|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA DORMANTO VEKIĜASAŭtoro: Herbert George Wells |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
Graham trovis Ostrogon, kiu atendis por doni al li formalon raporton pri sia administrado dum tiu tago. Ĉiam antaŭe li pasigis tiun ceremonion kiel eble plej rapide, por repreni siajn aerajn spertojn, sed nun li komencis fari abruptajn demandojn. Li tre deziris tuj havigi al si sian regnon. Ostrog donis flatajn raportojn pri la progreso de eksterlandaj aferoj. Ĉe Parizo kaj Berlino – Graham baldaŭ rimarkis lin diri – okazis maltrankvilaĵo, tamen ne organizita kontraŭstaro, nur malobeado. “Post tiom da jaroj,” diris Ostrog, kiam Graham insiste demandis plu, “la komunismo denove levas sian kapon. Jen, fakte, la vera speco de la barakto.” Sed jam oni reordigis tiujn urbojn. Graham, jam pli trankvile juĝema pro la pulsanta emocio, kiun li sentis, demandis, ĉu okazis batalo. “Iomete,” respondis Ostrog. “Nur en unu distrikto. Sed la Senegala regimento de nia afrika terkultiva polico – ĉar la Unuigitaj Afrikaj Kompanioj posedas bone dresitan policon – staris preta, kaj ankaŭ la aeroplanoj. Ni atendis iom da ĝenaĵo en la kontinentaj urboj, kaj en Ameriko. Sed aferoj nun estas tre trankvilaj en Ameriko. Oni estas kontenta pri nia venko kontraŭ la Konsilantoj. Almenaŭ nuntempe.”
“Kial vi atendis genaĵon?” demandis Graham abrupte. “Ekzistas multe da malkontento – socia malkontento.” “Sub la Laborista Departemento?”
“Vi rapide lernas,” diris Ostrog, kun iom da surprizo. Jes. Precipe la malkontento ekzistas kontraŭ la Laborista Departemento. Tiu malkontento donis la movforton por nia venko – tio kune kun via vekiĝo.”
“Ĉu jes?”
Ostrog ridetis. Li fariĝis klarigema. “Ni devis inciti ilian malkontenton. Necesis revivigi la antikvajn idealojn pri tutmonda feliĉo – kun ĉiuj homoj egalaj – ĉiuj feliĉaj – ke ekzistu nenia lukso, kiun ne ĉiu povas partopreni – idealojn, kiuj jam dormis ducent jarojn. Vi scias tion? Necesis revivigi tiujn idealojn, malgraŭ ilia neebleco – por venki la Konsilantojn. Kaj nun –”
“Nu?”
“Nia revolucio jam efektiviĝis, kaj ni venkis la Konsilantojn, sed la popolo, kiun ni agitis – daŭre ekscitiĝas. Okazis apenaŭ sufiĉe da bataloj… Kompreneble ni promesis multon. Estas eksterordinare, kiel fortege kaj rapide tiu nebula malnovmoda humanismo reviviĝis kaj disvastiĝis. Eĉ ni, kiu semis ĝin, surpriziĝis. Ĉe Parizo, kiel mi jam diris – ni devis venigi iom da ekstera helpo.”
“Kaj ĉi tie?”
“Ekzistas maltrankvilo. Multe da homoj ne volonte reiros al la laboro. Okazas ĝenerala striko. La duono de la fabrikejoj estas malplenaj, kaj la homoj svarmas sur la Vojoj. Oni parolas pri Komunumo. Viroj silke aŭ atlase vestitaj insultiĝis sur la stratoj. La blua kanvaso atendas de vi ĉiuspecajn rezultojn… Kompreneble, ne necesas, ke vi vin ĝenu. Ni ekfunkciigas la Babilmaŝinojn kun kontraŭaj sugestoj pri ordo kaj bona konduto. Ni devas teni ĉion iom firme; jen ĉio necesa.”
Graham meditis. Li perceptis rimedon sin entrudi. Sed li parolis sindetene.
“Eĉ se ni devas venigi nigran policon,” li diris.
“Ili tre utilas,” diris Ostrog. “Ili estas bonaj, lojalaj brutoj, kaj ne tenas en la cerbo la akvecajn ideojn, kiajn niaj amasoj havas. Se la Konsilantoj uzus ilin kiel vojpolicon, aferoj eble status diference. Kompreneble, ni ne timas ion, krom tumulton kaj rompadon. Vi nun kapablas funkciigi la proprajn flugilojn, kaj povas forflugi al Capri se leviĝas fumo aŭ bruo. Ni havas influon sur ĉiuj grandaj aferoj; la aeronaŭtoj estas riĉaj kaj privilegiitaj, ili estas inter la plej potencaj unuiĝoj de la mondo, kaj same estas la inĝenieroj de la ventmaŝinoj. Ni estras la aeron, kaj la estroj de la aero povas estri la teron. Neniu, kun ia ajn lerteco, organiziĝas kontraŭ ni. Ili ne havas ĉefojn – nur la fakĉefojn de la sekreta societo organizita de ni antaŭ via tre oportuna vekiĝo. Ili estas nur trudemuloj kaj sentimentuloj, kaj estas akre ĵaluzaj unu pri la aliaj. Neniu el ili estas sufiĉe forta por esti centra ĉefo. La sola genaĵo estos senorda barakto. Por paroli senkaŝe – tio eble okazos? Sed ne necesos, ke vi interrompu vian aeronaŭtikon. La tagon jam forpasis, kiam la popolo sola povis fari revolucion.”
“Mi supozas, ke jes,” diris Graham, “mi supozas, ke jes.” Li meditis. “Tiu via mondo estas plena de surprizo por mi. Antaŭe ni kutimis revi pri mirinda, demokrata vivo, pri epoko, kiam ĉiuj homoj estos egalaj kaj feliĉaj.”
Ostrog fikse rigardis lin. “La tempo de la demokratio jam forpasis,” li diris. “Ĝi forpasis por ĉiam. Ĝi komenciĝis kun la arkpafistoj ĉe Crecy, ĝi finiĝis kiam marŝanta infanterio, kiam amasoj da ordinaraj homoj, ĉesis venki en la bataloj de la mondo, kiam kostaj kanonoj, grandaj kirasŝipoj, kaj strategiaj fervojoj fariĝis la rimedoj por potenco. La hodiaŭa tempo estas la tempo de mono. La mono nun estas potenco kiel neniam antaŭe – ĝi estras teron, maron kaj ĉielon. Ĉia potenco apartenas al tiuj, kiuj povas disponi monon. Per via aŭtoritato – . Vi devas akcepti faktojn kaj jen estas faktoj. La mondo por la Amaso! La Amaso kiel Reganto! Eĉ antaŭ via tempo oni provis tiun kredon kaj kondamnis ĝin. Hodiaŭ ĝi havas nur unu kredanton – multoblan, stultan kredanton – la homon en la Amaso.”
Graham ne tuj respondis. Li staris profundiĝinta en malhelaj meditoj.
“Ne,” aldiris Ostrog. “La epoko de la ordinara homo estas pasinta. En la kruda kamparo unu viro egalas alian, aŭ preskaŭ egalas. La plej fruaj aristokratoj havis necertajn rajtojn bazitajn sur forto kaj aŭdaco. Kontraŭis ilin ribeloj, tumultoj kaj dueloj. La unuaj veraj aristokratoj, la unua fiksita aristokratio, alvenis kun kasteloj kaj kirasoj, kaj malaperis antaŭ la pafilo kaj la pafarko. Sed la hodiaŭa estas la epoko de la dua aristokratio. La vera. Tiu tempo de pulvo kaj la demokratio estis nur kirlo en la fluo. La ordinarulo nun estas senpova ero. Hodiaŭ ni posedas tiun grandan maŝinon, la urbon, kun organizo tro komplika por lia kompreno.”
“Tamen,” diris Graham, “io kontraŭstaras vin, ion vi subpremas – io, kio moviĝas kaj puŝas.”
“Vi vidos,” diris Ostrog, kun perforta rideto, kiu volis brosi flanken la malfacilan demandon. “Mi ne levis la forton por detrui min mem – fidu al mi pri tio.”
“Mi dubas,” diris Graham.
Ostrog rigardis lin surprizite.
“Ĉu la mondo nepre devas progresi tiamaniere?” diris Graham, en kiu parolis la emocioj mem. “Ĉu ĝi nepre progresos tiamaniere? Ĉu ĉiuj niaj esperoj estis vanaj?”
“Kion tio signifas?” diris Ostrog. “Esperoj?”
“Mi venas el demokrata epoko. Kaj mi trovas aristokratan tiranecon!”
“Nu, – vi mem estas la ĉefa tirano.”
Graham svingis nee la kapon.
“Nu,” diris Ostrog, “konsideru la ĝeneralan demandon. Tiu estas la vojo, laŭ kiu la ŝanĝoj ĉiam veturas. La aristokratio, la regado en la nomo de la plej taŭgaj – la suferado kaj estingiĝo por la netaŭgaj, kaj tiel ni iros al pli bona stato.”
“Sed aristokratoj! tiuj, kiujn mi renkontis –”
“Ho! ne tiuj!” diris Ostrog. “Sed la plimulto el ili iras rekte al la morto. Pro malvirto kaj plezuraĉo. Ili ne posedas infanojn. Se la mondo daŭre iros sur la rekta vojo, se oni ne iros malantaŭen, tiu speco de materialo malaperos. Facila vojo al eksceso, oportuna Eŭtanasio por plezuramantoj kiuj bruletiĝas en la flamo, jen la rimedo plibonigi la rason!”
“Plaĉa estingiĝo,” diris Graham. “Sed tamen –” Li meditis momente. “Ekzistas ankaŭ tiu alia speco – la Amaso, la granda amaso da malriĉuloj. Ĉu tiu ankaŭ! estingiĝos? Ĝi ne estingiĝos. Kaj tamen ĝi suferas, I ĝia sufero estas forto, kiun eĉ vi –”
Ostrog gestis senpacience, kaj, kiam li parolis, lia voĉo sonis iom malpli regula ol antaŭe.
“Ne ĝenu vin pri tiaj aferoj,” li diris. “Ĉio trankviliĝos nun post nemultaj tagoj. La Amaso estas grandega malsaĝa besto. Kio, se ĝi ne estingiĝos? Eĉ se tio ne okazos, oni povos dresi kaj direkti ĝin. Mi sentas nenian simpation por servutuloj. Vi aŭdis tiujn homojn, kiuj kantis kaj kriegis antaŭ du noktoj. Oni instruis al ili tiun kanton. Se vi elektus iun ajn el ili, kaj demandus poste, kial li kriegas, li ne kapablus diri al vi. Ili kredas, ke ili krias pro vi, ke ili estas lojalaj kaj sindonaj al vi. Tiam ili sin sentas pretaj buĉi la Konsilantojn. Hodiaŭ – jam ili murmuras kontraŭ tiuj, kiuj venkis la Konsilantaron.”
“Ne, ne,” diris Graham. “Ili kriis, ĉar iliaj vivoj estas malgajaj, sen ĝojo aŭ fiero, kaj ĉar pri mi – pri mi – ili esperis.”
“Kaj kion ili esperis? Kio estas ilia espero? Kiel ili rajtas esperi? Ili laboras mallerte, kaj ili postulas la rekompencon de tiu, kiu laboras lerte. La espero pri la homaro – kio tio vere estas? Ke iam la Superhomo alvenos, ke iam la malsuperulo, la malfortulo kaj la brutulo subpremiĝos aŭ estingiĝos. Subpremiĝos, se ne estingiĝos. La mondo ne estas taŭga loko por la malbonulo nek por la stultulo, la malviglulo. Ilia devo – kaj jen grandioza devo! – estas morti. La morto por la nesukcesa! Jen la vojo, laŭ kiu la besto sin levis ĝis homeco, laŭ kiu la homo iras antaŭen al stato ankoraŭ pli alta.”
Ostrog faris paŝon, ŝajnis pripensi, kaj turniĝis al Graham. “Mi povas imagi, kiel ĉi tiu nia granda mondŝtato aspektas al viktorina anglo. Vi bedaŭras la malnovajn formojn de reprezenta regado – iliaj fantomoj ankoraŭ hantas la mondon, la voĉdonaj elektadoj, kaj parlamentoj, kaj ĉiu tia dek-ok-jarcenta sensencaĵo. Vi incitiĝas kontraŭ niaj Plezururboj. Eble mi devus antaŭpensi tion, – sed mi tro okupiĝis. Sed vi ŝanĝos la opinion. La popolo estas freneza pro envio – ili konsentus kun vi. Eĉ nun, sur la stratoj, ili bruas kontraŭ la Plezururboj. Sed la Plezururboj estas la ekskrotaj organoj de la ŝtato, allogaj lokoj, kiuj jaron post jaro kuntiras ĉion, kio estas mallaborema kaj voluptema, stulta kaj malvirta, ĉian facilan friponaĵon, for de la mondo al gracia pereo. Ili iras tien, ili pasigas sian tempon, ili mortas sen infanoj, la beletaj, malsaĝaj, voluptaj virinoj mortas seninfanaj, kaj la homaro statas pli bone pro tio. Se la popolo estus saĝa, ĝi ne envius al la riĉuloj ilian mortrimedon. Kaj vi volas liberigi la malsaĝajn, sencerbajn laboristojn, kiujn ni sklavigis, kaj provi fari iliajn vivojn denove plaĉaj kaj facilaj. Kiam ili nur ĵus subiris al tio, por kio ili taŭgas!” Li montris rideton, kiu strange incitis Grahamon. “Vi ŝanĝos la opinion. Mi konas tiujn ideojn; dum miaj knabjaroj mi legis vian Shelley kaj revis pri la Libereco. La libereco ne ekzistas, ekzistas nur saĝo kaj sinregado. La libereco loĝas interne – ne ekstere. Ĝi estas la propra afero de ĉiu individuo. Supozu – tamen estas neeble – ke tiuj svarmantaj, blekantaj malsaĝuloj en bluo venkus nin, kio okazus? Ili nur apartenus al aliaj mastroj. Tiel longe, kiel ekzistos ŝafoj, la Naturo insiste provizos rabobestojn. Tio nur kaŭzus kelkjarcentan prokraston. La alveno de la aristokrato estas certa destino. La rezulto estos la Superhomo – spite de ĉiuj frenezaj protestoj de la homaro. Ili ribelu, ili mortigu min kaj miajn similulojn. Aliaj leviĝos – aliaj mastroj. La fino estos sama.”
“Mi dubas,” ripetis Graham obstine.
Dum momento li staradis subpremita.
“Sed mi devas mem vidi tiujn aferojn,” li diris, subite kaptante tonon de memfida mastreco. “Nur vidante, mi povas kompreni. Mi devas lerni. Jen kion mi volas diri al vi, Ostrog. Mi ne volas esti reĝo en Plezururbo; tio ne plaĉas al mi. Mi jam pasigis sufiĉe da tempo per aeronaŭtiko – kaj tiuj aliaj aferoj. Mi devas informi min, kiel homoj nun vivas, kiel la ordinara vivo jam evoluiĝis. Tiam mi pli bone komprenos tiujn aferojn. Mi devas vidi, kiel la ordinaraj homoj vivas – la laboristoj precipe – kiel ili laboras, geedziĝas, naskas infanojn, mortas –”
“Vi ricevos tion de niaj realismaj novelistoj,” sugestis Ostrog, subite pensema.
“Mi volas la realecon mem,” diris Graham.
“Ekzistas malfacilaĵoj,” diris Ostrog, kaj pripensis. “Eble, tamen – Mi ne atendis – Mi kredis – Tamen, eble – . Vi diras, ke vi deziras iri sur la Vojoj de la urbego kaj vidi la subulojn.”
Subite li atingis decidon. “Necesos, ke vi alivestu,” li diris. “La urbo estas treege ekscitita, kaj la malkaŝo de via ĉeesto inter ili povus krei teruran tumulton. Tamen tiu via deziro iri tra la urbo – tiu ideo – . Jes, nun, kiam mi konsideras la ideon, ĝi ŝajnas al mi ne tute – . Mi povas trovi rimedon. Se vi vere interesiĝas pri tio! Kompreneble, vi estas la Mastro. Vi povos iri baldaŭ, se vi volas. Asano klopodos pri alivestaĵo por vi. Li akompanos vin. Efektive, tiu via ideo ne estas malbona.”
“Vi ne volos konsili kun mi pri io?” demandis Graham abrupte, frapita de stranga suspekto.
“Aĥ, ne! ne! Mi kredas, ke vi povas fidi al mi pri la administrado. Almenaŭ dum nelonge,” diris Ostrog, kun rideto. “Eĉ se ni malkonsentas –”
Graham rigardis lin.
“Ĉu batalo eble okazos baldaŭ?” li demandis abrupte.
“Certe ne.”
“Mi ĵus pripensis pri tiuj negroj. Mi ne kredas, ke la popolo intencas esti malamika kontraŭ mi, kaj tio estas mia afero, ĉar mi estas la Mastro. Mi ne volas, ke oni venigu negrojn al Londono. Eble tio estas arkaika opinio, sed mi havas fortajn sentojn pri Eŭropanoj kaj la subaj rasoj. Eĉ pri Parizo –”
Ostrog staris rigardanta lin de sub siaj mallevitaj brovoj.
“Mi ne venigas negrojn al Londono,” li diris malrapide.
“Sed se –”
“Vi ne darfas venigi armitajn negrojn al Londono, ĉu gravas aŭ ne gravas la okazo,” diris Graham. “Pri tio mi fikse decidas.”
Ostrog decidis ne paroli, kaj kliniĝis respekte.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.