La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOSMODROMO

Aŭtoro: Konrad Fiałkowski

©2026 Geo

La Enhavo

SENTINELO

Mi malkovris ĝin en la tria horo post forlasado de la bazo. Mi ekveturis per selenoveturilo por ĉirkaŭkontroli aŭtomatajn gravimetrajn staciojn. Disigitaj ĉirkaŭ la perimetro de platigita elipso en kies centro situis la bazo, ili estis vizitataj unufoje semajne de iu el nia skipo. Fakte, Krab devis fari tion ĉi-foje, sed li atendis videofonian komunikiĝon kun la Tero, tial mi veturis.

La priservo de tiuj stacioj estis simpla kaj efektive ĝin povus sukcese fari aŭtomato. Oni alveturis al la ujo, elprenis el ĝia interno malgrandan, brilan mnemotronan kristalon enhavantan la semajnan registron de la stacilaboro, enmetis la novan, kiu okule aspektis tute ne diferenca de la jam registrita, fermis la ujon, rapide kontrolis la elektronikajn elementojn, kaj tio estis ĉio. Oni nur devis zorgi ne konfuzi la mnemotronojn kaj ne registri la datenoj denove sur la sama kristalo. Ĉi tio okazis al Krab unufoje. Li alportis neregistritan kristalon reen al la bazo, kaj ni dissekcis la tutan stacion serĉante damaĝon antaŭ ol ni elpensis la ideon kontroli la registradon en la restanta mnemotrono. Kompreneble, se la mnemotronoj estus anstataŭigitaj per aŭtomato, ĝi ne farus tian eraron, kaj tio estis la argumento. – Ne – diris la ĉefkosmikisto de la bazo, aŭskultinte nin tiam – mi ne konsentas pri iu ajn aŭtomato. La aŭtomato plenumos sian laboron, sed ĝi ne montros ajnan flekseblecon de agado se io okazus. – Sed kio efektive povus okazi? – Mi pensis tiam. La Ĉefa Kosmikisto, kvazaŭ antaŭvidante ĉi tiun demandon, aldonis:

– Estas vere, ke kutime nenio okazas, sed ĉiam estas iom da probableco de nekutimaj eventoj, ĉu ne? – li ridetis.

– Residua... – diris Krab.

– Vi pravas, residua, sed verdire, kion vi devas fari ĉi tie? Preskaŭ ĉio estas farita de aŭtomatoj ĉiuokaze. – Ne estis respondo al tio. Do mi kaj Krab alterne veturis, kaj kelkfoje veturis ankoraŭ iu, kiu ĝuste tiam havis nenion alian por fari. Fine montriĝis, ke la estro pravis, iasence, ĉar la aŭtomato neniam malkovrus ĝin. La aŭtomato sekvus la kutiman itineron, kvankam la tria stacio estis detruita. La aŭtomato ne ŝanĝus sian konduton nur ĉar iu meteoro detruis la stacion. Ĝi veturus tien, eliĝus, kaj plenumus la ordonon enkonstruitan en ĝian konscion: "Foriru, se estas radioaktiveco" (ĉiuj lunaj aŭtomatoj havas ĉi tiun ordonon enkonstruita, ĉar la disrompo la pilo per meteoro estas sufiĉe ofta ĉi tie pro la foresto de protekta tavolo de atmosfero).

Do ĝi reirus en la selenoveturilo kaj veturus al la sekva stacio. Kaj ĉio ĉi ripetiĝus kun ĉiu paso, krom se ĝi estus altnivela memlernanta aŭtomato. Sed kiu uzas tiajn aŭtomaton por kontroli staciojn?

Mi, sciante, ke la tria stacio estas detruita, elektis alian vojon. Ja ne ekzistas specialaj vojoj sur la Luno, kaj luna gruzo same taŭgas por veturi ĉie. Do mi decidis veturi rekte de la dua stacio al la kvara. Tiamaniere mi tranĉis la elipson pli-malpli paralele al la malgranda akso. Granda tempoŝparo kaj, ĉefe, nova itinero. Ja ne veras tio, kion oni diras sur la Tero, ke la Luno estas pli konata, ekzemple, ol Himalajo. Eble ĝiaj mapoj estas fakte pli precizaj. Sed unu afero estas fari mapon el la alteco de kelkaj dekoj da kilometroj, kaj alia afero promeni tra polvo, en kiu la ŝuo de kosmonaŭto neniam stampis spuron. Ĝi havas la senton de vojaĝo al la nekonataĵo, kvankam oni nur bezonas rigardi mapon por scii precize kie oni alvenos. Mi trarigardis la mapon kaj antaŭ ol mi atingis la duan stacion, mi sciis, ke mi devas nur turni maldekstren tra la valo, poste transveturi la fundon de mezgranda kratero, algrimpi al unu el la pasejoj, kaj nur kelkajn kilometrojn malantaŭ ĝi estis regula vojeto revenanta al la kvara stacio. Do mi anstataŭigis la mnemotronon, transveturis la malgrandan terason, sur kiu la stacio estis konstruita, kaj jam estis ĉe la fundo de la valo. Mi ŝaltis la antaŭlumojn de la selenoveturilo, ĉar kvankam la suno brilis kaj sur la teraso estis tiel hele, ke la okuloj doloris, en la valo estis nigra, vere kosma mallumo. Verŝajne iam, antaŭ jarcentoj, la teraso kune kun la valfundo kolapsis dum vulkanaj tremoj, kiuj ondigis la surfacon de la globo kaj nun ĝi estis kelkdek metrojn sub sia antaŭa nivelo. Tamen, nenio indikis tiun katastrofon de antaŭ jarcentoj. La fundo de la valo estis ebena, malmulte da ŝtonoj, kaj eĉ nur la grandaj, ŝovitaj al la rokaj muroj kvazaŭ per potenca balailo. Mi pensis, kun iom da kontento, ke ĉi tiu vojo ŝajne estis planita por mi jam en la epoko de orogena faldado. Fakte, eĉ la polvo estis purigita, tiel ke mi veturis sufiĉe rapide sur la malmola surfaco de pumikaj rokoj, ĉar mi povis vidi la pli grandajn ŝtonojn de malproksime; ili ĵetis longajn ombrojn en la helaj lumoj de la selenoveturilo.

Mi ekvidis ĝin subite. Komence mi pensis, ke ĝi estas roko kun regula, rektangula formo, sed tiam malgranda verda cirklo ekardis en la centro de la rektangulo.

Samtempe zumis la radardetektilo – mi estis lumigita de fasko da radarondoj, kaj la foniricevilo, kiu aŭtomate agordis la ricevitan frekvencon, ion bojis mallonge. Poste mi ofte demandis min, kion mi pensis tiam, kaj mi devas konfesi, ke verŝajne tio estis nenio konstrua, almenaŭ ne estis la "analitika aliro al la afero" rekomendita de kosmikaj lernolibroj en subitaj kaj neantaŭviditaj okazaĵoj. Mi simple subkonscie rekonis la rektangulan formon kiel aŭtomaton kaj saltis el la veturilo por atente pririgardi ĝin. Mi trakuris eble kvin paŝojn, kiam mi estis blindigita de blua fulmo kaj malgraŭ skafandroizolaĵo sentis blovon de varmego. Mi falis inter la rokojn kontraŭ la valmuron kaj rigardis malantaŭen. Mia selenoveturilo, aŭ pli ĝuste la restaĵoj de tordita feraĵo, kiuj restis el ĝi, ankoraŭ ardis. Radiante energion, ili ŝanĝiĝis de ruĝo al ĉerizruĝo, ĉiam pli malhela, ĝis ili finfine iĝis same nigraj kiel la ŝtonoj kaj muroj de la valo ĉirkaŭantaj ilin. Tiam mi ĉesis vidi ilin.

Mi tute ne povis vidi ion, perdita en la nigreco de la valfundo. Nur supre flamis blindige helaj randoj de la valo, tiel helaj, ke la steloj, kiuj estis nevideblaj por la kunpremitaj pupiloj, estingiĝis apud ili.

Nur nun, kiam mi kuŝis malantaŭ la ŝtono, mi komencis timi. Mi volis ekstari kaj forkuri, forkuri reen al la bazo kiel eble plej rapide, kaj alporti al ili sciigon pri la invado. Ĉar mi eĉ momenton ne dubis, ke tio estas invado. Ja neniuj teraj aŭtomatoj iam atakas. Neniam!!! Ĉi tiu estas la unua fundamenta principo de ilia pseŭdopsiko.

Aŭ eble kiam mi revenos, ne estos bazo, estos nenio, nur granda kratero plenigita de vitreca maso, kiu malvarmiĝas, ŝanĝiĝante de ruĝa al infraruĝa... Kaj super ĉi tiu kratero staros "rektanguloj", senmovaj, kun brulantaj verdaj rondoj enmeze.

Mi volis forkuri, sed tiam ie en mia subkonscio aperis la unua ordono de Mops(tiel ni nomis nian profesoron), kiu, dum la semestra ekzameno el la kosmiko, senescepte demandis al la unuajaraj studentoj, kion ili farus se abrupte en la vakuo en ilia kajuto aperus eksterterano en formo de ora radianta globo. Kutime, demandata unuajarulo, kiu ankoraŭ ne sukcesis aĉeti proprajn respondojn ĉe la borsmerkato, proponus neverŝajnajn solvojn, kiuj rondiris ĉirkaŭ elĵeti sin aŭ la ulon el la raketo, kaj Mops ridetis indulge.

– Ĉu vi ne pensas, ke la ĝusta afero estus unue pensi? – li demandis la krimulon.

Do eble tiam, kiam mi kuŝis inter tiuj ŝtonegoj ĉe la fundo de la luna valo venis al mian kapon la demando de Mops.

Kaj kiam homo ordonas al si pensi, timo malaperas, aŭ prefere kaŝiĝas en la subkonscio, kaj tiam oni jam povas pensi. Kio do efektive okazis? Selenoveturilo alproksimiĝis al la "rektangulo", tio ĉi komencis ĉion. Tiam la "rektangulo" aktiviĝis. Ĝi lumigis la verdan radon, lumigis la veturilon per radaro kaj detruis ĝin. Sed atendu, io ne ĝustas ĉi tie. Antaŭ ol ĝi pafis sian radiantan ŝargon, kelkajn sekundojn antaŭe, ĉar en tiu tempo mi povis malfermi la lukon kaj kuri kelkajn metrojn, ĝi ĵetis ia alvoko je fonio. Por kio?

Tio ĉi estis almenaŭ malklara. Eble ĝi demandis pri io. Sed kion ĝi povus demandi en nekonata lingvo? Kion ĝi volis ekscii de mi, la piloto de la selenoveturilo detruita momenton poste? Mi ne povis respondi tiun ĉi demandon, sed almenaŭ mi nun estis tute trankvila. Mi devis eliĝi de ĉi tie, sciigi la bazon, kaj se la bazo estis detruita, la Teron. Jes, tio estis klare formulita tasko. Kio do okazos kiam mi leviĝos kaj komencos kuri? Verŝajne la "rektangulo" prilumigos min per sia radaro, demandos al mi ion aŭ ne demandos, kaj poste detruos min. Ne, mi ne povis riski tion ĉi. Mi ankoraŭ povis voki helpon. Radio estis ekster la demando. Ĝiaj ondoj disvastiĝas rektlinie, do ili ne atingos la bazon de ĉi tiu valo kun vertikalaj muroj, la dissendilo estas tro malforta por ke ĝia signalo estu ricevita de aŭtomataj satelitoj ĉirkaŭ la Luno. Restis la rakepistolo. Mi pafos raketon. Neniu povos vidi ĝin de la bazo mem. La bazo kuŝas fore, malantaŭ la proksima luna horizonto. Escepte se iu hazarde, sed mi ne povas kalkuli je tio ĉi. Do nenio alia restas... Ho ne, kia idioto mi estis, ke mi ne tuj pensis pri tio ĉi. Ja mi havas "radarajn" kartoĉojn. Ili estas normale pafitaj alten, kie ili krevas, disĵetante etajn kristalojn en la vakuo. De nubo da tiaj kristaloj, radarondoj reflektiĝas kaj sur la ricevilaj ekranoj estiĝas malgranda makulo. La deĵoranta oficiro atendanta ĉe la ricevilo raportas:

– En la sektoro... objekto de nekonata origino. Identigo de la objekto egalas al trovi la rompiĝulon. – Ĉi-foje tamen sufiĉas pafi kartoĉon ĉi tie en la valo por blindigi... la "rektangulon". Ĉar estas ja klare, ke ĝi celigas sian ĵetilon al moviĝanta objekto per radaraj biroj.

Do mi elprenis la raketpafilon, ŝargis la "radaran kartoĉon" prenitan el speciala fako en la sako, kaj subite mi rimarkis, ke fariĝas pli hele en la valo. Mi pensis, ke eble tio ĉi estas eble iu raketo lumiganta la rokojn per siaj ellasgasoj. Mi rigardis supren. Bedaŭrinde, nur la Tero leviĝis per la rando de sia ŝildo de malantaŭ la rokoj ĉirkaŭantaj la valon.

Mi celis la raketpafilon rekte al la rokoj, kie staris la "rektangulo". La eksplodo, kiel ĉio sur la Luno, estis sensona. Blanka nubo leviĝis el la rokoj. Ĝi tuj plenigis la valon kaj leviĝis centojn da metroj super ĝia rando kiel potenca erupcio de luna gejsero. Mi leviĝis kaj ekkuris reen tra la valo. Komence la nubo estis tiel densa, ke mi sentis, kiel en nebulo. Mi koliziis kontraŭ ŝtonoj aŭ rekte frapis la valmurojn. Estis tiel ĝis la kurbiĝo. Mi preterkuris la kurbiĝon kaj vidis la ŝildon de la Tero trabrilantan tra la blanka nebulo. Jam pasis du minutoj de la pafo, sed la nebulo jam sukcesis foriĝi, falante sur la Lunon tiel rapide kiel ŝtono ĵetita supren. pPli malproksime estis tute videble, do mi povis libere kuri. Tio ĉi estis rapida, luna kurado, nebarata de aero, kaj ĉiu paŝo estis salto je pli ol dek metroj. Ĉiukaze mi faris la revenan vojaĝon pli rapide ol antaŭe en la selenoveturilo, kaj post nur kelkaj minutoj mi vokis la bazon el la dua stacio. Mi atendis ĝian signalon, sed samtempe mi timis, ke mi ne aŭdos ĝin. Sed ĝi venis, kiel kutime, pura, klara, sen perturboj.

– Praktikanto Rob al la baza kosmikisto. Urĝa! – mi diris en la mikrofonon.

La deĵoranta aŭtomato konfirmis ricevon kaj nun mi atendis. – Ĉefa kosmikisto. Mi aŭskultas... – diris la laŭtparolilo post momento.

– Praktikanto Rob raportas, ke mi malkovris detruantan aŭtomaton...

– Pri kio vi parolas?

– Ĉi tiu aŭtomato detruis mian selenoveturilon... kaj preskaŭ min ankaŭ...

Tie aliflanke, la kosmikisto silentis momenton.

– De kie vi parolas? – li fine demandis kurte.

– De la dua stacio.

– Ĉu vi fartas bone?

– Jes... –  li ne sukcesis bati min.

– Mi demandas ĉu vi fartas entute bone?

Tio ĉi tuŝis min. Kion li fakte pensas?

– Kiel eble plej bone – mi diris. – Mi sendas formalan raporton kaj bonvolu memor ĉi tion en la deĵoraŭtomaton.

– Bone jam, bone… – diris la kosmikisto. – Vi havas nenion por ofendiĝi. Baldaŭ ni alflugos rakete al la dua stacio kaj vidos, kio vere estas tie.

Efektive, malpli ol dek minutoj pasis de kiam ili surluniĝis. Ĉefa Kosmikisto, Krab kaj Uten – neŭronisto. Krome, ili alportis du androidojn.

Dum mi rakontis la historion, Kraboj rigardis min admire. Uten ridetis nekredeme, kaj la vizaĝo de la kosmikisto montris nenion, same kiel la "vizaĝoj" de la androidoj.

– Kaj kie estas via selenoveturilo? – demandis Uten.

– Ĝi staras profunde en ĉi tiu valo.

– Ni do iru al ĝi.

– Ĝi staras ene de la atingopovo de la "rektangulo". Tien oni ne povas proksimiĝi...

– Ni mem vidos – diris Uten. – Ĉu ni iru? – li demandis la kosmikiston.

– Ni ne riskos. Estas malfacile diri kio estas tie, sed ni ne riskos ĉiuokaze. La androidoj iros kaj ni observos ilin de la raketo. – Uten levis la ŝultrojn. Li nenion respondis, sed estis evidente, ke li ne kredas je iuj "rektanguloj". Li konsideris sin spertulo pri la Arĝenta Globo kaj ne povis imagi al si, ke iu ajn praktikanto povus malkovri ion ĉi tie, kio estis al li nekonata. Sed ni eniĝis la raketon kaj ekflugis alten, dum la androidoj moviĝis laŭ la valo.

– Tio estas ĉi tie – mi diris. – Ni ĵetu torĉon.

– Androidoj ankoraŭ ne alpaŝis. Ni ĵetos ĝin kiam ili estos jam proksime, diris la kosmikisto.

Do ni pendis super la valo. La raketo elsendis ruĝan flamon el siaj ajutoj. Ĝia puŝo ekvilibrigis la lunan graviton.

– Ili jam estas ĉi tie – diris Uten, rigardante la radaran ekranon. – Ho... – li aldonis, ĉar subite fremda signalo aperis sur la ekrano. – Torĉon – ordonis la kosmikisto.

Krab premis la levilon kaj la blanka flamo komencis fali al la valfundo. Ĝi eĉ ne atingis duonvoje, kiam malsupre ekbrilis kaj blua fulmo, pli hela ol torĉlumo, prilumigis ĉiun ŝtonon, ĉiun faldon en la valmuroj. Unu radarsignalo fadis – unu el la androidoj ĉesis ekzisti; ankaŭ ĉesis ekzisti ĝiaj radarokuloj. La dua, nun klare videbla en la brilo de la torĉo, obeema al sia memkonserva kuplado, provis retiriĝi. Ĝi ne sukcesis. Dua ekbrilo... kaj ardanta por momento, ĝi ankaŭ fariĝis amaso da bruligita ferrubo.

– Nu, Uten, vi eĉ ne ardus – diris Krab.

Uten ne deprenis la okulojn de la ekrano.

– Jes, tio verŝajne estas invado – li diris mallaŭte.

Dume, la kosmikisto estis konektanta kun la Tero pere de la bazo. Poste li raportis la proceson de okazintaĵo al iu el la Tera Kosmikinstituto. Mi aŭskultis mallongajn frazojn, kaj tamen mi ne vere sciis, pri kio ili paarolas. Mia kapo iĝis peza kaj mi sentis naŭzon. Mi ankoraŭ memoras, ke kiam la koismikisto finis paroli kun la Tero, Uten demandis lin:

– Kial vi nenion menciis pri la invado?

– Ĉar invado ne estas farata per unu aŭtomato en dezerta luna valo.

– Kio do ĝi estas? – Kosmik ridetis.

– Se mi scius, ne estus bezonataj ĉiuj ĉi tiuj specialistoj, kiuj alflugos ĉi tien.

– Mi... – Mi volis diri, ke ankaŭ mi pensis pri la invado, sed mi sentis kapturnon kaj mia dorso ripozis kontraŭ la instrumentpupitro. Krab tenis min.

– Kio estas al vi? – Li demandis.

– Nenio, mi nur havas kapturnon... – Mi volis aldoni ion plu, sed mia sekva rememoro estas la blanka kitelo de nia kuracisto el la bazo.

Mi havis radiadmalsanon. Ŝajne mi staris tro proksime al la energifluo kiu detruis la selenoveturilon kaj mi ricevis pezan dozon. Plejparto de ĝi envere haltis mia skafandro, sed kio trapasis mian korpon sufiĉis por meti min en la liton. Solem, la kuracisto en nia bazo, entuziasma por finfine havi pacienton, vizitis min ok fojojn tage, kaj estis ĉefe dank’ al liaj klopodoj mi restis ĉe la bazo kaj ne revenis al la Tero per la unua raketo. Li ankaŭ alportis al mi la plej freŝajn novaĵojn.

– Vi scias, Rob, ili elflugis antaŭ du horoj por alporti ĉi tiun 'rektangulon' reen al la bazo – li vizitis min ekscitita.

– Kio, ili volas detrui la bazon?

– Ne, kompreneble ne. Ili faras tion en iu lerta maniero. Ili estingas ĝiajn ondojn... aŭ ion similan.

– Tio ĉi ne ĉiam funkcias...

– Ne ĉagreniĝu. Ili jam bone prepariĝis por tio. Alvenis grupo de deko da specialistoj el la Tero. Mi diras al vi, la trafiko en la bazo estas kiel sur kosmostacio. Estas ankaŭ iuj ĵurnalistoj el videotronio. Ili volis vidi vin, sed mi sendis ilin al ĉiuj kosmaj diabloj.

– Ĉu mi estas tiel grave malsana?

– Certe ne, se tiel estus, vi flugus rekte al la Tero. Vi ne povas pensi tiel, ĝi plilongigas fatale vian resaniĝon.

– Nu, efektive mi sentas min tute bone...

– Certe. Mi ankaŭ daŭre insistis, ke estas nenio malbona ĉe vi, malgraŭ iu medicina famulo el la Tero, kiu havis telekonferencon kun mi ĉi tie.

– Vi faris genian laboron, Solem, teni min ĉi tie. En iu sanatorio sur la Tero mi ekscius ĉion nur el teleĵurnaloj kaj mi ne povus ĉeesti, ekzemple, dum la hodiaŭa ekzameno de "rektangulo". Mi ne pardonus al mi por ĉi tio ĝis la fino de mia vivo.

Ĉe la lastaj vortoj, Solem komencis maltrankvile agitiĝi.

– Nu, sciu, mi supozas, ke mi ankoraŭ ne povos lasi vin iri al ĉi tiu "rektangulo".

– Ĉu estas tiel malbone ĉe mi? – Mi ŝajnigis timon.

– Nu, ne, sed...

– Solem, ne timigu min senbezone. Vi mem diris...

– …

– Ĉiuokaze, Solem, vi scias, ke mi tamen iros tien, do pri kio temas?

La "Rektangulon" oni liveris post duonhoro. Ni ĉiuj staris en la centra halo de la bazo, kiam unue alvenis specialistoj en pezaj kontraŭradiadaj skafandroj, sekvataj de aŭtomatoj portantaj la "rektangulon". Kompreneble, ĝi ne estis rektangulo, sed grandega kubo kun elstarantaj antenoj... La aŭtomatoj zorge metis ĝin sur la plankon kaj moviĝis flanken sub la premo de homoj... La grandega metala bloko kuŝis senmove, senigita de la radiaj lanĉiloj. kiujn jam antaŭe forigis la aŭtomatoj...

Tiuj, kiuj venis, demetis siajn skafandrojn kaj denove alprenis ordinarajn homajn formojn. Tre proksime, eble du paŝojn antaŭ mi, mi vidis viron, kiun mi jam vidis ie.

Li demetis sian skafandron, glatigis sian senordan ruĝan barbon kaj levis la manon por silentigi la bruon.

– Mi havas unuan novaĵon por vi – li diris per laŭta voĉo. – Ĉi tiu aŭtomato estas de tera origino. Tiel, la alloga hipotezo de... invado kolapsas – li rigardis al la videotroniaj raportistoj, el kiuj la plimulto elsendis mesaĝojn al la Tero. Sed jes, mi ne povis erari, tio estis Torboran, la plej fama historiisto de neŭroniko.

– Ĝi devenas de – li daŭrigis – antaŭ pli aŭ malpli kvincent jaroj, tio signifas, de la periodo de la unuaj ekspedicioj al la Luno. Krome, mi povas certigi vin, ke ĉi tio ne estas serie produktita aŭtomato. Ĝi estas unuopa ekzemplero konstruita por specialaj celoj... Finfine, detrui ĉion moviĝantan sur la luna surfaco ne estis ĉiutaga rolo por aŭtomatoj, eĉ en ĉi tiuj jarcentoj. Kaj nun estas via vico, profesoro Woe – li turnis sin al malgranda, nerimarkebla viro, kiu ĵus estis eliĝanta el skafandro tro granda por li.

– Mia estimata kolego jam prezentis min, mi devas aldoni, ke mi estas lingvisto, profesoro pri formortintaj lingvoj de la frua atoma epoko. Vi verŝajne scias el la historio, ke antaŭ ol normala lingvo estis enkondukita en la tuta Tero antaŭ tricent jaroj, diversaj nacioj parolis malsamajn lingvojn, tiujn, kiuj ankoraŭ foje estas aŭdeblaj en antikvaj kantoj. – Li paŭzis momenton, kaj ĉar li tute mallaŭte parolis, estis malfacile kompreni lin. – Por ne plu ĝeni vin, mi nur diros, ke la vorto transdonita de tiu ĉi aŭtomato estis pasvorta peto en unu el ĉi tiuj lingvoj. La aŭtomato atendis momenton por respondo, kaj tiam, kiam neniu respondo venis, ĝi elsendis faskon da energio...

– Certe tute grandan por tiuj tempoj… – aldonis unu el tiuj, kiuj revenis.

– Faskon da energio kiu detruis iun ajn ne sciantan la pasvorton – Profesoro Woe eksilentis.

– Ĉi tio klare indikas la rolon de tiu ĉi aŭtomato – denove tondris Torboran. – Ĝi havis certan logikan funkcion. Ĝi dividis la aron de ĉiuj sistemoj moviĝantaj ene de sia atingodistanco je du subarojn: subaron kies elementoj disponigis la pasvorton, kaj subaron kies elementoj ne faris tion, tio signifas, ke ili verŝajne ne sciis la pasvorton. Elementojn de tiu dua subaro oni devis detrui kaj tie komenciĝis la dua, plenuma funkcio de la aŭtomato. Tion ni sciis post prepara esploro. La konkludo, kiu venas al la menso, estas tute evidenta. Tiu ĉi aŭtomato funkciis kiel sentinelo, ĝi estis simple sentinelo. Sed sentinelo devas ion gardi, se ĝia konduto estas logike pravigebla. Ĉi tio devis esti tre valora por la kreintoj de la sentinelo, ĉar ili decidis konstrui tiel komplikan aŭtomaton por tiuj tempoj. Kaj ĉi tio restis por ni mistero, ĉar la aŭtomato posedis nenion tian. Je ĉi tiu punkto ni devas klini niajn kapojn al Profesoro Woe...

– Sed, profesoro Torboran, iu ajn pensus pri tio. Mi simple sukcesis fari tion pli frue...

– Troa modesteco, kara lingvisto. Ĝi neniam estus veninta al mi. La tiamaj aŭtomatoj estis tiel primitivaj, ke simila solvo estus por mi neakceptebla... sed montriĝis, ke profesoro Woe pravis. La ideo estis trovi ĉi tiun pasvorton. Post ĉio, ĝi ne estas tiom malfacila por modernaj aŭtomatoj. Ili simple trarigardis la primitivan memoron de la sentinelo kaj malkovris la ĝustan vorton... Poste ni dissendis tiun vorton responde al la voko (li ripetis la vokon denove kaj ree, kaj poste direktis al ni la ĵetilojn, kiuj ne plu estis tie) . Do kiam ni transdonis la vorton, ĝi elsendis ian signalon kaj subite io ekbrilis profunde en la valo. Ni pensis, ke tio estis novaj ĵetiloj... Ni do sendis la androidojn, sed tio estis nur eksplodo, eksplodo, kiu malkaŝis la enirejon al roka kaverno... Kaj tie, kiel ĉiam en misteraj kavernoj, ni trovis trezoron – Torboran ekridis laŭte. – Sufiĉe amuzan trezoron, precipe por niaj tempoj... Imagu – li haltis por momento – dekoj da ŝtalaj cilindroj plenigitaj per oksigeno.

– Kaj tio jam estas la tuta trezoro? – demandis seniluziigita juna ĵurnalisto kun preskaŭ blankaj haroj.

Torboran subite serioziĝis.

– Kaj vi, junulo, ĉu vi pensis, ke ni trovos oron aŭ valoraĵojn kaŝitajn de la unuaj kosmonaŭtoj?...

– Nu, ne, sed...

– Sed vi estus malpli surprizita, se tio estus oro. Finfine, kio estas oksigeno? Vi havas ĝin ĉemane kiom vi volas, vi povas spiri ĝin sub atmosfera aŭ artefarite pliigita premo, vi povas ŝanĝi ĝin en ozonon aŭ bruligi ĝin en flamo. Ĉar ekzistas regeneriloj... kaj krome oni povas alporti ĝin el la Tero kiom oni volas. Ĉu ne? Sed vidu, antaŭ kvincent jaroj, en la tempo, de kiu venas la sentinelo, kosmonaŭtoj mortis sur la Luno, kiam ekmankis oksigeno... Plej ofte, ili mortis pro tio. Kaj jen, pensu, tia deponaĵo kaj dekoj da aerujoj. Ĉu tio ne estis trezoro?

– Oksigeno, mi komprenas. Sed kial do sentinelo? – demandis denove la sama blondulo.

– Jes, vi ne komprenas tion kaj estas al ni malfacile kompreni tion. Ili kaŝis ĉi tiun oksigenon antaŭ la aliaj.

– Kial? Kosmonaŭtoj antaŭ aliaj kosmonaŭtoj?

– Jes.

– Kaj ili ne donus ĉi tiun oksigenon eĉ se aliaj estus mortantaj?

– Ne, temis pri la tuta deponaĵo. Ĝi apartenis al unu grupo kaj nur ili povis uzi ĝin. Ili konis la pasvorton...

– Kaj la aliaj?

– La aliaj ne konis la pasvorton.

– Kaj la sentinelo devis detrui ilin?

– Jes. Se ili volus preni la oksigenon por si.

– Ne, ĝi neniam detruis iun. Nur la selenoveturilon de Rob. Ĝi havis limigitan ŝargon da radiada energio. Ni povus kalkuli kiom ĝi origine enhavis.

– Do ili ne trovis ĝin, ili ne trafis laŭspure? Ja la spuro unufoje stampita en la Luna polvo daŭras eterne...

– Ne estis polvo tie, nur rokoj. Aŭ eble ili neniam serĉis ĉi tiun deponaĵon...

– Kaj tiuj, kiuj konstruis la sentinelon?

Torboran levis la ŝultrojn.

– Diversaj ekspedicioj alluniĝis en ĉi tiu areo. Kelkaj el ili ne revenis... Unu el ili verŝajne kaŝis provizon da oksigeno kaj starigis la sentinelon...

– Estis strangaj tempoj kaj strangaj homoj – diris la blondulo.

– Eble strangaj – nun Torboran parolis mallaŭte – sed dank' al ili ni hodiaŭ estas sur la Luno... kaj ne nur sur la Luno...

Li rigardis la falintan kvadron de sentinelo, prenis sian skafandron kaj forlasis la salon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.