|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
La oficiala apartamento de la Ventmaŝina Ĉefgardisto certe tiam mirigus Gramineoj, se li enirus ĝin tuj post sia vivo de la dek-naŭa jarcento; sed li jam kutimiĝis al la vivgrado de la nova epoko. Li eliris tra la nun familiaraj glitpaneloj sur ebenaĵon ĉe la supro de aro de tre larĝaj kaj malaltaj ŝtupoj, kiujn geviroj, multe pli brile vestitaj ol iuj, kiujn li ĝis nun vidis, supren- kaj malsupreniris. De tie li elrigardis laŭ perspektivo de subtila kaj variigita ornamaĵo nebrile blanka kaj violkolora kaj purpura, transpasita de pontoj, kiuj ŝajnis faritaj el porcelano kaj metala retaĵo; ĝi finiĝis malproksime per nuba misteraĵo el truitaj ekranoj.
Rigardante supren, li vidis etaĝon super etaĝo da galerioj, kun vizaĝoj kiuj malsuprenrigardas al li. La aero estis plena de la babilado de sennombraj voĉoj, kaj de muziko kiu venis de supre, gaja kaj vigliga muziko, kies fonton li ne povis rimarki.
La centra vojo estis dense kovrita de homoj, sed tamen neniel estis malkomforte troplena; sume tiu kolektiĝo certe enhavis multajn milojn. Ili aspektis brile, eĉ fantazie, vestitaj, la viroj egale fantaziaj kun la virinoj, ĉar delonge malaperis la sobriga influo de la Puritana koncepto pri digno ĉe la vira vestaro. La haroj de la viroj, ankaŭ, kvankam oni malofte portis ilin longaj, kutime estis buklitaj laŭ maniero kiu pensigis pri frizisto, kaj senhareco jam malaperis for de la tero. Abundis frizitaj, rekte tranĉitaj amasoj, pri kiuj Rossetti ĉarmiĝus, kaj unu sinjoro, kiun oni montris al Graham sub la mistera titolo “amoristo,” portis la harojn aranĝitaj laŭ du taŭgaj plektaĵoj, laŭ la modo de Margarito en “Faŭsto.” Modo kun unuopa plektaĵo ankaŭ rimarkiĝis; ŝajnis, ke la urbanoj kun ĥina deveno jam ne hontis pri sia raso. Ne evidentiĝis multe da unuformeco de modo ĉe la formoj de la vestaĵoj. La plej belkonturaj viroj montris sian simetrion per senpantalonaj longaj ŝtrumpoj; jen vidiĝis krispoj kaj faldaĵoj, jen mantelo, kaj jen robo. La modoj de la periodo de Louis Xa eble estis la plej vaste favorataj, sed la estetikaj ideoj de la Okcidenta Azio ankaŭ aperis. Vira dikeco, kiu, dum Viktorinaj jaroj, devus suferi la premegajn danĝerojn, la senkompatan emfazon de fraka vestaro prema ĉe brakoj kaj kruroj, nun estis la bazo por abundo da digno kaj pendantaj faldaĵoj. Gracia maldikeco ankaŭ abundis. Por Graham, tipe nefleksebla viro el tipe nefleksebla epoko, tiuj ne nur aspektis korpe multe tro graciaj, sed ankaŭ multe tro viglaj je esprimo de vizaĝo. Ili gestis, esprimis surprizon, intereson, amuzon, super ĉio ili esprimis per surpriza libereco la emociojn instigitajn al iliaj spiritoj de la virinoj ĉirkaŭ ili. Eĉ je la unua ekvido evidentiĝis, ke la virinoj estas multe pli multnombraj ol la viroj.
La virinoj akompanantaj tiujn sinjorojn montris, egale, ĉe sinteno, vestaro kaj konduto malpli da emfazo kaj pli da subtileco. Iuj afektis klasikan simplecon ĉe robo kaj faldaĵo, laŭ la modo de la unua franca imperio, kaj ekbriligis belajn ŝultrojn kaj brakojn dum Graham preterpasis. Aliaj portis malvaste faritajn robojn sen kudraĵo aŭ zono je la talio, kelkfoje kun longaj faldaĵoj pendantaj de la ŝultroj. La ĝuindaj trajtoj de la virina vespera vestaĵo ne malpliiĝis pro la forpaso de du jarcentoj.
Ĉies gestoj ŝajnis graciaj. Graham diris al Lincoln, ke li vidas homojn marŝi kvazaŭ en la bildoj de Rafaelo, kaj Lincoln respondis, ke la akiro de taŭga gestprovizo estas parto de la edukado de ĉiu riĉulo. La eniron de la Mastro oni salutis per speco de subrida aplaŭdo, sed tiuj homoj evidentigis sian distingitan ĝentilecon per tio, ke ili ne ĉirkaŭis lin nek ĝenis lin per persista rigardado, dum li malsupreniris la ŝtupojn ĝis la nivelo de la vojo.
Li jam sciiĝis de Lincoln, ke tiuj estas la ĉefoj de la tiama eminentularo de Londono; preskaŭ ĉiu ĉeestanto tiun vesperon estis aŭ potenca oficisto aŭ proksima parenco de potenca oficisto. Multaj ĵus revenis el la plezururboj de Eŭropo por bonvenigi lin. La aeronaŭtaj aŭtoritatoj, kies foriĝo havis gravecon rilate la falon de la Konsilantaro nur malpli ol la graveco de Graham mem, estis tre rimarkindaj, kaj same ankaŭ estis la Administrantaro de la Ventmaŝinoj. Inter aliaj, ĉeestis iuj el la plej eminentaj oficistoj de la Nutraĵa Departemento; la administranto de la Tuteŭropa Porkejo havis aparte interesan kaj malĝojan vizaĝon kaj delikate cinikan sintenon. Episkopo en plena eklezia vestaro pasis tra la vido de Graham, parolante kun sinjoro vestita ĝuste kiel la tradicia Chaucer, eĉ ĝis la laŭra krono.
“Kiu tiu estas?” li demandis preskaŭ senvole.
“La Episkopo de Londono,” diris Lincoln.
“Ne, mi intencis diri la alia.”
“La Poeto Laŭreata.”
“Oni ankoraŭ – ?”
“Li ne verkas poemojn, kompreneble. Li estas kuzo de Wotton, iu konsilanto. Sed li apartenas al la Ruĝrozaj Rojalistoj – ĉarma klubo – kaj ili daŭrigas tiajn tradiciojn.”
“Asano diris al mi, ke ankoraŭ ekzistas reĝo.”
“La reĝo ne apartenas al la ' Rojalistoj.’ Oni devis forpeli lin. Pro la sango de la Stuartoj mi supozas; sed, vere –”
“Netolereble – ĉu?”
“Por la klubo, jes.”
Graham ne bone komprenis ĉion ĉi, sed ĝi ŝajnis parto de la ĝenerala renversiĝo en la nova epoko. Li kliniĝis fiere al la unua prezentito. Evidentiĝis, ke subtilaj distingiĝoj de klasoj regas eĉ en tiu kolektiĝo; ke nur al malgranda nombro da gastoj, al interna grupo, Lincoln lin prezentos. Tiu unua prezentito estis la ĉefa Aeronaŭto, viro, kies sunbrunigita haŭto kontrastis strange kun la delikataj koloroj de liaj kunuloj. Nuntempe lia ĝustatempa foriĝo de la Konsilantaro igis lin treega gravulo.
Lia sinteno kontrastis tre preferinde, laŭ la ideoj de Graham, kun la ĝenerala aspekto. Li faris kelkajn banalajn frazojn, certigojn pri lojaleco, kaj liberajn demandojn pri la sano de la Mastro. Lia sinteno estis vigla, lia voĉtono “ne havis la facilan stakaton de la tiama angla lingvo. Li tre bone klarigis al Graham, ke li estas afabla “aera hundo” – li uzis tiun esprimon – ke ne ekzistas ĉe li sensencaĵo, ke li estas tute vireca viro, kaj krom tio malnovmoda, ke li ne pretendas scii multon, kaj ke tio, kion li ne scias, ne valoras la scion. Li abrupte kliniĝis, tute ne komplezaĉe, kaj forpasis.
“Mi ĝojas, ke tiu tipo daŭre ekzistas,” diris Graham.
“Pro gramofonoj kaj kinematografoj,” diris Lincoln, iom malice. “Li studis tion el la antikva vivo.” Graham ekrigardis denove la grandan korpon. Ĝi estis kurioze memoriga.
“Efektive, ni subaĉetis lin,” diris Lincoln. “Parte. Kaj parte li timis pri Ostrog. Ĉio dependis de li.”
Li turniĝis abrupte, por prezenti la Ĝeneralan Inspektoron de la Publikaj Lernejoj. Tiu estis gracila figuro kun blugriza akademia robo. Li radiis al Graham tra nazumaj okulvitroj de Viktorina modelo, kaj klarigis siajn dirojn per gestoj de bele zorgita mano. Graham tuj interesiĝis pri la okupo de tiu sinjoro, kaj faris al li kelke da neordinare trafaj demandoj. La Ĝenerala Inspektoro ŝajnis amuziĝi pri la fundamenta abrupteco de la Mastro. Li sin montris iom senscia pri la monopolo de instruado, kiun lia Kompanio posedas; tio estis funkciigita per kontrakto kun la sindikato reganta la diversajn distriktojn de Londono, sed li entuziasmiĝis pri la eduka progreso farita de post la Viktorina epoko. “Ni venkis la instruegon,” li diris, “tute venkis ĝin – ne plu okazas ekzameno en la mondo. Ĉu vi ne ĝojas?”
“Sed kiel vi instigas ilin labori?” demandis Graham.
“Ni igis la laboron alloga – kiel eble plej alloga. Kaj se ĝi ne allogas ilin – ni ne plu atentas ĝin. Ni okupas vastan kampon.”
Li daŭris kun detaloj, kaj ili longe interparolis. Graham sciiĝis, ke la Universitatoj ankoraŭ ekzistas sub modifita formo. “Ekzistas, ekzemple, tipo de knabino,” diris la Inspektoro, ŝvelante pro sento de sia propra utileco, “kun vera pasio por severa studado – se ĝi ne estas tro malfacila, kompreneble. Ni provizas por ili milope, Je la nuna momento,” li aldiris kun Napoleona gesto, “preskaŭ kvincent gramofonoj prelegas en diversaj partoj de Londono pri la influo de Platono kaj Swift sur la amaferoj de Shelley, Hazlitt, kaj Burns. Kaj poste oni verkos traktaĵojn pri la prelegoj, kaj la nomojn laŭ meritordo oni anoncos je publikaj lokoj. Vi konstatas, kiom via eta ĝermo jam kreskis. La needukita meza klaso de viaj tagoj tute malaperis.”
“Pri la publikaj komenc-lernejoj,” diris Graham. “Ĉu vi direktas ilin?”
La Ĝenerala Inspektoro respondis jese – “ĉiujn.” Nu, Graham, dum siaj lastaj demokrataj tagoj treege interesiĝis pri tiuj, kaj lia demandado plivigliĝis. Okazaj frazoj diritaj de la maljunulo, kun kiu li interparolis en la mallumo, revenis al lia cerbo. La Inspektoro, efektive, subtenis la vortojn de la maljunulo. “Ni penas tre plaĉigi la komenclernejojn por la infanetoj. Ili tiel frue devas eklabori. Nur kelkaj simplaj principoj – obeado – laboremo.”
“Vi instruas al ili tre malmulton.”
“Kial ni agu alie? Tio nur kaŭzus ĝenon kaj malkontentiĝon. Ni amuzas ilin. Eĉ nun – ni spertas ĝenojn – agitadojn. Oni ne povas scii, de kie la laboristoj ricevas la ideojn. Ili informas unu la alian. Ekzistas revoj pri socialismo – eĉ pri anarkismo! Agitistoj insistas labori inter ili. Mi opinias – mi ĉiam opinias – ke mia unua devo estas batali kontraŭ la*popola malkontento. Kial oni malfeliĉigu la popolon?”
“Mi scivolas pri tio,” diris Graham penseme. “Sed troviĝas rnulte da aferoj, kiujn mi deziras scii.”
Lincoln, kiu staris observante la vizaĝon de Graham dum la tuta interparolo, nun intervenis. “Troviĝis aliaj personoj,” li diris subvoĉe.
La Generala Inspektoro de Lernejoj gestis sin for. “Eble,” diris Lincoln, kaptante senzorgan rigardon, “vi volus ekkoni kelkajn el tiuj sinjorinoj.”
La filino de la Administranto de la Porkejoj estis aparte ĉarma etulino kun ruĝaj haroj kaj brilaj bluaj okuloj. Lincoln forlasis lin por ke li interparolu kun ŝi, kaj ŝi sin montris vera entuziasmulo pri la “karaj antikvaj tagoj” (kiel ŝi nomis ilin), kiuj vidis la komencon de lia tranco. Dum ŝi parolis ŝi ridetis, kaj ŝiaj okuloj ridetis laŭ maniero kiu postulis respondon.
“Mi jam multfoje provis,” ŝi diris, “imagi tiujn romantikajn tagojn. Kaj por vi – ili estas memoraĵoj. Kiel stranga kaj troplena la mondo nepre aspektas por vi! Mi vidis fotografaĵojn kaj bildojn pri la pasinteco – la izolitaj dometoj konstruitaj per brikoj el bruligita koto kaj tute nigraj pro la fulgo de viaj fajroj; la fervojaj ponto; la simplaj afiŝoj; la severaj sovaĝaj puritanaj viroj kun nigraj jakoj kaj tiuj altaj ĉapeloj; feraj vagonaroj sur feraj supraj pontoj; ĉevaloj kaj brutoj, kaj eĉ hundoj, kiuj kuris duonsovaĝe sur la stratoj. Kaj subite vi alvenis al ĉi tio?”
“Al ĉi tio,” diris Graham.
“El via vivo – el ĉio familara.”
“La antikva vivo ne estis feliĉa,” diris Graham. “Mi ne bedaŭras ĝin.”
Ŝi rigardis lin rapide. Okazis mallonga paŭzo. Ŝi sopiris kuraĝige. “Ĉu?”
“Ne,” diris Graham, “ĝi estis vivo malgranda – sensignifa. Sed ĉi tiu – . Ni kredis la mondon sufiĉe malsimpla kaj homplena kaj civilizita. Tamen mi vidas – kvankam en ĉi tiu mondo mi apenaŭ havas aĝon de kvar tagoj – postenrigardante mian propran tempon, ke ĝi estis kurioza, barbara tempo – nur la komenciĝo de ĉi tiu nova epoko. Nur la komenciĝo de ĉi tiu epoko. Vi trovos malfacile kompreni, kian malmulton mi scias.”
“Vi povas demandi al mi ion ajn, kion vi deziras,” ŝi diris, ridetante je li.
“Diru al mi, do, kiuj estas tiuj personoj. Mi ankoraŭ scias nenion pri ili. Ili perpleksas min. Ĉu ekzistas generaloj?”
“Ĉu viroj kun ĉapeloj kaj plumoj?”
“Nu, kompreneble, ke ne. Ne! Mi supozas, ke ili estas la homoj kontrolantaj la grandajn publikajn aferojn. Kiu estas tiu viro kun eminenta aspekto?”
“Tiu? Li estas tre grava oficisto. Tiu estas Morden. Li estas ĉefdirektoro de la Fako por Kontraŭgalaj Piloloj. Oni diras, ke liaj laboristoj foje fabrikas miriadon da miriadoj da piloloj dum la dudek kvar horoj de unu tago. Imagu miriadon da miriadoj!”
“Miriadon da miriadoj! Ne estas mirinde, ke li aspektas fiera,“diris Graham. “Piloloj! Kia mirinda tempo estas la nuna! Kaj pri tiu viro vestita purpure?”
“Li ne estas el la plej interna rondo, vi komprenas. Sed oni ŝatas lin. Li estas vere lerta kaj tre amuza. Li estas ĉefo de la Medicina Fakultato de nia Londona Universitato. Ĉiuj kuracistoj vestiĝas purpure. Sed, kompreneble, personoj, kiujn oni pagas per mono, ĉar ili faras ion –” ŝi forridetis la pretendojn de tiaj homoj.
“Ĉu estas ĉi tie eminentaj artistoj aŭ aŭtoroj?”
“Neniuj aŭtoroj. Ili plejparte estas tiel kuriozaj – kaj tiom pripensas sin mem. Kaj ili terure kverelas inter si! Ili eĉ batalas, kelkaj el ili, por antaŭeco, sur ŝtuparo! Ĉu ne terure? Sed mi pensas, ke Raysbury, la novmoda kapilotomisto, ĉeestas hodiaŭ. El Capri.”
“Kapilotomisto?” diris Graham. “Ha, mi memoras. Artisto! Nu, kial ne?”
“Ni devas atenti lin,” ŝi diris senkulpige. “Niaj kapoj restas je liaj manoj.” Ŝi ridetis.
Graham hezitis pri la invitita komplimento, sed lia rigardo estis esprimoplena. “Ĉu la artoj kreskis kun la ceteraj civilizitaj aferoj?” li diris. “Kiuj estas viaj eminentaj pentristoj?”
Ŝi rigardis lin dubeme. Tiam ŝi ridis. “Momente,” ŝi diris, “mi kredis, ke vi volas diri –” Denove ŝi ridis.
“Vi intencas aludi, ĉu ne, tiujn bonulojn, kiujn oni antaŭe tiom laŭdis, ĉar ili kapablis kovri grandajn kanvasojn per oleaj farboj? Grandajn oblongojn. Kaj oni kutimis meti la aĵojn en orumitajn kadrojn kaj pendigi ilin linie en la kvadrataj ĉambroj. Ni ne posedas tiajn. Oni laciĝis pri tiaj aĵoj.”
“Sed kion vi unue kredis, ke mi aludas?”
Ŝi metis signife la fingron sur vango, kies arda koloro superis suspekton, kaj ridetis kaj aspektis tre petoleta kaj bela kaj alloga. “Kaj tie,” kaj ŝi montris la palpebron.
Graham spertis riskeman momenton. Tiam venis groteska memoro pri bildo ie vidita, pri Onklo Toby kaj la Vidvino (“Sentimenta Vojaĝo” – de Laurence Sterne). Antikva honto kaptis lin. Li akre konsciiĝis, ke li estas videbla al granda nombro da interesitoj. “Mi komprenas,” li diris nekompetente. Li sin turnis mallerte for de ŝia ĉarma facileco. Li rigardis ĉirkaŭen kaj renkontis kelkajn rigardojn, kiuj tuj okupis sin pri aliaj aferoj. Eble li iomete ruĝiĝis. “Kiu tiu estas, kiu parolas kun la safrane vestita sinjorino?” li demandis, evitante ŝiajn okulojn.
La persono aludita, li sciiĝis, estas iu el la ĉefaj organizantoj de la amerikaj teatroj, ĵus reveninta de giganta prezentado en Meksiko. Lia vizaĝo pensigis Graham pri busto de Kaligulo. Alia frape aspekta viro estis la Mastro de Negra Laboro. Tiu frazo siatempe ne profunde impresis lin, sed ĝi poste revenis – Mastro de Negra Laboro? La etulino, neniel embarasite, montris al li ĉarman virineton, kiu estis unu el la subaj edzinoj de la Episkopo de Londono. Ŝi aldonis laŭdojn pri la episkopa kuraĝo – antaŭe ekzistis regulo pri la monogamio ĉe la ekleziuloj – “stato de aferoj nek natura, nek konvena. Kial la natura evoluo de la afekcioj estu nanigita kaj limigita, nur tial, ke viro estas pastro?”
“Kaj, flanke de tio,” ŝi aldiris, “ĉu vi mem estas Anglikano?” Graham hezitis ĉe la rando de demandoj pri la stato de “suba edzino” – ŝajne eŭfemisma frazo – kiam la reveno de Lincoln interrompis la interesan kaj sugestan konversacion. Ili transiris la vojon ĝis loko kie altkreskulo karmezine vestita, kaj du ĉarmaj personoj kun birmaj kostumoj (aŭ ŝajnis tiel al li) atendis lin respekte. De ties ĝentilaĵoj li pasis al aliaj prezentoj.
Post nelonge lia amaso da impresoj komencis sin ordigi en ĝeneralan efekton. Unue la brileto de la kolektiĝo levis ĉiujn demokratajn sentojn de Graham; li sin sentis malamika kaj satira pri ĝi. Sed la homa naturo ne povas kontraŭstari atmosferon de ĝentila estimo. Baldaŭ la muziko, la lumo, la ludado de la koloroj, la brilaj brakoj kaj ŝultroj ĉirkaŭ li, la tuŝo ĉe la manoj, la efemera interesiteco sur ridetaj vizaĝoj, la ŝaŭma sono de lerte modulitaj voĉoj, la atmosfero de komplimento, interesiĝo kaj respekto, ĉiuj kunteksiĝis en ŝtofo de nedubebla plezuro. Graham dum iom da tempo forgesis siajn vastajn decidojn. Li cedis nekonscie al la ebrieco de la situacio, kiun oni proponis por li, lia sinteno fariĝis pli konvinke reĝa, liaj piedoj paŝis firme, la nigra robo pendis per pli kuraĝaj faldoj, kaj la fiereco nobligis al li la voĉon. Spite ĉion, tiu estis brila interesa mondo.
Li rigardis supren, kaj vidis pasi trans porcelanan ponton kaj rigardi malsupren al li, vizaĝon, kiu preskaŭ tuj kaŝiĝis – la vizaĝon de la knabino, kiun li vidis la pasintan nokton en la ĉambreto de la teatro post lia liberiĝo for de la Konsilantaro. Kaj ŝi observis lin.
Momente li ne memoris, kiam li antaŭe vidis ŝin, kaj tiam venis nebula memoro pri la emocioj de ilia unua renkonto. Sed la dancanta reto de melodio ĉirkaŭ li tenis la melodion de tiu granda marŝkanto ankoraŭ for de lia memoro.
La sinjorino al kiu li parolis ripetis sian diron, kaj Graham revokis sin al la kvazaŭ-reĝa koketado, kiun li ĵus entreprenis.
Tamen, nekompreneble, eniris lian spiriton malklara senripozeco, sento, kiu kreskis ĝis malkontento. Li sentis sin ĝenata kvazaŭ de duone forgesita devo, de sento pri gravaj aferoj kiuj glitas for de li inter la lumo kaj la brilo. Tute ĉesis la allogo, kiun li komencis senti pri la virinoj, kiuj amase ĉirkaŭis lin. Li ne plu redonis nelertajn nebulajn respondojn al la subtile amemaj antaŭ-provoj, kiujn oni faris al li, kaj liaj okuloj forvagis, por kapti alian vidon al la knabino de la frua ribelo.
Kie, precize, li antaŭe vidis ŝin?
Graham staris en unu el la superaj galerioj, interparolante kun brilokula sinjorino pri Edhamito – li, ne ŝi, elektis la temon. Li ĵus interrompis ŝiajn varmajn certigojn pri propra sindediĉo per praktika demando. Li trovis ŝin, kiel li jam trovis kelkajn aliajn tiamajn virinojn tiun vesperon, malpli bone instruita, ol ĉarma. Subite, baraktante kontraŭ la kirlanta fluo de la pli proksima melodio, pulsante venis malsupren al li la revolucia kanto, la granda kanto aŭdita de li en la Halo, raŭka kaj masiva.
Ho! nun li memoras!
Li ekrigardis supren, surprizite, kaj vidis super si rondan fenestreton, tra kiu la kanto venas, kaj, preter tio, la suprajn nivelojn de kabloj, la bluan nebuleton, kaj la pendantan teksaĵon de la lampoj sur la publikaj vojoj. Li aŭdis la kanton fendi tumulton de voĉoj, kaj halti. Li rimarkis tute klare la zumon kaj tumulton de la moviĝantaj trotuaroj kaj la murmuron de multaj homoj. Li sentis nebulan kredon, kiun li ne povis klarigi, specon de instinkta ideo, ke ekstere sur la stratoj granda homamaso nepre observas tiun lokon, kie la Mastro sin amuzas.
Kvankam la kanto tiel abrupte haltis, kaj la propra muziko de tiu kunveno ree sin entrudis, la ario de la marŝkanto, nun komencite, restis en lia spirito.
La brilokula sinjorino ankoraŭ baraktis kun la misteroj de Edhamito, kiam li denove rimarkis la knabinon, kiun li vidis en la teatro. Ŝi venis al li nun laŭ la galerio; li vidis ŝin unue, antaŭ ol ŝi vidis lin. Ŝi portis vestaĵon lumete grizan, ŝiaj malhelaj haroj kuŝis ĉirkaŭ ŝia frunto kvazaŭ nubo, kaj, kiam li ŝin vidis, la malvarma lumo el la rondaj malfermaĵoj al la vojoj falis sur ŝian mallevitan vizaĝon.
La sinjorino kiu sin ĝenis pri Edhamito vidis la ŝanĝiĝon de lia aspekto, kaj kaptis la okazon por liberiĝi. “Eble vi ŝatus koni tiun knabinon, Majstro?” ŝi demandis maltime. “ŝi estas Heleno Wotton – nevino de Ostrog. Ŝi scias multajn seriozaĵojn. Ŝi estas unu el la plej seriozaj vivantaj homoj. Mi estas certa, ke vi ŝatos ŝin.”
Post denova momento Graham interparolis kun la knabino, kaj la brilokula etulino jam forflugetis.
“Mi bone memoras vin,” diris Graham. “Vi ĉeestis en tiu ĉambreto. Kiam ĉiu kantis kaj batis la takton per la piedoj. Antaŭ ol mi paŝis trans la Halon.”
Ŝia momenta embarasiĝo forpasis. Ŝi levis la rigardon al li, kaj ŝia esprimo estis firma. “Ĝi estis mirinda,” ŝi diris, hezitis, kaj parolis per subita penego. “Ĉiuj volonte mortus por vi, Majstro. Sennombraj homoj ja mortis por vi tiun nokton.”
Ŝia vizaĝo ardis. Ŝi ekrigardis rapide flanken, por certiĝi, ke neniu alia aŭskultas ŝiajn vortojn.
Lincoln aperis je iom da distanco sur la galerio, alproksimiĝante al ili tra la amaso. Ŝi vidis lin, kaj turniĝis al Graham strange avide, kun rapida ŝanĝiĝo al konfidenco kaj intimeco. “Majstro,” ŝi diris rapide, “Mi ne povas sciigi al vi ĉi tie kaj nun. Sed la popolo estas tre malfeliĉa. Oni subpremas ilin – oni misregas ilin. Ne forgesu la popolon, kiu frontis la morton – la morton, por ke vi vivu.”
“Mi scias – nenion –” komencis Graham.
“Mi ne povas nun sciigi al vi.”
La vizaĝo de Lincoln aperis apud ili. Li kliniĝis pardonpete al la fraŭlino.
“Vi trovas la novan mondon amuza, Majstro?” demandis Lincoln, kun rideta respekto, kaj indikis la vastecon kaj brilecon de la kunveno per unu ampleksa gesto. “Ĉiuokaze, vi trovos ĝin ŝanĝita.”
“Jes,” diris Graham, “ŝanĝita. Kaj, tamen, post ĉio, ne multe ŝanĝita.”
“Atendu, ĝis vi vin trovos en la aero,” diris Lincoln. “La vento jam malpliiĝis. Eĉ nun aeroplano atendas vin.”
La sinteno de la knabino atendis forpermeson.
Graham rigardis ŝian vizaĝon, ekdemandis ion, trovis averton en ŝia esprimo, kliniĝis al ŝi, kaj turniĝis por akompani al Lincoln.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.