|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Du viroj palblue vestitaj kuŝis en la neregula vico, kiu sin etendis laŭlonge la randon de la kaptita stacio Roehampton, de unu fino ĝis la alia; ili tenis siajn karabenojn kaj spionis en la ombrojn de la stacio Wimbledon Park. Foje ili interparolis. Ili parolis la torditan anglan lingvon de sia klaso kaj periodo. La pafado de la Ostroganoj jam preskaŭ ĉesis, kaj malmultaj kontraŭuloj nun estis videblaj dum iom longa tempo. Sed la eĥoj de la batalo, kiu nun okazis malproksime sube en la malsupraj galerioj de tiu stacio, foje kaj ree aŭdiĝis inter la stakato de la pafado de la popola partio. Unu el tiu duo priskribis al la alia, kiel li vidis viron tie sube sin kaŝanta post trabo, kaj kiel li mem hazarde celis kaj plene trafis lin, kiam tiu tro moviĝis. “Li ankoraŭ kuŝas tie sube,” diris la pafinto. “Vidu tiun makuleton. Jes. Inter tiuj stangoj.”
Nur malmultajn metrojn post ili kuŝis mortinta fremdulo, kun vizaĝo turnita supren al la ĉielo, kaj la blua kanvaso de la jako fumanta en rondeto ĉirkaŭ la klara kuglo-truo sur lia brusto. Proksime apud li vundito, kun kruro ĉirkaŭvolvita, sidadis kun senesprima vizaĝo kaj rigardis la progreson de tiu brulado. Malantaŭe, trans ĝia portilo, kuŝis la kaptita monoplano.
“Mi ne povas vidi lin nun”, diris la dua per plendema tono.
La pafinto fariĝis blasfemema kaj laŭtvoĉa pro sia fervora peno klarigi ĉion. Kaj subite, lin interrompante, aŭdiĝis brua kriado de sub la stacio.
“Kio okazas nun?” li diris, kaj sin levis sur unu brako por observi la suprojn de la ŝtuparoj sur la meza parto de la stacio. Multaj bluaj figuroj venis el tiuj, kaj svarmis trans la stacio.
“Ni ne bezonas tiujn malsaĝulojn,” diris lia amiko. “Ili nur kolektiĝas kaj malebligas pafojn. Kion ili volas?”
“Ŝŝ! – ili krias ion.”
La duo aŭskultis. La novvenintoj nun amasiĝis dense ĉirkaŭ la maŝinon. Tri Ĉefoj de Kvartaloj, tre rimarkindaj pro siaj nigraj manteloj kaj insignoj, grimpis en la trunkon kaj aperis sur ĝi. La ordinaruloj sin ĵetis al la flugiloj, tenante la randojn, ĝis ili ĉirkaŭis la tutan konturon, kelkloke triope. Unu el la pafistoj sin levis sur la genuojn. “Ili remetas ĝin sur la portilo – tion ili celas.”
Li stariĝis, kaj lia amiko ankaŭ. “Kiel tio valoras?” diris lia amiko. “Ni ne havas aeronaŭtojn.”
“Tamen tion ili faras.” Li rigardis sian pafilon, tiam la baraktantan amason, kaj subite turniĝis al la vundita viro. “Gardu tiujn, kunulo,” li diris, donante la karabenon kaj municiujon; kaj post momento li kuris al la monoplano. Dum kvaronhoro li tiris, ŝovis, kriis, kaj aŭdis kriojn, ĝis fine oni sukcesis, kaj li staris inter amaso da aliaj kiuj aklamas sian propran faron. Li nun sciis tion, kion efektive ĉiu en la urbo sciis, ke la Mastro, kvankam nur ĵus komencinta lernanto, intencas mem flugigi la maŝinon, ke li venas eĉ nun por direkti ĝin, kaj ne lasas, ke iu alia homo provu tion.
“Kiu frontas la plej grandan danĝeron, kiu portas la plej grandan ŝarĝon, tiu estas la Reĝo;” tiel, oni raportis, la Mastro parolis. Kaj eĉ dum la pafisto aklamis, kaj dum la ŝvitgutoj ankoraŭ sekvis unu la alian falante el la senordo de liaj haroj, li aŭdis la tondron de granda tumulto, kaj per maloftaj ondoj la takton kaj impulson de la ribela kanto. Li vidis, tra spaco inter la homoj, ke densa homfluo ankoraŭ venas supren el la ŝtuparo. “La Mastrovenas!” oni kriis, “la Mastro venas!” kaj la amaso ĉirkaŭ li pli kaj pli densiĝis. Li komencis sin ŝovi al la meza parto. “La Mastro venas!” “La Dormanto, la Mastro!” “Dio kaj la Mastro!” muĝis la voĉoj.
Kaj subite, tute proksime de li, vidiĝis la nigraj uniformoj de la revolucia gvardio; kaj nun, la unuan kaj lastan fojon dum sia vivo, li vidis Grahamon, vidis lin apude. Li estis altkreska malhelulo, vestita en longa nigra robo, kun pala firma vizaĝo, kaj okuloj fikse rigardantaj antaŭen; viro, kiu ne havis orelon nek okulon nek penson por la etaj aferoj ĉirkaŭe…
Dum sia tuta vivo tiu viro memoris la preterpason de la sensanga vizaĝo de Graham. Post momento ĝi estis for, kaj li baraktis en la svarmanta amaso. Knabo ploranta pro teruro faletis kontraŭ li, sin premante al la ŝtuparoj, kriante “Donu spacon por la ekflugo, vi malsaĝuloj! ’’ La sonorilo, kiu ordonis, ke la publiko forlasu la startrelojn, donis laŭtan senmelodian sonoradon.
Sub la sono de tiu sonorado Graham alproksimiĝis al la monoplano, iris sub la ombron de ĝia klinita flugilo. Li ekkonsciis, ke kelkaj homoj ĉirkaŭ li proponas akompani lin, sed li forgestis iliajn proponojn. Li volis memori, kiel ekfunkciigi la motoron. La sonorilo pli kaj pli rapide sonis kaj la piedoj de la foriranta popolo muĝis pli laŭte kaj pli rapide. La flave vestita viro helpis lin engrimpi tra la ripoj de la korpo. Li eniris la lokon por la aeronaŭto, tre zorge kaj pripense sin ligante. Kio okazas? La flave vestita viro montras du malgrandajn flugmaŝinojn, suprenirantajn en la suda ĉielo. Sendube ili serĉas la venontajn aeroplanojn. Tio – poste – sed nun, la afero estas ekflugigi la maŝinon. Oni kriis al li, demandis, avertis. Ili ĝenas lin. Li volas pensi pri la motoro, memori ĉian detalon el sia antaŭa sperto. Li gestis la homojn for de si, vidis la flavevestiton deiri tra la ripoj, vidis la amason apartiĝi laŭ la linio de la reloj pro lia gesto.
Momente li restis senmova, rigardante la tenilojn, la radon per kio oni movis la motoron, kaj ĉiujn delikatajn aparatojn, pri kiuj li tiel malmulte sciis. Lia rigardo trafis spiritusan nivelilon, kies bobelo restas flanke; li memoris ion, kaj pasigis dek sekundojn movante antaŭen la motoron ĝis la bobelo flotis meze de la tubeto. Li rimarkis, ke la popolo ne plu krias, ke oni rigardas liajn movojn. Kuglo frapis sur la stango super lia kapo. Kiu pafis ĝin? Ĉu la homoj estas ĉiuj for de la reloj? Li levis sin por vidi tion, kaj residiĝis.
Post plua sekundo la helico turniĝis, kaj li rapidis laŭlonge de la reloj. Li premis la direktilon kaj svingis la motoron malantaŭen por levi la antaŭon. Tiam la popolo aklamis. Post momento li tremetis pro la vibrado de la motoro, kaj la krioj rapide mallaŭtiĝis post li, forrapidis ĝis silento, La vento fajfis trans la randon de la ŝirmilo, kaj la mondo forfalis de li tre rapide, Bat’, bat’, bat’ – bat’, bat’, bat’; supren li flugis. Li ŝajnis esti libera de ĉiu ekscitiĝo, sin sentis trankvila kaj zorgema. Li ankoraŭ pli levis la antaŭon, malfermis valvon sur la maldekstra flugilo, kaj ŝvebis ĉirkaŭe kaj supren. Li rigardis malsupren, sen iu kapturniĝo, kaj poste supren. – Unu el la aeroplanoj de Ostrog transiris lian vojon, tiel ke li flugis oblikve al ĝi, kaj pasis sub ĝi je kruta kliniĝo. Ĝiaj aeronaŭtoj spionis malsupren al li. Kion ili intencas fari? Lia cerbo vigliĝis. Unu el ili, li vidis, celas per armilo, ŝajnas preta pafi. Ĉu ili divenas, kion li intencas fari? Post momento li komprenis ilian taktikon, kaj faris sian decidon. Lia momenta inerteco forpasis. Li malfermis du pluajn valvojn maldekstre, turniĝis por fronti tiun malamikan maŝinon, fermis la valvojn, kaj flugis rekte al ili, dum la antaŭo kaj ventŝirmilo defendis lin kontraŭ iliaj kugloj. Ili kliniĝis flanken, kvazaŭ por eviti lin. Li levis la antaŭon.
Bat’, bat’, bat’, – paŭz’ – bat’, bat’ – li kunpremis la dentojn, lia vizago senvole grimacis, kaj krak’! li frapis kontraŭ ilin! Li frapis supren sub la pli proksima flugilo.
Tre malrapide la flugilo de lia kontraŭulo ŝajnis larĝiĝi, dum la forto de lia frapo suprenŝovis ĝin. Li vidis ĝian tutan larĝon, kaj tiam ĝi glitis malsupren, for de lia vido.
Li sentis, ke lia antaŭo falas, liaj manoj premis la tenilojn, turnis, kaj tiregis posten la motoron. Li sentis ekskuon de liberiĝo, la antaŭo de lia maŝino turniĝis abrupte supren, kaj momente li ŝajnis kuŝi sur sia dorso. La maŝino ŝanceliĝis kaj svingiĝis, ĝi ŝajnis danci sur sia helico. Momente li penegis movi la tenilojn, kaj la motoro denove venis antaŭen, sed malrapide. Li ankoraŭ flugis supren, sed malpli krute. Li ekspiris, kaj denove tiregis la tenilojn. La vento fajfis ĉirkaŭ li. Plua provo, kaj li sin trovis preskaŭ horizontala. Li denove spiris. La unuan fojon li turnis la kapon por vidi, kio fariĝis liaj malamikoj. Li turniĝis ree al la teniloj, kaj tiam denove rigardis. Momente li preskaŭ kredis, ke ili neniiĝis. Kaj tiam li vidis, ke inter du stacioj troviĝas abismo, kaj en tion io, gracila rando, falas rapide kaj malaperas, simile al monereto falanta en truon.
Unue li ne komprenis, sed poste sovaĝa ĝojo regis lin. Li kriis plenvoĉe, senvorte, kaj flugis pli kaj pli alten en la ĉielo. Bat’, bat’, bat’, pauz’, bat’, bat’, bat’. “Kie estas la alia?” li pensis. “Ili ankaŭ –” Rigardante ĉirkaŭ la malplena ĉielo, li sentis momentan timon, ke tiu dua maŝino jam sin levis super li; tiam, tamen, li vidis ĝin alteriĝi sur la stacio Norwood. Ili nur deziris pafi. La risko de kunfrapiĝo je alteco de sescent metroj superis ilian kuraĝon…
Dum nelonge li flugis, tiam ŝvebis laŭ kruta malsupreniro al la okcidenta stacio. Bat’, bat’, bat’, bat’, bat’, bat’. La krepusko kreskis, la fumo el la stacio Streatham, kiu antaŭe estis densa kaj malluma, nun estis fajrkolono, kaj ĉiuj plektitaj kurboj de la moviĝantaj vojoj kaj la diafanaj tegmentaj kupoloj kaj la abismoj inter la konstruaĵoj nun arde brilis, lumigitaj de la mildaj radioj de la elektra lumo, kiun la tagluma brilego antaŭe venkis. La tn uzeblaj stacioj, kiun ankoraŭ havis la Ostroganoj – ĉar Wimbledon Park estis neutila pro la pafado de Roehampton, kaj Streatham similis al fornego – brilis per lumoj por gvidi la venontajn aeroplanojn. Dum li flugis super la stacion Roehampton li vidis la malluman amason de la homoj sur ĝi. Li aŭdis furiozan aklamadon, aŭdis kuglon de la stacio Wimbledon Park zumi preter li, kaj denove flugis supren super la dezertaĵo de Surrey. Li sentis venteton el la sudokcidento, kaj levis sian okcidentan flugilon, kiel oni instruis al li, kaj tiel balanciĝante, supreniris en la maldensan superan aeron. Zum’, zum’, zum’.
Pli kaj pli supren, sub tiu pulsanta ritmo, ĝis la kamparo sube aspektis blua kaj nebula, kaj Londono etendiĝis kiel landkarto desegnita per lumo, kaj kiel modelo de urbo apud la horizonto. La sudokcidento estis ĉielo el safiro super la ombra rando de la tero, kaj ĉiam, dum li flugis supren, pliiĝis la amaso da steloj.
Kaj jen! Sude, malalte, kaj rapide radiante pli proksimen, aperis du makuloj el nebula lumo. Kaj poste plua duo, kaj tiam tuta brilo el rapide flugantaj formoj. Baldaŭ li povis kalkuli ilin. Ili nombriĝis dudek kvar. La unua aro da aeroplanoj alvenas! Kaj post ili aperis eĉ pli granda brilo.
Li ĉirkaŭŝvebis laŭ duonrondo, rigardante tiun antaŭenirantan maŝinaron. Ĝi flugis laŭ kojnforma aranĝo, triangula aro da gigantaj lumaj formoj ŝvebantaj pli proksimen tra la pli malsupera aero. Li rapide kalkulis ilian rapidon, kaj turnis la radon kiu antaŭenigis la motoron. Li tiris tenilon, kaj la pulsa penego de la motoroj ĉesis. Li komencis fali, falis pli kaj pli rapide. Li celis trafi la pinton de la kojno. Li falis kvazaŭ ŝtoneto tra la fajfanta aero. Ŝajnis apenaŭ sekundon post tiu ŝveba momento, antaŭ ol li frapis kontraŭ la unuan aeroplanon.
Neniu el tiu tuta nigra amaso vidis la alvenon de sia morto, neniu inter ili revis pri la rabobirdo, kiu ŝvebas malsupren sur ilin el la ĉielo. Tiuj, kiuj ne kuŝis malrigidaj pro la doloro de aermalsano, streĉis la kolojn kaj elrigardis, por vidi la nebulan urbegon, kiu leviĝas el la krepusko, la riĉan belegan urbon al kiu la Ĉefo venigas iliajn obeemajn muskolojn. Brilis la dentoj kaj vizaĝoj poluritaj. Ili jam aŭdis pri Parizo. Ili sciis, ke ili spertos multe da ĝuado inter la “kompatinda blankula rubo.”
Subite Graham trafis ilin.
Unue li celis trafi la korpon de la aeroplano, sed je la lasta momento pli bona plano eniris lian cerbon. Li tordis la maŝinon flanken kaj frapis per ĝia tuta pezo apud la rando de la dekstra flugilo. La kunfrapo ĵetis lian maŝinon posten. Lia antaŭo glitis trans la glata surfaco ĝis la rando. Li sentis la rapidecon de la giganta afero porti lin kaj lian monoplanon, kaj dum momento, kiu ŝajnis epoko, ne povis konstati, kio okazas. Li aŭdis mil gorĝojn krii, kaj vidis, ke lia maŝino restas sur la rando de la giganta flugilo, kaj portiĝas malsupren kun ĝi; li ekrigardis trans sian ŝultron kaj vidis la mezon de la aeroplano kaj la kontraŭan flugilon ŝanceliĝi supren. Tra la ripoj li kaptis bildon de glitantaj seĝoj, grandokulaj vizaĝoj, kaj manoj, kiuj premegas la kliniĝantajn stangojn. La malfermaĵoj en la dua flugilo malfermiĝis, kiam la aeronaŭto penis ekvilibrigi ŝin. Malantaŭ tio li vidis duan aeroplanon, kiu saltis krute supren por eviti la kirlon de sia ŝanceliĝanta kunulo. La larĝa spaco da svingiĝantaj flugiloj ŝajnis ĵetiĝi supren. Li sentis, ke li ĵus liberiĝis, ke la monstraĵo, tute renversita, pendas kvazaŭ kliniĝanta muro super li.
Li ne klare komprenis, ke li frapis sur la flankon de la flugilo kaj poste glitis for, sed li rimarkis, ke li nun libere flugas malsupren kaj rapide alproksimiĝas al la tero. Kion li ĵus faris? Lia koro pulsis kvazaŭ brua motoro en lia gorĝo, kaj dum danĝera momento li ne kapablis movi la tenilojn pro la paraliziĝo de siaj manoj. Li tiregis la aparaton por ŝovi la motoron malantaŭen, baraktis du sekundojn kontraŭ ties pezo, sentis sin reekvilibriĝi, flugis horizontale, kaj fine refunkciigis la motoron.
Li rigardis supren, kaj vidis du aeroplanojn gliti kun kriegoj malproksime supre, rigardis posten, kaj vidis la ĉefan parton de la aro apartiĝi kaj ŝvebi supren kaj flanken; vidis tiun, kiun li mem trafis, fali kun rando antaŭe, kaj tranĉi kvazaŭ giganta klingo sur la ventmaŝinojn sube.
Li depremis sian malantaŭon kaj denove rigardis. Li flugis supren, ne zorgante pri sia direkto dum li rigardis. Li vidis la radojn de la ventmaŝinoj cedi, vidis lagrandegan maŝinon frapiĝi kontraŭ la tero, vidis ĝiajn malsuprenigilojn kolapsi pro la pezo de ĝia falo, kaj tiam la tuta maso renversiĝis kaj frakasiĝis, kun la subo supre, sur la kliniĝantajn radojn. Poste el la ondanta rompaĵo maldika pinto el blanka fajro flagretis supren al la zenito. Li konsciiĝis pri grandega maso fluganta tra la aero al li, kaj turniĝis supren nur ĝustatempe por eviti la atakon – se efektive ĝi estis atako – de dua aeroplano. Tio preterrapidis sube, ĝia blovo tiris lin suben kelkajn metrojn, kaj la vento de ĝia proksima preterpaso preskaŭ renversis lin.
Li konsciis pri tri aliaj rapidantaj al li, konsciis pri la urĝa bezono iri super ilin. Sajnis, ke aeroplanoj tute ĉirkaŭas lin, freneze rondirantaj por eviti lin. Ili flugis preter li, supre kaj sube, oriente kaj okcidente. Malproksime okcidente aŭdiĝis la sono de kolizio, kaj du flagrajoj falis. Malproksime sude dua aro alproksimiĝis. Regule li flugis supren. Baldaŭ ĉiuj aeroplanoj estis sub li, sed momente li dubis, ĉu li sufiĉe alte flugas, kaj ne atakis ilin. Tiam li venis al dua viktimo, kaj ĝia ŝarĝo de soldatoj vidis lin alproksimiĝi. La granda maŝino svingiĝis kaj ŝanceliĝis flanken, dum la panikaj homoj rampegis malantaŭen por siaj pafiloj. Dudeko da kugloj zumis tra la aero, kaj stelkonturo aperis en la dika vitra ŝirmilo, kiu defendis lin. La aeroplano malpli rapidis, kaj iris malsupren por eviti la kunfrapon, sed ŝvebis tro malalten. Nur ĝustatempe li rimarkis la ventmaŝinojn sur la monteto Bromley veni por renkonti lin, kaj turniĝis kaj iris supren, dum la aeroplano kiun li persekutis frakasiĝis inter ili. Ĉiuj ĝiaj voĉoj plektiĝis en teksaĵo el krioj. La granda afero ŝajnis momente stari sur la antaŭo inter la rompitaj kaj frakasitaj radoj, kaj tiam dispeciĝis. Grandegaj splitoj flugis tra la aero, ĝiaj motoroj eksplodis kiel bomboj. Varmega ondo el flamo flagis supren en la malluman ĉielon.
“Du!” li kriis, dum bombo de super li eksplodis falante, kaj tuj li komencis reiri supren. Glora ekscitiĝo nun posedis lin, giganta agemeco. Liaj duboj pri homa forto, pri sia propra lerteco, nun por ĉiam malaperis. Li estis batalanta homo, kiu ĝojas pri sia povo. Aeroplanoj ŝajnis radii for de li ĉiudirekten; ili nur celis eviti lin, kaj la krioj de iliaj kunpremitaj pasaĝeroj aŭdiĝis per mallongaj blovoj, dum ili preterapidis. Li elektis trian viktimon, frapis tro haste, kaj nur ŝovis ĝian randon supren. Ĝi evitis lin, sed frakasiĝis kontraŭ la alta klifo de la Londona muro. Ĵetite de tiu kunfrapo, li pasis tiel proksima arl la malluma tero, ke li povis vidi timigitan kuniklon kuri sur deklivo. Li leviĝis krute, kaj sin trovis super suda Londono kun nur vaka aero ĉirkaŭe. Dekstre de li freneza aro da signalraketoj de la Ostroganoj krakis tumulte en la ĉielo. Sude la rompaĵo de kelkaj flugŝipoj flamis, kaj norden, orienten kaj okcidenten ili forfluĝis antaŭ li. Ili flugis orienten kaj norden kaj turniĝis je la sudo, ĉar ili ne povis halti en la aero. Pro ilia nuna konfuziĝo iu provo je manovroj certe kaŭzus terurajn koliziojn.
Li pasis sesdek metrojn super la stacio Roehampton. Ĝi aspektis nigra pro homoj kaj bruis pro iliaj frenezaj krioj. Sed kial la stacio Wimbledon Park ankaŭ estas nigra kaj aklamanta? La fumo el Streatham nun kaŝis la tri malproksimajn staciojn. Li turniĝis kaj leviĝis por vidi ilin kaj la nordon. Unue, post la fumo, vidiĝis la kvadrata maso de Shooter’s Hill, luma kaj orda, kun la aeroplano kiu jam alteriĝis kaj ĝiaj deirantaj negroj. Tiam li vidis Blackheath-on, kaj fine, sub angulo de la nubo, la stacion Norwood. Sur Blackheath neniu aeroplano ĝis nun alteriĝis. Norwood estis kovrata de svarmo da figuretoj kurantaj tien kaj reen en pasia konfuziĝo. Kial? Abrupte li komprenis. La obstina defendiĝo de la flugstacioj estas finita, la popolo fluas en la subajojn de tiuj lastaj fortikaĵoj de la reĝimo de Ostrog. Kaj tiam, malproksime je la norda limo de la urbo, plena por li de glora signifo, aŭdiĝis sono, signalo, triumfaĵo, la plumbe obtuza sono de kanono. Liaj lipoj apartiĝis, lia vizaĝo ardis pro emocio.
Li enspiregis. “Ili venkas,” li kriis al la malplena aero; “la popolo venkas!” Responde venis la sono de dua kanono. Kaj tiam li vidis, ke la monoplano sur Blackheath rapidas sur siaj reloj por ekflugi. Ĝi leviĝis, rapidis supren en la aero, flugis rekte suden kaj for de li.
Tuj li komprenis, kion tiu flugo signifas. Nepre ĝi estas Ostrog, kiu forflugas. Li kriis, kaj flugis malsupren post ĝi. Li utiligis la forton de sia alteco kaj falis krute kaj tre rapide tra la aero. La monoplano leviĝis, kiam li alproksimiĝis ĝin. Li kalkulis ĝian rapidon kaj penis flugi rekte al ĝi.
Subite ĝi fariĝis nur plata rando, kaj jen! Li jam preterpasis ĝin, kaj falis senpove malsupren pro la forto de sia malutila frapo.
Li koleriĝis furioze. Li tiregis la motoron malantaŭen kaj rondiris supren. Li vidis la maŝinon de Ostrog iri laŭ spiralo antaŭ li. Li leviĝis rekte al ĝi, iris super ĝi pro la pezo de sia ŝvebo kaj la avantaĝo, ke lia maŝino enhavas nur unu homon. Li falis senzorge – falis, kaj denove maltrafis ilin! Dum li preterrapidis, li vidis la vizaĝon de la aeronaŭto trankvila kaj certa, kaj la sintenon de Ostrog plena de timema obstineco. Ostrog rigardis fikse for de li – suden. Li komprenis, kun kolera sento, kiel fuŝa estas lia direktado de la maŝino. Sube li vidis la montetojn ĉe Croydon. Unu fojon ankoraŭ li flugis supren kaj atakis sian malamikon.
Li ekrigardis trans sian ŝultron, kaj lia atento kaptiĝis. La orienta stacio, tiu de Shooter’s Hill, ŝajnis leviĝi; ekbrilo, ŝanĝiĝanta al alta griza formo, kapuĉo-kovrita figuro el fumo kaj polvo, ĵetiĝis en la aero. Momente tiu kovrita figuro staris senmova, faligante grandajn metalajn amasojn de siaj ŝultroj, kaj tiam komencis malvolvi densan kapon el fumo. La popolo eksplodigis la stacion, kune kun la aeroplano! Egale subite dua ekbrilego kaj griza figuro saltis supren de la stacio Norwood. Kaj, eĉ dum li rigardis tion, li aŭdis obtuzan baton; kaj la aera ondo de la unua eksplodo frapis lin. Ĝi jetis lin supren kaj flanken.
Momente lia monoplano falis, preskaŭ kun rando antaŭe kaj antaŭo malsupre. Kaj ŝajnis heziti ĉu aŭ ne tute renversiĝi. Li staris sur la ventŝirmilo, tiregante la radon kiu balanciĝis super lia kapo. Kaj tiam la ŝoko de la dua eksplodo frapis la maŝinon de unu flanko.
Li trovis sin tenanta unu el la ripoj de la maŝino. Kaj la aero blovas preter li kaj supren. Li ŝajnis pendi tute senmova en la aero, dum la vento blovas supren preter li.
Li komprenis, ke li falas. Tiam li sentis sin certa, ke li falas. Li ne kuraĝis rigardi malsupren.
Li sin trovis rememoranta nekredeble rapide ĉion, kio okazis post lia vekiĝo – la tagojn de dubo, la tagojn de reĝado, kaj fine sian tumultan malkaŝon de la kalkulita perfido de Ostrog.
La bildo havis tute nerealan econ. Kiu li mem estas? Kial li tiel preme tenas per la manoj? Kial li ne povas malteni? Per tia falo, kia tiu, sennombraj sonĝoj antaŭe finiĝis. Post momento, eble, li vekiĝos…
Liaj pensoj pli kaj pli rapide kuris. Li scivolis, ĉu li iam revidos Helenon. Ŝajnis tute neracie, ke li neniam revidos ŝin. Tio nepre estas sonĝo! Denove certe li renkontos ŝin. Almenaŭ ŝi estas reala. Ŝi estas reala. Li vekiĝos kaj revidos ŝin.
Kvankam li ne povis rigardi ĝin, li subite konsciiĝis, ke la tero estas tre proksima.
FINO.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.