La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


KOSMODROMO

Aŭtoro: Konrad Fiałkowski

©2026 Geo

La Enhavo

LA ELEKTRONA URSETO

Mi aĉetis ĝin por la nomtago de mia filo. La feino mansignis per sia magia vergeto kaj la aŭtomato alportis ĝin dormantan en grandega, perle opaleciĝanta skatolo. Poste ŝi ridetis al mi kaj diris per sia profesie melodia voĉo:

– Mi pensas, ke vi estos kontenta de ĝi.

Mi kapjesis kaj ankaŭ ridetis.

– Vi estas sola, sen via filo, do mi ne instruos vin, ke oni ne povas turmenti la urseton, tordi ĝiajn piedojn, eltiri fingre fotoĉelojn aŭ elŝiri kondensiloj, sed ne forgesu diri pri tio ĉi al via filo.

– Mi ne forgesos – mi certigis ŝin. – Krome, vi povas esti trankvila, mi traktos ĝin kiel mian propran infanon.

– Nu, do mi ĝojas, ke mia lernanto havas tian patron. Vi devas reprogrami ĝin por ke ĝi nomu vin "paĉjo". – Ĉi-foje ni ambaŭ ridis kaj samtempe mi pensis, ke iu havis brilan ideon dungi tiajn junulinojn kiel feinoj en Fabeldomoj. Ŝi svingis sian vergon adiaŭe al mi, kaj mi saltis sur la pavimon moviĝantan al la elirejo. La amaso da infanoj, kiuj envie rigardis la urseton en la skatolo, disiĝis kaj kuris ridante al la grandega videotrono, kie Jupitero pendis senmove kun neklare striata ŝildo. La tondra baso rakontis la historion pri Tomĉjo la Kosmonaŭto konkeranta la suprajn tavolojn de ĝia atmosfero.

Aliflanke, videotrona vitra monto brilis en la radioj de la videotrona suno. Ĝi leviĝis kvazaŭ mil metrojn alten per ideale ebena surfaco, sur kiu la princo en la planeda skafandro grimpis senpene, kiel muŝo sur la vitro. Malantaŭ la monto kreskis praa, malhela arbaro, transportita rekte al niaj tempoj el la epoko de “fumantaj fabrikoj”. Inter trunkoj, muskokovritaj, preterrapidis elektronikaj koboldoj, ruĝe fosforeskantaj per siaj konusformaj ĉapetoj. Ĉe la rando de la arbaro staris la kabano de Ogrino, kaj antaŭ ĝi estis aŭtomato respondanta al ĉiaspecaj infanaj demandoj, ĉirkaŭita de krieganta infanaro, kiu jam havis siajn proprajn problemojn. Se oni konstruus tian aŭtomaton por plenkreskuloj, ĝuste tiam estus homplene ĉirkaŭ ĝi...

Mi eliris. Grandega androido en kiraso de mezepoka kavaliro adiaŭis min ĉe la elirejo, demandante ĉu mi perdis mian infanon. Ŝajne ĝi ne kutimiĝis al plenkreskuloj venantaj ĉi tien solaj. Ne, mi ne perdis lin. Mia filo restis hejme. Li verŝajne sidis antaŭ la videotrona ekrano en tiu ĉi momento, rigardante senpripense la moviĝantajn bildojn. Tiel li sidis ĉiun posttagmezon.

Psikologoj ŝajnas pravi, kiam ili diras, ke infanoj en certa aĝo ne devas esti prenataj for de la Tero. Mia filo alvenis sur Marson tro frue aŭ tro malfrue. Tie, sur la Tero, restis liaj amikoj, kun kiuj li ludis kosmonaŭtojn kaj travagis la ĉirkaŭajn montetojn kiel nekonatajn areojn de mistera planedo, restis nia ĝardeno, kie li konis ĉiun arbuston, kaj restis la domo kun disŝoviĝantaj muroj, kiuj odoris santalon. Infanoj estis malsamaj sur Marso, pli kutimiĝintaj al aŭtomatoj ol al kurado nudpiede sur la herbo. Do mi aĉetis al li pluŝan urseton...

– Ĝi nomiĝu... nu, diru al mi, kiel ĝi povus nomiĝi? – li turnis sin al mi, kiam, malferminte la skatolon kaj aŭskultinte la instrukciojn, ni venis al la punkto, kie oni diris: "...Antaŭ ol funkciigi ĝin, vi devas nomi ĝin, kaj tiam en ĉiuj malplenaj lokoj en ĝia programo destinitaj por nomo tiu ĉi nomo estos fikse enigita."

– Do kiel? – li ripetis kiam mi respondis nenion.

– Eble Katjono – mi diris.

Li pensis momenton.

– Ne, tiel oni povas nomi vivantan hundon, sed ne pluŝan urseton. Ĝia nomo devas esti ordinara.

– Nu, elpensu ion do.

– Povus esti Bob – li rigardis min demande.

– Bonege, estu Bob.

Mi premis la ŝaltan butonon kaŝitan sub la pelto kaj kiam la ĝis nun mortaj okuloj de la pluŝa urseto ekbrilis verde, mi diris klare:

– Vi nomiĝas Bob. Ekstaru.

Kvazaŭ elĵetita per risorto, la pluŝa urseto saltis el la skatolo. Malgranda, eble metro-alta figuro kun amuza muzelo kovrita per ruĝeta hararo. Ĝi staris, ĉirkaŭrigardis, poste metis la manon en la skatolon, elprenis broson kaj komencis kombi sian ĉifitan feleton. Ordoninte ĝin, ĝi turnis sin al la filo, iomete balbutante:

– Ĉu mi estas n... nun v... via pluŝa urseto?

– Jes.

– Kaj kiu estas ĉi tiu? – ĝi montris min per sia piedo.

– Mia patro.

– T...tio estas bone.

– Aŭskultu – mi turnis sin al mia filo – eble ni anstataŭigu ĝin. Li terure balbutas.

– N… nur iomete kaj kiam mi estas malŝaltita por pli longa tempo. H...ho... Aliaj ursetoj havas pli grandajn mankojn. Mi konis t... tiun, kiu havis pli ol cent voltojn da tensio en la piedo, ĉ... ĉar ĝi estis malbone konstruita kaj ĝi prezentis al ĉiuj sian piedon.

– Nu, ĉu ni interŝanĝu ĝin? – Mi ripetis la demandon.

– Ne konsentu. Mi scias ludi piedpilkon kaj solvi matematikajn problemojn. Mi imitas voĉojn kaj mi scias m... malmunti videotronon.

– Do?

– Lasu ĝin resti.

– Tuj estas evidente, ke vi estas afabla knabo. Mi estos bona pluŝa urseto. Vi vidos.

Kaj li restis. Ĝi estis stranga aŭtomato. Mi ofte scivolis, kial tiel diverstalentan kaj kapablan penssistemon oni enigis en infanludilon. Ĉar mi estis konvinkita jam de la komenco, ke ĝi ne estas normala aŭtomato produktata serie por ludoj kun infanoj. La urseto elmontris certajn homajn trajtojn kiuj estas haveblaj nur al la plej kompleksaj aŭtomatoj. Ekzemple, ĝi estis maldiligenta. Kompreneble, ĝi observis ĉiujn ordonoj, kiel ĉiu aŭtomato, sed ĝi observis ilin tiel, ke ĝi dediĉu  kiel eble plej malmulte da tempo al ili, evitante la tutan nenecesan moviĝadon, tiel karakterizan por la plimulto de la aŭtomatoj. Poste, kiam ĝi havis jam nenion alian por fari, dum horoj ĝi restis senmova aŭ dormis.

Post iom da tempo, mi malkovris, ke ĝi iel alligis al mi kaj ĉiam pretis rompi la silentan kontempladon de siaj peltaj piedoj kaj akompani min, kiam mi leviĝis de ĉe la skribotablo kaj iris al la kontrolpupitroj de miaj helpaj mnemotronoj. Mi iam estis solvanta nokte la problemon de plurgravitaj regataj kampoj en mia oficejo. Kiel ĉiam, kiam mia filo estis dormanta, la pluŝa urseto akompanis min, restante senmove en la angulo. La horoj pasis unu post la alia kaj tamen mi preskaŭ ne progresis. Mia helpa cerbo plurfoje signalis al mi, ke ĝia memoro troŝarĝas kaj neambigue klarigis, ke mi devu solvi ĉi tiun problemon per multe pli ampleksaj cerboj. Klinante super la ekranoj, mi ne direktis mian atenton al okazas en la oficejo. Subite mi aŭdis grunteton. Mi levis la kapon. Antaŭ mi staris la urseto.

– Ĉu vi ne dormas, Bob?

– Mi malofte dormas.

– Kiel do, vi havas dorm-vek-ritmon en via programo.

– Jes, sed ĝi ne estas absoluta programo. Mi povas ĝustigi ĝin.

– Ĉu vere? – mi demandis nekredeme.

– En certaj limoj k... kompreneble.

– Kaj vi ne dormas?

– Ne…

– Kaj kion vi faras nokte?

– Mi pensas, mi solvas problemojn...

– Kio, ĉu vi pruvis la Pitagoran teoremon?

– Ne, mi s... solvis ĝ... ĝuste n... un vian problemon...  de plurgravitaj regataj kampoj.

– Vi ŝercas.

– V… vere. Jen la rezulto.

Sur malgranda, primitiva funkciografikilo de mia filo, kiun ĝi tenis en la piedo, estis determinita la rilato. Dum momento mi volis forĵeti lin el la oficejo. Mi laboras pri ĉi tiu solvo dum horoj sen rezulto, kaj subite venas ĉi tiu malhumila ludilo kaj skribas la solvon el sia cerbeto. Tamen mi ekregis min. Ja ĝi estas nur aŭtomato kaj aldone la pluŝa urseto de mia filo.

– Dankon – mi diris mallonge. – Nun iru al via ĉambro. – Mi metis la funkciografikilon sur la skribotablon kaj revenis al la laboro. Mi ricevis la rezulton matene, kiam la granda kupolo de la marsa bazo jam blankiĝis en la radioj de la leviĝanta suno. Ĝi estis identa al la solvo donita de mia pluŝa urseto.

– Bob, Bob! – mi ekkriis.

Ĝi venis post iom da tempo, kvazaŭ kontraŭvole.

– Diru, kiel vi sukcesis solvi tion ĉi? – Mi demandis. Post ĉio, ĉi tio estas problemo por gigabit-cerboj.

Li silentis.

– Respondu! – Mi ordonis.

Tiamaniere mi preskaŭ referencis al la bazo de lia programaro, al absoluta obeo al homo.

– Ĉi tiu cerbo estas konstruita laŭ speciala principo, supozante samtempan plurtrakan pensadon. Tial lia penskapablo estas multe pli granda... Mi sidis senvorte, ĉar ĉi tiujn vortojn diris la pluŝa urseto per basa, raŭka voĉo, neniel simila al ĝia kutima agrabla aldo.

– Kion vi diris? – mi demandis flustre nur post iom da tempo.

– Mi... mi diris nenion... – la urseto balbutis laŭ sia kutima maniero.

– Kiel nenion. Ripetu.

– M...mi... diris nenion.

– Sed ne tio ĉi. Kion vi diris antaŭe?

– M... mi ne komprenas.

Ĝi diris la veron. Do tio ĉi estis ekster ĝia konscio. Ĝi sciis nenion pri tiu ĉi voĉo. Ĝi aspektis kiel iu citaĵo el aplikata kibernetiko. Sed ia plurtraka pensado... Mi neniam aŭdis pri ĝi. Mi paŝis al la vizofono kaj alvokis Tan-on, unu el miaj kibernetikistaj kolegoj. Li specialiĝis pri la teorio de neorganika pensado kaj devus scii ion ĉi tian.

– Tan? Jen Andrzej. Diru al mi, ĉu vi aŭdis ion pri plurtraka pensado?

La salute ridetanta vizaĝo de la kibernetikisto paliĝis kaj la penspenado reflektis sur ĝi. Nur tiam mi rimarkis, ke Tan estis dormema kaj nerazita. Mi certe vekis lin el profunda dormo. Kaj tamen li eĉ ridetis. Estas vere, ke Tan famis pro sia ĝentileco, sed ĉi-foje mi mem kontrolis, kiom pravigita estis tiu ĉi opinio.

– Sciu, Andrzej, mi nun ne memoras ion ĉi tian. Sed kie vi eĉ ricevis tiun ĉi nomon?

– Mi aŭdis ĝin de la aŭtomato.

– Ĉu ĉi tiu estas ia cibernetika programaŭtomato? Do petu de ĝi klarigon.

– Ne, ĝi ne estas cibernetika aŭtomato...

– Nu, kaj kio ĝi estas?

– La pluŝa urseto de mia filo.

– Kio?

– Mi diras al vi. La pluŝa urseto de mia filo.

– Sed tio ĉi estas neebla. Ĉi tiuj estas ja tute primitivaj aŭtomatoj.

– Mi mem aŭdis ĝin, Tan.

– Andrzej – Tan daŭrigis post momento de silento – kaj eble vi trolaborigas vin. Kutime homoj jam leviĝas kaj vi ankoraŭ ne enlitiĝis.

– Aŭskultu, Tan. Ĉion ĉi mi rakontas al vi tute serioze. Vi ne kredas ĝin, domaĝe.

– Jes, mi kredas... Mi eĉ kontrolos ĉi tiun plurtrakan pensadon en la ĉefa akumulilo de kibernetikaj informoj. Se mi trovos ion, mi tuj informos vin.

– Nu, dankon do.

– Bonan nokton, Andrzej. – Tan ridetis kaj malaperis el la ekrano.

Mi turnis min al la skribotablo, sed la urseto ne estis tie. Mi eliris el la oficejo por serĉi ĝin. Ĝi sidis antaŭ la pordo de la infanĉambro kaj dormis kvazaŭ ĝi faris nenion alian dum la tuta nokto.

Tagoj pasis kaj mi preskaŭ forgesis pri ĉi tiu okazintaĵo. La pluŝa urseto montriĝis esti la perfekta amiko. Pli mirige ankoraŭ estis, mi rimarkis, ke la aliaj knaboj ne traktis ĝin kun la malestima supereco, per kiu ili kutime traktis aŭtomatojn. Ĝi solvis ĉiujn iliajn lernejajn problemojn kun terura rapideco ĝis mi absolute malpermesis al ĝi fari tion. Poste la pluŝa urseto montris sian astronomian scion kaj ĝi kun mia filo sidis longajn horojn ĉe radioteleskopoj. La urseto precize disponigis la sferajn koordinatojn de ĉiuj steloj el memoro en ĉiu momento de la tago kaj nokto. Sed antaŭ ĉio, kion oni povis nur rimarki post pli longa observado, la pluŝa urseto montris grandan celkonscion en siaj agoj. Se ĝi movus sian maldekstran piedon, oni povus esti certa, ke ĝi bezonos ĝin por io estonte.

En la dua semajno de la restado de la pluŝa urseto en nia domo, mi vidis sur la funkciografikilo de mia filo aron da elipsoj kun diversaj discentrecoj kaj unu komuna fokuso. Scivoleme, mi demandis mian filon:

– Kion vi desegnis ĉi tie?

– Tiu ne estis mi, sed Bob.

– Sed kio tio ĉi estas?

– Hipoteza planedsistemo de Formalhaut, alfao de la konstelacio Flugfiŝo.

– Kiel ĝi scias tion?

– Bob scias ĉion! – li diris tion ĉi kun tia konvinkiĝo, ke mi rigardis lin surprizita.

– Ne kredu tion ĉi. Ĉi tio certe estas unu el multaj fabeloj, kiuj troviĝas en la memoro de ĉiu elektronika pluŝa urseto. Ili ja devas rakonti ion al infanoj. Sed tio ne estas kialo por ke tiel granda knabo kiel vi kredu je tiaj fabeloj.

– Ne kredu ĝin, se vi volas, sed ĝi vere ne estas fabelo – li respondis obstine.

– Do vi pensas, ke tio estas vero?

– Ne, ĝi estas nur la hipotezo de Gladstone. – Li rigardis min serioze, kiel juna sciencisto.

– Kiu diris tion al vi?

– Bob.

– Bob! – mi kriis laŭte.

Li alpaŝis post iom da tempo.

– Ĉu ĉi tio vere estas la Planedsistemo de Formalhaut?

– Tiel asertas Gladstone en sia hipotezo. Li bazigas sian rezonadon je la karakteriza ŝovo de la strietoj en la gravita spektro de ĉi tiu stelo.

– Bob – mi demandis mallaŭte. – Kiel vi scias ĉion ĉi?

– Mi havas iomete da kosmonaŭtikscio, kiun oni lasis al mi, por ke mi povu popularigi la kosmologion.

– Kiel do oni lasis al vi?

– Lasis en mia programo.

– Kaj ĝis kia grado vi konas kosmologion?

– Ĝisgrade de la bazan kurson, certe.

Sub la influo de tiu ĉi konversacio, mi sidiĝis en mia oficejo kaj skribis teleleteron plenan de laŭdado al la Domo de Fabeloj. Mi ricevis la respondon ankoraŭ la saman tagon. Domo de Fabeloj tre ĝojas, ke mi estas kontenta pri la elektronika pluŝa urseto kaj ke danke al mia zorgado la pluŝa urseto atingis tiel altan nivelon de inteligenteco, kiu diferencas de la normo por aliaj pluŝaj ursetoj. Krome, oni petas min priskribi cibernetikajn operaciojn, kiujn mi submetis al la pluŝa urseto por akiri tian altan inteligentecon kun relative malgranda memorkapablo.

Do nek mi, ankaŭ nek la Domo de Fabeloj faris ion ajn por disvolvi la cerbon de la pluŝa urseo. Sed ĉar geniuloj inter aŭtomatoj ne aperas hazarde, kiel inter homoj, la Domo de Fabeloj vokis la Teron por kontroli de kie venis la elektronaj pluŝaj ursetoj. La respondo estis venonta post kelkaj tagoj. Ne estas tiel facile trovi inter la multmiliarda loĝantaro de la Tero tiujn, kiuj scius ĉion pri la elektrona pluŝa urseto sendita al Marso antaŭ kelkaj monatoj.

Poste Tan anoncis sin videotronie kaj mi atendis lin tagmeze. Li estis, kiel kutime, ege akurata. Ni iris al la ĉambro de mia filo. Li kaj la pluŝa urseto ĵus estis finantaj diskuti la finan epizodon de iu kosmovojaĝo, kiam la malrapidiga ŝipo jam ŝanĝiĝis sian trajektorion de parabola al elipsa. Tan aŭskultis kun intereso dum momento. Poste li flustre demandis min:

– Kiel tiu nomiĝas?

– Kiu, mia filo?

– Ne, la aŭtomato.

– Bob.

Li aŭskultis silente dum kelka tempo, kaj poste subite kriis ordone:

– Bob, venu ĉi tien!

La aŭtomato tuj alpaŝis.

– Kio estas elipso? – Li demandis.

La aŭtomato donis la difinon preskaŭ senhezite.

– Mi ne komprenas. Klarigu al mi.

Kaj la aŭtomato komencis klarigi, same kiel oni klarigas facilajn taskojn al maldiligenta lernanto, malrapide, paŝon post paŝo. Tan interrompis ĝin:

– Ĉu vi opinias, ke eblas atingi aliajn galaksiojn per stelŝipoj?

La aŭtomato ŝajnis heziti por momento, sed tuj poste respondis:

– Mi ne scias. Donu al mi la datumojn kaj mi kalkulos ĝin.

Ĉi tiu demando estis sekvita de aliaj. Ĉi tio daŭris sufiĉe longe ĝis mia filo alpaŝis al mi kaj demandis:

– Kiam li foriros, por ke mi kaj Bob povu fini la kalkulojn?

Tan ridetis al la knabo kaj demandis al la urseto lastan demandon:

– Ĉu vi konscias pri la obeema kuplo?

– Ne – respondis la urseto.

– Bone, vi povas reveni al viaj kalkuloj. Kaj ni – li ​​turnis sin al mi – ni iru al via oficejo.

– Tio ĉi estas nur supozo – li diris. – Laŭ mi, la cerbo de la pluŝa urseto estis verŝajne malakceptita dum la psika inspektado de la sistemo pro ioma kondutmalstabileco kaj trafis en la rubaĵcentralon. Tie oni aplikis al ĝi grandan nombron da stabiligaj kupladoj: la eblecoj limiĝis, dum la stabileco pliiĝis. – Tan diris tion kvazaŭ li persone ĉeestis kiam ĉi tiuj kupladoj estis aplikataj.

– Vi memoras, mi demandis ĝin pri la ebleco atingi galaksiojn per stelŝipoj. Ĉiu normala pluŝurseto dirus, ke tio ĉi eblas laŭ la reguloj de ĉiuj fabeloj, sed ĉi tiu via pluŝurseto petis datumojn por kalkuloj. Ŝajnas al mi, ke ĝi ne ĉiam rakontis fabelojn. Mi ne alvokis la cibernetikan aŭtomaton de la bazo kaj ne malmuntis la pluŝurseton. Mi eble farus tion ĉi, sed mi imagis la surprizitan rigardon de la dispoziciisto.

– Vi alvokas la aŭtomaton por ripari ĉi tiun ludilon. Ĉu vi vere pensas, ke ni havas nenion alian por fari?

Verŝajne mi klarigus al li, ke ne temas pri riparo, ke la pluŝa urseto ne estas ordinara urseto, sed tre stranga urseto, kiu tro scipovas por esti ordinara ludilo kaj nenio pli, sed mi dubas ĉu li kredus min. Ĉiuokaze, mi faris nenion.

Dume, la pluŝa urseto kaj mia filo iĝis nedisigebla paro, sidadis en la observatorio aŭ kolektadis marsajn ŝtonojn en la dezerto malantaŭ la bazo, en kiuj brilis kvarcaj kristaloj kiel en la Teraj ŝtonoj el mia infaneco.

Iam proksime ĉe la fino de la marsa vintro, kiam la montetoj sur la horizonto mallumiĝis pro vegetaĵaro kreskanta inter la ŝtonoj, la radiokomunika kontrolo de Marso sciigis al ni ke ili kaptis serion da signaloj, kiujn laŭ iliaj biroj estis elsenditaj el nia bazo. Reno, estro de la sekcio pri komunikado kun la Tero, kunvenigis nin ĉe sia loko. Mi estis unu el dekkelkaj homoj kiuj apartenis al ĉi tiu sekcio, kaj mi estis la ĉefinĝeniero de la dua skipo.

– Tio estas sensencaĵo – diris Reno. – Kiu kaj kial estus sendanta de ni  ion ĉi tian? Ili biris kelkajn signalojn de raketoj, malprecize kiel kutime, kaj nun serĉas la kulpulon. Vi scias kiel ili funkcias tie. Mi komprenas, ke ili devas prezenti iajn atingojn de tiu ĉi sia posteno, sed kial ili implikas nin en ĉi tio...

– La raporto donas la precizan horon kaj estas subskribita de Twer mem...

– Ili trompis lin. Ili simple trompis. Ĉi tiu bando kiu venis el la Tero rekte post la studado. Ili ankoraŭ opinias, ke Marso estas mistera planedo, kie okazas aventuroj jam neniam okazantaj sur la Tero. Ĉu vi ne scias, kiel ĝi estas? Ni ĉiuj travivis ĝin.

Neniu kontraŭis ĉar Reno travivis sur Marso tiom da jaroj kiom ĉiuj aliaj kune. Klarigon pri tiu ĉi afero preparis nia staĝanto. Ĝi fakte enhavis nenion ofendan, sed la sugesto, ke ili lasu nin iri kiel ni iras, estis sufiĉe klara.

Poste nenio okazis dum kelkaj tagoj ĝis ni ricevis mesaĝon el la Tero. Post nia "klarigo", la Marsa radiokontrolo sendis registraĵon de la signaloj al la Tutplaneda Ĉifraĵ-Instituto. Post deĉifrado, la teksto estis lakona: "Fragmenta transmeto plenigita", sed la ĉifraĵo mem estis tiel kompleksa, ke la Instituto sendis dankleteron kune kun la teksto por tiel interesa kaj nekutima specimeno de la ĉifraĵo.

Ĉe la dua renkontiĝo, Reno daŭre kredis je nenio, sed li ne plu estis tiel memfida. Post la renkontiĝo, li petis min veni al sia oficejo por momento.

– Vidu, Andrzej, mi ne kredas je ĉio ĉi, sed mi ne volus, ke iu ajn diru, ke mi ignoris ĉi tiun tutan aferon. Mi ŝatus konsulti vin, kiel konvinki ilin, ke ĉi tiuj signaloj ne venas de ni.

– Ĉi tio estas malfacila afero. Ni ne scias multon pri ĉi tiuj signaloj.

– Tamen ni scias ion – diris Reno. Kaj tiam mi konstatis, ke li ne estis tute certa, ke ĉi tiuj signaloj ne venis el nia bazo.

– Mi havas certan ideon... – mi diris kaj interrompis, ĉar ĝuste tiam en la pordo de la oficejo aperis la urseto.

– V...via filo serĉas vin – ĝi balbutis.

– Mi iros en momento… – Kaj tiam mi rimarkis la surprizitan rigardon de Ren.

– Kio okazis? – Mi demandis.

– Mi ne komprenas... Mi ne komprenas, kiel la enirejaŭtomato tralasis ĉi tiun ludilon 

La observo estis simpla, sed kiel preciza. Mi, alkutimiĝinta al la konstanta ĉeesto de la pluŝa urseto, ne turnis mian atenton al ĝi. Sed Reno pravis. La enirejaŭtomato de lia oficejo ne povis tralasi iun ajn personon nek aŭtomaton sen speciala permeso.

– Kiel vi eniris ĉi tien? – li demandis al la pluŝa urseto.

– Normale. Sur du piedoj – la ludilo respondis.

Reno ruĝiĝis kaj elkuris el la oficejo.

– Kio okazis al mia filo? – mi demandis al la urseto.

– Li brulvundiĝis per altfrekvenca kurento.

– Ĉu io serioza? Mi jam iras. Gvidu.

– Nenio speciala. Vi povas fini la konversacion. Nur mano.

– Kaj kien li enmetis ĝin?

La urso ne havis tempon respondi, ĉar Reno revenis. Li estis pala.

– La aŭtomato... la aŭtomato ricevis permeson preterpasi ĉi tiun... ludilon... De kiu? Mi demandas, de kiu?

– Ne de mi – mi diris.

– Do de kiu? Eble vi scias, estaĵo?

– Mi eniris kaj jen.

– Mi scias tion ĉi. Sed de kie?

– Reno, ĝi ja estas nur ordinara ludilo. Ĝi ne scios tion ĉi. Verŝajne iu missignalo de la centra cerbo de la bazo. Ĝi okazas.

– Sed ne devus okazi.

– Kompreneble, sed aŭtomatoj estas necertaj.

– Ili ne devus!

– Certe, tamen nun ni finu nian konversacion. Mi devas jam iri, ĉar mia filo bruligis sian manon per epiderma kurento.

– Bone, kion do vi proponas?

– Mi instalos tute sendependan elsendan signalilon en mia oficejo, ricevantan signalojn ekster la bazo. Kion vi pensas?

– Mi pensas, ke ĝi eble estas bona ideo. Tamen mi tute ne kredas, ke ĉi tiuj signaloj ripetiĝos.

Mi foriris kun la pluŝa urseto kaj ni iris viziti mian filon. Lia mano jam estis pansita de aŭtomedo. Kiam mi alpaŝis al la seĝo, sur kiu li sidis, li ne rigardis min.

– Mi devas studi – li diris.

– Ĝuste, sed de kie venas tiu ĉi pripenso?

– Mi ne povas fari la plej simplan aferon kaj eĉ Bob ridas pri mi.

– Kie vi brulvundis la manon? – Mi demandis.

– Mi ne diros – li daŭre ne rigardis min.

– Sed komprenu, tio devas esti sekurigita. Aliaj ankaŭ povas brulvundiĝi.

– Mi ne diros – li ripetis obstine.

– Kiel vi deziras. Do du diru al mi, Bob, kie ĝi estis?

– Mi ne scias – Bob respondis, kaj tiam mi rimarkis la okulojn de mia filo. Li rigardis Bob-on kun miro kaj eble iom da timo.

Mi faris du eksterakceptajn instalaĵojn, tute sendependajn unu de la alia, unu en la oficejo, la alia ĉe la mnemotronaj pupitroj. Mi pensas, ke mi estis motivata de simpla sibaritismo. La instalaĵoj estis simplaj, ilia instalado ne estis malfacila, kaj estus maloportune labori kun mnemotronoj kajs samtempe  aŭskulti la zumilon el la oficejo. Poste oni diris en la videotroniko, ke min gvidis la singardemo de maljuna inĝeniero aprezanta la nefidindan funkciadon de aŭtomatoj. Sed tio ĉi eble ne estis tiel.

Tiam estis eble noktomezo. Mi sidis en mia oficejo super iuj diagramoj, kiam subite mi pensis, ke mi aŭdis zumilon en la mnemotronĉambro. Mi aŭskultis momenton. Jes, ne estis dubo. Tio ĉi estis la zumilo de la alarmilo, kiun mi instalis.

Jam kurante al la elsendocentro de la bazo, mi konstatis, ke la dua instalaĵo en mia oficejo ne transdonis alarmsignalon. Tiam mi pensis, ke mi simple ne ĝisfunde kontrolis ĝin, kaj mi koleris kontraŭ mi mem, ĉar mi ne ŝatas malprecizan laboron.

La androido deĵoranta ĉe la centro lasis min trairi post kiam mi donis la pasvorton. Tiu, kiu venis ĉi tien antaŭ mi, ankaŭ certe sciis la pasvorton, do li estas unu el ni – mi pensis.

Mi nun estis kuranta tra la koridoro al la elsendoĉambro, sed la pordo ne lasis min trairi. Mi tiris la levilojn – senrezulte. La pordo estis blokita, centre blokita de la baza kontrolo. Mi komprenis, ke tiu, kiu estas interne kaj sendas signalojn en la spacon per nia anteno, havas aliron al la centra cerbo de la bazo. Kaj tiam mi komencis timi. Malgraŭ tio ĉi mi agis optimume, verŝajne pro kutimo.

Mi kuris returne tra la koridoro al la enireja pordo. Mi malfermis ĝin kaj blokis tiel, ke ĝi ne povis esti fermata je ordono de koordinantaj cirkvitoj de la bazo. Poste mi rigardis la androidon. Mi devis havi almenaŭ unu aŭtomaton je mia dispono. Mi saltis al ĝi kaj elŝiris ĝiajn antenojn ricevantajn centrajn signalojn. Ĝi tiriĝis, sed ne atakis min ĉar mi estis homo.

Poste mi volis konektiĝi videotronie kun Ren, sed jam ne estis komunikado. La centra cerbo de la bazo blokis informkanalojn. Mi atendis ĉi tion. Kaj tiam mi faris ion, kion oni povas fari nur kiam la vivo de la bazloĝantoj estas en danĝero. Mi ektiris la unugradan alarmlevilon. La ŝtala fadeno tenanta ĝin kune per sigelo iĝis streĉita sed ĝi eltenis. Tiam mi pendiĝis tutpeze sur la levilo. La fadeno rompiĝis, vundante mian manon. Samtempe, mi aŭdis la kreskantan lamentadon de sirenoj kaj la obtuza bruado de kolapsantaj gasimunaj fakmuroj . Ĉi tio estis akompanita ankoraŭ de unu alia sono. Laŭ la ekstera koridoro, alproksimiĝante al la elsendocentro, marŝis aŭtomatoj. Mi sciis, ke ili nenion povas fari al mi. Mi estis homo. Sed ili povus detrui miajn ilojn kaj mian solan androidon. Ili povus... se ili estus kontrolataj de la centra cerbo de la bazo.

Mi ne havis armilon. Neniu portas armilojn en la bazo. Mi eltiris de la androido la metaltranĉan brulilon, fermis kaj blokis la pordon, por ke la aŭtomatoj ne povu tuj enpenetri internen en la elsendocentron, kaj kuris kun la androido tra la koridoro al la elsendoĉambro. Ĝia pordo malfermiĝis. Ĉi tio ŝajnis al mi suspektinda.

– Iru – mi diris al la androido.

La aŭtomato senhezite obeis la ordonon. Ĝi iris tra la pordo. Tiam nigra drato falis sur ĝin de supre. Mi vidis ekbrilon de malŝarĝo kaj la aŭtomato senmoviĝis.

La kablo balanciĝis. Mi ne atendis ĝis kiam ĝi estos tirita supren. Mi elkliniĝis el malantaŭ la pordo kaj premis la ellasilon de la bruligilo, turnante la agordon al plena potenco. Io malgranda falis de la kornico super la pordo, brulanta. Mi aŭdis penetran pepadon. Tio ĉi estis la pluŝa urseto... mia pluŝa urseto. Ĝi falis sur la plankon, provis salti supren, sed mi tenis ĝin en la flamo, ĝis la kiraso krakis per mallaŭta krevbruo kaj la ludilo senmoviĝis. Nur bruna hararo sur ĝia amuza muzelo ankoraŭ bruletis. Mi komprenis kial la instalaĵo en mia oficejo ne funkciis. Kaj tiam... mi vidis mian filon. Li sidis pala sur la planko en la angulo.

– Ni nur tiel amuziĝis... – li flustris.

Ni staris super la malfermitaj kovriloj de la centra cerbo de la bazo. Interne, senformaj grizaj kristaloj kuŝis loze disĵetitaj en la implikaĵo de dratoj.

– Jen estas ĉi tie – Tan diris.

Li enmetis sian manon, en kiu li tenis malgrandan plasmtranĉilon, inter la dratojn ĝis sia ŝultro. Li faris malgrandajn duoncirklojn per la mano, kaj la pinto de la tranĉilo brulis per blua ardo. Li tiam etendis sian duan manon kaj elprenis du kristalojn, similajn laŭ aspekto al la aliaj.

– Ĝi estas jam preta – li diris. – Estas tre feliĉe, ke ĝi funkciis.

– Ĉu vi pensas, ke tio ĉi povus endanĝerigi la tutan bazon?

– Teorie jes. La centra cerbo de la bazo kontrolas preskaŭ ĉiujn agregatojn de la bazo.

– Sed kiel ĉi tiu ludilo...

– Antaŭ ĉio, kial? Al kiu ĉi tio devis servi? Kaj la ludilo mem estas unu el la plej komplikaj aŭtomatoj, kiujn mi iam vidis dum vivo. Se oni konsideru ankaŭ la malgrandan volumon de ĉi tiu aŭtomato kaj la neuzatan spacon, en kiu la kristaloj estis konservitaj antaŭ ol instali ilin en la cerbon de la bazo... – li ​​montris per la mano al la senformaj, grizaj buloj kuŝantaj sur la planko.

– Ĉu vi pensas, ke ĉi tiuj kristaloj estis konservataj ene de la pluŝa urseto?

– Mi kontrolis tion ĉi. Kiam la unua kristalo estis instalita, la unua anonco estis elsendita.

– Kaj la enhavo de la dua anonco?…

– "Kompleta translokigo finiĝis."

– Ĉi tio signifas, ke ne estus jam pluaj anoncoj.

– Jes. La pluŝa urseto ludus kun via filo, kaj ni eĉ ne suspektus, ke la centra cerbo de nia bazo funkcias laŭ la sinsekvo de signaloj konservitaj en fremdaj kristaloj.

– Sed al kiu estis destinitaj ĉi tiuj anoncoj?

– Tion ni ankoraŭ ne scias. Sed ne maltrankviliĝu. Ili malkovros ankaŭ ĉi tion. Kelkaj milionoj da homoj faras nenion alian nuntempe krom serĉi ricevanton. La tuta videotronio estas plena de informoj pri nia bazo.

– Mi ne rigardis.

– Bedaŭru. Vi estas heroo, kiu defendis solecan Marsan bazon kontraŭ kosmaj invadantoj.

– Ili troigas.

– Kiel ĉiam. Ĉi tie ne temas pri invado el la spaco. Ĉi tiu pluŝa urseto estas komplika aŭtomato, sed ordinara Tera aŭtomato.

-– Ĉu vi certas?

– Absolute. Eĉ tipaj amase produktitaj sistemoj por astronnavigadoceloj estis parte uzitaj.

– Tial ĝia scio en ĉi tiu kampo...

– Sendube. Multo de la enigitaj informoj devas esti restinta en ĉi tiuj kristaloj malgraŭ ili estis uzitaj por malsama celo.

Mi silentis momenton. Mi ne sciis ĉu demandi lin pri tio ĉi, sed fine mi decidis fari ĝin.

– Diru al mi, Tan, sed kiel ĝi venis ĉi tien? Post ĉio, ĝi estas aŭtomato...

– Vi forgesas pri via filo, Andrzej. Li enkondukis ĝin ĉi tien. Jen la granda ruzo de la kreinto de ĉi tiu ideo, ĝis nun ankoraŭ nekonata kreinto. Enmeti ĉi tiun sistemon en infanludilon. Kaj infano ankaŭ estas homo. Ĝuste aranĝita ludado, ili iras al la centra cerbo de la bazo, via filo levas la kirasajn kovrilojn, kaj la ludilo, per precizaj movoj direktataj de speciala programo, enigas la unuan kristalon, ni nomu ĝin adapta. Ĝia tasko estas adapti la nekonatan cerbon – ĉi-kaze la centran cerbon de nia bazo – por akcepti la taŭgan informan kristalon. Ĝi devas esti transprenita de la cerba reto tiel, ke estu nenia damaĝo al la signalado.

– Kaj poste?

– Poste la informa kristalo estas enigita sammaniere kaj la cerbo komencas funkcii iomete alie.

– Ruza… – Mi volis diri ion pli, sed tiam Reno eniris.

– Ni jam scias, de kie venis la pluŝa urseto – li diris.

– Ĉu ili malkovris, kiu faris ĝin?

– Li mem sin anoncis.

– Kiu?

– Profesoro Taropat.

– Tiu de la Instituto pri la Psiko de Aŭtomatoj? Mi aŭskultis liajn prelegojn antaŭ jaroj. Sed li devas esti centjara hodiaŭ – diris Tan.

– Okdek kelkaj. Li retiriĝis de aktiva scienca vivo antaŭ kelkaj jaroj kaj havas sian propran malgrandan laboratorion ie en Aŭstralio.

– Kial li faris tion ĉi?

Reno levis la ŝultrojn.

– Supozeble, por pruvi per ekzemplo, ke aŭtomatoj povas esti danĝeraj, danĝeraj por homoj... Tio estas lia obsedo, obsedo dum jaroj...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.