La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
KOSMODROMOAŭtoro: Konrad Fiałkowski |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La kosmovojaĝo estis venanta al fino. La raketo travojaĝis milionojn da kilometroj. Restis ankoraŭ miloj da ili al la Tero... Li sidis ĉe la kontroloj kaj atendis la momenton, kiam la Tero perdos sian sferan formon, fariĝos la malpurgriza ebeno bone konata de stratosferaj flugoj, kaj la ĉielo prenos sian ĝustan lokon supre. Li rigardis kiel la nigreco de la Kosmo malaperas sur la ekrano, elpuŝata de la bulo de la terglobo pligrandiĝanta kun ĉiu momento. La tria parto de la Tera disko estis kovrita de la nokto, kaj kie ĝi finiĝis, la konturoj de la tero estis videblaj, elirante en maldistingeblaj konturoj el la vaporo de la atmosfero. Tiuj, kiuj estis revenantaj al la Tero, kuŝis sur brakseĝoj metitaj ĉe la muro de la regejo, aŭtomate adaptiĝantaj al la formoj de iliaj korpoj. Ili ankaŭ rigardis la ekranojn. – Nun ili verŝajne pensas pri tiuj, kiuj atendas ilin; pri la verdo de la arboj kaj la buntaj roboj de la knabinoj sur la griza surfaco de la kosmodromo – li ekrigardis, sed ne enviis ilin, kvankam neniu atendis lin.
Neniu atendis lin, ĉar li estis kosmogatoro; la maljuna raketkosmogatoro de la Neptuno-vojo... Nun li flugadis Marso-Teron, Tero-Marson, Marso-Teron kaj tiel plu senfine...
Ĝi estas ia emeriteco, kosma emeriteco... Sed tamen, ĝi estas pli bona ol dometo, ĝardeneto kaj multe da tempo... Iam, profunde en la Nigreco, kie la Suno estas nur malgranda hela punkto kaj Urano kun Neptuno fariĝas globoj, estis tempo, kiam ĝuste tie li pensis pri Tero tute alie. Sed tio estis antaŭ longa tempo... kaj li tiam estis pli juna... Li reĝustiĝis en sia sidloko kaj denove rigardis la ekranon.
Ili estis preterpasantaj la kvaran artefaritan lunon. Ĝi brilis kiel unuagranda stelo kelkmil kilometrojn for de la raketo. Tiam, el laŭtparolilo ĵus apud lia kapo, misila trafikkontrolo parolis:
– …B 13, jen la Tero, B 13, jen la Tero. Kiel vi aŭdas min?
Li aŭdis ĝin, kiel ĉiam, inter la neregulaj kraketaj bruoj venantaj el la kosmo.
– Tero, jen B 13. Mi bone aŭdas vin – li respondis.
– B 13, Tero preta ricevi raketon. Malakceliĝo preta en cent sekundoj. – Tio estis ĉio, almenaŭ nuntempe.– Ankoraŭ unu minuto da paco – li pensiis. – Nun ili havas min en sia radarkonuso kaj ili mem zorgos pri la surteriĝo. – Li sciis, ke la raketo traflugas dekojn da kilometroj en sekundo kaj ke post momento la molekulaj nombriloj, klakante per siaj numeriloj, kaptos la unuajn partiklojn de la tera atmosfero.
– Wo, preparu la malakcelilojn. – Li deprenis la okulojn de la nuboj, kuŝantaj en blanka lanugo multajn kilometrojn malsupre kaj rigardis la Sunon, ankoraŭ kosman Sunon, kun splitoj de protuberancoj sur la nigra fono de vakuo..
Wo ekstaris kaj moviĝis al la pupitroj, kie per vicoj da klavoj blankiĝis sekcioj de la ajutoj. Li klakigis amuze ŝuojn, gluiĝantajn al la planko, kaj moviĝis malrapide kiel aŭtomato.
Li aspektas kiel marioneto en lantmova filmo – li pensis.
– Kosmogatoro…
Li malrapide turnis la kapon.
– Mi vidis la konturon de la bordoj, tie, en la dekstra angulo. – Jolly montris fingre al punkto sur la ekrano. – Ĉu ĉi tio estas kontinento?
– Ni flugas ie super Afriko. Nin gvidas birstacio el Kilimanĝaro... Mi konas ĉiujn en ĉi tiuj stacioj – li aldonis, ĉar li sciis, ke ŝi ne kredis al li – mi konas iliajn voĉojn...
– Mi laboris en ĉi tiu stacio dum kelkaj jaroj – diris Wo tiam, jam de malantaŭ la regpupitroj. – …Ĝi estas aŭtomatigita. Vi parolis, kosmogatoro, kun aŭtomato...
Do mi rekonas la aŭtomatojn de terstacioj laŭ iliaj voĉoj... Do tial la voĉoj de la aŭtomataj gvidiloj ne ŝanĝiĝas. Tial mi rekonas ilin, ke ili estas ĉiam la samaj, de kiam mi iĝis kosmogatoro kaj unuafoje sidis ĉe la kontroloj de raketo... Ili estas la samaj, senŝanĝantaj, ĉar ili ne mortas, ne estas lacaj, ne rapidas, ne atendas iun, kiu flugos al la Saturna sistemo... Aŭtomatoj... perfektaj kaj senŝanĝantaj – li pensis kaj sciis, ke neniu povus gvidi la raketon al surteriĝo pli bone ol ili...
– Informanto...! Informanto! – Lena vokis en la mikrofonon fojon post fojo...
– Ni nun estas en mallongdistanca zono kaj la informanto ne respondas – li diris al ŝi.
– Mi volis informiĝi pri la teroplanoj malproksimorientaj ...
– Vi scios, kiam ni surteriĝos...
– Ne maltrankviliĝu, Lena, vi flugos kun Tom kaj lia tuta instituto – Jolly diris.
– Se vi povas nur trovi lokon en ilian strato-planon... Tri profesoroj, kvin docentoj, ne kalkulante la helpanaron, aŭtomatojn kaj stereoviziajn raportistojn... bela amaseto... Nu, sed vi ne pereos kun Tom. ... Ĉu vi prenos ŝin kun vi, heroo de la tago?
La kosmogatoro rigardis la ekranojn, sed li sciis, ke tio Kao estis parolanta... Nur Kao parolis tiamaniere...
– Certe, Lena, vi povas flugi kun ni de la instituto... Vi alvenos tie pli rapide, ĉar ni ne alteriĝos ie survoje...
– Kaj krome, ni efektive vidos vin en stereovizio... Vin kaj Tom-on, kvankam ili efektive devus montri tiujn... Tom, kiel ili nomiĝas?
– Asterotikoj… – diris Tom.
Jes, asterotikoj. Tom estas la heroo de la tago, ĉar ie en la sabloj de la marsaj dezertoj li malkovris asterotikojn... Kiom da tiaj herooj mi alportis al la Tero – pensis la kosmogatoro, kaj estis tiom da ili, ke eĉ se li volus, li ne povus rememori ilin ĉiujn... – Tiu ĉi altegulo, kia estis lia nomo, kiu trovis sporojn de strangaj bakterioj en la gasa frosto sur Eŭropo, luno de Jupitero... La eta frenezulo Thaan, kiu, vivante sole en la Urana bazo, kreis la teorion de la subgravita kampo, poste nomita la Thaan-teorio... kaj ĉi tiu virino, kiu poste laŭdire malaperis en la nuboj de Jupitero...
La unuopaj klakoj de la numeriloj fariĝis klakado, kaj fine la numeriloj silentis, troŝarĝitaj per lavango da impulsoj de la registrataj partikloj...
– B 13, mi raportas preteco de malakceliĝo… – diris voĉo tuj kiam la numeriloj silentiĝis…
– Bremsoj pretaj? – demandis la kosmogantoro.
– Bremsoj estas pretaj – Wo respondis.
– B 13, atenton: …minus kvin, minus kvar… – la voĉo estis monotona.
Jes, ĝi devas esti aŭtomato – pensiis la kosmogatoro kaj metis la manojn sur la levumiltenilojn.
– …minus tri, minus du… – la voĉo kalkulis – minus unu. Li fermis la fingrojn.
– Nulo!
Li ektiris. Li devus aŭdi altkantantan tonon el la bremsadajutoj, sed li aŭdis nenion. La leviloj estis ŝanĝitaj al la bremsadpozicio... kaj silento. Li rigardis la instrumentpanelojn. Li vidis ardantajn ruĝajn alarmlumojn kaj, tuj apud ili, la vizaĝon de Wo, strange kuntiriĝinta kun la palpebroj kunpremitaj... Ie malantaŭ la instrumentpaneloj, persiste vibris zumilo. – Pilo – pensiis la kosmogatoro, kaj li sciis, ke li pravas.
– Alarmo? Ĉu ni trafis meteoron? – Tom leviĝis de sia seĝo kaj rigardis la kosmogatoron.
– Ĉu iuj unuoj difektitaj? Kio okazis, kosmogatoro? – La voĉo de Kao estis tono pli alta ol kutime.
Kial tiuj el la Tero unue pensas pri meteoro... Ĉiam... – Difekto en la atompilsekcio – li diris trankvile.
– Neŭtrona liko aŭ pliiĝo de nuklea diseriĝo? – Jolly rigardis la kosmogatoron.
Ŝi estas kiel infano, kiu vidis tro multe da stereoviziprogramoj – li pensiis. – Ŝi certe ne scias, kion signifas neŭtrona liko... – Prefere la kontrolo estas difektita – li respondis al ŝi tamen tute serioze.
– Ĉu ĉenreakcio povus kreski? – Lena demandis konkrete. Li hezitis momenton.
– Mi ne scias... – kaj li vere tion ne sciis.
Wo denove estis kontrolanta la konektojn. Li faris tion mekanike... kvazaŭ li atendus ion.
Li atendas pileksplodon – pensiis la kosmoganto – sed eĉ se la pilo eksplodos, li ne sentos tion. Li ĉesos ekzisti pli frue, antaŭ ol la impulsoj portantaj la senton de doloro atingos lian cerbon tra neŭronoj.
– Ĉio estas en ordo ĉi tie. La konekto estas bona – Wo diris
Do tio ĉi okazis tie, ie profunde en la pilo – nun la kosmogatoro jam sciis.
– B 13, B 13, kial vi ne bremsas? Respondu tuj, ĉu vi aŭdas, respondu tuj – la voĉo estis ŝanĝita, insista, ordonema.
Ĉu la maŝino maltrankviliĝas pri ni? – pensis la kosmogatoro.
– Tero, ĉi tio estas B 13. Pilkontrolo difektita, ebla ĉenreakcio. – Li diris tion klare, malrapide. – Oni ne povas funkciigi la motoron, pli malbona estas... – li interrompis kaj rigardis la aliajn. – Jes, oni ne povas diri tion antaŭ ili. – Determinu nian pozicion kaj trajektorion – li rapide aldonis.
– Ĉi tio estas la Tero. Mi komprenis
– En tiaj okazoj oni bremsas en la atmosfero, ĉu ne? – Tom fiksrigardis la kosmogatoron.
– Jes.
– Se pli frue la raketo ne vaporiĝas en nuklea eksplodo...
Lena ne devus diri tion – li pensiis. – Nun ili komencos timi...
– Ĉu vi pensas, ke ankoraŭ povus esti eksplodo? Do kial vi faras nenion? Bloku la pilon. Enmetu la absorbilojn... – Kao saltis el sia seĝo.
Bloki la pilon ne estas tiel simpla – pensiis la kosmogatoro. Li silentis momenton, rigardante malsupren al la nesignifa kurbeco de la Tero de tiu ĉi alteco, kaj poste li diris mallaŭte, kvazaŭ duone al si:
– La pilon oni ne teleblokas... oni devas eniri la pilon...
– Do eniru – Jolly kriis. – Rapidu, kosmogatoro...
– Vi vidas, tio ne estas tiel simpla. Oni ĉiam povas eniri la pilon, sed oni povas ne eliri el tie. Ĉio dependas de la radiada intenseco... – Li silentis momenton kaj rigardis la ekranon. – Mi mem enirus tien, sed neniu el vi povas gvidi raketon en la atmosfero... Mi ne scias, sed mi supozas, ke mi ne risku tion. Temas ankaŭ pri vi... Falsa movo per la kontroloj kaj nur degelintaj restaĵoj de la kiraso atingos la Teron...
– Do unu el ni devas fari tion... Bedaŭrinde, mi ne povas. Mi neniam eĉ vidis pilon de proksime – diris Jolly jam pli trankvile.
– Mi opinias, kosmogatoro – Tom rigardis la aliajn – mi opinias, ke vi rajtas komisii tion al iu.
– Mi havas ĝin, sed mi ne uzos ĝin.
– Neniu oferos sin memstare – Kao laŭte ridis.
– Tiam mi iros
– Vi ne faros ĝin. Vi ne povas riski nin ĉiujn.
– Vi ne rajtas iri sola. Finfine... finfine mi iros. – Lena diris tion trankvile, kaj post momento ŝi aldonis: – …sed mi ne scias ĉu mi sukcesos komuti la sekurigilojn. Mi neniam antaŭe faris ĝin. Ĉiuokaze, mi povas provi...
– Vi konscias pri tio – la kosmogatoro rigardis rekte en la okulojn de Lena – ke vi povas morti tie en la pilo aŭ, se ni savos nin, kelkajn tagojn poste, sur la Tero...
Li vidis kiel mortis tiujn, kiuj eniris la pilon... sed tion li ne diris al ŝi.
– Jes, mi scias pri tio...
– Ne, Lena, mi iros. Vi ne havas ideon pri ĉi tio. – La kutime trankvila Wo diris tion abrupte, per levita voĉo. – Mi bone konas ĉi tiajn konektojn – li aldonis pli mallaŭte – kaj mi sentus min stulta se vi revenus sen nenio. Mi estus irinta tien ĉiuokaze...
Do li decidis fari tion. Efektive, mi de la komenco sciis, ke li iros tien... – pensiis la kosmogatoro.
– Mi ne bezonas rememorigi al vi, ke vi ne restu en la pilo eĉ sekundon pli longe ol nepre necese... Verŝajne tio estas klara...
– Estu trankvila, kosmogatoro. Mi ne riskos malnecese.
– …Wo, kaj se io okazus, ĉu vi ŝatus diri ion al tiuj, kiuj atendas vin? – Kiom malmulte mi scias pri li – pensiis samtempe la kosmogatoro. – Jen nia kvara flugo kune kaj mi eĉ ne scias tion.
– Ne! Mi sciigos neniun – Wo alpaŝis al la ekrano kaj rigardis malsupren al la Tero, tiel proksima, ke la movado de la nuboj jam estis videbla. Li rigardis tiel dum momento, kaj poste moviĝis al la trairejo en la profundon de la ŝipo..
– Lasu la transirajn kluzojn malfermitaj. Se vi ne revenos post kelkaj minutoj, mi iros por revenigi vin – la kosmogatoro kriis post li.
Wo kapjesis kaj malaperis en la blua mallumo de la koridoro.
– Se li ne sukcesos bloki la pilon antaŭ ol eniro en la atmosferon… – li hezitis kaj interrompis.
– Kiom da tempo restas – demandis Kao.
– Mi ne scias. Mi ne konas la trajektorion de la raketo. Mi scias nenion. Ili prokrastas sur ĉi tiu Tero kvazaŭ ili kalkulus perfingre. – La kosmogatoro diris tion pli laŭte ol kutime… – Tro laŭte – li pensiis.
– Kaj se la rapido estas pli granda ol la "liberiga rapido", ni povas forflugi en la spacon. Ĉu tiel, kosmogatoro? – tion denove diris Lena.
– Ne, estas neeble… estas ja neeble… – La krio de Jolly sonis histerie.
Komenciĝis. Domaĝe ke Lena diras tiel – li pensiis kaj koleris kontraŭ Lena.
– Kial estas neeble… – Kao ridis brue – “… laŭ la parabolo ni forflugos en la neniecon kiel kometo…” – li citis fragmenton de ia poemo.
Do tiel aspektas kolektiva histerio – pensis la kosmogatoro. Kao ne ridis kiel kutime. Tio estis iu alia rido.
– Ĉesu! – Tom ĉiam parolis trankvile. – Ĉesu! – li ripetis, poste turnis sin al Jolly.
– Vi simple aŭdis tro da sensencaĵo pri raketoj perditaj en la spaco, drivantaj en la glacian vakuon, dissendantaj malesperajn helpvokojn. Ne kredu tion ĉi. Ĉi tiuj estas fabeloj bonaj por malgrandaj infanoj. Ne ĉagreniĝu. Ili certe trovos nin en la vakuo. Nu, kaj se ni brulos en la atmosfero... – li levis la ŝultrojn.
– Ne troigu, Tom,” diris la kosmogatoro. – Mi vidis multajn skipojn elirantajn el raketoj, kiuj estis duonbruligitaj dum bremsado en la atmosfero. Mi memoras, ke mia kolego tiel malrapidigis skoltan raketon, ke oni devis eltranĉi per bruliloj lukon fanditan pro varmego ... kaj li estis vivanta... – Li mortis kelkajn semajnojn poste... sed la kosmogatoro tion ĉi jam ne diris kaj neniu demandis lin pri tiu ĉi kolego, ĉar la Tero ĵus parolis.
– B 13, B 13. Mi donas la traktoriajn elementojn... – li premis la butonon de aŭtonavigilon. Discentreco, kurbeco en punkto, devio kaj aliaj parametroj estis registritaj en la memoro de la aŭtomato. Poste, el ĉi tiuj datumoj, la aŭtomato kaj li, la homo, kalkulos la optimuman vojon tra la atmosfero, limigitan unuflanke per la kirastemperaturo kaj aliflanke per la fina rapido de la raketo. – Jam en momento ni enflugos en la atmosferon – li pensiis. Li atendis tion, li timis kaj samtempe li preferus ke tio jam pasis... – Sed kio pri Wo – li rigardis en la profundon de la koridoro, sed tie estis neniu...
– Povus okazi – diris Tom – ke iu – li blokiĝis – nu, sciu, estas diverse dum surteriĝo... Se io okazus al mi, ĉiuj datumoj kolektitaj pri asterotikoj estas en mia kajuto. Ne forgesu pri ili...
– Perfekte – Kao eksplodis ridante. – Estas tiel kvazaŭ mortinto zorgus pri floroj por sia tombo. Amuzege – li subite iĝis serioza kaj alpaŝis al Tom. – Homo, komprenu, ke ni povas morti kaj tiam nenio gravos… – …kaj mi volas vivi, mi volas reveni al la Tero. Mi devas reveni. Mi havas knabinon, kiun mi amas, kiu atendas min. – Li parolis kvazaŭ li volus konvinki Tom-on pri la neceso reveni. – Mi revenos... – li ripetis unu fojon pli.
– Ni vidos... – ĉiuj turnis la kapojn. En la pordo staris Wo.
– Pilsekurigiloj ŝanĝitaj al kontrolo. Ne okazos eksplodo krom se vi, kosmogatoro, rompos la protekton movante la startlevilojn.
– Donu al mi la dozimetron – Lena alpaŝis al Wo kaj elprenis malgrandan ovalan aparaton el lia brusta poŝo. Ŝi rigardis ĝin kaj tenis ĝin en sia kunpremita mano.
– Kiom?
Ŝi ne respondis.
– Diru al mi kiom. Mi ja ne ploros. Sendube. Vi povas fidi min.
Lena rigardis la kosmogatoron. Li kapjesis.
– Naŭcent rentgenoj.
La vizaĝo de Wo restis senesprima. Li nur diris mallaŭte:
– Nu, mia vojaĝo jam finiĝis...
La kosmogatoro diris nenion. Li rigardis Wo-n, sed tiu estis trankvila.
– Ne ĉagreniĝu. Mi aŭdis en la stereofonio pri iu, kiu ricevis mil ducent kaj post tri monatoj estis sana. – Tion ĉi diris Jolly.
– Verŝajne en la programo "Tomĉjo la kosmonaŭto", por pli aĝaj infanoj. Mirakloj vere ne okazas en la vivo...
– Kuracistoj prizorgos vin sur la Tero. Transplantado de medolo... kaj ĉiuj ĉi procedoj... – la kosmogatoro ĉesis. Ankaŭ li sciis, ke la vojaĝo de Wo finiĝis.
– Kial vi mensogas al mi, kosmogatoro. Vi tre bone scias, ke ankoraŭ ne naskiĝis homo, kiu povus travivi tian ĉi dozon. Ĝi ĉiam estas letala. Miliardoj da jonoj kreiĝis en la ĉeloj de mia korpo. Ĉeloj mortas. Mi mortas kun ili.
– Tio ĉi kondukas al nenio – Tom interrompis lin abrupte.
– Vi pravas. Ĝi kondukas jam al nenio. Mi solvis mian problemon reveni al la Tero... negative... Sed nun mi ne havas por mi atendadon, necertecon, timon aŭ esperon pri savo. Mi... mi jam mortis.
– Aŭskultu – la kosmogatoro intence laŭtigis sian voĉon. – Ĝi ne havas sencon. Ni ĉiuj eble mortos eventuale... – kaj subite, kvazaŭ rememorante ion, li aldonis: – se iu el vi volas transsendi ion gravan al la Tero, tiu devas fari ĝin nun. Dum trapasado de la atmosfero kun ĉi tiu rapideco, dissendaj aparatoj povas esti difektitaj...
– Mi ŝatus paroli kun la Tero – Jolly ekstaris kaj alpaŝis al la dissendilo.
– Atendu – Kao alsaltis kaj forpuŝis ŝin. – Mi parolos. Tero, jen B 13. Konektu min al la Mezeŭropa zono. Ondo AS 2354.
– …AS 2354 – kaj post momento de silento – diras la hejma aŭtomato de Kid Nao. La vetero estas bela hodiaŭ kaj Kid flugis al Havajo matene. Ĉu mi devas ripeti ion al ŝi?
– …ke mi estos hejme… ke mi revenas…
– Bone, mi ripetos ĝin, sed kiu vi estas? – la lastaj vortoj de la aŭtomato perdiĝis, sufokataj de la kreskanta siblado de la ŝirita atmosfero.
– Mi estas Kao, Kao...– li kriis, sed lia voĉo dissolviĝis en ĉiea siblo. – Kao… – li aldonis jam pli mallaŭte.
– Ŝi ĉiuokaze scios – Tom kriis en lian orelon.
– Jes... ŝi scios...– senpense ripetis Kao.
Do ni finfine enflugas la atmosferon – pensiis la kosmogatoro – sed ĉu ni elflugos el ĝi? – Li ne sciis tion, sed malgraŭ tio li ĝojis, ke ĝi jam komenciĝis. Minutoj pasis. La siblado pli kaj pli kreskis, ŝanĝante tonon kaj intensecon. Instrumentoj mezurantaj hultemperaturon ekbriligis alarmlumojn. La raketon minacis la sorto de meteoro disfalanta en la atmosfero. Se la temperaturo plialtiĝos je pliaj cent gradoj, la kiraso ne eltenos. – Li sciis tion kaj rigardis, kiel la malgranda nigra montrilo de la instrumento, proksimiĝas al la ruĝa alarmkampo... Ankoraŭ centimetro... ankoraŭa duoncentimetro... Tiam li aŭdis novan sonon... Nekaptebla, alvenanta el ĉiuj flankoj, ĉiea zumado... Tio estis bolanta likva aero en la malvarmigaj aparatoj...
– Ĝi jam finu! – Jolly kriis histerie.
La instrumentmontriloj tuŝis la ruĝajn paneajn bendojn. Ili ŝajnis heziti. Rigardante ilin, li jam perdis esperon. – Nur momenton kaj ĉio estos finita – li pensiis kaj li ne plu rigardis ilin kaj tiel la sekundoj estas pasantaj.
Kaj tamen la kiraso estis eltenanta. Ĝi estis eltenanta kaj kiam la kosmogatoro rigardis la nigran montrilon, li sciis, ke ĝi ne plu transiros la ruĝan bendon, kvankam la siblado ŝajnis ne perdi forton. Li ridetis. Li ridetis al la grizaj ekranoj de la aŭtomatoj, kvazaŭ dankante ilin pro la bona novaĵo... Tiam la Tero parolis:
– B 13, ĉu vi aŭdas min?
– Tero, ĉi tio estas B 13. Mi bone aŭdas vin. Ni foriris…
– B 13, B 13, parolu al mi – la ripetata voko interrompis la kosmogatoron mezvorte. – B 13, ĉu vi aŭdas min?
Li ne respondis. Li sidis senmove, klinante super la kontrolajn ekranojn.
– B 13, B 13, kio estas al vi? – La Tero parolis senĉese. – Parolu al mi. Post momento vi atingos la apogeon. Via rapideco estas danĝere alta... B 13, parolu... – kaj post momento de silento, verŝajne dirite al iu flanke – ... la komunikado interrompita, la emisiiloj ŝajne fandiĝis...
Do ja estas homo sur la Tero, ne aŭtomato – pensiis la kosmogatoro kaj denove estis feliĉa.
– Ni ne savos nin, – Jolly diris. – Vi aŭdis, la rapideco estas tro rapida...
– Malvere. Ŝajne ĉi tiu rapido estas la plej avantaĝa. La aŭtonavigisto kalkulis la rapidecdistribuon laŭ la trako – diris la kosmogatoro, kaj li kredis tion.
– Mi ne timas... Mi vere ne timas – Jolly ripetis. – Mi nur tedas atendi. Sufiĉe! Ja vi ĉiuj pensas pri la sama afero, pri morto. Vi estas certa pri tio. Mi scias nenion pri raketoj aŭ kosmonaŭtiko, sed mi vidas tiun ĉi vian certecon. Diru ĝin klare. Mi finfine volas aŭdi ĝin!
– Sed, Jolly…
– Ne, mi povas morti, sed nun! – ŝi interrompis kaj turnis sin al la kosmogatoro tute trankvile:
– Malŝaltu pilblokadon. Ŝajne, persono sidanta sur atombombo ne povas senti ĝian eksplodon. Ĉu ne estas pli bone morti tiel ol bruli en la atmosfero...
– Mi ne faros ĝin. Ni havas ŝancon…
– Mi ne kredas vin. Rompu la sekurigilojn aŭ mi mem faros tion ĉi... – ŝi ĵetiĝis al la pupitroj. Tom tamen estis pli rapida. Li saltis al ŝi kaj fermis siajn manojn sur ŝia skafandro. Ŝi baraktis, sed kiam li levis ŝin supren kaj metis ŝin sur la seĝon, ŝi trankviliĝis. Ŝi alpremis sian vizaĝon al la fleksebla sidkovrilo, eble ŝi ploris. Kao alpaŝis al la seĝo de Jolly kaj rigardis ŝin desupre.
– Jes, ŝi pravas – li diris. – Ni brulos... Se niajn kostumojn oni adaptis por flugi en vakuo, ni povus provi steriĝi post kiam la kiraso rompiĝos. Kvankam ne havante bremsaparatojn...
– Sed la vakuveturilo havas ilin– Lena preskaŭ kriis.
Lena denove – li pensiis. – Ĝi ne taŭgas por flugi en la atmosfero. Tio estas danĝera. Mi ne konsilus al iu ajn flugi per ĝi – li diris.
– Raketflugo estas same danĝera. Kaj la veturilo havas motorojn, kiuj permesas al ĝi malrapidiĝi. Ĝi donas ŝancon de savo. Vi konsentos je tio ĉi, kosmogatoro – Kao preskaŭ kriis.
– La veturilo estas unu-loka. Ĝi donas al nur unu persono ŝancon saviĝi.
– Do unu el ni savu sin. Kion vi eĉ diskutas...
– Lena, se vi pensas, ke vi flugos en ĝi ĉar vi la unua menciis tion ĉin, tiam vi eraras – Kao diris firme.
– Vi pensas, ke eble vi flugos, ke via vivo pli valoras, ĉar iu virino atendas vin. Estas iu kiu atendas ĉiun el ni...
– Ili ne ĝisatendos – Jolly forŝiris sian vizaĝon de la seĝo kaj ridis kun terura, histeria rido.
– Eble estas sufiĉe malprobable, ke ili ĝisatendos – diris la kosmogatoro, kaj subite estis egala por li ĉu ili timos aŭ ne...
– Sed tiu, kiu flugos en vakuveturilo, saviĝos – diris Kao febre.
– Liaj ŝancoj ne estas multe pli grandaj ol la niaj.
– Vi, kosmogatoro, daŭre parolas pri probableco. Pli granda ŝanco, eĉ je promilo, estas grandega ŝanco. Ĉi tio temas pri vivo.
– La valoro de lia vivo estos pli granda je unu promilo, ne pli. La produto de probablo kaj valoro – matematika espero, tia bela termino... – Li volis ridi.
Li eĉ ne rimarkis, ke Lena foriris.
– Ĉu vi ne pensas, Kao, ke ni devus lasi la vakuveturilon al la kosmogatoro? – tion ĉi diris Tom.
– Kosmogatoro neniam forlasas sian ŝipon.
– Vi pravas, Kao, mi ne forlasos la raketon... Mi restos ĝis... ĝi kolizios kontraŭ la Tero – li ridis kaj ne plu zorgis.
– Ankaŭ mi volas flugi... – diris Jolly.
– Vi ne scias kiel stiri la veturilon…– Kao rigardis ŝin, poste turnis sin al Tom:
– Antaŭ ol la raketo enprofundiĝos en la atmosferon, mi lasos la ŝipon en vakuveturilo. Vi konsentas, Tom, ĉu ne? Mi publikigos viajn verkojn. Mi solene promesas ĉi tion al vi... – Tom levis la ŝultrojn...
– Se la kosmogatoro konsentas...
– Dankon, Tom. Kaj vi, kosmogatoro?...
– Ankaŭ mi ŝatus flugi – Lena staris en la pordo. En ŝiaj manoj brilis oblonga nikelkovrita aparato kun malgranda ovala ajuto.
Ŝi havas la dispecigilon... – li pensiis kaj jam ne plu estis feliĉa.
Kao ekmoviĝis.
– Vi ne trairos, Kao. Eĉ ne provu, mi... mi, kosmogatoro, mi devas flugi... – ŝi diris feroce, kvazaŭ timante, ke iu interrompos ŝin. La dispecigilo brilis en la manoj de Lena, reflektante la lumojn de la regejo en sia nikelkovrita surfaco. Ŝi povus atingi ĉiun per ĝi. – Tie... sur la Tero, mi forlasis...– ŝi haltis, kvazaŭ ŝi ne povus vortigi la sonojn.
Kao interrompis ŝin. Li parolis malrapide, malfacile:
– Kial vi bezonas dispecigilon? Ĉu vi pensas, ke estas tiel facile mortigi homon, ĉu vi pensas, ke vi nur bezonas premi la ellasilon...
– Mi premos ĝin, se vi nur pli proksimiĝos...
– Ne, vi ne premos ĝin. Ĉu vi vidas, nun mi faros paŝon – li moviĝis al ŝi – vi ne premos!
Ŝi staris senmove kaj nur ŝia vizaĝo iomete paliĝis.
Ŝi ne premos ĝin – la kosmogatoro ankaŭ jam sciis, ke ŝi ne premos la ellasilon.
– Vi pensas, ke estas tiel facile fariĝi murdinto. Ĉi tio bezonas multan kuraĝon. Vi ne havas ĝin. Vi neniam atingos ĝin... Rigardu, mi faras la duan paŝon.
Ŝi senvole mallevis la dispecigilon. Unusalte Kao aperis ĉe ŝia flanko, kaptis la dispecigilon, kaj tiris ĝin al si. Ŝi ne ellasis ĝin. Ŝi pendis kun sia plena pezo sur liaj brakoj. Kao ŝanceliĝis kaj falis. Ili nun ruliĝis sur la blanka planko de la regejo, batalante unu kontraŭ la alia. Je unu momento, Kao sukcesis liberigi sian manon kaj donis al Lena ŝajne decidan baton, ĉar ŝi ellasis la dispecigilon, kovrante sian vizaĝon per siaj manoj. Kao saltis supren kun dispecigilo en sia mano, kaj direktis ĝin al la aliaj. Sed ili sidis senmove. Ĉio ĉi daŭris tro mallonge. Dume, Lena leviĝis de la planko kaj, iomete ŝanceliĝante, moviĝis al Kao. Tiam la teruro speguliĝis en liaj okuloj. Ne pensinte, li celis la dispecigilon al ŝi kaj blua flamo pafis el la ajuto. Tom flaris ozonon kaj bluaj makuloj kirliĝis antaŭ liaj okuloj. Kiam li finfine vidis, Lena jam estis malviva...
– Murdinto – estis ĉio li diris.
La rigardo de Kao estis malplena.
– Ne provu movi, alie mi mortigos vin... mi mortigos vin... – li senĉese ripetis. Li tiam komencis retiriĝi al la koridoro. Tom saltis post li.
Li efektive mortigos lin – pensiis la kosmogatoro.
– Haltu – li ordonis.
– Sed…
– Mi diris, haltu.
Tom levis la ŝultrojn kaj alpaŝis al Wo surgenuanta super la korpo de Lena.
– Ŝi tuj mortis… – li forrigardis. Nun Kao kuras al la vakuveturilo – pensiis la kosmogatoro, kaj poste, kiam li sciis, ke Kao jam estas en la kajuto de la veturilo, li diris en la mikrofonon:
– Vi estas murdinto kaj vi devas esti punata... Estus maljuste, se vi vivus, ĉar vi mortigis ŝin... Neniu pruvus tion al vi. Neniu punus vin, se ni mortus. Vi devas morti, ĉu vi komprenas... – li finis, leviĝis de malantaŭ la regiloj kaj alpaŝis al la regpupitroj. Li nun rigardis la ekranon kaj atendis... La malsupraj kluzoj de la raketo estis jam malfermitaj kaj la vakuveturilo, manovrante per siaj motoroj, estis eksteriĝanta. Kiam ĝi sufiĉe malleviĝis malsupren, la klapoj de aerkluzoj fermiĝis malantaŭ ĝi.
– Mi deziras al vi bone. Savu vin... – kraketis la voĉo de Kao en la laŭtparolilo.
– Atentu, vi mortas!... – diris la kosmogatoro, premis la klavon kaj ŝaltis la magnetan kampon, kiu ensuĉis la veturilon, tirante ĝin al la fermitaj kirasaj aerkluzoj de la raketo. La ŝipo iomete tremis, kaj fajrofluo ŝprucis sur la ekrano, kie li ĵus antaŭ momento vidis la vakuveturilon. Tio estis la brulaĵujoj eksplodantaj pro kolizio kun la kiraso de la raketo. La veturilo ĉesis ekzisti kaj ĝiaj brulantaj restaĵoj restis malantaŭ la raketo, bremsitaj en la ankoraŭ maldika atmosfero.
– Mi devis fari tion ĉi. Alie estus maljuste... – li diris mallaŭte kaj al si, kaj neniu aŭdis tion meze de la kreskanta bruo de la disŝirata atmosfero. Li rigardis la ekranon dum momento, poste turnis sian rigardon reen al la instrumentoj. La raketo perdis rapidecon kiam ĝi eniris pli densajn tavolojn de la atmosfero. – Mi estas laca, kutime laca – li pensiis. Li rigardis la montrilojn de instrumentoj rampantan supren, sed li estis indiferenta pri iliaj indikoj. Li eĉ ne surpriziĝis, kiam ili haltis kaj malrapide komencis fali. La ruĝe varma ŝelo de la raketo malvarmiĝadis. Fine, la altimetromontrilo moviĝis kaj eliris el la morta pozicio. – Ni estas jam ĉe la alteco de stratosferaj raketoj – li pensis kaj rigardis malsupren. Tie estis oceano. Li aŭtomate premis la klavojn de aŭtonavigilo kaj determinis la pozicion de la raketo.
– Ni estas surper la Pacifika Oceano. Ni devas fali ĉe la bordoj de Ameriko – li fine diris.
– Estu pli specifa – Wo staris tuj malantaŭ li, rigardante la instrumentojn tra super lia ŝultro. Li plialtigis la precizecon de la kalkuloj, disponigis novajn birojn... – Mi kalkulas la ŝancojn savi ilin – li ekpensis kaj surprizite rimarkis, ke liaj manoj tremas premante la klavojn. La rezulto, fosforeska disko metita sur telemapon, ampleksis la oceanon kaj peceton da tero ...
– Tridek kilometrojn super la bordo, kun disvastigo de kvindek kilometroj.
– Ni esperu, ke ni finos en la maro... – Wo diris.
Kaj se ni ne suriĝos sur la maro, ni tute ne suriĝos – pensiis la kosmogatoro. Li rigardis kiel la montrilo de la altometro malrapide falis. Ili jam malsupreniĝis tiel malalte, ke oni povis vidi grandajn transportŝipojn moviĝantajn orienten. Kontraŭ la griza fono de la oceano, ili aspektis kiel ovalaj misiloj trenantaj blankan voston el ŝaŭmo.
– B 13, B 13 – raspis la laŭtparolilo. – B 13, ĉu vi aŭdas min? Vi flugas rekte al Saturnopolis... al Sa-tur-no-po-lis... Ŝanĝu la direkton... tuj... ŝanĝu la direkton! Ĉu vi aŭdas? Ne, ili ne aŭdas nin... estas terure... – kaj post momento de silento denove – B 13... B 13... ŝanĝu la direkton! ŝanĝu kurson!
La kosmogatoro sciis, ke li povas nek ŝanĝi la direkton nek bremsi la raketon, li povas fali nur per glita flugo... Ankoraŭ unu, du minutoj kaj la urbo aperos el malantaŭ la horizonto...
– Tie loĝas milionoj da homoj... ni ne povas... – li diris tion pli mallaŭte ol kutime, sed ili aŭdis. Li rigardis Tom-on. Li kapjesis. Tiam la kosmogatoro etendis manon al la teniloj de pilblokigaj leviloj. Li denove rigardis la maron, plenigantan la malsupran ekranon per monotona grizo. – Griza, grandega kaj griza – li pensiis kaj tiris la levilojn…
Oriente de la urbo Saturnopolis, dua suno ekbrilis por momento malantaŭ la horizonto. Ĝi fulmis, poste estingiĝis, kaj tiam nuboj alvenis kaj pluvo falis sur la oceanon...
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.