|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Post nelonge Graham rekomencis ekzameni la ĉambrojn. La scivolemo igis lin moviĝi, spite de lia laceco. La interna ĉambro, li vidis, estas alta, kaj ĝia plafono kupoloforma, kun kvarangula truo meze, kondukanta al funelo, en kiu turniĝis rado kun larĝaj ventumiloj ŝajne pelanta la aeron supren laŭ la tubego. La mallaŭta zuma tono de ĝia facila movado estis la sola klara sono en tiu senbrua loko. Dum tiuj ventumiloj transiris, unu post la alia, Graham ricevis nedaŭrajn vidojn al la ĉielo. Surprizis lin, ke li vidas stelon.
Tio atentigis al li la fakton, ke la brila lumigado de la ĉambroj venas de amaso da tre malfortaj elektraj lampetoj ĉirkaŭmetitaj sur la kornicoj. Ne ekzistis fenestroj. Kaj li rememoris, ke tra ĉiuj vastaj ĉambroj kaj koridoroj, kiujn li trapasis kun Howard, li tute ne rimarkis fenestrojn. Ĉu troviĝis fenestroj? Fenestroj ekzistas apud la stratoj, certe, sed ĉu por lumo? Aŭ ĉu oni lumigas la tutan urbegon tage kaj nokte por ĉiam, tiel ke nokto ne plu ekzistas tie?
Kaj alia afero trafis lian atenton. Li ne vidis kamenon en iu ĉambro. Ĉu la sezono estas somero, kaj tiuj nur someraj apartamentoj, aŭ ĉu oni regule varmigas aŭ malvarmigas la tutan urbegon? Li komencis interesiĝi pri tiuj demandoj, ekzamenis la glatan supraĵon de la muroj, la simple konstruitan liton, la inĝeniajn aranĝojn per kiuj oni preskaŭ nuligis litĉambrajn servojn. Kaj super ĉio troviĝis stranga foresto de intenca ornamaĵo, nuda gracio ĉe formo kaj koloro, kiun li trovis tre plaĉa al la okulo. Tie staris kelkaj komfortaj seĝoj; malpeza tablo sur silentaj glitiloj portis kelkajn botelojn da fluidaĵoj kaj glasojn, kaj du teleroj havis klaran substancon kvazaŭ gelaton. Tiam li rimarkis, ke ne troviĝas libroj, ĵurnaloj, aŭ skribmaterialoj. “La mondo certe ŝanĝiĝis,” li pensis.
Li rimarkis, ke unu kompleta flanko de la ĉambro estas kovrita de vicoj da kuriozaj duoblaj cilindroj surskribitaj per verdaj literoj sur blanko, kiuj harmonias kun la dekoraciskemo de la ĉambro, kaj meze de tiu ĉi flanko elstaras aparateto granda je ĉirkaŭ kvadrata metro, kaj donanta blankan glatan surfacon al la ĉambro. Seĝo frontis tion ĉi. Li sentis momentan ideon, ke eble tiuj cilindroj estas libroj, aŭ moderna anstataŭaĵo por libroj, sed unue ne ŝajnis tiel.
La literoj sur la cilindroj perpleksis lin. Ili ŝajnis kiel ruslingvaj. Tiam li rimarkis sugeston de groteska familiareco ĉe kelkaj el la vortoj :
“L'OMO KJU VOLESTIS REDIIIO”
trudis sin al li por “La Homo kiu volis esti Reĝo.” “Reformita literado,” li diris. Li memoris, ke li antaŭe legis rakonton sub tiu titolo, tiam li rememoris la rakonton vive, unu el la plej belaj rakontoj de la mondo. Sed tiu ajo antaŭ li ne estis libro laŭ lia kompreno. Li deĉifris la titolojn de du apudaj cilindroj. “La Koro de la Mallumo,” li neniam antaŭe priaŭdis, nek “La Madono de la Estonteco sendube se ili vere estis rakontoj ili estis verkitaj de post-Viktorinaj aŭtoroj.
Li cerbumis pri tiu kurioza cilindro dum iom da tempo kaj reenmetis ĝin. Tiam li turniĝis al la kvadrata aparateto kaj ekzamenis tion. Li malfermis specon de kovrilo, kaj trovis interne unu el la duoblaj cilindroj, kaj sur la supra rando malgrandan butonon kvazaŭ tiun de elektra tintilo. Li premis tion, kaj rapida klaketo komenciĝis kaj ĉesis. Li konsciis pri voĉoj kaj muziko, kaj vidis ludadon el koloroj sur la glata antaŭplato. Li subite ekkomprenis, kio tio eble estas, kaj paŝis malantaŭen por rigardi ĝin.
Sur la glata surfaco nun troviĝis eta bildo, tre vive kolorigita, kaj sur tiu bildo staris figuroj kiuj moviĝis. Ili ne nur moviĝis sed ankaŭ interparolis per klaraj voĉetoj. Tio aspektis ĝuste kiel realaĵo vidata tra inversigita binokleto kaj aŭdata tra longa tubo. Lia intereso kaptiĝis tuj de la situacio, kiu prezentis viron paŝantan tien kaj reen kaj kriantan kolerajn vortojn al beleta sed petola virino. Ambaŭ vestiĝis per la pitoreska kostumo, kiu ŝajnis tiel stranga por Graham. “Mi longe laboris,” diris la viro, “sed kion vi faris?”
“Ha!” diris Graham. Li forgesis ĉion alian, kaj sidiĝis sur la seĝo. Post kvin minutoj li aŭdis sin nomata, aŭdis “kiam la Dormanto vekiĝos,” uzata ŝerce kaj proverbe pri longega prokrastado, kaj preterpasis sin mem, aĵon malproksiman kaj nekredindan. Sed post nelonge li konis tiujn du personojn kvazaŭ intimajn amikojn.
Fine la miniatura dramo finiĝis, kaj la kvadrata plataĵo de la aparato estis ree blanka.
Tio estis stranga mondo, en kiun li ĵus permesiĝis rigardi, senskrupula, plezurserĉema, energia, subtila – mondo ankaŭ kun terura ekonomia baraktado; okazis aludoj, kiujn li ne komprenis, aferoj, kiuj donis strangajn sugestojn pri ŝanĝitaj moralaj idealoj, eklumoj de dubinda klarigo. La blua kanvaso, kiu rolis tiel vaste en lia unua impreso pri la urbegaj vojoj, aperis kaj reaperis kiel la kostumo de la ordinara popolo. Li ne dubis, ke la rakonto estas nuntempa, kaj ĝian egan realismon oni ne povis nei. Kaj la fino estis tragedio, kiu premegis lin. Li restis sidanta, rigardante la blankecon.
Li eksaltis kaj frotis al si la okulojn. Li estis tiom profundiĝinta en tiu moderna anstataŭaĵo por romano, ke li vekiĝis al la verda kaj blanka ĉambreto kun pli ol nuanco de la suprizo de sia unua vekiĝo.
Li stariĝis, kaj abrupte troviĝis ree en sia propra mirolando. La klareco de la kinetoskopa drameto pasis, kaj revenis la barakto sur la vasta placo de stratoj, la enigma Konsilantaro, la rapidaj fazoj de lia vekiĝa horo. Tiuj homoj parolis pri la Konsilantaro, kun malprecizaj sugestoj pri universaleco de potenco. Kaj ili ankaŭ parolis pri la Dormanto; tiutempe li ne vere komprenis vive, ke li mem estas la Dormanto. Li devis memori precize tion, kion ili diris…
Li pasis en la litĉambron, kaj spionis supren tra la rapidaj interspacoj de la turniĝanta ventolilo. Dum la ventumiloj turniĝis, malklara bruo kia la sono de maŝinoj venis per ritmaj ondoj. Ĉio alia silentis. Kvankam la konstanta taglumo ankoraŭ radiis tra lia apartamento, li vidis, ke la intermita strio de ĉielo estas nun profunde blua – preskaŭ nigra, kun polvo el steletoj…
Li rekomencis sian esploron de la ĉambroj. Li ne povis trovi rimedon por malfermi la remburitan pordon, nek sonorilon aŭ alian rimedon por voki servistojn. Lia mirsento restis subpremita; sed li sentis sin scivolema, maltrankvile dezirema por informo. Li volis scii precize kiel tiuj Ĉi novaj aferoj rilatas lin. Li penis trankviliĝi por atendi ĝis iu venos al li. Post nelonge li fariĝis senripoza kaj avida por scio, por distriĝo, por novaj sentoj.
Li reiris al la aparato en la alia ĉambro, kaj baldaŭ elserĉis la metodon por anstataŭigi la cilindrojn per aliaj. Dum li faris tion, la ideo trafis lin, ke nepre estas tiuj aparatetoj, kiuj fiksis la lingvon, tiel ke ĝi restas ankoraŭ klara kaj komprenebla post ducent jaroj. La cilindroj kiujn li hazarde enmetis, ludis muzikan fantazion. Unue ĝi estis bela, kaj poste volupteta. Baldaŭ li rekonis tion, kio ŝajnis esti aliigita formo de la historio de Tannhauser. La muziko estis nefamiliara. Sed la prezentado estis realisma kun tiutempa nefamiliareco. Tannhauser ne iris al Venusmonto, sed al Plezururbo. Kio estas Plezururbo? Sonĝo, nepre, la imago de fantazia, voluptema verkisto.
Li interesiĝis, scivolemiĝis. La historio malvolviĝis kun gusto de strange tordita sentimento. Subite li ne ŝatis ĝin. Li ŝatis ĝin eĉ malpli dum ĝi daŭris.
Li spertis renverson de sentoj. Tio ne estas bildo, nek fantaziaĵo, sed fotografitaj realaĵoj. Li ne volis pli da tiu dudek-du-jarcenta Venusmonto. Li forgesis la rolon luditan de la pozistino en la dek-naŭ-jarcenta arto, kaj cedis al arkaika indigno. Li leviĝis, kolera kaj duone honta, ke li vidas tian aferon eĉ en soleco. Li tiris antaŭen la aparaton, kaj per iom da forto serĉis rimedon por haltigi la funkciadon. Io rompiĝis. Violkolora fajrero pikis kaj konvulsiigis al li la brakon, kaj la ilo restis senmova. Kiam la proksiman tagon li provis anstataŭigi tiujn Tannhauser cilindrojn per alia paro, li trovis la aparaton rompita…
La iradis oblikve trans la ĉambron kaj paŝis tien kaj reen, baraktante kontraŭ netolereblaj vastaj ideoj. La impresoj, kiujn li ricevis de la cilindroj, kaj de tio, kion li antaŭe vidis, perpleksis, konfuzis lin. Ŝajnis por li plej nekredinde, ke dum sia tridekjara vivo li neniam provis bildigi al si tiujn venontajn tempojn. “Ni konstruis tiam la estontecon,” li diris, “kaj apenaŭ iu el ni sin ĝenis demandi kian estontecon ni konstruas. Kaj jen ĝi!”
“Kien oni atingis? Kio estas jam farita? Kie mi staras en la mezo de ĉio?” Li sentis sin preta por la vasteco de strato kaj domo, la amasoj da homoj. Sed bataloj sur la urbaj vojoj! Kaj la sistemigita volupteco ĉe klaso de riĉuloj!
Li pensis pri Bellamy, en kies Socialisma Utopio la ĉefa persono tiel kurioze anticipis ĉi tiun efektivan sperton. Sed jen troviĝis neniu Utopio, nenia Socialisma ŝtato. Li jam vidis sufiĉon por scii, ke ankoraŭ daŭras la antikvaj maloj de lukso, malŝparado kaj sinindulgo unuflanke, kontraŭ mizera malriĉeco aliflanke. Li sciis sufiĉe pri la esencaj vivofaktoroj por kompreni tiun interrilaton. Kaj ne nur la konstruaĵoj de la urbego aspektis gigantaj. Kaj la amasoj sur la stratoj ŝajnis gigantaj, sed ankaŭ la voĉoj, kiujn li aŭdis sur la vojoj, la maltrankvileco de Howard, eĉ la atmosfero, parolis pri giganta malkontento. En kiu lando li troviĝis? ŝajnis, ke ankoraŭ en Anglujo, sed tamen strange neangla. Lia menso ekrigardis la ceteron de la mondo, kaj vidis nur enigman vualon.
Li ĉirkaŭvagis la ĉambron, esplorante ĉion, kiel enkaĝa besto. Li sin sentis tre laca, kun tiu febra ellaciĝo, kiu ne permesas la ripozon. Li aŭskultis longe sub la ventolilo por kapti ian malproksiman eĥon de la tumultoj, kiuj (li kredis) nepre daŭras en la urbego.
Li komencis paroli al si mem. “Ducent tri jarojn!” li diris al si multfoje, ridante stulte. “Sekve mi estas ducent-tridek-trijara! La plej maljuna enloĝanto! Ĉu oni inversigis la tendencon de nia tempo, kaj reiris al regado de la plej maljunaj? Mia pretendo estas ne pridisputebla. Mm,Mm,Mm! Mi memoras la kruelegaĵojn en 'Bulgarujo, kvazaŭ ili okazis nur hieraŭ. Mia estas granda aĝo! Ha, Ha!” Li surpriziĝis, aŭdante sini ridi, kaj tiam reridis intence kaj pli laŭte. Poste li rimarkis, ke li kondutas malsaĝe. “Pli trankvile,” li diris; “Pli trankvile!”
Lia paŝado iĝis pli ritma. “Tiun novan mondon,” li diris. “Mi ne komprenas ĝin. Kial?… Sed ĉio estas kial!”
“Mi supozas, ke oni nun flugas kaj faras ĉiuspecajn aferojn. Mi provu memori, ĝuste kiel tio komenciĝis.”
Unue li surpriziĝis, trovante kiel nebula nun fariĝis la memoroj pri liaj unuaj tridek jaroj. Li memoris pecetojn, plejparte bagatelajn momentojn, negravajn aferojn kiujn li antaŭe rimarkis. Lia knabaĝo ŝajnis unue la plej atingebla; li memoris lernolibrojn kaj iuj lecionoj pri mezurado. Tiam li revivigis la pli elstarajn partojn de sia vivo, memorojn pri la delonge mortinta edzino, kun ŝia magia influo nun tute for trans la putrado, pri siaj rivaloj kaj amikoj kaj perfidantoj, pri la decidado de tiu kaj tiu aferoj, kaj poste pri siaj lastaj jaroj de mizero, pri hezitaj decidoj kaj fine pri siaj penegaj studoj. Post nelonge li perceptis, ke li nun reposedas ĉion; malklare, verŝajne, kvazaŭ metalo longe kaŝita, sed neniel difektita aŭ rompita, inda por repolurado. Kaj ĝia koloro estis malheliĝanta mizero. Ĉu ĝi sufiĉe valoris la repoluradon? Per miraklo li sin trovis levita el vivo, kiu jam fariĝis netolerebla…
Li revenis al sia nuna stato. Li baraktis vane kontraŭ la faktoj. Ili fariĝis neelirebla implikaĵo. Tra la ventolilo li vidis la ĉielon roza pro tagiĝo. Antikva ideo venis el la mallumaĵoj de lia memoro. “Mi devas dormi,” li diris. Ĝi aperis kiel ĝoja malŝarĝiĝo de la cerba maltrankvileco kaj de la kreskanta doloro kaj pezo de liaj membroj. Li iris al la stranga liteto, kuŝiĝis kaj baldaŭ dormis…
La sorto dekretis, ke li tre familiariĝu kun tiu apartamenteto antaŭ ol li lasis ĝin, ĉar li restis tri tagojn mallibera. Dum tiu tempo neniu krom Howard eniris la ĉambrojn. La miro pri lia destino miksiĝis kun la miro pri lia reviviĝo, kaj iel ĝin malpliigis. Li vekiĝis al la homaro, verŝajne, nur por esti forkaptita en tiun neklarigeblan solecon. Howard venis regule kun subtile subtenaj kaj nutraj fluidaĵoj, kaj plaĉaj, malpezaj mangaĵoj, tute strangaj por Graham. Li ĉiam fermis la pordon zorge kiam li eniris. Pri detaloj li montriĝis pli kaj pli komplezema, sed la rilaton de Graham al la grandaj aferoj, kiuj evidente prikontestiĝis tiel forte post la sonbaraj muroj, li rifuzis klarigi. Li evitis, kiel eble plej ĝentile, ĉiun demandon pri la aferstato ĉe la ekstera mondo.
Kaj dum tiuj tri tagoj la senĉesaj pensoj de Graham vagis malproksimegen. Ĉio, kion li jam vidis, kaj tiu tuta, malsimpla rimedo por malhelpi ke li vidu, kunbaraktis en lia cerbo. Preskaŭ ĉiun eblan klarigon pri sia situacio li debatis kun si – eĉ, laŭhazarde, la ĝustan. Aferoj kiuj poste okazis al li fariĝas fine kredindaj pro tiu sama izoleco. Kiam fine lia momento por reliberiĝo alvenis, ĝi trovis lin preta…
La mieno de Howard faris multon por profundigi la impreson de Graham pri lia propra graveco; la pordo inter sia malfermiĝo kaj fermiĝo ŝajnis enlasi kun li spiron de gravega okazaĵo. La demandoj de Graham iĝis pli difinitaj kaj serĉemaj. Howard posteniris tra protestoj kaj malfacilaĵoj. La vekiĝo estis neatendita, li rediris; hazarde ĝi okazis kune kun la fluo de socia konvulsio. “Por klarigi ĝin mi devas diri al vi la historion pri groso kaj duono de jaroj,” protestis Howard.
“Jen la afero,” diris Graham. “Oni timas pri io, kion mi faros. Iamaniere mi estas arbitracianto – mi povus esti arbitracianto.”
“Ne tio gravas. Sed vi havas (mi povas diri tiom) – nu, la aŭtomata pliiĝo de via havaĵo metas en viajn manojn grandajn eblojn por malhelpo. Kaj alimaniere vi posedas influon, kun viaj ideoj de la dek-oka jarcento.”
“Dek-naŭa jarcento,” korektis Graham.
“Pro viaj antikvaj ideoj, do, senscia pri ĉiu trajto de nia ŝtato, kiel vi estas.”
“Ĉu mi estas malsaĝulo?”
“Tute ne.”
“Ĉu mi ŝajnas la speco de homo, kiu agus senpense?”
“Oni ne atendis, ke vi agos iamaniere ajn. Oni ne kalkulis je via vekiĝo. Neniu eĉ revis, ke vi iam vekiĝos. I a Konsilantaro ĉirkaŭigis vin per antisepsa medio. Efektive oni kredis, ke vi estas mortinta – simpla prokrasto de putrado. Kaj – sed tio estas tro malsimpla. Ni ne kuraĝas, subite – dum vi ankoraŭ nur duone maldormas.”
“Ne sufiĉas,” diris Graham. “Ni supozu, ke aferoj statas, kiel vi diris. Kial oni ne tage kaj nokte plenigas min per faktoj kaj avertoj kaj ĉian hodiaŭan saĝon, por taŭgigi min por mia situacio? Ĉu mi pli saĝas nun ol antaŭ du tagoj, se efektive pasis du tagoj, de kiam mi vekiĝis?
Howard tiris al si la lipon.
“Mi komencas senti – ĉiuhore mi pli klare sentas – sistemon de kaŝado, kies vizaĝo vi estas. Ĉu tiu Konsilantaro, aŭ komitato, aŭ kio ajn ĝi sin nomas, okupiĝas falsante la kontojn pri mia havaĵo? Ĉu tiel?”
“Tiu suspektema tono –” diris Howard.
“Uĥ!” kriis Graham. “Nu, fidu min, ĉi tio rezultos malbone por tiuj, kiuj metis min ĉi tie. Rezultos malbone. Mi vivas. Ne dubu pri tio, mi vivas. Ĉiutage mi sentas mian pulsbaton pli forta kaj mian menson pli klara kaj pli vigla. Nenia trankvileco plu. Mi estas viro reveninta al la vivo. Kaj mi volas vivi –”
“Vivi!”
La vizaĝo de Howard lumiĝis pro ideo. Li venis al Graham kaj parolis per facila konfidema tono.
“La Konsilantoj izolas vin ĉi tie pro via propra sendanĝereco. Vi estas ne ripozema. Nature – energia homo! Vi trovas aferojn ĉi tie neinteresaj. Sed ni volas, ke ĉio, kion vi eble deziros – ĉiun deziron – ĉiuspecan deziron… Eble ekzistas io. Ĉu estas iu speco de kunulo?”
Li paŭzis signife.
“Jes,“diris Graham penseme. “Jes, estas speco.”
“Ha! Nu! Ni traktis vin malatente.”
“La amasoj, sur viaj stratoj ekstere.”
“Tio,” diris Howard, “Mi timas – . Sed –”
Graham komencis transpaŝi la ĉambron. Howard staris apud la pordo rigardante lin. La aludo en la sugesto de Howard estis nur duone klara por Graham. Kunulo? Supozu, ke li akceptos la proponon, postulos ian kunulon? Ĉu ekzistas ebleco, ke li ricevu el la parolo de tiu ĉi dua persono nebulan ideon pri la konflikto, kiu tiel vive ekkrevis je lia vekiĝa momento? Li remeditis, kaj la sugesto akiris koloron. Li turniĝis al Howard abrupte.
“Kion vi volis diri per ‘kunulo?’”
Howard levis la okulojn kaj tiam siajn ŝultrojn. “Homoj,” li diris, kun stranga rideto sur sia peza vizaĝo.
“Niaj sociaj moroj,” li diris, “posedas pluan liberalecon, eble, kompare kun viaj tempoj. Se viro volas malŝarĝi al si tian tedon, kia tiun ĉi – per ina kunuleco, ekzemple – ni ne konsideras tion skandalo. Ni forigis formulojn de niaj opinioj. Ekzistas ĉe nia urbego klaso, necesa klaso, ne plu malestimata – diskreta –”
Graham subite ĉesis paŝi.
“Eble tio pasigus la tempon,” diris Howard. “Ĝi estas afero, kion mi devus antaŭe pripensi, sed efektive tiom nun okazas –”
Li indikis la eksteran mondon.
Graham hezitis. Momente la bildo de ebla virino estris al li la menson per ega allogado. Tiam li ekkoleriĝis.
“Ne!” li kriis.
Li komencis marŝi rapide tien kaj reen trans la ĉambron. “Ĉio, kion vi diras, ĉio, kion vi faras, konvinkas min – pri iu granda celo, kiu rilatas min. Mi ne deziras pasigi la tempon, kiel vi nomas tion. Jes, mi scias. La deziro kaj la indulgo estas iasence la vivo – kaj la morto! Estingiĝo! Dum mia vivo, antaŭ ol mi ekdormis, mi jam solvis tiun kompatindan enigmon. Mi ne volas rekomenci. Jen troviĝas urbego, homamaso – . Kaj dume mi restas ĉi tie kvazaŭ kuniklo en sako.”
Lia kolero rapide altiĝis. Li sufoketis momente kaj svingis la premitajn pugnojn. Li cedis al kolera spasmo, li blasfemis per arkaikaj malbenoj. Liaj gestoj havis econ de prikorpaj minacoj.
“Mi ne scias, kiu eble estas via partio. Mi staris en nescio, kaj vi tenas min en nescio. Sed mi ja scias ĉi tion, ke oni izolas min ĉi tie por nenia bona celo. Por nenia bona celo. Mi avertas vin, mi avertas vin pri la sekvo. Tuj kiam mi atingos al mia potenco –”
Li ekkomprenis, ke tiamaniere minaci povas porti danĝeron al li mem. Li haltis. Howard staris rigardanta lin kun stranga esprimo.
“Ĉu mi komprenu, ke tio estas mesaĝo por la Konsilantoj?” diris Howard.
Graham sentis momentan impulson salti sur la viron, por faligi aŭ senkonsciigi lin. Verŝajne tio montriĝis per lia vizaĝesprimo; almenaŭ la moviĝo de Howard estis rapida. Post unu sekundo la senbrua pordo estis fermita, kaj la viro de la dek-naŭa jarcento troviĝis sola.
Momente li staris rigide, kun la kunpremitaj manoj duonlevitaj. Tiam li faligis ilin. “Kia malsaĝulo mi estis!” li diris, kaj cedis ree al sia kolero, piedbatante ĉirkaŭ la ĉambro kaj kriante malbenojn… Longe li restis kvazaŭ en frenezo, furiozante pri sia situacio, pri sia propra malsaĝeco, pri la friponoj, kiuj malliberigis lin. Tion li faris, ĉar li ne volas rigardi trankvile la situacion. Li tenis sin al sia kolero – ĉar li timis pri timo.
Post nelonge li rezonis kun si mem. Lia malliberigo ŝajnas nekomprenebla, sed sendube la leĝaj formularoj – novaj leĝoj – de la tempo permesas tion. Certe ĝi devas esti laŭleĝa. Tiu popolo staras ducent jarojn pli antaŭe sur la marŝo de la civilizacio, ol la Viktorina generacio. Ne estas probable, ke oni estas malpli humana. Sed tamen oni jam purigis la menson de formuloj! Ĉu la humaneco ankaŭ estas formulo, same kiel la ĉasteco?
Lia imago komencis sugesti tion, kion oni kapablus fari al li. La provoj de lia racio nuligi tiujn sugestojn, kvankam plejparte logike valoraj, estis tute vanaj. “Kial oni volu fari ion al mi?”
“Eĉ ekstremokaze,” li sin trovis diranta fine, “mi povas cedi tion, kion ili deziras. Sed kion ili deziras? Kaj kial oni ne postulas ĝin de mi, anstataŭ enkaĝigi min?”
Li revenis al sia antaŭa meditado pri la eblaj intencoj de la Konsilantaro. Li komencis rekonsideri la detalojn de la konduto de Howard, la minacajn rigardojn, la neklarigeblajn hezitojn. Poste, dum iom da tempo, lia atento rondiris ĉirkaŭ la ideo liberigi sin de tiuj ĉambroj; sed kien li povus forkuri en tiu vasta homplena mondo? Li troviĝus pli malbonstata ol estus antikva anglosaksa kamparano subite demetita en dek-naŭ-jarcenta Londono. Kaj krome, kiamaniere oni povus liberigi sin de la ĉambroj?
“Kiel profitos al iu ajn se malbonaĵo okazos al mi?”
Li pensis pri la tumulto, la granda socia barakto, de kiu li tiel neklarigeble estas la akso. Teksto, sufiĉe senrilata, kaj tamen strange insistema, alvenis, flotante supren el la mallumo de lia memoro. Ankaŭ tiu ĉi Konsilantaro diris :
“Bone estas por ni, ke unu homo mortu por la popolo.”
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.