|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() KOSMODROMOAŭtoro: Konrad Fiałkowski |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
"Uzu la servojn de Kosmoflugo" "En sekundo al la Luno" "Moderna Terano vojaĝas tra la kosmo nur en formo de la elektromagneta ondo" "Ni organizas grupajn ondoekskursojn al Jupitero" "Flugu lumrapide al la limoj de la Sunsistemo," – fotoreklamoj pafiĝis en grandegaj literoj alten super la centra haveno kaj fadis en la stratosfero, videblajn en la radiuso de centoj da kilometroj.
Mi sidis sur la dek-kvara etaĝo de la dektria bloko en la ĉambro 1413 kaj ludis ŝakon kun aŭtomato. Mi perdis kiel kutime, cetere ne povus esti alie. Mi memoras, ke unu fojon antaŭ kelkaj monatoj, mi gajnis la ludon, sed tiam la aŭtomato havis difektitajn asociajn unuojn kaj ĝi ludis kun mi uzante cent-dudek-seponon de sia cerbo, kion diris al mi la riparaŭtomato kun la plej profesia mieno (ĝia certigsistemo tiam montris certecon pli alta ol 99, 9 procentoj).
Mi malamas ŝakludi kaj en mia libera tempo mi zorge evitas lokojn kie mi povas renkonti ŝakludantojn. La sola vido de ŝakĉevalo povas ruinigi mian plej bonan humoron. Tamen ĉi tie, sur la dek-kvara etaĝo de la dektria bloko, en la fako pri plendoj, mi vere havas nenion alian por fari. Neniu faris plendon dum monatoj. Neniu havas plendojn pri "Kosmoflugo". Ĉiuj estas kontentaj kaj feliĉaj, ke la progreso de la civilizacio ebligis krei tian vojaĝagentejon. Genia invento etigis nian Sunsistemon al grandeco de granda urbo. En la pasinteco, en tempoj pri kiuj ni eĉ ne volas pensi reen, vojaĝo estis problemo. Eĉ vojaĝo al Jupitero... kaj do ne al iu ajn periferio de la Sistemo... Por vojaĝi, oni devis atendi lokon en la raketo kaj mendi ĝin kelkajn monatojn antaŭe. La vojaĝo mem daŭris kelkajn semajnojn. Akompanis ĝin la terura bonfarto de persono ŝlosita en raketskatolo, apartigita de la senlimaĵo de la vakuo per fragila metala kiraso. Sed ĉio ĉi feliĉe apartenas al la pasinteco. Hodiaŭ, nur varoj estas transportataj per raketoj, kaj eĉ tiaj varoj, kiuj tute povus ne esti transportataj...
La homo, la hodiaŭa homo, liberigita de la atoma strukturo de sia korpo, kiu ligis lin dum jarcentoj, vojaĝas kiel informo je la rapido de la lumo. La ideo de tia vojaĝo ne estas nova. Jam la antikvuloj venis al la konkludo, ke se oni prenus la kemiajn komponaĵojn, kiuj konsistigas la homan korpon kaj kombinis ilin en identa maniero, kaj tiam aranĝus ilin ĝuste tiel, kiel ili estas kunligitaj kaj aranĝitaj en vivanta homo – estos kreita dua homo, identa al sia originalo. Ĉi tio estas evidenta. La malfacileco estis krei taŭgan analizilon, ĉar ĝi devas esti almenaŭ same kompleksa kiel la homa korpo mem. Dum jarcentoj, ĉi tio estis nesolvebla problemo, kaj nur la progreso de elektroneŭroniko permesis al ni konstrui cerbon kapablan memori la strukturon de la homa korpo.
Tuj poste estis kreita "Kosmoflugo", potenca, komplika maŝino, kies eta dentaĵo mi estas (dek-kvara etaĝo de la dektria bloko, la fako de plendoj). Mi ne volas tro laŭdi nian oficon, por tio estas la reklamfako. Mi nur ŝatus atentigi, ke ne ekzistas alia en nia Sistemo, kiu estas same efika.
Ĉar pensu pri kiom da dramoj oni skribis pri tio, kiel li flugas per raketo por esplori la glaciajn rokojn de Titano, kaj ŝi restas sur la Tero sendante sopirajn teleleterojn al li (aŭ inverse). Nun ĉi tiu problemo tute ne ekzistas. Li volas vidi ŝin. Li rendevuas kun ŝi ĉe la piedo de la Pamir-Montoj, eniras la analizilojn sur Titano, kiuj malkombinas lin atomo post atomo, lernante lian strukturon. Informo pri lia konstruo estas sendata per radio al la Tero. Ricevinte ĝin, la sinteziloj rekreas lian korpon kaj tiel post kelkaj horoj li translokiĝas al Azio.
Tiel ni ne permesas dramojn. Verkistoj ne povas pardoni nin, ke ni detruis tiel mirindan viideotronan temon kaj kalumnias "Kosmoflugo"-n, ke ĝi distordas, kurbigas krurojn, kaj al iu iam forgesis reprodukti la hepaton. Sed tio ne estas vero! Mi laboras en la fako pri plendoj dum jaroj kaj nenio tia iam okazis. Eble unufoje, sed tio estas tute alia historio.
Mi memoras, ĝi komenciĝis jam matene. La ĉefa testisto de nia haveno plendis pri ricevo el la eksteraj planedoj kaj proponis ĉesi sendi vojaĝantojn. Poste li trankviliĝis kaj ni ĉiuj supozis, ke la ricevaj distordoj estis kaŭzitaj de duma pliiĝo de Sunaktiveco. Kiam la testisto, nun jam tute trankviligita, lumigis la verdan triangulon de ricevpermeso sur la rega tabulo, mi iris al mia ĉambro kaj komencis miajn ĉiutagajn agadojn. Mi ĵus estis finanta mian sesan ŝakludon, kiam la televidfona ekrano lumiĝis kaj rigardis min per la maltrankviligita vizaĝo de dispoziciisto...
– Dam, mi supozas, ke vi havos iom da laboro por fari...
– Kio okazis?
– Iu paneo sur Titano… Pluraj homoj estis revenantaj de tie…
– Kio do, ili malaperis en la vakuo?
– Ne, ili estis iomete distorditaj… – li havis tian esprimon sur la vizaĝo, ke mi komencis suspekti la plej malbonan.
– …ĉu iliaj kapoj aŭ membroj ne estis rekreitaj...?
– Ne. Ili estis miniaturigitaj. Jes, vi scias, kvazaŭ iu transformis normale konstruitajn homojn en nanojn, sed li faris tion ĝuste, tute proporcie... kaj tio estas la plej stranga afero...
– Sed tio estas neeble. Ĉi tio... ĉi tio ne povas esti koincido...
– Jes, ĉi tio aspektas kiel intenca ago...
– Mi ne komprenas, kial iu kreus nanojn – mi miris, ĉar mi ne aprezis homan inĝeniecon.
– Ankaŭ mi ne komprenas – li levis la ŝultrojn. – Ĉiuokaze, mi ne envias vin, Dam. Vi havos malbonajn momentojn hodiaŭ...
– Kiom da ili estas…?
– Vi vidos. Estu preta ricevi ilin ĉiukaze. Post kelkaj minutoj la unuaj eliros el la sinteziloj...
Mi leviĝis. Mi glatigis miajn harojn, forblovis la nevideblan polvon de la skribotablo, refoje kritike rigardis ĉirkaŭ la oficejo kaj surmetis ofician mienon. Baldaŭ iu eliros kaj ĝi komencos... Mi devas klarigi al tiu, ke la metamorfozo rezultas el la objektivaj leĝoj de la fiziko, ke ne estas kulpo de la "Kosmoflugo"...
Mi paŝis tien kaj reen laŭ la kabineto. Mi haltis nur kiam la informaŭtomato krake malfermis la pordon, lasante malgrandan vireton pasi antaŭ ĝi. La vireto ĉirkaŭrigardis suspektinde kaj alproksimiĝis al mi.
– Mi nomiĝas Bim Mom – li diris tion per potenca basvoĉo, kiu venis de ie profunde en lia ventro. La kontrasto estis tiel komika, ke mi malfacile detenis min de rido.
– Dam, estro de la fako pri plendoj – mi diris.
Bim Mom kapjesis, kvazaŭ por diri, ke mi estas ĝuste la viro, kiun li serĉas.
– Ĉu vi havas plendojn pri "Kosmoflugo"? – Mi demandis, kaj kompreneble mi nek eĉ por unu momento konfesis, ke mi ion scias pri la tuta afero.
– Plendoj! Tio estas malforte dirita. Mi estas kolerigita kaj vundita! – li kriis, kaj lia voĉo similis al basmuĝo de lanĉanta raketo. – Vi estas senrespondecaj malinteligentuloj, predante la naivecon de homoj! Kion vi faris, rigardu...! – li montris al sia brusto per drama movo.
– Trankviliĝu kaj finfine diru al mi, pri kio temas.
– Nu, kiel do? Vi mallongigis min, ĉu vi ne vidas tion ĉi?
– Ne. Kaj kiel vi aspektis antaŭe?
– Vi ne vidas la diferencon. Antaŭe, mi estis homo, viro, ne nano kiel nun. Rigardu! – li metis sian stereoviziogramon sub mian nazon. Efektive, sur la fono de la verdaj rokoj de Titano en griza laborvesto staris iomete kurbiĝinta viro, kies miniaturon mi nun havis antaŭ mi.
– Jes, tio okazas hazarde – mi diris mallaaŭte.
– Kio okazas?
– Perturboj dum ricevo…
– Mi ne komprenas – li levis la ŝultrojn.
– Kio estas via profesio? – Mi demandis.
– Astronomo. – Bim Mom rigardis min tute konfuzite.
– Bonege – mi ĝojis – mi povos komuniki kun vi. – Ni ne solvos amike la aferon, spit! – Bim Mom denove koleriĝis.
– Sed ne temas pri tio. Kiel astronomo, vi tre bone memoras la leĝojn de termodinamiko.
– Nu, jes – la konfirmo ne sonis certe.
– Tion mi celas.
– Sed kun kio rilatas la leĝoj de termodinamiko...
– Kiel? Ja ili diras, interalie, ke entropio ne malpliiĝas en fermita sistemo.
– Nun vi diros, ke tial ni estas transformitaj en nanojn. Ja tia klarigo ne havas sencon. Vi mem bone scias tion.
Miniaturigita juna virino staris en la pordo. Ŝi zorge rigardis min de la kapo ĝis la piedoj, kvazaŭ mi estus ekspoziciaĵo.
– Nu… – Mi ne sciis kion diri. Dume ŝi paŝis pli proksimen.
– Vi traktis nin malbone. Estas vere, ke mi nun konvenos en ĉi tiuj fabele buntaj infanhelikopteroj, sed ĉiuj roboj estos tro grandaj por mi. Ĉu vi eĉ vere scias, kio okazis? – ŝi denove esplore rigardis min.
Tiumomente mi konstatis, ke mi ne taŭgas por la fako pri plendoj. Nenio venis al mi en la kapon. Mi ne povis elpensi pri ajnaj mensogoj. – Mi povas nur ludi ŝakon kun ludaŭtomato – mi pensis kolere.
– Do Vi ne scias. Mi konsilas al vi esplori ĉi tiun aferon antaŭ ol ili venos...
– Kiuj ili?…
– Nu, tiu tuta ondekskurso de Titano, kiu estis sendita por ni. Ili nuntempe kunvenas malsupre kaj konsideras kion fari. Pli aŭ malpli frue ili venos al vi.
– Mi diros al ili ion – mi diris sen pripenso.
– Mi konsilas al vi elpensi ion verŝajnan... Inter ili estas areologoj, kaj krome ili havas aŭtobatilojn kun si.. – ŝi ridetis.
Mi iom paliĝis, mi pensas, pro la impreso, kaj ŝi zorge demandis:
– Ĉu vi sentis vin malsana?
– Ne ne.
Bim Mom subite vigliĝis.
– Mi imagas, kio okazos ĉi tie baldaŭ – li ridis.
La ondekskursanoj invadis la oficejon momenton poste. Ili trapuŝiĝis en la pordo, kriante ion unu al la alia. Kelkaj homoj minacis min per kunpremitaj pugnoj. Kaj nur tiam mi komprenis mian veran rolon en "Kosmoflugo". Mi estis tio, kio estis nomita ofero en antikvaj tempoj kaj estis mortigita por la gloro de la dioj ĉe gravaj ceremonioj. "Kosmoflugo", aliĝante al la principo: "Nia kliento estas nia mastro", ŝajne ankaŭ devis fari oferojn de tempo al tempo.
Komence mi provis klarigi ion al ili, sed baldaŭ mi komprenis, ke ili tute ne aŭskultas min. Tiuj, kiuj jam estis en la oficejo, kriegis. Tiuj, kiuj puŝiĝis tra la pordoj, ankaŭ kriegis. La bruo fariĝis malfacile eltenebla. Ili aspektus kiel krieganta amaso da infanoj forlasantaj infanĝardenon, se ne estus iliaj vizaĝoj torditaj de kolero.
Mi superis ilin per mia staturo. Mi pensiis, ke mi povus esti opiniata kiel infanĝardena instruisto kaj preskaŭ ridis. Tamen la situacio tute ne estis gaja. Estis pli kaj pli da hometoj en la oficejo.
La volumeeno de la oficejo estis limigita, do ne ĉiuj eniris internen. Estis sufoke en la oficejo kaj mi sentis ŝviton elflui sur mian frunton. Mi spiris malfacile, kvankam la homamaso atingis nur ĝis mia brusto. Ilia situacio certe estis pli malagrabla, kaj tamen la kriado ne ĉesis eĉ je unu momento. Tamen, en la miksita ĥoro de voĉoj, mi ĉiam pli ofte distingis kriojn:
– Fenestro! Fenestro!
Fine iu tuj apud mi kriis:
-– Malfermu la fenestron!
Mi pensis, estas sufoke al ili, sed subite mi sentis, ke ili pli kaj pli puŝas min en tiu direkto. Dekkvara etaĝo! Antaŭ miaj okuloj mi vidis vicon da fenestroj sur la malsuperaj etaĝoj kaj, pli malsupre, la grizan surfacon de la helidromo kun diverskoloraj makuloj de helikopteroj disĵetitaj sur ĝi.
– Sed aŭskultu! – Mi provis superkrii ilin. – Ne estas mia kulpo. Ili estas tiuj en la elsendiloj sur Titano. Ili mallongigis vin. Mi vere faris nenion...
Neniu aŭskultis min. La fenestro malfermiĝis krakbrue. La fenestrobreto pli kaj pli proksimiĝis...
Subite ŝajnis al mi, ke de la fenestroflanko la monotona zumado de motoro traboras la kaoso de homaj voĉoj. Mi turnis min. Ekster la fenestro pendis helikoptero. En korbo alkroĉita sub ĝia vosto sidiĝis videotrona raportisto transdonanta al la video-elsendiloj, kio okazas en la oficejo. Li svingis la manon al mi kaj kriis:
– Estas bone, ke vi turniĝis… Jes, jes… Ridetu nun – lian voĉon, multfoje plifortigitan, mi aŭdis perfekte.
Mi tordis mian vizaĝon, penante rideti, konsciante, ke milionoj da videotronospektantoj rigardas min. Tamen la rideto malsukcesis. Ĝi fariĝis grimaco de doloro, ĉar samtempe mi ricevis frapon en la stomakon.
– Al la fenestro kun li, al la fenestro! – iu kriis histerie. En la sama momento mi rimarkis, ke alia helikoptero alproksimiĝas al la fenestro, kun ŝnura ŝtupetaro svingiĝanta sub sia fuzelaĝo en la ventoblovoj. Tio estis savo. Ignorante la frapojn falantajn sur min, mi komencis trapuŝi per ĉiuj miaj fortoj al la fenestro. La raportisto aprobe ridetis kaj premis sian vizaĝon al la fotocelilo.
Post iom da tempo mi trovis min sur la fenestrobreto kaj rimarkis kun teruro, ke la raportisto signalas al la piloto de la dua helikoptero, ke li ne proksimiĝu.
– Ŝtupetaron, ŝtupetaron... – mi kriis histerie, apogante min per ĉiuj fortoj al la fenestro. La homamaso premis malantaŭ mi, kaj antaŭ mi malfermiĝis abismo de kelkaj dekoj da metroj.
– Atendu momenton – la raportisto trankviligis min per la megafono. – Mi devas iomete retiriĝi por kapti la tutan bildon...
– Sed ili forĵetos min... Helpu!
– Atendu, nur momenton – la helikoptero kun la raportisto malrapide malproksimiĝis. La dua kun ŝtupetaro moviĝis al la fenestro.
Mi prenis la ŝtupetaron dumfluge kaj komencis grimpi al la kajuto. Iu tiris min enen. La fulmilo plurfoje ekbrilis. Estis la raportistoj sidantaj interne kiuj registris la momenton, kiam mi eniris la helikopteron.
– Ĉu vi, Dam, estas fakulo pri la teorio de malgrandigoj?
– Kio estas la estonteco de la homa miniaturigo?
– Ŝajne tio estas la unua etapo de miniaturigo. Ĉu ankaŭ vi pensas tiel?
– Ĉu tio akcelos la vojaĝon al la steloj?
Demandoj estis alvenantaj de ĉiuj flankoj. Mi iom senkonscie ĉirkaŭrigardis la kajuton, poste kapjesis.
– Jes, ĉi tio estas miniaturigo – mi diris per ne tro memfida voĉo.
– Ĉu, ĉu tia eta homo estas sama kiel ni? – balbutis iomete la nigra raportisto kun okulvitroj.
– Identa, nur iom pli malgranda... – Mi komencis akiri memkonfidon.
– Ĉu ĉi tiu spontanea entuziasmo, kiun ni observis, estis kaŭzita de plibonigo de bonfarto...
– Kompreneble! Pli malgranda organismo havas malpli da bezonoj kaj tial plibonigitan bonfarton.
Mi scivolis kie ili vidis la entuziasmon en ĉi tiu homamaso.
Ili ne havis tempon por demandi al mi pliajn demandojn, ĉar ni surteriĝis sur la helidromo. Dum mi foriris de la helikoptero, mi aŭdis fragmenton de anonco:
– “...la entuziasmo de miniaturigitaj homoj ne malpliiĝas. Ili estas feliĉaj en sia dimensio – diris al ni la projektodonanto de la eksperimento, specialisto pri miniaturigo ĉe "Kosmoflugo" – Dam. "Kosmoflugo" faris grandan, epokfaran malkovron en la spirito de nia epoko, la epoko de miniaturigo. En tempoj kiam ĉiu objekto, ĉiu aŭtomato fariĝas pli malgranda, homoj ankaŭ devus revizii siajn opiniojn koncerne sian propran altecon. La estonteco apartenas al miniaturigitaj homoj, kaj estas miniaturigitaj homoj, kiuj flugos al la steloj.
Mi iris sur la plato de flughaveno kaj homoj moviĝis flanken por fari lokon por mi. La spaliro tiel kreita kondukis al la pordo de la oficejo de la ĝenerala direktoro de "Kosmoflugo". Mi volis iel eskapi, atingi unu el la proksimaj helikopteroj kaj forflugi hejmen, sed tuj kiam mi nur devojiĝis de la difinita vojo, junulo elkuris el la homamaso, subtenis min kaj direktis min reen al la mezo de la spaliro. Pluraj fulmlumiloj ekbrilis, kaj la vizaĝoj de la homoj starantaj plej proksime al mi esprimis surprizon.
– Ĉu eble li svenis?… – Mi aŭdis flustrojn.
– Tio estas pro troa laboro – iu respondis per obtuza voĉo. Mi ne provis plue eskapi. La oficejo de la direktoro estis plenplena de homoj.
– Kara kolego! – la direktoro elkuris renkonte al mi. – Mi estas tiel feliĉa pri via sukceso. Ĝi estas ankaŭ sukceso por nia tuta institucio.
Li diris la lastan frazon pli laŭte, por ke ĉiuj en la oficejo aŭdu lin.
– Sed, direktoro…
– Estas nenio pri kio paroli, kolego. Nur akceptu miajn plej korajn gratulojn...
Tiam mi premis dekojn da diversaj manoj. Ili diris – ke ili fieras pri mi, ke ĝi estas atingo je kosma skalo. Mi ne plu aŭskultis ĉion ĉi, kiam subite oni faris demandon:
– Kiuj estis viaj kialoj por fari vian laboron sekrete?
Mi ne sciis kiel respondi tion. Mi timis la tutan tempon, ke iu finfine faros demandon, kiun mi devos respondi konkrete. Mi freneze serĉis prudentan respondon. Eĉ trapasis mian kapon diri, ke ĉio estis eraro kaj miskompreno. Tamen ne. Post tia kompromitiĝo, Godja certe eĉ ne volus paroli kun mi, kaj mi ne povis lasi tion okazi. Subite venis en mian kapon la perfekta solvo. Mi montris al la direktoro per la plej mistera gesto ebla.
– Vi devas demandi lin pri tio – mi aldonis, same mistere. Mi ankaŭ rimarkis plurajn raportistojn rapidantajn al la direktoro kaj kun malica kontento mi pensiis, ke nun li klopodos pri trovado de prudenta respondo.
Mi jam diris al la raportistoj kiomfoje tage mi manĝas, ĉu mi uzis la universalkosman enciklopedion en mia laboro, ĉu mi laboras pli bone matene aŭ vespere, kaj kion mi pensas pri la utileco de la unua stelekspedicio. (Mi respondis, ke ĝi estos tre utila), kiam subite el la amaso paŝis malgrasa blondulo kaj, rigardante min per honestaj, bluaj okuloj, demandis:
– Ĉu vi asertas, profesoro, ke miniaturigo devas kovri la tutan homaron?
– Jes! – mi respondis senpripense (ĉi tiu "profesoro" estas tia stultaĵeto, ke ne indas embarasi ĉi tiun junulon por korekti sian eraron).
– Kaj kial vi ankoraŭ ne miniaturigis vin, profesoro?
Mi estis tute surprizita. Kion mi respondu al li?
– Ho ĝuste, kial? Jen la problemo! – Mi diris por ĉia kazo, por aĉeti tempon.
Mi plej volonte dezirus foriri, sed la junulo rigardis min demande.
– Tio ĉi evidentiĝos future – mi deklaris per certa voĉo, kaj en tiu momento mi konstatis, ke li ne kredas min. Li malproksimiĝis, sed ŝajnis al mi, ke en lia rigardo mi vidis iom da suspekto.
– Ne ĉiuj problemoj estas jam tute solvitaj – mi aldonis, kaj en la sama momento mi konstatis, ke mi parolas stultaĵon.
– Tio signifas, ke ili, tiuj ĉi miniaturigituloj, estas eksperimentaĵoj – finis la blondulino.
– Neniam! – mi levis la ŝultrojn.
– Kiaj eksperimentaĵoj? – interesiĝis raportisto de granda monata videorevuo staranta apude.
– La miniaturigituloj – klarigis la junulo. La vizaĝo de la raportisto alprenis la esprimon de ĉasisto spuranta ĉasaĵon.
– Kiel oni komprenu tion? – li direktis sin al mi.
– Mi ne komprenas lin. Mi ne scias, kion li volas diri...
Mi foriris, sed okulangule mi vidis la raportiston okupiĝi pri konversacio kun la junulo.
Mi iĝis fama homo. Konatoj kaj raportistoj atendis min hejme. Cetere estis pli da raportistoj, sed mi ankaŭ vidis vizaĝojn inter miaj konatoj, kiujn mi ne vidis dum pluraj jaroj.
Godja simple radiis, rakontante dekstre kaj maldekstre kiel mi laboras, kiel mi ripozas, kiujn sportojn mi praktikas kaj kiujn mi ne praktikas kaj kial. Ŝi emfazis sian rolon en mia vivo tiel subtile, ke eĉ por ordinare inteligenta raportisto evidentiĝis, ke sen ŝi mi verŝajne ĝis nun ankoraŭ kultivus mian ĝardenon, kaj kiu scias ĉu mi eĉ estus fininta la bazlernejon. Salutante, ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ mian kolon kaj kisis min sufiĉe longe por ke ĉiuj raportistoj sukcesu kapti niajn vizotronogramojn.
Mi spektis ilin la sekvan tagon sur la videotrono en la Tera kaj tutsistema programo:
"La familia vivo de granda sciencisto," estis la komento. Ĉiuj vaste diskutis pri la sukcesa eksperimento de "Kosmoflugo". Nur unu teleĵurnalo en la artikolo "Malpermesita eksperimento?" citis mian respondon al la demando de la junulo, demandante kial mi mem ankoraŭ ne miniaturigis min.
– Abomenaj kalumniantoj – diris Godja aŭdinte la artikolon.
Tuj poste mi ricevis televidgramon de la direktoro. Ĝi estis mallonga kaj klara. Kiam mi ekstaris antaŭ li en lia oficejo, tuj post la saluto, li diris al mi rekte:
– Mi pensas, ke vi devos miniaturigi vin.
– Por kio?
– Por dokumenti, ke vi subtenas ĉi tiun metamorfozon.
– Sed mi sentas min tute bone en miaj nunaj dimensioj.
– Mi kredas, sed vi devas miniaturigi vin. Ja komprenu. Ĉi tie jam hodiaŭ estis tri raportistoj pri ĉi tiu afero. Ili ne povas eĉ imagi, ke vi ne miniaturigus vin. Ili ne demandis min ĉu vi miniaturiĝos, sed ĝuste kiam. Ĉu vi komprenas?
– Nu, jes, sed...
– Ne ekzistas ia "sed" ĉi tie. Se vi ne faros tion, pli aŭ malpli frue la gazetaro scios, ke viaj atingoj en la kampo de miniaturizado estas multe pli malgrandaj ol oni komence pensis. Kaj tiam…
– Bone. Mi submetos min al miniaturigon – mi diris, kaj mi estis radiigita al Titano ankoraŭ tiun ĉi saman nokton. Estante jam sur la luno, mi aŭdis en la ĝeneralsciencaj novaĵoj, ke la kreinto de miniaturigo, Dam, flugis al Titano por miniaturigi sin. La komentisto aldonis, ke miniaturigo fariĝas pli moda kaj tial la seria produktado de mikroemisiiloj komenciĝis.
– Do ankaŭ vi volas fariĝi milikilos?
Estis tiam kiam mi aŭdis la nomon miniaturigita homo por la unua fojo. La demandanto estis cibernetikisto, prizorgisto de emisiilo sur Titano.
– Jes, tio ja estas tute evidenta. Kiel kreinto...
– Mi vidas, ke vi jam mem kredis ĉi tion?
– Kion?
– Ke vi kreis milikilos-on.
– Kaj vi pensas, ke kiu?…
– Mi. Mi kreis milikilos-ojn kaj mi estas milikilos.
– Kiel do, vi ja havas normalan altecon?
– Antaŭe mi estis unu el la plej altaj homoj en la Sunsistemo. Oni diris pri mi, ke mi povus servi kiel masto por kosma lanterno.
– Kaj vi faris tion…
– Jes, kaj kio estas pli malbone, mi ne havis tempon por alĝustigi la emisiilon antaŭ ol ĉi tiu ondoekskurso estis elsendita...
– Kial? Vi ja verŝajne sciis pri ĉi tiu ondoekskurso?
– Mi sciis. Sed mia helpa cerbo, kie estis ĉiuj kalkuloj, forbrulis ĝiajn cirkvitojn, kaj antaŭ ol mi povis rekrei la kalkulojn, ili estis emisiitaj.
– Aĥ tial...
– Jes. Ĝuste tial. Sed vi ja havas nenion por zorgi. Ĉio finiĝis bone. – Li raŭke ridis kaj foriris per la movo de ŝakĉevalo trans la nigran kaj blankan ŝaktabulon de la plankkaheloj. Mi tremis pro abomeno.
De tiam pasis pluraj jaroj. Nuntempe estas proksimume kvar miliardoj da Milikilos-oj en nia Sistemo. La termo "Milikilos" okupas kvar telepaĝojn en la universalkosma enciklopedio. Godja estas milikilos, kaj ankaŭ la direktoro de "Kosmoflugo". La vestaĵoj de Milikilos-oj estas pli belaj, pli buntaj kaj pli precize faritaj. La unuaj milikilos-oj de la memorinda emisio de Titano estas speco de aristokrataro, kaj ili fanfaronas pri partopreno en ĉi tiu emisio ĉe ĉiu okazo. La televidgramo de miaj travivaĵoj en ĉambro 1413 en la dek-kvara etaĝo de la dek-tria bloko estas en la arkivo, kaj interpretante ĝin, iu historiisto registris, ke la entuziasma homamaso de la unuaj milikilos-oj, manifestante sian ĝojon pri miniaturiĝo, preskaŭ strangolis la kreinton de milikilosismo.
Kaj mi? Nu, mi publikigis taglibrojn kaj mi daŭre laboras en la plendofako, kiun kelkaj homoj konsideris signo de malmoderna modesteco. Nur mi nuntempe oficas en grandega oficejo sur la teretaĝo. Mi plue konstante perdas kontraŭ la aŭtomato je ŝako, sed mi devas kunporti faldeblan tabureton por povi atingi ĝian kontroltabulon. Por mi, ĝi estas allokigita iom tro alte.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.