiliono da kilometroj. Donu la koordinatojn al la kosmogacia aŭtomato.

– Kaj ili, la bastardoj, ne respondas.

– Ili certe ne aŭdis nian signalon – Tor diris tion sen konvinkiĝo.

– Absurda. Post ĉio, ili ja havas tutan pakon da aŭtomatoj aŭskultantaj. Kaj ankoraŭ unu afero. Vi rimarkis, kiam ilia radiostacio silentiĝis... – Marp klinis sin super Tor kaj rigardis lin rekte en la vizaĝon – vi rimarkis... Tiam kiam ni ekparolis... Ili intence malŝaltis ĝin, kaj tio signifus...

– Sed estas neeble, Marp...

– Kaj tio signifus, ke ili ne volas, ke ni vizitu ilin, ke ili preferus eĉ morton en la spaco ol nian viziton.

– Ĉi tio ne povas esti vera.

– Mi parolas pri faktoj. Ili ne sciis, per kia kosmoŝipon ni alflugas nek kiom da fuelo ni havas...

La asteroido estis malgranda peco de roko en kiu la bazo estis enigita. La supro de la bazo formis blankan kupolon kiu elstaris klare kontraŭ la bruna fono de rokoj.

– Rigardu, Marp – diris Tor, kiam ili estis jam proksime – Rigardu la bazon. La tuta asteroido estas ĝia ujo. Iome da rokoj kavigitaj de interne, kaj tie ene de ili, en la profundo, la Konstruisto laboras. La ŝtonoj protektas ĝin kontraŭ meteoroj kaj motoreksplodoj de malsukcesaj kosmoŝipoj...

– Jen kie... vi vidas...

– Tie estas kosmaj ŝipkonstruejoj, en kiuj oni konstruas prototipojn... Se tio, kion ili konstruas tie, estas kosmoŝipo, tiam ĝi estas la plej stranga kosmoŝipo, kiun mi iam vidis en mia vivo.

Marp atente rigardis la kosmoŝipon kaj pensis, ke Tor pravas.

– Ili laboras pri ĝi. Vi vidas la ekbrilojn de la bruliloj de la aŭtomatoj – li diris.

– Se ili laboras, ili verŝajne ne faros provojn samtempe. Ĉu ni suriĝas?

– Ek!.

Tor tiris la kontrollevilojn al si, sentis la karakterizan ŝanĝon en akcelado, kaj la blanka makulo de la kosmohaveno komencis rapide kreski sur la ekrano. La aŭtopiloto preterpasis la suprojn de la antenoj, kaj poste la kosmoŝipo leĝere ektremis pro la kuntuŝo de la kosmodroma plato.

– Ĉu ni surmetas skafandrojn? – demandis Marp.

– Jes... kaj eble – Tor hezitis– eble prenu disrpecigilon por ĉia kazo.

– Vi do konsentas kun mi, ke ne ĉio povas esti bona tie...

– Ne, sed singardemo...

– Bone bone. La dispecigilo estas universala argumento, argumento por ĉiuj aŭtomatoj – li aldonis, kiam li rimarkis, ke Tor volas protesti.

– Fermu la lukon zorge,– diris Tor kaj eliris la unua.

Marp alpremis la valvon sur sia kasko kaj sekvis lin. Post momento ili staris sur la blanka kosmohavena plato.

Ili iris al la enirkluzoj de la bazo, disŝirante malfacile la plandojn de siaj skafandraj ŝuoj for de la kroĉa kosmodroma surfaco. Gravito sur la asteroido estis nerimarkebla, kaj se ne estus sekurigiloj, ĉiu paŝo minacus forflugi en la vakuon.

Ĉe la enirkluzoj Tor haltis por momento. Li sciis, ke tie oni certe enkonstruis aŭtomatojn aŭskultantajn alvokojn en la bendo destinita por la skafandraj dissendiloj.

– Halo! Soto! Ni alflugis el la Tero. Ĉu vi aŭdis nian alvokon? – Li demandis.

Ne estis respondo por momento, kaj tiam la laŭtparolilo ekbojis.

– Vi finfine estas ĉi tie. Eniru. Eniru. Mi estas en la laboratorio.

– Ĉu vi atendis nin?

Ne estis respondo.

– Parolu al mi, Soto. Ĉu vi memoras min? Mi estas Marp...

– Eniru, mi estas en la laboratorio – ripetis la laŭtparolilo.

– Mi ne povas diri, ke tiu via Soto estas tro parolema.

– Li bizariĝis ĉi tie. Ĉu vi konsentas kun mi, Soto?

– Ĉu vi bizariĝis? – li diris rekte en la mikrofonon.

– Mi estas en la laboratorio – ripetis la laŭtparolilo.

Marp levis la ŝultrojn.

– Ni iru – Tor diris kaj eniris la unua. La aerkluzoj aŭtomate fermiĝis malantaŭ ili, la kamero pleniĝis per aero, kaj ili fine povis forigi siajn kaskojn.

– Kie povus esti ĉi tiu laboratorio? – Tor demandis.

– Ni trovos ĝin.

Ili moviĝis laŭ iomete dekliva koridoro, kies muroj fosforeskis per  blueta brilo de lucito.

Ĉe la muroj staris  en senfina vico krizaŭtomatoj, pretaj okaze de alarmo eliri eksteren en la malluman vakuon de la asteroido. Pretaj por ĉiu ordono de la Konstruisto. La koridoro ligis kun granda salo – la centra ejo de la bazo. Ĉi tiu salo donis la impreson de fragmento de la Tero transportita al ĉi tiu malproksima asteroido. Supre, anstataŭ la volbo bluetiĝis fantoma ĉielo, el kiu elradiis veran varmon fantoma suno, obskurigita de tempo al tempo de fantomaj kumulusoj. Nur la plantoj estis veraj kaj vera estis la odoro de malfrua somero

– He, he... Ĉu iu estas ĉi tie? – demandis Marp.

El malantaŭ la arbustoj elsaltis malgranda androida aŭtomato.

– Same kiel antaŭe ne estas pluaj signaloj – ĝi diris mallonge.

– Pri kio ĝi parolas, Tor?

Tor levis la ŝultrojn.

– Klarigu – li ordonis mallonge.

– Kiel ordonite, mi estas en kontakto kun la aŭskultaŭtomatoj. La signaloj de la kosmoŝipo malfortiĝis sub la brunivelon. Specialaj aŭtomatoj transprenis la gvatadon. Nuntempe signaloj mankas.

– Ili serĉis nin per subbrua ricevo, kvazaŭ ni estus milionoj da kilometroj for de la bazo kaj ni flugus rekte al ili. Amuza, ĉu? – Marp ridis, sed estis evidente ke li koleris.

– Strange…

– Strange? Absurde! Ili ludas ĉi tie kosmonaŭtojn, kiel knabetoj sur la lerneja korto... – Ni iru al Soto – Tor diris tion ĉi serioze.

– Ni iru. Ni trovu ĉi tiun laboratorion. Mi pensas, ke ni havos multon por diri al li. Ĉiukaze, li ne plu estos kosmikisto.

– Laboratorio. Kie estas la laboratorio? – Tor demandis la aŭtomaton.

– Kemia laboratorio, dua etaĝo, unua koridoro – tuj respondis la aŭtomato.

– Kemia? Soto ne estas kemiisto, Marp?

– Ne. Li estas kibernetikisto.

– Montru aliajn laboratoriojn.

– Ne estas aliaj.

– Kial ne estas aliaj? – Marp estis surprizita.

– Ĝi pravas. Nun mi memoras. Antaŭ la forflugo oni menciis al mi, ke, male al aliaj bazoj, ili ne kondukas esplorojn ĉi tie.

– Eĉ por ĉiutagaj bezonoj?

– Ne, tie ĉi ĉion prizorgas la Konstruisto. Ĉi tiun kemian laboratorion ili ankaŭ establis lastatempe. Ili komencis esplori spacan polvon...

– Fakte. Mi rememoras, ke kiam mi vidis Soton, li menciis al mi, ke ili havas novan kemiiston, kiu tiutempe restis en la bazo. Ŝajne talenta junulo.

– Tio estos ie ĉi tie...

– Jes, laŭ ĉi tiu koridoro, sed en la dua etaĝo.

Ili iris ankoraŭ dekkelke da paŝoj.

– Jen la laboratorio! – Marp ekkriis. Ili eniris.

– Ĉu vi flaras tiun ĉi brulodoron? – Tor demandis subite. – Jes. La brulodoro de fajro. Sed oni apenaŭ povas flari ĝin.

– Perfekta klimatizilo. Rigardu... – ili ekstaris en la trairejo al la dua ĉambro.

– Jes, tie ĉi oni estis estingantaj la fajron – Marp konsentis – tiu blanka koagulita ŝaŭmo kovranta ĉion... Ĝi certe brulis sufiĉe bone ĉi tie.

– Marp, la fajroŭtomato estas surloke.

– Kio estas stranga pri tio?

– Rigardu. La ŝaŭmo sekiĝis kaj diseriĝas. Ĝi frostiĝis antaŭ almenaŭ unu semajno, kaj la aŭtomato estas tie ĉi, neniu forsendis ĝin. Rigardu, ĝi ekvidis nin kaj foriras...

– Mi ne komprenas...

– Estinginte la fajron, ĝi povas foriri nur kiam homoj venas.

– Tio signifas... ĉi tiu ŝaŭmo...

– Jes, neniu estis ĉi tie por almenaŭ semajno... malgraŭ la fajro, neniu venis ĉi tien...

– Kiu do alvokis nin ĉi tien? – Marp ĉirkaŭrigardis suspektinde kaj malsuprenŝovis la dispecigilon de sur sia ŝultro.

– Mi ne scias. Io okazis ĉi tie, Marp.

– Kaj ili... kie ili estas? Ni devas trovi ilin – li ​​moviĝis al la elirejo.

– Haltu. Ni pensu unue. Kio kaŭzis la fajron?

– Ne gravas, ni serĉu ilin!

– Ili ne estas ĉi tie de almenaŭ semajno, do kelkaj minutoj ne gravas.

– Sed eble ili ĝuste nun...

– Trankviliĝu. Rigardu, ĉio estas forbruligita ĉi tie. Ĉi tiu nigrigita instrumento antaŭe estis kemia analizilo.

– Ĝi ne povas eksplodi.

– Ĝi ne povas eksplodi. Vi pravas... Ĝi povas ekbruli...

– Mi dubas... Krom se ĝi laborus senhalte dum kelkaj dekoj da horoj.

– Kaj ĝi havus sekurigilojn ne funkciantajn tute ĝuste. Jes, tio aspektas strange – Tor staris senmove meze de la laboratorio.

– Kaj tamen li vokis nin ĉi tie...

– Jes. Kiel li parolis?

– Atendu. “Vi finfine estas ĉi tie. Mi estas en la laboratorio", iel tiel...

– Interese. Ŝajnas, ke ili atendis nin. Estas nur ĉi tiu laboratorio... Ne, tio ne havas sencon.

– Kio ne havas sencon?

– Ĉi tiu Kemiisto povus transdoni tion, kion ni aŭdis, al la aŭtomato.

– Por kio?

– Ke ni ne interrompu lian eksperimenton kaj nur venu al la laboratorio. Ĉu vi komprenas? Li atendis. Ne estis signaloj, li volis komenci la eksperimenton...

– Kaj li transdonis tion al la enireja aŭtomato...

– Ĝuste.

– Do ni kontrolu la memor-enhavon  de la enireja aŭtomato – diris Marp.

– Bedaŭrinde, Marp. Li povus transdoni tion al la aŭtomato antaŭ la fajro, almenaŭ antaŭ semajno. Kaj tiam ni eĉ ne sciis, ke ni alflugos ĉi tien.

– Vi precize tion elpensis. El tio rezultas, ke ĉi tiuj vortoj ne estis destinitaj al ni.

– Do al kiu?

– Ni unue kontrolu ĉu ili estas efektive registritaj tie – Marp alproksimiĝis al la mikrofono. – Enirejaŭtomato – li postulis.

– Ĉe ricevo – tuj respondis la maŝino.

– Donu la ordonojn registritajn en via memoro.

La laŭtparolilo klakis:

– Vi finfine estas ĉi tie. Eniru. Mi estas en la laboratorio.

Ili silentis momenton.

– Jes. Ni pravis... – Tor ekparolis la unua. – Do kio? Kie estas tiu ĉi kemiisto? Al kiu estis destinitaj ĉi tiuj vortoj? Kie estas Soto kaj la dua kosmoŝipo-inĝeniero...

Tor levis la ŝultrojn. Li rigardis la eksteran ekranon, en kiu la dentita konturo de la asteroida horizonto, kelkcent metrojn for, siluetiĝis per nigreco sur la fono de steloj. Subite, la tuta horizonto, ĉiuj rokpintoj lumiĝis por momento kun tiu blindiga, frakcisekunda brilo, kiun donas nuklea eksplodo. Kaj poste tra la tuta bazo disvastiĝis  tremo de la fundamentoj.

– Nuklea eksplodo! – Marp ekkriis.

– Tiu stranga ŝipo, kiun ni vidis ekstere, estis dispecigita.

– Nenio stranga. Kreinte tian monstraĵon, oni povis tion ĉi atendi.

– Jes, ĝi estis stranga ŝipo… – Tor enpensiĝis. – Marp? Sed ne, tio estas neeble.

– Kio?

– Ŝajnis al mi, ke mi komencas kompreni. Venis al mi en la kapon, ke la ŝipo, kiu eksplodis, povis esti konstruita nur de nekontrolata Konstruisto... – Malbone kontrolata, ĉiuokaze. Neniu inĝeniero permesus ĉi tion...

– Ne, mi diris ĝuste, nekontrolata!

– Kiel do?

– Mi supozas, ke ĉi tie en la bazo estas neniu! Neniu! Ĉu vi komprenas? Kaj ili malaperis almenaŭ antaŭ semajno. Diru al mi, kiam vi vidis Soton?

– Antaŭ pli ol tri semajnoj... – kaj post momento li aldonis: – Vi pensas, ke ili ne revenis?

– Jes.

– Ke ili perdiĝis en la spaco?

– Jes.

– Kaj tial ni ne estis ricevantaj raportojn sur la Tero… – li silentis momenton.

– Sed kial ili perdiĝis?

– Mi mem ŝatus scii tion.

– Kio pri la kemiisto? Kio okazis al la kemiisto?

– Mi provos kontroli la dataojn en la memoro de Konstruisto. Eble io estis skribita tie.

– Ĉu vi volas iri tien malsupren... al la memorsistemoj, ĝis la fundo de la bazo?

– Ĉu vi vidas alian eblon, Marp? – Ili iris laŭ la koridoro kaj denove estis en la fantazia ĝardeno. Sed ĉi-foje la nuboj kovris la ĉielon kaj la vento iĝis pli malvarma.

Subite ili aŭdis paŝojn malantaŭ ili. Ili ambaŭ turnis sin, sed ĝi estis nur aŭtomato. Eta androida aŭtomato, la sama kiel antaŭe.

– Kion vi volas? – demandis Marp.

– Same kiel antaŭe, ne estas pluaj signaloj – diris la aŭtomato.

– Vi jam diris ĉi tion – rimarkis Tor.

– Oni ordonis al mi ripeti. Ĉu vi ŝanĝas la ordonon?

– Ne – Tor respondis, kaj poste aldonis kun subita intereso: – Klarigu!

– Ja ĝi jam klarigis tion ĉi unufoje...

– Ne interrompu, Marp.

– Kiel ordonite, mi estas en kontakto kun la aŭskultaŭtomatoj. La signaloj de la kosmoŝipo malfortiĝis sub la brunivelon. Specialaj aŭtomatoj transprenis la gvatadon. Nuntempe neniuj signaloj...

– Ĝi ja diris tion antaŭe. – Marp estis senpacienca.

– Sed, Marp, ĉu vi ankoraŭ ne komprenas? Estis ĝi, kiu informis la kemiiston pri la signaloj de la raketo de Soto. Tio, kion vi aŭdas, estas la lasta mesaĝo... La raketo de Soto tiom malproksimiĝis for de la asteroido, ke ĝiaj signaloj ne plu estis riceveblaj. Rimarku, unue ĝi estis pli proksime al la bazo, la signaloj estis klaraj, super la brunivelo. Poste ĝi komencis malproksimiĝi kaj la signaloj pli kaj pli silentiĝis.

– Ĝi forflugis en la spacon...

– Jes.

– Sed kial?

– Mi pensas, ke ni scias la kialon.

– Manko de signaloj el la bazo.

– Vi supozas, ke kiam ili sendis la vokon el sia raketo...

– La asteroido eksilentis, same kiel ĝi silentis, kiam ni alvokis ĝin.

– Sed Soto havis ordinaran kosmoŝipon, en kiu jam ne estis fuelo ...

– Vi pensas, ke li ne povis trovi la asteroidon kaj la kosmoŝipo preterpasis la asteroidon survoje al la rando de la Sunsistemo...

– Jes. Sendube. Ili dissendis helpvokojn...

– …kiujn neniu estis ricevanta. La asteroido ricevis ilin kaj restis silenta.

Marp pensis momenton.

– Nu kaj kemiisto? – Li demandis.

– Ĝuste, kion faris la kemiisto? Tion ni devas ekscii – diris Tor. – Kaj kial li mortis? – li aldonis post momento.

– Li mortis?

– Tiel mi supozas.

Nun ili iris laŭ la koridoro, pli profunden en la bazon. Ili preterpasis la grandajn kirasajn aerkluzojn apartigantajn la loĝejojn de la sistemoj de la Konstruisto kaj eniris ĝian internon. La koridoro mallarĝiĝis kaj aspektis pli kiel arbarvojeto ol normala spacbaza koridoro. La muroj brilantaj per la bluo de lucito malaperis, kaj ilian lokon okupis la kristaloj de la sistemoj de la Konstruisto, implikitaj en stranga densejo, ligitaj per impliko de travideblaj, multkoloraj konektojn. Malforta, verdeta brilo eliĝis el tiuj kristaloj, kies intenseco variis en senorda, kaosa ritmo. Je ĉiu deko da metroj, mallarĝaj padoj disbranĉiĝis flanken, tra kiuj homo ne povus trapremi.

– Jen trairejoj por riparaŭtomatoj – diris Tor.

– Ĉi tiu Konstruisto estas grandega. Miloj da metroj da koridoroj.

– Jes, ĝi estas potenca – konsentis Tor – sed aliflanke, pripensu, ĝi enhavas la tutan scion de la homaro pri interplanedaj flugoj, tuta astronomio, kosmogacio, informoj pri planedaj atmosferoj……

– Krome, ĝi faras decidojn...

– Kaj ĝi ne nur faras decidojn. Ĝi lernas, ĝi lernas tuj kiam homo korektas ĝiajn decidojn nur unufoje. Ĝi neniam ripetas siajn erarojn...

– Talenta aŭtomato. Ne ridu, sed Soto diris al mi, ke la Konstruisto ne ŝatas, kiam oni ŝanĝas ĝiaj decidoj...

– Kiel, ĝi ne ŝatas? Ja ĝi ne povas oponi iun homan decidon. Ĝi havas enkonstruitan absolutobean sistemon.

– Jes, sed Soto diris, ke ĝi simple provas ne permesi al situacio, en kiu homo ŝanĝus ĝiajn decidojn. Tial Soto konsultis kun la Instituto de  Subliminal Retoj.

– Interesa.

– Ankaŭ Soto diris tiel.

Ili haltis.

– Kaj tie estas memorunuoj.

Tor kliniĝis super la cirkla aperturo de la ŝafto. De tie venis malvarma aero, kaj malgraŭ la klimatizado, spiro fariĝis vaporo.

– Tie ne estas tro varme...

– Tio estas likva heliumo. Malgraŭ la termika izolado kaj ĉio ĉi klimatizado, ĝi ĉion malvarmigas.

– Ĉu ni malsupreniru?

– Jes. Ni vokos nur la aŭtomatojn.

– Ĉu vi pensas, ke li eble povas esti tie?

– La kemiisto?

– Jes.

– Mi ne scias. Eble... Se li estus kibernetikisto, ni trovus lin tie. Estas evidente, ke la kialo devis esti la decido de la Konstruisto. Ĉi tiu decido devis esti memorigita...

– Sed li estis kemiisto.

– Ĝuste. Mi supozas, ke li eĉ ne kapablus trarigardi la enhavon de la memoro de tia aŭtomato.

La riparaŭtomatoj alvenis post iom da tempo, malgrandaj, konusaj, kun dekoj da specialigitaj operaciaj manipuliloj etendiĝantaj el la konuso laŭpostule. Ili lasis ilin preterpasi antaŭen kaj unu post la alia la aŭtomatoj malsupreniris profunden en la ŝakton.

Subite, la interna laŭtparolilo de la Bazo aŭdiĝis tuj malantaŭ ili.

– Vi finfine estas ĉi tie. Eniru. Mi estas en la laboratorio.

– Kio... kio estis tio... – Marp finfine flustris – li estas ie tie kaj li vokas nin...

Tor ne respondis.

– Ni iru, Tor... li vokis nin. Vi ja aŭdis lin. Ni iru, kion vi atendas?

– Mi supozas – Tor respondis post momento – temas ĝuste pri tio, ke ni tien revenu...

– Li vokis nin.

– Tio ne estas kemiisto. Mi supozas, ke la Konstruisto instrukciis la enirejan aŭtomaton reprodukti ĉi tiujn vortojn kaj transdoni ilin al la interna reto de la bazo por ke ni povu aŭdi ilin ĉi tie...

– Konstruisto? Kial ĝi farus tion?

– Ĝi lernis, ke post tiuj ĉi vortoj ni iras al la laboratorio. Ni reproduktis ilin dufoje. Unufoje ni iris al la laboratorio, kaj la duan fojon ni troviĝis en ĉi tiu ĉambro. Nun... nun ĝi volas, ke ni iru tien denove...

– Sed kial?

– Ĝi ne volas, ke ni eniru al la memorunuoj. Ĝi ne povas haltigi nin. Ĝi scias preskaŭ nenion pri ni, nur ke post ĉi tiu sentenco ni iras al la laboratorio...

– Vi pensas tiel...

– Jes. Ĉi tio estas memlernanta aŭtomato. Vi mem diris, ke Soto menciis, ke la Konstruisto provas malpermesi iujn situaciojn okazi. Nun vi havas. Jen ekzemplo de tia konduto...

– Kaj kion ni faros?

– Ni iras... ni iras al ĝia memoro. Ĝi povas ludi tiajn ŝercojn, sed ĝi ja ne povas vere haltigi nin. En sia pseŭdopsiko ĝi havas enkonstruitajn sistemojn de absoluta obeemo al homo.

Tor malsupreniris la unua, sekvata de Marp. Kelkaj dekoj da paŝoj laŭ la frosta koridoro kaj ili estis en la memorcentro.

– Homo sentas tie ĉi kiel en fridujo.

– Se vi sentas malvarmon, surmetu vian kaskon kaj ŝaltu la skafandran varmigon.

– Kio, interne de la bazo mi devas ĉirkaŭpaŝi vestita kvazaŭ mi estus en vakuo? Neniam! Ni pli bone komencu ĉi tiun laboron. – Mi komencos per revizio de la limigoj truditaj al konstruataj kosmoŝipoj. Ĉi tio estas la ĉefa tasko de la Konstruisto, ĝia destino, kaj ĉi tio povas esti la fonto de la plej grandaj konfliktoj de la aŭtomato.

– Konfliktoj?

– Jes. En la fundamentoj de ĝia pseŭdopsiko estas enkonstruita deziro venki malfacilaĵojn survoje al realigo de nova kosmoŝipo.

Dirante tion, Tor samtempe per aŭtomato forigis la kirasan platon. Malantaŭ ĝi, miloj da malgrandaj kristaloj brilis, kunfiksitaj en neregulan bulon. Malgranda, specialigita aŭskultaŭtomato alkroĉis sin al ĉi tiu maso per flekseblaj tentakloj.

– Jes – li diris post momento – tio estis atendinda. La plej granda limigo por la Konstruisto estis la inĝeniero.

– Kiu inĝeniero…

– Mi ne konas lian nomon. La Konstruisto nomas lin la "homa faktoro". Verŝajne la inĝeniero, kiu tiutempe flugis kun Soto.

– Bone. Sed kial li estis limigo?...

– Ĉar li ne konsentis pri multaj el la konceptoj de la Konstruisto. Verŝajne kelkaj el liaj obĵetoj havis raciajn kialojn, kaj kelkaj rezultiĝis el kutimoj al konvenciaj strukturoj kaj konvenciaj motoroj. La konceptoj de la Konstruisto koncerne la teknikajn solvojn de kosmoŝipoj devis esti tre aŭdacaj...

– Ni vidis la lastan, faritan sen la partopreno de la Inĝeniero.

– Ĝuste. Ĝi aspektis neniel kiel kosmoŝipo. La Inĝeniero malaprobis ĉiujn tiajn konceptojn, kaj la Konstruisto devis obei lin.

– Estas normale. Nenio venas de ĉi tio plue...

– Jes, sed Soto kaj la inĝeniero plurfoje vizitis la Instituton de Subliminalaj Retoj. Vi mem menciis tion al mi.

– Ili vizitis. Sed kiel tio rilatas al io ajn?

– Simple dum ili ne estis sur la planetoido, neniu ĝenis la Konstruiston en liaj agadoj. Ne estis inĝeniero... Sed tio ne estas la afero. La esenco de la afero kuŝas aliloke. Nu, la Konstruisto, lernaŭtomato, rimarkis, ke ĉiu reveno de la inĝeniero estis akompanata de pli frua radiovoko ricevita en la bazo. Ĉi tiu voko ŝaltis la dissendilon de la bazo se ĝi ne funkciis. Nun vi komprenas? La Konstruisto simple venis al la konkludo, ke ŝalti la dissendilon estas necesa por la reveno de la inĝeniero, kiu limigis ĝian agadliberecon...

– Kaj ĝi malŝaltis la dissendilon...

– Jes, ĝi malŝaltis la dissendilon de la bazo, kiam venis voko de alvenanta kosmoŝipo... Li malŝaltis ankaŭ al ni... Ĉu vi memoras?

– Mi memoras.

– La metodo montriĝis efika. La inĝeniero ne revenis...

– Do ĝi traktis la inĝenieron kiel objektivan malfacilaĵon en efektivigo de la projekto... same kiel ĝi traktis la teknikajn malfacilaĵojn por kiuj ĝi trovis solvon.

– Jes.

– Kaj ĝi ne pensis, ke ili mortos...

– En ĝia memoro ne estas skribite, ke la forflugo de kosmoŝipo en la vakuon povus endanĝerigi homon. Se ĝi scius tion, ĝi neniam ĉesus elsendi. Ĝi ne povis, ĉar tio ĉi estus kontraŭ la bazaj leĝoj de ĝia pseŭdopsiko...

– Kaj la kemiisto? Kio okazis al la kemiisto?

– Mi ne scias. Mi pensas, ke li atendis Soton kaj la inĝenieron... Ili ne venis. Li komencis siajn eksperimentojn... Li transdonis al la enireja aŭtomato la vortojn, kiujn ni aŭdis, kaj la malgranda androida aŭtomato informis lin pri la signaloj de la kosmoŝipo de Soto...

– Bone, sed kio okazis al li? Ĉi tio estas grava.

Tor silentis momenton.

– Mi supozas, ke li finfine komprenis, ke io ne estas en ordo, kiam la aŭtomato diris al li, ke la signaloj malfortiĝas. Li forlasis la eksperimenton kaj, sen malŝalti siajn aparatojn, kuris al la ricevcentro. Tie li aŭdis la silentiĝantajn helpvokojn de la kosmoŝipo de Soto...

– Kaj kio plue?

Tor levis la ŝultrojn.

– Mi ne scias…

– Sed ĉu vi supozas ion?

– Mi supozas, sed tio ne sufiĉas. Mi supozas, ke li faris la eraron, kiu mortigis ĉiujn. Li ŝajne opiniis ke la raketo estis difektita de meteoro kaj ili estis mortantaj tie, kaj la kosmogaciaŭtomato aŭtomate dissendis helpvokon. Same bona diveno kiel ĉiu alia... La fakto estas, ke li ne vokis per radio la kosmoŝipon de Soto. Mi pensas, ke li elkuris al la kosmodromo kaj forflugis en kriz-kosmoŝipo, direktante sin al iliaj signaloj...

– Mi komprenas – Marp parolis trankvile, tute silente – do vi pensas, ke kiam la asteroido malaperis el liaj radarekranoj, li trovis sin en la sama pozicio kiel Soto kaj la inĝeniero...

– Jes, la asteroido ne elsendis signalojn, kaj sen ili estis neeble trovi ĝin, verŝajne hazarde... Kaj ĉi tiu hazardo ne okazis – Tor rigardis la aŭtomaton fiksantan la kirasan platon ree sur ĝia loko kaj komencis iri al la elirejo.

– Tor! – Marp vokis post li. – Ni ankoraŭ bezonas transdoni al la memoro de la Konstruisto la informon, ke la forflugo de homoj en la kosmon minacas morton al ili.

– Ne, Marp. Ni ne faros tion – Tor haltis. – Ni ne faros tion ĉi ĉar ni havus gravajn malfacilaĵojn forflugi el la bazo. La Konstruisto provus malhelpi ĉi tion per ĉiuj rimedoj disponeblaj al ĝi. Ĉi tio estas aŭtomato kaj unu el ĝiaj bazaj leĝoj estas protekti homan vivon...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.