La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


KOSMODROMO

Aŭtoro: Konrad Fiałkowski

©2026 Geo

La Enhavo

RAJTO DE ELEKTO

Aŭtomato fermis enirejan klapon – kaj la internon de kajuto Far vidis nur en ekrano. Korpo kuŝis sur operacia tablo, blanka, ortangula, sub indige lumanta neona lampo. Sub ĝi rampis nigra serpento de aŭtomedo, likvidante supraĵajn vundetojn.

– Li pereis dum alteriĝo... – diris Tolev. – Li malŝaltis aŭtopiloton por senigi la aŭtomatojn kontrolantajn la movadon, kaj li falis sur arbaron. Li malakcelis tro rapide... – klarigis Tolev.

Far turniĝis de la ekrano.  – Ĉu li flugis sola? – li demandis.

– Jes, sola. Tio estas iu juna malsaĝulo. Li aŭdis en videtronio disaŭdigon „Pilotu sen aŭtopiloto” kaj li komencis piloti mem la raketon. Tiaj homoj neniam antaŭe pripensas siajn agojn...

– Eble li havis paneon de kontrolaŭtomatoj?

– Tute maleble. La radaroj el eksteraĵo de kosmodromo kaptis lin, kiam li tro rapide enflugis en malpermesitan zonon. Li hastis. Nun li atendos pli longan tempon...

„Se li ĝenerale vivos” – pensis Far kaj li iris al komandejo de la operacia ĉambro.

In jam sidis ĉe la homosimulilo.

– Kio nova, eskulapo? – ŝi demandis.

– Ia junulo. Li disrompis sian raketon dum alteriĝo...

– Do ni flikos lin – ŝi ridetis al Far laŭ sia metodo, nur per siaj okuloj.

– Li rompiĝis tre malbone...

– Do donu al mi la parametrojn de lia stato kaj ni vidos, kion ni povos fari.

Far aliris la pupitrojn kontrolajn de aŭtomedo kaj premis ruĝan klavon „Informu”. Li ĉiam miris kiel mallonge daŭras la transendo de informoj pri la stato de malsanulo al homosimulilo. Ja dum tiuj kelkdekoj da sekundoj la homosimulilo informiĝis pri la anatomio kaj fiziologio de homo pli ol li dum jaroj de sia studado. Kaj tiuj ne estis la informoj pri homo ĝenerale, sed pri tiu unu sola organismo, kiu kuŝis sur la operacia tablo en la aŭtomedĉambro.

– Se mi estus la homosimulilo, mi finigus miajn studiojn en kvin minutoj – li iam diris al In.

– Kaj vi estus malinteresa, malvaste specialiĝinta aŭtomato, en kies ĉeesto mi povus elteni ne pli ol kvar laborhoroj tage. Jam preterlasante la fakton, ke vi devus havi elektrokristalan strukturon; en plej bona okazo diverskolorajn blokojn de kristalo.

– Por fari plezuron al vi, mi konservus albuminan strukturon.

– Sed tiam, neefektiviĝinta aŭtomato, kvin minutoj ne estus sufiĉaj al vi.

– Nu, mi estus genia aŭtomato.

– Eĉ la plej genia aŭtomato nenion povas fari ke la impulso en albumina vibro moviĝas centmiltoble malpli rapide ol en konduktaĵoj.

Jes, tio okazis, kiam ili returnis post pluvo hejmen. Devis esti printempo, ĉar la arbfolioj estis malgrandaj kaj tre verdaj. Ili returnis sur larĝa, griza vojo de girobusoj, kies supraĵo briletis post pluvo. Ili malsekiĝis kaj tremis pro malvarmo, kvankam ili iris en la centro de la vojo kaj la suno lumis. Flanke, same malsekaj, staris aŭtomatoj, la informantaj kaj tiuj, kiuj disdonadis bombonojn al infan-ekskursantaro. Ili ne rimarkis la pluvon, ne sentis malvarmon kaj kiel kutime ili trembrilis kiam nur sentis homan ĉeeston. Kaj tiam li diris, ke li volus esti aŭtomato, eĉ la homosimulilo. Poste prenis ilin ia girobuso kaj ili sekigis siajn skafandrojn ĉe infraruĝaj emisiiloj…

Lampeto super klavo "Informu" estingiĝis kaj sonis zumilo. La homosimulilo jam sciis ĉion. Tie en la fundo malantaŭ la pupitoroj, malantaŭ kirasplatoj, en blankaj konusoj de kristaloj konektitaj per komplika reto de kabloj cirkulis impulsoj, kies konfiguracioj respondis al funkcioj de koro, pulmo, hepato, alpuŝiĝo de sangreroj tra kapilaroj kaj moviĝo de diafragmo ĉe spiro.

Nun sufiĉas demandi la homosimulilon pri la reago de organismo je transfuzio aŭ io ajn alia, kaj preskaŭ subite alvenos respondo kaj li, Far, anticipe scios, kio okazos al la malsanulo, kiam li faros tiun aŭ alian seancon. Li scios, ĉar la homosimulilo estas elektrokristala modelo de organismo, ĉi-foje de la organismo de tiu ĉi junulo.

– Legu al mi la sfigmon – li diris al In.

– Cent sesdek je minuto.

– Tensio?

– Kvardek. Far, li ne spiras aŭtonomie.

– Mi vidas, ke aŭtopulmomato spiras por li.

– Ŝi eble ne pensas, ke mi estas blinda – li aldonis enmense.

– Temperaturo falas – diris In denove.

– Kiom rapide?

– Mi ne scias.

– Finfine ĉu vi estas matematikisto aŭ ne?

– Mi ne helpos al tio. Do mi ĝin ne elpensos por vi.

– Bonvolu kontroli la aŭtomatajn kolektivojn de unua helpo – diris Far jam pli kviete.

– Normale, ili laboras normale. Li ŝvitas terure – aldiris ŝi jam pli mallaŭte.

Ŝi sciis pri tio nur el indikiloj ardantaj sur ŝia pupitro. Ununuran bildon de la kamerinterno kaj de la junulo sur operacia tablo havis Far tuj antaŭ si en la ekrano. Tamen li ne rigardis en la ekranon. Li timis, ke se li rigardos la junulon, tiu mortos. „Li devis morti dumvoje al la tablo. Li ne mortis, do li havas bonegan koron, pulmojn kaj nervaron. Ja tie ĉi li ankaŭ ne povas morti ĉe mi...”. Li mordetis sian langon. Ĉiam li mordetadis al si la langon, kiam li nervoziĝis...

– Determinu probablan tempon de ĉeso de sangocirkulado.

Li diris – „ de ĉeso de sangocirkulado”, tamen li pensis – „de morto”.

In atendis tiun ĉi demandon. Ŝi sciis, ke fine li ĝin starigos, se ŝi mem ne diros al li, kaj ŝi sciis, kiel li malŝatas demandi pri tio.

– Ĉirkaŭ kvar horojn – ŝi diris kaj ridetis al li siamaniere. Normale Far ne imagis al si, ke iu alia povus rideti en tia maniero. Sed nun tio nur iritis lin.

Iam, pli antaŭe, ili kverelis pri tio ĉi. Tiam la operacio ne estis tro grava, krurorompo aŭ io simila, pri kio la aŭtomedo sciis ĉion dekomence ĝisfine kaj preskaŭ ne demandis la kuraciston pri lia opinio. Tiam inter lego de sekvaj parametroj ŝi diris subite:

– Far, post la operacio ni flugas al Petron!

Li ne respondis.

– Ĉu vere vi ne volas? – ŝi demandis.

– Legu sekvan parametron kaj fine okupu pri tio, kion vi faras.

– Nu ve. Ja mi legas al vi ĉiujn necesajn datenoj. Kaj cetere la aŭtomedo faras ĉion mem. – Ŝi estis klare ofendita.

– Aŭskultu, In – poste li demandis ŝin, kiam ili jam estis elirantaj el la hospitalo – ĉu vi ĉiam ĉe la homosimulilo sentas vin kiel dum la ekzercado?

– Kiele: „dum la ekzercado”?

– Nu, iam vi rakontis al mi, ke kiam ankoraŭ dum studado vi specialiĝis en la teorio de homosimulacio, oni preparis la homosimulilon tiel, ke ĝi simulu ian malfacilan kazon, sed tio estis nur simulacio, ĉar neniu malsanulo estis tie...

– Nu jes, kaj plue?

– Do ĉu tie ĉi en la operaciejo... – li balbutis kaj ne finis la sentencon.

– Klare, ke ne! Mi scias, ke tie estas homo, kaj mi faras ĉion la plej bone.

– Tamen vi estas ia…

– Ke mi ne prenas tion al koro same kiel vi? Tion vi volis diri?

– Jes.

– Komprenu – ŝi diris tre grave – se al tiu kuŝanta sur la tablo tio povus helpi, mi prenus al koro ĉion kaj nervoziĝus en plej granda kvanto. Sed tamen tio al li ne helpas, do kial mi farus ion, kio estas tute sensenca?

Li ne respondis. Li rigardis malsupren laŭ ŝtona ŝtuparo, sur kiu oni malsupreniris al helidromo. „Tiel certe motivus sian agadon aŭtomato – pensis li. – Estas nur ke oni ankoraŭ ne konstruis tiel komplikitajn sistemojn.

– Nu, respondu. Ĉu ni flugas? – In ne lasis sin rezigni.

– Diable! – li svingis la manon. – Ni flugas al Petron!

Ili descendis kurante laŭ la ŝtuparo al helikopteroj, kiuj tie sube sur griza plato de la helidromo aspektis kiel buntaj skaraboj. Poste ili flugis inter blankaj kumulusoj prilumigataj per malalta posttagmeza suno, ĝis ili vidis longan ombron de ĝibo de Petron.

Petron estis sola altaĵo suprenleviĝanta direkte el ebenaĵo, kvazaŭ iu puŝis ĝin alten de sub la tero per giganta fingro. Ĵus sub la pinto troviĝis malgranda alteriĝejo por helikopteroj, kaj pli malalte ruinoj de antikva astronomia observejo, devenanta el tempoj, kiam homoj de Tero observadis stelojn per lornoj. Sur la pinto mem kuŝis kelkaj grandaj ŝtonegoj kaj In, memoranta el sia infaneco strangajn fablojn, asertis, ke ĝuste tie ĉi iam kunvenadis sorĉistinoj.

Tiam, grimpante al la pinto, ili rimarkis, ke inter la ŝtonegoj jam iu sidis.

– Unu de viaj sorĉistinoj – diris Far. – Ŝi alflugis sur balalilo, ĉar mi nenie vidas halikopteron.

Tamen tiu estis junulo, alta junulo en kutima griza skafandro. Li mordetis herberon kaj rigardis la sunon, kiu estis jam ruĝa, kuŝiĝanta suno. Ili sidis sur alia ŝtonego, kaj li alrigardis ilin por momento. Poste li ekstaris kaj alpaŝis al ili.

– Ĉu mi povas sidi kun vi? Vi aspektas tiel simpatie...

– Simpatiaj homoj ĉiam finfine renkontiĝos – ridis In.

– Pardonu min, sed mi ankoraŭ ne povas alkutimiĝi, ke tie estas tiom da homoj kaj oni simple povas sidi sur ŝtonoj.

In ridegis, Far rigardis ĉirkaŭen, sed krom ili neniu alia estis ĉi tie. La junulo estis jam tute konsternita.

– Mi scias, ke ĉi tie estas nur tri de ni, sed mi revenis el Marso apenaŭ antaŭ du tagoj.

Far ĉesis observi la indikatorojn de transfluigo kaj rigardis In-on traŝultre.

– Ĉu vi jam havas rezultojn de komenca diagnozo?

– Jes. Kranio dispremita. Osta rompaĵo en krucigo de optaj nervoj…

– Oni devas ĝin plej rapide forigi!

– …tri ripoj disrompitaj, maldekstra kuro dispremita... ekster tio li ne povas spiri memstare.

– Momenton, kaj korpa temperaturo?

– Ne ĉagrenu. Ĝi plialtiĝas.

– Do, ne estas plej malbone – li diris kvietiĝe kaj unuafoje rigardis In-on direkte, kaj ne indikatorojn. Ŝi eĉ ne rimarkis tion. Ŝi kliniĝis super la rega tabulo de homosimulilo zorge premante kvadratajn butonojn sur granda pupitro.

– ...transfluigo, anesteziloj, kvietigilojn...

– Plivarmigo – li subdiris al ŝi.

Ŝi movetis la kapon.

– Jes, la plivarmigo… kaj tio estus verŝajne jam ĉio, kion ĝis nun faris la aŭtomedo? – ŝi rigardis Far-on.

– Eble ĉio. Sed ĉu vi povas klarigi al mi, kial vi faras tion ĉi? Ja estas videble, ke la malsanulo jam ne estas en ikto.

– Ne grumblu. Vi ne povas dekutimiĝi de tio. Cetere vi estis ĉiam tia – ŝi aldonis, kvazaŭ ĉi-momente ŝi havis kompreniĝon.

– La homo, kiu principe estas prava.

Li ne sciis, ĉu ŝi diris serioze. Neniam, de kiam ili konis unu la alian, li sciis tion. Eĉ kiam ŝi diris tiajn sentencojn, ŝi aspektis kvazaŭ ŝi estis tuj ridonta. Do nur li levis la ŝultrojn – Finu jam tiun ĉi teston kun la homosimulilo.

Ŝi movetis la kapon, sed daŭrigis sian penson:  – …ĉar vi devus esti naskita antaŭ kelke centoj da jaroj antaŭe, kiam la kuracisto ĉiam estis prava anticipe… – Ŝi premis startklavon kaj kurboj sur la ekrano de homosimulilo ondiĝis. – Tiam, en tiuj tempoj, la kuracisto venis, pririgardis pacienton kaj metis diagnozon kaj li ĉiam pravis… escepte se alia kuracisto metis alian diagnozon…

– Tio estis cert-rilate arto – Far ridetis. – Tamen poste aperis matematikistoj, ciferistoj kaj semantikistoj, kiuj konstruis diversajn aŭtomatojn kiel aŭtomedo aŭ homosimulio, kaj adiaŭ al la arto! Ĉu ne, In?

– Pli-malpli jes. Kaj nun dank' al homosimulilo mi povas diri al vi, ke nia malsanulo eliĝis el ikto.

– Mi sciis tion eĉ sen vi.

– Vi eraras. Vi nur supozis, kiel tiuj antikvaj kuracistoj. Vi scias nur nun… Diru, Far – ŝi aldonis jam alivoĉe – ĉu li resaniĝos?

– Mi ne scias. Tio estas nur la unua stadio. Ni operacios lin.

– Eble konsultiĝu kun la profesoro kaj ni transdonos kompletan informon por operacio al la skipo de Ron, kiu ŝajne deĵoros post ni.

– Ne, baldaŭ ni komencos mem.

In silentiĝis kaj rigardis antaŭen de si al la ekrano.

„Kio okazis al ŝi? – pensis Far. – Kial diable ŝi ne volas operacii. Ne, tio ne konvenas al In… Ja ĉiam… ŝi laboris tiel, ke oni ne povus imagi al si labori pli bone. Certe ŝi estas bonega virino, kaj mi estis stultulo, granda stultulo…”

– Atendu. Nur momenton. – Ŝi ekstaris el malantaŭ la pupitro kaj alpaŝis al televiziofono staranta en la angulo de ĉambro.

– Lokan informon – ŝi diris kaj atendis ĝis kiam en la ekrano aperis informilo.

– Ĉu superstratosferflugilo el la Sesa Satelito alflugos altempe?

– Ĝi malfruas je dek minutoj – respondis la informilo.

– Aĥ, jes. Dankon.

„La Sesa Satelito. Tie estis trejna centro de tiu junulo el Marso, de Daz” – pensis Far.

Li sciis pri tio akcidente, cetere kiel pri ĉio alia… Li verdire rimarkis, ke In estis iomete stranga, sed la matematikistoj ĉiam havas siajn kapricojn. Nur ​tiam, kiam ili havis tiun ĉi matenan deĵoron…

Estis ankoraŭ tute mallume, kiam li surhelidromiĝis. Li elsaltis el la stirejo kaj rigardis la malakcelerantan helicon volvigantan matenan nebulon super arbustaĵo kreskanta ĉirkaŭ la surteriĝeja plato. Li aŭdis nur bruon de la helico, kaj kiam ĝi fine senmoviĝis, la silento estis kompleta. Steloj jam disaperis kaj nur la hospitalo brilis per lazuraj fenestraj rektanguloj. Li atendis In-on. Li volis tie ŝin renkonti. Li atendis longan momenton ĝis kiam fine li aŭdis malklaran altan zumon. Helikoptero surteriĝis en la centro de helidromo. En ĝia stirejo estis du personoj. „Tio ne estas tiu ĉi helikoptero” – li pensis tiam, sed poste li vidis longajn harojn de virino kaj li tuj sciis, ke tio ne estis vero. Nemultaj virinoj krom In havis longajn harojn similiĝe al la antikvuloj. Ili eksaltis el la stirejo kaj mallonge kisis unu la alian, tiel – adiaŭstile. Poste Far rigardis In-on kurantan laŭ la ŝtupetaro, ordinara ŝtona ŝtupetaro, sur kiu ili iam sidadis somere, kiam estis tre varme, li rigardis ŝin ĝis ŝi disaperis en la pordo de la hospitalo. Tiam li malrapide komencis iri tra la plato de la helidromo. La junulo lin rimarkis kaj atendis.

– Mi bedaŭras, ke tiel okazis – li diris.

Far nenion respondis, sed li sentis sin tre malbone.

– Ĉi ĉio estis tiel ne esperite, ke ni ne povis diri al vi – li aldonis. – Ŝi estis ĉion dironta al vi hodiaŭ…

– …

– Vi antipatias min, Far. Normale mi venus al vi. Sed mi povas forlasi la Sesan Sateliton nur por kelkaj horoj. Ni havas tie trejnan centron, ĉar mi flugas al eksteraj planedoj – li klarigis. – Aŭskultu, tio estos tre malfacila afero por ŝi… Helpu ŝin iel. Ŝi vin tre ŝatas… kaj tiel tio estos tiom malfacila.

– Ne zorgu pri ŝi. Ŝi povos bone helpi al si. – Far preteriris la junulon kaj direktiĝis al la ŝtuparo. Estis jam hele kaj lumoj komencis estingiĝi en fenestroj de la hospitalo…

Io inter pupitroj zumis persiste. Ĝis nun monotone griza ekrano ekbrilis.

– Li reakiris la konscion – diris In.

– Aktivigu anestezan kampon.

– Jam aktiva.

„Pri kio povas nun pensi la junulo – konsideris Far. – Eble li rememoras lastajn momentojn antaŭ la katastrofo kaj vidas fulme alproksimiĝantajn suprojn de arboj. Tamen li ne kapablas vidi. Eble ĝuste tion ĉi li komprenis kaj ektimis… Tiel ektimis, ke oni malfacile povus tion imagi al si…”

– Ĉu vi estas certa, ke li nenion vidas? – li demandis.

– Tutcerte. Ostrompaĵo premas la krucigon de optaj nervoj. Pensu, Far, unu movo de direktokontrolilo kaj tuj ĉio ĉi okazis. Daz diras, ke oni devu instrui ĉiujn pri kondukado de raketoj. – Kaj rimarkinte ke ŝi diris ĉi tion senbezone, ŝi aldonis: – Tiam tiaj akcidentoj ne okazus.

– Ĉu vi jam havas ĉiujn datenojn? – li interrompis al ŝi.

– Morfologio, OB, hemoglobina nivelo, hematokrit… alkala rezervo…

– Bone. Do ni komencu.

Li alproksimiĝis pli al pupitroj kaj enŝovis la manplatojn direkte en la centran kontrolilon de aŭtomedo. Li faris kelkajn rapidajn movojn de fingroj ĝis li vidis la kranion en la ekrano. Li transagordis emisiilojn de radiado tiel, ke ilia frekvenco pligrandiĝu. Nuda, loke disŝirita haŭto de kapo disaperis kaj li vidis ostojn, pli grandajn kaj malgrandajn rompaĵojn. Okulangule li rimarkis, ke In leviĝis kaj ekstaris malantaŭ li. Li pligrandiĝis la bildon kaj nun li jam precize vidis la splito enpuŝita en la nervon. Malrapide, kvazaŭ timante tuŝi la kranion, li puŝis ellasilon de aŭtomedo kaj atendis la ombron de aŭtoktoro en la ekrano. Li distingeble vidis ĝian malgrandan plilongiĝantan konuson.

– Transiru al kontrolo – li ordonis al In.

Li pli ĝuste sentis ol rimarkis, ke ŝi deiris.

Kaj li mem senĉese fiksrigardis la ekranon. Li atendis ĝis la konuso lokiĝu vidavide de splitombro. Tiam li puŝis komutilon kaj la bildo en ekrano ŝanĝis siajn formon kaj proporcion. Nun Far vidis kvazaŭ lian okulon oni fiksigis sur la pinton de konuso de aŭtoktoro.

Li ankoraŭfoje ĉion kontrolis kaj ellasis mem-kuplon de automedo. Tiu laboris sekunderon. Neerarpove, kiel kapablas labori nur aŭtomatoj, la aŭtomedo disŝovis per vibrilo ostojn kaj histojn, formovis la spliton kaj signalis per verda lumo plenumon de la tasko.

– Kontrolo? – li demandis.

– Ni havas kontrolon.

– Mi ankoraŭ formovos restintajn osterojn el la kapo.

Li revenis al normala bildgrandeco kaj trovis sekvan spliton. Poste sam-metode li navigis al ĝi la aŭtoktoron, kaj la reston plenumis la aŭtomato. Aŭtomedo ĉiufoje funkciis senerare.

Finfine li ankoraŭ rekonstruis la dispremitan okulkavon.

– Nun ni interrompu por momento – li diris.

Li ridetis  al In, ĉar li estis kontenta, ke ĉio sukcesis tiel bone. Li rigardis al rampantaj tra ekrano, blankecaj malŝarĝoj. La malsanulo estis konscia.

– Kontrolu, ĉu li vidas – li petis In-on.

– Kontrolu mem. Pardonu min por momento. – Ŝi refoje alpaŝis la televizilon.

– Ĉu superstratosferflugilo jam alflugis?… Antaŭ momento?… Dankon.

Far enŝaltis en la operacia ĉambro blinkan flavan lumon. Ekbriloj ardis pli intense. La malsanulo certe vidis.

„Kion li atendas? – pensis Far samtempe – ja ŝi ne randevuis kun li eble nun?”

– Kontrolu homosimulilon, kion ni devas fari plu.

– Ankoraŭ amputon de maldekstra kruo – ŝi respondis tuj.

– Kaj nenion ceteran?

– Nenion nun. Pri la resto ni pli bone atendu.

– Do enŝaltu kontrolon – li diris kaj denove alproksimiĝis al ekrano.

– Kontrolo preta – ŝi respondis.

La seanco estis unu el tiuj, kiujn aŭtomedoj faras mem laŭ interna programo. Kaj ankaŭ ĝi daŭris apenaŭ momenton. „Fine mi povos leviĝi de ĉe pupitro kaj iomete promeni” – pensis Far. Li sentis sian kruron ridiĝinta.

– Pulso plirapidiĝas – abrupte diris In.

– Kiom?

– Pli ol cent sesdek.

– Kaj periodeco?

– Ne sufiĉe ritma. Cetere rigardu mem – Ŝi montris kardioskopon.

Jes, la pulsado ne estis ritma, kaj cetere ĝi malkreskis. „Insuficienco cirkula” – pensis Far.

– Amplitudo de osciloj plimalgrandiĝas.

– Kaj kion montras la homosimulilo?

– Ĝi proponas la necesecon aresti la koron. Ĉu vi arestos?

– Atendu. Provu stimulon per kampo.

In movetis la kapon. Far fermis siajn okulojn kaj atendis.

– Ia rezulto? – fine li demandis.

– Nenia. Pulsado fadena. Premo falas… Rigardu la kardioskopon!

Li rigardis ekranon. La linio serpentumis kaj kelkie pafis supren blankaj pingloj de pulsoj. „Tuta kaoso – li pensis. – Senordaj spasmoj kun fadantaj amplitudoj. Do la fino”.

– In.

– Jes?

– Mi ŝaltos por li la artefaritan koron. Por nun la eksternan – lia voĉo estis iomete demandema. Li mem ne povis decidiĝi.

– Jes – ŝi diris mallaŭte. – Homosimulilo proponas la samon.

Li ne rigardis aŭtomedon malfermantan brustkeston de la junulo. Instalado de koro daŭris kelkajn sekundojn. Poste pulsado kaj premo renormaliĝis. Nur la ekrano de kardioskopo estis griza kaj malplena. La ritmon de arte farita koro oni ne kontrolas per kardioskopo. Kiel ĉe ĉiu alia aŭtomato sufiĉas, kiam lumas en ĝia fronta plato ruĝa kontrollampeto de laboro. Kaj la kontrollampeto de laboro lumiĝis tuj antaŭ la okuloj de Far.

– Poste oni greftos al li la artefaritan koron nutritan per atombaterio – diris In – Onidire jam estas kelkcent homoj en la suna sistemo, kiuj havas tiajn korojn kaj vivas.

– Estas malfacile vivi kun tia koro. Kaj cetere li ne spiras.  – Kion fari?

– Mi ne scias. Mi povas nur atendi kaj kontroli lian ŝancon en homosimulilo. Tio ĉi estas sangofluo en cerban spircentron. Se la centro ne komencos labori kaj sendi impulsojn stirantajn la muskolojn, la junulo neniam spiros aŭtonome, kaj aŭtomaton, kiu povus anstataŭi la spircentron, ni ne havas.

– Stulta situacio – diris  In.

Iam ŝi jam diris tion ĉi… Tiam Ili returnis virobuse el hospitalo. Tiun tagon li renkontis ilin sur helidromo. Per la virobuso flugis ankoraŭ du studentoj, brue diskutantaj pri senkirlaj kampoj, kaj ia junulino kun granda sako ŝanĝbrilanta per desegnaĵo de diverskoloraj cirkloj. La junulino estis pririgardanta la harojn de In scieme kaj respekte, kiel oni pririgardas muzeajn antikvaĵojn. Ŝi mem havis nigrajn, kurte tonditajn harojn.

– Ĉu vi tondos viajn harojn? – tiam demandis Far. – Li certe ne ŝatas longajn harojn.

– Mi tondos – ŝi skuis la kapon.

– Kaj kiam li flugos al la lunoj de Saturno, vi havos kurtajn, helajn faskojn da haroj, same kiel tiu ĉi junulino?

Ŝi kapjesis.

– Kaj verdire estas stulta situacio pri tiu ĉi lia flugo – ŝi diris. – Tie matematikistoj de mia specialeco ne estas bezonataj. Mi elektis ne tre kosman specialecon. En Saturnaj bazoj oni havas malgrandajn aŭtomatajn homosimulilojn.

Malgrandaj homosimuliloj… Tiu ĉi junulo jam estus mortinta, se tie ĉi estus nur malgranda homosimulilo. Li rigardis en ekranojn.

La pulsado de la junulo estis ritma kaj Far povis fine ekstari. Li promenis tien kaj reen laŭlonge de la aŭtomatoj kaj elrigardis tra la fenestro, malantaŭ kiu blovis vento. Sub malalte pendantaj grizaj nuboj, ĵetata per ondoj de vento, surteriĝis malgranda ruĝa helikoptero. Por momento Far observis, kiel aŭtopiloto kompensis per direktilo la ventimpulsojn, kaj poste li rigardis malsekan platon de helidromo kaj pensis, ve kredeble la somero jam finiĝis.

– Far – In parolis malantaŭ lia dorso – tio neniel funkcias.

– Provu ankoraŭfoje. Ĉiam estas ŝancoj, ke li komencos spiri mem.

– Bone, mi provos ankoraŭfoje – ŝi diris, tamen Far sentis, ke ŝi ne havas firman esperon.

– Antaŭ tio ĉi ankoraŭ kontrolu, ĉu la homosimulilo havas aktualajn datenojn pri lia stato. Ja en ĉiu minuto tie io povas ŝanĝiĝi.

– Mi jam kontrolis.

Abrupte li deturnis sin de la fenestro kaj alpaŝis al ŝi.

– Do kontrolu denove – li diris decideme. – Kontrolu dekfoje, ĉar la situacio estas grava. Se li ne komencos mem spiri, iam ni devos disigi lin de la aŭtopulmomato, kaj tiam estos fino.

Li staris apud ŝi kaj observis ŝin premantan klavojn kaj rigardis, kiel sur ekranoj aperis kaj ŝoviĝis kurboj, kiuj poste estingiĝis.

– Nenio. Vere neniu ŝanco. Rigardu – ŝi montris unu el la ekranoj – Tiu apenaŭ perceptebla ĝibeto sur la kurbo bildigas postvivŝancon por la junulo, difinitan per la homosimulilo. Ĝi praktike ne ekzistas, entute ĝi ne estas, ĉar ĝi falas en mezureraron de la aŭtomato. Vi komprenas, ke tio eĉ ne estas lia ŝanco, nur simple la aŭtomato eraras je frakcio da procento.

– Do kio plue?

– Mi ne scias, vere mi ne scias. Mi ne povas lin helpi. Kalkuloj montras, ke li ne postvivos, ke li ne povos spiri…

„Ĉu do ĉion estis vane? »Li ne havas ŝancon« – diris In, kaj pli ĝuste tion diris la homosimulilo. Ne ekzistas ŝanco, oni ne eblas lin helpi… – Far mordetis al si la langon. – Stulta junulo, kiu provis alteriĝi sen aŭtomata piloto… Kaj tiuj matematikistoj alpaŝas al tio, kvazaŭ ili konstruus ponton. La ponto ne eltenos, oni povas malkonstrui la ponton kaj ĝin vrakigi! Kaj nenio por preni al koro, ĉar neniu helpos al tio… Stulta… Damne stulta junulo…”

Li alpaŝis al la pupitroj de aŭtomedo kaj rigardis la ekranon, en kiu videbliĝis la tablo kaj la korpo. Nun, ĉirkaŭvolvita de aŭtomedo per kokono, ĝi aspektis kiel larvo de ia bizara insekto. Kaj abrupte li vidis okulon. Unu okulo, ĉar la dua estis sub pasamentoj, la okulo kun larĝe malfermitaj palpebroj, rigardanta rekte en la ekranon.

Li forsaltis, kvazaŭ tiu ĉi okulo efektive povus lin rimarki, kaj li rigardis pulsantajn kontrollampetojn de la aŭtopulmomato.

„La junulo estas konscia… certe li scias, ke li kuŝas en aŭtomedo… kaj li pensas, ke la plejmalbonaĵo jam pasis. Kaj mi devas relokigi baskulojn sur la pupitro, poste rigardi la fadantajn kontrollampetojn de aŭtopulmomato kaj li komencos morti…”

Denove li alpaŝis al la fenestro, sed vidis nenion, ĉar komencis pluvi.

"Kaj eble mi provu..." Li pensis pri tio dekomence, tamen li timis. Kvankam fakte, se la nervaj centroj sendas laborordonojn al ĉiuj organoj de la korpo kiel taŭgajn sekvencojn de impulsoj, oni povas enmeti elektrodon de ekstere en la damaĝitan centron kaj sendi ĉi tiujn impulsojn el ĝi – tiam tion li kaj Ron rezonis. Tio estus io kiel centra artefarita spirado. Anstataŭ premi la bruston, oni sendas nur la komandon movi al la centro de ekstere, el la centro impulsoj trairas la nervojn al la muskoloj, la muskoloj laboras por pliigi la volumon de la brusto, kaj la homo spiras. Kaj tiam, eble, same kiel ĉe artefarita spirado, la stimulita nerva centro rekomencos sian laborritmon?

Far forturniĝis de la fenestro. Li decidiĝis.

– In!…

Ŝi denove parolis per televiziofono.

–...jes, diru al li, ke li pli atendu!

– Li diras, ke tio tre urĝas – la kalva kapo de Tolev brilis sur la ekrano.

Ŝi finis la parolon kaj rigardis Far-on.

– Kion vi volas fari?

"Mi stimulos lian spiran centron per ekstera programo." – Ĉu ĝi funkcios? – ŝi alpaŝis al la pupitroj kaj apogis sin sur ili.

– Ĉe eksperimentaj bestoj...

– Mi scias. Mi tralegis tiun artikolon skribitan de vi kaj Ron. Sed kie vi trovos ĉi tiun eksteran programon?

– Same kiel en niaj eksperimentoj.

Ŝi deturnis la kapon de la ekranoj kaj rigardis lin serioze, tute serioze.

– Ĉu vi? – ŝi fine demandis.

– Jes.

– Sed tio estas sensenca!... Kio pri la korelacio? Vi ja konstatis, ke foje okazas atenuado de impulsoj en ĉi tiu sana reganta centro.

– Nur en dudek procentoj.

– Tio signifas unu el kvin eksperimentoj. Estas multe! Kaj cetere ĉu vi eĉ scias kiel tio funkcias ĉe homoj? Eble tiu procento estas pli alta? Vi ne povas riski ĝin! Vi ne havas rajton!

– Alie li mortos. Tion vi mem scias plej bone.

– Estas bedaŭrinde. Vi ne kulpiĝas. Ni faris ĉion...

– Kaj la homosimulilo ankaŭ opinias, ke ĝi estas senespera kazo. Ne estas certe ĉu vi povos lin savi, kaj vi ambaŭ ja povos morti.

– Kaj ĉu vi devas morti nur ĉar li kraŝis pro sia propra stulteco! Absurdo!

– Ne gravas kial li kraŝis. Mi estas kuracisto, In.

– Nu, kio do? La tempoj de grandaj epidemioj, kiam la kuracisto kuracis homojn kaj mem mortis, kaj malgraŭ la risko li ne ĉesis la kuracadon, nun estas do la historio. Hodiaŭ, homa vivo, via vivo, estas tro altvalora por ke vi risku ĝin.

– Malvere! Kaj estus tre malbone, se ni tiel farus. Tiam ni estus similaj al maŝinoj. La aŭtomato ne povas eniri la atompilon, ĝi neniel povas fari tion ĉi, ĉar ĝi havas memkonservadan instinkton. Sed la homo povas, kaj tial li estas homo.

Ŝi ne plu rigardis lin. Ŝi movis sian rigardon al la ekranoj kie kurboj tordiĝis, interkovris unu la alian kaj pafis supren per pulspingloj.

– Kiu faros la operacion? – ŝi demandis.

– Mi.

– Sole?

– Jes, mi sole.

Ĉu ŝi vere pensas, ke mi ne eblas operacii kun unu elektrodo en mia cerbo? Ja oni entute ne sentas la elektrodon.

– Mi pretigos la aŭtomedon por vi, –  ŝi diris.

– In? – Tolev vokis ŝin el la televizofona ekrano: – In, la junulo ne povis atendi pli longe kaj flugis returne al la Sesa Satelito. Li petis min diri al vi, ke vi ambaŭ flugos al Marso. Lia administraro konsentis...

„Do jen kion ŝi atendis – Far pensis. – En marsaj bazoj troviĝas homosimuliloj..." – Bone. Dankon – diris In, sed ŝi eĉ ne rigardis al Tolev.

Ŝi ekstaris kaj alpaŝis al la aŭtomato.

– Mi pretigos la aŭtomedon por vi kaj ni povos komenci. Krome mi alvokis Ron-on. Li instalos elektrodon en vi.

„Ŝi premis la alarmbutonon kaj Ron baldaŭ venos ĉi tien – Far pensis. – Tiel ĉiam estis. Mi neniam povis antaŭvidi kion ŝi faros... Evidente Ron nun kuras tra la koridoroj el la alia fino de la hospitalo kaj li pensas ke okazis io grava."

Kiam Ron falis en la kabineton, In ne lasis lin eligi eĉ vorton.

– Vi enplantos elektrodon en la spiran centron de Far, estas urĝe, tial mi alarmis vin, – ŝi diris.

– Elektrodon? Al Far? Kaj kio okazis al li?

– Eksterneŭrona transmisio, stimulado de la neaktiva centro per impulsoj transdonitaj de la sana centro. Kiel en via eksperimento...

– Far!...

– Ne diskutu kun li, Ron. Ni jam faris tion. Instalu la elektrodon en lin.

Far kapjesis.

– Instali? –  li diris.

– Kiel vi volas, tamen vi ja scias...

– Jes, mi scias. Mi jam decidis.

Ron denove rigardis In-on.

– Bone, – i konsentis. “Far, eniru en la rezervan kameron. Ĝi tute ne doloros, –  li diris aldone, kvazaŭ li havus pacienton antaŭ si.

La kamero estis malgranda.

„Mi neniam supozis, sidante tie ekstere, ke ĝi vere estas tiel malgranda” – pensis Far.

Operaciotablo, rektangula, blanka, kiel tiu, sur kiu kuŝas la junulo, granda, ardanta lampo, kaj ĝuste sufiĉe da loko por kuŝi sur la tablo.

Li kuŝiĝis kaj tuj li estis kovrita per blanka kokono. Aŭtomedo malpeze premis lian kapon.

„Tio estas anesteza elektrodo” – li havis ankoraŭ tempon por pensi, kaj poste venis mallonga senkonsciiĝo. Mallonga nur por li, ĉar vere pasis minutoj, la proceduro estis farita kaj la elektrodo jam estis fiksita en la spira centro de lia cerbo. La kokono malaperis. Li ekstaris kaj sentis kaskon sur sia kapo. „Ĉi tiu kasko estas nun parto de mia kranio – li pensis. – En ĝi troviĝas amplifiloj, malgrandaj brilaj kristaloj kun strange tordita reto de atomoj, kiuj kaptos la impulsojn de la elektrodo, el la centro, amplifikos ilin, kaj poste transdonos ilin al la dratoj, kiuj kuras profunden en la kranion de la junulo".

Li forlasis la kameron kaj iris al la kontrolpaneloj.

– Eble mi faru la proceduron, – diris Ron.

– Ne – Far sidiĝis antaŭ la ekrano kaj rigardis rekte antaŭen.

– Far, kio okazis al vi? – In metis manon sur lian ŝultron.

– Nenio. Iru al la homosimulilo kaj kontrolu ĝin. Baldaŭ ni komencos.

Ŝi aliris al aŭtomedo.

„Kaj poste ŝi forflugos al Marso – pensis Far. – Mi ricevos videobondezirojn novojarajn, videobondezirojn kun ruĝa marsdezerto, kiam ĉe ni estos vintro kaj neĝos. Kaj plie mi nenion ricevos, ĉar oni ne sendas dezirojn eterne. Kaj iu alia junulo aŭ junulino sidos ĉe la homosimulilo dirante al mi dum la operacio: „Estas kontrolo..." – Estas kontrolo,– diris In de super la kontrolpaneloj.

Far pligrandigis la bildon kaj denove vidis la kelkloke disŝiritan kranian haŭton de la junulo. Poste li premis la taŭgajn ellasilojn de la aŭtomedon, kaj plu videbliĝis nek la haŭto nek la kranio, nur sur la ekrano perle griza cerbo pulsis per reto de vejnoj kaj arterioj.

Li malŝaltis la aŭtopulmomaton kaj pensis nur pri la grizaj histoj sur la ekrano, kiujn disŝovis la elektrodo serĉanta la centron. Post kiam li certiĝis, ke li trovis la centron, li fermis la cirkviton kuplantan sian cerbon kun tiu de la junulo. Subkonscie, li atendis doloron, tamen sentis nenion.

– Ili moviĝetis... la muskoloj moviĝetis, – diris In, sed tuttempe ŝi fikse rigardis  Far-on.

"Do mi trafis ĝin. Lia centro reagis kaj liaj muskoloj moviĝis... – pensis Far. – Nun eta korekto.” Li movis la elektrodon je frakcio de milimetro.

– Pli bone... nun pli bone. – In ekstaris kaj alpaŝis al Far. – Kaj vi?

– Revenu al viaj pupitroj! – li diris.

Jes, la muskoloj moviĝis, distingeble pliigante la pulmvolumenon de la junulo. Nun li atendis por la stimulita centro transprenos la laboron.

– Kontrolu surekrane la tensiodistribuon en ĉeloj de lia centro.

– Estis kelkaj ekbriloj, sed atendu!... – ŝi kliniĝis super la ekrano. – Tie estas ia tensioprocezo!

Far malfermis la cirkviton kaj la impulsoj el lia cerbo ne plu fluis tra dratoj. Tamen tie, sur la ekrano, li vidis ŝanceliĝeman, nekonstantan pulsadon.

– Li spi.. spiras, – li diris.

– Li spiras, li vere spiras, – ripetis In, fiksrigardante la ekranon kvazaŭ unuafoje ŝi vidis tian ondformon. – Li vivos, Far.

– Gratulojn, vi sukcesis! – diris Ron. – Nun transdonu liajn novajn parametrojn al la homosimulilo, In, kaj vi, Far, revenu al la kamero.

Kaj denove Far kuŝis en malgranda kamero sur blanka tablo sub grandega lampo, kaj kiam li eliris el tie, li vidis la konstantan ritmon de spirado sur unu el la homosimulilaj ekranoj kaj ŝajnis esti eble feliĉa.

Li ankoraŭfoje rigardis In-on kaj Ron-on, kiuj estis klinantaj super siaj pupitroj, poste li forlasis la ĉambron. La kranio veldita de la aŭtomedo iomete doloris, sed li ignoris ĝin. Li malsupreniris laŭ la ŝtonaj ŝtupoj al la helidromo. La pluvo ĉesis kaj akvo brilis en la malebenaĵo de la slabo. Far komencis iri diagonale al la buntaj helikopteroj. Li jam estis ĉe ili kaj povis vidi etajn akvogutojn pendantajn sur helicoj. „Tio estis la plej malfacila operacio de nia teamo – li pensis.  – Domaĝe, ke ĝi estas la lasta..."

Li turnis sin al la konstruaĵo kaj tiam vidis In-on. Supersaltante flakojn, ŝi kuris al li trans la griza slabo de la helidromo.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.